Vi estas ĉi tie: Hejmo / Pli fruaj UK / UK 2007

UK 2007

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2010-07-16 11:05
Artikoloj pri la Universala Kongreso de Esperanto 2007

spiono en Jokohamo

Evidente la mediteranea skandalgazeto menciita de Osmo Buller sendis spionon al Jokohamo, kiu siavice sendas al ĝi anonimajn raportojn pri la UK.

spiono en Jokohamo - Legu pli...

La nova CEO de UEA

Ankaux CEO de Esperanto naskigxis en Barato.

La nova CEO de UEA - Legu pli...

Japanaj poezi-amantoj en dulingva deklamado

Japanaj poezi-amantoj en dulingva deklamado

de Redakcio Laste modifita: 2009-04-07 10:22

Dimanĉe inter 16.00 kaj 18.00 poezia aranĝo okupis la atenton de ĉirkaŭ 220 plejparte japanoj plejparte neesperantistaj en la kromkongresejo Eroŝenko. Unu el la plej grandaj nuntempaj japanaj poetoj, Tanikawa Shuntaro, sampodiis kun Spomenka Štimec kaj István Ertl. Tanikawa Shuntaro ekinteresiĝis pri Esperanto, leginte freŝajn japanajn tradukojn de poemoj de William Auld.

Japanaj poezi-amantoj en dulingva deklamado - Legu pli...

Bona novaĵo

Jen bona novaĵo, kiel bela punkto al la ĵusa tohuvabohuo en Libera Folio. Kiel kutima ”tujkritikemulo” mi volas nun doni al la nova prezidanto justan [...]

Bona novaĵo - Legu pli...

Stranga elekto

Kia stranga elekto estas tio en kiu estas jam anticipe decidite kiuj gajnos? Kial oni ne voĉdonis pri ĉiuj kandidatoj?

Stranga elekto - Legu pli...

Probal Dasgupta iĝis prezidanto de UEA

Probal Dasgupta iĝis prezidanto de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2007-08-07 08:25

Komence de la lunda kunsido de la komitato de UEA en Jokohamo estis diskonigita la rezulto de la fermita baloto pri la nova estraro de UEA. La nombrado de la balotiloj montris, ke la la komitato elektis estraron laŭ la rekomendoj de la elekta komisiono, tamen sen Marija Belošević el Kroatio. La nova prezidanto de UEA ekde lundo do estas Probal Dasgupta el Barato. Por Probal Dasgupta voĉdonis 49 komitatanoj, por Marija Belošević nur 9. "Ni okupiĝu ne nur pri la lingvo Esperanto, sed ankaŭ pri interkompreno", diris Probal Dasgupta post sia elektiĝo.

Probal Dasgupta iĝis prezidanto de UEA - Legu pli...

Konisi Gaku kaj Endre Dudich honoraj membroj de UEA

Konisi Gaku kaj Endre Dudich honoraj membroj de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2007-08-06 19:35

Konisi Gaku el Japanio kaj Endre Dudich el hungario estis elektitaj honoraj membroj de UEA. La decido, farita de la komitato de UEA sabate, estis anoncita en la inaŭguro de la Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo en dimanĉo. En la inaŭguro faris sian adiaŭan paroladon la eliranta prezidanto de UEA, Renato Corsetti. Dimanĉe kunsidis ankaŭ la laŭtemaj subkomitatoj de UEA, kaj komenciĝis la prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato.

Konisi Gaku kaj Endre Dudich honoraj membroj de UEA - Legu pli...

Re: Simpla esperantisto

Nu, mi legis la tekston jam kiam estis en Japanio sabata vespero, ĉar tiam la LKK publikigas en la UK-retpaĝaro la kongresan kurieron por la [...]

Re: Simpla esperantisto - Legu pli...

Simpla esperantisto

Mi gratulas al Libera Folio akiron de la teksto antaŭ ties publika faro kaj enretigon eĉ kelkminute pli fruan ol ties dato kaj al S-ro [...]

Simpla esperantisto - Legu pli...

La inaŭgura parolado de Renato Corsetti en Jokohamo

de Redakcio Laste modifita: 2007-08-13 20:09

En sia dimanĉa inaŭgura parolado de la Jokohama Universala kongreso Renato Corsetti diris interalie: "Mi baldaŭ reakiros la plej altan rangon en Esperantujo: 'simpla esperantisto', kaj en tiu rango vi retrovos min inter vi, la aliaj simplaj esperantistoj, kaj mi havos amason da okazoj por ankoraŭ danki vin pro la pasinta kunlaboro kaj plue kunlabori kun vi. Mi sopiras je la momento, kiam mi ĉesos esti prezidanto kaj fari paroladojn, kaj povos okupiĝi finfine pri io utila al Esperanto." Ni publikigas la tekston de la parolado de Renato Corsetti laŭ la dimanĉa numero de la kongresa kuriero.

La inaŭgura parolado de Renato Corsetti en Jokohamo - Legu pli...

La komitato de UEA voĉdonis pri nova estraro

La komitato de UEA voĉdonis pri nova estraro

de Redakcio Laste modifita: 2007-08-06 19:36

La unua kunsido de la komitato de UEA, dum kiu estis diskutita la elekto de la nova estraro, okazis sabate la 4-an de aŭgusto. Estis decidite, ke estu elektitaj ne ok estraranoj, kiel proponis la elekta komisiono, sed sep. Tiel per formale senrilata decido de la komitato ŝajne estis elfermita el la nova estraro Marija Belošević, kies kandidateco kaŭzis malkontenton. La rezultoj de la unua fermita voĉdonado pri la nova estraro tamen ne estis diskonigitaj sabate, ĉar ĝis la fino de la komitata kunsido je 17.30 la nombrado ne estis finita. Povos esti bezonata dua voĉdonado antaŭ ol la konsisto de la nova estraro estos certa. En la dimanĉa solena malfermo ankoraŭ oficos la malnova estraro, kaj la konsisto de la nova kredeble estos diskonigita lunde, kiam ĝi plej frue povos ekofici. Laŭ la stato en sabato, estis 1.845 aliĝintoj al la UK en Jokohamo.

La komitato de UEA voĉdonis pri nova estraro - Legu pli...

Agoj pri dokumento