Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / La inaŭgura parolado de Renato Corsetti en Jokohamo

La inaŭgura parolado de Renato Corsetti en Jokohamo

de Redakcio Laste modifita: 2007-08-13 20:09
En sia dimanĉa inaŭgura parolado de la Jokohama Universala kongreso Renato Corsetti diris interalie: "Mi baldaŭ reakiros la plej altan rangon en Esperantujo: 'simpla esperantisto', kaj en tiu rango vi retrovos min inter vi, la aliaj simplaj esperantistoj, kaj mi havos amason da okazoj por ankoraŭ danki vin pro la pasinta kunlaboro kaj plue kunlabori kun vi. Mi sopiras je la momento, kiam mi ĉesos esti prezidanto kaj fari paroladojn, kaj povos okupiĝi finfine pri io utila al Esperanto." Ni publikigas la tekston de la parolado de Renato Corsetti laŭ la dimanĉa numero de la kongresa kuriero.

Estimataj reprezentantoj de japanaj kaj eksterlandaj ŝtatoj kaj instancoj, estimataj reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj, karaj esperantistoj, la malfermaj kongresaj paroladoj de L. L. ZAMENHOF havis neimiteblan stilon. Tra la tuta jarcento pluraj provis imiti lin, sed, laŭ mia opinio, sensukcese. La problemo pri tiuj imitoj estas, ke ili kaptas nur la eksteran aspekton de la paroladoj de Zamenhof, ili kaptas la retorikan ŝelon sed al ili mankas la kerno. La kerno estis la fakto, ke Zamenhof vere kredis tion, kion li diris, kaj la koro, mi dirus “la koreco”, la pasio, kiun li enmetis en siajn paroladojn.

En la unua kongreso en Bulonjo-sur-Maro, li diris: “Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj!” Fakte grandaj kaj gloraj estis ĝiaj sekvoj, tiom grandaj kaj tiom gloraj, ke hodiaŭ ni povas diri, ke inter la modernaj kaj gastamaj muroj de Jokohamo kunvenis ne japanoj kun ĉinoj, ne usonanoj kun irananoj, ne rusoj kun brazilanoj, ne taĝikoj kun koreoj, sed homoj el ĉiuj mondopartoj.

Malgraŭ tio, tamen homoj daŭre diras al ni: Ĉu Esperanto ankoraŭ havos funkcion en la hodiaŭa mondo? Ĉu ĝi ne restas unu el tiuj sindonaj utopioj el tiu mirinda periodo de espero, kiun la eŭropanoj travivis dum la fino de la 19-a kaj la komenco de la 20-a jarcento? Ĉu nun la mondo ne estas esence malsama ol ĝi estis tiam? Kie estas la tiamaj idealoj de gefrateco, homa interhelpo, tutmonda paco, kun kiuj Esperanto kuniris? Tiam la homaro batalis por aserti tiujn novajn valorojn.

Nun la batalo, bedaŭrinde, estas farata de la plej forta parto de la homaro por entute forigi ilin. Fakte, se oni rigardas ĉirkaŭe en la normala mondo, oni vidas nur timojn. Oni vidas nur civilizojn, kiuj atakas civilizojn kaj pretigas armilojn ĉiam pli timindajn kontraŭ imagataj estontaj malamikoj. Oni vidas la ideojn de efikeco multege pli pezi kompare al la ideoj pri socia solidareco. Oni vidas, ke la tuta retoriko pri helpo al disvolvo de la ekonomie malriĉaj landoj montras sian veran vizaĝon: retoriko kaj nenio alia.

Ĉu en ĉi tiuj kondiĉoj estas ankoraŭ loko en la mondo por Esperanto?

Mi senhezite respondas per granda jeso.

Ankaŭ la tempoj de Zamenhof estis malfacilaj. Krome, okupiĝi pri Esperanto esence signifas okupiĝi pri justeco, kaj tio ĉiam estis malfacila. Tamen aspiron al justeco oni ne mortigas. Ĉiuj televidoj de la mondo povas rediri al vi dum 24 horoj, ke la tago estas nokto, sed ili ne povas eterne kredigi al vi tion. Mensogoj restas mensogoj, eĉ kiam ĉiuj televidoj de la mondo diras la malon. Nacia lingvo restas nacia lingvo, eĉ kiam ĉiuj “inteligentuloj” de la mondo diras al vi, ke ĝi estas internacia. Bonŝance la aspiro al justeco renaskiĝas en la animo de ĉiu juna homo en ĉiu generacio.

Kiel la juna Ludoviko, ne hazarde juna, la Esperanto-movado daŭre estis kaj ĝis nun restas kontraŭperforta solvo de intergentaj problemoj. Ĉu vi memoras la dolor-krion de Zamenhof: “Malbenita, milfoje malbenita, estu la intergenta malamo!”? Kontraŭ tiu malamo ni laboras, ne por pruvi la superecon de lingvo kun akuzativo. Se ni entute produktis unu ideon, kiu estas valora ankaŭ por la ekstera mondo dum ĉi tiuj 100 jaroj kaj pli, tiu estas ĝi: homoj naskiĝas egalaj ankaŭ kiam temas pri lingvoj. Ĉio cetera estas komentoj. Armitaj per tiu ideo, ni laboru en la mondo kaj por la mondo.

Fakte mi kredas, ke Esperanto estas nun vokata ludi sian pontan rolon je monda skalo, ne nur en Eŭropo, sed inter la malsamaj kultur-regionoj de la mondo, la eŭropa/usona, la islama, la orient-azia, la sudamerika, ktp.

Se ni ne respondas al tiu voko kaj insistas okupiĝi ĉefe pri la problemoj kunmeti polojn kaj germanojn, ni estos preterpasataj de la mondo. En la mondo la grandaj problemoj nun estas ne la rivaleco inter Germanujo kaj Francujo sed la rivalecoj inter Ĉinujo, Hindujo, la islamaj landoj, Usono (kaj tiu Eŭropo, kiu deklaras sin parto de ĝi), Afriko, ktp. En ĉi tiu mondo de rivalecoj Esperanto devas porti sian kontribuon por faciligi la dialogon inter homoj de bona volo apartenantaj al la malsamaj grupoj. Tiel ĝi konservos sian signifon kaj eĉ pliigos ĝin.

La politiko de Esperanto en nur unu kontinento jam ne plu estas ebla. Tio ne signifas, ke oni ne luktu en sia kontinento por Esperanto, eĉ male, laŭ la devizo: pensi tutmonde kaj agi loke. Ni, tamen, konsciu, ke Esperanto almenaŭ estas iĝanta ponto inter ĉiuj mondaj regionoj, kaj ni helpu tiun procedon.

Mi mem hontus, kiel esperantisto kaj admiranto de Zamenhof, ne okupiĝi pri la grandaj problemoj de ĉi tiu momento. Kiam Unesko mem kaj multaj neesperantistoj mem fariĝas pli kaj pli sentemaj pri la danĝero de malapero de lingvoj kaj kulturoj kaj provas fari ion, ni ne povas lasi la neesperantistojn solaj en la defendo de la parolantoj de malgravaj kaj atakataj lingvoj. Atentu: malgravaj kaj atakataj nuntempe estas preskaŭ ĉiuj lingvoj. Nia tasko estas defendi la lingvajn homajn rajtojn de milionoj de homoj en la mondo, kiuj estas ĉiutage, ĉiuhore, ĉiumomente diskriminaciataj pro la lingvo, kiun ili parolas, pro la lingvo-grupo en kiu ili naskiĝis. Pri lingvoj ne estas ankoraŭ nun vera la aserto ke “homoj naskiĝas egalaj”. En ĉi tiu situacio ni simple ne rajtas retiriĝi el la granda mondo, krom se ni volas tute perfidi la originan celon de nia movado.

Mi ĝojas fini mian periodon de prezidado en Japanujo, en Azio kaj vidi de la podio ĉi tiun salonon. Ĉu ĉi tiu estos efektive la jarcento de Azio en la mondo kaj de aziaj esperantistoj en la tutmonda movado, estas ankoraŭ tro frue por klare vidi. Mi povas esperi pri tio.

Mi volas tamen ankoraŭ profiti vian tempon por transdoni al vi du mesaĝojn.

Unue: ne aŭskultu malverajn profetojn. Ne ekzistas mirakloj. Esperanto progresis dum sia historio per la laboro de miloj kaj miloj da homoj kiel vi, mildaj, trankvilaj sed obstinaj laborantoj pro la bono de la mondo. Ĉiu, kiu komercas per retorikaj babiloj, per tre belaj kaj impresaj paroladoj sen iu ajn intenco apliki mem tion, kion li aŭ ŝi predikas, perdigas al vi tempon, eĉ se li aŭ ŝi ne intencas trompi vin, sed nur imponi al vi. Permesu al mi, kiu daŭre verkis kongresajn rezoluciojn, ĝuste taksi la valoron de belaj vortoj, kiuj restas belaj vortoj.

Ĉiu, kiu promesas la tujan finan venkon per teĥnikaj aŭ aliaj rimedoj, nur kondiĉe ke vi financas lian aŭ ŝian agadon trompas sin mem aŭ nur provas trompi vin.

Ĉiu, kiu invitas vin rezigni pri via laboro por Esperanto kaj nur ĝui la fruktojn de tio, kion aliaj faras por krei parolantaron de Esperanto, estas ne nur malvera profeto sed ankaŭ malhonesta profeto. Ĉiu, kiu forgesas la admonon de Zamenhof pri tio, ke sur nia flago estu skribita la vorto “konkordo”, kaj interesiĝas ĉefe pri manieroj instigi malkonkordon, estas ne nur malvera sed ankaŭ malŝatinda profeto.

Due: ŝanĝu ĉion por ke nenio ŝanĝiĝu. Ni vivas en mondo en kiu okazas daŭraj teĥnikaj progresoj. Estas esence adaptiĝi al ĝi. La Esperanto-movado estas jam tute alia rilate al la momento, en kiu mi eniris ĝin. Tiam oni skribis 10-kopiajn cirkulerojn per karbopapero kaj per forta premado de la klavaro de la skribmaŝino. Nunaj esperantistoj eĉ ne scias, kio estas karbo-papero. Pluadaptiĝi al la teĥnika mondo estas necesa kaj por UEA kaj por la landaj asocioj kaj por la lokaj grupoj. Reta informado kaj retaj kursoj estas esencaj iloj. Ne preteratentu tion. Sed ankaŭ ne tro atentu tion. La enhavo estas ankoraŭ pli grava ol la ilo, per kiu oni komunikas. Nenio baze ŝanĝiĝis en la movado: la plej grava teĥnika rimedo estas ankoraŭ homoj pretaj labori por konvinki aliajn homojn pri bela ideo, pri bona ideo por la mondo. Ĉio cetera estas nur teĥnikaĵoj. Tamen kaj niaj gejunuloj kaj niaj gemaljunuloj konkurencas inter si por adaptiĝi al tiuj teĥnikaĵoj, kaj do ne devus esti problemoj, eĉ eniri la plej ĵusajn virtualajn realojn, kiuj povus oferti potencialojn por Esperanto.

En sia lasta kongresa parolado en la 8-a UK en 1912-a, Zamenhof diris: “... multajn el vi mia nuna parolo malagrable seniluziigos ... vi eble demandos ĉu en sia lasta kongresa parolo... li nenion pli havas por diri al ni?” Kaj li respondis al si mem: “Ho ne, miaj karaj amikoj, miaj karaj samideanoj kaj kunlaborantoj! Multe, multe, tre multe mi volus hodiaŭ diri al vi, ĉar mia koro estas plena...”

Same mi havas ankoraŭ amason da aferoj dirindaj, sed ĉi tiu ne estas la ĝusta momento, ĉar mi jam tro longe parolis. Mi baldaŭ reakiros la plej altan rangon en Esperantujo: “simpla esperantisto” kaj en tiu rango vi retrovos min inter vi, la aliaj simplaj esperantistoj, kaj mi havos amason da okazoj por ankoraŭ danki vin pro la pasinta kunlaboro kaj plue kunlabori kun vi. Mi sopiras je la momento, kiam mi ĉesos esti prezidanto kaj fari paroladojn, kaj povos okupiĝi finfine pri io utila al Esperanto.

Dankon al vi ĉiuj!

arkivita en: ,
azk
azk diras:
2007-08-05 01:44
Mi gratulas al Libera Folio akiron de la teksto antaŭ ties publika faro kaj enretigon eĉ kelkminute pli fruan ol ties dato kaj al S-ro Corsetti mi gratulas paroladon multfacetan, sed ne pompan kaj instigan por simplaj esperantistoj. Oni esperu, ke tia ĝi aspektos ankaŭ post cent jaroj.
blahma
blahma diras:
2007-08-05 12:10
Nu, mi legis la tekston jam kiam estis en Japanio sabata vespero, ĉar tiam la LKK publikigas en la UK-retpaĝaro la kongresan kurieron por la venonta tago. Ĉiukaze, estas bone havi ĉemane la tutan paroladon, eĉ se oni ne povis veni aŭdi ĝin mem, ĉar troviĝas en Eŭropo.