Vi estas ĉi tie: Hejmo / eventoj / Pasintaj eventoj

Pasintaj eventoj

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2005-11-24 10:17
Eventoj, kiuj jam pasis.
Krokodila Renkontiĝo 2008 de 2008-05-01 17:00 ĝis 2008-05-04 17:00) Arrout, Francio,de Przemysław Wierzbowski
De la 1a ĝis la 4a de majo 2008, esperantistoj el pluraj landoj amuziĝos kaj ĝuos la montaron kaj la sunon… unuvorte kunumos en juna, internacia etoso. Jen estos la Krokodila Renkontiĝo!
Primitiva renkontiĝo de 2008-04-30 15:45 ĝis 2008-05-04 15:45) Den Dolder, Nederlando,de Redakcio
Jam antaŭĝoju la Primitivan Renkontiĝon!
24a Printempa Semajno Internacia de 2008-03-21 17:00 ĝis 2008-03-28 12:00) Waldfischbach-Burgalben, Germanio,de Julika Rosenstock
6a Novjara Renkontiĝo (NR) de 2007-12-27 15:00 ĝis 2008-01-03 11:00) Föckinghausen apud Meschede,de Lu Wunsch-Rolshoven
Dum la Novjara Renkontiĝo kunvenis en la pasintaj tri jaroj inter 120 kaj 175 homoj el ĉ. 10 ĝis 15 landoj. Pasintfoje tri kvaronoj venis el eksterlando kaj donis belan internacian etoson al la kunveno. Ĉeestis 60 infanoj, kiuj multe ĝuis la eventon - sed ankaŭ partoprenis sesdeko da plenkreskuloj sen infanoj. Okazas prelegoj kaj kursoj pri diversaj temoj, ni faras ekskursojn, ĝuas la vesperan programon kun unu aŭ du koncertoj, teatraĵo, muzika vespero k.s. - kaj, kompreneble, ni renkontiĝas en la kafejo por babilado. Estas lingvokursoj por komencantoj, progresantoj kaj konversacio.
Unua Kunfratiĝo de la Bieno Esperanto 2007-12-16 de 10:00 al 18:00 Rio-de-Ĵanejro,de Fabiano Henrique
La kalendaro de esperantistaj eventoj de Rio-de-Ĵanejro finiĝos per kampara agado.
IV Esperantista Forumo de Suda Regiono de Rio-de-Ĵanejro 2007-12-09 de 10:00 al 16:00 Rio-de-Ĵanejro, Brazilo,de Fabiano Henrique
Temo: 148 jaroj de Zamenhof. Organizado: Botafogo Esperanto-nukleo. Apogo: Kultura Kooperativo de Esperantistoj kaj Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro.
XIV Esperantista Spiritisma Renkontiĝo de Ŝtato Rio-de-Ĵanejro 2007-11-28 00:04 Spiritisma Centro Amo al Vero,de Fabiano Henrique
Temo: 150 jaroj de Spritismo – La Libro de la Spiritoj kaj Esperanto.
4a aŭtuna renkontiĝo kaj kaŝtanfesto de 2007-11-02 18:00 ĝis 2007-11-04 21:00) Vallbona d'Anoia (Katalunio),de Ferriol Macip
Kataluna Esperanto-Asocio kaj la Esperanto-Centro de Sabadell invitas vin partopreni la ĉi-jaran aŭtunan renkontiĝon kune kun la tradicia kaŝtanfesto. La gastejo troviĝas ĉe kastelo, meze de natura pina kaj kverka arbaro kaj la eblecoj ekskursi estas pluraj kaj allogaj.
Karstaj tagoj de 2007-11-01 19:10 ĝis 2007-11-04 19:10) Trieste, Italio,de Redakcio
Organizanto: Triesta Esperanto-Asocio poŝta adreso: Esperanto Trieste - CP 601 IT-34100 Trieste Centro – Italio
62-a regiona staĝo de Esperanto de 2007-10-19 12:15 ĝis 2007-10-21 20:15) Saâles, Francio,de Redakcio
La klubo de Strasburgo preparas tre diversan kaj riĉan programon okaze de tiu nova franc-germana amika renkontiĝo: kursoj, ekzamensesio por dezirantoj, vizito al bierfarejo, ekskurso al kastelo, frandado de lokaj produktoj, speciala programo por familioj, promenado en la arbaro, kinejo en Esperanto, libroservo kaj surprizaj spektakloj.
Dua Internacia Festivalo de Esperanto de 2007-10-19 11:30 ĝis 2007-10-22 14:30) Zaozhuang, Ĉinio,de Sun Mingxiao
Ĉi-jare okazas en urbo Zaozhuang la internacia festivalo de Esperanto.
Ĉefkunveno de Islanda Esperanto-Asocio de 2007-09-14 03:25 ĝis 2007-09-16 03:25) Kulturcentro de Þórbergur Þórðarsson,de Kristján Eiríksson
Ĉefkunveno inter glaciejo kaj oceano.
Itala Kongreso de Esperanto de 2007-09-01 03:55 ĝis 2007-09-05 22:55) Pisa, Italio,de Redakcio
Ĉi-jare la 74a Itala Kongreso de Esperanto prezentos tute novan vizaĝon, tre allogan ankaŭ por eksterlandaj esperantistoj.
Montara Esperanta Septembro de 2007-09-01 02:25 ĝis 2007-09-10 20:25) Zawoja, Pollando,de Redakcio
Krakova Societo ESPERANTO afable invitas partopreni en Montara Esperanta Septembro, kiu okazos en la tagoj 1–10.9.2007. La feriado okazos en belega, la plej longa en Pollando vilaĝo Zawoja, kondukanta al Babia Góra (Virinaĉa Monto).
Universala Kongreso de Esperanto de 2007-08-04 11:00 ĝis 2007-08-11 20:30) Jokohamo, Japanio,de Redakcio
UK okazas ĉiujare en malsama lando, kaj ĝin organizas UEA. Por partopreni necesas aliĝi ĉe la landa peranto aŭ rekte ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Aliĝoj sen kotizpagoj ne validas. La kotizo kovras nur la rajton partopreni la kongresan programon, sed neniun el la servoj: transporto, asekuro, loĝado, manĝoj k.s., pri kio zorgas la partoprenantoj mem. UEA kaj LKK proponas oferton de elektitaj loĝejoj kaj ekskursoj (foje ankaŭ de transporteblecoj, manĝo-aranĝoj kaj aliaj servoj). La kongresanoj povas mendi ĉe UEA aŭ mem zorgi pri siaj vojaĝaj kaj loĝigaj aranĝoj, laŭ propra elekto.
Arta Lumo de 2007-07-27 12:05 ĝis 2007-08-01 03:05) Kuopio, Finnlando,de Redakcio
Esperanto-Asocio de Finnlando, 1907–2007, invitas al festivalo Arta Lumo en Kuopio Finnlando, 27.7-1.8.2007, por kune ĝui niajn artajn kreaĵojn, la varian Esperantokulturon kun la plej bonaj muzikistoj, verkistoj kaj aliaj artistoj en ĉarma ĉelaga urbo. Komforta pluvojaĝo al UK en Jokohamo.
Internacia Junulara Kongreso de 2007-07-27 11:00 ĝis 2007-08-03 20:00) Hanojo, Vjetnamio,de Redakcio
VEJO estas la nova organizaĵo de vjetnama esperantista junularo kaj ankaŭ la plej nova membro de TEJO (la 44a landa sekcio). Nia organizaĵo landsekciiĝis celante kontribui al disvolviĝo de nia junulara movado de Esperanto kaj plilarĝigi solidarecon, amikecon, kunlaboron surbaze de reciproka komprenado inter juna esperantistaro. Nuntempe, ni havas sufiĉe multajn aktivajn junulojn, kiuj volonte kaj samidee kontribuos siajn fortojn por IJK.
18a Ekumena Esperanto-Kongreso de 2007-07-21 18:00 ĝis 2007-07-28 11:00) Pelplin, Pollando,de Bruno Masala
Temo: "Dio estas amo (1 Joh 4,16) - la ĉefa donaco de Jesuo - kaj ni?"
IRIS-festivalo, Hungario de 2007-07-21 12:00 ĝis 2007-07-29 19:00) Zalaegerszeg, Hungario,de Laszlo SZOKE
Unueco en multkoloreco, internaciaj retoj, tutmondiĝaj kunagadoj - jen kelkaj esprimoj, kiuj ĉirkaŭas nin ĉiutage. Procezoj, paŝoj, pri kiuj eblas kaj devas interparoli ankaŭ okaze de Inter-Regiona Internacia Semajno. Ek al IRIS-festivalo!
SPR! Senprograma Renkontiĝo, la plej freŝa e-vento ĉi-somera de 2007-07-16 17:00 ĝis 2007-07-22 22:00) Callosa d'en Sarrià (Valencilando),de Ferriol Macip
Kataluna Esperanto-Junularo kaj Valencia Esperanto-Junularo kune kun Varsovia Vento organizas ĉi-somere internacian tendumadon sen strikta programo. Unuflanke ni invitas ĉiujn esperantistojn ĝui internacian etoson, tendumi, festi, ripozi, plonĝi en la riveron, plaĝumi, ekskursi tra belaj pejzaĝoj, ktp. Aliflanke estas invititaj regionaj kulturaj grupoj. Tiel, en festa etoso, ni interŝanĝos spertojn kaj kulturojn. Estas antaŭplanitaj atelieroj pri valencia kulturo, kurso pri kataluna lingvo kaj intensiva esperantokurso por ne-esperantistoj. Ĉiukaze ni kune memzorgos la programon, la manĝojn kaj ĉion ajn.
Agoj pri dokumento