Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Itala Kongreso de Esperanto

Itala Kongreso de Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2007-04-12 20:57
Ĉi-jare la 74a Itala Kongreso de Esperanto prezentos tute novan vizaĝon, tre allogan ankaŭ por eksterlandaj esperantistoj.

Detaloj de evento

Kiam

2007-09-01 je 03:55 ĝis
2007-09-05 je 22:55

Kie

Pisa, Italio

Kontakta telefono

+39 333 255 19 04

Aldoni eventon en la kalendaron.

1. Unue, memorindas (aparte por kiuj ne povis viziti la Uk-on en Florenco en 2006, aŭ estis tie tro okupitaj, aŭ tie eĉ pli eksoifis je arto kaj belo), ke:

− Pisa estas mem belega art-urbo, situas en Toskanujo, kaj de tie eblas facile atingi artajn juvelojn same kiel el Florenco (krom Florenco mem). Du postkongresaj tagoj estos dediĉitaj al ekskursoj (Lucca kaj Lunigiana: 2006-09-06; Volterra kaj ĉirkaŭa Etruskujo aŭ San Gimignano: 2006-09-07).

− La klimato multe pli-agrablas ol tiu de Florenco, ĉar la monato septembro estas plej milda kaj Pisa estas proksima al la mediteranea maro.

− La Pisa-flughaveno estas mult-aspekte ideala:

− La loĝkostoj estos pli moderaj ol tiuj en Florenco, kaj malmultekosta solvo estos havebla por gejunuloj.

2. El kultura vidpunkto, la tradicia formulo estas inversigita: la kongreso okazos ĉirkaŭ tre elstara kleriga programo, anstataŭ male. Imagu: ĉiu kongresano rajtos, tute senkrompage, partopreni dum tri tagoj, ĝis ok horojn ĉiutage, en klerigaj programoj gvidataj de altvaloraj homoj, kiaj: Katalin Kovats (lingvaj kursoj), Paul Gubbins (moderna didaktiko), Mauro Nervi + Baldur Ragnarsson + Spomenka Ŝtimec (esperanta literaturo). Krome, eblos partopreni en informadika laboratorio (interalie, Linux kaj ties aplikoj) gvidata de Massimiliano della Rovere kaj Claudio Imprenda.

Eblus slogane resumi: Sss - "Senpage seminariumu septembre" en Pisa, tritage, 24-hore, okaze de la nacia kongreso.

3. Ankaŭ la arta programaro vespera estos altnivela, kun subĉiela inaŭguro en la apuda ĉemara Marina di Pisa, pivotanta ĉirkaŭ kanzonaro de Fabrizio de André.

− La kongresa kotizo estas modera: ĉirkaŭ 50 € (de 25€ ĝis 80€ laŭ la cirkonstancoj); kotizoj kaj aliĝilo: http://tinyurl.com/2lhz4m

Ni tutkore atendas vin en Pisa. Ĝis la.




Pli da informo pri tiu evento…