Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Hejma paĝo de Lu / 6a Novjara Renkontiĝo (NR)

6a Novjara Renkontiĝo (NR)

de Lu Wunsch-Rolshoven Laste modifita: 2007-05-18 20:38
Dum la Novjara Renkontiĝo kunvenis en la pasintaj tri jaroj inter 120 kaj 175 homoj el ĉ. 10 ĝis 15 landoj. Pasintfoje tri kvaronoj venis el eksterlando kaj donis belan internacian etoson al la kunveno. Ĉeestis 60 infanoj, kiuj multe ĝuis la eventon - sed ankaŭ partoprenis sesdeko da plenkreskuloj sen infanoj. Okazas prelegoj kaj kursoj pri diversaj temoj, ni faras ekskursojn, ĝuas la vesperan programon kun unu aŭ du koncertoj, teatraĵo, muzika vespero k.s. - kaj, kompreneble, ni renkontiĝas en la kafejo por babilado. Estas lingvokursoj por komencantoj, progresantoj kaj konversacio.

Detaloj de evento

Kiam

2007-12-27 je 15:00 ĝis
2008-01-03 je 11:00

Kie

Föckinghausen apud Meschede

Kontakta telefono

+49-30-685 58 31

Aldoni eventon en la kalendaron.

"Komune festi la Novan Jaron"

Ni invitas vin partopreni en la sesa NR, ĉi-foje en Föckinghausen, malgranda kampara vilaĝo apud Meschede, oriente de la Ruhr-regiono. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn.

En la tri pasintaj "Novjaraj Renkontiĝoj" (NR) ĉeestis inter 120 kaj 175 partoprenantoj; ili aĝis inter du monatoj kaj okdeko da jaroj. Partoprenis pasintfoje en Trier trideko da familioj kun entute sesdek infanoj; krome ĉeestis kvindeko da unuopuloj kaj paroj sen infanoj. Ili loĝas en ĉ. dek kvin landoj - feliĉe la plimulto venis el eksterlando kaj kreis bele internacian etoson.

Libertempo kaj iom da kleriĝo

Ni ĉefe volas pasigi kelkajn agrablajn tagojn kaj havi multan lokon por neformalaj interparoloj. Ni ĝuos promenojn, ekskursojn kaj vesperan programon kun silvestra festo, koncerto kaj certe denove magia kaj (pup-)teatra prezento de Christoph Frank (Zauberbühne).

Ampleksa programo

Okazos prelegoj, diskutrondoj kaj diversaj kursoj; ni antaŭĝojas pri via programkontribuo! Estos aparta programo por etaj kaj grandaj infanoj, kiun gvidos Christoph Frank kun teamo da helpantoj.

Pasintjare: "Ĵomart kaj Nataŝa" kaj "Akordo"

Koncertis por ni en Trier la kantgrupo Akordo kaj "Ĵomart kaj Nataŝa"; por la venonta fojo ni estas serĉantaj bonan muzikgrupon aŭ unuopulon.

Foeckinghausen domoRenkontiĝejo en natura parko

La renkontiĝejo troviĝas meze de natura parko kun multaj arbaroj.

Multaj ĉambroj disponas pri propraj duŝo kaj necesejo - vi do povos mem elekti vian luksokategorion. La indikita kotizo inkluzivas ĉe plenkreskuloj la loĝadon en dupersona ĉambro. Ni denove havos apartajn ĉambrojn por infanoj - via familio povas decidi, ĉu vi deziras loĝi kune au dise.

Estas ludoĉambro, tablotenisejo, tablofutbalo kaj multaj aliaj ludiloj. Ni certe trapasos belajn tagojn en la agrablaj salonoj de la domo kaj en la kafejo kaj vespera renkontejo.

 

27a de decembro ĝis 3a de januaro (ĵaŭdo ĝis ĵaŭdo)

Post-NR (aldonaj tagoj): 3a ĝis 6a de januaro (ĵaŭdo ĝis dimanĉo)

Foeckinghausen glitejo infanaDum la pasintaj fojoj kelkaj partoprenantoj ŝatis resti iom pli longe ol kutime - eble ĉi-foje ankaŭ vi ŝatos.

Lerni Esperanton en EsperantoLando

Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la koncerna lando - Esperanton oni bone lernas en EsperantoLando. Ankaŭ ĉi-foje por maksimume dek komencantoj ni ofertos iom intensan kurson en la komenco de la aranĝo (28a kaj 29a de dec.); progresantoj ĝuos lingvan subtenon kaj estos konversacia rondo. Tiel eblos dum unu renkontiĝo lerni la lingvon kaj tuj ekapliki ĝin en internacia rondo - aŭ plulerni ĝin post baza kurso kaj fari la unuajn paŝojn en tiu multnacia ĉirkaŭaĵo. (Kompreneble ni zorgos, ke la plimulto de la partoprenantoj estos spertaj Esperanto-parolantoj.)

Aparte ni okupiĝos pri la lingva evoluo de la infanoj. Ili povos ekzemple partopreni diversajn kursojn kun lingva subteno (ni konstatis, ke "lingvokurso" ne estas ŝatata dum la lernejaj ferioj); krome ili kutimas ŝati komune ludi, praktiki la lingvon dum manlaboraj rondoj kaj ĉeesti prezentadon de la konata Mazi-vidbendo. Ni esperas kaj pro antaŭaj spertoj fidas, ke tiel ni sukcesas ligi amuzon kun lingvolernado kaj refoje kontribuos al la estiĝo de gaja internacia infana rondo.

Aliĝu sen risko

Kaze de malaliĝo ĝis la 10a de novembro ni repagos vian plenan aliĝkotizon.

Ĉu vi interesiĝas?

Pli da informo pri tiu evento…