Vi estas ĉi tie: Hejmo / Elektoj 2010

Elektoj 2010

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2010-08-16 21:55
Artikoloj pri la elektoj 2010

Reta voĉdonado

Ankoraŭ ne, Łukasz! Sed propono enretigi la voĉdonadan proceduron de la Komitato de UEA estas en mia programo kiel B-kandidato por la Komitato. Ĉiu kiu [...]

Reta voĉdonado - Legu pli...

la bonaj ideoj de Johan Derks

Estas multaj da gravaj ideoj en la komentoj de Johan Derks. Li pravas pri la graveco de kunlaborado kun UNESKO. Ni aldonu al tio, kunlaboradon [...]

la bonaj ideoj de Johan Derks - Legu pli...

Johan Derks volas enretigi la komitatan laboron

Johan Derks volas enretigi la komitatan laboron

de Redakcio Laste modifita: 2010-08-16 22:09

Johan Derks proponas, ke la bazaj dokumentoj de UEA estu ŝanĝitaj por ebligi al la komitato de UEA fari retajn decidojn. Laŭ li, gravaj mankoj en la nuna organiza strukturo de la asocio estas la malrapideco de la decidoprocezo kaj manko de engaĝiĝo de la komitatanoj. Ambaŭ laŭ li povus esti plibonigitaj, se eblus fari komitatajn decidojn ne nur dum fizika kunsido dum la Universala Kongreso. Johan Derks krome subtenas la komitatan rekomendon faritan en Bjalistoko, pri kolekto de "ĝeneralega retadresaro" de ĉiuj esperantistoj. Laŭ li, tia adresaro povus faciligi "rektajn kontaktojn inter saminteresuloj". Lia intervjuo estas la tria en la serio de artikoloj pri kandidatoj en la baldaŭa elekto de B-komitatanoj de UEA.

Johan Derks volas enretigi la komitatan laboron - Legu pli...

Malofta mikso Vergare valora

Amiko Vergara montras maloftan mikson valoran de engagxita idealismo, sento pri realajxoj, konstanta diskutpreto kun propraj dirindoj, oratora talento kaj konstanteco en siaj klopodoj. Mi [...]

Malofta mikso Vergare valora - Legu pli...

Mondolingvo kaj lingvomondo

Eble ne superfluas ke mi aldonu ke gratuli estas malpli grave, sed ne malpli bone ol solidari; Esperantisto ne hezitu deklari sin Bjalistokano se renkontiĝas [...]

Mondolingvo kaj lingvomondo - Legu pli...

Bjalistokano, Kopenhagano, Puerto-monttano, mondano

Fakte mi finis instigocelan artikolon por konvinki niajn homojn veni al la UK ghuste per la alvoko “ni chiuj farighu bjalistokanoj” (“Zamenhof-Jubileo en Bjalistoko: revene [...]

Bjalistokano, Kopenhagano, Puerto-monttano, mondano - Legu pli...

Lerni ami liberecon laŭetape

Se la fina celplenumiĝo situas tro malproksime en la estonteco, ni parolu pri la survojaj etapoj. En Herzberg oni sukcesas, per multjara persista laboro, multigi [...]

Lerni ami liberecon laŭetape - Legu pli...

shtatprezidanto Kennedy: "mi estas berlinano"; simpla E-movadano Vergara: "mi estas herzbergano"

Nu jes, fakte, la postulo de Jens ke Libera Folio pridemandu la kandidatojn "kion ili volas fari por malnecesigi UEA-n" (char tiu hipoteza malnecesigho estus [...]

shtatprezidanto Kennedy: "mi estas berlinano"; simpla E-movadano Vergara: "mi estas herzbergano" - Legu pli...

Precizigoj

Mi ne antaŭvidas la _malaperon_ de UEA; mi _esperas_ ĝian _malnecesiĝon_. Tio estas mia difino de finvenkismo. (Mi tamen ne tre ŝatas la vorton; mi [...]

Precizigoj - Legu pli...

chu iama malnecesigo de UEA? Tamen ghi ne estas shtato

La komento de Jens estas interesa, char ghi iom marksismece antauvidas la malaperon de UEA per simila rezonado al tiu de Marks koncerne la shtaton [...]

chu iama malnecesigo de UEA? Tamen ghi ne estas shtato - Legu pli...

chu la kuracilo montrighas pli malbona ol la malsano mem?

Mi chiam legas kun granda atento la opiniojn de Andy kaj persone trovas vere pensinstiga lian fortege kritikan (vershajne ne plu paciencopovan) pritakson de la [...]

chu la kuracilo montrighas pli malbona ol la malsano mem? - Legu pli...

Kontrauiluzia iluzio

En ordo, mi havas nenion kontrau la "optimismo" de kolego Vergara. Esperanto ludas multe tro malgrava rolo en la mondo, kaj tiun chi nekontesteblan fakton [...]

Kontrauiluzia iluzio - Legu pli...

Parafrazo de Kennedy

José Antonio Vergara: > Por mi la "fina venko" tute ne estas iu iama momento > en la fora estonteco de oficialigo flanke de orgojlaj [...]

Parafrazo de Kennedy - Legu pli...

Praktikaj revantoj

1. Ke Andy komence de sia chi-supra komento gratulis min estas prifierinda atingo, char li ja estas konata kiel tre severa (kaj tre ofte prava) [...]

Praktikaj revantoj - Legu pli...

Chu ies vojoj au la komuna prudento de nia movado?

Dankon al Dennis pro lia tuja kaj instiga reago al la intervjuo. Mi sincere diru ke la ideoj kiujn mi firme, konvinkite subtenas fakte apartenas [...]

Chu ies vojoj au la komuna prudento de nia movado? - Legu pli...

Gratulon al iluzioj

Oni povas gratuli al Jose Antonio Vergara pro tiu kuragha elpasho. Sed mi restas pesimisma. Se mi observas la nuntempan evoluon de la komitato, ekzemple [...]

Gratulon al iluzioj - Legu pli...

La Vojoj de Jose Antonio Vergara

La ideoj de Jose Antonio Vergara estas inter la plej utilaj kaj efektigeblaj de nia nuntempa Esperanto-Movado. Ni bezonas pli da parolantoj de Esperanto; ni [...]

La Vojoj de Jose Antonio Vergara - Legu pli...

José Antonio Vergara volas havi pli da debatoj en la komitato

José Antonio Vergara volas havi pli da debatoj en la komitato

de Redakcio Laste modifita: 2010-08-16 22:10

La dua kandidato por la B-komitataneco de UEA, kiu sendis siajn respondojn al Libera Folio, estas estrarano José Antonio Vergara. Li esperas ke la elektoj de B-komitatanoj donos al la membroj la ŝancon demokratie influi la konsiston de la sekva estraro. En la komitato li volus vidi pli da veraj debatoj. "Laŭ mia ĝisnuna sperto pri la Komitata funkciado, malgraŭ tio ke en ĝi sidas elstaraj movadanoj, kiel organo de UEA ĝi estas tro pasiva kaj iom burokrateca", li skribas. Li priskribas sin kiel "realisman idealiston", kaj opinias, ke la plej grava tasko de UEA estas produkti parolantojn de Esperanto. Samtempe li volas ke UEA pli aktive serĉu aliancanojn ĉe sociaj movadoj kun similaj celoj.

José Antonio Vergara volas havi pli da debatoj en la komitato - Legu pli...

Probal Dasgupta mezuras sian subtenon kaj proponas ŝanĝojn

Probal Dasgupta mezuras sian subtenon kaj proponas ŝanĝojn

de Redakcio Laste modifita: 2010-08-16 22:11

Probal Dasgupta enkondukas la serion de intervjuoj de kandidatoj en la elektoj de UEA. La prezidanto de UEA kandidatas por la posteno de komitatano B por mezuri sian subtenon. Se li estos elektita, li intencas kandidati por dua periodo kiel prezidanto. Li ne estas tute kontenta pri la aktiveco de la komitato de UEA, nek pri la ĝisnuna funkciado de la estraro kiun li prezidas, li rakontas al Libera Folio. Laŭ li gravus, ke UEA pli aktive utiligu la spontanan mobiliĝon de esperantistoj. "Kiel B-komitatano, mi provus identigi programojn, al kiuj emus kontribui sian laboran tempon pli da volontuloj ekster la UEA-aparato mem. Temas trovi la sektorojn, en kiuj la homoj emas elspezi energion, kaj movi parton de niaj prioritatoj tien, por ke okazu relative spontana mobiliziĝo", li diras.

Probal Dasgupta mezuras sian subtenon kaj proponas ŝanĝojn - Legu pli...

Unue raporto poste elekto

Antau ol (re)elekti iun ajn komitatanon, prefere oni ricevu unue detalan (sed ne formalan) raporton pri la pasinta agado de tiuj komitatanoj kaj skizon pri [...]

Unue raporto poste elekto - Legu pli...

Agoj pri dokumento