Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Johan Derks volas enretigi la komitatan laboron

Johan Derks volas enretigi la komitatan laboron

de Redakcio Laste modifita: 2010-08-16 22:09
Johan Derks proponas, ke la bazaj dokumentoj de UEA estu ŝanĝitaj por ebligi al la komitato de UEA fari retajn decidojn. Laŭ li, gravaj mankoj en la nuna organiza strukturo de la asocio estas la malrapideco de la decidoprocezo kaj manko de engaĝiĝo de la komitatanoj. Ambaŭ laŭ li povus esti plibonigitaj, se eblus fari komitatajn decidojn ne nur dum fizika kunsido dum la Universala Kongreso. Johan Derks krome subtenas la komitatan rekomendon faritan en Bjalistoko, pri kolekto de "ĝeneralega retadresaro" de ĉiuj esperantistoj. Laŭ li, tia adresaro povus faciligi "rektajn kontaktojn inter saminteresuloj". Lia intervjuo estas la tria en la serio de artikoloj pri kandidatoj en la baldaŭa elekto de B-komitatanoj de UEA.

Libera Folio: Kiuj laŭ vi estas la plej gravaj taskoj de UEA dum la venontaj tri jaroj?


Johan Derks: Unue, daŭrigi la lobiadon ĉe Unesko por Jardeko de Lingvoj kaj kontribui al ĝia sukceso por Esperanto kaj al la kultura sindifino de la gentoj. Due, fari la strukturon de la movado pli travidebla por ordinaraj esperantistoj, por ke ili povu pli facile partopreni renkontiĝojn kaj agadojn. Trie, konekti la evoluon de Esperanto ekster la industriizita mondo al la tiea kulturo kaj ekonomia evoluo

 - kiel la asocio devus agi por atingi tiujn celojn?

Kion vi mem kiel B-komitatano pretus fari por kontribui al la atingo de la celoj?


Rilate al la unua celo: speciale A-komitatanoj devas instigi al kontaktado kun sia nacia UNESKO-komisiono por konvinki pri la valoro de Jardeko de Lingvoj por la etnaj lingvoj.

Rilate al la dua: ne ekzistas unuformeco en la informadosistemo de landaj asocioj. UEA devas kunordigi tiun informadon laŭ formo kaj enhavo por ke ĝi fariĝu celtrafa. La retpaĝaro de UEA devas esti modernigita.

Rilate al la tria: UEA kreu strukturon por 'horizontalaj' kontaktoj inter aktivaj esperantistoj en malsamaj kontinentoj, aldone al la 'vertikala' strukturo inter esperantistoj kaj la centraj organoj de UEA. 
En tio devas roli la kontinentaj komisionoj kaj la specialaj fondusoj kaj kontoj de UEA.

Kiuj estas la ĉefaj fortoj kaj malfortoj en la nuna funkciado de UEA? Kion vi proponus fari por plibonigi la situacion?


Unue, la malrapideco de la decidoprocezo.

Due, manko de engaĝiĝo de komitatanoj en la polito de UEA
. (Polito = kondutlinio, politika sinteno, direkto de decidado. JD.)

La decidoprocezo povas esti plibonigita interalie per ŝanĝo de la Komitata regularo por ebligi al la komitatanoj voĉdoni per interreto.
Granda valoro de voĉdonoj kaj opinisondaĵoj estos, ke komitatanoj retrovos ion de si mem en la laboro de la listo. Nuntempe komitatanoj eĉ ne prezentas iun sian ideon en la listo, ĉar facile ĝi povas esti forpafita de iu aŭ alia kontraŭulo, kaj "la silenta plimulto" ne plu kuraĝas doni sian opinion.

Trie, certa manko de laborforto/profesieco. 
Tio povas esti plibonigita interalie per senprokraste: a) aktiva polito de la Centra Oficejo por - sub kontrolo de estrarano - varbi volontulojn kiuj faru interretajn hejmtaskojn 
laŭtempe: b) plenumado de la rekomendo de la Komitato en Bjalistoko pri "ĝeneralega adresaro". Oni klopodu ĝin dividi laŭ fakoj kaj/aŭ ŝatokupoj por permesi rektajn kontaktojn inter saminteresuloj. El tiuj ankaŭ la CO povas profiti.

Ĉu la komitato de UEA laŭ vi sufiĉe aktive influas la direkton de la asocio? Se ne, kion vi proponas fari por aktivigi la komitaton?


Mi ripetos la proponon, jam faritan de mi je la 29-a de septembro 2009, por ŝanĝi la Komitatan regularon (vidu ĉi-sube).

La listestro de la Komitata listo povas esti membro de la estraro aŭ speciale elektita komitatano.

Li/ŝi monitoras la diskutadon en la listo pri iu demando. En ajna momento li povas preni la gvidadon kaj fazigi la diskutadon por ke rezultu vortigo de la demando. Li finfine faras la proponon kun la eblaj respondoj kaj startigas la voĉdonadon laŭ la aŭtomatigita proceduro de Yahoogroups. Kiam la rezulto estas jure definitiva dependas de la statuto. Fizika kunestado ne estas laŭleĝe deviga.

Kontraŭ la povo de la listestro necesas kontrolado. Peza formo de kontrolado estus la rajto de ĉiu komitatano postuli ….. voĉdonadon pri pli da tempo por diskutado, jes aŭ ne voĉdoni, alian vortumon de la demando aŭ propono. Malpeza formo estus la kritiko al la gvidado de la listestro en la listo, kiu finfine povus konduki al elekto de alia listestro en posta fizika kunsido.

Propono kaj rezulto
: Propono pridecidota de la komitatanoj povas deveni de la estraro, kiam ĝi estas tro grava kaj ankaŭ urĝa por atendi la sekvantan kunsidon de la Komitato.

La rezulto de voĉdonado povas havi la karakteron de decido de la Komitato aŭ  de rezolucio observinda de la estraro. Tiu karaktero estas afero kiu bezonas precizigon en la regularo.

Al tio la prezidanto de UEA respondis publike: "grava interveno, …… mi pretas kuniri kun vi, sed ni vidu, kiom da apogo ni havos."

Ĉu vi estas kontenta pri la agado de la nuna estraro? Se ne, kion vi proponus ŝanĝi?


Mi estas malkontenta pri la rapideco je kiu decidoj de la komitato estas plenumataj aŭ je kiu informoj pri tio atingas min.

Ĉu vi mem pretus kandidati por posteno en la nova estraro?


Ne.


Biografieto kaj movadaj celoj

Johan Derks (1940) studis teorian fizikon kaj sociologion en Utrecht. Li instruis matematikon dum kvar jaroj en Afriko, anglalingve kaj franclingve. Lia plej longdaŭra funkcio estis mezlerneja instruisto de matematiko en Nederlando.

Kiel knabo li lernigis al si la IL. 54-jara li reaktiviĝis en la Esperanto-movado. En 2002 li surprenis estrarajn funkciojn en Eŭropa Esperanto-Unio, sed eksiĝis pro disopinio.

Li ĝenerale aliras la problemojn kaj defiojn de la Esperanto-movado en scienca maniero kaj tiel studis aspektojn de socilingvistiko, lingva politiko, fonetiko kaj lingviko. Li kunestras Socisciencan Esperantistan Grupon kaj retdiskutlistojn pri 'Tutmondeca Esperanto' kaj landonomoj. Kun sia edzino Johan faris sukcesplenan instruviziton en 2009 al Burundo.

Tiu sperto konsciigis lin pri la neceso kompreni la Afrikan esperantismon kaj esti solidara kun ĝi.  Li ŝatas kunlaboradon de esperantismo kun ne-esperantistaj movadoj.

Kiel komitatano ekde 2006 li agis por proceduroj en la Komitato, kiuj ebligas havi tujan influon al agado de UEA.


La elekto de komitatanoj B
La elekto de komitatanoj B estas la sola maniero, en kiu la individuaj membroj de UEA povas rekte influi la gvidadon de la asocio. Libera Folio alvokas kandidatojn prezenti sian programon kaj allogi subtenon pere de nia bulteno.

Membroj de UEA, kiuj subtenas la kandidatiĝon de Johan Derks al la komitato, povas tion fari, sendante leteron al la Centra Oficejo. Por ke kandidatiĝo estu valida, necesas skriba subteno de dek individuaj membroj de UEA. Por faciligi la aferon, UEA preparis pretan formularon, kiun eblas printi, subskribi, kaj sendi al la Centra Oficejo. La formularo ne estas deviga; simpla letero au poŝtkarto same validas.

Membroj de UEA, kiuj mem volas kandidatiĝi por la posteno de komitatano B, devas sendi al la Centra Oficejo sian biografieton kun deklaro pri la movadaj celoj, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn. Kune kun la biografieto oni sendu ankaŭ sian skriban konsenton kandidatiĝi.

arkivita en:
dennis
dennis diras:
2009-12-27 16:21
Estas multaj da gravaj ideoj en la komentoj de Johan Derks. Li pravas pri la graveco de kunlaborado kun UNESKO. Ni aldonu al tio, kunlaboradon kun la Unuighintaj Nacioj, kaj multaj aliaj tutmondaj asocioj. Se UEA farus nur unu eksteran taskon, ke ghi eble estu tia kunlaborado.

Jardeko de Lingvoj, kun speciala emfazo pri etnaj lingvoj. Prave. Kaj tie oni rekte tushas la kernan ideon de Lingvaj Festivaloj. Lastjare dum la Internacia Jaro de Lingvoj de UNESKO, la Lingva Festivalo de Nankino en Chinio listighis en ilia fina raporto kiel la plej ampleksa evento en la tuta mondo en 2008. Bedaurinde, ghis nun nenia esperanta grupo profitas je tio. Tamen tiu evento estis rekte sponsorita de chinaj Esperantistoj.

Multe pli da emfazo rilate neeuropajn landojn, do pli da atento pri Azio, Afriko, Sudameriko. Prave. Barato, Chinio, Brazilo kaj kelkaj landoj en Afriko kapablas eksplode kreskigi la Esperantan Movadon se ni bone ekuzas tiun shancon.

La mesagho de Johan Derks havas multe pli da bonaj ideoj, kiuj meritos postan komenton.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
dennis
dennis diras:
2010-04-25 10:33
Johan,

Unue, ni dankas al vi pro via laboro provi plirapidigi la decidoproceson de Esperanto-grupoj; Estraro, Komitato, ktp. Kiel ofte komentite, gravaj partoj de Esperanto-strategio estas informado, instruado kaj utiligado. Sen la infrastruktura kapablo rapide reagi al novaj situacioj en tiuj tri kampoj, malfacile la Movado rapide progresos tie. Via laboro tiurilate estas laudinda.

Multaj aliaj kandidatoj ankau vidas la gravecon plirapidigi kaj interretigi la decidoproceson. Amri Wandel parolas pri la tutjareco de la decidoproceso kaj de ghia malmultekosteco. Josip Pleadin ankau parolas pri reto por shpari tempon kaj monon. Jose Antonio Vergara mencias nian problemon rilate la mankon de interreta rimedaro. Tamen, ni prikonsideru ankau la vidpunkton de Petr Chrdle, ke la uzado de la reto kaj la plirapidigo de informosendado, kvankam plejparte dezirinda, eble kreos poste aliajn problemojn. Necesas rigardi la reton el pluraj vidpunktoj. Sed tion vi certe jam prikonsideris.

Mia demando por vi rilatas vian intereson pri interreto kaj modernigo de UEA, kaj via longdaura sperto en Afriko kie vi agadis en kaj ekster Esperantujo. Kiamaniere ni kaj la Afrikanoj povos pli bone utiligi la interreton por profiti de Esperanto en Afriko. Chu vi havas konkretajn ekzemplojn? Kion UEA povas fari por plibonigi la situacion?

Danke,

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chino
www.linguafest.info
www.bekkurso.info