Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Esperantistoj provas konvinki ministerion en Rusio

Esperantistoj provas konvinki ministerion en Rusio

de Redakcio Laste modifita: 2007-04-14 21:00
Vendrede la 13-an de aprilo, en la konstruaĵo de la Rusia Akademio de Klerigo en Moskvo, okazas unutaga konferenco pri la pozicio de Esperanto en la eduk-sistemo de Rusio. Inter la partoprenantoj de la konferenco estas reprezentantoj de la rusia ministerio pri klerigo kaj scienco. La aranĝo efektiviĝis pro letero de Rusia Esperantista Unio kaj la malgranda, privata esperantista universitato kun la nomo "Eŭropa Jurscienca Universitato Justo". En la letero REU kaj EJU Justo proponis enkondukon de Esperanto en la studplanojn de altlernejoj. La konferenco okazos dulingve - esperante kaj ruse - kaj en la listo de partoprenantoj estas pluraj internacie konataj nomoj. Esperantistaj aranĝantoj esperas, ke la konferenco faros rezolucion, kiu antaŭenigos la strebadojn doni al Esperanto oficialan statuson en universitatoj kaj institutoj en Rusio.
Esperantistoj provas konvinki ministerion en Rusio

Akademio de klerigo

La Moskva konferenco parte rezultis el letero de Rusia Esperantista Unio, sendita al la Ministerio de klerigo kaj scienco jam en la jaro 2005. En la letero REU proponis enkondukon de Esperanto en la studplanojn de altlernejoj. Pro la letero de REU, la rektoro de Moskva Ŝtata Lingvistika Universitato, Irina Ĥalejeva, verkis ekspertan konkludon [plena traduko jen] pri la nuna stato de Esperanto, kaj konstatis, ke ne indas enkonduki Esperanton en la studplanon.

Por refuti la oficialan ekspertizon de Irina Ĥalejeva, la esperantistoj starigis propran komisionon de ekspertoj sub la egido de la ne tre konata rusia ekologia fondaĵo Teĥeko kaj  ĝia "Centro de sendependaj ekspertizoj". La "ekologi-lingvistikan ekspertizon" de la komisiono [plena teksto jen] subskribis pluraj konataj esperantistoj, ekzemple Renato Corsetti, Geraldo Mattos kaj Reinhard Selten. La teksto de la konkludo estis origine verkita en Esperanto, kaj ĝi ne tre surprize konstatas, ke Esperanto estas neŭtrala, logika, vivanta neetna lingvo, en kiu ekzistas miloj da volumoj de originala kaj tradukita literaturo. Laŭ la esperantista ekspertizo, Esperanto nepre meritas esti studata en rusiaj altlernejoj.

Ekzistas opinio, ke neŭtrala internacia lingvo, ligita senpere kun realaĵoj de neniu lando, tian kulturan fonon ne havas. Sur tiu malkorekta surfaca rezono iuj influaj, sed nesufiĉe informitaj personoj neas celkonformecon de enkonduko de Esperanto en la studprogramojn. Rusiaj, hungaraj, germanaj kaj aliaj sciencistoj pruvis senbazecon de tia pozicio, skribas la eksperta komisiono.

La favora ekspertizo ne donas indikojn pri la fontoj de asertoj, kiuj foje ŝajnas ne nur nepruvitaj, sed eĉ tute malĝustaj. En unu loko la ekspertoj asertas, ke "en la mondo vivas multegaj Esperantaj familioj kun diverslingvaj gepatroj, por kies infanoj Esperanto estas la unua kaj la ĉefa el la tri gepatraj lingvoj". En la praktiko denaskaj esperantistoj plej ofte havas du samlingvajn gepatrojn, kaj Esperanto praktike neniam estas la ĉefa el la gepatraj lingvoj.

En alia loko la esperantistaj asertoj komplete eraras pri la traduk-buĝeto de Eŭropa Unio. En Eŭropa Unio, kiu nombras 25 landojn kun 20 oficialaj lingvoj, jam nun la tradukaj servoj konsumas duonon de la buĝeto, ili skribas. Surbaze de tio ili konkludas, ke Rusio indus [tiele] la unua alpreni la iniciaton, por ke akcepto de Esperanto fare de Eŭropio [tiele] ne iĝu surprizo por rusianoj". Efektive la traduk-kostoj estas unu procento el la buĝeto de EU, ne 50 procentoj kiel asertas la esperantistoj. (Oficiala komuniko de EU.) El la administra buĝeto de EU la lingvaj servoj prenas proksimume 13 procentojn. (Oficiala komuniko de EU.)

La eksperta komisiono aldone asertas, ke Ĝenerala Asembleo de UNESKO dufoje (1954, 1985) akceptis rezoluciojn, rekomendintaj[n] al la ŝtatoj-membroj enkonduki Esperanton en la studprogramojn de mezaj kaj superaj lernejoj. Efektive la rezolucioj de Unesko ne vere enhavas precize tian rekomendon. En 1985, lige kun la proksimiĝanta centjara jubileo de Esperanto, Unesko faris diskretan aludon en tiu direkto, per la vortumo:  La Ĝenerala Konferenco... Invitas la Ŝtatojn-Membrojn marki la centjariĝon de Esperanto per konvenaj aranĝoj, deklaroj, eldono de specialaj poŝtmarkoj kaj simile, kaj instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado.

Ke esperantistoj, eĉ se internacie konataj, forte subtenas la studadon de Esperanto, tio en si mem apenaŭ surprizos aŭ konvinkos la rusiajn aŭtoritatojn enkonduki Esperanton en la altlernejan studprogramon. La aranĝantoj de la konferenco tamen sukcesis amasigi imponan kvanton da internacie konataj nomoj en la gastliston de la konferenco, kaj ne temas nur pri esperantistoj. La plej konata estas eble Anatolij Karpov, iama mondĉampiono pri ŝako.

Libera Folio turnis sin al la aranĝantoj de la konferenco por ekscii pli pri la estiĝo kaj celoj de la aranĝo. Al niaj demandoj respondis Liana Tuĥvatullina, estro de la katedro pri internaciaj lingvoj ĉe "Eŭropa Jurscienca Universitato Justo".

Libera Folio: Ĉu vi povus rakonti pli pri la rolo de la diversaj oficialaj instancoj en la kunvokado kaj aranĝado de la seminario?

Liana TuĥvatullinaLiana Tuĥvatullina: La kampanjo komenciĝis de la letero de nia universitato kaj REU al Ministerio kun propono inkludi Esperanton en studplanojn de rusiaj klerigejoj. Jam observinte amaran sperton de REU, kiu hastis en 2005 sendi leteron kun simila propono, en traktadoj kun Ministerio ni proponis ne doni tuj kiel antaŭe leteran respondon (kion laŭ la komisio de Ministerio en 2005 faris rektoro de Moskva ŝtata lingvistika universitato Ĥaleeva), sed organizi "kunsidon-diskuton-konferencon". La Ministerio volonte konsentis kaj laŭ nia peto komisiis pri tio la Rusian Akademion pri Klerigo, kun invito de Moskva ŝtata lingvistika universitato kaj sciencistoj spertaj pri la temo. Fakte ĉion ceteran por prepari la aranĝon kaj kunvoki partoprenantojn faris nia mikroskopa universitato. Rusia Akademio pri Klerigo nur disponigis ejojn kaj difinis daton.

Libera Folio: En kiaj decidoj kaj rekomendoj la kunsido laŭ via supozo principe povus rezulti?

Liana Tuĥvatullina: La rezulto de la konferenco devos esti rezolucio. Kaj post la konferenco estus dezirinde, ke ĝi fariĝu bazo por respondo de Ministerio al nia letero rilate enkondukon de Esperanto. Prepariĝante por la kampanjo ekde 2005 ni konscie ne menciis pri fakultativa aŭ deviga enkonduko de Esperanto, lasinte en la tuta anticipa leterumado kun Ministerio nur la formulon "Enkonduko de Eo en studplanojn de rusiaj klerigejoj" surbaze de ĝia propedeŭtika valoro. Certe, por ni la maksimume dezirinda rezulto (ne de la konferenco, sed de la tuta kampanjo) estus decido de la ministerio enkonduki Esperanton kiel devigan studobjekton. Tial metinte tiom altajn celojn ni faras la maksimumon eblan.

Artikolo aperinta en la gazeto Veĉernjaja Moskva, surbaze de gazetara komuniko, iom alimaniere priskribas la celojn de la aranĝo. Laŭ la titolo de la artikolo, la konferenco devis temi pri enkonduko de deviga studado de Esperanto. Ni demandis al la rektoro de "Eŭropa Jurscienca Universitato Justo" Gennadij Ŝilo, kiel povis aperi tia informo.

Libera Folio:  En la gazetara komuniko dissendita de vi, kiel la temo de la konferenco estis menciita "Enigo de kursoj de Esperanto en la ŝtatan normon de klerigado en Rusio". Tamen la oficiala titolo estas "Propedeŭtika rolo de Esperanto en lernado de fremdaj lingvoj". Ĉu vi povus klarigi, kial aperas du tiom apartaj temoj?

Gennadij ŜiloGennadij Ŝilo: Bonvolu peti onin pri la klarigo, ĉar de mi ne estis sendita tiu ankaŭ por mi ne tre plaĉa komuniko.

Libera Folio: La gazetara komuniko mencias ankaŭ "Sendependan centron de juraj ekspertizoj ĉe la Supera kortumo de Rusia Federacio", sed tia centro ŝajne ne ekzistas?

Gennadij Ŝilo: Bonvolu rigardi enkape de la Konkludo de Internacia... ekspertizo kaj espereble vi ne havos tiun demandon. Malfacile respondeci pri la ĵurnalistaj inventoj. Pri la Supera kortumo de Rusia Federacio mi povas nur klarigi, ke Juĝa departamento de la Supera Kortumo konfirmis la statuton de la centro.

La vendredan konferencon ĉeestos nur invititoj, sed por sabato, la 14-a de aprilo, estas kunvokita ĝenerala kunveno de ĉiuj Moskvaj esperantistoj por informi pri la rezultoj de la konferenco.

arkivita en: