Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Moskva gazeto: "Esperanto povos iĝi deviga studobjekto"

Moskva gazeto: "Esperanto povos iĝi deviga studobjekto"

de Redakcio Laste modifita: 2007-04-05 16:14
La ĉiutaga Moskva gazeto Veĉernjaja Moskva (Vespera Moskvo) la 3-an de aprilo raportis pri la konferenco "Propedeŭtika rolo de Esperanto en lernado de fremdaj lingvoj", okazonta en Moskvo la 13-an de aprilo. La reta versio de la artikolo estas ornamita per Esperanto-flago. La titolo de la artikolo estas neatendite kaj senbaze frapa: "Studado de Esperanto iĝos deviga?". Ankaŭ aliaj asertoj en la teksto ŝajnas ne tute fidindaj. Ni publikigas tradukon de la kompleta artikolo.

Studado de Esperanto iĝos deviga?

La 13-an de aprilo laŭ propono de la Ministerio de klerigo kaj scienco de Rusia Federacio en la Rusia Akademio de Klerigado okazos internacia intertraktado-diskuto pri la temo: "Enigo de kursoj de Esperanto en la ŝtatan normon de klerigado en Rusio".

Oni supozas, ke en la diskuto partoprenos reprezentantoj de Moskva ŝtata lingvistika universitato, de la Ministerio de klerigado, de Eŭropa jur-scienca universitato, deputitoj de ambaŭ ĉambroj de la parlamento kaj de la Moskva urba parlamento, reprezentantoj de la registaro de Rusio, estraranoj de Rusia Esperanto-Unio, lingvosciencistoj el Germanio, Hungario, Nederlando kaj Japanio.

La diskutoj pri enkonduko de kursoj pri Esperanto en altlernejoj komenciĝis per skandala situacio. En la jaro 2005 Rusia Esperanto-Unio turnis sin al la Ministerio pri klerigado de Rusia Federacio, proponante enkonduki ŝanĝojn en la studprogramon. Laŭ la opinio de sciencistoj, studado de Esperanto formas krean pensadon kaj helpas en la lernado de "vivaj" fremdaj lingvoj. Tamen la rektoro de la lingvistika universitato, I. Ĥalejeva, donis la oficialan rekomendon: "Enkondukado de kursoj de Esperanto en altlernejoj ne estas laŭcela!".

Responde al tio, Sendependa centro de juraj ekspertizoj ĉe la Supera kortumo de Rusia Federacio kaj la Instituto de lingvoscienco ĉe la Akademio de Sciencoj de Rusio konstatis tiujn konkludojn senbazaj. Kaj nun en ĉi tiu monato la diskuto pluiros.

Konstantin Duŝkeviĉ

La rusa originalo: Изучение эсперанто станет обязательным?

Noto de la redakcio de Libera Folio: Indas rimarki, ke ŝajne ne ekzistas "Sendependa centro de juraj ekspertizoj ĉe la Supera kortumo de Rusia Federacio". Ekzistas Centro de sendependaj juraj ekspertizoj, fondita de ekologia organizaĵo sen ajna rilato al la Supera kortumo. Krome Eŭropa jur-scienca universitato ne estas universitato en la ordinara signifo de la vorto, sed malgranda privata instituto fondita de esperantistoj. La artikolo en Veĉernjaja Moskva preskaŭ laŭvorte ripetas gazetaran komunikon dissenditan de la organizantoj.

arkivita en:
liana
liana diras:
2007-04-06 14:02
Malgraux ELSTARAJ esperantistoj, kiuj estas la redakcianoj? Samkiel "ne tute fidindaj" estas, laux vi, asertoj en la teksto (lasu tion tamen al konscienco de la auxtoro), ankaux viaj notoj pri la universitato pekas pri la samo (vd ankaux http://www.liberafolio.org/2007/rusiakonferenco). Cxu vin ofendis, ke gxuste esperantistoj fondis gxin (kiu havas sxtatan statuson kaj trioble pli grandan studentaron)? Aux eble, ke tiom malgranda organizajxo faras grandan aferon? Kiun vi atakas sub la verda flago kaj kiujn intersojn vi reprezentas? La demandoj estas retorikaj...
kdleith
kdleith diras:
2007-04-06 16:51
Mi tre shatas la kritikan vidpunkton de Libera Folio. Se ni volas legi memlaudantajhojn, ni jam trovas ilin abunde en movadaj publikajhoj ...

"Ne tute fidindaj asertoj", kiel LF klarigas, ekzemple estas la mencio de "Sendependa centro de juraj ekspertizoj che la Supera kortumo de Rusia Federacio", shajne neekzistanta (dum ekzistas centro de sendependaj juraj ekspertizoj sen ajna rilato al la Supera kortumo). Kaj por pli realisme pritaksi la situacion ankau helpas scii, ke la "Europa jur-scienca universitato" ne estas kutima, tradicia universitato.

Tio certe ne malgrandigas la sukceson de la rusaj esperantistoj organizantaj tiun debaton, kiuj evidente ankau sukcesis interesi la ekstermovadan publikon pri ghi. Longdaure oni tamen ne estas fidinda kaj konvinkanta en la okuloj de neutrala publiko, se anoncoj elmontrighas tute au parte senbazaj.

Klaus Leith
liana
liana diras:
2007-04-07 14:25
Bedauxrinde ne temas pri nebonveno de kritika rigardo. Sed ja pri jxurnalista etiko, laux kiu la auxtoro devus komence esplori pri neklarajxoj cxe homoj kiuj partoprenis en la afero kaj povus klarigi tion. Kaj nur poste publikigi la materialon. Sed reale okazis precize inverse - aperis la materialo kaj kelkajn tagojn poste venis demandoj. Strange...
redakcio
redakcio diras:
2007-04-07 16:22
Laŭ klarigo, poste ricevita de Libera Folio de s-ro Ŝilo, la rektoro de "Eŭropa jur-scienca universitato", efektive ne ekzistas la "Sendependa centro de juraj ekspertizoj ĉe la Supera kortumo de Rusia Federacio", menciita en la artikolo de Veĉernjaja Moskva. La ekspertizo, menciita de la gazeto, anstataŭe estis farita de "Centro de sendependaj juraj ekspertizoj", fondita de ekologia organizaĵo sen ajna rilato al la Supera kortumo, ĝuste kiel supozis Libera Folio. S-ro Ŝilo aldonis, ke ne li dissendis la gazetaran komunikon kun malprecizaj informoj, sed ĝis nun li ne volis diri, kiu el la aranĝantoj de la koncerna konferenco ĝin sendis. Pliaj klarigoj kompreneble bonvenos, sed plendoj pri mankohava etiko pli ĝuste povas esti direktitaj al la granda rusia gazeto Veĉernjaja Moskva, kiu publikigis dubindan gazetaran komunikon ŝajnigante ĝin ĵurnalisma artikolo, kaj al la dissendintoj de la dubinda gazetara konferendo.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio