Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Oficiala konkludo pri Esperanto en rusiaj altlernejoj (2005)

Oficiala konkludo pri Esperanto en rusiaj altlernejoj (2005)

de Redakcio Laste modifita: 2007-04-16 22:40
En letero sendita al la Rusia Ministerio de klerigo kaj scienco jam en la jaro 2005, Rusia Esperanto-Unio proponis enkondukon de Esperanto en la studplanojn de altlernejoj. Pro la letero de REU, la rektoro de Moskva ŝtata lingvistika universitato Irina Ĥalejeva verkis ekspertan konkludon pri la nuna stato de Esperanto, kaj konstatis, ke ne indas enkonduki Esperanton en la studplanon. Ni publikigas plenan tradukon de ŝia letero.

29.7.2005
N-ro 346-31/31-09
Responde al n-ro 03-1337 de la 18.7.2005

Al la vicdirektoro de la Departemento de ŝtata klerig-politiko de Ministerio de klerigado kaj scienco de Rusio, Fjodor Feliksoviĉ Dudirev

Estimata Fjodor Feliksoviĉ!

La Lernometodika unuiĝo por klerigado en la kampo de lingvistiko konatiĝis kun la letero de Rusia Esperanto-Unio n-ro 04/4 de la 21.4.2005.

La pozicio de la Lernometodika unuiĝo rilate la demandojn esprimitajn en la supremenciita letero estas kiel sekvas.

1. La internacia lingvo Esperanto, kreita en la jaro 1887 de la pola kuracisto L.M.Zamenhof, estas nuntempe  la plej konata el la artefaritaj internaciaj lingvoj, sed havas relative limigitan kampon de funkciado. Dum sia pli ol centjara historio ĝi ne sukcesis iĝi universala tutmonda lingvo: laŭ la plej optimismaj taksoj nun en la tuta mondo Esperanton diversnivele scipovas maksimume 2 milionoj da homoj.

2. La reala loko de Esperanto en la lingvistika bildo de la mondo, kaj ankaŭ la arbitre donita al ĝi statuso de alternativo al ĉiuj modernaj fremdaj lingvoj  ne permesas proponi ĉi tiun lingvon kiel duan aŭ trian por studentoj-lingvistoj. Aldone al tio, la preparado de diplomitaj specialistoj kun la direktiĝo "Lingvistiko kaj interkultura komunikado" antaŭsupozas la profesinivelan alproprigon de fremdaj lingvoj en proksima ligo kun studado de naciaj kulturoj, dum Esperanto estas disigita de ajna nacia kulturo kaj el ĉi tiu vidpunkto malhavas vicon da etnokulturaj ecoj elstare gravaj por realigo de interkultura komunikado en la moderna mondo.

3. La enigo de kursoj de Esperanto en lernoplanojn de altlernejoj ne estas celkonforma. Studado de Esperanto povas okazi ekster la kadroj de la studprogramo por preparado de specialistoj-lingvistoj.

Kun estimo, Rektoro de Moskva Ŝtata Lingvistika Universitato, Prezidanto de la Konsilantaro de la Lernometodika unuiĝo por klerigado en la kampo de lingvistiko, akadamiano de la Rusia Akademio de Klerigado, profesoro

I.I.Ĥalejeva