Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Konflikto pri subvencioj civitigis landan asocion de UEA

Konflikto pri subvencioj civitigis landan asocion de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2007-07-01 23:23
La landa asocio de UEA en Niĝerio decidis aliĝi al la Civito. Laŭ la klarigo de la prezidanto, Prince Henry Ogúinye, la aliĝo estas necesa "por garantii la pluvivon" de la asocio. La aliĝpeto ŝajne estas rezulto de financa konflikto de Esperanto-Federacio de Niĝerio kun UEA, kaj de internaj disputoj en la landa asocio. UEA subvenciis la unuan landan kongreson en Niĝerio per 1.000 eŭroj, sed pro antaŭaj malbonaj spertoj la mono ne estis sendita al la konto de Esperanto-Federacio de Niĝerio (EFEN). Anstataŭe ĝi iris rekte al la kongresa konto. EFEN iĝis landa asocio de UEA en 2005, sed laŭ Renato Corsetti ĝi ĉefe ekzistis por laŭtvoĉe peti financajn subvenciojn kaj invitojn por multaj homoj al la Universalaj Kongresoj. EFEN ĉi-jare ne plu rajtas je propra reprezentanto en la komitato de UEA, ĉar ĝia oficiala membronombro falis sub cent.

Esperanto-Federacio de Niĝerio estis fondita de la multjara aktivulo Prince Henry Ogúinye en 1998, sed la asocio baldaŭ endormiĝis. En marto 2003 okazis reaktiviga kunveno en Owerri, la hejmurbo de Prince Henry Ogúinye, kaj estis starigita "provizora estraro". Aŭtune de 2003 EFEN fine estis registrita en Niĝerio. Jam en sia unua jara oficiala raporto en decembro 2003 la asocio menciis internajn konfliktojn:

Ni petas homojn kiuj forlasis la asocion pro la eraroj de la antaŭa estraro reveni kaj helpi por fortigi la asocion, kaj tiujn, kiuj ne antaŭe aliĝis, nun aliĝu.

Same dum la jaro 2003 EFEN starigis apartan komisionon por esplori, kiuj niĝeriaj esperantistoj finance trompis la plej grandan unuopan eŭropan mecenaton de la niĝeria movado, Helga Farukuoye. En 2004 tri membroj estis eksigitaj el EFEN pro la trompado, sed la raporto de la tromp-komisiono krome kondukis al pliaj konfliktoj en la asocio.

Alia trompo kun rilato al niĝeriaj esperantistoj estis la multjara plago de leteroj, faksoj kaj poste retmesaĝoj al delegitoj de UEA kun proponoj helpi en transpagado de enormaj monsumoj el Niĝerio al aliaj landoj kaj kun promeso pri granda pago por la helpo. La problemoj komenciĝis jam meze de la 1990-aj jaroj, kaj UEA multfoje avertis pri tiuj proponoj en sia revuo, en Gazetaraj Komunikoj kaj en la Jarlibro. Almenaŭ du membroj de UEA, kiuj kredis je la promesoj, perdis multe da mono.

Estis evidente, ke iu aŭ iuj esperantistoj kunlaboris kun krimuloj, unue nur vendante sian Jarlibron al ili sed poste ankaŭ tradukante. Komence la leteroj estis skribitaj en la angla, sed poste en Esperanto. La prezidanto de EFEN verkis pri la temo en La Ondo de Esperanto jam en la jaro 2002, sed la trompoprovoj ne ĉesis.

Kelkdeko da delegitoj de UEA eksiĝis ĉagrenitaj pro la proponoj el Niĝerio. Ĉar UEA povis konkludi, ke la adresoj estis prenitaj el la Jarlibro, oni unue forte admonis la niĝeriajn membrojn ne disponigi la Jarlibron por malpermesitaj celoj, sed ĉar tio ne helpis, la Centra Oficejo fine decidis ne plu sendi Jarlibron al niĝerianoj, sed nur Gvidlibron.

Lige kun laŭvica averto de UEA pri la trompaj proponoj, Nicolas Vanoff (plumnomo de Valerio Ari) skribis en Heroldo de Esperanto, ke UEA havas "neniun juran bazon" por siaj malpermesoj uzi adresojn el la Jarlibro por "kiu ajn celo". Poste tamen senatano de la Civito postulis de UEA kompenson de mil eŭroj pro ricevo de trompleteroj. Lau ŝi UEA kulpis pri la afero, ĉar ŝia adreso aperis en la Jarlibro. La estraro de UEA rifuzis ŝian postulon dum la kongreso en Berlino.

La plej aktualan konflikton en EFEN ŝajne parte instigis malkonsento pri la uzo de la subvencioj de UEA. Mono estis petata por organizi unuan landan kongreson, organiza komitato estis elektita jam komence de la jaro 2005, sed dum longa tempo la kongreso ne okazis. Dum la preparlaboroj de la kongreso la konflikto en septembro 2006 iĝis tiel akra ke oni aranĝis specialan "packunvenon" inter aktivuloj de la kongresa komitato kaj gvidantoj de EFEN.

"Helpe de intervenoj de aliaj ĉeestantoj, ni povis solvi la problemon inter la LKK-anoj kaj la prezidanto. Nun ĉio iras glate kaj ĉiuj akceptis kunlabori por la sukceso de nia historia 1-a kongreso de Esperanto", skribis Ahmed Seraphin Anagovi en "raporto pri la packunveno ĉe la sekretario de EFEN".

Princo HenrikoLa prezidanto de EFEN, Prince Henry Ogúinye, tamen mem ne partoprenis la packunvenon, kaj poste li en anglalingva retmesaĝo, ŝajne akcidente plusendita al diskutejo de niĝeriaj esperantistoj, skribis, ke la LKK raportas ne al li, sed al "iu Jean Codjo" - la prezidanto de la nova afrika komisiono de UEA.

Eĉ pli malbone, ili kreis apartan adreson, malsaman ol tiu de EFEN, kaj apartan konton. Mi avertis Jean Codjo kaj la prezidanton de UEA, ke ili restu flanke de la internaj aferoj de EFEN. Eĉ se UEA financas la kongreson per 1.000 eŭroj, sumo kiu, kiel ni ĉiuj scias, ne sufiĉos, la sola kion ni ŝuldas al ili en la fino estas raporto pri tio, kiel la kongreso estis organizita, kaj kiel ilia mono estis uzita. Ili ne rajtas interveni, ili povas konsili. Niĝerio estas sufiĉe granda por mem prizorgi siajn aferojn, Prince Henry Ogúinye skribis.

Spite la "packunvenon" la malpaco ĉirkaŭ la landa kongreso daŭris, kaj kiam la kongreso en decembro 2006 fine okazis en la urbo Badagry en okcidenta Niĝerio, kun 48 partoprenantoj el pluraj landoj, la prezidanto de EFEN ne ĉeestis ĝin. En sia fina rezolucio la unua niĝeria Esperanto-kongreso bedaŭris, ke multaj invititoj ne ĉeestis la kongreson, kaj rekomendis, ke tre baldaŭ okazu kunsido por elekti novajn estraranojn por la nacia movado.

La kunsido por elekti novan estraron okazis la 16-an kaj 17-an de junio en Owerri, la hejmurbo de la prezidanto de EFEN. Ĉeestis ĝin ses personoj, inter kiuj estis la prezidanto kaj du estraranoj. La kunsido longigis la mandatperiodon de la estraro je plia jaro, kaj laŭ propono de la prezidanto decidis, ke EFEN aliĝu al la Civito.

"La komitato aprobis la aliĝon de EFEN al tiu organizo interalie por garantii la pluvivon laŭ klarigoj de la prezidanto, kaj oni decidis laŭ la idealoj de esenco de afrika esperantismo malakcepti diktadon de eksterlandanoj pri la funkcio de la nacia asocio. Ĝi restu niĝeria afero por niĝerianoj", tekstas la komuniko de EFEN.

Renato Corsetti ne ŝajnas forte bedaŭri la okazintaĵon.

Renato Corsetti- Bonŝancon al la Civito! Temas pri landa asocio, kiu neniam petis materialon por instrui Esperanton aŭ por informi pri ĝi. Ĝi vivis nur por ricevi la ĉiu-jarajn subvencietojn, kiujn ĝi postulis laŭtvoĉe, kaj por peti invitojn por multaj homoj al UK. La lasta afero pri kiu mi povas rakonti estas, ke la mono antaŭvidita por la unua kongreso en Niĝerio, kiu okazis en decembro pasintjare, estis efektive uzata por la unua kongreso en Niĝerio kaj neniel iris tra la kaso de EFEN. Eble tio decide puŝis al la Civito. La ceteraj esperantistoj niĝeriaj estas organiziĝantaj por formi novan kaj kolektive, ne unuope administratan landan asocion.

Lige kun la konflikta situacio de la asocio, la membrokvanto de EFEN falis sub 100, kaj sekve la asocio ne plu rajtas je propra komitatano ĉe UEA.

arkivita en: