Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / La afrika batalo pri mono akriĝas

La afrika batalo pri mono akriĝas

de Redakcio Laste modifita: 2006-07-22 12:09
La antaŭa direktoro de la Afrika Oficejo de UEA, Gbeglo Koffi, de pluraj monatoj ĉantaĝas la estraron de la asocio, minacante riveli laŭ li kompromitajn faktojn, se liaj postuloj ne estos akceptitaj. Unue li postulis, ke UEA faru kontrakton pri la Afrika Oficejo laŭ lia prefero. Poste, kiam UEA movis sian Afrikan Oficejon al alia lando, la kverelo ŝajnas temi pri financaj rimedoj kiujn UEA blokis en Nederlando, sed kiujn Gbeglo Koffi opinias siaj. Renato Corsetti konfirmas, ke la kontoj de Gbeglo Koffi ĉe la Centra Oficejo de UEA estas blokitaj pro ŝuldoj. Nun Gbeglo Koffi akuzas la ĝeneralan direktoron de UEA pri misuzo de asocia mono, sed ne volas diri, kion li mem faris per la 2.800 eŭroj kiujn li kolektis de privatuloj por ke Togolanda esperantistino povu viziti Universalan Kongreson. Ŝia vojaĝo neniam realiĝis, kaj la mono ne estis repagita al la donacintoj.
La afrika batalo pri mono akriĝas

La nova Afrika Oficejo de UEA.

La konflikto inter la estraro de UEA kaj Gbeglo Koffi ekflamis aŭtune de 2005, kiam la estraro decidis, ke la kontrakto pri la Afrika Oficejo devos esti modifita. Pri siaj minacoj al la estraro Gbeglo Koffi mem rakontis en la diskutejo de la komitato de UEA, en respondo al la ĝenerala sekretario Ulla Luin:

- Certe vi memoras miajn minacojn al la estraro pri tiu prunto. Ekde oktobro 2005 mi minacis publikigi la aferon, se vi... Certe vi memoras, ĉu ne ?

Gbeglo Koffi ne volis rakonti al Libera Folio, kion li minace postulis de la estraro de UEA en oktobro 2005. Tamen, Renato Corsetti konfirmis, ke la ĉantaĝo temis pri la kondiĉoj de la kontrakto por la Afrika Oficejo:

- Mi ne ŝatas tro paroli pri personaj problemoj kaj eĉ ne memoras precize, sed temis pri serio de mesaĝoj en kiuj Gbeglo Koffi asertis, ke li ne volas renovigi la kontrakton laŭ la propono de UEA, kiu celas havi propran oficejon en Afriko, sed ke li volas havi sian Afrikan Centron, kiu ricevu la monon de UEA same kiel en la pasinteco, kaj faru la laboron sendepende laŭ la propra bontrovo, sen raportoj al la Ĝenerala Direktoro, ktp.

Spite la minacojn, la estraro de UEA daŭrigis la intertraktadon kun Gbeglo Koffi. Pri nova kontrakto tamen ne eblis interkonsenti, ĉar Gbeglo Koffi ne akceptis la kondiĉojn de UEA, kaj la tuta oficejo estis translokita al Benino.

Laŭ Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, la nova oficejo kaj la nova Afrika Komisiono, en kiu Gbeglo Koffi ne plu membras, jam bone laboras.

Renato Corsetti- La unua atingo estis sendi tri aŭ kvar esperantistojn al la unua afrika Monda Socia Forumo en Bamako, kie ili informis pri Esperanto tre sukcese. Sekve de tio cento da afrikanoj estis enskribitaj en reta kurso franclingva.  La Oficejo havas nun provizon da lernolibroj en la angla kaj en la franca, kiun ĝi dissendas al petantoj - ĝis nun libroj daŭre estis senditaj nur el Eŭropo. La Oficejo, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj, en malmulta tempo reorganiziĝis kun du oficistoj. Krome la Komisiono (helpata de la Oficejo) negocis sukcese kun la landaj asocioj por okazigo de du naciaj kongresoj en landoj, kie ili neniam antaŭe okazis: Burundio kaj Niĝerio. En Burundio oni testos la unuan lernolibron en la runda.

La oficistoj de la nova Afrika Oficejo en Benino estas la togolandano Raoul Hounnake, pli frue demisiinta el la antaŭa Afrika Oficejo kiun gvidis Gbeglo Koffi, kaj la benina aktivulo Zinkpe Benoit.

Post la fondo de la nova oficejo evidente estiĝis malkonsento pri financaj rimedoj, kiujn UEA pli frue disponigis al la Afrika Oficejo. La kontoj de Gbeglo Koffi kaj lia nova Afrika Centro Esperantista ĉe UEA ŝajne estis blokitaj, ĉar li anoncis, ke financa helpo ne plu estu sendita tra UEA, sed tra privata bankkonto en Nederlando.

Renato Corsetti konfirmas, ke UEA momente haltigis elpagojn el la kontoj regataj de Gbeglo Koffi:

- Temas pri simpla normala komerca praktiko: se vi ŝuldas al mi 100 kaj vi ne volas redoni tion al mi, kaj vi havas 100 en via konto ĉe mi, mi frostigas la 100 atendante la solvon. Tion normale oni aplikas ankaŭ en la internacia juro.

Krom la blokitaj kontoj Gbeglo Koffi malkontentas ankaŭ pri la subvencio kiun UEA pagas al la landa asocio en Togolando. Dum kelkaj jaroj Unuiĝo Togolanda Esperantista ricevis 400 eŭrojn jare, dum ĉiuj aliaj afrikaj landaj asocioj ricevis po 50-200 eŭrojn. En 2005 la subvencio al UTE per decido de la Afrika Oficejo de UEA en Togolando estis aldone subite duobligita al 800 eŭroj.

La nova Afrika Oficejo en Benino restarigis la subvencion de UTE por la jaro 2006 al la pli frua nivelo de 400 eŭroj, kaj el tio la duono estos pagita nur fine de la jaro - se restos mono.

Pri la perdo de la Afrika Oficejo, kaj pri la financaj problemoj kaŭzitaj de tio, Gbeglo Koffi ŝajnas kulpigi unuavice la ĝeneralan direktoron de UEA, Osmo Buller. La bulteno de lia Afrika Centro Esperantista komence de junio publikigis ampleksan artikolon, kiu provas analizi la psikon de la ĝenerala direktoro: Antaŭ ol veni al CO de UEA, s-ro Osmo BULLER estis oficisto de politika partio. En politiko, kiu estas ne POR vi, tiu estas KONTRAŬ vi. En tiu ĉi etoso devis evolui la juna Osmo.

Laŭ la bulteno, Osmo Buller nun regas la asocion aŭtokrate: Tute malaperis la spirito, en kiu aplikiĝas la statutoj de UEA. Elektaj komisionoj tute ne plu kapablas starigi harmonian estraron, ĉar Osmo elektas mem siajn ŝatatojn au kontraŭstaras proponojn de la elekta komisiono. Li, tagon post tago, listas homojn, kiuj ne havas la saman mondrigardon kiel li, kaj tiujn li malamas.

La atakon "pri tiu prunto", per kiu li ĉantaĝis la estraron de UEA ekde oktobro 2005,  Gbeglo Koffi fine lanĉis en la komitato en junio 2006. Ial la atako tamen ne estis direktita kontraŭ la estraro,  sed kontraŭ Osmo Buller persone. Laŭ persista akuzo kiun Gbeglo Koffi en diversaj formoj ripetadis en dekoj da mesaĝoj, Osmo Buller en la jaro 2000 senrajte pruntedonis al la projekto Indiĝenaj Dialogoj 18.000 eŭrojn, kiuj neniam estis redonitaj. Ĉi-jare la estraro de UEA decidis deskribi la prunton kaj transformi ĝin en nerepagendan subvencion.

gbeglok.jpgLaŭ Gbeglo Koffi, la estraro de UEA nur protektas la ĝeneralan direktoron, kvankam ĝi devus postuli de li persone repagon de la prunto.

- Nun, kion faris la estraro 2004-2007 por revenigi la monon al UEA? Se montriĝis neeble rehavi la monon, necesus, ke la pruntinto repagu.

Pri atako baldaŭ raportis ankaŭ la oficiala organo de la Esperanta Civito, Heroldo Komunikas, sub la titolo: "Buller evitas akuzon pri milda malversacio".

Post la apero de la akuzo, la nuna estrarano de UEA pri financoj, Ans Bakker-ten Hagen, klarigis al la komitato, ke la prunto estis farita tute laŭregule, kun aprobo de prezidanto Kep Enderby kaj  estrarano pri financoj, Renato Corsetti. Ŝi ankaŭ atentigis, ke pri la prunto poste estis informita la estraro, en kiu Gbeglo Koffi mem anis.

Oni povas miri, kial la akuzo subite aperas post ses jaroj, sed laŭ la prezidanto de UEA,  Renato Corsetti, ne indas rompi al si la kapon pri tio. Li konstatas, ke la akuzo pri "malversacio", aŭ fraŭda alproprigo de mono, estas komplete elpensita:

- Estas simpla fantaziaĵo. UEA helpis agadon, ĉar ni pensis, ke tiu agado estas helpinda. "Ni" estas la estraro de UEA, kies estrarano pri financo mi tiam estis. Tiajn helpojn ni daŭre faras. Simple ne valoras perdi tempon por ĉiu frenezaĵo, kiun iu elpensas, ĉefe se la celo de la frenezaĵo estas tute nefreneza, ĉar ĝi rilatas al deziro mem ricevi financan subtenon.

Osmo Buller mem ne konsentis komenti la akuzojn en Libera Folio, sed ja faris tion en la mesaĝo sendita al la diskutejo de la komitato:

Osmo Buller- Lia aserto, ke mi faris la prunton per propra decido malantaŭ la dorso de aliaj, estas komplete mensoga kaj ĝi profunde ofendas min. /.../ Eble estas eĉ amuze konstati, ke antaŭe Koffi akuzadis min pri ĵaluza gardado de ĉiu guldeno kaj eŭro de UEA kaj ke nun liaj akuzoj subite estas komplete renversitaj. Tiuj pli fruaj akuzoj eĉ havis nuancon de vero en tiu senco, ke mian funkciadon kiel oficisto de UEA ĉiam gvidis, ne sen ia sukceso, la deziro prizorgi la financojn de la Asocio kiel eble plej prudente kaj ekonomie. Gbeglo Koffi mem scias, ke mi ĉiam penas revenigi en la kason de UEA tiujn eŭrojn, kiuj apartenas al UEA, ĉar de kelkaj monatoj mi klopodegas persvadi lin redoni al UEA monon, kiu kuŝas ĉe li sed apartenas al UEA.

Dum Gbeglo Koffi akuzas la ĝeneralan direktoron de UEA pri misuzo de asocia mono, li ne volas diri, kion li mem faris per la 2.800 eŭroj kiujn li kiel estrarano de UEA kolektis de privatuloj por ke Togolanda esperantistino povu viziti Universalan Kongreson. Ŝia vojaĝo neniam realiĝis, kaj la mono ne estis repagita al la donacintoj. Anstataŭ rakonti, kien la mono iris, Gbeglo Koffi akuzas Liberan Folion pri komplotoj kaj ŝovinismo, kaj volas scii, kiu sveda fonto informis pri lia monkolektado:

- Pro via troa ŝovinismo mi ne kuraĝas kredi vin. Vi ĵus komencis alian manipuladon. Vi tute ne hontas ĉiam komploti kontraŭ samhomoj. Kuraĝon en tiu ĉi malhumana agado. Bonvolu tute montri la svedan fonton. Estu klaraj informoj pri tiu ĉi afero. Mi petas, bonvolu rapide liveri la informojn pri la fontoj. Montru eĉ la fonton mem kun klaraj pruvoj kaj adresoj precizaj kun nomoj. Tio ĉi estas pli urĝa ol via mesaĝo. Agu rapide, mi petas.

Por scii pri la monkolekto de Gbeglo Koffi tamen ne necesas malhumanaj komplotoj aŭ sekretaj fontoj. Pri lia alvoko aperis informoj multloke, ekzemple en la bulteno de Esperanto-Societo de Gotenburgo.

La anonco detale informas, ke la kolektita mono estu pagita al la "Afrika kaso-UK" de UEA, por helpi la partoprenon de togolanda virina esperantisto en la kongreso. Tamen laŭ Gbeglo Koffi pri la uzo de la mono decidu li, kaj li ne bezonas publike rakonti, kion li decidas.

- La mono estas kolektita ne nome de UEA. La tiama estraro ne komisiis iun tion fari, kaj mi ne uzis la nomon de UEA por kampanji. Nur al la donacintoj mi devas raporti, sed ne al iu alia.

Kvankam Gbeglo Koffi diras, ke la mono ne estis kolektita nome de UEA, informo pri la sumo de la kolektita mono, 2.800 eŭroj, troveblas en la bilanco de la Afrika Agado de UEA por la jaro 2003. Nenie aperas informoj pri tio, kien la mono iris poste. Tion ne volas rakonti ankaŭ la kolektinto mem, sed li esperas, ke aliaj faros:

- Feliĉe ankaŭ honestaj homoj tre bone scias pri tiu ĉi afero kaj intervenos ĝustatempe, komentas Gbeglo Koffi.


Noto de la redakcio:
Nek Osmo Buller, nek Renato Corsetti volas rakonti, kio okazis pri la 2.800 eŭroj, kolektitaj por financi la partoprenon de afrikanino en UK, aŭ ĉu ĝuste tio estas la mono, kiun UEA klopodas revenigi.


arkivita en: