Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Nova Afrika Komisiono de UEA sen Gbeglo Koffi

Nova Afrika Komisiono de UEA sen Gbeglo Koffi

de Redakcio Laste modifita: 2006-01-19 21:32
Post la konflikto ĉirkaŭ la Afrika Oficejo de UEA, la estraro de UEA nun elektis novan Afrikan Komisionon kun ses anoj. En la nova komisiono ne plu membras la antaŭa direktoro de la Afrika Oficejo, Gbeglo Koffi, kiu estis ankaŭ kunordiganto de la komisiono. Dimanĉe la 8-an de januaro Renato Corsetti informis kelkajn afrikajn esperantistojn pri la konsisto de la nova komisiono, kaj marde vespere aperis la oficiala komuniko. Laŭ ĝi, nova Afrika Oficejo de UEA nun estas fondata en Benino. "Nia celo estas disvastigi Esperanton en Afriko, ne uzi la afrikanojn, kiuj jam lernis Esperanton, por aranĝi socion sendependan de la ĉirkaŭa socio", diras Renato Corsetti al Libera Folio.

La plej multaj komisionoj de UEA estas elektataj de la estraro. Kutime la mandatperiodo de la komisionoj koincidas kun tiu de la estraro, sed ekzistas neniuj formalaj reguloj pri tio. Tial la estraro rajtas laŭ sia bontrovo kiam ajn eksigi komisionon kaj elekti novan.

La unua Afrika Komisiono de UEA estis kreita en la jaro 2000, kaj tiam konsistis el Hans Bakker, Gbeglo Koffi kaj Raoul Hounnake. En 2002 estis elektita nova Afrika Komisiono kun dek membroj. La nun eksigitan Afrikan Komisionon starigis la nova estraro de UEA, elektita en Pekino 2004.

Kiel kunordiganto de la komisiono estis aŭtune 2004 elektita Gbeglo Koffi. Krom li estis 11 komisionanoj kaj 24 "helpkomisionanoj/kunlaborantoj". La  multeco de la anoj estis kaŭzita de tio, ke Gbeglo Koffi volis havi en la komisiono reprezentanton de ĉiu afrika lando kun Esperanto-movado.

La nova Afrika Komisiono havas ses anojn. La kunordiganto estas Jean Codjo, beninano nun loĝanta en Kanado. La ceteraj anoj estas Antoine Kouablan, eksteraj rilatoj, Emile Malanda, rilatoj kun afrikaj asocioj kaj grupoj, François Hounsounou, Afrika Oficejo, TEJO, ILEI, Jérémie Sabiyumba, informado al neesperantistoj,  kaj Molière Ngangu, turismo en Afriko.

La komisiono ricevis la taskon starigi labor-planon kaj proponi eventualan kompletigon de la komisiono mem. Krome ĝi pristudos la starigadon de nova "Afrika konsilantaro", kiu konsistos el la reprezentantoj de ĉiuj landaj asocioj kaj landaj movadoj tra Afriko.

- Fakte, kaj bonŝance, la landaj asocioj kaj landaj movadoj estas en Afriko jam tiom multaj, ke simple la estraro elektis havi komisionon kun la centraj zorgantoj pri tut-afrikaj agadoj, kaj starigi poste ion alian, por reprezenti la landajn movadojn. Pli granda komisiono prezentus tro da funkci-problemoj, skribis Renato Corsetti al afrikaj esperantistoj.

La nova Afrika Oficejo estos fondita en Benino. "UEA baldaŭ informos pri ĝia nova stabo", informis Gazetara Komuniko de UEA lunde la 10-an de januaro.

El la antaŭa komisiono restas François Hounsounou, kiu estas ankaŭ estrarano de TEJO,  kaj Jérémie Sabiyumba. La aliaj kvar komisionanoj estas novaj. En la komisiono estas po du membroj el Benino kaj Demokratia Kongolando kaj po unu el Eburbordo kaj Burundio. Tial la konsisto de la komisiono laŭ Gbeglo Koffi estas malekvilibra.

- Kial havi du membrojn el sama lando, dum estas pluraj kandidatoj el malsamaj landoj, li demandas.

Gbeglo Koffi mem kandidatis por la nova komisiono, sed laŭ li mem lia kandidatiĝo ne estis akceptita. Laŭ sia kandidatiĝa letero li volis okupiĝi pri edukado, kulturo, kongresoj kaj financoj. La Afrika movado bezonas monon por funkcii bone.  Serĉado de mono precipas en la taskoj, li skribis en sia letero al la estraro de UEA. Krome li proponis sin kiel prizorganton de retaj diskutejoj por afrikaj esperantistoj.

Dum Gbeglo Koffi mem volus plu ani en la Afrika Komisiono, aliloke en UEA li volus vidi ŝanĝojn. Precipe lin ŝajnas agaci la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller.

- Kio gravas por mi, tio estas la progresigo de la movado en Afriko. Mi ĉiam ŝatas ŝanĝojn en la gvidorganoj de asocio. Asocio, kiun gvidas samaj homoj, ne bone progresas. Ĝuste tial ĉi UEA nun  ne antaŭeniras. Ĝis nun ĝi iras nur la vojon de Osmo, kaj nun necesas iri for de la bulerismo.  Se UEA pluiru tiun ĉi vojon, mi certas, ke post dek jaroj, ĝi bankrotos. Vi mem estas buleristo, ĉar neniam aperas en via Libera Folio vortoj kritikaj al Osmo, opinias Gbeglo Koffi.

"Bullerismo-kamaĉismo" estas termino kiun elpensis la Civito lige kun la dua demisia krizo en la Centra Oficejo printempe de 2003. Tiam Heroldo Komunikas difinis la novan terminon jene: kurioza mikso de "verda" burokratismo kaj anarkoida egocentrismo.

Pli frue Heroldo Komunikas provis akuzi la verkinton de La Liturgio de l' Foiro, Jorge Camacho, kaj la multjaran ĝeneralan direktoron de UEA, Osmo Buller, pri antisemitismo, kontraŭisraela sinteno kaj aliaj pekoj. Poste en la lingvouzo de la Civito forfalis la parto "kamaĉismo", kredeble ĉar la Civito nun konceptas la ĝeneralan direktoron de UEA kiel sian ĉefan malamikon, dum Jorge Camacho dum la lastaj jaroj malofte aŭdiĝas en esperantaj rondoj.

Kvankam Heroldo Komunikas kutimas samspire mencii Buller, Kniivilä kaj Ertl kiel "internan opozicion de UEA", la du laste menciitaj ŝajne ne meritas havi propran ismon. En la kazo de Ertl, Heroldo Komunikas 206 eĉ klare motivis kial: ne ekzistas propraj (strategiaj) proponoj de s-ro Ertl: li ja estas pamfletisto, ne manaĝero, stratego aŭ ideologo.

En pli freŝa numero Heroldo Komunikas komentis la situacion ĉirkaŭ la Afrika Oficejo de UEA jene: Se konsideri la situacion de la afrika Esperantio, fakte Roterdamo ne nur rompis kun Togolando, sed eĉ ekperdis kontinenton. Renato Corsetti komplete malsamopinias:

- Kaj HeKo kaj Libera Folio, se vi permesas, interesiĝas pli pri la surfaco, pri la homoj, pri la kvereloj, ol pri la strukturaj demandoj.

Renato Corsetti memorigas, ke la afrika agado de UEA havas longajn tradiciojn, kaj UEA jam havas en Afriko landajn asociojn, membrojn, delegitojn,  kaj krome lernantojn, kiuj atendas lernolibrojn. Tial UEA laŭ li ne povus forlasi Afrikon eĉ se ĝi tion volus.

- La vero estas ke ni estas finvenkistoj kaj fieraj esti finvenkistoj. Nia celo estas disvastigi Esperanton en Afriko, ne uzi la afrikanojn, kiuj jam lernis Esperanton, por aranĝi socion sendependan de la ĉirkaŭa socio.

Laŭ li, afrikaj esperantistoj ne izoliĝu de la ĉirkaŭa socio, ĉar Esperanto povos en longa perspektivo utili en la evoluigo de la afrikaj landoj.

- Persone mi kredas, ke Esperanto havas sencon en Afriko, ĉar ĝi estas ilo por helpi afrikanojn kaj afrikajn landojn evolui al socio pli justa, en kiu oni ne daŭre rigardos al la metropolo (Eŭropo kaj nun ankaŭ Usono), kie oni produktas kulturon, kiun oni en Afriko aĉetas. Ĝi estas rimedo por ke oni povu evoluigi la lokajn lingvojn, kiam oni estos libera de la minaco: sed ni ne povas uzi niajn lingvojn por paroli kun la mondo.

- Kompreneble ni estas ankaŭ raciaj finvenkistoj, kaj ni ne esperas atingi tion morgaŭ aŭ post unu jaro, sed ni certe povas igi Esperanton afrika fenomeno en Afriko. Por tio ni bezonas la helpon de ĉiuj, ĉar la lokaj ekonomiaj kondiĉoj ne permesas al ili aĉeti niajn varojn eĉ je niaj rabatitaj prezoj.

arkivita en:
io
io diras:
2006-02-02 16:52

Gbeglo Koffi (GK): “Mi ĉiam ŝatas ŝanĝojn en la gvidorganoj de asocio. Asocio, kiun gvidas samaj homoj, ne bone progresas.” Espereble li ne ekskludas sin mem el tiu ĝeneraligo. Ĉar ĝuste tio okazas: post longa periodo, dum kiu la Afika Oficejo de UEA estis kvazaŭposedaĵo de GK, venis la tempo ke io ŝanĝiĝu tie. Espereble kun pozitivaj rezultoj.

pistike65
pistike65 diras:
2010-10-08 10:25
"Pli frue Heroldo Komunikas provis akuzi la verkinton de La Liturgio de l' Foiro, Jorge Camacho, kaj la multjaran ĝeneralan direktoron de UEA, Osmo Buller, pri antisemitismo, kontraŭisraela sinteno kaj aliaj pekoj."
Nun, kelkajn jarojn poste, la Majstro mem diskriminacias inter diverstipaj israelanoj:
"Mi ŝatus ankaŭ renkonti en kafejo Esperanto, Tel-Avive, la israelanojn kiuj havas la esperantan civitanecon, plus tiujn kiuj ĵus petis ĝin" esperas c-ano Silfer.
http://www.esperantio.net/index.php?id=1475

amoke
István Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-10-08 12:23
Eble la Konsulo veturu per shipo kontrau la Gaza-strio kaj dum sia arestado akuzu israelajn soldatojn kaj policistojn antau la civita Kortumo kaj okaze de sia elpelo el la israela teritorio disdonu al ili la esperantan civitanecon.