Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / UEA volas reformuli la kontrakton pri la Afrika Oficejo

UEA volas reformuli la kontrakton pri la Afrika Oficejo

de Redakcio Laste modifita: 2006-03-04 17:59
La estraro de UEA decidis, ke venontjare la kontrakto pri la Afrika Oficejo devos aspekti malsame ol ĝis nun. La intimaj rilatoj inter la Afrika Oficejo de UEA kaj la Esperanta Civito, malkaŝitaj de Libera Folio, kaŭzis multan kritikon en la komitato de UEA. Ankaŭ la prisilentata demisio de unu el la afrikaj oficistoj mirigis komitatanojn. Post intensaj diskutoj la estraro de la asocio decidis rekonsideri la tutan situacion. Laŭ Osmo Buller gravas, ke oni ne povu suspekti ian ligon inter la Afrika Oficejo de UEA kaj la Civito.

Instituto ZamenhofLaŭ la kontrakto inter UEA kaj la togolanda Instituto Zamenhof, la kontrakto pri la Afrika Oficejo daŭrus aŭtomate ankaŭ en la venonta jaro, se ĝi ne estus nuligita antaŭ la fino de oktobro. Ankoraŭ vespere la 31-an de oktobro Gbeglo Koffi, la direktoro de la Afrika Oficejo kaj ano de la Esperanta Civito, asertis ke li nenion scias pri la planoj de UEA rilate la kontrakton.

- Vi estas pli informita ol mi pri tiaj aferoj. Tial ĉi mi petis ke vi demandu Osmon, li skribis al Libera Folio.

Ankaŭ Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, ne volis komenti la demandon, sed posttagmeze la 1-an de novembro Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, konfirmis ke la kontrakto nun estas formale nuligita.

- Fakte mi skribis al la Instituto Zamenhof, ke la kontrakto en la nuna formo ne povas daŭri en la jaro 2006-a, kaj ke la estraro intencas ŝanĝi la formon de la nuna kontrakto kaj sekve renegoci la aferon.

Post kiam Renato Corsetti informis Liberan Folion pri la decido de la estraro, ankaŭ Osmo Buller konsentis respondi al kelkaj demandoj.

Libera Folio: Ĉu la decido ne renovigi la kontrakton rezultis el la aktivado de Gbeglo Koffi en la Esperanta Civito?

Osmo Buller: Parte jes, ĉar tiu problemo levis la temon pri la Afrika Oficejo en la komitata diskuto. Komitatanoj tamen atentigis ankaŭ pri mankoj kaj malklaraĵoj en la kontrakto, pro kiuj ĝia teksto ĉiukaze bezonas revizion. Eĉ se ne estus aperinta la Civito-afero, la Estraro decidus revizii la kontrakton, ĉar oni sentis tiun bezonon pro spertoj, kiujn oni akiris dum tiu ĉi unua jaro de la Afrika Oficejo kiel formala oficejo de UEA.

Ĉu la Estraro kaj vi mem spertas la "civitumadon" de la direktoro de la Afrika Oficejo kiel problemon?

- Tio ja estas diskutata.

Kiel ĝenerala direktoro de UEA vi estas la estro de la direktoro de la Afrika Oficejo. Ĉu vi konsideras malpermesi al Gbeglo Koffi aktivadon en la Civito?

- La direktoro de la Afrika Oficejo ne povas aktivi en la Civito, sed kion Gbeglo Koffi faras en sia libera tempo, estas lia afero, kvankam direktoro eĉ en libera tempo ne estas same libera kiel ordinara oficisto. Se mi aktivus libertempe por interlingua, mi estus maldungita.

Ĉu tiu aktivado de Gbeglo Koffi kreas la riskon, ke la Afrika Oficejo iel estas ligita al la Civito?

- Ĝuste tion la komitatanoj timas. Gravas certigi, ke ne estu tia ligo.

Ankoraŭ ne klaras, kio ŝanĝiĝos pri la kontrakto, ĉu entute venontjare ekzistos Afrika Oficejo de UEA kaj kie ĝi tiukaze situos. Verŝajne lige kun tiu malcerteco Gbeglo Koffi sendis al Libera Folio plurajn tekstojn, en kiuj li klarigas pri la granda laboro farata de Instituto Zamenhof.

Unu el la tekstoj havas la titolon "TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando (TIETo) ĉiam sur la ĝusta vojo". La ampleksa teksto, verkita de Gbeglo Koffi, evidente celas montri ke eblas samtempe ricevi monon de UEA kaj kunlabori kun la Civito. Tamen multaj komitatanoj de UEA ŝajnas opinii tian kunlaboron maltaŭga.

- Malofte respondeculo de firmao, asocio, organizo, estas pagita de iu kaj kunlaboras kun ties ne-amiko. Se tio okazas, kutime estas konsekvencoj. Libereco havas signifon en multaj vivo-agoj, sed ĉiam ĝi havas limon, kaj en ĉi kazo la limo estas la pago de UEA. Tiu kiu volas esti tute libera salti "de floro al floro" ne akceptu pagojn, restu tute libera finance, precipe finance, skribis komitatano Edvige Tantin Ackermann en la diskutejo de la komitato.

Ankaŭ la prisilentataj cirkonstancoj ĉirkaŭ la demisio de unu el la kunlaborantoj de la Afrika Oficejo mirigis komitatanojn.

- Mi konfesas al vi, ke AO kaj Instituto Zamenhof ne klaras al mi. AO estas Afrika Oficejo de UEA en Afriko sed la sidejo estas en Togolando kie deĵoras tri togolandanoj kaj poste du. Kiuj estas tiuj togolandanoj? Ni devas serĉi kompreni kial la tria demisiis, skribis François Hounsounou, komitatano de UEA el Benino, en la diskutejo de la komitato.

En januaro 2005 demisiis el la Afrika Oficejo Raoul Hounnake, togolandano kiu siatempe faris praktikon en la Centra Oficejo de UEA. Ĝuste en januaro 2005 la oficistoj de la Afrika Oficejo de UEA formale devis iĝi dungitoj de la instituto TIETo, aliĝinta al la Civito.


arkivita en: