Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Komentario / Gbeglo Koffi pri la TIETTI-instituto de Esperanto

Gbeglo Koffi pri la TIETTI-instituto de Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-02 20:35
Lige kun la malcerteco pri daŭrigo de la kontrakto pri la Afrika Oficejo de UEA, ĝia direktoro Gbeglo Koffi sendis al Libera Folio plurajn tekstojn, en kiuj li klarigas pri la granda laboro farata de Instituto Zamenhof. Unu el la tekstoj havas la titolon "TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando (TIETo) ĉiam sur la ĝusta vojo". La ampleksa teksto evidente celas montri ke eblas samtempe ricevi monon de UEA kaj kunlabori kun la Civito. Ni publikigas la kompletan tekston senŝanĝe.



TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando (TIETo) ĉiam sur la ĝusta vojo

la ideo pri la fondo de E-lernejo aperis en 1996. GBEGLO Koffi faris la proponon al Hans BAKKER. Tiu ĉi bezonis multe da tempo por enprofundiĝi en ĝin. Finfine en 2000 la ideo ekrealiĝis. En septembro 2004 la lernejo malfermis siajn pordojn al infanoj. Nun ĉirkaŭ tricent gelernantoj kun aĝoj inter 5 kaj 20 jaroj studas en ĝi kun la nomo Instituto Zamenhof administrata de TIETo? Kial do Instituto Zamenhof ?

Se respondu la iniciatintoj Hans kaj Koffi, ili dirus simple : por helpi la mondanojn kaj aparte Togolandanojn. Estas en tio ĉi ankaŭ la disvastigo de Esperanto, kaj necesas proksimigi la homojn unuj al la aliaj, kaj la internacia lingvo havas gravan rolon en tio. Resume la celoj de Instituto Zamenhof estas! - helpi al infanoj kaj analfabetuloj lerni skribi kaj legi. - Instrui Esperanton al ĉiuj gelernantoj de la lernejo kaj tiel ĉiujare produkti centon da Esperantistoj. Ĉu la instituto nun iomete strebas al la atingo de siaj celoj?

Post unu jaro da funkciado, pli ol ducent infanoj kaj junuloj scias pri la lingvo kaj multaj el ili parolas ĝin. Infanoj, kiuj ne povis viziti lernejojn, nun tute glate lernas en Instituto Zamenhof. Esperantistoj povis tie lerni por perfektiĝi sian scion Esperantan kaj eĉ diplomiĝi pri kapableco instrui Esperanton al komencantoj en Afriko. Gepatroj de gelernantoj kaj laborserĉantoj neniam aŭdis pri Esperanto, sed IZo Esperantistigis jam multajn. Ne nur lernado de lingvoj kaj sciencoj okupas la gelernantojn kaj instruistojn, sed ankaŭ praktikaj aferoj, kiujn multas ignoras.

La nutrado estas tre grava en la vivo de la homoj. Bedaŭrinde tia afero estas ignorata de multaj personoj, kaj la konsekvencoj estas malbona farto. En Afriko, kaj precipe en Togolando, la afero estas pli grava. Oni manĝas nur por plenigi la ventron. Ĉu tia estas la celo de la manĝado ? necesas bone koni la celon de manĝado kaj ĉiam klopodi atingi tion. Per manĝado la korpo akiru forton, energion, sanon por bone funkcii. Necesas do scii kion manĝi por atingi tiujn celojn. La manĝado en Togolando tiom baziĝas sur la plenigado de ventroj, ke tiuj ĉi vere dikiĝas, sed la farto de la homoj portantaj ilin estas nebona. Instituto Zamenhof edukas la gelernantojn kaj la gepatrojn pri la roloj de fruktoj en la homa manĝado, kaj pri la danĝeroj de sukeroj kaj oleoj. La instituto ĉiam observigas la diron de HIPOKRATO 'via manĝaĵo estu via kuracilo, kaj via kuracio estu via manĝaĵo". IZo eĉ finance kontribuas en la liverado de fruktoj al la gelernantoj. La helpo de la instituto etendiĝas.

Ĉar proksimigi homojn unuj al aliaj estas grave por IZo, tiu ĉi disponigas ankaŭ siajn klasĉambrojn al studentoj, kiuj en ili lernas. Ankaŭ kristanoj trovas en IZo loĝejon, ĉar ili ĵus gastis en ĝi tri tagojn pro religia konvencio. Centoj da membroj de Pentokosta eklezio el Ganao, Kotdivuaro, Sieraleono, Niĝerio, Ganao, Liberio, Benino kaj Togolando tiel konatiĝis kun IZo. Ili tiel informiĝis pri Esperanto. Dum iuj el ili timas la lernadon de Esperanto pro Babela rakonto, aliaj decidis lerni la internacian lingvon. La ĉefa pastoro de la eklezio en Lome tute miras pri la celo sociala de IZo. Li diris al gvidanto de IZo: "Se vi jam havas tiajn ideojn, vi estas proksimaj el Jesuo, por kiu la saviĝo de la homoj estas precipa celo. Vi klopodu kiel eble plej rilati kun multaj homoj, ke via agado estu ne nur Togolanda. Kunlaborado kun aliaj asocioj similcelaj estas gravaj, kaj ni povos kontribui en tio".nLa pastoro diris kion IZo jam havas en la kapo kaj ekefektivigas.

Rilati kun ĉiuj, homoj kaj organizaĵoj, ke kompatindaj infanoj senhavaj trovu helpon. Rilati kun ĉiuj, ke Esperanto servu al tiuj infanoj. Kunlabori kun ĉiuj Esperantistoj, ke Esperanto disvastiĝu ĝenerale en Afriko, kaj aprte en Togolando. Tiusence klopodoj estas farataj kaj IZo kunlaboras kun pluraj E-organizaĵoj. Ĝia ambicio estas kunlabori kun kiel plej multaj Esperantistoj, kiel diris Renato CORSETTI, la nuna prezidanto de UEA : "Jes, sed mi ĉam komprenis, ke mi estas la prezidanto de la esperantistoj, kiuj volas labori por Esperanto, sendepende ĉu ili estas en UEA aŭ ekster ĝi. Mi ne sukcesas komprenigi, ke esence mi interesiĝas pri Esperanto kaj ne pri la Esperanto-asocioj, kiuj estas rimedoj por disvastigi Esperanton kaj ĝiajn valorojn. Ili ja estas esencaj rimedoj, kaj mi ankoraŭ esperas turni UEA-n (la esperantistojn) pli al informado ol al la komunumo. [Oni ne devas turni la oficejojn de UEA al tio, oni devas turni la membrojn de UEA, la movadon ĝenerale en kaj ekster UEA al tio, kaj tio estas kolosa laboro en la nuna situacio, en kiu la mondo diras al ni: Ho ĉesu, la angla jam gajnis tutmonde!".

Tiel montriĝas, ke IZo rajtas kunlabori kun ĉiuj Esperantistoj, kiel ĝi jam tion faras kaj plufaros. Kio gravas, tio estas, ke ĝi ne kontraŭlaboru iujn, sed ĉiam iras sian vojon cele al helpado kaj proksimigo de homoj unuj al aliaj. Ĝia rilato kun ĉiuj organizaĵoj estas tiucela, kaj tial ĉi ĵusaj vortoj pri ĝi mirigis multajn bonintencajn Esperantistojn, kiuj devis konsoli ĝin. Jen vortoj de konsolanto : "Mi sekvas, vere triste, la disvolviĝon de la polemiko rilate vian aliron al la Civito, fare de la skandalema Libera Folio, kaj mi bedaŭras pri ĉio, kara. Mi jam loĝis en Afriko, kaj mi iasence konas la afrikan penson. Mi scias, ke vi volas helpi TIETon kaj cetere Afrikon, kaj ke por fari tion, vi simple volas kalkuli je ĉiaj fortoj en Esperantio. Estas vere bedaŭrinde, ke homoj etmensaj ankoraŭ faras eĥon en nia movado. Ne respondu al la stultaj asertoj de la skandalgazeto; sciu, ke ni tute apogas vin".

La lernejo Instituto Zamenhof enprofundiĝu en la pensojn de Zamenhof mem, kaj ĉiam celu la bonon de homoj. Neniu el ĝiaj agoj malbonfaru al aliaj homoj. Tial ĝi igu sia jenajn vortojn: "Ho vi, la forto la mondon reganta! Gvidu min tra la vojoj strekitaj de Ludoviko Lazaro ZAMENHOF, ke nenia maldanko faru min maldanka, nenia amaro faru min amara, nenia malbono faru min malbona. Mi tute trankvile toleru kaj suferu ĉiujn malĵustaĵojn, neniun farante mem. Mi rekonu la homecon en ĉiuj homoj kaj agos al tiuj ĉi, ĉiam atentante ĝin".

Gbeglo Koffi

jcodjo
jcodjo diras:
2005-12-31 15:46

El la tute brile verkita artikolo de Gbeglo Koffi por klarigi la rilaton inter tri diversaj organoj(AO, IZO, TIETTO kaj eventuale UTE), kiujn mi naive konsideris kiel unu solan instituton, mi legis: "....mi jam logxis en afriko, kaj mi iasence konas la afrikan penson". Mi supozas ke tiu la de Gbeglo menciita konsolanto estas eksterafrikano. Se li estas euxropano, cxu li povos facile distingi euxropan penson de pensoj el aliaj kontinentoj? Estas vere malintelekte, ke en la nuna jarcento oni ankoraux ne konscias, ke afriko ne estas lando kun unika pensmaniero. Jen fakte la unua malhelpo por vere helpi afrikon. Ecx Gbeglo, kiu estas togolandano, ne facile povas aserti ke li bone konas la penson de togolandanoj. Cxiu homo rajtas aligxi al iu ajn organizo, sed oni bonvolu ne konsideri sin kiel la mesion por savi afrikon. Do kara Konsolanto de Gbeglo, en afriko estas centoj da diversaj etnoj kaj popoloj kun diversaj pensmanieroj kaj kulturoj. Mi aparte gxojas, ke ekas tiaj diversaj esperanto-movadoj, sed oni atentu, ke la diverseco ne kreu konfuzon kaj konflikton pro manko de modestaj vidpunktoj.