-
Rusa Vikipedio elstarigis artikolon pri Esperanto
-
de Redakcio
—
publikigita
2005-02-09
—
Laste modifita:
2005-02-09 15:44
—
arkivita sub:
interreto
Ĉiusemajne la ruslingva Vikipedio elektas unu elstaran artikolon por meti ĝin en la ĉefpaĝon kaj en specialan kategorion "Elektitaj Artikoloj". Ĉi-semajne la plej enciklopedieca oni opiniis la artikolon pri Esperanto.
Situas en
2005
/
Kurte
-
Dek membroj de UEA provas la Retan Jarlibron
-
de Redakcio
—
publikigita
2005-01-19
—
Laste modifita:
2005-01-19 15:24
—
arkivita sub:
interreto
Ekde la unua semajno de 2005 estas publike testata la nova Reta Jarlibro de UEA, servo kiun rajtas uzi nur individuaj membroj de la asocio. Ĝis nun estas deko da testantoj. Ĝis la fino de januaro rajtas partopreni la testadon ankaŭ tiuj, kiuj membris en 2004, ĉar ĝis nun nur malgranda parto de la kotizoj por la jaro 2005 atingis la asocion. Teknike la nova servo facile povus montri ankaŭ la saldojn en UEA-kontoj, sed tiun eblecon UEA ne volas nun aktivigi.
Situas en
2005
/
Interreto
-
Esperantistoj partoprenos la unuan Vikipedian konferencon
-
de Redakcio
—
publikigita
2005-01-14
—
Laste modifita:
2005-01-14 12:20
—
arkivita sub:
interreto
En aŭgusto en Germanio okazos la unua internacia konferenco por vikipediistoj. Un el la celoj de la konferenco estas starigi kontaktojn inter la diverslingvaj skipoj, kaj en la provizora programo estas ankaŭ prelego pri la rolo de Esperanto. La ĉefa lingvo de la konferenco estos la angla.
Situas en
2005
/
Interreto
-
Ĝangalo reaperis post kvartaga misfunkcio
-
de Kalle Kniivilä
—
publikigita
2005-01-12
—
Laste modifita:
2005-01-13 10:38
—
arkivita sub:
interreto
En la unua semajno de la jaro 2005 malaperis la populara esperantlingva retejo Ĝangalo. Post kelktaga misfunkcio la retejo reaperis la 12-an de januaro.
Situas en
2005
/
Interreto
-
Vikipedio en diversaj lingvoj
-
de zlatko tišljar
—
publikigita
2005-01-10
—
Laste modifita:
2005-01-14 22:51
—
arkivita sub:
interreto
La komparo de la uzo de Vikipedio en Esperanto kaj la norvega iom koincidas kun mia hazarda esploreto antaux unu monato pri la kvanto da [...]
Situas en
2005
/
…
/
Vikipedio plej furoras en la esperanta reto
/
++conversation++default
-
Vikipedio plej furoras en la esperanta reto
-
de Kalle Kniivilä
—
publikigita
2005-01-10
—
Laste modifita:
2005-01-14 22:51
—
arkivita sub:
interreto
La plej populara esperantlingva retejo dum la jaro 2004 kredeble estis Vikipedio, kun proksimume 3 000 vizitoj ĉiutage. Populara estis ankaŭ Ĝangalo, kies servilo kolapsis tuj post la fino de la jaro pro tro da vizitoj. Ie meze troviĝas la ĉefa retejo de UEA kun 760 vizitoj tage. Malpli popularaj estas la retejoj de SAT kun 22 vizitoj tage kaj de la Esperanta Civito kun mezume 11 vizitoj ĉiutage dum la lastaj du jaroj.
Situas en
2005
/
Interreto
-
Decembro iĝis rekorda monato por Libera Folio
-
de Kalle Kniivilä
—
publikigita
2005-01-02
—
Laste modifita:
2005-01-07 16:09
—
arkivita sub:
interreto
La populareco de Libera Folio daŭre kreskas. Dum decembro nia retejo ricevis rekordan kvanton da vizitoj, preskaŭ 6.800. Dum decembro ni atingis ankaŭ la plej altan ĝisnunan kvanton de vizitoj en unu tago, 433. Tamen la kvanto de legitaj paĝoj ne multe altiĝis, do kredeble temas grandparte pri la samaj legantoj kiuj vizitas nin pli ofte.
Situas en
2005
/
Kurte
-
Ĉu mallerni la anglan?
-
de Sten Johansson
—
publikigita
2004-12-22
—
Laste modifita:
2005-03-13 00:58
—
arkivita sub:
EEU,
interreto
Eble la Brusela Komunikad-Centro kaj Eŭropa Esperanto-Unio estas okupitaj mallerni la anglan lingvon? Stranga ideo? Nu, en la Ondo de Esperanto 8-9/2004 oni povis legi, [...]
Situas en
2005
/
…
/
Aktuala retpaĝo el 1995 ne imponos ĉiujn
/
++conversation++default
-
Malaktualaj ligiloj
-
de Jorge Luis Gutiérrez
—
publikigita
2004-12-22
—
Laste modifita:
2005-03-13 00:58
—
arkivita sub:
EEU,
interreto
Kiel redaktoro de la paĝaro de Meksika Esperanto-Federacio, mi uzis servilon de amiko por gastigi ĝin, de 1997 ĝis proks. 1999, kiam mi translokigis ĝin [...]
Situas en
2005
/
…
/
Aktuala retpaĝo el 1995 ne imponos ĉiujn
/
++conversation++default
-
Aktuala retpaĝo el 1995 ne imponos ĉiujn
-
de Kalle Kniivilä
—
publikigita
2004-12-22
—
Laste modifita:
2005-03-13 00:58
—
arkivita sub:
EEU,
interreto
La Brusela Komunikad-Centro kolektis monon de privataj esperantistoj kaj de UEA por informi la eksteran mondon pri la Esperanto-movado. Unu el la atingoj de BKC estas la retpaĝaro, kie ĝi anglalingve informas interalie pri la esperanta gazetaro. Tamen la koncerna retpaĝo ne estis redaktita dum du jaroj, kaj la ligoj gvidas al paĝoj eĉ pli eksaj - se ili entute ien gvidas.
Situas en
2005
/
Agado