Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Interreto / Ĝangalo reaperis post kvartaga misfunkcio

Ĝangalo reaperis post kvartaga misfunkcio

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2005-01-13 10:38
En la unua semajno de la jaro 2005 malaperis la populara esperantlingva retejo Ĝangalo. Post kelktaga misfunkcio la retejo reaperis la 12-an de januaro.
Jen kion skribis la iniciatinto de la retejo, Flavio Rebello, en mesaĝo sendita tra la novaĵ-servo NUN:

"Pro la subita kresko de la vizitantaro (de averaĝe 1.500 vizitantoj tage al pli ol 5.500 ekde la komenco de januaro), la administracio de la portalo Ĝangalo estis devigata rearanĝi siajn dosierojn ĉe la servilo. La rearanĝo ebligos al la plej granda interreta portalo en Esperanto proponi pli da servoj kaj taŭge ricevi ĝis 10.000 vizitantoj tage.    Ĝangalo reaperos venontan merkredon. Intertempe la administracio de la portalo pardonpetas al siaj uzantoj pro la elekraniĝo."

Tiel subita kresko en la kvanto de la vizitoj kredeble havas aliajn kaŭzojn ol ke subite kvarobliĝis la kvanto de esperantistoj kiuj interesiĝas pri Ĝangalo. En la reta diskutejo SCE la signaturo "dominik" esprimis dubojn pri la subite kreskinta populareco de Ĝangalo:

- Ilia klarigo estas iom nebula - se temus pri normala kresko de nombro da vizitoj, ili ne rifuzus aliron al sia servilo - mi forte suspektas ke temas pri pirata atako, kian bedaŭrinde suferas multaj retserviloj - miaopinie oni tiakaze ne devus bombasti pri "subita sukceso ĉe la publiko" - aliflanke mi esperas ke Ĝangalo baldaŭ sukcesos reenekraniĝi, ŝi skribis.

Vespere la 12-an de januaro Ĝangalo efektive reaperis en la reto.

Legu pli pri esperantlingvaj retejoj jen.

arkivita en: