Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Decembro iĝis rekorda monato por Libera Folio

Decembro iĝis rekorda monato por Libera Folio

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2005-01-07 16:09
La populareco de Libera Folio daŭre kreskas. Dum decembro nia retejo ricevis rekordan kvanton da vizitoj, preskaŭ 6.800. Dum decembro ni atingis ankaŭ la plej altan ĝisnunan kvanton de vizitoj en unu tago, 433. Tamen la kvanto de legitaj paĝoj ne multe altiĝis, do kredeble temas grandparte pri la samaj legantoj kiuj vizitas nin pli ofte.

Komence de novembro ni povis raporti, ke jam estis legitaj cent mil paĝoj en la nova retejo de Libera Folio, kiu estis lanĉita meze de aprilo 2004. Tiam ni ankaŭ rakontis, ke oktobro estis la plej furora monato ĝis nun en la historio de nia bulteno - tiam ni havis 5.251 vizitojn.

Pri nova rekordo ni povintus raporti ankaŭ en novembro, kiam ni havis 5.448 vizitojn, sed kompare kun tiuj ciferoj decembro kun siaj 6.773 vizitoj estis vere elstara. Entute la nova retejo de Libera Folio ĝis la fino de la jaro 2004 ricevis 39.735 vizitojn.

La statistiko de nia malnova retejo, kiu funkciis ĝis la mezo de aprilo 2004, ne estas plene komparebla kun la nova statistiko, ĉar la malnova retejo uzis malpli fidindan statistikilon kiu kalkulis nur la rigardojn al la enirpaĝo. Samtempe la nova statistikilo donas malpli altajn ciferojn, ĉar ĉiu vizito el la sama adreso estas kalkulita nur unu fojon, eĉ se dum tiu vizito la enirpaĝo estas rigardita kelkfoje. Tamen estas interese konstati, ke la plej pinta monato de la malnova retejo estis marto 2004, kun entute 3.441 vizitoj al la ĉefa paĝo de la retejo, do mezume 111 rigardoj de la ĉefa paĝo tage.

En la 12-a de aprilo 2003, kiam Libera Folio estis lanĉita interalie per intervjuo de Osmo Buller pri la demisio de Nikola Rašić, ni atingis 231 vizitojn, sed en la postaj tagoj la mezuma kvanto de ĉiutagaj vizitoj restis sub cent. De tiam la kresko en la kvanto de vizitoj estas preskaŭ konstanta, sed la rekordo de 231 vizitoj en unu tago restis nerompita kelkajn monatojn. Tamen nun, en decembro 2004, eĉ la mezuma kvanto de vizitoj atingis 218 kaj do unuafoje tiu mezumo superis la limon 200. La rekorda kvanto de vizitoj dum unu tago en decembro estis 433.

Mezume en decembro
2004 estis legitaj 531 paĝoj tage, do la kvanto de legitaj paĝoj restis proksimume konstanta post junio 2004, kiam ĝi estis 523. Tiam vizitantoj legis mezume 4,25 paĝojn, sed en decembro nur 2,44 paĝojn. Eblus konkludi, ke almenaŭ parte la samaj homoj nun pli ofte vizitadas nian retejon, sed ne ĉiun fojon trovas ion novan. Do necesus pli ofte aldoni novajn materialojn.

La plej populara artikolo aperinta en decembro estis Corsetti elektis sian flankon - en Ukrainio kiu ĝis la fino de la jaro estis legita 319-foje. Sur la 2-a loko laŭ populareco estis la komentario de Maria Sandelin pri legado, La deziro venu de interne, kiu estis legita sume 254 fojojn post la 6-a de decembro, kiam ĝi aperis. La artikolo 50 jaroj da oficiala agnosko - kaj kio sekvis? atingis dividitan 3-an lokon per 206 legoj, kaj la plej vigla tago de la monato estis la 12-a de decembro, kiam tiu artikolo estis tute freŝa. Tiam nia retejo ricevis la rekordajn 433 vizitojn. La alia artikolo kiu estis legita 206 fojojn estis la aventuro de István Ertl kun la titolo Bizare en Kalifornio.

Por plua kresko kaj evoluo Libera Folio bezonas ankaŭ vian helpon. Sendu al ni informojn kaj artikolojn, diskonigu nian adreson se vi opinias nian bultenon leginda. Vi povas kontakti nin per la adreso redakcio@liberafolio.org.

arkivita en: