Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Interreto / Dek membroj de UEA provas la Retan Jarlibron

Dek membroj de UEA provas la Retan Jarlibron

de Redakcio Laste modifita: 2005-01-19 15:24
Ekde la unua semajno de 2005 estas publike testata la nova Reta Jarlibro de UEA, servo kiun rajtas uzi nur individuaj membroj de la asocio. Ĝis nun estas deko da testantoj. Ĝis la fino de januaro rajtas partopreni la testadon ankaŭ tiuj, kiuj membris en 2004, ĉar ĝis nun nur malgranda parto de la kotizoj por la jaro 2005 atingis la asocion. Teknike la nova servo facile povus montri ankaŭ la saldojn en UEA-kontoj, sed tiun eblecon UEA ne volas nun aktivigi.
La Reta Jarlibro enhavas konstante ĝisdatigatajn informojn pri la delegita reto,  pri landaj kaj fakaj asocioj, lokaj kluboj kaj ankaŭ pri funkciuloj de UEA kaj TEJO. Estas principe la samaj informoj kiel en la papera jarlibro, tamen kun kelkaj modifoj. Ekzemple, por malhelpi misuzon, neniuj retadresoj de delegitoj estas videblaj,  sed tamen eblas tra la Reta Jarlibro sendi retpoŝton al ĉiuj delegitoj kiuj havas retpoŝtan adreson.

Ĉefa respondeculo pri la evoluigo kaj funkciigo de la Reta Jarlibro estas Andrej Grigorjevskij, kiu okupiĝas pri la afero jam de duonjaro. En sia laboro li utiligas fundamenton, kiun kreis Joost Witteveen jam en 2002-2003.

La Reta Jarlibro
estas nur la unua paŝo en la strebado evoluigi la retajn servojn kiujn UEA volas doni al siaj membroj. Estas multaj planoj por vastigi kaj plibonigi la servon, sed ĉio devos okazi iom post iom, rakontas Andrej Grigorjevskij.

- Mem la planoj estas enormaj. Evidente, nur la plej bazaj aferoj estos efektivigitaj iam baldaŭ. Unu persono por ĉio ĉi tute ne sufiĉas. Do, tre baldaŭ (dum la proksimaj tagoj) aldoniĝos la retpoŝta servo (oni povos mem elekti por si plusendan UEA.ORG-adreson, funkciigi-malfunkciigi kontraŭspaman filtrilon k.t.p). Samtempe en la adreslistoj aperos kelkaj pliaj oportunaĵoj, i.a. aŭtomataj statistikoj pri petitaj delegitaj servoj.

Baldaŭ poste oni planas malfermi la sistemon por ĉiuj membroj, kiuj tiam povos aŭtomate aliĝi, uzante sian uea-kodon. La komputilo aŭtomate kontrolos, ĉu la kotizo estas pagita kaj laŭ kiu kategorio ĉiu membro rajtas aliri la servon. Tiuj, kiuj pagis la plej malaltan kotizon (Membro kun Gvidlibro) povos vidi nur tiujn informojn, kiuj troviĝas en la Gvidlibro.

Libera Folio: Kiom da testantoj ĝis nun aperis, kaj kion ili opiniis pri la nova servo?

- Anonciĝis dek du personoj. El ili du ĝis nun ne konfirmis la registriĝon. Ĝis nun oni diris nenion specialan. Ŝajne oni ne estis impresitaj. Nek timigitaj.

Kvankam tio teknike ne estus aparte problema, en la proksima estonteco ne eblos fari ĝirojn inter UEA-kontoj aŭ vidi la saldon en sia konto tra la Reta Jarlibro.

- Tio montriĝis politika demando. Momente oni ne pretas pri tio decidi, timante eksplodon de suspektoj pri eblaj misfunkcioj kaj simile. Tamen eblas supozi, ke kaze de favora publika impreso pri la nuna Reta Jarlibro oni povos iom po iom enkoduki tiujn multe petatajn funkciojn, diras Andrej Grigorjevskij.

Dum iom da tempo estis eksperimentoj pri reta variaĵo de la revuo Esperanto. Tamen nun tiuj eksperimentoj estas ĉesigitaj, kaj Andrej Grigorjevskij ne kredas ke oni baldaŭ denove provos.

- Oni timas falon de la abonantaro por la papera versio, li kredas.



arkivita en: