Vi estas ĉi tie: Hejmo
39 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
Diccon Masterman volas reklami nian produkton
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-03-04 Laste modifita: 2004-04-13 22:24 — arkivita sub:
La oka en nia serio de intervjuoj estas Diccon Masterman, brito loĝanta en Italio, novpensiita entreprenisto, iama piloto, oficiro, antaŭa estrarano de UEA, kaj antaŭa konstanta kongresa sekretario de UEA. Diccon Masterman volus koncentri la financajn rimedojn de UEA en havigadon de multe pli profesia, komerce orientita stabo en la asocio. La ĉefa tasko de tia stabo laŭ li estus krei pli fortan bazon de membroj. Diccon Mastarman kandidatas ne nur por la komitato, sed ankaŭ por posteno en la nova estraro de UEA.
Situas en 2005 / UEA / Elektoj
Komitataj elektoj: 16 kandidatoj por 6 lokoj
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-03-02 Laste modifita: 2004-06-08 21:52 — arkivita sub:
La nombro de validaj kandidatiĝoj en la elekto de komitatanoj B de UEA ĉi-jare atingis rekordan nivelon. Inter la kandidatoj estas du nunaj estraranoj de UEA, antaŭa Konstanta Kongresa Sekretario, antaŭa redaktoro de revuo Esperanto, kaj pluraj antaŭaj kaj nunaj aktivuloj de TEJO. El la 16 kandidatoj nur du estas virinoj. Sep el la kandidatoj loĝas ekster Eŭropo.
Situas en 2005 / UEA / Elektoj
Yves Bellefeuille volas efike kaj akurate administri
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-02-29 Laste modifita: 2004-04-13 22:38 — arkivita sub:
La sepa en nia serio de intervjuoj estas Yves Bellefeuille, advokato el Kanado. Li esperas kuraĝigi la Komitaton dialogi kun la estraro kaj uzi siajn rajtojn rilate al la gvidado de la asocio, kaj ne nur pasive observi tion, kion faras la estraro kaj la Centra Oficejo. Yves Bellefeuille kandidatas ne nur por la komitato, sed ankaŭ por la posteno de ĝenerala sekretario en la nova estraro de UEA.
Situas en 2005 / UEA / Elektoj
Slavik Ivanov volas ke UEA estu pli travidebla
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-02-18 Laste modifita: 2004-04-13 22:40 — arkivita sub:
La kvina en nia serio de intervjuoj estas Slavik Ivanov el Peterburgo, Rusio. Li eklernis Esperanton aŭtodidakte en 1996, kaj nur post du jaroj, kiam li ekhavis aliron al interreto, kontaktiĝis kun aliaj esperantistoj. Nun li multe laboras pri reta informado. Laŭ li la ĉefa problemo de UEA estas troa enfermiteco. "Mi volus, ke UEA estu multe pli travidebla kaj ankaŭ multe pli ofte sin montranta", li diras.
Situas en 2005 / UEA / Elektoj
Comment proponata komuna lingvo por Europo: Esperanto
de Jan Pospíšil publikigita 2004-02-13 Laste modifita: 2004-04-13 22:32 — arkivita sub:
Se vi subtenas homajn lingvajn rajtojn, subtenu nian civitanan societon en Cxehxio: Elingvo - ni batalas por la homaj lingvaj rajtoj de cxiuj Europanoj - [...]
Situas en 2005 / / José Antonio Vergara emfazas lingvajn homajn rajtojn / ++conversation++default
José Antonio Vergara emfazas lingvajn homajn rajtojn
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-02-13 Laste modifita: 2004-04-13 22:32 — arkivita sub:
La kvara en nia serio de intervjuoj estas José Antonio Vergara, kuracisto el suda Ĉilio. Li volus alporti al la komitato de UEA la voĉon de la geografie kaj finance periferiaj komunumanoj kaj kontribui al la atingo de pli favoraj kondiĉoj por kunlaboro kaj toleremo ene de nia bunta komunumo, kies diverseco laŭ li estas tre valora kaj riĉiga.
Situas en 2005 / UEA / Elektoj
Lee Chong-Yeong volas atingi internaciajn organizaĵojn
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-02-11 Laste modifita: 2004-04-13 22:35 — arkivita sub:
La tria en nia serio de intervjuoj estas Lee Chong-Yeong, antaŭa prezidanto de UEA. Li esperas, ke estontaj estraranoj kaj komitatanoj dediĉos almenaŭ unu horon tage al movada laboro kaj ne kverelos pri la pasinteco. Virinoj laŭ li jam havas sufiĉan rolon en la gvidaj organoj de UEA: "Inter la ok estraranoj de UEA, du estas virinoj, kaj ili plenumas gravajn rolojn kun laŭta voĉo." Por grandigi la membraron, Lee Chong-Yeong volas enkonduki senpagan retan membrecon.
Situas en 2005 / UEA / Elektoj
Jukka Pietilänen volas plibonigi komunikadon
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-02-10 Laste modifita: 2004-04-13 22:46 — arkivita sub:
La dua en nia serio de intervjuoj kun kandidatoj por la B-komitataneco de UEA estas Jukka Pietiläinen. Li estis la unua kandidato en la historio de UEA, kiu lanĉis sian kampanjon per publikigo de aparta retpaĝo. Li tamen ne longe restis la sola, tuj poste ankaŭ Slavik Ivanov informis pri sia kampanja paĝo. Jukka Pietiläinen opinias, ke mankanta komunikado estas problemo en UEA, kaj volas plifirmigi la Centran Oficejon.
Situas en 2005 / UEA / Elektoj
Hokan Lundberg volas rigardi antaŭen
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-02-09 Laste modifita: 2004-06-11 15:01 — arkivita sub:
Kiel la unuan inter la kandidatoj por la B-komitataneco de UEA ni intervjuas Hokan Lundberg. La ordo de la intervjuoj ne indikas ian preferon aŭ malpreferon, Hokan Lundberg simple estis la unua kiu respondis al niaj demandoj.
Situas en 2005 / UEA / Elektoj