Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA

UEA

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2004-02-08 14:05
Artikoloj pri Universala Esperanto Asocio

Demisioj

Faktoj kaj analizoj pri demisioj en UEA

Demisioj - Legu pli...

Elektoj

Faktoj, analizoj kaj intervjuoj de kandidatoj

Elektoj - Legu pli...

Centra Oficejo

Artikoloj pri la Centra Oficejo de UEA

Centra Oficejo - Legu pli...

Nova deficito atendas UEA-n

Ankaŭ venontjare UEA havos deficiton, konstatis la estraro en sia printempa kunsido. Planoj pri reta abono al la revuo Esperanto kaj pri reta aliro al la UEA-kontoj estis prokrastitaj. Ŝovita estis ankaŭ la inaŭguro de la UK: ĝi nun denove okazos dimanĉe.

Nova deficito atendas UEA-n - Legu pli...

Rekordaj deficitoj manĝas la kapitalon de UEA

Dum la lastaj jaroj la financoj de UEA estas rekorde deficitaj. La kapitalo reduktiĝis je centmiloj da eŭroj. En la buĝeto por 2004 jam ne eblos elspezi pli el la asocia kapitalo, kaj nun la komisiono pri financoj postulas tujajn reformojn.

Rekordaj deficitoj manĝas la kapitalon de UEA - Legu pli...

Jarlibro 2003 redaktita en Slovakio pro CO-krizo

En 2003 la Jarlibro de UEA estis redaktata ekster la Centra Oficejo. Ne pro strategia decido, nek por ŝpari monon. Laŭ la ĝenerala direktoro Trevor Steele, la kialo estis akuta krizo en la Centra Oficejo

Jarlibro 2003 redaktita en Slovakio pro CO-krizo - Legu pli...

Pietiläinen: "Elektoj ne tre gravas en demokratio"

Jukka Pietiläinen estas nova komisiito de UEA pri informado. La unua prioritato en tiu kampo laŭ li devus esti edukado de informemuloj. UEA laŭ li povas kunlabori kun ĉiuj registaroj kiuj ne subpremas Esperanton. Alternativaj elektoj laŭ li neniel estas la plej grava parto de demokratio. "Inter la plej gravaj aferoj estas ekonomia egaleco, interalie la egaleco de enspezoj inter la civitanoj", li diras.

Pietiläinen: "Elektoj ne tre gravas en demokratio" - Legu pli...

Corsetti volas forigi deficiton, sed ne diras kiel

Dum la lastaj jaroj la financoj de UEA suferas de grandaj deficitoj, kaj ankaŭ la nuna jaro ne estos escepto. Tamen Renato Corsetti opinias, ke la ĉi-jara buĝeto estas paŝo en la ĝusta direkto. Post rekorde malalta deficito en 2001 UEA subite havis rekorde altan deficiton en la sekva jaro. Tiu rekordo laŭ Renato Corsetti estis kaŭzita de la demisia krizo. La financaj raportoj de la koncernaj jaroj ne konfirmas la tezon de Corsetti.

Corsetti volas forigi deficiton, sed ne diras kiel - Legu pli...

Grigorjevskij: "Mi estis elektita hazarde"

La antaŭa estrarano de UEA pri informado, Andrej Grigorjevskij, konsentis rakonti al Libera Folio pri siaj spertoj en la estraro. La komenco de lia estrara periodo estis ŝtorma pro la granda demisia krizo, pro kiu iuj oficistoj kaj estraranoj eĉ ne povis rekte paroli unu kun la alia. Al la Brusela Komunikada Centro, kiu estis la plej kosta informada projekto de UEA dum la pasinta estrara periodo, li sintenas kritike.

Grigorjevskij: "Mi estis elektita hazarde" - Legu pli...

Corsetti elektis sian flankon - en Ukrainio

UEA estas neŭtrala rilate al sociaj kaj politikaj problemoj, diras la statuto de la asocio. Tamen la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, elektis sian flankon en la elekta kampanjo en Ukrainio, kie la novembre okazintaj elektoj de prezidanto laŭ la supera kortumo de la lando estas nevalidaj pro amasa falsado. Laŭ li, la elektojn fuŝis ne la ukrainaj aŭtoritatoj sed Usono. "Mi neniam kaŝis miajn opiniojn, ĉar mi ja pensas, ke ĉiu el ni rajtas havi siajn opiniojn, kaj miaj opinioj estas tre malsimilaj ol tiuj de Bush", li diras al Libera Folio.

Corsetti elektis sian flankon - en Ukrainio - Legu pli...

UEA ne atingos 6.000 individuajn membrojn

La konstanta falo en la membronombro kiun UEA spertas de multaj jaroj ŝajne haltis. Tamen la kvanto de individuaj membroj ankaŭ en ĉi tiu jaro ne atingos la simbolan nombron 6.000, kiun la asocio ĉiam superis post la jaro 1953 kaj ĝis 2002. En la sukcesa jaro 1991 la kvanto de individuaj membroj eĉ superis 8.000. La 12-an de novembro UEA havis nur 5.697 individuajn membrojn, sed en gazetara komuniko la asocio raportas pri "forta kresko".

UEA ne atingos 6.000 individuajn membrojn - Legu pli...

Stano Marček plu redaktos la revuon Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2005-05-29 23:09

Estonte eblos sendi kontribuojn al la Belartaj konkursoj de UEA per retpoŝto. La estraro de UEA ŝatas la retpaĝaron lernu.net kaj la revuon Esperanto, kiun ŝajne ankaŭ estonte redaktos Stano Marček. Tiuj estas la ĉefaj raportindaĵoj de la ĵusa estrar-kunsido de UEA laŭ la informoj kiujn ni ricevis.

Stano Marček plu redaktos la revuon Esperanto - Legu pli...

UEA perdis pli ol 200.000 eŭrojn

La minuso en la buĝeto de UEA pasintjare atingis 35.234 eŭrojn, preskaŭ duoble tiom kiom planite. Tamen la rekordaj deficitoj de la antaŭaj du jaroj estis eĉ pli grandaj. Entute dum la lastaj 11 jaroj UEA perdis 206.431 eŭrojn pro deficitaj buĝetoj. "La perdo de scioj kaj rutinoj povas kaŭzi kromkostojn, kiuj povas aperi longe post la ŝanĝo", komentas Ulla Luin, la ĝenerala sekretario de UEA.

UEA perdis pli ol 200.000 eŭrojn - Legu pli...

Centjarulo strebas plaĉi al ordinaruloj

En junio 2005 festas sian centjariĝon la revuo Esperanto, nuntempe la oficiala organo de UEA. Nia aŭtoro Baldur Ragnarsson sekvis la revuon pli ol duonon el ĝia ĝisnuna vojo. La unua numero, kiun li ricevis januare 1953 entuziasmigis lin per artikolo de Ivo Lapenna. Tamen dum la lastaj jaroj li preskaŭ ĉesis legi la revuon. "Ĉu mi estas tiel malnovmoda kaj malmoderna, ke mi ne povas aprezi la klopodojn de la bonintenca redaktoro plifreŝigi la fizionomion de la revuo per superabundaj koloroj ene kaj ekstere kaj grandlitere sintrudaj titoloj, ofte de nesignifaĵoj", li demandas sin.

Centjarulo strebas plaĉi al ordinaruloj - Legu pli...

La membraro de UEA kreskis je 500

de Redakcio Laste modifita: 2005-06-24 00:13

La kresko de la individua membraro de UEA plifortiĝis en la unuaj monatoj de la nuna jaro. Dum du jaroj la membraro de UEA kreskis je 500.

La membraro de UEA kreskis je 500 - Legu pli...

Prezidanto kontrolos gazeton de TEJO antaŭ presado

Ekde nun la enhavo de la oficiala organo de TEJO, TEJO tutmonde, estos anticipe kontrolata de la prezidanto de TEJO. Tion raportas TEJO tutmonde mem en la plej freŝa numero de la gazeto. La kaŭzo de tiu decido estas atakoj direktitaj kontraŭ eksa volontulo de TEJO, Christopher Culver, aperintaj pli frue ĉi-jare en la gazeto. La redakcio opinias la decidon pri anticipa kontrolo "iom reakcia", kaj ne pentas la aperigon de la kritikata artikolo pri Christopher Culver. "Ni tute ne bedaŭras pri la enhavo mem de la artikolo kaj opinias ĝin tute trafa", komentas la redaktoro, Joel Amis, responde al demando de Libera Folio.

Prezidanto kontrolos gazeton de TEJO antaŭ presado - Legu pli...

Norvega asocio postulas pardonpeton de TEJO

En publika letero de la Norvega Junularo Esperantista (NJE), la estraro de tiu asocio postulas, ke TEJO prezentu al Christopher Culver publikan pardonpeton pro la personaj atakoj kontraŭ li, aperigitaj en la oficiala gazeto de TEJO. La letero, kaj respondo de Bertrand Hugon, eksprezidanto de TEJO, aperas en la freŝa numero de TEJO tutmonde. En sia respondo Bertrand Hugon ne pardonpetas. Ni aperigas la plenan tekston de la publika letero, kaj la respondon de Bertrand Hugon.

Norvega asocio postulas pardonpeton de TEJO - Legu pli...

Agoj pri dokumento