Vi estas ĉi tie: Hejmo
68 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
Comment Libera Folio estas serioza kaj valora; Grin afable petis ne misuzi tion, kion li raportis
de José Antonio Vergara publikigita 2006-07-31 Laste modifita: 2006-08-06 22:32 — arkivita sub: ,
S-ino Veronika ne shatis la mencion en la artikolo pri la prelego de F. Grin, kaj tio igas shin "konstati" ke la verkinto "ne estas [...]
Situas en 2006 / François Grin parolis en la inaŭguro de la UK / ++conversation++default
Comment Grin prelego - Atako kontrau jhurnalistoj!
de Dafydd ab Iago publikigita 2006-07-31 Laste modifita: 2006-08-06 22:32 — arkivita sub: ,
>> saluton, mi bedauras konstati ke vi ne estas vere profesia jhurnalisto... ... Mi bedauras, sed via "libera folio" ne estas bona infomado sed nur [...]
Situas en 2006 / François Grin parolis en la inaŭguro de la UK / ++conversation++default
Comment komento de Veronika
de Andrea Fontana publikigita 2006-07-31 Laste modifita: 2006-08-06 22:32 — arkivita sub: ,
Saluton, kara Veronika. Verdire la artikolo de Libera Folio tute ne sxajnas al mi mensoga aux skandalema. Fakte Grin klare diris ke li ne estas [...]
Situas en 2006 / François Grin parolis en la inaŭguro de la UK / ++conversation++default
Comment grin prelego
de Veronica Mulino publikigita 2006-07-31 Laste modifita: 2006-08-06 22:32 — arkivita sub: ,
saluton, mi bedauras konstati ke vi ne estas vere profesia jhurnalisto... Ne nur vi donas malverajn informojn pri la prelego de Grin (kiu daurighis 25 [...]
Situas en 2006 / François Grin parolis en la inaŭguro de la UK / ++conversation++default
François Grin parolis en la inaŭguro de la UK
de Redakcio publikigita 2006-07-31 Laste modifita: 2006-08-06 22:32 — arkivita sub: ,
La solena inaŭguro de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco estis planita por la 10-a horo matene, sed jam antaŭ la 9-a horo dimanĉmatene kongresanoj komencis amasiĝi ĉe la ĉefa pordego de la kongreseja korto. La pordego tamen restis strikte fermita, kaj ĝin gardis policano kun pistolo. Ĉiam pli da kongresanoj kolektiĝis sur la placeto ekster la pordego, sed nur je la 9.20 la pordego estis malfermita.
Situas en 2006
Comment Amuzaj tiuj nomoj
de Marek Blahuš publikigita 2006-07-30 Laste modifita: 2006-08-06 22:35 — arkivita sub: ,
Krom tiu Malpensa, pri kiu mi nun aŭdis unuafoje, certe ĉiuj kongresanoj rimarkis la grandajn surskribojn en la kongresejo, kiuj tekstis "Firenze fiera". Dum la [...]
Situas en 2006 / La Malpensa alveno / ++conversation++default
Comment Florenco duona horo de Milano?!?
de Federico Gobbo publikigita 2006-07-30 Laste modifita: 2006-08-06 22:35 — arkivita sub: ,
Eble povas konsoli vin, Kalle, la fakto, ke ech italoj kiel mi povas rakonti terurajn spertojn pri Malpensa. Alivorte, kono de la loka/nacia lingvo ne [...]
Situas en 2006 / La Malpensa alveno / ++conversation++default
La Malpensa alveno
de Redakcio publikigita 2006-07-30 Laste modifita: 2006-08-06 22:35 — arkivita sub: ,
La aviadilo al Italio ekis el Kopenhago precize laŭ la horaro, kio ial ne ŝokis nin. La unua kulturŝoko trafis nin en la aviadilo de Alitalia, sed ĝi estis agrabla. Male ol en la kost-efikaj nordeŭropaj aviadiloj, la matenmanĝo estis senpaga - pozitiva sperto, kvankam la panbulko kun melongeno havis iom tro strangan guston. Malpli agrabla, kvankam daŭre laŭhorara, estis la alveno al Milano. La flughaveno de Milano havas la taŭgan nomon Malpensa. Ĉe la enirejo lumtabulo avertis itallingve, ke nia daŭriga flugo al Florenco estas "annullato". Supozeble tio signifas "nuligita". Ĉe informejo oni donis neniajn informojn, sed direktis nin al la giĉeto de la flugkompanio Alitalia kelkcent metrojn for. La vico ĉe la giĉeto eble ne estis kelkcent metrojn longa, sed ĝi ŝajnis tia, kaj ĝi moviĝis antaŭen nur per tre malrapidaj paŝoj. Neniuj informoj videblis aŭ aŭdeblis ie.
Situas en 2006
La komitato de UEA eklaboris en Florenco
de Redakcio publikigita 2006-07-29 Laste modifita: 2006-08-06 22:33 — arkivita sub: ,
La pordoj de la ĉi-jara kongresejo estis malfermitaj sabate matene en preme varma Florenco. La temperaturo dum la tago atingis 33 gradojn, kaj por dimanĉo oni prognozas eĉ pli varman veteron, ĝis 37 gradoj. La programo de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto komenciĝis je la 14-a horo, kiam estis malfermita la unua dumkongresa kunsido de la komitato de UEA. Je la 14-a horo malfermis siajn pordojn ankaŭ la kongresa libroservo, kaj je la 17-a horo okazis renkontiĝo por unuafojaj kongresanoj. Je la 19-a horo komenciĝis la interkona vespero.
Situas en 2006
"Scienco bezonas liberan interŝanĝon de ideoj"
de Redakcio publikigita 2006-07-29 Laste modifita: 2006-08-07 17:49 — arkivita sub: ,
Lige kun la Florenca Universala Kongreso festas sian centjariĝon Internacia Scienca Asocio Esperantista. Multaj ŝanĝoj okazis en la scienca mondo dum la pasintaj cent jaroj, sed Esperanto ne iĝis la internacia lingvo de la scienco, kiel esperis la fondintoj de ISAE. Ni ne pretendu, ke Esperanto jam venkis, sed sed provu demonstri ke ĉiuj atingoj de scienca esploro kaj edukado povas esti reflektitaj per Esperanto, skribas Amri Wandel, estrarano de UEA pri scienca kaj faka agado. "La nuntempa scienca mondo pli kaj pli uzas la anglan kiel laborlingvon por internaciaj kaj foje por naciaj aranĝoj. Tio povas malhelpi al la progreso de la scienco, kiu bezonas la liberan interŝanĝon de scioj kaj spertoj sur la persona nivelo", skribas Amri Wandel en sia artikolo. Pli frua kaj malpli ampleksa versio de la teksto aperis en la revuo Esperanto.
Situas en 2006