Vi estas ĉi tie: Hejmo
5427 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
Ján Figeľ malfavore respondis pri Esperanto
de Redakcio publikigita 2005-11-17 Laste modifita: 2006-01-19 21:47 — arkivita sub: ,
Du reprezentantoj de la itala radikala partio, Marco Pannella kaj Emma Bonino, en julio turnis sin al la Eŭropa Komisiono por peti ĝian respondon al demandoj pri la stato kaj evoluo de multlingveco kaj lingva politiko en Eŭropo, kaj pri la perspektivoj por la pluvivo de la eŭropaj lingvoj. La respondoj, kiujn intertempe donis la koncerna komisionano Ján Figeľ, estas klare nefavoraj al Esperanto. Ni publikigas la kompletan tekston de unu el la respondoj en esperanta traduko. Interesa ekzemplo pri la multlingveco de EU estas, ke kvankam la demandoj temas prli multlingveco, en la retejo de la EU-parlamento daŭre mankas tradukoj de la respondoj al la plej multaj oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio.
Situas en 2005 / Agado
UEA volas reformuli la kontrakton pri la Afrika Oficejo
de Redakcio publikigita 2005-11-01 Laste modifita: 2006-03-04 17:59 — arkivita sub:
La estraro de UEA decidis, ke venontjare la kontrakto pri la Afrika Oficejo devos aspekti malsame ol ĝis nun. La intimaj rilatoj inter la Afrika Oficejo de UEA kaj la Esperanta Civito, malkaŝitaj de Libera Folio, kaŭzis multan kritikon en la komitato de UEA. Ankaŭ la prisilentata demisio de unu el la afrikaj oficistoj mirigis komitatanojn. Post intensaj diskutoj la estraro de la asocio decidis rekonsideri la tutan situacion. Laŭ Osmo Buller gravas, ke oni ne povu suspekti ian ligon inter la Afrika Oficejo de UEA kaj la Civito.
Situas en 2005 / Agado
Litovio ne proponis rezolucion pri Esperanto
de Redakcio publikigita 2005-10-27 Laste modifita: 2005-11-22 13:32 — arkivita sub: ,
La reprezentanto de Litovio ne proponis al la ĵus finiĝinta ĝenerala konferenco de Unesko rezolucion pri Esperanto, male ol atendis multaj esperantistoj. En la Vilna kongreso Renato Corsetti publike anoncis, ke Litovio planas fari proponon pri Esperanto al Unesko. Jam tiam, en la kunsido "Estraro respondas", li menciis kelkajn landojn, kies subtenon oni esperis ricevi por la rezolucio. Tamen neniu lando finfine povis esprimi sian eventualan subtenon, ĉar la rezoluci-propono neniam aperis. Laŭ UEA tamen ekzistas forta espero, ke Litovio anstataŭe prezentos sian proponon pri Esperanto post du jaroj.
Situas en 2005 / Agado
Danĝera ludo en Togolando
de Redakcio publikigita 2005-10-03 Laste modifita: 2006-03-04 18:02 — arkivita sub: , ,
La direktoro de la Afrika Oficejo de UEA, Gbleglo Koffi, ne iĝos la unua oficisto de UEA kun pinta posteno en la Esperanta Civito. Post kiam lia kandidatiĝo al la tiel nomata Kortumo de la Civito iĝis publika, li lastmomente retiris sian kandidatecon. Spite la retiriĝon de Gbleglo Koffi, plu ekzistas tre intimaj ligoj inter la Afrika Oficejo de UEA kaj la Civito. La direktoro mem samtempe estras instituton aliĝintan al la Civito, kaj tiu instituto grave rolas en la administrado de financaj fluoj interne de UEA.
Situas en 2005 / Agado
Anonc-kampanjo daŭros en Francio kaj Germanio
de Redakcio publikigita 2005-10-03 Laste modifita: 2005-11-22 13:44 — arkivita sub:
Okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj la 26-an de septembro en kvin ĵurnaloj en novaj landoj de la Eŭropa Unio aperis tutpaĝa anonco, informanta pri Esperanto. Temas pri daŭrigo de kampanjo komencita de la konata japana esperantisto kaj mecenato de la Esperanto-movado, Etsuo Miyoshi, jam antaŭ kelkaj jaroj. Poste la kampanjo pluiros en Francio kaj Germanio. "Mi admiras la persiston de Etsuo Miyoshi", komentas Renato Corsetti. Laŭ Jukka Pietiläinen estas grave, ke la anoncojn apogu aliaj agadoj en la koncernaj landoj.
Situas en 2005 / Agado
Comment La artikolo de Christopher Culver en Esperanto
de Marteno publikigita 2005-09-26 Laste modifita: 2005-11-22 13:48 — arkivita sub: ,
la artikolo de Christopher Culver estas legebla esperantlingve en la adreso http://www.mujweb.cz/www/krichjo/diverseco.html
Situas en 2005 / / Prezidanto kontrolos gazeton de TEJO antaŭ presado / ++conversation++default
Prezidanto kontrolos gazeton de TEJO antaŭ presado
de Redakcio publikigita 2005-09-26 Laste modifita: 2005-11-22 13:48 — arkivita sub: ,
Ekde nun la enhavo de la oficiala organo de TEJO, TEJO tutmonde, estos anticipe kontrolata de la prezidanto de TEJO. Tion raportas TEJO tutmonde mem en la plej freŝa numero de la gazeto. La kaŭzo de tiu decido estas atakoj direktitaj kontraŭ eksa volontulo de TEJO, Christopher Culver, aperintaj pli frue ĉi-jare en la gazeto. La redakcio opinias la decidon pri anticipa kontrolo "iom reakcia", kaj ne pentas la aperigon de la kritikata artikolo pri Christopher Culver. "Ni tute ne bedaŭras pri la enhavo mem de la artikolo kaj opinias ĝin tute trafa", komentas la redaktoro, Joel Amis, responde al demando de Libera Folio.
Situas en 2005 / UEA