Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Prezidanto kontrolos gazeton de TEJO antaŭ presado

Prezidanto kontrolos gazeton de TEJO antaŭ presado

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-22 13:48
Ekde nun la enhavo de la oficiala organo de TEJO, TEJO tutmonde, estos anticipe kontrolata de la prezidanto de TEJO. Tion raportas TEJO tutmonde mem en la plej freŝa numero de la gazeto. La kaŭzo de tiu decido estas atakoj direktitaj kontraŭ eksa volontulo de TEJO, Christopher Culver, aperintaj pli frue ĉi-jare en la gazeto. La redakcio opinias la decidon pri anticipa kontrolo "iom reakcia", kaj ne pentas la aperigon de la kritikata artikolo pri Christopher Culver. "Ni tute ne bedaŭras pri la enhavo mem de la artikolo kaj opinias ĝin tute trafa", komentas la redaktoro, Joel Amis, responde al demando de Libera Folio.

TEJO tutmondeEn la nova numero de TEJO tutmonde aperas ankaŭ publika letero de Norvega Junularo Esperantista (NJE) al la estraro de TEJO. En la letero la estraro de  NJE instigas la estraron de TEJO "publike pardonpeti al Christopher Culver pro la personaj atakoj."

Sub la publika letero de NJE aperas respondo de Bertrand Hugon, eksprezidanto de TEJO. Bertrand Hugon opinias la artikolon, kaj  la akompanan bildon de birdo, fekonta sur la kapon de Christopher Culver, maltaŭgaj. Li tamen ne pardonpetas,  sed nur konstatas, ke la estraro de TEJO ne estus aprobinta la koncernan artikolon, se ĝi estus leginta la artikolon anticipe.

Por ebligi anticipan kontrolon de la enhavo, la Komitato de TEJO dum la IJK en Zakopane formale decidis aldoni al la reglamento de la estraro mencion pri tio, ke la prezidanto prizorgas kontrollegadon de publikaĵoj. Ne estas klare, ĉu efektive la prezidanto estonte devos provlegi ĉiujn publikaĵojn de TEJO, sed la freŝa numero de TEJO tutmonde ja estis kontrolita de la nova prezidanto, Heming Welde Thorbjørnsen.

- Tio okazis en pli-malpli la lasta fazo de la redaktado, kiam la revuo estis kompostita sed ne finprovlegita de la redakcio. Li malpermesis publikigi respondon de la redakcio al la letero de leganto, kiu temis pri simila afero kiel la letero de NJE, respondas Joel Amis nome de la redakcio, kiu konsistas el li (redaktoro) kaj lia edzino Ĵenja Amis, vic-redaktoro kaj kompostisto.

Libera Folio: Kion vi persone opinias pri la decido de la komitato rilate TEJO tutmonde? Ĉu vi sentas fidon de la komitato rilate vian laboron?

- Kvankam ni konsideras la komitatan decidon iomete reakcia (ĉar temis pri izolita kazo en alie senpolemika redakcia historio), ni tamen ne kontraŭas la rezultan decidon tiom kiom la manieron en kiu oni alprenis tiun decidon. La komitato diskutis kaj decidis tiun aferon sen ajna averto al la redakcio (do, ni ne povis skribe esprimi nian opinion ĉar ni ne ĉeestis la IJK-on), tiel nia opinio ne estis konsiderita. Kvankam ni skribe esprimis nian opinion al la estraro tuj kiam ni ricevis la leteron de NJE, tiu nia opinio ne estis voĉlegita antaŭ la komitato. Pro tio estas niaflanke iuj duboj pri la justeco kaj demokratieco de tiu decido, ĉar oni konsideris argumenton nur de unu flanko.

Ĉu laŭ vi la redakcio de TEJO tutmonde faris iujn erarojn lige kun la publikaĵoj rilate la artikolon de Christopher Culver?

- Nu, jes kaj ne. La prezentmaniero de la artikolo en TEJO Tutmonde 110 estis ja iom troiga – kvankam estas ja malĝuste diri ke tiu bildo prezentas “fekantan birdon” ĉar la nomo de tiu Pepo-bildo estas precize “postaĵo”, kaj nur tion ĝi montras. Estas evidente ke tiu prezento estis tro polemika kaj ne “politike korekta” kaj do malhelpis nian originalan intencon, alivorte reliefigi la sofismojn kaj mensogojn de la eseo de Culver. Sed, tion dirinte, ni tute ne bedaŭras pri la enhavo mem de la artikolo kaj opinias ĝin tute trafa, respondas Joel Amis.

Heming Welde Thorbjørnsen mem konfirmas, ke li kontrolis la freŝan numeron de TEJO tutmonde antaŭ ĝia apero, sed ne volis komenti, ĉu li ion forstrekis. Li ankaŭ ne volis esprimi iun opinion pri la decido de la komitato, ke li persone kontroladu la enhavon de TEJO tutmonde.

- Oni ja ĉiam rajtas diskuti, ĉu la prezidanto, ĉu alia estrarano prenu taskon, sed ĉi-kaze la Komitato instrukciis min fari la taskon, kaj kiel prezidanto mi estas dungita de la Komitato kaj ja sekvos ĝiajn ordonojn.

Kiel vi mem sintenas al la anglalingva artikolo de Christopher Culver, aperinta en la reto, kaj la komentoj pri ĝi, aperintaj en la pasinta kaj nun aktuala numero de TEJO tutmonde?

- Ankaŭ tio ĉi estas afero traktita kaj en la estraro kaj en la komitato de TEJO, kaj mi do ne liberas ĝin komenti per miaj personaj opinioj. La oficiala sinteno de TEJO estas ke ĉiu rajtas je sia opinio en ajna lingvo, do ankaŭ Christopher Culver rajtas kritiki TEJO-n en la angla.

Male ol TEJO tutmonde, la oficiala organo de UEA - laŭ informoj aperintaj en la gazeto mem - ne estas kontrolata de iu reprezentanto de la estraro antaŭ ol ĝi iras al la presejo.

Ni petis István Ertl, la antaŭan redaktoron de la revuo Esperanto, komenti la decidon pri anticipa kontrolo de TEJO tutmonde.

- Mi opinias ke en matura organizaĵo redaktoro ne bezonas ĉi tiajn kontrolojn kaj aprobojn de ties estraro. Tamen, ĉe oficiala organo la redaktoran liberecon necese kontraŭpezu redaktora sento de respondeco al, kaj bona kono de, la politiko kaj sintenoj de la koncerna organizaĵo. Dum mia redaktoreco ĉe UEA validis, kaj nun plu validas, regularo pri redaktopolitiko por la revuo Esperanto. Tie sub "redakta sendependeco kaj konsultado" legeblas kelkaj limigoj, laŭ mi tute pravigeblaj, al la redaktora libereco. Aliajn limigojn ol tiajn mi ne spertis.

- Mi diru ke la preskribon "la redaktoro devas laŭeble anticipe informi kaj konsulti la estraranojn pri tekstoj, kiuj rekte tuŝas ties laboron en UEA" mi kutimis apliki, almenaŭ se tempomanko ne tro premis, ne nur al estraranoj, sed ĝenerale al aktivuloj kies kampon tuŝis aperonta teksto – jam pro la ĵurnalisma principo vaste kaj plurflanke informiĝi pri la traktata temo.

Rilataj ligoj

arkivita en: ,
mateno
mateno diras:
2006-02-07 17:36

la artikolo de Christopher Culver estas legebla esperantlingve en la adreso http://www.mujweb.cz/www/krichjo/diverseco.html