Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Matthieu Gauvain / Pri la sciencaj vortoj

Pri la sciencaj vortoj

de Matthieu Gauvain (Mateo Gavano) — Laste modifita: 2011-01-23 16:28
De iomete da tempo, mi kunlaboris sur la esperanta Vikipedio, kaj tio pripensigis min pri la kreado kaj uzado de (vivo)sciencaj vortoj en Esperanto.

Laborante sur artikoloj pri vivosciencoj, mi vidis multege da vortoj tradukitaj laŭsone, anstataŭ vere esperantiĝis. Mi temp-al-tempe skribis kelkajn ideojn sur mia uzanto paĝo, pri maniero plibonigi tion kaj pri la rolo de Vikipedio.

Jen, vi povas vidi la nunan rezulton en mia uzanto paĝo.

Tie estas pripensoj kaj provoj. Vi tie povas aldoni komentojn, kaj eĉ plilongigi la vortlistojn!


Ekzemple, jen tekstero:

Eble, pli klera ŝajnas tiu, kiu kapablas diri:
* Entomologio estas fako de zoologio pri la insektoj.
* Pedunklo estas tigo kiu subtenas floron.
* Kaliko estas aro de sepaloj.
* Ovario estas ujo kiu enhavas ovolojn.
* ktp.

Dum, danke al analizeblaj vortoj, multe da frazoj iĝas eĉ tute trivialaj, senutilaj. Tio vidigas senutilecon de la novaj radikoj:
* Insektoscienco estas fako de bestoscienco pri la insektoj.
* Flortigo estas tigo kiu subtenas floron.
* Sepalaro estas aro de sepaloj.
* Ovolujo estas ujo kiu enhavas ovolojn.
* ktp.

La uzado de la lingvo en la lastaj frazoj ŝajnas al mi pli bela, arta, lerta, mirinda, komprenebla de ĉiuj.



Amike,
Matthieu Gauvain, el Francujo.
arkivita en:
Apro
Apro diras:
2011-01-23 16:59

Mi tute konsentas pri tiu maniero plirichigi Esperanton sen egoiste pli kaj pli malfaciligi ghin senutile.
Dank'al e-istoj, tre baldau Esperanto estos tiom malfacila kiom la angla, kaj tiam ne plu estos kialo por eklerni ghin, des pli ke, kompare kun la angla, tre malmulte da homoj parolas Esperanton, kiun fanfaronuloj prezentas kiel "facila" lingvo !
Apro
Apro diras:
2011-01-23 16:59

Mi tute konsentas pri tiu maniero plirichigi Esperanton sen egoiste pli kaj pli malfaciligi ghin senutile.
Dank'al e-istoj, tre baldau Esperanto estos tiom malfacila kiom la angla, kaj tiam ne plu estos kialo por eklerni ghin, des pli ke, kompare kun la angla, tre malmulte da homoj parolas Esperanton, kiun fanfaronuloj prezentas kiel "facila" lingvo !
Licxjo
Licxjo diras:
2011-01-29 18:09
Mi tute ne estas "bonlingvismano" (kvankam mi komprenas la emon tiel pensi), sed hieraŭ tute hazarde mi legis en letero de Zamenhof (2.III.1907) tiun ĉi:

"Ĉar mi ne povas postuli, ke la mondo lernu dekojn da miloj da vortoj, tial la nombro de la radikoj devas esti tre malgranda kaj ĉio alia devas esti kreata laŭ la leĝoj de la lingvo (ne prenata simple el la ekzistantaj lingvoj por plaĉi al la poliglotuloj)."

LM
mateo
mateo diras:
2011-01-30 09:58
Interesa, dankon!
Kie legeblas ĉi tiu letero?
Licxjo
Licxjo diras:
2011-01-30 19:25
Mi legis la leteron en la volumo "por kaj kontraŭ reformoj!" ("iam kompletigota plena verkaro de l.l. zamenhof", eldonejo ludovikito, 1980), p. 44, "letero al Riegel". Ĝi ne aperas en la du-voluma "Leteroj de Zamenhof" redaktita de Waringhien.

LM
Kirilo
Kirilo diras:
2011-01-30 21:06
Mi plene konsentas kun tiu eldiro, tamen mi pensas, ke Zamenhof parolas pri la ordinara lingvo, ne pri faka lingvaĵo.
Li mem en la tradukoj de fakaj tekstoj abunde uzis la helenlatinajn terminojn, vd. jen: http://www.ipernity.com/blog/bernardo/274703
Renatocorsetti
Renatocorsetti diras:
2011-01-23 17:31
Kara Mateo,

ĉu vi bonvolu kontatki min per mesaĝo al renato.corsetti@espernato.org ?

Amike

Renato
Renatocorsetti
Renatocorsetti diras:
2011-01-23 17:31
blahma
blahma diras:
2011-01-23 19:45
La klopodo konservi esperanton simpla kaj logika lingvo estas certe bonvenaj, kaj la streboj pri "bona lingvo" ja tute ne estas nekonataj al la esperantistaro (kio nur konfirmas la fakto ke Renato Corsetti tuj eĥiĝis ankaŭ ĉi tie).

Tamen atentu, ke ne ekskluzive tia aliro povas savi la lingvon. Tiuj "analizeblaj vortoj" povas multkaze tre bone funkcii en la "popola lingvo", sed ne ĉiam estas uzeblaj en la lingvo de scienco. Ekzistas multaj fakvortoj, kie per tia analizo oni alvenus al nelogikaĵo - ne ĉiam "x-aro" estas aro de x-oj, ne ĉiam "x-y-o" estas "x-a y-o", aŭ ne ĉiam tia priskribo estas preciza aŭ unike identiga. Tial ankaŭ en la naciaj lingvoj ofte ekzistas paroj "popola vorto" - "scienca vorto".

Vidu ekz. ĝuste en la Vikipedio: "Ruĝvostuloj estas popola nomo por la specioj de la genro Phoenicurus (kiu havigas ankaŭ la nomon de fenikuroj)." (http://eo.wikipedia.org/wiki/Ru%C4%9Dvostuloj_%28grupo%29) La homoj tute bone povas diri "ruĝvostuloj", subkomprenante ĉiam ke temas pri tiu konkreta genro de birdoj, sed la zoologoj ĉiam prefere uzos la nomon "fenikuroj" (aŭ la latinaĵon "phoenicuri"), simple ĉar ne ĉiu "estaĵo kun ruĝa vosto" estas nepre "ruĝvostulo" en tiu ĉi senco.

Mi dankas al vi pro via kunlaboremo pri la Vikipedio, ĝojas ke vi interesatigas vin ankaŭ pri terminologio kaj esperas ke via agado en tiu projekto daŭros.
mateo
mateo diras:
2011-01-24 10:59
Certe, vorta signifo povas ŝanĝi de ties radikoj. Simpla ekzemplo estas "klorofilo", el la grekaj "kloro", verda, kaj "filo", folio. Kompreneble, tiu vorto ne temas pri verda folio. Tamen mi pensas ke tre ofte oni povas komprenebligi la vortojn. Kome, eĉ se la signifo de "x-aro" estus pli malsimpla ol "aro de x-oj", ĉiuj multe pli facile memoros ĝin tiel ke per novradiko, ĉu ne? Kaj la unua fojo ke oni vidas ĝin, oni almenaŭ havas ideo de ties signifo. Ekzemple, petalaro povus certe esti aro de iom da petaloj, sed mi pensas ke ne bezonas vorto por diri "aro de la sepaloj de nur unu floro", ĉar tio estas evidenta.

Pri la malsameco inter popola kaj scienca sencoj, mi pensas ke tio ne estas tiel grava kiel ŝajnus. Kompreneble, en popola medio, frago estos ĉiam frukto, dum en scienca medio ĝi estas nur karna florbazo, kun multe da fruktetoj supre. La vorto frukto havas do du tre malsamajn signifojn laŭ la medio. La fakto ke iu vorto ne havas precize sama signifo laŭ la medio ne indigas novan vorton.

Dankon pro viaj komentoj!
blahma
blahma diras:
2011-01-23 20:55
En via vikipediista paĝo mi ĵus legis pli detale pri viaj pensoj. Vi proponas ke Vikipedio iĝu lingva laboratorio en kiu oni evoluu novajn vortojn de esperanto, forigu la nun uzatajn komplikajn vortojn kaj fajnigu la aktualan lingvouzon. Sed bedaŭrinde ĝuste tio NE estas la celo de Vikipedio. Iom klarigas tion la paĝo http://eo.wikipedia.org/[…]/Vikipedio:Kio_Vikipedio_ne_estas , pli multajn klarigojn donas la angla versio http://en.wikipedia.org/[…]/Wikipedia:What_Wikipedia_is_not - Vikipedio kiel enciklopedio havas la celon dokumenti la mondon tia kia ĝi estas, kaj tial en ĝi ne estas loko por originalaj esploroj, distribuado de opinioj, vortarecaj informoj aŭ lingvaj reformoj. Kaj tio validas ankaŭ por la Vikipedio en Esperanto, kvankam ĝi ja pro la aparteco de esperanto kiel lingvo estas en iom malsama situacio ol la ceteraj vikipediaj lingvoj.

Tamen evoluo de la faka kaj scienca lingvaĵo en esperanto estas tre grava temo kaj vi en via paĝo tute prave konscias pri ties ankoraŭ tre subevoluinta kaj priplorinda stato. Tial tre gravas ke esperantistoj interesiĝu pri tio, des pli junaj kiel vi, mi aŭ aliaj miaj kolegoj en E@I. Se la afero interesas vin kaj vi ŝatus iom pli sisteme pri tio okupiĝi (ĉar por serioza laboro tio necesas), mi atentigas vin interalie pri la konferenco KAEST (http://kaest.ikso.net/) kies multaj prelegoj de la lasta jaro legeblas ankaŭ rete, pri la planata Vikimanio (www.vikipedio.net), pri la Vikia Vortaro (http://kono.be/vivo) kiu eble estas ĝuste tia lingva laboratorio kiun vi serĉas, pri la retejo Komputeko (www.komputeko.net) kiu estas modernigota kaj ĝeneraligota modelo por terminkolektoj de diversaj fakoj kies retan kompiladon E@I volas estonte subteni, aŭ pri la Terminologia forumo de la ĉi-jara UK en Kopenhago kiun E@I eble (kun)organizos. Neneglektinda estas ankaŭ la agado de ISAE (http://www.eventoj.hu/isae/) kies Scienca Revuo troveblas rete kaj kiu nun ŝajnas revigliĝi. Via ĉu pasiva ĉu aktiva partopreno en ajna el tiaj forumoj estos tre bonvena!
mateo
mateo diras:
2011-01-24 11:15
Pri la celo de vikipedio rebrili la mondon tia kia ĝi estas, mi tute konsentas en aliaj lingvoj. Sed vi mem diris ke la esperanta Vikipedio estas en malsama situacio ol la aliaj lingvoj, kaj tio tre gravas.

Pri multe da fakaj temoj, neniu uzis esperanton. Eĉ se iuj uzis esperanton, ili faris vortojn, sed la uzado ne estas tia, kia oni ne povas ilin ŝanĝi. Kiam estas kelkaj vortoj, ili ne rebrilas la mondo, sed nur la malganda laboro de la tradukinto kiu nur traduki laŭsone, sed tio ne signifas ke tiu vorto estas vere uzata, en la vera mondo. Ili estas pli volonte provizoraj tradukoj antaŭ ke oni vere esperantigis ilin. Kiel Eo-Vikipedio povus celi dokumenti la mondon tia kia ĝi estas, dum nenio estas?

Grandan dankon pro viaj ligiloj kaj proponoj!
blahma
blahma diras:
2011-01-27 16:23
Dankon pro viaj reagoj, ĝojigas min via pozitiva akcepto de miaj ja iom kritikaj komentoj, kaj mi esperas ke vi plu trovados inspiron por agado kaj ankaŭ la taŭgajn farmanierojn por tio.

Vi tute pravas, ke pri multaj fakoj oni neniam vere okupiĝis per esperanto, aŭ se jes, oni faris tion antaŭ jardekoj kaj la fako dume multe plu evoluis (sed eĉ tiam la malnova fakliteraturo estas elserĉenda kaj uzenda kiel starto). Ene de E@I ekzistas plano pri terminaro.net, ia ĝeneraligo de Komputeko, kiu nun jam tre bone funkcias por stabiligo de la komputika vortostoko de esperanto, tiel ke estonte enestu pli da fakoj. Kaj en tia kolekto oni tute nature antaŭvidas diskutejon, konkuradon de diversaj fontoj ktp. Mi konsilas al vi aliĝi al la dissendolisto ecxei-membroj ĉe yahoogroups.com por tiel esti regule informata pri la E@I-agado.

Rilata projekto de E@I ankaŭ estas Bretaro (kies betaversio, nur porinforma, videblas ĉe http://bretaro.ikso.net/) kiu estas projekto por katalogigo, ciferecigo kaj enretigo de la esperanto-literaturo. Tio inkluzivas ankaŭ la malnovajn vortarojn, terminarojn, fakverkojn ktp., kiuj ĝuste estas tiom malfacile malkovreblaj aŭ troveblaj (eĉ se vi jam scias, ke io aperis, vi povas apenaŭ havi aliron al ĝi) kaj tio kaŭzas grandajn ĝenojn al verkantoj de ekz. vikipediaj fakaj artikoloj hodiaŭ, kaj ofte gvidas al ignoro de tiu laboro de niaj antaŭuloj, tute simple ĉar ni pri ĝi eĉ ne ekscias (parto de la Bretaro-projekto estas komuna katalogo de laŭeble ĉiu esperanto-literaturo aperinta).

Fine mi ankoraŭ atentigu vin, ke terminologio estas aparta scienco, kun striktaj reguloj, kaj ekzistas personoj kiuj pro tio eĉ rifuzos paroli al vi se vi nur miksos terminaron kun simpla aro de iaj vortotradukoj. Kvankam tia aliro ja ne estas afabla, kaj kvankam esperanto en multaj fakoj ja eĉ pro simpla tradukokolekto jam tre profitus kompare al nuna situacio, tiuj reguloj de terminologia laboro ja estas atentindaj kaj studindaj, precipe por iu kiel vi kiu pli interesiĝas pri la temo. Mi konsilas kiel komencon konatiĝi kun la verko de Jan Werner, kiu troveblas rete ĉe: http://www.eventoj.hu/[…]/terminkurs.htm Sukceson!
Tonyo
Tonyo diras:
2011-01-25 16:40
Mi tute konsentas kun Marek ke Vikipedio NE estas la loko por proponi la modifon de lingvouzoj ja firmigitaj. Fakte, unu el la plej bonaj celoj por kiuj devus taŭgi Vikipedio estas ĝuste la diskonigo de la terminologia laboro farita ĝis nun en foje kaŝitaj komitatoj, retlistoj aŭ konferencoj, aŭ troveblaj en ne tre venditaj libroj aŭ revuoj, kio igas ĉiujn nin ĉiufoje elpensi novajn terminojn kaj ree malkovri la radon.

Same okazas kun multaj aliaj esprimoj, esperantigoj, proverboj, citaĵoj, ktp, pri kiuj ni trovas diversajn variajntojn en la esperanta literaturo, kaj kiuj estus tre facile alireblaj en loko kiel Vikipedio.

Tial, ni uzu la jam firmigitajn esprimojn en Vikipedio, kaj ne elpensu novajn se jam ekzistas firma lingvouzo. Se vi havas aliajn proponojn, pli bone diskutu ilin en la terminologiaj diskutejoj, konvinku tie uzantojn, kaj poste portu la rezulton al Vikipedio. Mi mem havas kelkajn proprajn stilajn preferojn (kiel la sistema uzo de -an- por loĝantoj de landoj http://bit.ly/hispaniano aŭ la uzo de -iĉ- kiel maskla prefikso http://bit.ly/seksismo ), kiujn mi uzas en miaj propraj artikoloj, sed mi konscias ke temas pri minoritataj elektoj, kaj en Vikipedio mi preferas verki laŭ la ĝeneralaj reguloj uzataj de la plejmulto.
edmundo
edmundo diras:
2011-01-25 17:37
"Diskuto"-paĝo en Vikipedio ne estas tamen tute malbona loko por proponi novan terminon. Eble ViVo (http://www.kono.be/vivo/) estas pli bona, kondiĉe ke oni kapablas verki trafan difinon. ("Difino" estas la sola deviga kampo, do oni povas krei novan artikolon kun nur difino, se oni ne scias nomon por ĝi en iu ajn lingvo, sed kredas, ke tia nomo devus ekzisti. Bedaŭrinde, la sperto montras, ke verki trafan difinon ofte ne estas facile.)

Mi timas, ke la "terminologiaj diskutejoj" plej ofte ne ekzistas, aŭ ne aktivas. Se vi konas tian diskutejon, bonvolu certigi, ke ĝi estas trovebla per Guglo, kaj ke Vikipedio havas ligon al ĝi.
Tonyo
Tonyo diras:
2011-01-25 23:15
Edmundo:
>> "Diskuto"-paĝo en Vikipedio ne estas tamen tute malbona loko por proponi novan terminon.

Mi konsentas. Kaj mi eĉ ne kontraŭas ke alternativaj terminoj aperu en la artikolo mem.
Fakte, mi mem uzis tiajn artikol- kaj diskutpaĝojn por trovi interkonsenton pri taŭga esperantigo por io tiel grava kiel la malsano konata laŭ la nomo de s-ro Alzheimer. Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Alchajmero
Sed mi antaŭe demandis en pluraj aliaj lokoj, kaj ne provis devigi mian propran kriterion. Do, se oni tin humile, antaŭen.

Pri terminologio: por tio zorgas la Terminologia Centro de UEA http://www.esperanto.net/tec/ , ĉu ne?
blahma
blahma diras:
2011-01-27 16:11
JES, almenaŭ teorie pri tio zorgas TEC. Sed kiel mi lernis en KAEST, TEC estas nuntempe pli-malpli unu homo, kiu nur zorgas pri la retpaĝaro, kaj la organizo/centro estas pli-malpli dormanta. Dum KAEST okazis kelkhora diskuto pri terminologia laboro laŭ modernaj manieroj kaj de nuntempaj kaj ofte junaj aktivuloj. Mi havas la protokolon de ĝi, sed dume bedaŭrinde ŝajne apenaŭ io el la entuziasmaj planoj realiĝis, ankaŭ ĉar la diskuto estis tiom spontanea, la homoj tiom diversaj kaj eble temis dume pli pri teoriumado kaj "oni-devus"-umado ol veraj planoj (finfine, la tuto estas tute neformala, kaj pri financado eĉ ne pensu, kaj certe ankaŭ tio rolas). Por iom pli serioza forumo kaj esperebla estonta certa revigligo de TEC estas espero rilate al aparta aranĝo Terminologia forumo planata de E@I en asisto de Detlev Blanke por la venonta UK en Kopenhago. Dume disponeblas el fakaĵoj nur la libroj (esceptokaze enretigitaj) kaj la fakaj asocioj, kiuj tamen ankaŭ mem en tre multaj kazoj estas nur surpaperaj, dormantaj, aŭ ties estroj apenaŭ atingeblaj.
esperanto
esperanto diras:
2011-01-27 18:09
Kun intereso mi legis tion.
Blahus ekzakte priskribas la situacion kiel mi konas ghin de jaroj, jardekoj en la Eo-movado. Certa faktereno estas pli malpli la ludejo de unu-du homoj, kiuj monopolas la aferon kaj ech ne deziras, ke aliaj ekokupighu pri ghi.
Tion mi spertis siatempe kiam mi faris proponojn en GIL, GIL-websajto, GIL-bulteno. La respondo chiam estis: NE (krom se oni sendis iun kontribuajhojn por publikigo au proponon por prelego). Do, mi vidis, ke la koncernaj aktivuloj ne tro dezriis, ke oni enmiksighu en ilia propra laboro. Do, mi perdis la intereson.

Same estis en aliaj kazoj, kie unuopaj diktatoroj mem volis okupighi pri sia ludejo kaj chiam negative reagis au ne respondis, kiam oni alportis ideojn.
Do, mi perdis la intereson ankau en tiuj kazoj.

En la kazo de UEA-komisionoj, ktp, mi ech ne audacis fari proponojn, char lau similaj spertoj anticipe mi sciis, ke oni tio estas sensenca klopodo.
En UEA chio estas/is monopolata de Tonkin, Lins, Blanke, Corsetti, kiuj chion decidis, ekzemple kiu apartenu al tiuj komisionoj, kiu preelgu en IKU, kiu partoprenu en iuj aranghoj, ktp. Do se oni volas fari ion, kio ne plachas al ili, oni havas nenian shancon.
Jam de jaroj mi ne plu ricevis inviton por kunlaboro, do mi perdis la intereson kaj atendas pli bon ajn tempojn.

Plurfoje mi proponis kunlaboron lige kun mia propra websajto planlingvoj.ch Neniu reagis. Do, mi perdis la intereson kaj eliminis chion, kio ne rilatas al miaj propraj projektoj. La laboro estis tro granda aktualigi la resursojn de aliaj.

ktp.
javergara
javergara diras:
2011-01-28 03:49
Mi ghojas pro tio ke E@I planas ankau transpreni la taskon organizi la Terminologian Forumon.

Jam de pluraj jaroj la geedzoj Blanke persiste klopodas kaj veki la atenton pri la neceso havi sisteman, rigoran terminologian lingvoplanadon por Esperanto, kaj subtene kunordigi tiun laboron. Ja gravas daurigi ilian laboron, i.a. la serion de UK-aj Terminologiaj Forumoj lerte gviditaj de Detlev Blanke. Mi mem organizis la lastan el tiuj, okazinta dum la UEA-jubilea UK en Roterdamo (2008). Tamen chiam mankas homfortoj, kaj la margheneco de nia lingvokomunumo, kun malofta, kutime sensignifa faka aplikado de la lingvo, malhelpas. Tial mi havas fortajn esperojn pri Vikipedio.

Shajne do finfine kreighis la kondichoj por havi fruktodonan agadon chi-kampe. Ni bezonas homojn pretajn labori.

José Antonio Vergara
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-01-28 08:29
Kara Antonio,

la Terminoligia Forumo estus tere utila. Problemo, estas, ke esperantistoj estas specifa komunumo, kiu konsistas de tre diversaj tipoj precipe tamen laborantaj aux agantaj plej parte sole, unuope. Ili estas tiel sppecaj, ke ofte ne scipovas kunlabori. Cxiu opinias sin la plej sagxa.

Krom tio plej granda grupo estas tiu, kiu mem nenion scipovas fari, sed se iu ion proponas, cxu komencas agi,tuj pretas kun plena energio kritiki, plibonigi, simple ili estas plibonsciantoj kaj mem nenionpovantoj.

Do, miaj mondplibonigantoj, ne deprenu emon al aktivuloj, sed se vi mem ne volas agi estu almenaux silenta kaj observu.Kritiki sen doni ekzemplojn de bonaj solvoj povas ecx stultaj.

Anstataux gxoji, ke iu aktivas, ke volas kontribui do envias, ke iu povus ion atingi por kio mem ne kapablas. Ni devus kompreni , ke atingo de alia por Esperanto estu ankaux mia atingo kaj mia atingo estu ankaux via!
Bedauxrinde en E-movado regas plejparte priskribita de Krilow -"Ezoko, cigno kaj kankro" -situacio.
mateo
mateo diras:
2011-01-25 18:03
Sed Esperanto ne estas fermita sistemo kun vortoj kiuj validas kaj aliaj kiuj nevalidas. Ĉiuj rajtas fari vortojn laŭ simplaj reguloj. Do, kial bezonus terminologia laboro validante la uzon de vorto? Se iu preferas la vortoj birdostudado aŭ insektoscienco anstataŭ ornitologio kaj entomologio, tiu ne bezonas rigardi en esperanta vortaro se la vorto ekzistas, kiel ĉe aliaj lingvoj, ĉar tiuj vortoj certe ekzistas, eĉ antaŭ ilia unua uzo. Ne temas do pri "modifo de lingvouzo".

Krome, sur Vikipedio oni povas diskuti do se iuj ne konsentus, oni uzus la rezulton de la debato. Mi do ne komprenas viajn argumentojn pri "terminologia laboro".
Kirilo
Kirilo diras:
2011-01-25 20:22
Mi anticipe pardonpetas, se mi skribos ion ofendan, sed via komento starigas al mi la harojn.

Eble temas pri ĝenerala "malsano" de la Interreta generacio (percepti nur, kio estas en la Reto), eble pri troa ardo ne nova aktivulo - sed ĉu vi vere preferas ignori ĉion ĝistiaman, la laboron de generacioj de fakuloj, kaj anstataŭe "el la ventro" formi novajn terminojn?!
Kredu min, sinjoro, mi de kelkaj jaroj prilaboretas (pro tempomanko bedaŭrinde nur maloftege) lingvistikan vortaron, kaj mi lernis, ke terminologia laboro apartenas al la vere malfacilaj taskoj, por kiuj oni bezonas multe da tempo, sperto kaj erudicio. Se ne, mi publikigus jam kvin vortarojn; sed fakte mi bezonos ankoraŭ multajn jarojn.

Mi ree petas (kaj per tio por mi la diskuto estas finita, ĉar pliajn argumentojn ne necesas aldoni): Se vin vere interesas tia laboro, kleriĝu pri terminologio (literaturon vd. supre), restu klera kaj plikleriĝu pri via fako, kaj ne reinventu la radon pro nekonsidero de la laboro jam farita (parte multa).

Sincere,
Kirilo

P.S.: Kia lingvo estas E-o, tion difinas la Fundamento kaj la lingvouzo de la plimulto. Tio nepre implicas ankaŭ la validecon aŭ nevalidecon de vortoj. E-o jam delonge ne plu estas ludilo.
Jorge
Jorge diras:
2011-01-25 20:32
Mi konsentas kun Kirilo. Kaj al Mateo Gavano mi sincere rekomendas ke li unue pli bone kaj firme regu la bazan gramatikon de esperanto (i.a. pri la uzado de n-finajho, transitiveco de verboj ktp) antau ol audaci lekcii kaj teoriumi pri terminologio kaj bonalingvismo. Per multe da atenta legado de plej diversaj verkoj li vershajne iam sukcesos regi pli bone la lingvon kaj ekhavi agrablan, fluan kaj naturan stilon.
mateo
mateo diras:
2011-01-25 18:36
Mi legis vian paĝon pri londnomoj, kaj fakte tio malsamas kun sciencaj vortoj. Pri tio, vere temas pri modifon de lingvouzo, kaj eĉ se oni konsentas (kaj pri la -an- sistemo mi tute konsentegas, mi jam pripensis tion sed mi ne ankoraŭ legis tiun ideon, mi dankas vin), oni ne povas, sole, modifi la lingvouzon, precipe en Vikipedio. Sed kiel mi ĵus diris, uzi vortojn kunmetitaj anstataŭ grekaj ne estas modifo de la lingvo, ĉar tiuj vortoj jam ekzistas.
lunazzi
lunazzi diras:
2011-01-24 01:23
Ne cxiam eblas, sed certe indas pridiskuti la akcepton de vortoj pli facilaj. Mi proponas, ekzemple, faciligi la geografian lokigan manieron. Oni uzas: Nordo, sudo, oriento, okcidento.
Imagu anstatauxi per: sudo, malsudo, oriento, maloriento, ekzempĺe. Oni uzus nur duono da radikoj! Krom sxangxi la tradician vidpunkton pri esti cxio norda la plej grava.
Same: latitudo, longitudo, povas sxangxi al "sudeco, orienteco". Nur du radikoj el ses, entute. Pri kurbo de surfacoj, lensoj: konvergxa, divergxa => konvergxa,malkonvergxa.
mateo
mateo diras:
2011-01-24 11:21
Tiuj kvar vortoj ankaŭ seniluziigis min kiam mi lernis ilin. Iuj diros ke bedaŭrinde, oni ne povas refari la historio kaj ke tiuj vortoj estas tro uzataj por ŝanĝi ilin. Mi pli volonte diras: kial ne?

Mi tre ŝatas sudeco kaj orienteco, mi uzos ilin ;-)
Jorge
Jorge diras:
2011-01-24 18:45
NW = malsud-maloriento ;-)

Kompatinda kompaso!
lunazzi
lunazzi diras:
2011-01-29 01:50
Esprimi per kvar leteroj ol du, eble ne estus tiel komplika. Angle skribita kompaso ecx uzas tri por pliaj dividoj, sed plibone estus dividi angule, per grau, ekzemple: 45, 22 , k.t.p.
Kirilo
Kirilo diras:
2011-01-24 14:55
Mi petas ĉiujn partoprenantojn de ĉi tiu diskuto, precipe la "bonlingvistojn", ne feliĉigi aliajn E-istojn per ŝajne "facilaj" vortoj.
Mi tute konsentas, ke pro la tutmonda pretendo de E-o en la ĉiutaga lingvo oni estu ŝparema rilate neologismojn. Sed la faklingvo havas tute alian uzantarojn kaj celon ol la ĉiutaga lingvo. Al fakuloj NE helpas la anstataŭigo de internacia (do rekonebla) termino per pure E-a (do nerekonebla) kunmetaĵo, male, tio malplifaciligas al sciencistoj lerni E-on per tekstoj el sia fako.
Krome, en la praktiko longaj kunmetaĵoj kiel "maloriento" estas pezaj, precipe por la vortfarado. Kaj, kiel Marek jam skribis, ne trompiĝu de la ŝajna enhava klareco de la kunmetaĵoj, baza leĝo de la lingvistiko estas "kunmetaĵo ne estas difino".
Homoj, uzu vian energion por la reklamado de E-o, per tio vi gajnos pli ol per iu "faciligo" de la lingvo, kiun oni ne bezonas.
mateo
mateo diras:
2011-01-24 17:51
Dankon pro via komento, kaj mi volus respondi al kelkaj el viaj ideoj.

>> "Al fakuloj NE helpas la anstataŭigo de internacia (do rekonebla) termino per pure E-a (do nerekonebla) kunmetaĵo, male, tio malplifaciligas al sciencistoj lerni E-on per tekstoj el sia fako".

Eble, sed tiel vi rigardas la homojn kiel du apartaj aroj, la nefaka popolo flanke, la fakuloj aliflanke. la ĉiutaga lingvo flanke, kaj faklingvo aliflanke. Mia vidpunkto estas mala: mi ne ŝatas la murojn, fosaĵojn kaj limojn. Bedaŭrinda estas teksto kies lego ne eblas nur pro malfacilaj fakulaj vortoj. Certe la internaciaj vortoj estas rekoneblaj, sed por rekoni necesas koni. Analizeblan vorton ĉiuj komprenas. Kaj tio ne estas problemo por la fakuloj, male tio ne faras nova vorto lernenda, ĉar eĉ se oni rekonas esperantiĝan vorton dum lego, tamen por scii diri ĝin bezonas lerni.

Eble nur la "bonlingvistoj" rajtas pripensi la lingvon, kaj pardonu min tio mi ne estas. Sed tio ankoraŭ estas fosaĵo.
Kirilo
Kirilo diras:
2011-01-24 18:56
Dankon pro la komento.

Vi pravas, fakte ekzistas diversaj grupoj da homoj, kiuj diferenciĝas laŭ la klero en diversaj kampoj. Mi estas historia lingvisto, mi multon scias ekz. pri la hitita lingvo kaj ties historio. Rilate tion mi apartenas al la fakuloj, kaj la plejmulto estas la averaĝa popolo. Rilate aliajn fakojn (ekz. medicinon, jursciencon, ekonomion...) mi estas ano de la neklera amaso kaj aliaj estas la fakuloj. Tio estas simpla fakto, kiun vi aŭ iu alia ne povos ŝanĝi.
Kaj eĉ se vi povus, precipe terminoj ne estus la ĝusta bataliloj, ĉar ili estas nur etikedoj por nocioj. Ĉi-lastajn oni devas lerni ene de sistemo kaj skolo, el la terminoj, eĉ se ili estas bone kompreneblaj kunmetaĵoj, oni komprenas nur etan parton de la enhavo.

Mi tre petas al ĉiuj vikipediistoj (k.a.) plikleriĝi pri terminologio, kaj rekomendas la sekvajn librojn:
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=5716
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=700
kaj la artikolojn de Wera Blanke, ekz. http://katalogo.uea.org/kat[…]trovu=Trovu+en+la+kategorio
edmundo
edmundo diras:
2011-01-24 22:44
Ŝajnas al mi, ke ambaŭ "flankoj" certagrade pravas en ĉi tiu diskuto. Jes, la "internaciaj" vortoj ofte estas pli facilaj por eŭropaj fakuloj ol nove inventitaj kunmetaĵoj. Tamen, ne nepre por ĉiuj ĉinaj fakuloj. Jes, estas multe pli malfacile lerni la signifon de vorto ol la sonon kaj literumon, do pli facilaj vortoj ne multe helpas lerni pri fako. Tamen, kelkfoje ekzistas homoj, kiuj jam konas la fakon per alia lingvo. (Bonlingvismaj diskutoj estus pli konvinkaj, se la ĉinoj pli aktive partoprenus!) Cetere, fakuloj ofte trudas malfacilajn terminojn al la ĝenerala publiko: ekzemple oni invitas pacienton veni al "oftamologo" anstataŭ al "okulkuracisto". Kelkfoje tiuj fakvortoj eĉ kondukas al (mal)amuzaj incidentoj: en Britio bando da stultoj atakis la domon de "pediatro", pensante, ke "pediatro" estas unu el tiuj fiuloj, kiuj seksumas kun infanoj. Alia ekzemplo: La jura lingvaĵo ofte estas iom stranga, do en Britio la registaro enkondukis kelkajn novajn vortojn por nocioj, kiujn ankaŭ la "viktimoj" de la jura sistemo ofte devas kompreni - kaj ne surprize, kelkaj homoj plendis pri la ŝanĝo. Ne nur en Esperantujo oni proponas kaj kontraŭas simpligon de fakvortoj. Do, ĉe ambaŭ flankoj oni ne troigu, laŭ mi. La tradiciaj greklatinaj terminoj havas sian valoron. Ankaŭ novaj kunmetaĵoj eble havas valoron.
Kirilo
Kirilo diras:
2011-01-25 09:14
Mi dankas vin pro via balancita komento, Edmundo!

Vi pravas, ke al la respondeco de fakuloj apartenas zorgi, ke la nefakuloj oni parolu per kompreneblaj vortoj, t.s., ke oni restigu la helenlatinajn* terminojn en la diskuto inter kolegoj. Bedaurinde kelkaj sciencistoj tion ne kapablas, kaj aliaj (ne nepre sciencistoj, sed ekz. politikistoj) intence parolas malfacilkompreneble por aspekti pli serioze/grave.

Mi tial tute ne kontrauas la formadon de pure E-aj terminoj, sed ilia kampo (r)estu la publika sfero, oni ne altrudu ilin al la fakuloj, kiuj nek volas nek bezonas ilin.

*Ne nur, ekz. en la hindeuropa lingvoscienco oni uzas multajn malnovhindarjajn (sanskritajn) terminojn, ekz. tatpurusha (dependa determina kunmetajho), sandhi (sintaksa sonasimiligho)...
mateo
mateo diras:
2011-01-25 11:35
>> "precipe terminoj ne estus la ĝusta bataliloj, ĉar ili estas nur etikedoj por nocioj. Ĉi-lastajn oni devas lerni ene de sistemo kaj skolo, el la terminoj, eĉ se ili estas bone kompreneblaj kunmetaĵoj, oni komprenas nur etan parton de la enhavo."

Bone, se oni pensas tion, oni tute konsentas kun vi ke vortoj ne (tro) gravas. Sed mi pensas tute alimaniere: ŝajnas al mi ke multe da tre simplaj ideoj, tre simplaj nocioj, estas kaŝitaj per malsimplaj vortoj. Pro tio la scio ne eblas por multaj, nur pro la vortoj, dum la nocioj multe povus kompreni. Faciligante la vortoj, oni do faciligas aliron al scio. Mi parolas pri la vivoscienco, aliajn aferojn mi ne sufiĉe konas.

Per "birdostudado" aŭ "birdoscienco" eble vi pensas ke oni nur komprenas eta parto el nocio, dum mi pensas ke ĉiuj komprenas grandan parton de la enhavo. Male, kiom da esperantistoj tuj kompenas "ornitologio"?

Plej admirindaj estas skribistoj kiuj eldonas libron legebla de ĉiuj, sen fakulaj vortoj, tamen kun novaj ideoj multinteresaj por la fakuloj. Ekzemple "Egoisma geno" de Richard Dawkins.


>> "Mi tial tute ne kontrauas la formadon de pure E-aj terminoj, sed ilia kampo (r)estu la publika sfero"

Bonege, ĉar mi antaŭĉio parolis pri la vortoj en Vikipedio, kaj Vikipedio devu esti legebla de ĉiuj, ne nur la "fakuloj".


>> "oni ne altrudu ilin al la fakuloj, kiuj nek volas nek bezonas ilin."

Mi pensis ke ĉiuj povas pensi malsame kaj memstare, kaj mi ne certas ke ĉiuj la fakuloj nek volas nek bezonas ilin.
Tonyo
Tonyo diras:
2011-01-25 16:46
>> Ambaŭ flankoj pravas, sed oni ne troigu
>> La tradiciaj greklatinaj terminoj havas sian valoron. Ankaŭ novaj kunmetaĵoj eble havas valoron.

Jes, mi konsentas. Oni diskutu nu ĉu oni uzu unu aŭ alian formon, sed kiam oni uzu ilin. http://www.liberafolio.org/2007/normalalingvo/
javergara
javergara diras:
2011-01-28 03:36
Mi subtenas la saghe kompromisan sintenon de Edmund.

Mi supozas min mem esti pironano au modera, neekstremisma bonlingvano (do, neniel korsetisma), char mi alte taksas la liberigan, krean ilon kiun nia lingvo donas al chiu uzanto per sia vortfara sistemo. Tial, mi shatas la interesajn provojn de Mathieu pri kunmetitaj fakterminoj, kiujn li ligas al la chiam bezonata kaj subtenenda emo al demokratiigo de la scioj (Vikipedio fakte estas grava kontribuo al tiu strebado).

Sed male al Corsetti, mi ankau opinias valoraj la helenlatinajn sciencajn terminojn, relative internaciajn. Ili estas vaste uzataj kaj do la scio pri ili estas kleriga, ankau por neokcidentlingvanoj.

Amike,

José Antonio Vergara
bernardo
bernardo diras:
2011-01-25 08:18
Analizon de la libro "La bona lingvo" de Claude Piron legu tie chi: http://www.ipernity.com/blog/37943/292276.

Kiel Zamenhof solvis la problemon de medicina terminaro oni povas ekscii tie chi: http://www.ipernity.com/blog/37943/274703.
mateo
mateo diras:
2011-01-25 11:55
Dankon pro tiuj pripenseroj.

Mi volus diri ke mi eklernis esperanton de apenaŭ pli ol 1 jaro, mi ne konas multe la esperanto-mondo, kaj mi ne sciis pri tiu milito inter esperantistoj. Mi ne celis partopreni al ĝi. Mi nur pripensis kelkajn ideojn memstare, bazitaj de artikoloj de Vikipedio pri temo kiun mi konas, la plantoscienco.
Licxjo
Licxjo diras:
2011-01-25 17:20
Mi ne komprenas kial oni nomas "diskuton" kaj "malkonsenton" milito . . . tio ne estas unika afero en Esperantujo, sed same okazas en aliaj rondoj. Oni povas eĉ vigle malkonsenti kun ies ideoj sen estiĝo de milito. Kaj nur el tiaj diskutoj aperas plej diversaj ideoj, opinioj kaj perspektivoj. Oni ne vundiĝu tro facile kiam iu alia diras "Ho, mi malkonsentas kun vi!" Pli bone oni diru "En ordo--ni daŭrigu la konversacion."

LM
edmundo
edmundo diras:
2011-01-25 17:49
Kelkfoje la homoj formas grupojn kaj prenas flankojn kaj atakas la kontraŭan flankon sen ajna perspektivo solvi iun problemon. Eĉ sen tio, kelkfoje la konversacio ne estas daŭriginda, se ĝi foruzas multe da tempo, kaj neniu diras ion novan. Tamen, verŝajne iu jam diris tion ...
mateo
mateo diras:
2011-01-25 18:23
Mi miloble konsentas kun Licxjo. Mi tute certas ke la debato, diskuto kun uloj kiuj malsamopinias, estas bazo de pripenso kaj antaŭiĝo. Mi tre ŝatas debati, kaj pensas ke tro ofte ekde uloj malkonsentas oni pliŝatas forgesi la malsamecojn anstataŭ debati. Se mi skribis miaj ideoj, estas ĝuste ĉar mi ne certas pri ilin kaj volas aŭskulti aliajn opiniojn.

Mi uzis la vorto "milito", certe iom rapide kaj malbone, ĉar mi ĵus malkovris ke estis jam "du kampoj", ke mi estas tuj rigardata kiel bonlingvista dum mi ne ankoraŭ jam aŭdis tiun vorton, kaj ke ekzemple en la ligiloj donita de Bernardo, multaj komentoj ne estas vere "amika debato" sed pli verdire mokaĵoj.
bernardo
bernardo diras:
2011-01-25 18:25
Jes, Lee, tiel ideale estu. Sed en la realo tiel ne estas. Ak. Renato Corsetti, la chefa motoro kaj organizanto de "bonlingvismo", ne estas tre ema al faktoj. Vidu tiun artikolon de Ak. Bertil Wennergren, la aùtoro de la gramatiko PMEG (PoMo), pri -ata/ -ita: http://lingvakritiko.com/[…]/. Wennergren tre klare montras, kiel Corsetti misprezentas facile kontroleblajn faktojn. Chu vere indas "daùrigi la konversacion" kun tiaj malhoneste argumentantaj "samideanoj"?
Marcos
Marcos diras:
2011-01-26 15:29
Mi plene subtenas la aliron de Matthieu. Ankaŭ en fakaj tekstoj oni povas eluzi la multajn eblojn de la Esperanta vortfarado, anstataŭ blinde imiti nacilingvojn.

Mi vidas ke Matthieu estis ĉi tie diversmaniere kritikata kaj atakata. Mi ĉi tie respondas al kelkaj el la kritikoj.

Marek atentigas pri tio, ke Vikipedio ne entenu originalan esploron, kaj el tio konkludas, ke la Esperanta Vikipedio ne estas la ĝusta loko por pluevoluigi la Esperantan terminaron. Tio laŭ mi estas tute malĝusta kaj ege malutila konkludo. Ĝuste ĉe KAEST, kiun Marek mencias, ofte estis menciata la problemo de la Esperanta faklingvo, ke ĝi estas evoluigata nur teorie, per eldonado de terminaroj kaj vortaroj entenantaj fakajn terminojn, sed malmulte aplikata praktike. Samtempe estis plurfoje laŭdata la Esperanta Vikipedio pro tio ke ĝi ebligas praktikan aplikon de la faklingvo. Se oni nun kiel Marek volas tute apartigi la teorian evoluigon de la faklingvo disde ĝia praktika apliko en la Vikipedio, oni tuj mortigas la provojn pluevoluigi nian faklingvon. La aferoj devas iri man-en-mane, kaj tio ankaŭ signifas, ke en la diskutpaĝoj de la Vikipedio oni rajtas diskuti pri terminoj, kaj el tiuj diskutoj tiri konkludojn pri la uzota lingvaĵo en la artikoloj. Kompreneble, oni en tiuj diskutoj ankaŭ atentu la laboron, kiun jam plenumis terminaristoj kaj vortaristoj, sed tio ne signifas ke oni ĉesu mem pensi pri la taŭgeco de terminoj.

Marek plue mencias Komputekon (modernigOTA kaj ĝeneraligOTA): Dum ĝia onta versio ankoraŭ ne ekzistas, oni ne kritiku iun pro tio, ke li ne uzas ĝin! La ankaŭ menciita Vikia Vortaro ankoraŭ apenaŭ estas uzata por diskutoj pri fakaj terminoj, dum en la Vikipedio jam delonge floras tiaj diskutoj. Kial komenci la diskuton en loko, kie verŝajne partoprenos malpli da homoj, anstataŭ diskuti tie, kie oni trovas kundiskutantojn, kaj kie oni reale aplikas la pridiskutatajn terminojn?

Jorge kritikas Metthieu pro liaj gramatikaj eraroj: Laŭ mi, Matthieu faras - por iu kiu eklernis Esperanton nur antaŭ unu jaro - malmultegajn gramatikajn erarojn, kaj kun tia lernorapido la lastaj restantaj eraroj verŝajne baldaŭ malaperas. Ĉiuokaze, la malmultaj eraroj neniel malplivalorigas liajn valorajn pripensojn pri terminoj kaj vortfarado.

Cyril petas ke pure Esperantaj terminoj ne estu altrudataj al la fakuloj. Sed samtempe li ŝajne emas altrudi al fakuloj la greklatinajn terminojn, almenaŭ kiam temas pri la inter-fakula komunikado. Matthieu mem estas fakulo pri biologio, same kiel mi estas fakulo pri matematiko, logiko kaj komputa lingvoscienco. Ĉu Cyril rajtas al ni trudi, ke la pure Esperantajn terminojn ni uzu nur en la publika sfero (do en en niaj fakaj sferoj), dum ni ne rajtas trudi al li la inverson? Laŭ mi neniu trudu ion al la aliaj, sed la Vikipedio estas komuna verkaĵo, do oni devas tie komune decidi kiujn terminojn uzi. Ĉe tiaj komunaj decidoj certe ambaŭ flankoj devas akcepti kompromisojn; sed kiel la kompromisoj aspektas en unuopaj kazoj nur povas esti decidate per unuopaj diskutoj pri terminoj kaj la per ili esprimataj konceptoj, sur la diskutpaĝoj de la Vikipedio.
Kirilo
Kirilo diras:
2011-01-26 20:28
Marcos, la problemo estas, ke komencantoj emas reinventadi la radon (tute natura procezo), kaj mi pensas, ke la plimulto de ni trapasis kelkajn lingvajn stadiojn, ekz. mi iam ekscias, kiel facile estas traduki poezion al E-o, do mi komencis rimi per ...adas - ...adas, ...inde - ...inde ktp. ;-)

Rilate la argumenton, vi forgesas, ke la (plejparte) helenlatina nomenklaturo pro regulo 15 de la FG jam estas parto de la E-a leksikono, oni devas al la terminoj nur apliki la E-an ortografion kaj aldoni vortkategorian finaĵon. Male, la formado kaj enkonduko de pure E-aj terminoj, estas formado de nova nomenklaturo, kiu unue devus gajni akcepton. Do vi kaj aliaj preferas ĝin, mi kaj multaj aliaj ne, ĉar mi ne volas konsulti leksikonon por skribi al kolego pri iu eltrovo.
mateo
mateo diras:
2011-01-27 12:08
Mi dankegas Marcos pro tian komenton!

Antaŭe, pardonu min daŭrigi (multerare) la interparoladon, eĉ se por Kirilo "la diskuto estas finita, ĉar pliajn argumentojn ne necesas aldoni". Sed mi altrudas neniun legi min kaj, kiel mi diris, mi ŝatas debati. (Pardonu min ankaŭ pro viaj haroj).

Verdire, mi ne celas nek "ignori ĉion ĝistiaman" nek reinventadi la radon. (Tamen, se la ĉi-rado estus kvadrata, tio ne estus tute senutila. Eble mi "malsanas pro Interreta generacio". Tamen, infomoj pri esperanto ne estas facile troveblaj, kaj hodiaŭ mi pensas ke mirinda ilo kiel Vikipedio iĝas pli kaj pli referenco, kaj multaj uzas ĝin ofte. Krome mi kredas je la potenco de kuna laboro de ĉiuj, pli ol la laboro de unu sola fakulo.

La regulo 15 temas pri la intenaciaj vortoj. Sed por mi la problemo estas ke vorto povas esti en ĉiuj lingvoj, sed ne konata de ties denaskaj parolantoj. Certe ĉiuj komprenos "biologio". Sed kio pri "entomologio", "ornitologio"? Kiom da uloj tuj komprenas tiujn vortojn, dum, certe, laŭ la 15a regulo oni rajtas ĝin esperantigi tiel? Ĉu vere vi bezonas konsulti leksikonon por kompreni insektoscienco kaj birdoscienco? Se ne, kial ili devus gajni akcepton? Tio ŝajnas strangega al mi. (Mi ankoraŭ uzas samajn ekzemplojn, ĉar neniu respondis al mi pri ilin).

Alia problemo pri la aplikado la E-an ortografion, estas la perdo de la etimologia signifo. Ekzemple la tri grekaj vorteroj kiujn oni skribas france per "phile", ŝati, "phyle", aro, kaj "phylle", folio. Laŭsone, oni ne rekonas ilin. Ekzemploj en esperanto estas pedofilio por la unua, filogenetiko por la dua, kaj klorofilo, filotaksio por la tria.

Mi konscias ke ne eblas faciligi ĉiujn vortojn (en biologio, oni konas la vorta multeco) sed mi tamen pensas ke por multaj oni povas.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-02-18 23:09
En multaj lingvoj ekzistas kaj la scienca termino kaj la popola. En la germana, ekzemple: Delonix regia - Flamboyant - Flammenbaum - la latina termino, sed la germanoj foje uzas la francan vorton aŭ la pli priskriba germana (Flammenbaum). Mi kredas ke la esperanta termino estas "kasio". Por mi gravas, ĉar kie mi loĝas kreskas tiu arbo multe - mi eĉ havas unu en mia ĝardeno. Imagu ke mi devus diri "delonix regia" kiam mi parolas pri mia ĝardeno ĉiutage!!!! Do, kiam fakuloj fakumas, ke ili uzu la sciencan vorton. Dum ĉiutaga konversacio, mi preferas la "popolan" nomon. (Oni nomis tiun arbon "fajroarbo" ĉar dum junio kaj julio ĝi havas brule ruĝajn florojn. La arbo prae venis el Madagaskaro. Mi admiras la profundpensadon de Mateo. Fojfoje kelkaj esperantistoj tiom "seriozas" kaj al ili mankas pli malpeza vivsinteno. Ke kresku mil floroj!
Manuel
Manuel diras:
2011-01-26 18:50
Estimata, mi pensas ke utilos al vi mia traktajho "Quelle clé pour la terminologie internationale". Se vi havas intereson, bonvolu havigi al mi vian retadreson. La mia estas mh.uniespo@skynet.be