Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Marcos's Home / Esperanto post 125 jaroj (en 2137)

Esperanto post 125 jaroj (en 2137)

de Markos Kramer Laste modifita: 2012-02-26 18:55
Interesas min kiel optimismaj aŭ pesimismaj Esperantistoj estas rilate la estontecon de Esperanto.

Por ekscii tion, mi prezentas dek eblajn estontajn situaciojn de Esperanto, kiujn mi difinas tiel ke en ĉiu difinita momento precize unu el ili devos esti la realo. Pro la ĉi-jara 125-jariĝo de Esperanto, mi petas vin pripensi la eblan situacion post pluaj 125 jaroj, do je la 250-jariĝo de Esperanto en 2137. Bonvolu indiki, kiun verŝajnecon vi donas al ĉiu el la jenaj eblaj situacioj en 2137:

1. Ne plu ekzistos la homaro.
2. Daŭre ekzistos homoj, sed neniu plu uzos lingvon (ekzemple ĉar oni komunikos per nelingva telepatia teĥniko).
3. Oni daŭre uzos lingvojn, sed neniu uzos Esperanton.
4. Daŭre ekzistos Esperanta komunumo/movado, sed signife malpli forta ol nun.
5. Ekzistos Esperanta komunumo/movado simile forta kiel nun (kun kvanto de Esperanto-aktivaĵoj (parolado, reklamado, lernado) inter triono kaj trioblo de la nuna kvanto).
6. Ekzistos Esperanta komunumo/movado signife pli forta ol nun, sed Esperanto ne estos inter la tri plej gravaj lingvoj de internacia komunikado.
7. Esperanto estos la due aŭ trie plej grava lingvo de internacia komunikado.
8. Esperanto estos la plej grava lingvo de internacia komunikado, sed pli ol 5% de la lernejanoj en la mondo ne lernos Esperanton.
9. Esperanto estos la plej grava lingvo de internacia komunikado, kaj almenaŭ 95% de la lernejanoj en la mondo lernos Esperanton, sed daŭre estos aliaj vivantaj lingvoj.
10. Esperanto estos la sola vivanta lingvo. 

Logike, la sumo de la indikitaj verŝajnecoj devas esti 100%. Bonvolu ankaŭ indiki, kiel longe vi cerbumis pri via respondo, kaj ĉu vi legis la respondojn de aliaj antaŭe (mi preferus se ĉiu verkus sian respondon antaŭ ol legi tiujn de aliaj). 

Markos Kramer

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-02-27 11:44
- tio estas mia unua, tuja reago. Sed mi kredas ke la Esperantomovado post 125 jaroj ĉiuokaze aspektos tiel alimaniere ol hodiaŭ, ke la demando pri ĝia relativa grandeco estas duavica.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-02-27 14:56
1. 35%
2. 5%
3.- 6. -0%
7. 5%
8. 5%
9. 50%
10. 0%
Mi cerbumis 5 min. kaj ne legis aliajn respondojn.
yenovklazian
yenovklazian diras:
2012-02-27 20:40
Kompreneble vi ne elĉerpis ĉion per 1 ĝis 10. La Biblio klare montras pluan version de la estonteco.

Ĝis tiam oni atestos verŝajne la numeron kvin. Oni kunvenos, kunsidos, deklaros, propagandos kaj rezolucios.
simono
simono diras:
2012-02-28 12:03
1. 0%
2. 0%
3. 90%
4. 5%
5. 1%
6. 5%
7. 1%
8. 0%
9. 0%
10. 0%

Mi atentigas, ke la sondaĵo estas plene mallogike starigita. Aldone, nenecese multe tro komplika.
Eduardo
Eduardo diras:
2012-02-28 13:02
En ESP-ANG-POLA vortaro estas jene:
sond/i fathom; sound (out), measure the depth of sondować, badać, mierzyć sondą, med., techn. zgłębnikować; przen. zgłębiać; sondować, badać, wywiadywać się ~ilo sound sonda opini~(ad)o, ~ado de opinio(j) opinion poll sondaż
Alekso
Alekso diras:
2012-02-28 12:40
1. 8
2. 0
3. 16
4. 10
5. 15
6. 10
7. 13
8. 17
9. 11
10. 0

Cerbumotempo: ĉirkaŭ 10 minutoj
Marcos
Marcos diras:
2012-02-28 19:33
Alex skribis:

> Ĉu tio estas la ĝusta rezulto? :)

Almenaŭ ĝi estas tiu, kiu plej proksimas al mia propra (kiun mi verkis antaŭ ol publikigi la demandon, cerbumante dum 15 minutoj):

1. 4%
2. 0,01%
3. 0,08%
4. 32,1%
5. 26,1%
6. 17%
7. 9%
8. 6,7%
9. 5%
10. 0,01%

Yenovk skribis:

> Kompreneble vi ne elĉerpis ĉion per 1 ĝis 10. La Biblio klare montras pluan version de la estonteco.

Sekvas el pura logiko ke miaj dek ebloj elĉerpas ĉion. Eĉ se okazas ia reveno de Jesuo kaj/aŭ apokalipso, ankaŭ post tio aŭ daŭre ekzistos homoj uzantaj lingvojn (kaj tiam nepre validos unu el 3-10), aŭ la homoj ne plu uzos lingvojn (eblo 2, eĉ se estas pro alia kialo ol la nur ekzemple menciita kialo), aŭ ne plu estos homoj (eblo 1).
javergara
javergara diras:
2012-03-06 15:41
Dankon al Marcos ke li ekzercas niajn cerbojn per interesa invito pripensi la estontumon de nia afero. Mi ja estas (eble tro) optimisma.

1. 0%
2. 0%
3. 0%
4. 1%
5. 2%
6. 98%
7. 1%
8. 0%
9. 0%
10. 0%

José Antonio Vergara
javergara
javergara diras:
2012-03-06 15:45
Pardonon, mi nun rimarkas ke Marcos postulas indiki kiom longe oni cerbumis pri la temo: miakaze tre mallonge. Multe helpis por tio la laugrada prezento de la eblaj scenejoj.
Lau la plivastisma sinteno kiun mi defendas, la 6-a scenejo estas por mi la plej vershajna kaj atingebla, do igi nian aferon multe pli forta ol nun.
Lu
Lu diras:
2012-03-11 09:18
Por diri la veron mi ne interesiĝas pri enketo, kio estos post 125 jaroj. Sed mi pretus partopreni en simila enketo rilate al la stato post 10 aŭ post 25 jaroj. Tiukaze almenaŭ kelkaj el ni havos iom da ŝanco kompari la prognozojn kun la realo.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-03-11 11:56
Mi konsentas, ke konstatebla enketrezulto aspektas pli alloga. Tamen tiaj samaj demandoj celantaj la staton post 10 jaroj estas verŝajne sensencaj: krom se okazos neprobabla miraklo aŭ (interna) katastrofo, la situacio estos identa al la hodiaŭa. Post 25 jaroj, verŝajne same.

La pozitivan flankon de la prognozo de ni nuntempuloj ĝuos ne ni - apenaŭ iu el ni vivos ankoraŭ 125 jarojn - sed la futuruloj, kiuj ne povos ne ridi pri nia naivo.
Lu
Lu diras:
2012-04-29 12:47
Laŭ mia supozo la evoluo dum la venontaj dek jaroj estos verŝajne laŭ punkto 5, uzado inter la nuna kaj trioblo de la nuna kvanto (eble eĉ pli), konsiderante la evoluon dum la pasintaj dek jaroj. En tiu periodo mi vidas signifan progreson en multaj kampoj, ĉefe en la interreto, kie la fakta uzado kreskegis: Ekzistas nun Facebook (je ĉ. 80 % tradukita kaj daŭre uzata de Esperanto-parolantoj), Firefox en Esperanto, vikipedio, diversaj vortaroj, frazaro (Tatoeba), subtekstoj de filmoj ktp. Ŝajnas, ke la ĉiusemajna kaj ĉiujara uzotempo de Esperanto ĉe multaj Esperanto-parolantoj forte kreskis.

La kerna demando por la prognozo pri la venonta jardeko estas, ĉu kreiĝos strukturoj, kiuj prezentos la allogaĵojn de la Esperanto-uzado al la ekstera mondo - do efike surmerkatigos kaj privarbos Esperanto-kursojn kaj la Esperanto-aplikadon. Tre malfacile tion prognozi.
esperanto
esperanto diras:
2012-04-29 18:27
La kvanto de Eo-uzantoj (kiuj ne nepre devas esti identaj kun e-istoj) kreskos nur, se la kvalito kaj kun tio la valoro kaj prestigho de Eo kreskos. Nuntempe, kvalito, valoro kaj prestigho de Eo estas preskau nulaj, sendepende de la kvanto de Eo-uzantoj au e-istoj, pri kiuj ne estas tute klare kial ili uzas au volas uzi Eon.
aldone
aldone diras:
2012-04-29 20:11
Vi evidente ne estas aŭskultanto de la Esperanta Retradio. Tie aŭdeblas kaj legeblas ĉiutage altkvalita materialo je alta kvalito lingva kaj parola. Ignorante tion vi senvalorigas viajn konstatojn. Vi havas tro mallarĝan vidon je la afero de Esperanto: Vi nur vidas la mizeron de la "oficiala" movado sed ne vidas ke en la interreto io kreskas kio decide suprenportas nian lingvon. La evoluo estas malrapida sed konstanta.

Anstataŭ ignori tion estus pli bone partopreni.
esperanto
esperanto diras:
2012-04-29 20:23
Mi tute ne ignoras la "neoficialan" movadon, sed amare konstatas, ke grandparte ghi estas pli malpli same mizera. Char: la argumentoj kaj instrumentoj de la neoficiala movado estas la samaj, kiujn la "oficiala" movado (fakte: vomado) reprezentas.

Sub KVALITO mi evidente komprenas ion alian ol la averaghaj e-istoj.

Esceptoj estas ekzemple: Planlingva Kolekto en Vieno, sed tio ja ne apartenas al la Eo-movado. Nek al la oficiala, nek al la neoficiala. Kaj tiel plu.
esperanto
esperanto diras:
2012-04-30 01:06
Mi provis auskulti vian retradion, sed diablo scias kiel tio funkcias. Shajnas, ke por uzi ghin necesas elshuti iun (al mi nekonatan) softvaron, se oni ne volas resti sur iu pagho, kie iu virino estas forprenanta sian kalsoneton. Do, mi rezignas.
bUJDOSOiVAN
bUJDOSOiVAN diras:
2012-04-23 13:36
9
post unu minuto