Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Dima Ŝevĉenko / Facebook sen ajna averto forigas grupojn de esperantistoj

Facebook sen ajna averto forigas grupojn de esperantistoj

de Dima Ŝevĉenko Laste modifita: 2011-08-04 15:17
Antaŭ ĉirkaŭ 2 jaroj mi kreis en Facebook grupon por uzantojn kaj interesiĝantojn pri la esperantista komunumo http://esperanto.com .
Ĝi havis 1000-1200 partoprenantojn.
Grupo ĉefe celis informi pri la novaj teknikaj eblecoj kaj agado ĉirkaŭ tiu ĉi jam sufiĉe granda esperantista retejo.
La grupo estis relative aktiva: uzantoj uzis diskutojn, alŝutis bildojn, ofte (preskaŭ ĉiutage) uzis mikroblogon.
Antaŭ ĉirkaŭ 1-2 semajnoj la grupo plene senspure malaperis (dum mi partoprenis la UKon).
Kelkaj miaj amikoj ĉe Facebook supozas, ke temas pri la renovigo de la sistemo de la grupoj ĉe tiu ĉi socireta monstro, kadre de kiu estis forigita ankaŭ la grupo pri Esperanto.com.
Tamen nek la membrojn, nek la administranton de la grupo la administrantoj (aŭ la sistemo) de Facebook iel avertis aŭ kontaktis pri tiu ĉi intenco.

Tio portas malbonajn pensojn, ke morgaŭ povas same malaperi la paĝoj de UEA aŭ diversaj aliaj aktivaj esperantistaj grupoj ĉe Facebook.
Pro tio estos perditaj miloj da E-lingvaj mesaĝoj, fotoj de la renkontiĝoj, ligiloj, diskutoj...

Laŭ mi, tiuj okazaĵoj estas sufiĉe grava malavantaĝo por la Esperanto-agado pere de Facebook.
sapiro
sapiro diras:
2011-08-06 09:46
Lau la nuntempaj okazi/a/ntajxoj mi povas supozi,ke la forigo de grupoj de esperantistoj okazas ne hazarde,male tute konscie malgrau tio,ke oni cxie,cxiam povas legi pri la PRINCIPO DE LINGVA EGALRAJTECO.

Mi estus scivola pri tio,krom grupo de esperantistoj, kiuj grupoj estis forigitaj?

Mi povas nur esperi,ke cxi tio okazis vere cele de renovigo de la sistemo.

Metafore diriti,la premita al muro besto ekatakas.Ankau en socia fenomeno ofte okazas simile.La vera disputo okazas per argumentoj.Se ili mankas,au elcxerpigxas,sekvas aliaj "solvoj",ekzemple forigo de nedeziritaj lingvo au personoj.


edmundo
edmundo diras:
2011-08-06 09:54
Ĝi estas tute fia firmao. Se vi tamen uzos ĝin, estu preta tuj translokiĝi, kiam necesos, ekzemple al Ipernity aŭ Google+. Google estas malpli fia ol Facebook, laŭ mi.
kallekn
kallekn diras:
2011-08-06 12:49
Kial Facebook estas pli fia ol Google? Mi ne emas fortigi la monopolon de Google, kaj tial klopodas laŭeble eviti uzi ĝiajn servojn, sed tio estas eĉ pli malfacila ol eviti Facebook, ĉar la servoj de Google estas tiom bonaj. Hm.

Ipernity estas agrabla, ĉar estas malgranda firmao, kiu eĉ atentas la esperantistojn. Sed bedaŭrinde ĝia malgrandeco kaŭzas, ke ne el ĉiaj aparatoj facile eblas transmeti fotojn tien. Tamen ĝi laŭ mi preferindas al la servoj de grandaj kompanioj, kiel ekzemple Flickr de Yahoo, kiu siatempe helpis enprizonigi ĉinan opoziciulon.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-06 13:28
Ghis nun mi legis chefe fatrason en Facebook, simile kiel en diversaj Chatrooms, do mi ne alighis. Vershajne la firmao de tempo al tempo malplenigas la rubajhujon. Prave.
pistike65
pistike65 diras:
2011-08-06 17:11
Senhonte mi reklamu ke en la fresha Beletra Almanako
http://www.beletraalmanako.com/boao/ba11/index.html
aperas en mia traduko la longa eseo "Unu nekredebla Facebook-vivo en sesdek unu simplaj meditoj" de Arjen van Veelen. Partojn mi pli frue afishis che:
http://pistike65.wordpress.com/[…]/
http://pistike65.wordpress.com/[…]/

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2012-06-25 14:34
Post kontrolado de eble dudeko da paghoj de "gravaj, eminentaj" e-istoj, chefe temas pri UEA-"amikaro", kiu automate aperas antau viaj okuloj sen esti vokinta ghin/ilin, min mirigis la altgradaj malpleneco kaj stulteco de tiuj fejsbukaj paghoj. Fakte, la TOTALA fatraseco de tiu Fejsbuko, pri kiu mi legis, ke ghi entenas gravajn informojn, superis chiujn miajn imagojn, kompreneble en la plej negativa senco. Pri certaj personoj, kiuj en la Eo-movado validas kiel altnivelaj "intelektuloj" kaj gravaj gvidaj aktivuloj kaj funkciuloj, mi devas radikale shangi mian opinion (kiu antaue jam estis negativa), kompreneble ankorau en la pli plej negativa senco.

Lau mi, tiu Fejsbuko ech ne anstatauas la mizeran Vikipedion, el kiuj oni parte kopiis la informojn por transferi (transponi, transmeti au transporti) ilin en Fejsbukon, au simple ligi al Vikipedio au al siaj paghoj en propra retujo, ekzemple biografiajn informojn (mi nun rezignas mencii konkretajn nomojn), char oni evidente havis nenian alian ideon kiel sin nove prezenti, por ke la intereso de la vizitanto de la koncernaj fejsbukaj paghoj povu esti vekita (krom iuj stultaj komiksoj au fotoj, kiuj estas ne nur ridindaj sed ankau malbonkvalitaj, du superfluaj).

Mi ankau legis, ke estas tre malfacile eksregistrighi el Fejsbuko. Do, mi ech ne penos eksregistrighi kaj do restos registrita, kiel speco de anonima uzanto, char eble iam ja aperos io interesa por konsulti.
giuseppe
giuseppe diras:
2012-06-25 14:58
Facebook estas retejo por distriĝo / personaj kontaktoj. La ideo "konsulti" ĝin por trovi gravajn informojn (kaj eĉ anstataŭi Vikipedion) estas tute freneza.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-01 20:35
Oni ne devas plendi, se unue chio estas en la angla lingvo.

http://en.wikipedia.org/wiki/Facebook,_Inc.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-01 22:34
Do, en Eo ekzistas tamen http://eo.wikipedia.org/wiki/Facebook (sed magra teksto kompare kun la chefaj nacilingvoj).

Cetere, ankau la fondinto de Fejsbuko, Mark Zuckerberg, havas judan devenon (sed konsideras sin ateisto) kaj laudire revas pri pli bona mondo - pere de konstruado de virtuala interreto de amikoj, kiuj intershanghas siajn informojn, ankau privatajn. Interesa paralelo kun Zamenhof.
Fine de 2011 Fejsbuko havis 800 MILIONOJN da uzantoj. Nenia komparo kun Esperanto.

Al germanlingvanoj mi povas rekomendi:
http://www.amazon.de/Ph%C3%[…]p;qid=1341174698&sr=8-1

au

http://www.amazon.de/Ph%C3%[…]p;qid=1341174698&sr=8-2
pistike65
pistike65 diras:
2011-08-06 17:14
Hierau mi legis chi interesan artikolon pri la historio, funkciado, intencoj ktp de Google:
http://www.nybooks.com/[…]/

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2012-06-24 18:02
Hodiau mi registrighis en Fejsbuko, lau rekomendo de iu konato, char mi serchis iun retadreson.

Unue mi estis shokita de la giganta maro da idiota fatraso kaj superflua balasto, kiu tie malfermighis antau miaj okuloj. Kaj mi konstatis ankau, ke ekzakte la sama UEA-koterio aperas inter tiu amikaro, por postlasi siajn spurojn.

Ne dankon, mi povas perdi mian tempon prefere en iu berna bordelo anstatau en Fejsbuko.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-15 15:22
Ekde kiam mi reghistrighis en Fejsbuko, mi regule ricevas tiajn mesaghojn:

Gregoire Maertens möchte mit dir auf Facebook befreundet sein.
88 Freunde · 6 Pinnwandeinträge · 2 Gruppen
Anfrage bestätigen Alle Anfragen anzeigen


Mi forte dubas, ke Gregorie Maertens (kiun mi persone konas de 30 jaroj) shatus amikighi kun mi, kaj chu li scias, ke mi ricevis tian mesaghon. Tio en principo validas por chiuj aliaj ghisnun ricevitaj proponoj, parte de personoj, kies nomon mi audas unuafoje.

Aliflanke, pluraj personoj, kiujn mi kontaktis tra Fejsbuko, sendinte al ili retmesaghon kaj petinte ilin respondi al mia privata retadreso, ne respondis.

Do, mi ne povas serioze konsideri Fejsbukon, cetere ankau pro diversaj aliaj kauzoj.

Lau tio kion mi legis en la faka literaturo, Fejsbuko estas giganta komercajho de kelkaj usonaj komercistoj en Silicon Valley, precipe de la kvar-kvin estraranoj de Fejsbuko mem. Jam morgau ili povus vendi ghin kaj la tuta afero riskus disfali, se el komerca vidpunkto ghi ne plu estas alloga kaj inda, char oni inventos iun alternativon kaj daurigos pli malpli la samon per aliaj sociaj retoj.

Cetere la analogajn kontaktpronojn mi ricevadas ankau de LinkedIn, sen tie esti registrighinta.

pistike65
pistike65 diras:
2012-07-15 22:23
Grégoire Maertens estas aktiva uzanto de FB, havas 99 amikojn tie, i.a. min. Evidente, FB estas komercajho, sed ankau la Unua Libro ne estis senpaga.

amike
Istvan Ertl