Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / Zamenhof-centro en Bjalistoko malfondota

Zamenhof-centro en Bjalistoko malfondota

de Redakcio Laste modifita: 2016-05-24 08:11
La Zamenhof-centro en Bjalistoko estos malfondita kiel sendependa kultura institucio por ŝpari monon. Ĉiuj laborantoj estos maldungitaj. En diskuto pri la temo loka politikisto komparis Zamenhof kun Hitlero.

La Zamenhof-centro en Bjalistoko estis malfermita okaze de la Universala Kongreso en la urbo en 2009, kaj komence funkciis kiel sekcio de la Bjalistoka kulturcentro. Ekde januaro 2011 ĝi iĝis memstara kultura institucio, laŭ propono de la partio Civitana Platformo (Platforma Obywatelska, PO).

Nun la urba konsilio konkludis, ke por ŝpari monon necesas ekde la venonta jarŝanĝo malfondi la Zamenhof-centron kiel sendependan institucion. Lige kun tio, la laborantoj estos maldungitaj, sed eventuale kelkaj el ili estos poste redungitaj kadre de la kunigita Bjalistoka Kulturcentro, en kies strukturon la Zamenhof-centro eniros.

La planon subtenas precipe politikistoj de la konservema partio Juro kaj Justeco (Prawo i Sprawiedliwość, PiS), al kiuj krom la monelspezo ŝajne malplaĉas ankaŭ pli ĝenerale la laboro de la Zamenhof-centro.

En intervjuo kun la pola gazeto Gazeta Wyborcza, la grupestro de Civitana Platformo en la urba konsilio, Zbigniew Nikitorowicz, esprimis maltranvilon pri la plano.

– Kaj la patrono [Zamenhof], kaj la Centro estas la vizitkartoj de Bjalistoko. En la kunteksto de la lastaj naciismaj marŝoj en Bjalistoko, atakoj de naziismo kaj maltoleremo, ni devus montri subtenon al Centro Ludoviko Zamenhof, kiu propagandas multkulturecon kaj toleremon anstataŭ likvidi ĝin.

Jam dum la Universala Kongreso en 2009 lokaj vandaloj atakis la monumenton de Zamenhof en Bjalistoko, fajrigis la tendon, en kiu devis okazi la inaŭguro de la kongreso kaj enĵetis ŝtonon tra la fenestro de kongresa amasloĝejo. Ankaŭ aŭtobusoj de kongresanoj estis atakitaj de vandaloj.

Lastatempe eksterlandaj studentoj en Bjalistoko estis admonataj resti interne dum manifestacio de ekstremdekstruloj. La eksterlandaj studentoj troviĝas interalie en la Bjalistoka Politekniko, en kies konstruaĵoj okazis la Universala Kongreso en 2009.

Dum la diskutoj pri la estonteco de la Zamenhof-centro, Dariusz Wasilewski, konsiliano de la urbestra grupo, skribis en sia Facebook-paĝo, ke estas "bizare" provi konstrui la identecon de Bjalistoko sur la ideoj de Zamenhof. "Sed kion oni ja ne faras por naĝi en la ĉeffluo de la moda multkulturismo?" li demandis.

En la sama teksto li kritikis la homaranismon de Zamenhof kaj praktike komparis lin kun Hitlero: "Se al ĉi tio ni aldonas aliajn naivajn postulojn pri unuigo de landoj, leĝa kaj diplomatia superrego por starigi eternan pacon, ni vidas bizaran ideologion, de kiuj estis pluraj. Utopioj sonas bele, sed estas danĝeraj en sia realigo, pri kio donis ekzemplon kelkaj aliaj utopiaj planoj, kiuj malfeliĉe estis realigitaj (komunismo kun CCCP, la tria regno kun sia Mittel-Eŭropo kaj la uniismo de la eŭrokratoj)."

La komento vekis la atenton de amaskomunikiloj, kaj la urbestro Tadeusz Truskolaski distancigis sin de la eldiraĵoj de sia samgrupano, sed la plano nuligi la Zamenhof-centron kiel sendependan kulturan institucion restas.

arkivita en:
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2016-04-28 22:11
Eta korekto: Tiu kompleta idioto (alie mi ne povas ĝin esprimi) Dariusz Wasilewski ne estas ano de PiS, sed de la same fikonservema TK, la loka balota komitato de la urbestro Truskolaski.

Aktuale Bjalistoko estas konata pro du aferoj: Zamenhof/Esperanto kaj kiel neoficiala ĉefurbo de la brunuloj (politikaj). Ŝajne la dekstra plimulto de la urbkonsilianoj, silente tolerante la novfaŝistojn kaj fermonte la Z-Centron, volas, ke ilia urbo famu nur pro la lasta...
Redakcio
Redakcio diras:
2016-04-29 09:56
Efektive. Dankon pro la atentigo, korektite.

http://www.tadeusztruskolaski.pl/kandydaci/okreg-nr-5/
Kenecxjo Goldbergo
Kenecxjo Goldbergo diras:
2016-04-30 10:24
Familio Zamenhofo, mi diru, "forlasis" Bialistokon kiam Lejzer havis dekdu jarojn. Tiu mia avo forlasis la bialistoka regiono samag^e. Urbo Bialistoko ja profitis dum preskau` sep jaroj. Lau` la hebrea kulturo de Zamenhofo,kaj mia avo, la naskig^dato, post ies morto, ne plu gravas. La mortodato, lau` la tradicia hebrea (luna) kalendaro, tre gravas! Urbo Bialistoko jam profitis dum preskau` sep jaroj. Nu, bone. Mi g^ojas, ke E--ujo celebris la naskig^tagon de la au`toro de lingvo nia! Lau` mi, estos bone ke ni estas planantaj rememori la tagon kiam mankis el la mondo D--ro L.L. Zamenhof(o). La 14a de aprilo ja estas la sciata dato. Nu, bone. Mi mem kontrolos la tradician hebrean daton. Kutime, kandelo brulas de "la antau`a" vespero g^is la venonta vespero (tricia hebrea tago samas).


Kenecxjo Goldbergo
Kenecxjo Goldbergo diras:
2016-04-30 10:59
*Mi jam kontrolis la mortodaton de d--ro Zamenhofo lau` la tradicia hebrea (luna) kalendaro: la 22a de monato [NISAN]. En 2017 okazos tiu c^i dato la 18an de Aprilo. Mi propanas, ke ni c^iuj rememorigu la centjaran mankon de nia plej s^atata au`toro de la 14a aprilo g^is la 18a aprilo vespere!
Gecxjo Basov
Gecxjo Basov diras:
2016-05-01 20:12
Kia bedauro!!! Ekonomiaj cirkonstancoj au tamen politikaj?
Sebastiano
Sebastiano diras:
2016-05-02 21:28
Gratulon al la poloj.

D-ro Brosch, kiel ofte, scias fari nenion krom ĵeti invektivojn al alipensantoj. Bedaŭrinde.
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2016-05-03 10:08
Mi pli zorgigas, ke li ŝajne ne speciale multe pensas. Aliokaze li vidus la kontraŭdiron inter komparo de E-istoj al faŝistoj kaj tolerado de veraj faŝitoj nur unu semajnon pli frue.

Parenteze, ĉar vi tiel fidele sekvas min: Mi nun estas ankaŭ en Tvitero. ;-)
Peter Kühnel
Peter Kühnel diras:
2016-05-08 19:51
Ĉiuj esperanto-parolantoj en Eŭropa Unio kaj en UN, do en la tuta mondo, ni ĉiuj devas honti pro la stulteco de la junaj nenion lernintoj el la historio antaŭ 80 jaroj. Kaj ni devas agi kontraŭ la nova idiota faŝismo ne nur en pluraj Eŭropaj landoj kiaj Hungario, Germanio kaj Pollando, sed aparte en la naskiĝurbo de la aŭtoro de Esperanto: en Bjalistoko!
Kiel mi povas subteni la Civitanan Platformon kaj la urban konsilion Zbigniew Nikitorowicz? Kiel subteni la bonan agadon de la E-Centro, kiu ja estas LA vizitkarto de Bjalistoko? Amike: Petro Kühnel el Berlino, kunkonstruonta Esperanto-Kultur-Domon en Katmanduo/Nepalo
Wolfram Diestel
Wolfram Diestel diras:
2016-05-08 20:23
Pollando havas pisproblemon bedaŭrinde... Kiel kuraci?
Mi ĝojas ke kvaronmiliono da homoj protestis kontraŭe nun. Tio estas kuraĝige.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2016-05-11 23:44
Estas amuze, vidi, ke hodiaŭ germanoj denove volas dikti al la poloj, kiel ili devas konduti, uzante senĝene invektivojn kontraŭ la najbaraj popoloj kaj iliaj demokratie elektitaj reprezentantoj ("kompleta idioto", "pisproblemo").
Wolfram Diestel
Wolfram Diestel diras:
2016-05-12 19:07
Sebastiano, kion vi celas per "hodiaŭ germanoj denove volas dikti"? Ĉu vi konas iujn, multajn, konkretajn germanojn, kiuj volis antaŭe kaj volas nun dikti al poloj ion? Ĉu vi celas al mia komento? Mi simple malĝojas pri la evoluo sub gvido de la partio PiS kiel mi vidas kaj aŭdas ĝin.
Vi certe pravas, ke germanoj pro sia historio, estas aparte sentemaj pri demokratie elektitaj partioj, kiuj komencas bloki la rimedojn de la demokratio kaj subpremi la liberecon de aliaj. Mi same zorge observas evoluojn en mia propra lando kaj en Turkujo. Esperanto kiel pontolingvo aperis plurfoje jam timiga al diktatorecaj regantoj kaj estis subpremata pro tio. Eble mi faras malĝustajn konkludojn pro komparo al la historio.
Sed evidente ankaŭ multaj poloj zorgas pri la evoluo sub PiS. Kvaronmiliono estas pli da demonstrantoj ol komencis la politikajn ŝanĝojn en Lepsiko, ĉu vi memoras?
Tamen: Kial vi kritikas mian esprimmanieron anstataŭ kontribui vian propran opinion, ĝi povus certe helpi trovi pli realisman bildon?
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2016-05-15 16:53
Tiu singnifas, ke Unesko kaj UNWTO subtenas Hilteron.
Czeslaw
Czeslaw diras:
2016-06-09 22:53
Wolfram, vi min timigas konstatante, ke pro la zorgo pri mi vi intencas "kuraci" Pollandon kontraŭ PiS-problemo. Ĉu simile, kiel Ĉina PR defendis ĉinojn en Tibeto?
Kompreneble mi ne intencas ofendi vin, tamen mi estas certa, ke vi ĉerpis vian scion pri PL el tre neobjektiva fonto. Permesu do, ke mi eksplikos al vi tion, kio nun okazas ĉi-tie.
Poloj dum la postmilita "komunisma" periodo ne havis propran memstaran sendependan registaron. Tial poloj ĝenerale avidas la sendependecon, estas tiklaj pri ĉia trudado deekstere - ja ni tre nelonge povas ĝui la memstarecon. Tial ni volonte apogis kaj PiS kaj PO (Civitana Platformo) en la antaŭaj balotoj - nur NE komunistoj! Dum lastaj 8 jaroj la ŝancon bone regi havis PO. Ili akaparis ĉiujn gravajn ŝtatajn oficojn, ĉiujn kontrolajn ilojn, ankaŭ juĝistarojn kaj grandegan parton da medioj (gazetaro, televido, radio). Intertempe eksplodis multaj skandaloj kun la PO-gravuloj. En okuloj de averaĝa polo (se tia ekzistas) la regado de PO esis tre aroganta, ofte kontraŭpola, skandaloza (kaj la juĝistaj decidoj ofte estis okulfrape provoke nejustaj) kaj portanta ecojn de mafio. Multaj faktoj estis prezentitaj pri tio en la Parlamenta raporto, sed pli frue ni foje povis ekscii pri tio en la Reto - treege ŝokiga lekturo. Ankaŭ ili faris lastmomente ŝanĝojn en la Konstitucia Tribunalo, jam post tio, kiam ili eksentis, ke la balotado povas ne esti favora al ili. Ĉion-ĉi ni aprezas kiel provo plu miksi, malhelpi al la posteuloj.
La samo koncernas KOD (Komitato por Defendi Demokration). Oficiale ĝi kreiĝis por "defendi demokration" kaj alkonduki al pli fruaj elektoj. Tamen multaj nomas ĝin La Komitato por Defendi Bonfarton (la sama akronimo), pro multaj homoj, kiuj ĝin eniris, kaj kiuj povus bedaŭri la perditajn varmajn postenojn kaj nekontrolatajn privilegiojn. Tio tre seriozigas homojn, kiuj volas honeste labori kaj konduti.
La gazetara, televida krio estas rezulto de simpla mekanismo. La mondaj medioj kiel fonto ĉerpas informojn precipe de Gazeta Wyborcza kaj TVN, kies redaktoroj ofte havas multajn amikajn kontaktojn kun la mediaj centroj en Okcidento. Feliĉe jam nemultaj poloj fidas al tiuj informfontoj, kaj aperis kelkaj gazetoj kaj televidoj, kiuj estas pli objektivaj. Vi citas nombron da KOD-manifestantoj kiel "kvaronmiliono". Nur la menciitaj titoloj anoncis tian nombron. La oficialaj komunikoj de la Polico diris pri ĉ. 40000, simile aprezis aliaj oficialaj esploroj ĉ. 50000. Ankaŭ tiom estas multe, sed verdirinte la mezgranda futbalstadiono povas ampleksi tiun nombron da homoj. Interese estas, ke la laŭvica KOD-marŝo (04.06.2016) arigis ĉ. 10000 homojn, sed la menciitaj GW kaj TVN informis pri 50000. Ĉi-foje PO rifuzis sponsori la transporton de la partoprenantoj.
Mi komprenas, ke estas tre malkomforte perdi komfortan vivon, sed oni devas akcepti la decidojn de la DEMOKRATIA balotado. Kaj ne trompi al eksterlando pri la okazaĵoj.
Ankaŭ mi esperas, ke vi ne plu ofendos polojn parolante pri la bezono nin kuraci.
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2016-06-10 22:17
Efektive estas du Polujoj unu apud la alia.
La ĉi-supra rakonto el trans la monto montras la mondpercepton, kiu karakterizas tiun parton de la socio, kiun tre efike kunigas kaj mobilizas PiS, parolante pri konspiroj, eksteraj minacoj, korupto ktp. (la kutima populista kaĉo), dum ĝi samtempe mem rompas la propran konstitucion kaj subfosas demokratiajn kaj jurŝtatajn principojn por sekurigi kaj daŭrigi la propran regadon.
La alia Polujo estas tiu, kiu ĝis la pasinta jaro estis serioza partnero en Eŭropo kaj sume normala ŝtato.

Estas domaĝe, ke Kaczyński foruzas sian energion por la batalo kontraŭ imagitaj malamikoj. Se li agus en la intereso de Polujo kaj ĉiuj poloj anstataŭ por siaj propraj kompleksoj, li estus vere elstara ŝtatviro (kiel iam esprimis forumano).
Thierry Tailhades
Thierry Tailhades diras:
2016-06-10 09:53
Ĉu vi vere kredas, ke iu konsideros vian ĉisupran fabelon, kiel objektivan fonton?
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2016-06-10 11:49
La aktuala apogo de poloj por PIS estas ch. 35% (do sama kiel en la lastaj balotoj, kaj sume chiuj opoziciaj partioj ne havas tian apogon) kaj ekzemple por PO la apogo estas nur ch. 15% (do signifa falo kompare al la lastaj balotoj) - do tio estas respondo al la supraj komentoj.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2016-06-10 14:20
Jen unu el la opinisond(ad)o (demoskopioj): Antyrządowa nagonka, choć została rozkręcona do granic, nie przynosi opozycji żadnych efektów. Z najnowszego sondażu TNS Polska wynika, że PIS (Prawo i Sprawiedliwość - Rajto kaj Justeco) jest bezwględnym liderem. Wśród osób, które zadeklarowały udział w wyborach, na PiS zagłosowałoby 38 proc., na Nowoczesną (Moderna) - 13 proc., na PO (Civitana Platformo) - 12 proc., a na Kukiz‘15 - 9 proc. - wynika z sondażu TNS Polska. Pozostałe ugrupowania nie przekroczyły progu wyborczego. Resumo: PIS (Rajto kaj Justeco) - 38%, Moderna (Nowoczesna) - 13%, PO (Civitana Platformo) - 12%, Kukiz'15 - 9%. La aliaj partion ne trapasus la balot-sojlon. Mi eble aldonu, ke Kukiz'15 preskau ne estas opozicio, char plejofte apogas en pola parlamento (Sejmo) la partion PIS.
Czeslaw
Czeslaw diras:
2016-06-11 13:55
Cyril, mi admiras vian kapablon manipuli informojn, prezenti kiel eksperto la ordinarajn malverojn. Kompatinda estas defendo de la malhonesta sistemo. Kial vi ne mencias la rompadon de la Konstitucio far la antaŭa registaro, aŭ la fakton, ke la registaro de Donald Tusk neglektis pli ol 30 decidojn de la Konstitucia Tribunalo? La faktoj ne estas por vi komfortaj por defendi vian tezon pri la "serioza, normala ŝtato".
Ĉiun frazon, kiun mi antaŭe skribis mi povus disvolvi, aldoni kopiojn de la dokumentoj (pollingve). La mafia karaktero de la regado estas tre evidenta kaj pruvita. Ĉu tiajn ŝtatojn-partnerojn preferas la Eŭropo laŭ via bildo?
Estas vi, kiu multobligas kalkaĵon pri la "agado de Kaczyński por sekurigi kaj daŭrigi la propran regadon". Tiaj argumentoj jam ne konvinkas polojn, ne sufiĉas timigi per Kaczyński por reveni al PO-regado ne havante iun pozitivan programon.
Zamenhofano
Zamenhofano diras:
2016-06-12 13:05
Bonvolu rimarki, ke s-ro Wasilewski, kiu skribis tiujn stultajxojn pri Zamenhof ne estas politikisto de PiS, sed kontrauxe, estas apoganto de la urbestro Truskolaski, kiun ja apogis Civitana Platformo!

Poloj domokrate elektis novan registaro kaj nun minoritato volas pruvi, ke demokratio funkcias nur kiam oni elektas "gxustajn" personojn. Interesa situacio... :D