Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Valle redaktos la revuon Esperanto plian jaron

Valle redaktos la revuon Esperanto plian jaron

de Redakcio Laste modifita: 2015-05-14 09:39
La estraro de UEA daŭre ne plene kontentas pri la enhavo de la revuo Esperanto, sed tamen decidis longigi la kontrakton de redaktoro Fabrício Valle ĝis la julia-aŭgusta numero 2016. Pli frue la estraro donis al la redaktoro duonjaron por plibonigi la revuon. Por la posteno de ĝenerala direktoro Martin Schäffer estos forta kandidato, se li sin anoncos, diras la prezidanto de UEA.

La renovigo de la oficiala revuo devis esti inter la prioritatoj de la nuna estraro de UEA, kaj tiucele oni en oktobro 2013 elektis Fabrício Valle kiel novan redaktoron de la revuo Esperanto. Tamen la estraro ne tute kontentis pri lia laboro dum la unua jaro, kaj decidis ne longigi la kontrakton je plia plena jaro. Anstataŭe oni anoncis provperiodon de plia duonjaro.

La decido pri plia longigo aŭ ekserĉo de nova redaktoro devis esti farita ĝis la fino de marto 2015. Iom lastmomente, la 15-an de marto, la estraro komencis enketi inter hazarde elektitaj legantoj, kion ili opinias pri la nuna enhavo de la revuo. Neniu decido estis publike anoncita dum marto nek dum aprilo.

Post la Malferma tago en la Centra Oficejo de UEA fine de aprilo ekdisvastiĝis famoj, laŭ kiuj la kontrakto de la redaktoro ja estis longigita, sed oficiala anonco ne aperis. La 1-an de majo Libera Folio ankoraŭfoje kontaktis la prezidanton de UEA, Mark Fettes. Li konfirmis, ke la estraro decidis lasi Fabrício Valle daŭrigi dum plia jaro:

– La decido pri la redaktoro koliziis kun aliaj tempaj premoj kaj mi ne trovis momenton por formuli anoncon pri la afero. Jes, ni proponos al Fabricio plian unujaran kontrakton, ĝis la julia-aŭgusta numero venontjare. En tiu tempo ni havos novan ĝeneralan direktoron kaj reekzamenos multajn flankojn de la organizo de UEA, inkluzive de la rolo de la revuo en la nuntempa rete kunligita mondo.

Laŭ Fettes aliaj kandidatiĝoj por la posteno estos bonvenaj venontjare, post la planata trarigardo de la organizo de UEA. Tamen jam antaŭ tio necesos plibonigi la revuon, li diras:

– Povus esti ke ŝanĝoj en la difino de la redaktora posteno sekvos el tio, kaj sekve ni remalfermos la postenon al nova rondo de kandidatiĝoj. Por la nuna tempo, ni taksis pli fruktodone daŭrigi la kunlaboron kun Fabrício, celante daŭran pliboniĝon en kelkaj aspektoj de lia laboro inkluzive de la legebleco de la tekstoj.

La nuna ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, emeritiĝos en februaro 2016, kaj UEA nun serĉas lian posteulon. Alia famo, disvastiĝinta post la aprila Malferma tago, aludas ke la plej forta kandidato por la posteno estas la nuna ĝenerala sekretario de UEA, Martin Schäffer.

Laŭ Mark Fettes formala kandidatiĝo ankoraŭ ne okazis.

Pri la eventuala kandidateco de Martin Schäffer por la posteno de ĝenerala direktoro, mi povas diri nur, ke li verŝajne plenumus multajn el la kriterioj, kiujn ni publike anoncis, kaj sekve li estus forta kandidato. Tamen li ankoraŭ ne formale kandidatiĝis, kaj mi scias, ke en lia kazo pezas ankaŭ familiaj konsideroj. Estas do multe tro frue por taksi la ŝancojn, ke li fariĝus la posteulo de Osmo. Ni atendas la limdaton fine de majo por vidi, kiuj estos la efektivaj kandidatoj.

Libera Folio demandis al Martin Schäffer, ĉu li scias pri aliaj kandidatoj por la posteno, kaj kiuj estos liaj prioritatoj, se li estos elektita. Li respondis nur, ke li momente vojaĝas, sed tre baldaŭ skribos pli detale.

arkivita en:
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-05-02 20:51
Pardonu, ke mi komentas ĉi tie la idiotaĵojn de la Civito, sed ĉar ili ne ebligas komenti tie, mi faras en ĉi tiu forumo. Kiel ajn, la HeKo-anoj (aŭ la HeKo-ano) avide legas LF kaj do ankaŭ ĉi tion legos.

En sia lasta komuniko ("Fabrício Valle ŝvebus dum plia jaro", http://esperantio.net/index.php?id=2557), aperinta hieraŭ aŭ hodiaŭ sed misdatita je 28.4.2015 (la sistema falsdatado de la komunikoj estas la ĵurnalisma specialaĵo de HeKo), la ekskonsulo (pardonu: vickonsulo) regalas nin i.a. per jena perlo:

"Tamen pri ambaŭ postenoj [redaktoro kaj ĝenerala direktoro] nenio estas certa, krom du aferoj: la du oficoj ne koincidos en unu persono, kaj tiu estos nek virino nek afrikano – UEA ne estas sufiĉe evoluinta por tio".

Kia absurda idiotaĵo, kiu superas ĉiujn limojn - eĉ tiujn larĝajn limojn, kiujn la Civito permesas al si mem. Kial estos nek virino nek afrikano? Ĉu UEA nun subite iĝis mizogina kaj rasisma organizo? Ĉu la Civito havas iun pruvon de tio? (la simpla deziro kalumnii ne validas kiel pruvo). Se tiujn postenojn okupos nek virino nek afrikano, tio certe ŝuldiĝos ne al ia de la Civito elpensita UEAa mizogineco aŭ rasismo sed al neekzisto de tiaj kandidatoj aŭ al ekzisto de aliaj kandidatoj kun pli bonaj kvalifikoj.

Ĉu vere necesas memorigi, ke UEA jam havis direktorINon de la Centra Oficejo? http://eo.wikipedia.org/wiki/Marianne_Vermaas. Do jam en la 1950-aj jaroj (!!!) UEA estis "sufiĉe evoluinta por tio". Ĉu la Civito kaj la ekskonsulo (pardonu: vickonsulo) vere ne memoras tion, aŭ intence ignoras la fakton?

La Civito sendube pensis: "Ni ja scias, ke ĉi tio estas stultaĵo, eĉ kalumnio. Sed ni apogas nin sur la saĝo de la esperanta proverbaro: "Eĉ se kalumnio pasas, ĝi ĉiam ion lasas". Do...
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-05-03 18:37
Post mia LF-komento (kaj nur post) aperis pluraj priaj komentoj en HeKo. Hazardo? Tro senpoezie. Mi preferas pensi pri intergazeta (eĉ se nerekta) kunlaboro.

Cetere, pri tiu sistema falsado de la aperdato de la komunikoj: István Ertl malkovris, ke en la arkivo de komunikoj (http://esperantio.net/index.php?id=39) aperas kaj la dato de vera publikigo kaj la supozata dato de la komuniko. La afero ne povas ne amuzi. Laŭ delonga kutimo de HeKo la komunikojn oni disdatas laŭkonvene, la daton de publikigo (ja grava, aŭ nepra, informo por gazetaraj komunikoj de "retagentejo") oni ignoras laŭplaĉe. Vidu ekz. la amuzan monaton aprilo.
Thierry Tailhades
Thierry Tailhades diras:
2015-05-03 20:13
Klaŭnoj klaŭnas, jen ĉio.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2015-05-08 13:01
Tiom malmulte da reago al la temo de la artikolo . . . Eble la revuo de UEA tiom malmulte gravas.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-05-09 01:01
Mi ekhavas la saman impreson: "Esperanto" malmulte gravas. Aŭ tiuj ŝatantaj ĝin fajfas pri komentoj kaj tiuj malŝatantaj ĝin fajfas pri fajfado.

Manko de komentoj estus en ordo, se tio ne influus membronombron kaj do UEA ne plu perdadus membrojn. Ĉu estas tiel? Ie mi legis/aŭdis/sonĝis, ke la membronombro finfine altiĝis (haleluja!) ─ tamen ie mi sonĝis/aŭdis/legis, ke la nombro da MA-membroj denove malaltiĝis (malhaleluja!).
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2015-05-08 21:09
Lee konstatas, ke estas malmulte da reago al la grava temo Revuo de Esperanto. Kaj mi aldonos: malmulte da reago al la grava shangho en la Centra Oficejo de UEA. Pri la revuo, mi dirus, ke redakti ghin estas multe da laboro, kaj mi timas, ke ajna redaktoro ekcherpighos en tia posteno se ni ne trovas manieron helpi al li au shi. Pri la Estro en Roterdamo, mi timas, ke se diversaj kandidatoj, nun kaj en la venontaj monatoj, ne vizitas la oficejon kaj vidas ghuste kia estas kaj la chiutaga kaj strategia laboro de Osmo, ni riskas "kulturan konfikton" inter la nova Estro, la malnovaj dungitoj kaj la nedecidema Estraro. Pardonu ke mi utiligas la terminon NEDECIDEMA pri la Estraro (se mi estus en la Estraro estus eble ankorau pli tia!). Sed estas granda risko, ke lastminuta decido ankau pri la Ghenerala Direktoro de UEA povas kauzi seriozajn postajn problemojn. Konversacio kaj eventuala debato pri tia temo jam devis komencighi antau du jaroj. Eble Osmo savos nin, kiel Fabricio, kaj lastminute, li akceptos resti en sia posteno unu jaron pli.

Amike,

Dennis
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-05-14 11:56
> Libera Folio demandis al Martin Schäffer, ĉu li scias pri aliaj kandidatoj por la posteno, kaj kiuj estos liaj prioritatoj, se li estos elektita. Li respondis nur, ke li momente vojaĝas, sed tre baldaŭ skribos pli detale.
 
Memevidente "tre baldau" estas relativa koncepto sed du semajnojn post publikigo de la artikolo oni scivolas pri tiuj pliaj detaloj.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-06-03 23:05
>> Li respondis nur, ke li momente vojaĝas, sed tre baldaŭ skribos pli detale.

> Memevidente "tre baldau" estas relativa koncepto sed du semajnojn post publikigo de la artikolo oni scivolas pri tiuj pliaj detaloj.

Mi konsciis, ke "tre baldaŭ" estas relativa koncepto. Mi ne konsciis, ke ĝi estas tiom relativa.

d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-07-10 02:41
Hodiaŭ mi ricevis marton, aprilon, majon kaj junion kaj mi tre ĝojas legi ilin. Mi kontentas kun la revuo. Se oni volas iun revuon kiel L'Expres, Der Spiel, Isto e, Time, ktp oni devus pagi al tuta teamo de profesiuloj. Finfine, kion oni atendas de monata revuo de UEA - mirakloj? Aŭ ĉu estas kelkaj homoj kiuj nur volas vidi siajn fotojn kaj siajn nomojn iom pli ofte en ĝi?
Mi multon faras por E loke sed neniu dankas por tio - neniu pagas tion - kaj eĉ en mia malgranda angulo ŝajnas al kelkaj homoj pli facile kritikaĉi ol ion fari.
Eble Esperanto ja estas finfine nur hobio kion oni devus flegi hejme, silente - ĉar ĉiam ŝajnas ke grumblas iu por nenio. Se oni volas mortigi la movadon, oni nur devas daŭre kritiki enrete kaj nenion fari pozitive.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-07-16 09:53
La prezidanto M. Fettes kritikis la malfacilan legeblecon - kion pozitivan shanghon li proponas por nia revuo Esperanto ?
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-07-16 09:57
La nova redaktoro devos ekcherpighi - sed ne elcherpighi! ( amuza tajperaro de D. Keefe !)