Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Kataluna amasfinancado sukcesis

Kataluna amasfinancado sukcesis

de Redakcio Laste modifita: 2015-01-20 20:04
La amasfinancada kampanjo por renovigi la Biblioteko-Arkivon Petro Nuez (BAPN) kiun lanĉis Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) finiĝis plensukcese.

La celo kolekti 6.000 eŭrojn dum 40 tagoj estis longe superita: oni kolektis 7.095 eŭrojn.

La Biblioteko Arkivo Petro Nuez (BAPN) estas biblioteko-arkivo de Kataluna Esperanto-Asocio registrita en la reto de specialigitaj bibliotekoj de la registaro de Katalunio, kaj ĝi estos parto de la naskiĝanta tutmonda katalogo de Esperanto-bibliotekoj.

Ĝi enhavas gravajn historiajn dokumentojn de antaŭ pli ol 100 jaroj. Ĝi urĝe bezonas restrukturiĝon, por protekti tiun gravan parton de la historio de Esperanto en Katalunio.

En la unua fazo KEA buĝetis 6000 eŭrojn por renovigi la plankon de la ejo kaj starigi kvar biliotekajn bretarojn. La dua fazo, kalkulita je 4000 eŭroj, planas aldoni du pliajn bretarojn, tablon kaj seĝon novajn kaj la komputilaĵojn necesajn por katalogi la enhavon de la BAPN.

Laŭ informo de Kataluna Esperanto-Asocio

arkivita en:
Joan Inglada Roig
Joan Inglada Roig diras:
2015-01-22 17:36
La dua fazo, kalkulita je 4000 eŭroj, planas aldoni du pliajn bretarojn, tablon kaj seĝon novajn kaj la komputilaĵojn necesajn por katalogi la enhavon de la BAPN.

Ĉar la kampanjo sukcesis kolekti 1095 pliajn eŭrojn, KEA starigas la duan fazon kaj tial alvokas ĉiujn donacantojn kiu ne povis kontribui tra la retejo de Verkami. Kiu deziras kontribui tiu enkasigu vian donacon al unu el la sekvaj kontoj :

— Caixa d’Enginyers : ES54 3025 0001 15 1433398158
— UEA-konto : kaea-b