Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Premio Deguĉi al Lernu.net

Premio Deguĉi al Lernu.net

de Redakcio Laste modifita: 2013-08-24 13:21
Premio Onisaburo Deguĉi, "la esperantista pacpremio", estis starigita per donaco de Oomoto en 1987, la Jubilea Jaro de Esperanto, kaj estis aljuĝita ĉiujare ekde tiam. La Premio konsistas el monsumo de 2000 eŭroj kaj el diplomo.

Laŭ sia regularo la Premio Deguĉi estas asignata "pro meritoj en la utiligo de Esperanto kiel rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de d-ro Zamenhof kaj al instruoj de Onisaburo Deguĉi, kaj pro kontribuo al la celo de UEA kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili komprenon kaj estimon por aliaj popoloj".

Per decido de la Estraro de UEA, la Premio Deguĉi de la jaro 2013 estis aljuĝita al la reta projekto lernu.net.

La retejo lernu.net estis lanĉita en decembro 2002. Ekde tiam amaso da homoj lernis Esperanton per la modernaj retaj rimedoj, kiujn ĝi ofertas. Jam preskaŭ 150 000 homoj ĉie en la mondo estas registritaj kiel ĝiaj uzantoj.  "Disvastigante la Internacian Lingvon Esperanto, lernu.net plenumas en unika kaj efika maniero la idealojn de la Premio Deguĉi", diris la Estraro en la pravigo de la decido pri la ĉi-jara laŭreato.

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en:
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-30 21:51
Ho, mia dio, mi ne kredis ke LiFo remachas ankau chiujn tiujn UEA-komunikojn kaj la ceteran neelteneblan balaston.

Ilin komencis remachi ankau La Balta Ondo sur sezonoj.ru.

Anstatau al idiotoj, kial oni ne donas premiojn al Tomasz Chmielik, Vera Frank-Barandosvksa, Tsvi Sadan, Amri Wandel, Felicja Raszkin-Nowa, Zofia Banet-Fornalowa (postmorte), Wendy Heller, Ulrich Lins, Osmo Buller, Roy McCoy, Aleksandr Korjenkov, Halina Gorecka, Nikola Rasic, Zlatko Tishljar, Sean O Rian, Reinhard Haupenthal, Istvan Ertl, Tonjo de Hispano, Jens Larsen, Paul Peeraerts, kaj multaj aliaj tiaj similaj valoraj aktivuloj, kiuj interese-intelekte kontribuas dum la jaro??? Al Germana Esperanto-Asocio, Gesellschaft für Interlinguistik, Libera Folio, La Balta Ondo, La Gazeto, Literatura Foiro, ktp.

Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-30 21:53
Mi forgesis Walter Zelazny kaj Agnieszka Jagodzinska kaj Ewa Heller, kiuj publikigis interesajn librojn kaj artikolojn pri Zamenhof en Pollando.
Komentado malŝaltita