La Hanoja kongresa rezolucio
Kunvenante en Hanojo, Vjetnamio, de la 28a de julio ĝis la 4a de aŭgusto, 2012, pli ol 800 partoprenantoj en la 97a Universala Kongreso de Esperanto rekonfirmas la gravecon de lingvo konstruita sur la idealoj de paco, amikeco, kaj reciproka respekto.
Por homoj el ĉiuj landoj kaj vivofonoj, Esperanto proponas praktikan kaj potencan rimedon por rekta kontakto, reciproka interkonatiĝo kaj profunda amikiĝo.
Por mondo kie ankoraŭ abundas konfliktoj kaj maljustaĵoj, Esperanto proponas kulturon de paco, kiun kunkonstruas en egaleca etoso homoj el ĉiuj kontinentoj.
Por internacia komunumo kiu klopodas realigi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn de Unuiĝintaj Nacioj, Esperanto proponas kompletigan evoluvojon al tutmonda partnereco, en kiu kunlaboras ne nur ŝtatoj kun ŝtatoj, sed homoj kun homoj.
125 jarojn post sia apero, Esperanto estas ĉiam pli vaste uzata kiel ponto al amikeco, paco, kaj disvolviĝo – evoluo akcelata per la disvastiĝo de alia tutmonda komunikilo, Interreto. Tion oni vidas interalie per la ĉi-jara aldono de Esperanto kiel 64a lingvo en la ret-tradukilo de Google.
Ni invitas homojn el ĉiuj landoj utiligi kaj kunkonstrui tiun ponton, cele al pli justa kaj paca mondo, kie disfloras ĉiuj lingvoj kaj kulturoj.
La nova SKANDALO estas, ke en tiu chi rezolucio la nocio de la homaj rajtoj komplete forestas, kaj tio sendube kun absoluta intenco. La analoga skandalo ja okazis kun la nemenciita judeco de Zamenhof en la bjalistoka rezolucio de 2009. Shajnas do, ke UEA, precipe kiam oni kongresas en totalismaj shtatoj kiel Vjetnamio, Chinio, Kubo, kiuj mem draste subpremas la homajn rajtojn, timas mencii la homajn rajtojn kiel la diablo timas la konsekritan akvon.
Pro tio oni devas konsideri ankau tiun chi rezolucion ne nur kiel altgrade politike hipokritan kaj ideologie unuflankan kaj tendencan, char produktitan de naivaj maldekstrismaj okcidentaj "intelektuloj", kiuj mem neniam suferis politikan individuan subpremadon en sia vivo kaj ne scias kion tio konkrete signifas. Tiutipaj rezolucioj do staras rekte au malrekte en la servo de la vjetnama komunisma registaro, kiu volonte misuzas Esperanton por la pacpropagando kaj havas por Esperanto mem neniun sencon aiu signifon, au plusvaloron. Bedaurinde, UEA volonte kunludas tiun perversan ludon. Oni ech ne rimarkas, ke per tiaj rezolucioj oni forlasas la neutralecon (sed mi ech ne kontrauus forlasi ghin, se oni farus tion inteligente, honeste kaj kredinde). Sed chio perfekte harmonias: La parolado de Dasgupta, la akcepto de shtata distingo, la rezolucio. Mi proponas al UEA resti en Hanojo, char tie UEA certe trovus novan hejmon, ech kun malmultekostaj servistinoj pagitaj de la vjetnamaj komunistoj, kondiche ke oni fermu la bushon. Klopodante realigi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn de Unuiĝintaj Nacioj, oni ja povos klopodi starigi novan Trian Regnon per Esperanto!
Pri "respekto", vorto pompe uzita en la rezolucio, oni povos nur paroli, kiam la vjetnama registaro respektos la rajtojn kaj bezonojn de diversaj celgrupoj en la propra lando, kiujn ghi persekutas, kontrolas kaj ech fizike mistraktas, ghis enkarcerigo kaj fizika neniigo, kiel montras sennombraj ekzemploj de la lastaj jaroj kaj jardekoj. Jen tio estas vera maljustajho.
Krom tio, se oni havas nenion novan por mesaghi krom ke Esperanto aldonighis kiel lingvo de Guglo, tiam oni povas tuj fermi la budon. Bonan nokton!
Sed lau la aliaj raportoj, kiujn Libera Folio publikigis, oni povis vidi, ke ankau en tiu chi hanoja kongreso denove la samaj aktivuloj parolis nur pri la samaj stultajhoj kiel kutime anstatau serioze trakti la solvadon de certaj temoj, kiujn UEA kaj Esperanto reale alfrontas.
Cetere, chu oni scias, kion la vjetnamaj espistoj mem pensas pri tiu kongreso, pri UEA, pri Esperanto? Chu en tiu kongreso ili trovis pli ol nur propagandajn eventojn, pli ol nur shtatan propagandon, kiun ili havas ghissatan, pli ol nur tedajn kunvenojn kaj idiotajn "diskutojn" de paranojaj stranguloj el Europo kaj Nordameriko (kaj Hindio), kiuj ne kapablas rakonti al la vjtenamoj ion interesan kaj vere utilan kaj praktikan?
La reala situacio vershajne aspektus jene: Se la vjetnamaj esperantistoj volus konkrete utiligi kaj apliki la promesojn faritajn en tiu chi rezolucio, ili vershajne renkontus nur intelektan spiritan dezerton kaj la brutalan realecon de la roterdama burokratia aparato, kiu cinike respondus koncernajn demandojn vershajne per: "Bedaurinde, ni ne havas monon kaj povas nenion fari por vi."