Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Jubilea kurso kaŝe nuligita

Jubilea kurso kaŝe nuligita

de Redakcio Laste modifita: 2012-03-21 20:38
Jam antaŭ unu jaro Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) anoncis, ke honore al la 125-jara jubileo de Esperanto aperos nova, 125-leciona kurso de Esperanto. Laŭplane ĝi devis esti lanĉita ĉi-vendrede, kaj finaj ekzamenoj por dezirantoj estis planataj por la Universala Kongreso. Ankoraŭ en la februara numero de la revuo Esperanto la respondeculoj diskonigis la preparatan retan kurson, sed poste nenio okazis. Anstataŭe la tuta ideo nun estis silente entombigita.

La plano pri 125-parta reta kurso estis anoncita en aprilo 2011. Tiam la revuo Esperanto aperigis artikolon de la prezidanto de ILEI, Stefan MacGill kun la jena diskonigo:

"La defio, kiun ILEI akceptas, estas pretigi 125-partan kurson, bazante ĝin sur la unikaj bezonoj kaj trajtoj de Esperanto, kaj ne sklave sur alilingvaj skemoj, kio implicas, ke la kurso estu forte verbo-bazita. Kun tiom multaj partoj, ĉiu enhavos modestan kvanton da nova materialo."

Laŭ la artikolo, la kursokomenco en diversaj landoj devus okazi en la 23-a de marto 2012. La kurso devus esti ĉefe reta, sed mezkursaj renkontiĝoj laŭ la plano povus okazi en la 25-a de majo, kaj ekzamenoj devus esti proponitaj kursofine.

"La projekto altiros atenton al Esperanto kaj ĝia jubileo. Ĉefe pro unueciga simbolo, samtempa lanĉo multlande, kune kun la nepra eblo ke kursanoj tra la reto (skribe, parole, bilde) komunikiĝu unu kun la alia dum la studado", anoncis ILEI.

Nova artikolo pri la temo aperis en la revuo Esperanto en februaro 2012, jam sen precizaj datoj: "…ne atendante la aperon de la unuaj lecionoj, kiu tamen ne estas tre malproksima, vi jam komencu vidi tion, kio ekzistas aŭ ne ekzistas en via lingvo", skribis Renato Corsetti kaj Stefan MacGill.

Tamen baldaŭ evidentiĝis, ke la disreklamita "Kurso 125" ne ekzistas, kaj ankaŭ ne ekzistos, almenaŭ ne dum la jubilea jaro. En komuniko publikigita en la retejo Edukado.net la 12-an de marto, Renato Corsetti subite rekomendas, ke ĉiu lando preparu propran kurson kun tiu nomo, kaj komprenigas, ke neniu kurso de ILEI sub tiu nomo eĉ estis planita: "La 'kurso 125' havas ĉi tiun nomon, ĉar ĝi okazas en la jubilea jaro 125-a de Esperanto. Ĉiun ajn alian klarigon kiun iuj ligas al ĉi tiu nomo [ĝi okazas dum 125 tagoj, ĝi havas 125 lecionojn, ktp.] estas privata opinio." [Kun akuzativ-eraro en la originalo.]

Ni turnis nin al Renato Corsetti por ricevi klarigojn.

Libera Folio: Kio okazis pri la planita kurso 125?

Renato Corsetti: La planita kurso ne povis esti preta ĝustatempe kaj pro tio ni ŝanĝis la sistemon de la projekto 'Kurso 125'.

Libera Folio: Sed ĉu ne estus pli honeste malferme rakonti, ke ILEI ne sukcesis ĝustatempe pretigi la kurson? Se oni publike anoncis eĉ en la revuo Esperanto ke estos ILEI-kurso kun 125 lecionoj, ĉu ne strange poste diri, ke tia aserto estas privata opinio?

Renato Corsetti: Nu, jes! Estis mia maniero por diri ke la antaŭa informo ne plu validas.

Libera Folio turnis sin ankaŭ al Stefan MacGill, sed ne ricevis respondon antaŭ la apero de ĉi tiu artikolo.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-03-20 08:56
Estas domagho, ke grava porjubilea projekto malfruighoas. Estis sufiche da tempo por prepari:auguste 2010 mi atentigis;http://www.ipernity.com/blog/96201/@/page:4:18

EDE- PL tamen preparas lau plano centran feston kun inauguro de memorshtono, hnorigo de meritplenaj eperantistoj dum venonta GES (Grandpolia Esperanto Somero en Wagrowiec). En mia blogo che ipernity vi trovos alighilon kaj pluajn informojn.

Substrekinda estas , ke okazos simpozio pri eblecoj enkonduki Esperanton en la polajn lernejojn
sub patroneco de iama ministro prof. Lybacka.
Estas ankau starigita krome propono al la urba administracio honorigi pro la jubileo iun lokon en la urbo per la nomo kunigita kun Esperanto.
esperanto
esperanto diras:
2012-03-20 13:45
Chio estas pura blufo, same kiel la tuta Eo-movado. La tuta entuziasmo pri tiaj planatj plrojektoj jam estas ridinda, infaneca, embarasa. Ke aldone oni ankorau raportas pri tiuj stultajhoj, perdante sian valoran tempon, jam iom mirigas min.

Aliflanke, kiam oni liveras manuskriptojn kaj artikolojn al eldonejoj kaj gazetredakcioj, oni devas atendi multajn monatojn ghis ili aperas, au ili entute ne aperas. Mi pensas, ke mi baldau rezignos pri chia kunlaboro, char ghi ne indas kun tiuj lamaj Eo-organizajhoj kaj mia pacienco nun elcherpighis kaj mi publikigos chion mem en la reto.
dennis
dennis diras:
2012-03-20 18:04

En sia blogo en la monato de augusto de 2010, Stanislaw Rynduch klare kaj malmultvorte esprimis la deziron, ke speciala kurso pri Esperanto de dauro de 125 tagoj, kaj vershajne, 125 lecionoj, okazu. Tio estas laudinda propono, kaj poste, ke pedagogo, kiun mi aparte estimas, Stefan MacGill, proponas simile estas kuraghiga. Estas en nia hodiaua mondo ege malmulte da homoj kiuj povas lerti verki novajn esperantajn kursojn adaptitajn al la Interreto, kaj sur tiu mallonga listo de tiaj homoj certe trovighas Stefan MacGill.

Tamen, verkistoj de lernolibroj pri lingvoj bone scias, kaj ankau Stefan, ke la verkado de kurso kiu utiligas tekston, bildojn, interreton, vochojn, interagan kapablon, filmojn, kaj alion kostas multege homforte kaj mone. Nova lancho de ech papera lernolibro pri la angla lingvo sur la monda merkato ne plu estas laboro de unuopulo kun posha budgheto. Tia lernolibro povas kosti pli ol milionon da dolaroj, kaj estas la laboro de multmembraj teamoj, kaj krome, jaroj da provado en eksperimentaj situacioj. Mi tute ne troigas. Kaj mi ech ne komencis paroli pri la aldona defio enmeti tiun materialon sur la Tutteran Teksajhon.

Tamen, la utiligo de LERNU.net kiel bazo de Kurso 125 povas esti bona, almenau provizore. Tio estas ideo de Renato. Ankau estas aliaj kursoj jam ekzistantaj sur la Interreto. Eble la perfekta kurso devas atendi, sed intertempe tiu alia materialo estas je la dispono de la nova Esperantisto. Kaj finfine, en venontaj tagoj kaj venontaj semajnoj eble aliaj homoj, aliaj esperantaj grupoj anoncos siajn publikajn kursojn. Ni tion esperu.

Eble ne estos la ideala solvo, sed dum ni serchas la filamenton kiu funkcias en nia elektra lampo, ni utiligu niajn mechojn kaj kandelojn. Se mi menciis la filamentojn de la elektra lampo de la inventisto Thomas Alva Edison, estas por, ke ni ne forgesu, ke se ni volas progresi, ni eble devas provi kaj provi multe, erari, kaj erari multe. Edison mislaboris pli ol 2000 foje, serchante la metalpecon, la filamenton kiu bone funkcios en sia elektra lampo. La kreado de retaj kursoj estos ege ege grava por la venonteco de Esperanto, kaj tiu kreado bezonos jarojn da eksperimentado kaj provado, eraroj kaj mislaboroj. Ke ni kuraghigu homojn por fari tiajn kursojn, kaj komencu helpi kaj kunlabori kun ili. La venonteco de la progreso de la instruado de Esperanto povas okazi en la kampo de la Interreto pli ol en fizikaj kursoj.

Dennis Keefe
SSvenonius
SSvenonius diras:
2012-03-21 09:44
Se mi bone komprenas la situacion la planoj pri "kurso 125" fariĝis tro ambicia kaj postulanta tro da homfortoj ol ni disponas. Krome, parte ni inventus denove la radon, ĉar lernu.net jam estas uzata kaj certe oni povus anstataŭe plievoluigi ĝin.

Leginte pri la afero mi ricevis alian ideon. Ĉu ne eblus krei tute modestan kurseton bazitan sur 125 morfemoj de esperanto? Mi konscias ke tia kurso estus tre magra kaj oni devus tre saĝe informi pri ĝi. Ekzemple: "Dum 125 jaroj esperanto evoluis al plene funkcianta lingvo. Kiel enkondukon al la lingvo vi povas ĉi-tie lerni 125 erojn per kiuj vi povos iomete paroladi kaj ĉefe kompreni la logikan struktoron de la proponita internacia lingvo."

Ĝenerale homoj hezitas antaŭ ekstudo de nova lingvo ĉar oni scias ke oni havas grandegan taskon antaŭ si. En la kazo de esperanto ankaŭ la dubon ĉu iam oni vere uzos la lingvon. Sed se la lernota lingvokvanto estas limigita, kaj oni promesas ioman uzeblon per ĝi, eble la scivolo pri la lingvo igas kelkajn provi. Se la intereso restas kaj kreskas oni daŭrigu per lernu.net ekzemple.

Mi scias ke estas modesta enhavo en la kurso, tamen kompare kun nenia kono de esperanto ĝi estus konsiderinda.

Oni uzu vortoradikojn kiel "am, bon, bel, demand, respond, kompren" ktp, finaĵojn kiel "-o, -a, -e, -j, -n, -i, -as, -is", krome "jes, ne, kaj, sed" ktp ktp, el kiuj ciu estus unu el la 125 eroj.

Venontjare ni plibonigos la kurson kaj aldonos novan morfemon.

Sten Svenonius
Douglas
Douglas diras:
2012-03-21 10:16
En Norvegio ni lanĉos 125-eran kurson per Twitter (= Pepservo?, Kvivito?) postmorgaŭ la 23an de marto. Vd. esperanto125.com . Ĝi daŭros ĝis la jubilea tago, 26. julio.

Douglas Draper
esperanto
esperanto diras:
2012-03-28 13:45
Sufiche magra agado
http://uea.org/vikio/Agadoj_125
http://uea.org/vikio/Projekto_125

Tio montras, ke en UEA kaj la landaj asocioj mankas projektideoj.

Ekzemple en Svisa Esperanto-Scoieto shajne la sola ideo estas reeldoni la libron "La Fenomeno Svislando" de Arthur Baur, kiu aperis en 1979. Lau mi, simpla reeldono ne havus sencon, char la teksto estis verkita en la 70aj jaroj. Intertempe Svislando tiel draste shanghighis, ke ghi ne plu estas rekonebla. Necesus verki tute novan tekston/libron, kiu konsideras la evoluon en la 90aj jaroj kaj poste. 9500 svisajn frankojn oni budghetis por tiu reeldono... estus forjhetita mono. Kiu volus acheti eksaktualan libron?

zecabel
zecabel diras:
2012-04-06 20:31
Ĉu iu jam legis la komunikon al la gazetaro pri la jubileo Esperanto 125?

Vidu: http://uea.org/vikio/Komunikoj_al_la_gazetaro

Vi povas legi ankaŭ mian komenton:

http://uea.org/vikio/Diskuto:Komunikoj_al_la_gazetaro
Eduardo
Eduardo diras:
2012-04-06 22:14
Jes, vi tute pravas, - okaze mia demando: - kiu respondecas pri tiu teksto ?, ĉar krome en tiu Gazetara Komuniko 2011.11.12 estas ankaŭ aliaj fuŝajhoj ekz.: <<Esperanto estas la Internacia Lingvo kreita en Pollando in 1887, fare de D-ro Ludwig Zamenhof.>> mia demando kial aperas tie: 1. "in", 2. "D-ro" (kial grandlitere?), 3. "Ludwig"
aŭ alia frazo: <<Universala Esperanto-Asocio havas konsultajn (de kiam ?) rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj kaj kun Konsilio de Eŭropo(de kiam ?)>>
esperanto
esperanto diras:
2012-04-13 20:03
Tipa UEA-teksto, verkita de personoj, kiuj suferas la malsanon "fanfaronitis".
Ech korekti tiun chi tekston ne havus sencon, char chio estas verkita tiom distordite, tiel ke necesus verki tute novan tekston.

Mi legas tiun "jubilean" tekston unuafoje. Kiu verkis tiun tekston kaj kiun statuson ghi havas, char tiu teksto ne trovighas en la serio de la Oficialaj Komunikoj de UEA (kiujn la ghenerala direktoro redaktas)?

Interese estas kompari la Eo-"originalon" kun kelkaj nacilingvaj tradukoj, kie oni konstatas diferencojn kaj nuancojn.

Brave, ke Jose Pinto de Sousa atentigis prie.

Intertempe mi verkis mian komenton pri la Strategia Vizio, kiu estis dissendita de la Fettes-komisono antau nelonge, kaj publikigis ghin sub: http://www.planlingvoj.ch/UEA-strategio.pdf

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-04-14 06:41
Tiu chi tabulo estos somere inaugurita sur 6 tuna shtonego en centro de Wagrowiec dum GES-3 okaze de jubilea jaro. Ni kore invitas, EDE-PL(alighilo kaj pluaj informo che Stanislaw Rynduch - ww. ipernity.

https://service.gmx.net/de/[…]5358F260C4EB@ppp5a0ffcead9f
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-04-14 06:43
ne amaghi sed omaghi. Pardonon.
ancientbriton
ancientbriton diras:
2012-04-27 15:02
Mi rimarkas, ke oni anoncis la kurson en aprilo 2011. Evidente la anonco okazis en la unua tago de tiu monato.
Geoffrey King
esperanto
esperanto diras:
2012-07-23 17:39
Mi iom esploris kio ghis nun aperis en la nacilingva gazetaro en interreto lige kun la 125-jubileo de Eo. Fakte mi trovis nur skurilajn artikolojn, ekzemple tiujn chi:

http://www.maerkischeallgem[…]-Plansprache-Esperanto.html

http://www.pressemeldung-hessen.de/[…]/

http://www.pressemeldung-hessen.de/[…]/

Krom kuriozajhoj iun normalan artikolon mi ne povis trovi en la germanlingva gazetaro en interreto. La tragedio de la Eo-movado konsistas inter alie en tio, ke oni povas skribi cent seriozajn librojn kaj artikolojn pri Esperanto kaj Zamenhof - ili simple ne estas atentataj kaj utiligataj. Anstatau seriozajhoj estas publikigitaj artikoloj, kiuj rakontas kompletan fatrason kaj kiuj totale ridindigas Esperanton kaj pruvas, ke Esperanto estas io por stranguloj kaj fantaziuloj.

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-07-23 17:55
Kara Andreo, prezentu vi vian seriozan artikolon, kiun vi publipigis!
Ni volas lerni.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-23 18:15
Ho, mi publikigis sufiche da seriozaj artikoloj. Nur bedaurinde, ke vi ne legas ilin.
Eduardo
Eduardo diras:
2012-07-23 20:05
Andreo, montru al mi vortaron en kiu mi povus trovi la terminon "skurila". Ghi mankas en i.a.: la Nova PIV 2005, same en la vortaroj de Krause, Wells, McLinen, Michalski, ...
esperanto
esperanto diras:
2012-07-23 20:22
La manko de tiaj kaj similaj vortoj en iuj vortaroj kauzis, ke en Esperanto la leksika nuancoriceco ne estas sufice garantiata, kiu estas postulata de la postmoderna lingvoutiligo (chefe en la faka kaj jhurnalisma lingvajhoj). Chi tiun gravan obstaklon por Esperanto kauzis la kredo je la "bona lingvo", kiu rigide kontraustaris neologismojn.- Chi tiu kredo hodiau montrighis falsa kaj erara. Ghi stimulas kaj provokas tiajn stultajn reagojn kiel vi jhus reagis.

La problemon mi montris en jena artikolo:
http://www.plansprachen.ch/[…]on_Buske_WB_Krause_2007.pdf

(mi daure kolektas "mankantajn" vortojn)
giuseppe
giuseppe diras:
2012-07-24 10:47
Aŭ pli verŝajne tiajn reagojn instigas la uzo de afekta/pompa/silfereca lingvo ;-)
Cetere, provi enkonduki en E-on la germanan vorton "Skurrilität" estas aparte danĝere, ĉar en la internacia lingvo la vorto "scurrility" havas tute alian signifon... Do pli indus simple diri "artikoloj pri kuriozaĵoj".

Ke la artikoloj pri E-o apartenas al tiu kategorio, ne nepre estas "tragedio". Por plej multaj el ni, E-o _estas_ distraĵo, do kial ne rakonti pri ĝi en la distra paĝo?

La dezirinda afero estas, ke E-o rezultu _pozitiva_ (ĉarma, simpatia, inteligenta) distraĵo/kuriozaĵo.
edmundo
edmundo diras:
2012-07-24 12:12
Bona loko por registri tiajn proponojn pri novaj vortoj estas http://www.kono.be/vivo/. Sed necesas difino por krei novan artikolon. Se la difino estas tro malpreciza, aŭ tro specifa al unu nacia lingvo, la rezulto ne estos bona.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-24 12:31
"Skurila" kaj "kurioza" semantike ne estas la sama esprimo.

Pli proksimus al ghi "bizara", sed se mi volas diri "skurila", mi volsa diri "skurila" kaj ne "bizara", nek "kurioza". Comprendes? En tio konsistas la problemo de la Eo-leksiko, kiu estas tro malrica kaj al kiu mankas suficha kvanto da sinonimoj.

Sed diskuti kun e-istoj pri tiaj temoj estas totale sensence kaj senespere.
JNordiek
JNordiek diras:
2012-07-24 13:42
Ke "skurila" signifas ion alian ol "kurioza", mi komprenis.
Sed KION ghi signifas, mi ankorau ne scias. Simple mankas difino.
Mi povus konjekti, ke gxi iel rilatas al "skurril" el mia gepatra lingvo, la Germana.
Sed kompreneble tio ne estas certa.
Ofte ja similaj vortoj signifas ion tute alian en diversaj lingvoj.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-24 14:41
En principo mi konsentas kun vi.

La taskon implementi (ankau tiu vorto ne ekzistas en PIV) neologismojn devus solvi la Akademio de Esperanto. Sed kion tiu institucio faras krom dormi?

Ekzemple en la germana lingvo (precipe en Svislando) oni uzas milojn da t.n. fremdvortoj, plej ofte el la grek-latina-angla lingvosfero. Ili simple mankas en Esperanto, au ne havas difinon. Min persone kiel verkanton ne kontentigas la ekzistanta vorttrezoro, char mi sentas la bezonon je pli nuancorica terminaro. Sed tiu temo estas malnova kaj jam teda. Sed necesas de tempo al tempo rekonsciigi pri ghi.

Sed krom okupighi pri neologismoj, mi kredas, ke la Esperamnto-movado havus pli urghajn taskojn por solvi. La lingvo bone funkcias en principo, sed ghi ne estas plene nuancorica, kiel ekzemple la angla, kiu shajnas ege suferi pro la alia ekstremo.
Rinaldo
Rinaldo diras:
2012-07-24 15:25
La vorton kredeble enkondukis Adolf Sproeck (La skurila libro. Kopenhago 1968) kiu substituis al ghi la signifon "farsa, burleska". Gin registris nek PIV nek NPIV nek la Glosaro de Vatré. Krause (Deutsch-Eo) tradukas per "burleska", kio evidente estas io alia.

Difino povus esti: En ridinda au stranga maniero kaprica, stranga. Skurilulo = bufono, shercemulo.
JNordiek
JNordiek diras:
2012-07-25 13:23
Tiu respondo ne solvas mian problemon:

Kiel mir diris, mi povus rilati "skurila" al la Germana "skurril".

Samrajte mi povus rilati gxin al la Angla "scurrilous", kio signifas ion tute alian.

Do, kiun el tiuj signifoj vi intencas?

Au cxu la vera signifo estas neniu el tiuj du?
JNordiek
JNordiek diras:
2012-07-25 13:35
Por eviti miskomprenojn:
La respondo de Richard Haupenthal fakte helpis min. Koran dankon!
Mia redemando celis al la kontribuo de Andres Künzli.
giuseppe
giuseppe diras:
2012-07-24 15:00
Eblas nur du kazoj:

1) Vi kapablas esprimi la celatan koncepton per konataj radikoj. Do provizore faru tion.
Eble iam tiu koncepto iĝos tiom populara, ke disvastiĝos aparta radiko por ĝi. Kompreneble tion ne decidos iu akademio, sed la parolantoj, same kiel okazas pri ĉiuj aliaj lingvoj.

2) Vi ne kapablas esprimi la celatan signifon per konataj radikoj. Tiukaze uzi la vorton "skurila" apenaŭ helpos, ĉar nur germanlingvanoj komprenos ĝin. Do prefere rezignu...
esperanto
esperanto diras:
2012-07-24 17:33
Ekzemple la gugla tradukilo tradukas la germanan "skurril" en la anglan per "comical", same france kaj itale. Sed chu eblas fidi la sciencecon de la gugla tradukilo?

Pri la etimologio de "skurril" oni povas legi ekzemple chi tie (pardonu, ne angle):
http://de.wikipedia.org/wiki/Skurrilität#Etymologie
La vorto devenas evidente el la latina. Tie chi eblas ankau legi, ke en la angla la signifo de tiu nocio iras en la direkto de "vulgara". Lau tiu klarigo la signifo "burleska" estas do ech ne tiom forvoja (ne fervoja).

Se 100 milionoj da homoj, kiuj parolas la germanan - kaj per tio la germana estas unu el la plej multe parolataj lingvoj en la mondo - uzas "skurril", kaj inter multaj e-istoj trovighas germanlingvanoj, mi ne vidas kialon rezigni pri tiu vorto. Mi nun ne kverelos kun vi pri unuopaj vortoj, sed pri la principo.

Flanke de la angla, franca, rusa, hispana, itala ktp. ktp. povas esti adoptitaj analogaj vortoj, se montrighas, ke ili estas uzataj en Esperanto.

Do, la vorto skurila devus lau mi esti jam delonge registrita en la oficialaj referencverkoj de Eo. En ili ja trovighas ankau nemalmultaj vortoj, kiujn francaj e-istoj inventis.

Krom tio, se Esperanto disponus pri tia kvanto da leksemoj kiel en la angla, la e-istoj havus iun realan kialon por mezuri sian lingvon kun la angla.

Do, oni vidas, ke necesus ne nur historiografie prilabori la Eo-enciklopediojn, sed ankau leksikografie renovigi la Esperanto-vortarojn. Sed char la Esperanto-movado pli malpli finighis, mi ne vidas perspektivon, KIU transprenu tiajn taskojn. Despli ke estas chiam la samaj personoj, kiuj ion faras au diras en la Eo-movado.

giuseppe
giuseppe diras:
2012-07-24 23:38
Kompreneble la ekzisto de iu vorto en "grava" nacia lingvo parolata de multaj E-istoj ne estas sufiĉa kialo por enkonduki la koncernan radikon en E-on; alie ni devus E-igi ne nur "skurril", sed, laŭ la sama principo, _ĉiujn_ germanajn (kaj anglajn, rusajn, ktp.) vortojn.

La vorterbuĥoj soltus enthalti – pardonu – la vortaroj devus enhavi ne ĉiujn vortojn iam ajn proponitajn kaj prieksperimentitajn, sed tiujn reale konstateblajn en la reala lingvo – aŭ almenaŭ tre evidente apartigi la duajn de la unuajn.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-07-25 10:11
Mi sinembarge gustas la principon kaj trovas ghin adekuata. Por tio mi aplikos ghin desde ahore en miaj kontribucionoj. La hispana lenguo estas mas parolata ke la germana lenguo kaj do, segun la principo, mi havas derechon esperantigi hispanajn palabrojn, ja ke amenude faltas al mi palabroj en esperanto por ekspresi miajn pensamentojn. Sed ahore mi sentas min libra.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-25 13:52
Mi tamen preferas la lingvon Europanto, kiun mi konsideras ech pli genia ol Esperanto, almenau el leksika vidpunkto. Bedaurinde, ghia autoro Diego Marani konceptis ghin kvazau nur kiel shercon, kvankam ghi povintus farighi la vera europa lingvo.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Eŭropanto

Mi do ne volas kashi la fakton, ke mi estas granda "fano" de tiu lingvo.

kallekn
kallekn diras:
2012-07-25 16:25
AK: "Mi do ne volas kashi la fakton, ke mi estas granda 'fano' de tiu lingvo."

Kaj mi ne volas kaŝi la fakton, ke la vorto "fan" en la sveda signifas "diablo". :-)

http://g3.spraakdata.gu.se/[…]/161.html
esperanto
esperanto diras:
2012-07-25 16:34
Se vi aludas mian rolon kaj volis diri, ke mi estas speco de diablo, mi ghojas, ke mi almenau povis iomete ludi la rolon de "enfant terrible" kaj ke Libera Folio donis al mi tiun eblecon, pro kio mi estas dankema.


Risho
Risho diras:
2012-07-25 22:04
Humuristoj jam uzis la vorton skurila, en la latina ĝi signifas "farsa, burleska":
http://eo.wikipedia.org/wiki/La_skurila_libro
esperanto
esperanto diras:
2012-07-25 22:27
Kara, shajnas, ke vi ne legas kion la homoj jam skribis en Lib.F. pli frue. :-))

Nova tasko por vi (chiuj): Esperantigu la vorton "Hype" (Neudeutsch: ekzemple Facebook-Hype), en la senco de http://de.wikipedia.org/wiki/Hype-Zyklus au http://en.wikipedia.org/wiki/Hype_cycle. Supozeble neniu espisto enkdonukis chi vorton pli frue.

edmundo
edmundo diras:
2012-07-25 23:42
Artikolo en Libera Folio pri "Jubilea kurso kaŝe nuligita" apenaŭ estas la ĝusta loko por diskuti esperantigon de "Hype". Pli bona loko estas:

http://www.kono.be/cgi-bin/vivo/ViVo.cgi?montru=859
esperanto
esperanto diras:
2012-07-26 00:01
Neniu konas tiun retujon kono.be. Libera Folio, kiu estas vaste legata, ja povas esti tauga loko, se la koncerna temo estas instalita en aparta rubriko. Sed mi ree konstatas, ke ankau chirilate aperas plimulte stultaj reagoj, do mi rezignas.
giuseppe
giuseppe diras:
2012-07-26 00:01
Propagando, [amas-]reklamo, modigo, furorigo, popularigo, troigo, hip[erbolad]o...
esperanto
esperanto diras:
2012-07-26 00:10
Dankon.

Germane mi trovis jenajn sinonimojn: Aufriss, Aufsehen, Gehabe, Getrommel, Rummel.

Moda (hiperbola) furor- shajnas al mi semantike plej proksime, sed tiu forma solvo estas tro komplika; vershajne necesas krei neologismon, kiel "hajpo", punktofino. Sed vershajne la Eo-movado devos unue perei kaj nur poste la e-istoj enkondukos tian neologismon.
giuseppe
giuseppe diras:
2012-07-26 00:53
Google Translate retradukas tiujn germanajn vortojn al: "Elevation drumming sensation posturing hype".

Tio memorigas, ke en E-o ankaŭ "sensacio" bone taŭgas.

Pli ol "tamburado", bone funkcias "trumpetado" kaj eventuale "martelado".
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-07-26 10:33
Chu vi ne opinias, ke via diskutado estas malsagha? Chu tio estas via kontribuo por Jubilea Jaro?
Chu ne pli bone okupighi, ke eble hodiau devus aperi iuj informaj artikoloj en iu nacia gazeto?

Ankorau la infano apenau povas kui kaj jam oni diskutas pri lia studobiekto. La vivo mem decidos kiu vorto akceptighos au ne. Unu estas klara, ne chiu vorto ekzistanta en iu nacia lingvo devas esti nepre en Esperanto, se tio ne estas nepra. En multaj kazoj Esperanto estas pli preciza ol iu nacia lingvo kaj neniu postulas, ke tio devas esti en tiu chu alia lingvo shanghita. Ni prenu ekzeple frazon el menciita lingvo germana; "Auf der Strasse warten meine Freunde". - la frazo ne informas chu viraj, chu miksitaj. En Esperanto tion vi povas eldiri tuj precize; "Sur la strato atendas miaj amikoj, aux geamikoj". Por eldiri pli precize en la germana, ni devus aldoni por geamikoj, Freunde und Freundinen. Do, chu pro tio, au aliaj kazoj iu postulas shanghi la gramatikajn regulojn?
Skribu karaj, pli bone, kion vi faris omaghe al jubileo, chu vi almenau unu personon konvinkis?
Certe per tiuj senfruktaj diskutoj vi neniun konvinkis, kontraue, eble iu esperantisto kabeis!
giuseppe
giuseppe diras:
2012-07-26 10:55
Nu, en la sama komento vi plendis pri la detemiĝo kaj mem kontribuis al ĝi...
Cetere la temo de la artikolo eĉ ne estas la jubileo mem, sed nuligita kurso.

Ĉiukaze: "Konvinki"? "Omaĝe al la jubileo"? Mi ne estas atestanto de Jehovo, mi bezonas konvinki neniun. Kaj laŭ mia memoro mi omaĝis neniun jubileon en mia tuta vivo. Vivu kaj lasu vivi :-)
edmundo
edmundo diras:
2012-07-26 11:14
Ĉu vi eĉ ne omaĝis la gigasekundon, (time_t)1e9? Ŝajne kelkaj homoj vere festegis tiam:

http://www.dotkitten.net/oxnet/gigasecond.html
esperanto
esperanto diras:
2012-07-26 14:45
Ho, jes, en Spegulo:

http://www.spiegel.de/schul[…]zberg-am-harz-a-843032.html

Sed ankau la idistoj ne dormas:

http://www.mz-web.de/[…]/page&atype=ksArtikel&aid=1342037120952

(cetere kiu malpermesis la Ido-movadon en GDR?)

Licxjo
Licxjo diras:
2012-07-29 00:33
Nu, ĉiu Esperantisto devus konscii ke por trovi taŭgan novan vorton, oni unue kontrolu en la franca, ne en la germana. Pro la franca "battage", mi proponus en E-o la vorton "bataĝo". Tio bone kongruus kun la de mi dezirata verbo "partaĝi", por pli bone esprimi la ideon de "kundividi".

Ĉu vi volas partaĝi mian bataĝon?

LM

(Tamen, se neniu pretas subteni min, mi pretas akcepti la kunzlian "hajpo".)
esperanto
esperanto diras:
2012-07-29 01:32
Se vi estas tiom francema, vi do logike devus uzi ekzemple "ordinatoro" anstatau "komputilo". Ktp.

Cetere, "Hype" tute ne estas germana, sed angla, kaj maksimume "novgermana" (Neudeutsch, en kiu svarmas anglaj vortoj).

Kaj ie mi ja skribis, ke oni povus ekzameni la uzadon de "vnedri" anstatau "implementi". Mi mem estas malferma al diversaj opcioj.

Cetere, mi ne scius ke validus la regulo, ke por chiu nova Eo-vorto oni devus unue konsulti la francan lingvon.

Hundo, telero, tago, k.s. ankau estas germandevenaj, sed lau mia scio neniu espisto plendis ghis nun, same ne pri slavaj vortoj kolbaso, nepre, barakti ktp. (kvankam Gonzague de Reynold, da legendeca kontrauulo de Edmond Privat en Ligo de Nacioj kondamnis Esperanton pro ghia "slava barbareco" - vershajne lin ghenis la sonoj ĉĝĥĵŝ...).

Por la internacieco de Esperanto estus ech pli avantaghe, se en ghi ekzistus pli da vortoj el pli da "ekzotaj" lingvoj kaj malpli el grek-romanidaj (kies vortoj cetere plimulte same ekzistas en la angla, franca, itala, hispana, kataluna ktp.).

Kiam Heinrich Schmid konstruis la vortaron de la "artefarita" lingvo Rumantsch Grischun, li sisteme komparis diversajn romanchajn dialektojn kaj cherpis en principo tiun radikon por la nova vorto en Rumantsch Grischun, kiu estas komuna al la plimulto de tiuj dialektoj. Al mi ne estas konate, ke Zamenhof procedis lau triu metodo, kio eble estis eraro. (Lau mia scio la Eo-leksikon li kreis precipe lau la kriterio de la belsoneco, kaj char la itala lingvo shajne plej multe plachis al li tiurilate, la plimulto de Eo-vortoj farighis ital- au romandevenaj).

Sed char vi pretas akcepti "hajpo", la homaro faris grandan pashon antauen.
Risho
Risho diras:
2012-07-26 17:25
"Kara, shajnas, ke vi ne legas kion la homoj jam skribis en Lib.F. pli frue."

Jes, mi stulte koncentriĝis sur la legado de viaj jeremiadoj (malgraŭ tio ke mi scias ke ili similas unu al la alia kiel ĝemeloj) kaj tiel preterpasis aliajn intervenojn.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-27 11:19
Mi povas nur bedauri, ke che la argumentado vi ne alighis al mia flanko. Per via maniero reagi vi nur kontribuas al la akrigho de la ghenerala krizo de Esperanto.

Entute mi ne komprenas vian rolon au celon elpashi en Libera Folio, char vi havis ghis nun nenion interesan au utilan por kontribui, sed nur superflue komentis malkompetente.

Cetere, tiom longe, ke vi mem ne kapablas korekte implementi miajn artikolojn en la SES-bulteno, mi hezitus, au evitus tro kritiki aliajn.

esperanto
esperanto diras:
2012-07-27 12:54
Mi forgesis aldoni:

Anstatau ataki (pravajn) kritikantojn, prefere vi plendu che UEA por riprochi al ghi ke ghi forgesis publikigi en sia hejmpagho mesaghon okaze de la 125a naskightago la 26an de julio 2012. Anstatau tio oni daure trovas anoncon pri la forpaso de iu polino, kiu jam de pli ol 20 jaroj ne plu aktivis en la mavado.

Lige kun tio aperas la demando: Kion reale faras la estrarano de UEA pri informado? Chu shi denove vojaghas al Vjetnamio koste de la asocio por pasigi siajn feriojn?

Eduardo
Eduardo diras:
2012-07-27 13:08
En la angla-Esperanto-vortaroj de prof. J.C.Wells kaj d-ro A.McLinen estas jene:
implement v. efektivigi, realigi n. ilo; ~ation (compu.) realigo
kaj en alia vortaro ESP-ANG-POLA estas jene:
efektiv/a actual, real efektywny, rzeczywisty, istotny ~e in fact rzeczywiście, efektywnie, istotnie ~igi (↑ plenumi, elfari, realigi) implement urzeczywistniać, spełniać, wprowadzać w życie
real/a real realny, rzeczywisty, faktyczny, namacalny, prawdziwy, sprawdzalny ~isma realistic realistyczny, realny, trzeźwy ~ismo realism filoz., lit., szt. realizm; pot. realizm, trzeźwość sądu super~ismo, sur~ismo surrealism lit., szt. surrealizm, nadrealizm sur~isto surrealist lit., szt. surrealista ~tempa (= tuja) real time (adj.) czas rzeczywisty ~igo implementation (subst.) komp. implementacja (wdrażanie, wdrożenie, przystosowanie) ~igi (= funkciigi, efektivigi, plenumi) implement (verbo) komp. implementować
esperanto
esperanto diras:
2012-07-27 15:00
Do, vidu, eĉ en la pola lingvo ekzistas la radiko "implement-".

Sed se "implement-" ne plaĉas al la espistoj, ili ja povus elekti ekzemple polan "vdraĵi" aŭ rusan "vnedri" (ĉinan mi ne konas).
Risho
Risho diras:
2012-07-28 13:53
Tipa Künzlia respondo "ĝemelsimila".

Kvanto ne aŭtomate signifas kvaliton, nek taŭgecon. Per via agresa stilo vi konvinkos neniun, nur malkuraĝigas bonvolemulojn.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-28 17:26
Al mi pli shajnas, ke la "agresa stilo" estas je via flanko, char vi ne forgesu, ke vi komencis publike ataki min per absurdaj riprochoj.

Mia intenco estas nek kuraghigi nek malkuraghigi "bonvolemulojn", sed kontribui al la kritika analizado de la aktuala situacio de la Esperanto-movado, kun la celo atingi iujn plibonigojn. Se la "bonvolemuloj" sentas sin malkuraghigitaj, tio ne estas mia problemo au kulpo, sed ilia problemo au kulpo!

Kiam vi verkos au publikigos ion interesan kaj diskutindan, mi volonte prikomentos ghin kaj pretos diskuti kun vi.

Do, ghis