Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Esperanto iĝos integra parto de Android-telefonoj

Esperanto iĝos integra parto de Android-telefonoj

de Redakcio Laste modifita: 2012-09-09 11:16
La poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj kiuj uzas la operacian sistemon Android baldaŭ aŭtomate havos Esperantan klavaron. La klavaro laŭplane estos integra parto de la versio 4.2 de Android, aperonta komence de la jaro 2013. Jacob Nordfalk, dana programisto kiu grave kontribuis al la enkonduko de Esperanto en Android, opinias la decidon grava, interalie ĉar Esperanto nun aŭtomate estos videbla en la listo de eniglingvoj.

Male ol la operaciaj sistemoj de iPhone kaj iPad, la sistemo Android jam de multaj jaroj permesas facilan tajpadon de Esperanto en ĉiuj programoj. Ĝis nun por uzi tiun eblon tamen necesas instali unu el la alternativaj klavaroj, kiuj subtenas Esperanton.

La dana programisto Jacob Nordfalk longe laboris kun la kerna teamo de Android por inkluzivigi Esperanton en la bazan liston, kaj nun la fina paŝo estas farita. La 31-an de aŭgusto Jean-Baptiste Queru, la ĉefo de la evoluiga teamo de Android, konfirmis ke la kodo de Esperanta klavaro, havigita de Jacob Nordfalk, eniris la deponejon por la sekva nova versio de Android.

La aranĝo de la nova klavaro havas la literojn Ŝ kaj Ĝ en la loko kie nacilingvaj klavaroj plej ofte havas la literojn Q kaj W. Ŭ aperas apud U kaj Ĉ apud C, dum Ĵ troviĝas dekstre de L. Por ricevi la literon Ĥ necesas longe premi H. La mankantaj nacilingvaj literoj same estas atingeblaj per longa premo.

Esperanto en Android

La nun plej freŝa versio de Android, 4.1, estis rivelita fine de junio. Laŭ la plano, la enkonstruita Esperanta klavaro estos parto de la sekva nova versio, Android 4.2, kiu supozeble estos publikigita en la komenco de la jaro 2013. Uzantoj de tiu sistemo povos facile enŝalti la Esperantan klavaron, enirante la agordojn pri enig-lingvo, sen bezono instali ion ajn aldonan.

Libera Folio: Kial laŭ vi gravas, ke la Esperanta klavaro nun haveblos elskatole?

Jacob Nordfalk: Unue estas la principa valoro - ke la baza Android-a sistemo subtenos Esperanton samnivele kiel aliajn lingvojn, kaj ke Esperanto estos videbla en la listo de lingvoj de la baza sistemo (vidu la ekranbildon). Due, kvankam la procezo elŝuti, aktivigi kaj elekti Esperanto-klavaron multe plisimpliĝis per Android 4, mi povas konstati ke multaj Esperanto-parolantoj tamen ne uzas la tempon elŝuti apartajn klavarojn.

Libera Folio: Kial laŭ vi la evoluiga teamo decidis enpreni la Esperanto-klavaron en la bazan sistemon?

Jacob Nordfalk: Tio okazis ĉar Android estas publikigata kun malferma fontokodo (open source), kiun eksteruloj kiel mi povas studi, eksperimenti pri ĝi kaj kontribui al ĝi. La evoluigo de Android estas pelata de Google kaj, kvankam Google ŝajnas pli malferma al Esperanto ol ekzemple Microsoft kaj Apple, kiel komerca firmao Google verŝajne ne rekte povos uzi tempon por priesplori kaj evoluigi Esperantan klavaron. Sed ĉar Android estas malferma al kodaj kontribuoj, mi povis donaci la necesajn 40-60 horojn da laboro.

Libera Folio: Kial laŭ vi la teamo de Apple male tute ne agnoskas la bezonon de Esperanta klavaro?

Jacob NordfalkJacob Nordfalk: Pro la samaj kialoj kiel Microsoft neniam faris Esperantan klavaron por Windows. Windows estas la posedaĵo de Microsoft. Microsoft ne akceptas eksterajn kontribuojn kaj ĝenerale agnoskas nur tiajn proponojn kiuj donas pli da enspezo al la firmao. Same pri iPhone kaj Apple. Male, Android kiel komuna posedaĵo devas esti kaj resti malferma al eksteraj kontribuoj. Kvankam mia diskutado kun la inĝenieroj de Google estis longa kaj la postuloj al la kvalito de mia kontribuo estis altaj (entute necesis 8 kodŝanĝproponoj kaj 8 monatoj por la kontribuo - vidu la diskuton) la tempouzo por ili estis multe pli malgranda ol se ili devus mem krei Esperantan klavaron.

arkivita en:
LukiZ
LukiZ diras:
2012-09-03 08:57
Ĉu kaj kiel la Esperanto-klavaro funkcios en telefonoj kun fizikaj klavaroj? Ĉu eblos, same facile kiel per klavarprogramo MultiLang, tajpi kun x-oj?
kallekn
kallekn diras:
2012-09-03 11:08
Mi ne havas telefonon kun fizika klavaro, sed ja tabulkomputilon, kun kiu mi eble iam ŝatus uzi fizikan klavaron. Ĉar mi ŝatas tajpi ikse, min interesas la klavarprogramo kiun vi mencias. Tamen mi ne trovas ĝin en Google Play. Eble vi celas MultiLing?

https://play.google.com/[…]/details?id=com.klye.ime.latin
LukiZ
LukiZ diras:
2012-09-03 16:11
Aĥ prave, mi mismemoris la nomon - jes, temas pri MultiLing.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-09-03 09:33
Antaue ol demandi, mi kore gratulas kaj dankas al Jacobo Norfalk, pro ghusta pasho por oficialigi kaj utiligi Esperanton.

Nun chesos diversaj "hejmaj" proponoj por uzi supersignojn.

La kontribuo estas des pli valora, char estis farita sen granda "trara"; sendiskute kaj sen stultaj komentoj.

Konkludo; malpli diskuti, pli agi!
edmundo
edmundo diras:
2012-09-03 10:12
1. Se iu jam kutimiĝis al alia metodo por tajpi en Esperanto, tiu eble preferos plu uzi tiun metodon anstataŭ adopti la novan integran klavaron.

2. Ĉu la nova integra klavaro eble, post multaj jaroj, iĝos normo por Esperantujo?

3. Ĉu vere la kontribuo okazis sendiskute? Kaj ĉu vere estas bone tiel? Eble oni povus kritiki la elektitan aranĝon ... Tamen, ĝi ŝajnas al mi tute bona. Mi ĵus kontrolis la frekvencojn de la literoj en Monato-tekstaro: ŬĜĈŜĴĤ. Oni metis la pli oftajn literojn pli meze de la klavaro. Estas du argumentoj por WX=ĜĈ anstataŭ inverse: rusaj klavaroj kaj la apudeco de C kaj Ĉ.
jn0101
jn0101 diras:
2012-09-03 10:43
Pri 1: Jes, homoj povas tutbone resti ĉe siaj plej ŝatataj klavaroj

Pri 2: Mi ne scias pri la bezono de aparta fizika Esperanto-klavaro. La plej bona solvo ekzistas en (Ubuntu) Linuks: Ĝi havas agordon kiu aldonas la Esperanto-klavojn ŭ, ĵ, ĉ, ĝ kaj ĥ sub la ordinara klavo + Alt-Gr. Tiel la Esperanta klavaro fakte haveblas sur ĉiuj naciaj fizikaj klavaroj, samtempe kun la klavaranĝo de la nacia lando, sen instali ion apartan kaj sen devi ŝanĝi klavaranĝon.

Pri 3: Fakte la propono okazis post pluraj longaj publikaj diskutoj, unue inter esperantistoj pri la praktika aranĝo, precipe inter Aaron Irvine kaj mi. Jen, se vi volas legi ĝin: https://plus.google.com/[…]/1chGsUc9tUU .
Poste estis diskutoj kun la enĝineroj de Guglo, kiu preferus ke la klavaro sekvu la ĝeneralajn dizajnprincipojn de la aliaj klavaroj: I.a. la klavaro ne aludu pri kaŝitaj klavoj krom la ciferoj. Mi iom malsamopinias, ĉar estus agrable tuj povi vidi kie q,w, y kaj x situas, sed decidis rezigni ĉar tio ne estus kerna punkto por ni.
LukiZ
LukiZ diras:
2012-09-03 16:26
Eble mi iom precizigu mian demandon pri funkciado en poŝtelefonoj kun fizika klavaro. La solvo kun Alt-Gr en ili ne eblas, ĉar tiu kombino jam havas sian signifon - ĝi donas iujn simbolojn. Ekzemple ĉe mia poŝtelefono Alt+c estas _ Alt+g estas € k.t.p. Tiu aranĝo kie E-literoj anstataŭas q, w kaj aliajn estas bona por ekranaj klavaroj, ĉar tajpanto vidas tiujn literojn. En fizika tio ja ne eblas ĉar ŝanĝitaj literoj ne aperos sur fizika klavo. Jes, kompreneble eblas parkerigi la aranĝon, sed tio ne plu estus komforta solvo. Tial por ekranaj klavaroj la proponita maniero bonas, dum por fizikaj tute ne. Pro tio mi pensas, ke pli bonus, ke por fizikaj klavaroj eblu uzi x-sistemon por ricevi E-literojn. Alternative nemalboni (tamen malpli rapidi) povus sistemo, kiun mi konas de pola klavaro en mia telefono. T.e. se mi longe puŝas "c" mi ricevas elekteblan "ć", se mi longe puŝas "z" elekteblas "ż" kaj "ź". Ĝi malpli rapidas ol x-sistemo, ĉar tie estas du rapidaj klakoj anstataŭ ol unu longa kaj dua rapida (kun eventuala elekto), sed ankaŭ pli facile aplikigebla al poŝtelefonoj kun fizikaj klavaroj. Do tial mi pensas, ke elekto inter la sistemoj, kiun donas MultiLing estas ege avantaĝa. Krom de oni taksas uzantojn de fizikaj klavatoj, kiel formortontajn kaj ne indajn investi laboron ;)
Ĉiukaze, senedepende de finfunkcianta aranĝo, mi tre gratulas pri la iniciato, ĉar ja eĉ se ĝi ne funkcios por iu parto de Android-uzantoj, ĝi daŭre bonos por la alia parto kaj tio jam estos granda progreso.
Stanislav
Stanislav diras:
2012-09-03 16:03
Kiel praktika idealisto mi sincre gratulas kreinton de ĉi programo! Kaj mi konsentas: malpli da babilado, pli da farado. Jen plej bona strategio por io ajn.
KaraGu
KaraGu diras:
2012-09-03 18:53

Unue dankon pro via iniciato, kiu vere estas laŭdinda. Ĝi certe iu sence oficialigos la lingvon Esperanto. La klavaro certe logos min aĉeti novan telefonon kun la operaciumo Androido se aliaj poŝtelefonoj ne ofertats tiun eblecon.

Vi diras: "Pro la samaj kialoj kiel Microsoft neniam faris Esperantan klavaron por Windows. Windows estas la posedaĵo de Microsoft. Microsoft ne akceptas eksterajn kontribuojn kaj ĝenerale agnoskas nur tiajn proponojn kiuj donas pli da enspezo al la firmao"

Vi pravas, ke Microsoft ne kreis apartan esperantan klavaron por siaj operaciumoj. Tamen, oni fakte ofertas senkostan programon, per kiu estas eble ŝanĝi la interpreton de la klavoj c,g,h,j,s kaj u. Tiu programo estas disponigata al uzantoj de registritaj versioj de la operaciumoj de Windows.

Mi ekipis mian teko komputilon per tiu programo. Se mi unue prenas la "alvok-klavon de alternativa signo" (laŭ mia propra elekto el listo kun opurtunaj klavoj) kaj tuj post tiu klavpremo mi alvokas ekz, la litero c. Tiu ago tuj resultas je la litero ĉ sur la ekrano. Mi tuj konfesu, ke mi redifinis finnan klavaron por la literoj ĉŝĝĥĵ kaj ŭ. ;-)
miropiro
miropiro diras:
2012-09-03 19:12
Vere bona laboro! Mi uzas jam tri jarojn Nokia E51 kun Symbian. Kun tiu ĉi poŝtelefono tre videblas bone, kio povas okazi dum 3 jaroj. Symbian daŭre havas iujn bonajn kaj utilajn programojn (ekzemple Opera aŭ Skype), sed bedaŭrinde jam ne plu estas programo por kontroli facile retpoŝton ĉe Gmail.

Mi iom protestis, ke kun Android mi ne havos normalan fizikan klavaron - sed tiu ĉi timo ŝajne estas for - ĉar Sébastien Montagne montris al mi, ke Android kapablas sufiĉe precize diveni, kiun vorton mi celas skribi laŭ movo de mia fingro sur la klavaro.

Ĉu tiu ĉi novaĵo signifas, ke mi vere povos skribi rapide esperantajn vortojn? De la teksto tio ne tiom klaras, do mi petas klarigon, dankon :)
Zamenhofido
Zamenhofido diras:
2012-09-06 21:26
Grandega konkero!
Gratulojn al Nordfalk kaj al la androidaj projektistoj!
Grandega konkero!
La androida mondo ekde nun e-interparolos, libere, facile, plezure!
Dankegojn, amikoj de la homaro!
Zamenhofido
felicx
felicx diras:
2012-11-20 13:30
por danki al Jacob kaj ebligi al li pluevoluigon de la klavaro mi kreis jenan kampanjon

http://www.promesobanko.com/nexus7porJacob

Bv. subteni la agadon per 1.99 € aŭ disvastigo de informoj pri la kampanjo. Dankon!