Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Ĉu vizaĝo de esperantisto sur svisa poŝtmarko?

Ĉu vizaĝo de esperantisto sur svisa poŝtmarko?

de Redakcio Laste modifita: 2013-01-05 01:23
La svisa poŝto lanĉis kampanjon, enkadre de kiu ĝi aperigos en 2013 oficialan poŝtmarkon kun vizaĝoj de 111 svisaj personoj, kiuj ricevos plej multe da poentoj en publika interreta konkurso.

La konkursantaj personoj devas esti svisaj loĝantoj. Unu el ili estas esperantisto, Rolf E. Ernst, konata por multaj kiel ĉefrolanto de la esperantlingva sciencfikcia filmo "La Verda Stelulo" (reĝisorita de Francisko Randin), aŭ kiel lanĉinto de "EsPodkasto" en epoko, kiam podkastoj ankoraŭ estis pioniraj (tre novaj, vojserĉaj) aferoj.

En la nuna, lasta rundo ĝis la 2-a de januaro en 2013 la konkursantoj kolektas poentojn, kiuj kreskas ankaŭ per "ŝato-klakoj" de amikoj, vizitantoj en la konkursa retejo. Dankon al vi, se per "ŝato" vi helpas aperon de esperantista vizaĝo en la svisa poŝtmarko!
Ret-Info/Szilvási László
arkivita en:
verdeca
verdeca diras:
2012-12-30 15:53
Esperanto estas bona lingvo,cxar dank'al gxi mi havigas al mi multajn geamikojn tra la tuta mondo ,kaj mi deziras,ke nia svisa amiko sukcesu en la konkuranco!
Vincento
Vincento diras:
2013-01-01 13:54
Ĉu mi povas simple klaki la ligilon http://www.stampoffaces.ch/?code=3606450c4b0042b67c kaj li gajnos poentojn?
Redakcio
Redakcio diras:
2013-01-01 14:13
Ŝajne vi devas krome esti ensalutinta en Facebook, kaj premi la butonon "ŝati" sub la teksto en la retejo.
Redakcio
Redakcio diras:
2013-01-08 12:12
La kampanjo sukcesis. Rolf Ernst aperas en la fina versio de la poŝtmarko, meze en la kvina linio de supre.

http://gesichtermarke.ch/final.php