Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / 170 000 artikoloj en la Esperanto-Vikipedio

170 000 artikoloj en la Esperanto-Vikipedio

de Redakcio Laste modifita: 2012-09-24 06:56
Tagmeze de la 20-a de septembro (laŭ eŭropa tempo) la Esperanta Vikipedio atingis 170 000 artikolojn. Ĝi nuntempe tenas la lokon 27 inter la diversaj vikipedioj, antaŭ ekzemple la dana, serba, litova kaj hebrea versioj.

Ĉiuhore estas ĉ. 10 000 paĝorigardoj ĉe la Esperanto-versio de la tutmonde konata vikipedio. Laŭ la ofteco de uzado Esperanto okupas lokon 41, apud la tagaloga, estona kaj hinda versioj.

Vikipedio bone montras kiel eniras Esperanto en la modernan tempon, komune kaj samrajte kun aliaj lingvoj. Indas memori, ke antaŭ la ekesto de Vikipedio ekzistis neniu ĝenerala Esperanto-enciklopedio, kaj la pri-esperanta Enciklopedio de Esperanto venis el la jaro 1934.

La Esperanta vikipedio tiurilate ne estas unika projekto - Esperanto dum la pasintaj jaroj ekhavis tradukojn de Facebook, Mozilla Firefox kaj de la Linux-versio Ubuntu, ĝi estas traduklingvo de Google Translate, kaj ĝi eniris per pli ol 180 000 frazoj la multlingvan frazokolekton Tatoeba, kie Esperanto tenas nun la duan lokon post la angla. Antaŭ 125 jaroj Esperanto havis la plej malgrandan lingvo-komunumon inter pli ol 6 000 lingvoj; hodiaŭ ĝi okupas kutime lokon inter la 15a kaj la 50a ĉe diverskriteriaj listigoj de la internacie videblaj lingvoj. La ĉina registaro honorigis nian lingvon eĉ per ĉiutagaj novaĵoj, inter deko da aliaj lingvoj.

Por pliaj statistikoj vidu http://stats.wikimedia.org/EO/Sitemap.htm kaj http://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo.

Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand

arkivita en:
cyrille
cyrille diras:
2012-09-23 23:44
Dankon pro tiu artikolo ĉar kiam ni rilatas kun ĵurnalisto, ofte venas la demando :

- ĉu Esperanto kreskas ?

La demando ja tedas min sed mi supozas ke neniu volas entuziasmiĝi pri ŝrumpanta fenomeno. Male, jen venas ciferoj kiuj montras ke Esperanto estas inter la 15a kaj 50a pozicio en la lingvaro. Ni ne ankoraŭ kvalifikis la lingvon por la Olimpiaj ludoj, sed nia atleto havas talenton kaj trejniĝas pli kaj pli. Fidu je vi.

Cyrille, kreinto de www.ratoj.net
Lu
Lu diras:
2012-09-24 11:36
Indas kelkfoje dividi la statistikon laŭ la denaskaj kaj poste lernintaj parolantoj de la lingvoj. Laŭ la denaskuloj Esperanto havas eble pozicion 4000 inter ĉ. 7000 lingvoj de la mondo. Laŭ la postaj lernintoj de fremdlingvo ni eble havas pozicion inter 15 kaj 30 (en Hungario kaj Litovio estas pozicio 16). Se oni sumigas ambaŭ grupojn de parolantoj, ni havas eble pozicion 165 - sed niaj parolantoj estas relative edukitaj kaj kreemaj kaj tial ni estas ĉe la produktado de interreta enhavo ŝajne ie inter pozicio 20 kaj 50. (Fontoj ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo )

Ĵus mi iom detale rigardis anglalingvan hungaran retejon pri statistiko, http://www.nepszamlalas2001.hu/[…]/load01_13_0.html . (Bv. noti, ke temas pri statistiko el 2001, do _antaŭ_ la tiea ondo de ekzameniĝantoj!!!) Ni vidas, ke Esperanto havis tiam en Hungario ĉ. 4500 parolantojn, do ĉ. 0,05 % de la loĝantaro (entute 10,2 milionoj). 2219 el ili havis universitatan diplomon (entute 934 036 homoj), do en tiu grupo Esperanto havis ĉ. 0,2 %, la kvaroblan procentaĵon. (Inter la diplomiĝintoj sciantaj fremdlingvon estas 0,4 %.) Plej verŝajne inter matematikistoj la procentaĵo estas eĉ pli alta...