Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Nova projekto liberigos cerbospacon por pliaj lingvoj

Nova projekto liberigos cerbospacon por pliaj lingvoj

de Redakcio Laste modifita: 2011-04-02 06:24
Antaŭ ok jaroj la teamanoj de E@I lanĉis la furoran retejon lernu.net, per kiu eblas rapide kaj facile lerni Esperanton en dudeko da lingvoj. De tiam la aktivado de la teamo vastiĝis al instruado de pliaj lingvoj pere de interreto, kaj E@I sukcesis ricevi EU-subvenciojn por siaj projektoj. La multlingviĝo de E@I konsciigis la aktivulojn pri la problemo de "informa superŝarĝo", ĉiam pli aktuala en la reta epoko. Por faciligi la sorton de esperantistoj kaj aliaj lingvemuloj, kiuj volas enkapigi al si novajn lingvojn aŭ lingverojn, la teamo nun lanĉas novan projekton, kiu utiligas la sistemon de la ĉeĥa pedagogo kaj filozofo Jára Cimrman por liberigi lokon en la memoro por esencaĵoj. [Ĉi tiu novaĵo validis nur en la tago de la apero, la 1-a de aprilo.]

"Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos" - jam al Ludoviko Zamenhof estis konata tiu ĉi saĝaĵo, kiun li ankaŭ enmetis kiel proverbon n-ro 993.01 en sian Proverbaron, aperintan en 1910. Cent jarojn poste, en la interreta epoko, tiu problemo ne malaperis; kontraŭe - en la hodiaŭa tempo de tutmonda komunikado ebligata de la novaj teknologioj kaj vojaĝrimedoj, la tiel-nomata "informa superŝarĝo" fariĝis eĉ temo de sciencaj esploroj. En 2008, la firmao Basex publikigis esploron, laŭ kiu dungitoj pasigas duonon de sia labortempo per ordigado de informoj, kaj informa superŝarĝo kostas al la usona ekonomio 900 miliardojn da dolaroj jare.

Ankaŭ la esperantista organizaĵo E@I ("Edukado ĉe Interreto") spertas tian problemon:

- Ni havas multajn projektojn kaj projekt-ideojn, sed niaj kernaj aktivuloj havas tro malmulte da tempo. Interalie la administrado kaj komunikado prenas multan tempon," diras Peter Baláž el Slovakio, la kunordiganto de E@I.

Aldone, ĉar E@I laboras ĝuste sur la kampoj de edukado kaj interreto, iom paradokse ĝuste ankaŭ ĝi mem kontribuas al la konstanta plinombriĝado de la informoj en la reto kaj al la informa superŝarĝado de siaj uzantoj. Peter Baláž tamen opinias, ke tio ne prezentas apartan danĝeron: 

- Ni ja jam antaŭ pli ol ok jaroj kreis lernu.net, nuntempe lanĉas Slovake.eu kaj ĵus ni forsendis du monpetojn al EU por krei similajn retejojn por lerni la germanan kaj la rusan lingvojn. Sed certe ni neniel devigas la homojn lerni ĉiujn tiujn lingvojn - ĉiu simple elektu tion kion li aŭ ŝi volas. Kaj por la nedecidemaj aŭ tro ambiciaj personoj, nia nova projekto alportas solvon.

Laŭ la observoj de E@I, nome, multaj esperantistoj emas lerni plurajn lingvojn, sed ofte sekve spertas problemojn pri tio. Supozeble multaj ne parolas pri ili publike, sed kelkaj tamen en la anonimeco de la reto malferme agnoskas ilin - ekzemple la aŭtoro de Mia Mondo...

Dum kelkaj simple maltrankviliĝas pro la malfacileco lerni plurajn lingvojn (ekzemple Gxejko), iuj klopodas konsili kiel paroli plurajn lingvojn kaj ne miksi ilin (Benio Levis el Irlando) kaj aliaj tamen ne sukcesas pri tio (legu la komenton sub la artikolo de Chuck Smith), nemalmultajn tiu malfacileco gvidas eĉ al la ideo abomeni ĉiujn aliajn lingvojn kaj resti nur ĉe esperanto (vidu en la blogo de Anteo).

Ĉar tia celo tamen estas en kontraŭstaro kun la ideo de esperanto kiel dua lingvo protektanta lingvan diversecon, priskribita en la Manifesto de Prago, kaj ĉar instigado de lernado de lingvoj estas unu el la celoj de E@I, Peter Baláž kune kun Marek Blahuš kaj Agnieszka Mozer dum la marta E@I-kunsido en Poznań klopodis trovi solvon

Kiel helpon al siaj senesperaj uzantoj, sed ankaŭ kiel plian pruvon ke esperantistoj povas esti utilaj ankaŭ al la neesperantista publiko (kiel tion jam demonstras ankaŭ ekzemple Komputeko), E@I nun sekve de la kunsido lanĉas novan iniciaton: La projekto, nomita "mallernu.net" (laŭ muzikteksto de La Pafklik), celas helpi al esperantistoj, sed ĝenerale ankaŭ al ĉiuj aliaj lingvolernantoj, lerni novajn lingvojn kun malpli da peno.

La preparata retejo baziĝos sur la novema pedagogia verkaro de la ĉeĥa filozofo Jára Cimrman, samtempulo de Zamenhof, vivinta en la tiama aŭstro-hungara imperio, kies ideoj tamen trovis rekonon nur longe post lia morto. Laborante kiel lerneja instruisto en la vilaĝo Struk en Galicio (kiu tiam apartenis al Aŭstrio-Hungario), Cimrman rimarkis, ke liaj lernantoj sukcesis memorfiksi nur proksimume unu dekonon de tio, kion li al ili en la lernejo instruis. Sekve li konstatis, ke la ceteraj naŭ dekonoj de la sciaĵo estis "trafluaj" (per vortoj de la zamenhofa proverbo 580.07: "Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras.").

En sia "Teorio de trafluaj sciaĵoj" Cimrman decidis alfronti la problemon rekte difinante kiun sciaĵon la lernantoj memorfiksu, kaj kiun ili forgesu. En la nova instrumetodo, la memorinda materialo okupis 10 procentojn de la instrutempo, kaj la forgesinda materialo 90 procentojn, precize kongrue kun la statistika esploro. Por tiuj ĉi du nocioj li enkondukis du novajn vortojn: "neforgesumino kaj forgesumino" (germane "Vergissmeinnicht und Nichtvergissmeinnicht", ruse "Забудка и незабудка"). La lernantoj lernas ĉion, sed nur la neforgesuminon ili rajtas memori. Por ke la metodo estu sukcesa, necesas ankoraŭ dum la reviziado kontroli, ĉu la lernantoj erare ne ellernis ankaŭ la forgesuminon.

Ĉe la adreso www.mallernu.net nun jam konstruiĝas retpaĝo, kiu aplikos la teorion de trafluaj sciaĵoj de Cimrman en lingvolernado. Ĝis nun disponeblas tie nur beta-versio, kiu celas demonstri la principon je la lernado de vortoj, sed por la plena versio estas antaŭvidata ankoraŭ multe pli vasta apliko, sur ĉiuj flankoj de lingvolernado. Kaj ankaŭ kadre de la Somera Esperanto-Studado, organizata de E@I komence de aŭgusto en Slovakio, jam estas antaŭvidata eksperimenta lingvolerna grupo utiliganta tiun metodon.

Peter Baláž estas tre entuziasma pri la afero:

- Mi pensas, ke danke al www.mallernu.net, la maniero en kiu oni hodiaŭ lernas lingvojn povas baldaŭ grave ŝanĝiĝi... se ni ne forgesos finpretigi la retejon.

Pliajn informojn pri la sensaciaj projektoj de E@I eblas legi en la neciklopedia artikolo.

Marek Blahuš

arkivita en:
slavik
slavik diras:
2011-04-01 12:04
La sukcesoj de E@I estas tiaj logaj, ke verŝajne lokomotivos ankaŭ la aliajn. Interalie, eĉ UEA eble baldaŭ ŝanĝos sian nomon al Universala Eduka Asocio, laŭ http://amikeco.ru/2011/04/uea.html
blahma
blahma diras:
2011-04-01 12:10
Permesu al mi aldoni ankoraŭ unu plian ĵusan novaĵon de E@I: Ĉe http://www.lernu.net ni hodiaŭ testas novan grafikan koncepton, klopode al plia maldiskriminacio kaj kiel tolerema paŝo antaŭen al la antipoduloj. Vizitu kaj espereble vi turnos vian kapon!
esperanto
esperanto diras:
2011-04-02 00:28
Lau mi tiaj novaj projektoj de E&I ne estas bezonataj. Chu vi intencos ankorau monkolekti por tio ?

Se viaj "kernaj aktivuloj havas tro malmulte da tempo", do kial vi fanfaronas pri tiuj ideoj ?

Espereble EU ne forjhetas sian monon por tiuj vanaj projektoj.
petro666
petro666 diras:
2011-04-02 09:01
Estimata s-ro,
ĝojigas nin la fakto, ke vi tiom regule kaj detale legas artikolojn de LF. Tamen, eble iam provu kelkajn el ili legi malpli kritikeme kaj kun iom malpli da seriozeco. Almenaŭ se temas pri artikoloj, kiuj aperas dum la 1-a de aprilo :) (Cetere, se vi alklakus mem al la menciita en artikolo retejo www.mallernu.net, verŝajne vi komprenus la sencon de la artikolo kaj ne necesis komenti. Sed tamen dankon por via, kiel ĉiam optimisma taksado kaj aliro al la laboro de aliaj :).
esperanto
esperanto diras:
2011-04-04 14:48
Fojfoje HeKo estas utila por malkashi aprilajn shercojn.
Kiel montrighas chi tiu ridinda kazo
http://esperantio.net/index.php?id=1657

che E%1 shajnas miksighi seriozeco kaj neseriozeco de agado. Limo inter ambau ne ekzistas. Pro tio oni tendencas konsideri pli forte la neseriozecon, despli ke seriozaj projektoj de tiu organizajho ghis nun ne estas videblaj. Fakte neniu vere scias, kion ili vere faras, char oni legas nur pri ideoj kaj ke oni bezonas monon.

Anstatau serioze komenti la membroevoluon, Dasgupta reagas al infanajhoj kaj shajne ankau al aprilshercoj. Supozeble la problemoj en UEA tute ne koncernas lin.

Kiel oni povas vidi en la retlisto de la komitato, la latino de tiuj komitatanoj finighis. Korseti emas forlasi la asocion antau ol necesas transpreni verajn respondecojn, kaj li ech emas morti pli frue ol UEA mortas (tiel oni povas interpreti liajn eldirojn). Nu, vershajne li komencas konscii, ke li kondukis sian asocion en la sakstraton dum kiam li regadis ghin. Malgrau tio - bondezirojn okaze de lia 70a naskightago (tiaj 70-aj naskightagoj nun amasighas che lia generacio - do urgha tempo por forlasi gvidajn funkciojn).
pistike65
pistike65 diras:
2011-04-04 17:29
Sed, Andy, chu Vi ne legas Liberan Folion atente? Kelkajn liniojn sub Via nuna reago legeblas, ekde du tagoj, la sama malkasho fare de Maria Sandelin.

amike
Istvan Ertl
Aleksks
Aleksks diras:
2011-04-03 00:27
Jen bela pruvo ke S-ro Künzli ne atentas pri kion li legas sed nur partoprenas komentojn por kritiki la laboron de aliaj.
msandelin
msandelin diras:
2011-04-02 21:04
Manko de kompreno pri humuro estas foje tre amuza. En la komitata listo http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/messages nun aperas mesaĝoj de homoj(interalie la prezidanto de UEA) kiuj evidente ne komprenis ke jen temas pri ŝerco. Kion oni konkludu pri la sinteno al la realo de tiuj homoj? ;-)