Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Esperanta kinofestivalo volas logi amatorajn aŭtorojn

Esperanta kinofestivalo volas logi amatorajn aŭtorojn

de Redakcio Laste modifita: 2011-04-05 05:56
La esperantlingva kulturo grandparte vivas en la teksta mondo. La ĝisnunaj provoj profesie produkti esperantlingvajn aŭdvidaĵojn aŭ televidelsendojn ne havis grandajn sukcesojn. Kopirajtaj limigoj malfaciligas ankaŭ la produktadon de esperantlingvaj versioj de jam ekzistantaj enhavoj. Tamen la moderna teknologio principe donas al ĉiu deziranto la ŝancon produkti proprajn filmetojn. Por kuraĝigi tian kreemon, Aleksandr Osincev, la fondinto de la elstara retejo filmoj.net, iniciatis la unuan esperantlingvan kinofestivalon, "Kino sen limoj", okazontan en Brazilo en julio 2011. En artikolo speciale verkita por Libera Folio li rakontas pri la fono.

Dum kelkaj lastaj jardekoj la mondo vivas en aŭdvidaj dimensioj, kie oni transdonas kaj perceptas aŭdvidan informon. Bedaŭrinde, la aŭdvida kulturo de Esperanto ne estas evoluinta, kio donas al la ĉirkaŭa mondo ĉiujn rajtojn ne rimarki la movadon de esperantistoj, kiu daŭre vivas en teksta mondo.

Verdire por esperantistoj en nuntempaj kondiĉoj ekzistas nur kelkaj manieroj pliriĉigi tiun parton de kulturo. 

En TEJO-Tutmonde mi jam provis analizi la aktualan situacion kaj konkludis, ke la ĉefaj baroj por filmoproduktado en Esperanto estas ne manko de mono kaj personoj kapablaj flue kaj profesie paroli kaj ludi en Esperanto, sed ĝuste manko de originalaj ideoj, kaj, kio malpli gravas, la malgranda kvanto de personoj, kiuj pasie amatore aŭ profesie okupiĝus pri filmokreado.

Ĉar filmoj en Esperanto ne povas dume pretendi la TV-elsendadon, la kvanto de potencialaj spektantoj reduktiĝas al tiuj, kiuj havigas al si multekostajn DVD-ojn, aŭ sukcesas spekti duonleĝe filmojn dum Esperanto-aranĝoj.

Se paroli pri produktado, do eĉ tiuj, kiuj iam intencis profesie krei filmojn aŭ modernan aŭdvidan kulturon, certe temas pri “Imagu-Filmoj” kaj “Internacia Televido”, miskalkuladis pri la manieroj de distribuado de siaj verkoj, mistraktis specifojn de E-komunumo kaj fine fiaskis.

Kopirajtaj limigoj estas grava problemo por la esperantlingva kulturo, kiel mi konstatis en artikolo aperinta en Kontakto. Mi pesimiste pritraktas la nuntempan staton de la E-merkato el la vidpunkto de eksteraj filmoproduktantoj kaj filmodistribuantoj, la ekzistantajn manierojn de distribuado de kulturaĵoj kaj la malriĉecon de la nuntempa aŭdvida E-kulturo tiel, ke la kruela mondo daŭre estos indiferenta al la Esperanto-komunumo en tiu kunteksto.

Sed ni malvenkus dufoje, se ni permesus al ni daŭre kvereli en Esperanto-blogoj kaj retejoj, ne provante uzi plej modernajn manierojn de distribuado de kulturaĵo kaj stimulado de kreemo, kiuj nuntempe iĝas pli kaj pli popularaj.

Laŭ mia opinio, esperantistoj ne prave rezignas pri memekspliko pere de video, kaj mi ŝatus proponi absolute novan formaton de kultura evento, kiu ĝis nun ne ekzistis en Esperantujo.

Samtempe ĝi estas unu el maloftaj ebloj adapti kaj aperigi modernajn tutmonde konatajn filmojn en Esperanto.

Kinofestivalo de filmoj en Esperanto povus aktivigi la aŭdvidan kulturon de esperantistoj kaj montri al la mondo la mirindan ideon de senlima internacia komunikado per rimedoj, kiuj nuntempe estas kutimaj por reklamo kaj disvastigado de valoraj ideoj. Tiaspeca kultura evento povus montri la praktikan kaj utilan flankon de uzado de Esperanto kaj digne prezenti ĝin al ekstera mondo. 

La unua tiascpeca Kinofestivalo okazos de la 10-a ĝis la 13-a de julio 2011 en San-Paŭlo, Brazilo dum 3 grandaj E-kongresoj: Tutamerika Kongreso de Esperanto, Brazila Kongreso de Esperanto kaj Brazila Esperantista Junulara Kongreso.

Ekde la komenco ni havis kelkajn postulojn al la kinofestivalo.

La formato de la evento devas esti proksima al ĉiu parolanto de Esperanto kaj baziĝi sur partopreno de amatoraj aŭtoroj, ĉar la moderna stato de tekniko ebligas al ĉiu havanta poŝtelefonon kun kamerao, fotilon, videokameraon kaj komputilon kun interretaliro, iĝi rekonata de vastaj sociaj grupoj, kiuj plu distribuos la informojn per sociaj retoj, en siaj blogoj, retejoj.

La aranĝo devas esti digne prezentita en interreto, kio donos avantaĝojn en distribuado de informoj kaj reklamoj.

La produktataj filmoj devas ekskludi la uzon de multekostaj proprietaj programoj por muntado, pro tio la filmoj devas daŭri mallonge. Se la filmetoj havas signifajn skribajn (subtekstoj, surskribaĵo) aŭ parolajn (dialogoj, monologoj, apartaj vortoj) informojn, tiuj devas esti en Esperanto, kio al neesperantistoj donus puŝon eklerni la lingvon aŭ ekinteresiĝi pri ĝi kiel ilo por kreado.

Ĉiu neesperantisto rajtas partopreni, ricevinte informojn  pri la konkurso en alia lingvo ol nur en Esperanto. La festivalo devas uzi modernajn manierojn de distribuado, do al filmetoj devas esti atribuita unu el permesiloj de Krea Komunaĵo. La premioj por gajnontoj devas esti aparte allogaj. Kaj fine la kvanto de videoj de unu aŭtoro pro ilia mallongeco ne devas esti limigita.

Ĉu la projekto iĝos populara kaj ni povus partopreni  enhavriĉan kulturan eventon, montros nur la tempo kaj entuziasmo de kunordigantoj kaj partoprenantoj.

Sed jam nun ĉiu ajn povas sekvi la preparojn, partopreni en la konkurso ĉe kinofestivalo.org kaj gajni premiojn.


Aleksander Osincev

Kreanto de Verda Filmejo

kunordiganto de Kino sen limoj

 

arkivita en:
eobo
eobo diras:
2011-04-05 11:25
Slu/Sal'

eble lirikojn de E-o kantoj ankaŭ bonataŭgiĝi kia filmarakonto. Vidu http://kantaro.ikso.net

ĝp,
edmundo
edmundo diras:
2011-04-05 11:50
Mi konsentas, ke aŭdvida komunikado gravas, sed mi havas la impreson, ke ĝi iomete malpli gravas nun ol antaŭe: hodiaŭ oni pli ofte komunikas skribe ol antaŭ dek, dudek, tridek jaroj. Ekzemple, oni komunikas hodiaŭ per tekstmesaĝoj, retpoŝto, blogoj, retforumoj kaj retpaĝoj, kiuj parte anstataŭas telefonon, radion kaj televidon. Povas esti, ke "video" iom pligraviĝas ĝuste nun, pro teknikaj progresoj, sed legado restas la plej efika maniero sorbi informojn.

Hodiaŭ oni pli kaj pli ofte proponas filmeton de okazinta prelego. Mi multe preferus transskribon, kiun mi povus tralegi en duono de la tempo, komprenante pli bone. Sed eble mi estas strangulo. Ja mi spektas filmon kaj poste tralegas la tekston, se mi povas trovi ĝin en la reto ...

Esperanta kulturo verŝajne estas tro teksta, do Esperanta kinofestivalo estas utila iniciato.