Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Anglaj aligatoroj agacis aktivulojn

Anglaj aligatoroj agacis aktivulojn

de Redakcio Laste modifita: 2011-07-31 12:05
Troa uzo de angla lingvo en la ĉirkaŭkongresaj aktivaĵoj estis grava temo en la ĵaŭda programero "Centra Oficejo respondas" en la Kopenhaga Universala Kongreso. Oni parolis ankaŭ pri manko de banderolo ĉe la kongresejo kaj de brajla kongresa libro. En la Centra Oficejo mem la plej speciala okazaĵo dum la pasinta jaro laŭ Osmo Buller estis lia propra malsano, kiu ankoraŭfoje montris, ke la laborfortoj estas tro streĉitaj.

Post suna kaj somerece varma ekskursa tago en merkredo, la nuba kaj venta vetero revenis al Kopenhago en ĵaŭdo, tamen ĉefe sen la persista pluvo kiu plagis la unuajn tagojn de la kongreso.

La ĵaŭdan matenon malfermis la programero Centra Oficejo respondas en la salonego Lapenna, kie kolektiĝis kvindeko da kongresanoj. Sur la podio sidis la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, la konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães, la kongresa asistanto Tobiasz Kaźmierski kaj la kasisto Stanka Starčević.

- Ŝi ankaŭ nun dum la kongreso tre volonte akceptos viajn kotizojn kaj aliajn pagojn, reklamis Osmo Buller.

Iom post la komenciĝo aliĝis plia oficisto, Roy McCoy, kiu respondecas interalie pri la Jarlibro, kaj kiu laboris grandan parton de la nokto por prepari la kongresan kurieron.

Osmo Buller enkondukis la demandohoron klarigante, ke ne okazis iuj drastaj ŝanĝoj en la laboro kaj stabo de la Centra Oficejo post la pasintjara kongreso en Havano.

Roy kaj Clay dum CO respondas en Kopenhago- Ni pluiris laŭ la jam elprovitaj vojoj. La plej granda afero dum la pasinta periodo estis eble tio ke mi subite malsaniĝis en februaro kaj dum longa tempo estis tute senutila al UEA. Tio ankaŭ kaŭzis multajn problemojn al la funkciado de la Centra Oficejo, sed dank' al la sperto kaj aktiveco de miaj gekolegoj en la oficejo vi apenaŭ rimarkis la aferon.

Laŭ Osmo Buller la efikoj de lia malsano al la taskoj kaj laborstreĉo de la aliaj oficistoj plian fojon montras, ke la oficejo bezonus pliajn laborfortojn.

- Tiuj movadaj politikistoj, kiuj parolas pri tio, ke por tiuj aŭ aliaj gravaj movadpolitikaj agadoj informado ktp ke ne estas sufiĉe da rimedoj por tio, kaj ke la oficistaro prenas tro grandan parton de la rimedoj, ili tamen devus konscii ke la Centra Oficejo estas la vera nervocentro de UEA, kaj multaj el ĝiaj agadoj tuj komencas lami aŭ eĉ komplete interrompiĝas, se iu tie malsaniĝas aŭ forfalas el la sistemo.

Pluraj el la demandantoj kiel kutime plendis pri mankoj en la organizado de la kongreso aŭ demandis pri rutinaĵoj. Interalie estis plendoj pri tio, ke ekster la kongresejo neniel videblas ke tie okazas Esperanto-kongreso. Iu en la publiko proponis, ke la Esperanto-banderoloj, kiuj pli frue dum la kongresa semajno pendis en la centro de Kopenhago, estu retrovitaj kaj pendigitaj ekster la kongresejo.

Osmo Buller ne certis pri la efikeco de tia paŝo, eĉ kaze ke ĝi estus praktike realigebla:

- Tiu ĉi kongresejo estas for de la urbocentro, kaj se oni metas banderolon antaŭ la kongresejo, oni tamen ne vidas ĝin de la strato, krom se ĝi estas ege granda. Tial la afero ne havas grandan praktikan signifon, kaj se oni devas pagi, tio estas perdo de mono. Laŭ mi tial tiuj banderoloj en la urbo estis tre bona ideo, eĉ se ili restis nur ĝis la duono de la kongreso. Kaj ĉiuj kongresanoj estas moviĝantaj reklamiloj se ili portas la kongresan sakon kun la vorto Esperanto. Ĉiam iel ĉio rilatas al mono, kiu ne estas tro abunda, kaj oni devas ĉiam pesi la plusojn kaj la minusojn.

Sonia AmariglioLa abunda uzo de la angla lingvo fare de lokanoj en ĉirkaŭkongresaj aranĝoj jam kelkfoje vekis la iriton de kongresanoj. Dum la marda solena akcepto de esperantista delegacio en la urbodomo, la vicurbestro faris sian paroladon en la angla. Tio kaŭzis laŭtajn protestkriojn, kies kulpulo poste proteste forlasis la ejon por ne aŭdi la anglan.

En la demandohoro de la Centra Oficejo pri trudado de la angla dum la ekskursa tago plendis kongresano Sonia Amariglio:

- La afiŝo sur la buso estis en la angla. La ĉiĉerono estis dana, sed parolis angle, kaj la esperantista interpretisto, kiu estis dana, ne bone povis traduki sen la helpo de kelkaj angleparolantoj. Mi petas, ke ĉiĉeronado estu en la loka lingvo. Kaj ĉiuj rimarkis, ke dum la malfermo iu sinjorino parolis sufiĉe longtempe sen traduko. Mi petas, ke oni faru interpretadon post kelkaj frazoj, por ne tro lacigi la ĉeestantojn.

Konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães klarigis, ke ne sufiĉas lertaj danaj interpretistoj al Esperanto, kaj tial oni petis, ke la ĉiĉerono laŭbezone povu gvidi la ekskurson en la angla:

- Se montriĝus, ke la koncerna dana esperantisto ne kapablus ĉion interpreti, tiam iu alia povus eventuale helpi. La profesiaj danaj gvidantoj estas tre ĵaluzaj pri sia laboro, kaj ili ne volis doni al niaj interpretistoj anticipe preparitan tekston. Tial la bezono havi alian lingvon krom la dana - aŭ ni devus preĝi, ke iu plia en la grupo sciu la danan por helpi la interpretiston. La celo estas, ke oni ricevu klarigon en Esperanto. Se oni uzas iun alian lingvon krom la dana, tio estas detalo, kiu laŭ mi ne devus esti granda problemo.

Brian Moon dum CO respondasBrian Moon ne opiniis la klarigon sufiĉa:

- La esenco de la plendo estis, ke dana ĉiĉerono parolis angle, kaj dana esperantisto devis traduki el la angla al Esperanto. Fakte mi miras ke la dana akompananta esperantisto akceptis. Se mi estus en tia pozicio, mi insistus, ke okazu alimaniere. Sed ŝajnas al mi ke mankas iom da atento flanke de la kongresaj organizantoj. Rilate la banderolon, mi miras ke ĉi tiu kongresejo disponas tiom malmulte da rimedoj anonci eksteren, kio okazas interne - tio estas komerca stultaĵo.

Malmultaj demandoj temis konkrete pri la funkciado de la Centra Oficejo. Otto Prytz laŭdis la laboron de la oficistoj, kiuj voĉlegas ĉiun numeron de la revuo Esperanto por blinduloj, sed plendis, ke ĉi-jare oni ne povis ricevi la kongresan libron en brajla formo. Montriĝis ke la brajla versio ne estis produktita, ĉar malsanis la volontula organizanto de la tasko, la freŝbakita honora membro Rob Moerbeek.

Fine de la demandohoro Osmo Buller dankis la ĉeestintojn pro ĉiuj demandoj kaj konsiloj pri plibonigoj.

- Ni estas viaj servistoj, kaj mi estas ĝoja, eĉ fiera, ke mi kaj miaj gekolegoj povas labori en asocio kie ni povas helpi en plej diversaj manieroj al tiel nekredeble brilaj fantaziaj homoj kiaj estas vi!

Fotoj: Peter Hauser

arkivita en: ,
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-28 23:19
Auh la raportisto malbone skribis, auh mi malbone komprenas.Io ne estas logika.

Lauh Osmo, ne estis bezonas iu ajn shangho en la agado, char; "Ni plu iris lauh la jam elprobita vojo..." Denove estas signo, ke oni ne deziras iun ajn shanghon.
Ili ja chion ghis nun faris ghuste!

Plej grava okazintajho en CO estis malsano de Osmo!
Unue Osmo asertas, ke la gekolegoj chion majstris, ke oni apenauh de ekstere tion rimarkis, due, asertas, ke estas bezo
naj novaj laborfortoj? (Cu antauhigi iun? Chu aldone?)

Ne novaj laborfortoj estas bezonaj nur novaj laborsistemoj. Hodiauh gusta uzado de komputilo shparas ech kelkajn personojn.

Pri uzado de la angla lingvo mi ne miras, ili volas substreki la konon de la lingvo kaj vershajne uzante la anglan estos pli bone pagataj ol uzi sian gepatran. Estas vere kuriozajho. Alian fojon kongresu en la ghangalo, tie simioj parolas propran lingvon!

Oni nenion bonan por Esperanto faras kongresante en grandaj urboj, en kiu apenauh iu rimarkas.

Estas ankauh interesaj rimarkoj pri kostoj kaj prezoj, sed interese, ke por fari estraran kunsidon, en kiu nenio estis decidita(kiel oni informis en Libera Folio) oni pagis ech flugojn, bone manghis, agrable babilis kaj multan monon neniigis.

Estus interese demandi la partoprenantojn, chu la kunsido estis por ili fruktodona.

Niko
Niko diras:
2011-07-29 01:00
"Dum la marda solena akcepto de esperantista delegacio en la urbodomo, la vicurbestro faris sian paroladon en la angla. Tio kaŭzis laŭtajn protestkriojn, kies kulpulo poste proteste forlasis la ejon por ne aŭdi la anglan."

Belege! Ĉiu scias, ke la plej efika maniero reklami Esperanton al neesperantistoj estas per laŭtaj protestkrioj kaj infaneca ploremo pro bagateloj...
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-29 05:37
Tio ne shajnas al mi bagtelajho.
Lauh mia eksento, la urbestro volis demonstri, ke ni en Euhropo povas uzi la anglan kaj ne bezonas iun Esperanton. Lia elpasho esti tute ne delikata kaj antuh chio ne diplomatia. Mi ech asertus, ke li malhonoris la E-delegacion.
Ja estas homoj, kiuj ne havas skrupulojn vendi sian gepatran lingvon, kulturon pro mono kariero. Hans Christian Andersen povus fiera pri li esti!
blahma
blahma diras:
2011-07-30 08:09
Kiu ĉeestis scias ke la urbestro fakte estis urbestrino - do estis "li" kaj ne "ŝi". Efektive sonis strange ekaŭdi ŝin paroli angle la kutimajn babilaĵojn pri tio ke "diverseco gravas, sendepende de tio en kiu lingvo ni parolas" ktp. Post fino de la anglalingva alparolo, Ileana Schrøder laŭtlegis esperantan tradukon - per kiu ŝi, danino, interpretis la danan urbestrinon - kaj tio tamen okazis per la angla. Mi mem vidas en tio tutan ignoron de la principoj sur kiuj esperanto kaj ĝenerale ĉia respekto al multlingveco funkcias - kaj estas ridinde paroli pri io samtempe farante komplete la malon.

Ĝenerale mi dum tiu ĉi UK apenaŭ lernis iujn danajn vortojn (sed pri tio eble tamen mi mem kulpas) kaj ekhavis la opinion ke danoj estas popolo por kiu la propra lingvo ne multe plu gravas. Tion emas konfirmi la ŝoka sciigo aŭdita en la ILEI-konferenca simpozio, nome ke la dana registaro rifuzis aprobi kunlaboran projekton inter la nordiaj landoj pro ĝia ero kiu asertas ke la naciaj lingvoj de la unuopaj landoj estas konservindaj kaj evoluigindaj - do verŝajne eĉ estas oficiala sinteno de la registaro ke plua priflegindeco de la dana lingvo ne estas certa: lando hezitas batali por sia propra lingvo!

Nelaste, ĉu eble la danaj sciencistoj kaj politikistoj tiom ofte elektas paroli publike en la angla, ĉar povus jam esti malpli komforte al ili paroli pri la samo en la dana? Ja se tiu lingvo ricevas nun malpli kaj malpli da atento, iom post iom ekmankas fakaj vortoj kaj oni malkutimiĝas al uzo de la lingvo ĉie krom la privata vivo (ankoraŭ). El tiu vidpunkto estas estiminda la danlingva parolado de la UNESKO-reprezentantino dum la solena malfermo, kvankam ĝi ja devintus esti interpretata pofraze kaj ne en sia tuto.

Cetere, la "kulpulo" de la "laŭtaj protestkrioj" estis fama kantisto kaj mi persone ĝojas ke inter la diplomatemaj gastoj de la akcepto kiuj ne povus al si ion tian permesi troviĝis tamen ankaŭ li kiu ne sentis ajnan ĝenon sin esprimi kontraŭ tiu okulfrapa kontraŭdiro inter la formo kaj la enhavo de la vicurbestra parolo. Ni ja estis gastoj kaj decis konduti kiel tiaj, aliflanke tio ne signifas ke ni ne rajtas diri ion ajn kiam la gastiganto per io nin vundas.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-30 09:21
Jen estas bona ekzemplo, kiel tion vidas juna homo, kiu ne estas ankorauh koruptita. Mi nur esperas, ke en la nova venonta estraro de UEA , kiu devus minimume pli ol 70 % shanghita, aperos novaj personoj, kiuj ne estas koruptitaj kaj komprenas novajn agadmanierojn.

Al la "Elekta komisiono" mi konsilas bone studi ghisnunajn komentojn, proponojn kaj rimarkojn por trovi bonajn personojn, sed antauh chio kiel unua agado devus esti;

- bona analizo de nuna stato. Dua pasho devus esti;
- shangho de elekta regularo, de statuto kaj nur lasta pasho devus esti - serchi, proponi ghustajn personojn.

Por kuraci jam grave kaj longe malsanighintan personon, ne helpos amatoraj konsilo kaj provoj, chu eksperimentoj. Estas nepre bezona helpo de specialistoj. Memoru, ke malsana psike neniam jesos tion!
Alia agado estos nur senpana peno, kiu similos al "liberigho de musho falintan en buterlakton"!

Sincere dirite, mi vidas pli fruan morton de UEA ol ghian resanighon.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-30 09:22
Jen estas bona ekzemplo, kiel tion vidas juna homo, kiu ne estas ankorauh koruptita. Mi nur esperas, ke en la nova venonta estraro de UEA , kiu devus minimume pli ol 70 % shanghita, aperos novaj personoj, kiuj ne estas koruptitaj kaj komprenas novajn agadmanierojn.

Al la "Elekta komisiono" mi konsilas bone studi ghisnunajn komentojn, proponojn kaj rimarkojn por trovi bonajn personojn, sed antauh chio kiel unua agado devus esti;

- bona analizo de nuna stato. Dua pasho devus esti;
- shangho de elekta regularo, de statuto kaj nur lasta pasho devus esti - serchi, proponi ghustajn personojn.

Por kuraci jam grave kaj longe malsanighintan personon, ne helpos amatoraj konsilo kaj provoj, chu eksperimentoj. Estas nepre bezona helpo de specialistoj. Memoru, ke malsana psike neniam jesos tion!
Alia agado estos nur senpana peno, kiu similos al "liberigho de musho falintan en buterlakton"!

Sincere dirite, mi vidas pli fruan morton de UEA ol ghian resanighon.
akueck
akueck diras:
2011-07-31 07:14
Marek skribis: "... do vershajne ech estas oficiala sinteno de la registaro ke plua priflegindeco de la dana lingvo ne estas certa: lando hezitas batali por sia propra lingvo!"

La registaro de Danujo ne tro neglektos la danan. Kaj se jes, oni ne bezonas maltrankvilighi, char ghi - en Esperanto! - iel ekzistos plu:
http://www.youtube.com/watch?v=SZP8wEa6QQs
;-)
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-07-31 09:19
Kial paroli Esperante esprimus pli da subteno al diverseco ol paroli Angle? Se ni rigardas plej internen en ni mem, ĉu nia vera konvinko ne reduktiĝas al tio ke Esperanto, anstataŭ la Angla, devus _venki_ la lingvan diversecon, unuigante la homaron simple per forigo de la malsamecoj?
Tuvalkin
Tuvalkin diras:
2011-07-31 09:46
<blockquote>ĉu nia vera konvinko ne reduktiĝas al tio ke Esperanto, anstataŭ la Angla, devus _venki_ la lingvan diversecon</blockquote>

Respondo unu-vorta: Tute <big><big><big><big>ne!</big></big></big></big> Mi miregas ke tion sugestas esperantisto malpli ol 130-jara.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-07-31 20:28
Estas unu membro de la Kopenhaga LKK, tre honesta kaj sincera homo, kiu efektive pensas tiel (kaj li estas en siaj 60-aj jaroj, mi kredas). Li ne kontraŭas la disvastiĝon de la Angla, ĉar kun ĝi disvastiĝas la Latina alfabeto kaj multaj Esperantaj vortoj, kaj kiam homoj vidos kiom pli perfekta estas Esperanto, la fina venko jam estos baldaŭa.

Finfine, la logiko estas klara: se la lingvo esence estas komunika normo, tiam la ekzisto de pli ol unu lingvo estas nepra malbono. Oni kompreneble povas argumenti ke la lingvo ankaŭ estas identigilo, sed tio ja estas mistikismo.
pistike65
pistike65 diras:
2011-07-31 09:48
"Se ni rigardas plej internen en ni mem, ĉu nia vera konvinko ne reduktiĝas al tio ke Esperanto, anstataŭ la Angla, devus _venki_ la lingvan diversecon, unuigante la homaron simple per forigo de la malsamecoj?"
Mia konvinko, ne. Sed la ekstera percepto pri ni estas kutime ghuste tia.
Koincide, mi jhus legis tian mispercepton en esearo de la franca verkisto Samuel Brussel, reage al apogo de la filozofo Michel Onfray al Esperanto. Brussel parolas pri "les monolingues espérantistes", kvazau tiaj ekzistus.

amike
Istvan Ertl
edmundo
edmundo diras:
2011-07-31 09:34
Malpli interesas min la nomo ol la loĝlando. Se estis dano, li verŝajne pli bone konas la lokan politikan kulturon ol la plej multaj observantoj.

Mi ne konas la danan kulturon, kaj mi ne ĉeestis, sed mi pli emas subteni la protestinton ol tiuj, kiuj protestas kontraŭ la protesto. Tia protesto estas normala maniero esprimi sian opinion en demokratia lando, ĉu ne?
otbuller
otbuller diras:
2011-07-31 10:06
Ĉi tie ne temas pri demokratio aŭ alia politikaĵo. Kiam oni estas invitita kiel gasto ĉu al urbodoma akcepto ĉu al privata familio, oni kondutu kiel gasto kun respekto de elementaj kondutreguloj. La akcepto ne estis aranĝo de UEA sed tiu de la komunumo Kopenhago, kiu per ĝi montris sian aprezon al la UK, invitante eĉ duoblan nombron da kongresanoj ol kutime en aliaj UK-oj. Ke gastoj aŭdacis protesti dum la bonveniga parolado de la invitinto, estis vere subnivele.

En la inaŭguro de mia unua UK en Helsinko 1969 okazis simila incidento. Finna ministro salutis nome de la registaro, sed lian Esperantan paroladon oni tute ne aŭdis, ĉar li staris tro malproksime de la mikrofono. Tiam iu kongresano laŭtege kriaĉis: "Parolu en la mikrofonon!" Mi estis juna knabo, sed ĉar mi estis bone edukita, mi tuj pensis, ke tion li ne rajtis fari. Poste, Ivo Lapenna revenis al tiu incidento en iu kongresa kunveno, forte kondamnante ĝin kiel hontigan kaj kompromitan, kaj admonante, ke en tia situacio la kongresanoj devas konduti kun respekto kaj takto, kaj silente sidi, eĉ se ili aŭdus aŭ komprenus nenion el la parolado de ekstera aŭtoritatulo. Tio validas ankaŭ pri la nuna kazo. Neniu argumento pravigas la proteston kaj mi forte kondamnas ĝin.

Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro de UEA
edmundo
edmundo diras:
2011-07-31 11:09
Mi ne kontraŭdiras vian pritakson de la situacio, ĉar certe vi konas ĝin multe pli bone ol mi, sed urbodoma akcepto estas iomete alia afero ol invito ĉe privata familio, ĉar urbestroj kaj vicurbestrinoj estas publikaj servantoj, kies salajrojn ni pagas. (Mi iomete pliamariĝis pri impostoj ĉi-jare, post kiam mi en marto ricevis negativan salajron: la impostoj, deprenitaj de mia salajro, superis la salajron ... kaj dume la ŝtataj lernejoj ne povas funkcii sen privataj mondonacoj de gepatroj, ktp.)
esperanto
esperanto diras:
2011-07-31 12:40
Tio havas nenian rilaton kun salajroj kaj chu la vicurbestrino estas publike pagita persono au chu si parolis angle au chine au dane.
La konduto de certaj esperantistoj dokumentas netan primitivecon kaj subevoluintecon, sed kalkuli pri similaj incidentoj oni chiam devas. La ekscesoj de esperantistoj kontrau la angla farighas lastatempe lau miaj observoj nun chiam pli kaj pli krudaj. Pro la fiasko de Esperanto ili vershajne serchas kompensadon. Al tiu kategorio de e-istoj apartenas preskau chiuj, kiuj kontribuas al Libera Folio.

Do, Osmo Buller tute pravas. Ke poste oni devas kvazau senkulpighi che tiuj autoritatuloj, estas pli ol embarase.

Kion oni devis legi en Libera Folio koncerne iujn kongresajn eventojn estas tiom harhirtige, ke oni profunde hontas kiel esperantisto. Komento de mia flanko pri certaj punktoj ankorau sekvos.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-07-31 13:15
Mi plene konsentas kun Osmo Buller. Gasto rajtas kompreneble senti sin ofendita aŭ agacita - sed simple tenu viajn emociojn k nur poste ellasu vian (pravan?) koleron prikomentante ĝin kun amikoj. Ĉu iu vere pensas, ke tio estis ĝusta agmaniero aŭ ke la aŭtoritatulino nun plene ŝanĝos sian vidpunkton pri la angla k Esperanto pro tio, ke iu laŭte kriis k foriris? Mi petas.

Pri konduto de gastoj ĉe malagrablaj situacioj mi menciu jenan veran okazintaĵon: mi malamas taŭroluktojn (cetere, kiel plej multaj hispanoj). Foje mi estis ĉe familianoj de amiko k... en la televido estis bela k sangoplena taŭrolukto, kio estas por mi vera torturo - k por la besto k por mi. Kion mi faris? Laŭte k malafable plendi? Ekstari k foriri kun disdegna rigardo? Ne: mi simple eltenis, klopodante ne rigardi la bildojn (la orelojn mi bedaŭrinde ne povis ŝtopi). Mi simple estis gasto k ne opiniis min rajtigita eĉ fari komenton pri la situacio. Kredu min: vidi beston sangoplene suferegi estas multe pli malagrable ol aŭdi homon paroli la anglan.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-07-31 13:27
PS: en Hispanio oni ne havus tian problemon. Tie apenaŭ iu kapablas paroli la anglan, do oni aŭdadus la hispanan. Eĉ kiam oni ne volus.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-31 13:32
La gastiganto bone sciis kiun li invitis kaj mi supozas, ke estis chio kun la organizantoj priparolita. Apartenas al diplomata ghentileco trakti gaston lau lia sento.

Au la gastiganto estis tiel plumpa au la organiza komitato tiel konsilis.
Al organizo, al kiu chiuj naciaj lingvoj estas gravaj estis malhonore montri al li , ke Esperanto ne estas bezona ni havas jam la anglan!

Se la situo ne shanghighos, post du generacioj ili mem rimarkos kian supon ili kuiris.
edmundo
edmundo diras:
2011-07-31 23:09
Al via retorika demando oni povus respondi per alia: Ĉu iu vere kredas, ke la celo de protesto kontraŭ aŭtoritatulo estas ŝanĝi la opinion de tiu aŭtoritatulo?
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-08-01 00:02
> Ĉu iu vere kredas, ke la celo de protesto kontraŭ aŭtoritatulo estas ŝanĝi la opinion de tiu aŭtoritatulo?

Kompreneble: mi mem vere kredas, ke kiam oni plendas kontraŭ aŭtoritatulo, aŭ eĉ kontraŭ normalulo, la celo ja estas - per montro de malkontento aŭ malkonsento - ŝanĝi (influi, modifi...) ties agmanieron aŭ opinion. Se tio ne estas la celo, por kio do oni plendas?
edmundo
edmundo diras:
2011-08-01 10:04
Evidente oni publike protestas por montri sian opinion al la publiko. Se oni volus plendi al unu persono, verŝajne oni skribus aŭ parolus al tiu persono. Se tio ne estas al vi evidenta ...
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-08-01 10:47
Konsentite (k ni prefere chesigu chi tiun filozofi-psikologian debateton pri la celo de protesto, au mi ekprotestos kun la celo montri mian opinion al la publiko k influi vian opinion).
mbavant
mbavant diras:
2011-08-05 20:03
Mi povas kompreni, kiom hontige kaj embarase estas ĉeesti tiajn maldelikatajn protestojn, sed mi trovas, ke ĉi-okaze la protesto kontraŭ uzo de la angla fare de danino por alparoli E-istojn estis tute prava. Povas esti, ke ŝi opiniis honori la gastojn per uzo de sia bela angla lingvo, sed ŝi ĉefe montris sian fundan nekomprenon, kaj supozeble malŝaton al la idealo de siaj gastoj.

Tio ne estas tre miriga, speciale en Danlando, sed ke UEA kaj la lokaj organizantoj permesis, ke tia mispaŝo okazu, estas efektive tre priprotestinda.
sapiro
sapiro diras:
2011-08-06 10:13
Estimataj,

lau mi la gxentila homo ,alveninta al fremda lando alparolas au povas alparoli lokuloj per ilia GEPATRA LINGVO,cxu cxi tio okazas facile au malfacile,montrante,esprimante la estimon al la alilandanoj au inverse,se iu estas gasto en malsamlingva lando,komunumo,societo ktp. la gastigantoj kondutas gxentile uzante la gepatran de la gasto.

Okaze de lingvaj problemoj,malfacilajxoj povas sekvi la probezona solvo:uzo de la inda lingvo,memkompreneble la racia pontolingvo,el kiuj la plej vivipova,evoluokapabla estas nuntempe ESPERANTO.

Kapti la okazon,ankau cxi loke mi sxatus rimarki,la kontrauloj de Esperanto atakas esperantistojn per kontrauangla konduto.

Por diri mian opinion ,la problemon kauzas neniam la lingvo.Konkrete,la angla estas la gepatra de multmiliona logxantaro,do pro tio kiel la gepatran mi estimas iliajn uzantojn.La gravan promlemon okazas la malatento de la EGALECO DE LINGVAJ RAJTOJ,kaj sekve flanke de kontrauuloj de Esperanto la neado de la lingva diskriminacio.

Pri la diskuto,menciante la eldirajxojn de Heraklo skrbis S-ro Andreas.
Vere temas pri Herakleito.
akueck
akueck diras:
2011-08-06 16:46
Vere sciinda estas tio, chu shia - lau Marc Bavant - "mispasho" okazis au a) simple pro shia ne-sciado pri la idealo de la gastoj au b) pro intenca esprimo je malshato al ghi.

Se a) trafas, tiam la protest-faro tre kredeble estis tute ne-konvena. Pli bone estus estinte, informi shin kaj per tio ja plejbon-okaze ech gajni plian subtenanton de Esperanto: "Kopenhago - la Esperanto-urbo", "Zelando - la Esperanto-insulo", "Danujo - la Esperanto-lando" ktp. ;-)

Se b) trafas, tiam la protest-faro kredeble estas pravigita.

Dum oni ne kun certeco scias, ke vere b) trafas, oni prefere deiru de a) ...

Krome: Supoze ke en Danujo (ankau) la angla estus oficiala lingvo. Chu ankau tiaokaze shia angllingva parolo estus pri-protestinda? Se ne, tio ja signifus, ke oni rajtas fari parolon al esperantistaj gastoj nur en Esperanto au unu el la oficialaj lingvoj de la lando, kie okazas la parolo. Chu tio estas dezirinda postulo?
esperanto
esperanto diras:
2011-08-06 19:32
Nenormala diskuto.
Nenia mispasho flanke de la dana gastigantino.
Demandu shin mem kaj eble vi ekscios la veron.
Cetere estus utile publikigi shian alparoladon, por ke oni povu ekscii kion shi entute diris. En la angla se vi volas. Chiuj komprenos.
En la Kongresa Kuriero mi legis neniun raporton pri tiu pensiga urbestra akcepto (sed tro multe pri komunistoj, ateistoj, verduloj ktp. brrrrrrr).
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-08-26 22:08
Andreas Kueck skribis saĝajn vortojn. Ke ni lernu el la okazintaĵo. Ni devas esti ĝentilaj. Estonte niaj estraranoj devas informi la oficialulojn kiuj alparolos nin pri niaj tradicioj antaŭ la akceptado, i.a. ke ni ĝuas alparoladon en la landa lingvo kun traduko Esperanten. Niaj estraranoj ankaŭ devas klarigi tion al la ĉiĉeronistoj ANTAŬ la komenco de la ekskursoj. Mi vojaĝis tra Eŭropo lastjare kaj ege ĝenis min la fuŝparolo de la angla lingvo, kion mi parolas ĉar mi estas usonano. Mi ofte tute ne komprenis - aparte ĉar la eŭropanoj celas paroli laŭ brita maniero sed uzas direkttradukojn kaj lokan akĉenton. Aparte ĝenaj estas por mi la germana kaj la skandinavaj akĉentoj ĉar tiuj parolantoj vere kredas paroli bone la anglan. Unu germanino eĉ kritikis min ĉar mi uzis usonan esprimon anstataŭ brita.
Se ne paroli la anglan estas problemo, ni devus okazigi ĉiujn kongresojn en Brazilo! Mi vizitis tiun (belegan) landon ĉijare. Eĉ la stevardinoj en la aviadilo ne scipovis la anglan. Post la portugalaj anoncoj ili ludis sonbendon en la "angla" (kion mi ankaŭ apenaŭ komprenis). Kiam estis skriba traduko de la portugala anglen plej ofte estis tiom fuŝa ke estis tute nekomprenebla por denaska parolanto de la angla. En ĉiuj urboj mi vidis lingvolernejojn kiuj varbis por la lernado de la angla kaj ofte la hispana. Mi devis konstati ke tiuj brazilanoj kiuj scipovis fremdan lingvon (aŭ erojn de ĝi) pli bone scipovis la hispanan ol la anglan.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-27 02:52
Tiuspecan "sonbendan " anglan lingvajhon oni povas auskulti en preskau chiuj aviadiloj de flugkompanioj de ne-anglalingvaj landoj. Precipe en Europo oni povus fajfi belan kanton pri tio (chu denove germanismo?)

Sed ni ne havu iluzion. Se anstatau la angla Esperanto estus aplikita kiel dua lingvo en la aviadiloj, la uzado kaj pronoco de Esperanto estus ekzakte same fusha kiel en la kazo de la angla, vershajne ech pli fusha. Ekzemple dum Eo-kongresoj oni povas persone farighi atestanto de sufiche fusha parolado de Eo fare de la diversaj nacilingvanoj.

La problemo estas, ke en la aviadiloj oni tre rapide kaj formale parolas la necesajn frazojn. Povas esti ke gramatike tiuj frazoj estas korektaj, sed la prononco far la individuoj estas malbona, tiel ke ofte oni preskau nenion komprenas, despli che iom difektita teknika aparataro kaj dum bruo.

Amuza ekzemplo estas la anoncistoj en la svisaj trajnoj, kiuj sur certaj linioj ofte uzas tri lingvojn: germanan, francan, anglan, en Tichino vershajne ankau italan. Kelkaj anoncistoj estas lingve tiom malspertaj, ke ili tiom mallerte prononcas, tiel ke multaj pasagheroj komencas embarase rideti, kiam tiuj anoncistoj disdiras siajn frazojn en diversaj lingvoj.

Antau 20-30 jaroj ekzistis du-tri fervojistoj, kiuj estis e-istoj kaj kiuj en svisaj trajnoj anoncis informojn en Esperanto...
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-08-27 20:03
jen vi pravas pri la prononco de Esperanto, sed ĉar Esperanto havas la akcenton ĉiam sur la sama silabo mi komprenas pli klare ol en la angla. Mi ofte imitas la prononcon de diversnaciaj esperantistoj por amuzi kunulojn. La angla havas la problemon de ofte uzataj voĉa kaj senvoĉa "th". Krom tio problemas kiam eŭropanoj volas imiti la britojn kun "sen r-a" prononco. Kaj en la angla la acento de silaboj ne havas stabilan regulon.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-27 22:10
Mi dubas, chu vi teorio pri la silaba akcentado de Eo influas la kompreneblecon de Eo. Se persono klare prononcas Eon, chiuj komprenas.

Estas vere, ke la prononco, intonacio kaj ritmo de la angla lingvo totale diferencighas de Esperanto. Ambau prononcaj sistemoj havas en principo nenion komunan. Eble tio estas unu chefa kauzo, kial angloj/usonanoj malbone parolas t.e. prononcas Eon.

Kiel modela la prononco de Eo estis menciita precipe la kroata, kvankam la kroatserba au serbkroata lingvo konas tonojn, kiuj fojfoje povas iom gheni la prononcon de Eo. La avantagho de la kroata/serba lingvo estas, ke krom la tonoj la kroatserba ne konas ekstremajn sonojn, krom eble nuancoj che certaj frikativoj kaj afrikatoj, sed tio ne tiom gravas.

Interesa estas la fakto, ke precipe parolantoj de romanidaj lingvoj malbone prononcas Eon, kvankam Eo almenau leksike bazighas sur latinidaj lingvoj. Portugaloj shajnas al mi havi plej bonan bazon por paroli Eon, se ili klopodas elimini la tipe portugalajn sonojn.

Plej terure prononcas Eon lau mi danoj, germanoj, angloj, francoj kaj cxehxoj. Ankau finnoj, hungaroj, rusoj havas sufichajn fonetikajn problemojn, poloj kaj bulgaroj estas pli malpli tolereblaj, se ili klopoddas bone prononci. Pri japanoj, chinoj ktp. mi tute ne parolas - tie chi ne temas pri europaj lingvoj - kaj ili estas indulgitaj :-)).
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-07-31 20:38
Temis pri Franco (kiu kriis Svede). Laŭ la Dana kulturo nur du lingvoj havas ekzistorajton: la Dana kaj la Eksterlanda (t.e. Angla). Dialektoj kaj aliaj fremdlingvoj povas esti interesa hobio, sed se oni volas fari el ili ion seriozan, oni estas strangulo. Ĉu ekzistas landoj krom Danio kie oficialuloj en oficiala kunteksto parolus sur la nacia tero en lingvo ne nacie oficiala? Eble Nederlando kaj Svedio, sed mi dubas ĉu eĉ Norvegio.
akueck
akueck diras:
2011-07-31 21:51
Jens Stengaard Larsen skribis: "Lau la Dana kulturo nur du lingvoj havas ekzistorajton: la Dana kaj la Eksterlanda (t.e. Angla). Dialektoj kaj aliaj fremdlingvoj povas esti interesa hobio, sed se oni volas fari el ili ion seriozan, oni estas strangulo."

Do la figuroj en la dana filmo "Italiensk for begyndere"*) ("La itala por komencantoj"), kiuj hobie lernas la italan en popol-altlernejo en Danujo, reprezentas strangulojn, chu ne? Spektinte tiun chi filmon antau nelonge, mia impreso pri la dana kulturo ne koheras kun via supra priskribo. Sed eble la agado de la filmo estas tro fikcia kaj tro for de la realo ...

Mia sperto en la realo: En Danujo mi renkontis ne-malmultajn hotelanojn, restoracianojn, vendistojn kaj benzinstacianojn, kiuj - certe ne nur por flegi interesan hobion - interkomprenighis germane kun mi, kiu ofte estis unue fushparolinta dane al ili kaj evidentighis kiel germanlingvano. Mi nomus ilin ne strangulojn, sed ghentilajn homojn.

*) http://da.wikipedia.org/wiki/Italiensk_for_begyndere
akueck
akueck diras:
2011-07-31 22:05
Korekto de akuzativ-eraro sekve de laceco: "... stranguloj ... ghentilaj homoj."
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-08-01 13:50
Nu, mi mem parolas sufiĉe bone la Germanan, kaj oni ne konsideras min strangulo pro tio (sed eble pro aliaj kaŭzoj). Malpli da homoj nuntempe lernas la Germanan ol miatempe, sed multaj ankoraŭ scias ĝin, precipe en la turisma sektoro, kie oni povas regule praktiki ĝin. Tion oni do ne konsideras stranga, kaj Danoj entute ĝenerale estas malseveraj kaj relative toleremaj al stranguloj. Ankaŭ estas partiaj diferencoj; “Venstre”, la liberala partio, al kiu apartenas la Kopenhaga vicurbestro pri kulturo, estas la plej Anglema.

La filmon mi vidis antaŭ longa tempo kaj apenaŭ memoras, sed laŭ la priskribo ĉe http://www.danskefilm.dk/film/696.html la vespera klaso realiĝas pro tio ke unu el la lernantoj enamiĝis al Italino kaj persvadas nove ekloĝintan viron enkursiĝi; alie ne estus sufiĉe da lernantoj. Pripensinde estas ke la reĝisoro ne povus esti elektinta la Polan, ĉar ĝi ne estas “bela” lingvo.
musubana
musubana diras:
2011-07-29 14:04
Karaj esperantistoj,

antaŭ ol kritikegi la angleparolantajn Danojn, bonvolu provi iomete kompreni ilin.

Mi estas Dano, kaj mi konas la kutimojn de mia lando.
La Dana amo je la Angla lingvo havas fortajn radikojn historien, ekde la Dana okupado de Anglujo dum vikingaj tempoj (kiu donis ”egg”, ”them”, ”window” kaj dekojn da aliaj ĉiutagaj vortoj al la Angla), ĝis la Angluja fascino de HC Andersen, la amdeklaroj al la Angla lingvo far Otto Jespersen (inventinto de Novial), kaj la anglalingvaj poemoj de fama Dana poeto Piet Hein (1905-1996). Por averaĝa Dano la Angla estas kaj restas la lingvo de la libereco, la lingvo de Usono kiu, kontrastante kun nazia Germanujo kaj faŝisme komunista Sovetunio, por Eŭropo malfermis la pordojn al liberaj pensado kaj vivado. (Por bona ekzemplo pri la Dana percepto de la Angla lingvo kiel libereca kaj liberiga simbolo, spektu la filmon ”Drømmen” [La Sonĝo] de Niels Arden Oplev.)

Antaŭ ol kritiki neesperantistajn Danojn kiuj vin alparolas angle, bonvolu konsideri ke granda plimulto de la Danoj konsideras la Anglan ne problemon, sed BENON, eĉ SOLVON de la komunika problemo. Pro la eduksistemo kaj la konstanta alfluo da Usona muziko kaj da Anglalingvujaj filmoj kaj televidelsendoj (por ne paroli pri Interreto), la plimulto de la Danoj relative bone regas la (Uson)Anglan, multaj junuloj eĉ bonege.
Jam de longe la Angla ĉesis esti ”fremda lingvo” en Danujo, ĝi nun – kiel asertas pluraj lingvistoj, legu ekzemple intervjuon kun la gvidanto de la Dana lingva muzeo Ole Stig Andersen je http://www.information.dk/274571 – estas natura ”dua lingvo” por la Danoj. Multaj Danoj intence parolŝanĝas al la Angla por emfazi ironion, humoron, ktp. Do la Dana restas ilia ĉefa lingvo, sed la Angla funkcias kiel komplementa ilo aŭ ”kroma instrumento”, ĝuste kiel samnacilingvaj e-istoj povas enmeti e-lingvajn frazerojn en ilian nacilingvan paroladon.

Komprenu, karaj, ke averaĝa Dano en sia subkonscio portas la jenajn konvinkiĝojn:

• la Dana estas la lingvo per kiu indas paroli en la loka societo
• la Angla estas la lingvo per kiu indas paroli en la monda societo
• mi bonŝancas ke mi povas komuniki kaj ĉi-loke kaj monde
• en aliaj landoj funkcias simile, aŭ baldaŭ funkcios
• la Angla lingvo estas granda bonaĵo, ĉar ĝi malfermas la pordojn al tutmonda komunikado
• kiam alvenas Dano, mi devas alparoli ŝlin per la loka lingvo (la Dana)
• kiam alvenas ne-Dano, mi devas alparoli ŝlin per la monda lingvo (la Angla)
• alparoli fremdulojn per la monda lingvo (la Angla) estas signo de ĝentileco, ĉar mi montras ke mi faras klopodojn por ke ili komprenu min
• alparoli fremdulojn per aliaj lingvoj ol la monda lingvo (la Angla) estas signo de neĝentileco, ĉar mi riskas ekskludi homojn (el kiuj la plimulto certe lernis la Anglan, same kiel ĉi tie en Danujo)

Komprenu do, ke turismaj gvidantoj ktp. kiuj alparolas vin Angle, tion faras PRO ĜENTILECO. Tia ĉi estas la nuna sinteno al la Angla lingvo inter la granda plimulto da Danoj. Nur cerbumanta minoritato vidas en tio ajnan problemon.

El ”ĉefdana perspektivo en la jaro 2011” Esperanto estas galimatiaĵo, je kiu oni eble povas simpatii se ĝi restas je hobia nivelo.
Se vi blinde plukritikas la angleparolantajn Danojn, sen provi kompreni KIAL ili parolas Angle, vi riskas multe damaĝi la percepton de Esperanto kaj ĝiaj parolantoj en tiu ĉi lando.
Remush
Remush diras:
2011-07-29 18:31
Certe.
Krome multaj akompanantoj pli bone regas la anglan ol Esperanton.
Ĉu la edz(in)o sidu hejme dum la partnero kongresas?
Ĉu ambaŭ ne povas kunekskursi?
Sed ankaŭ mi preferus ke la ĉiĉerono parolus Esperante, kun posta tradukado anglen.
Tio donus tempon al edz(in)o traduki edzlingven.
javergara
javergara diras:
2011-07-29 19:57
Fakte estis tre embarasiga la malprudenta kaj malghentila konduto de iu el la E-gastoj en la urbodomo, kiu komencis krii "buuu, ne, en la dana!", tuj kiam la vicurbestrino anoncis, post afable diri kelkajn enkondukajn vortojn en Esperanto, ke shi tamen legos sian paroladon en la angla sed ke iu poste legos Esperantan interpreton.
Shi jam havis sian tekston verkitan en la angla, dum ni estis gastoj tie...

Chu vere oni pensas ke per tiuj maldelikataj, malafablaj kriachoj, oni plifortigas la Esperantan strebadon?
akueck
akueck diras:
2011-07-30 13:04
... parolas chiuj la saman lingvon, sed la danoj ne kapablas ghin ghuste prononci, kaj la angloj ne scipovas ghin ghuste skribi ;-)
(analogigo de tio, kion la norvego Carl Støp-Bowitz asertis pri la lingvo de skandinavoj kaj kiel disde ghi deflankighas danoj kaj svedoj).
chielismo
chielismo diras:
2011-07-30 14:34
Dankon pro la dana ĝentileco per la angla al la esperantisto!
Tio montras ke nia movado estas tre malforta en Danio. Malgrau tio mi ne ŝatas vian opinion "Se vi blinde plukritikas la angleparolantajn Danojn, sen provi kompreni KIAL ili parolas Angle, vi riskas multe damaĝi la percepton de Esperanto kaj ĝiaj parolantoj en tiu ĉi lando.". Tio estas privata rajto de la esperantisto, kiel ni volas tritiki danan fenomenon ĉu plu aŭ ne. Mi sentas nenian riskon je tia okazo, ĉar la mondo jam estas demokratia kun diversaj opinioj pere de interretumo. Ni ne bezonas la danan ĝentilecon per la angla al la esperantisto!
Tuvalkin
Tuvalkin diras:
2011-07-31 09:39
Ĉu la afabla urbestro proponus brandtoston akceptante abstemiulan kongreson? Ĉu ŝinkon al vegetaranoj? Kial do preferis anglumi al komunumo de favorantoj de alternativa lingvordo kaj estimantoj de lingva diverseco?

Nu, ĝentila — sed ne preparita. Kial la L.K.K. ne antaŭvidis kaj evitis tiun situacion?
mbavant
mbavant diras:
2011-08-05 20:12
Estas multaj tiuj, kiuj PRO ĜENTILECO faras netolereblajn stultaĵojn. Kiel ili scias, ke la alilandanoj komprenas la anglan, ne la danan? Mi bedaŭras, ke Danoj estas tiagrade infektitaj de la angla, kiel vi ilin prezentas, sed ili respektu la deziron de aliaj ne simili al ili.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-29 15:10
Al la urbo Kopenhago,
esperantistoj kun la ago
pri Esperanta - movado,
havis emon por agado.

La diskuto kun disputoj,
estis chiam sen rezultoj,
nur ne nun kaj ne chi tie,
eble en Hanojo , ie...

La urbestron ne komprenis
esperantistoj kiuj venis.
Ne en lingvo Andersena,
la klopodo estis pena.

Iam fiera mar-popolo,
agas lauh la angla volo.
De Vikingoj okupitaj,
de la britoj achetitaj.

Chicheronoj sen la dana
la kompreno estis vana.
Chicheronoj sin tre penis,
danoj kun la angla venis.

Tamen unu ghuo estis,
kiuj sportaj fanoj festis;
per la sporta aktiveco,
de reklamo estis peco.

Nun la karaj hejmen venu,
ne pripensu ne komprenu,
la gvidantoj ne malbenu,
ke la diabloj ilin prenu.

Stanislavo, julie 2011
Jorge
Jorge diras:
2011-07-29 17:06
manko de "banderolo"? por chirkauligi kion?
Joxemari
Joxemari diras:
2011-07-30 16:25
Por ĉirkaŭligi kiun?
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-07-30 17:19
Dum mia UEA-dejhorperiodo alvenis foje al la libroservo mendo pri "La danghera vivo" de Ulrich Lins, kun peto de sendo "per registrita banderolo".

Mi ne memoras, kion ni sendis kiel.
pistike65
pistike65 diras:
2011-07-30 20:23
shajnas rusismo pro бандероль - pakajho, pakajeheto? mi ne scias ekzakte. En chi artikolo videble estis celita slogantuko, au io tia.

amike
Istvan Ertl
coutinho1980
coutinho1980 diras:
2011-07-29 21:17
Laŭ tiu raporto ŝajnas ke nia kara samideano Clay ne komprenas kio signifas pontolingvo. Paroli angle en Esperanto-Kongreso en Danujo kaj havi tradukisto por traduki la paroladon al esperanta kaj dana estas tute sensencaĵo kaj deturni tiun aferon nur dirante ke ne estas bone nur aŭdi personoj en la dana... Mi kredas ke la plej grava malamiko de Esperanto estas precize la esperantistoj ĉar pro ne peki je kontraŭanglulo preferas helpi la anglan eĉ ene de nia movado.
jukkap
jukkap diras:
2011-07-31 14:44
La sinteno de esperantisto al la angla indikas kia esperantisto li aŭ ŝi estas. Por iuj la angla (aŭ naciaj lingvoj ĝenerale) estas malamiko kiun necesas faligi ju pli rapide, des pli bone. Por aliaj la angla reprezentas en elementa kaj malbone funkcianta formo la estontecon, kie ĉiuj povas paroli la komunan lingvon. Nun temas momente pri la angla, sed estontece homoj kiuj jam kutimiĝis uzi la anglan povus kompreni ke la sama eblos pli simple, per esperanto. Iel tio similas la sintenon de maldekstruloj al kapitalismo: por iuj ĝi estas malamiko, por aliaj transira fazo al pli bona socia ordo.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-31 11:33
Simile kiel Osmo, estas multaj esperantistoj edukitaj... Pro tio eble ankau UEA agas simile; au ne kuragas ion aj oponi, au estas ghia malaktiveco achetita.

Estas interese, ke post miaj rimarkj, mi ricevas private subtenon kaj opiniojn, ke ili jam longe komprenis kial UEA ne informas pri Esperanto, ne batalas por ghi.

UEA mem konfirmis, ke ili mendis angle parolantaj chicheronoj, vershajne ankau
konsentis , ke saluto estu angle, ke sur la kongresejo ne estu ech unu vorto Esperanto...pro suspektaj kauzoj?

Chiutage en EU estas preghata pri demokratio kaj praktikata estas pseudodemokratio! Ni chiuj pagas impostojn, politikistoj estas de vi elektitaj kaj tre bone vivas, do estas via legxa rajto postuli, ke ili agu por bono de la popolo.
Vi devas lerni uzi la leghon demokrate kaj lau "Homa Karto".

Mi ripetas, jam preskau antauh 100 jaroj A.Einstein diris: "La shtato estas por popolo kaj ne popolo por la shtato"!

Konklude mi nur povas diri; auh UEA estas tute malkapabla au tute korupta.
Se ili tiun staton ne volas shanghi, trompas multajn bonkorajn esperantistojn kaj ne indas nian subtenon.