Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2010

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2010

de Redakcio Laste modifita: 2010-07-29 14:08
En la branĉoj "poezio" kaj "teatro" unua premio ne estis aljuĝita. La rezultoj estis diskonigitaj en la 5-a numero de la kongresa kuriero, aperinta en la retejo de UEA la 24-an de julio.

POEZIO

  • Dua premio: por “Antaŭ via foriro” al Josip Pleadin, Kroatio.
  • Tria premio: por “Ekzistas ie kaŝita loko” al Josip Pleadin, Kroatio.
(Partoprenis 29 verkoj de 16 aŭtoroj el 13 landoj.)

 

PROZO

  • Unua premio: por “En katedralo” al Edmund Grimley Evans, Britio.
  • Dua premio: por “Verda ondado” al Sten Johanson, Svedio.
  • Tria premio: por “La deturniĝo” al Luiza Carol, Israelo.
  • Honora mencio: por “Rulseĝo” al Paulo Sergio Viana, Brazilo.
(Partoprenis 50 verkoj de 30 aŭtoroj el 14 landoj.)

 

TEATRAĴO
  • Tria premio: por “Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas” al Lena Karpunina, Rusio.
  • Honora mencio: por “Kroka paradizo” al Stefan MacGill, Hungario.
  • Honora mencio: por “Princino Seka Dizabeti” al Adrienne Pásztor, Hungario.
(Partoprenis 5 verkoj de 5 aŭtoroj el 4 landoj.)

 

ESEO

  • Unua premio: por “Vortfarado kaj radikfarado” al Christian Rivière, Francio.
  • Dua premio: por “L’espero, l’obstino kaj la pacienco” al Doron Modan, Israelo.
  • Tria premio: por “La literatura vivigo de Esperanto” al Paulo Sergio Viana, Brazilo.
(Partoprenis 9 verkoj de 8 aŭtoroj el 6 landoj.)

 

INFANLIBRO DE LA JARO

  • “Reĝo Maĉjo la Unua” eldonita de Tomasz Chmielik, Pollando.
(Partoprenis 9 libroj de 7 eldonejoj el 6 landoj.)

 


KANTO

  • Unua premio: por “Senlimiĝis” al Duoble Unu.
  • Dua premio: por “Surplacen venu vi” al Kaj Tiel Plu.
(Partoprenis 9 verkoj de 5 grupoj aŭ unuopuloj.)

 

 

FILMO

  • Unua premio: ne aljuĝita;
  • Dua premio: Edukado@Interreto pro "Esperanto estas...";
  • Honora mencio: Gian Piero Savio (Israelo) pro "Ne simple poeto; intervjuo kun Mikaelo Giŝpling".

 

(Partoprenis 2 filmoj el 2 landoj.)

arkivita en: ,
pistike65
pistike65 diras:
2010-07-24 09:14
Verkoj premiitaj en Belartaj Konkursoj aperos en la nr 10 (oktobro 2010) de Beletra Almanako, http://www.beletraalmanako.com/

amike
Istvan Ertl, red. de Beletra Almanako

mbavant
mbavant diras:
2010-07-24 17:27
Dumkunsida anonco: la bonega serio "Esperanto estas..." ricevis premion en la fako Filmo (la duan, se mi ĝuste aŭdis, la unua ne estis aljuĝita).
pistike65
pistike65 diras:
2010-08-25 23:19
Tamen, lau la septembra numero de la revuo Esperanto:
"POEZIO. Tria premio: Tro rapide de Jean-Marie Ries (Luksemburgo)."
Strange. Ries gajnis per tiu poemo en 2009.

amike
Istvan Ertl