Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / La patro de la eŭro ne estis esperantisto

La patro de la eŭro ne estis esperantisto

de Redakcio Laste modifita: 2010-01-16 21:50
En la januara numero de la revuo Esperanto aperis ampleksa artikolo, laŭ kiu la nomon de la komuna eŭropunia monunuo unue elpensis kaj proponis al la decidantoj de EU la konata belga esperantisto Germain Pirlot. La artikolo estas grandparte kompilita el Vikipediaj tekstoj, kaj ripetas informon, aperigitan de Pirlot mem en Vikipedio, pri lia propono sendita al la Eŭropa Komisiono en aŭgusto 1995. Ulrich Matthias esploris la aferon kaj konstatis, ke jam plurajn monatojn pli frue en la sama jaro la germana ministro pri financoj Theo Waigel komencis kampanjon por nomi la planatan eŭropan monunuon ĝuste eŭro.
La patro de la eŭro ne estis esperantisto

Revuo Esperanto 1/2010

En la pasintaj jaroj multloke aperis la informo, ke la nomon "eŭro" de la komuna eŭropa mono inventis la belga esperantisto Germain Pirlot. En sia januara numero 2010 revuo Esperanto dediĉis al tiu temo preskaŭ tutan paĝon.

Ĝi mencias, ke en sia letero de la 4-a de aŭgusto 1995 Pirlot proponis al la tiama Prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Jacques Santer, doni la nomon "euro" (eŭro) al la nova eŭropa mono, kaj ke la 18-an de septembro Santer dankis al li pro la propono. Iom poste, en decembro 1995, la nomo "eŭro" oficiale akceptiĝis.

Similan informon Pirlot enmetis jam en 2007 en la artikolon pri si en la esperanta Vikipedio; ĝi poste aperis ankaŭ en kelkaj alilingvaj versioj de Vikipdio, ekzemple en artikoloj pri Pirlot en la angla kaj nederlanda kaj en la artikoloj pri la eŭro en la angla, nederlanda kaj albana.

Tamen Pirlot tute ne meritas la distingon "patro de eŭro", kiun donis al li la revuo Esperanto. Tiun distingon la germana gazetaro jam delonge atribuis al Theo Waigel, la germana ministro pri financoj de 1989 ĝis 1998.

En la reto oni facile trovas germanlingvajn artikolojn, laŭ kiuj la propono "eŭro" aperis jam kelkajn monatojn antaŭ la letero de Pirlot. La retejo news.at mencias, ke Waigel komencis jam en printempo 1995 kampanjon por nomi la eŭropan monon "eŭro" anstataŭ "ECU". Kaj la germana magazino "Focus" menciis la 15-an de aprilo 1995, ke "eŭro" havas ŝancojn fariĝi la nomo de la mono.

La sola esperantisto, kiu eventuale ankaŭ meritus esti nomata unu el la "patroj de la eŭro", estas Josef Zauner. Li estis plej verŝajne la unua homo, kiu fervore engaĝiĝis por komuna eŭropa mono, kiel montras lia germanlingva broŝuro "Der Weg zur Europa-Partei" ("La vojo al eŭropa partio") de 1931 kaj lia esperantlingva poŝtkarto, kiun oni trovas en la reto kun poŝta stampo de 1934.

Ulrich Matthias
 

arkivita en:
blahma
blahma diras:
2010-01-14 10:28
Mi estas unu el kunredaktintoj de tiuj informoj en Vikipedio. Foje en Oostende mi mem babilis kun Germain Pirlot pri tiu temo kaj li poste eĉ sendis al mi kopiojn de la dokumentoj kiujn li havas. Inter ili, krom la aŭgusta dankletero estis ankoraŭ unu, kiu estas en tiu ĉi artikolo nemenciita (en Vikipedio tamen aludata) kaj kiun Pirlot eksplicite petis post kiam la nomo "eŭro" estis oficiale akceptita en decembro. Temas pri konfirma letero de la agentejo Promeuro (al tiu sama li antaŭe sendis la proponon) pri tio ke antaŭ la 4-a de aŭgusto 1995 (la dato de la propono de Pirlot) neniu alia proponis tian nomon al ili - do ke de Pirlot ili ricevis ĝin kiel de unua.

La menciitaj germanlingvaj artikoloj, kvankam unu el ili estas el pli frua tempo ol la propono de Pirlot, tamen per si mem ankaŭ ankoraŭ neniel pruvas ajnan tutunuecon de Waigel, nek diras ke estis ĝuste lia propono de kiu devenis la akceptita nomo (cetere, en tiu artikolo oni parolas ankaŭ pri "Euro-Mark", do evidente tiam eĉ tiu propono mem ne estis certa).

Ĉiukaze do, Germain Pirlot do proponis "eŭron" en tempo kiam ankoraŭ apenaŭ iu serioze pensis pri ĝi. Kaj kongrue kun la menciita letero li estis la unua kiu oficiale proponis ĝin en la publika kampanjo lanĉita de EU. Restas do nur malklara, ĉu la "eŭro" finfine elektita estas "tiu lia" kiun li proponis al la agentejo, aŭ ĉu elektiĝis samteksta propono de la menciita germana politikisto (kiu tamen do devus esti farita ekster la "konkurso" aŭ sendita tien malpli frue ol Pirlot faris).
blahma
blahma diras:
2010-01-14 10:37
Jen facile rete trovebla artikolo el La Ondo de Esperanto kiu donas detalan priskribon de serĉo pri la historio de "eŭro" kaj pri la rolo de Germain Pirlot (kiu cetere preferas mem esti singardema pri la aserto kaj ne tro fanfaronas pri ĝi):

http://esperanto.org/Ondo/Eb/113-eb.htm#Eb11

Tie eblas legi ankaŭ pri la konfirma letero, menciita de mi en mia antaŭa komento. Kaj ĉu la artikoloj ĵus malkovritaj de Ulrich Matthias estas tiaj "aliaj dokumentoj, kiuj pruvos la malon," aŭ ne, tion verŝajne komprenas ĉiu malsame.
Apro
Apro diras:
2010-01-14 16:37
La informo, laŭ kiu mi "estus" la unua kiu sugestis la nomon "eŭro", baziĝas sur jena sciigo de Promeuro, kiun mi kontaktis je la komenco de januaro 2002, tuj post le ekuzado de la mona mono por havi konfirmon. Kiel vi povas legi, la respondo de la prezidanto estis, ke li konis nenion sugeston faritan antaŭ la mia !

Kiel klarigi ke tiu Promeuro, kreita en 1987 - tiam sub la nomo Proecu ĝis la fino de 1995 - kaj kiu atente sekvis la evoluon de la eŭropan monon, sciis en 2002 NENION pri la propono de tiu germana ministro ???

En la retpaĝaro de PROMEURO :
Ni ege dankas S-ron Pirlot pro la informo, laŭ kiu li povus esti la 1-a kiu sugestis la nomon « eŭro ». Nuntempe ni ne konas tian sugeston faritan antaŭ 04.08.1995. Kompreneble ni ŝatus ricevi eventuale plian sciigon tiurilate.

La 28-an de januaro 2002
Jean-Jacques Schul
Prezidanto de Promeuro aspc

Ekde sia starigo en 1990, la senprofitcela asocio PROMEURO, asocio de la eŭropaj civitanoj por la promocio de la eŭropa mono, agadas por pli granda partopreno de civitanoj en la preparado de la Ekonomia kaj Mona Unuiĝo. Nur tiu partopreno estigos la soliderecan elanon, kiu necesas por sukcesigi tiun ambician projekton.

Laŭ ĝiaj statutoj :
- La Asocio PROMEURO estas la emanaĵo de la Komitato por la promocio de ekuo [ecu] starigita en 1987 de la Grupo eŭropa Komunumo de UEF (Unuiĝo de la Eŭropaj Federacioj). Ĝia celo estas pretigi la eŭropan konsumanton al utiligo de eŭropa mono diskonigante ĝin kie ĝi ofertas la plej grandajn avantaĝojn. La Asocio finkalkulas siajn financajn operaciojn per ekuoj [ecu]. (Art. 1).

- La Asocio estas neŭtrala politike kaj religie. Ĝi povas aniĝi asociiĝi kun aliaj grupoj, kiuj havas samajn celojn aŭ kiuj ofertas profesiajn servojn, kiujn ĝi taksas necesaj (Art. 2).

PROMEURO arigas en sian estraron : [januaro 2002]

- Jean-Jacques Schul (Prezidento) BEI
- Vittorio Gidone (Vic-Prezidento) Eùropa Komisiono
- Christian Glöckner IRI
- Fabio Morvilli (Kasisto) SOFTE
- Max Osterrieth banka konsultdonisto
- John Van Schil emerito , BEI

BEI - Eŭropa Banko de Investado
IRI – Regiona Landlima Interkomunuma Kunlaboro

Ĝia patronada komitato konsistas el :
Daniel de Busturia, Prezidanto Grupo Estrategias de Empresa
Vicgrafo Etienne Davignon Prezidanto AUME
Fernand Herman Eŭropa Parlamentano
Jean-Claude Juncker Ĉefministro de Lukzemburgo
Matti Korhonen Prezidanto Finnish Forest Insdustries Federation
Luis Marti Vic-Prezidanto BEI
Mario Monti Membro de la Eŭropa Komisiono
Alain Prate CNP Assurances
Wolfgang Roth Vic-Prezdanto Sénior BEI
Sir Brian Unwin Prezidanto BEI
Eric Vaes ABB Europe Ltd
Karel van Miert Membro de la Eŭropa Komisiono
Dr Karl von Wogau Eŭropa Parlamentano
Pierre Werner Honora Ŝtatministro de Luksemburgo

PROMEURO havas reprezentanojn en pluraj landoj de Eŭropa Unio.


edmundo
edmundo diras:
2010-01-15 17:05
La granda angla vortaro OED citas ekzemplon de la vorto "eŭro" kun la senco "eŭropa monunuo" el 1971. Ĉu tio iel influis la decidon en 1995, mi ne scias.
pistike65
pistike65 diras:
2010-01-16 05:54
Ĉu OED donas ankaŭ referencon pri tiu frua uzo?
Scivole
Istvan Ertl
KenMiner
KenMiner diras:
2010-01-16 14:48
Guardian 15 Sept. 11/1 "‘Euro’ is the name..thought the ideal one for a European currency."
LenioMarobin
LenioMarobin diras:
2010-01-16 17:53
La "The Concise Oxford Dictionary" (1990), populara eldono de OED por la ĝenerala publiko, ne aperigas la vorton "eŭro" kun la senco de monunuo. La nocio 'eŭro' kiel monunuo ankaŭ ne aperas sur la "The Oxford Companion to the English Language" (1992), kvankam ĝi registras la vortojn "Eurobonds, Euro-bust, Euro green year, Euro jobless figures, Euroforum, Eurobabble, EuroComm'88, Euro Disneyland, Eurodollar, Euro jungle, Euro-kids, Eurosclerosis, Euro-slang, Eurotunnel, Euroyen, Eurocrat, Europhonia, Eureka". Mi mem ne memoras, sed ĉu vere "eŭro" kiel monunuo ne estis konata (priparolata) en la komenco de la naŭdekaj?
umatthias
umatthias diras:
2010-01-17 08:06
Jen kelkaj pliaj fontoj pri la nomo "eŭro" antaŭ la propono de Germain Pirlot:

* La germana gazeto "Die Welt" demandis la 20-an de junio 1995: "Ĉu la komuna europa mono nomiĝu Ecu [ekuo], Euro [eŭro] aŭ alie?": http://www.welt.de/print-welt/article659606/Mit_Eurogeld_laesst_sich_bisher_wenig_Staat_machen.html

* Laŭ la franclingva retpaĝo http://www.argent.fr/nomeuro.htm , jam antaux la 9-a de februaro 1995 alta reprezentanto de la Germana Federacia Banko proponis la nomon "eŭro":

Si l'on en croit Le Monde du 9 février 1995, c'est lors d'une réception donnée en l'honneur de l'ancien président de la Bundesbank, H. Schlesinger, que le président de la République d'Allemagne, R. Herzog, " a indiqué que la future monnaie européenne ne devrait pas s'appeler l'écu. Il a été immédiatement relayé en ce sens par Théo Waigel, le ministre des finances. De plus en plus on semble pencher, en Allemagne, pour une formulation plus neutre et plus proche du peuple, selon Théo Waigel. En marge de la cérémonie de Berlin, un haut représentant de la Bundesbank a proposé le nom d' " euro " pour désigner la monnaie commune. Dans un premier temps, le nom de chaque monnaie nationale pourrait être accolé à ce préfixe (euro-franc, euro-mark, euro-lire...), puis finirait par se suffire à lui-même ".

* En 1984 en la germana sciencfikcia radi-serio "Der letzte Detektiv" ["La lasta detektivo"] aperis komuna eŭropa mono kun la nomo "Euro" kaj subunuo "Cent": http://de.wikipedia.org/wiki/Der_letzte_Detektiv

* Germana Vikipedio mencias, ke medaloj kun indiko de la simbola monunuo "Euro" aperis jam en 1965 kaj 1971: http://de.wikipedia.org/wiki/Euro#Namensfindung
edmundo
edmundo diras:
2010-01-18 21:21
Tiu medalo el 1965 ŝajnas esti la plej frua uzo ĝis nun malkovrita. Domaĝe, ke estas tiom malmultaj detaloj pri ĝi. Bildo de la medalo estus bona, aŭ pli fidinda referenco al ĝi ol nur Vikipedio.