Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Daŭras la voĉdonado en la elektoj de UEA

Daŭras la voĉdonado en la elektoj de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2010-08-16 22:04
Ĉiuj individuaj membroj de UEA jam devis ricevi voĉdonilon por la elekto de komitatanoj B. Ĝis la fino de majo la voĉdonilo devas esti resendita al la Centra Oficejo. La elekto de komitatanoj B estas la sola maniero, en kiu la individuaj membroj de UEA povas rekte influi la gvidadon de la asocio. Spite tion, kiam komitatanoj B pasintfoje estis elektitaj en la jaro 2007, la interesiĝo estis tiel malgranda, ke neniu voĉdonado estis bezonata. Ĉi-jare Libera Folio komencis publikigi artikolojn pri la elekto jam antaŭ la fino de la oficiala periodo de kandidatiĝo, kio espereble kontribuis al la granda kvanto de kandidatoj. Ĉi-sube vi trovos ligojn al ĉiuj dek unu intervjuoj de kandidatoj, aperintaj en Libera Folio. Du kandidatoj bedaŭrinde ne volis klarigi al la legantoj de Libera Folio, kial indus voĉdoni por ili.
arkivita en:
dennis
dennis diras:
2010-04-30 16:36

En la vivo de asocio au firmao, neantauvidataj cirkonstancoj povas okazigi subitajn shanghojn de ghiaj enspezoj, postulante radikalajn shanghojn en la budgeto kaj strukturo de tiu organizo.

Mia demando al vi estas: Kiel kandidato de Komitato-B, kion vi rekomendus al UEA se 1) en la sekvaj tri jaroj, la enspezoj de nia asocio falus je 50 elcentoj? Kaj kion vi farus se 2) en la sama tempoperiodo, la enspezoj kreskus je 100 elcentoj?

Respondante al tiu demando, vi multe klarigos al ni, kiaj devas esti niaj prioritatoj por la Esperanto-Movado en la venontaj jaroj kaj en eventualaj, shanghantaj cirkonstancoj.

Danke,

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
www.linguafest.info
www.bekkurso.info
javergara
javergara diras:
2010-05-01 17:34
Kara Dennis,

mi tute ne spertas pri financaj aferoj, sed :

1. se la enspezoj de UEA falus je 50 %, mi unue klopodus tuj kontribui al tio ke ni ne paniku sed urghe serchu vojojn kiel eble plej taugajn (raciajn, realigeblajn, efikajn) por alfronti la situacion. Mi ja komprenas ke komenca deklaro tia shajnas ne esti pli ol banala komuna prudento, sed lau mia sperto Esperantujo estas mirinde kverelema homgrupeto, kun multaj ekstreme individuismaj kaj arogantaj homoj, pretaj chasi kaj krucumi kulpulojn anstatau kunlabori. La reciproke akuza kaj senlegitimiga sinteno, tiom ofta che esperantuloj, estus aparte malhelpa fronte al tiom serioze danghera situacio.

Mi petus helpon al fakuloj pri administrado kaj solvado de tiaj krizoj en institucioj similaj al UEA, por prilabori urghan planon celantan:
- shpari je chio ebla, minimumigi tiujn elspezigajn aferojn ne strikte esencajn
- serchi novajn fontojn de financado, ekz. per la eventuala shangho de la jura statuto de la Asocio, se necese por esti akceptebla ricevi eksterajn subvenciojn
- kontroli la investo-politikon de la kapitalo de UEA, serche al tiuj pli profitaj kaj utilaj decidoj
- kontroli la posed-aktivojn kaj shuldo-pasivojn de UEA, serche al kiel eble plej konvena bilanco, ech kun pripenso de vendo de io (ne severe kompromitanta nian havon), ktp.
- apelacii la membrojn por memvola rezigno pri kelkaj neesencaj servoj, donacoj, ktp.

2. se la enspezoj kreskus je 100 % :
investi chiom en informado pri kaj instruado de Esperanto !! (kaj ankau iom shpari, por la eventualaj tagoj de "maldikaj bovinoj"...)

Amike,

José Antonio Vergara
probaldasgupta
probaldasgupta diras:
2010-05-02 17:05
Kara Dennis,
Pardonu la malfruecon de tiu chi respondo. Mi transloghighis la 28an de marto al nova kvartalo en la urbo. La telefonaj istoj bezonis tempon por reinstali la retkonekton kaj ankorau pli da tempo por ghin stabiligi; suferis mia korespondo, dum mi strebadis trafi la limdatojn.
Mi traktos viajn mesaghojn unu post alia. Unue mi venas al tiu pri la enspezoj de la asocio.
Se la enspezoj de la Asocio falus je 50 procentoj en la sekvaj tri jaroj, mi kunlaborus kun financaj fakuloj en kaj ekster la Asocio por minimumigi la pligrandighon de la katastrofo, kaj aliflanke mi interkonsilighus kun la tuta komitato, plus aliaj koncernatoj, por identigi prioritatojn plej urghajn por ke oni uzu la restantan monon kiel eble plej prudente dum oni faras la fajrobrigadan laboron.
Se la enspezoj de la Asocio levighus je 100 procentoj en la sekvaj tri jaroj, mi rekomendus meton de granda parto de ghi (kies grandecon decidu lau mi la Komitato) en la asocian kapitalon, kaj por la parto, kiun oni decidus elspezi, mi farus rekomendojn lau la tiutempe plej urghaj prioritatoj. Tiuj varias de jaro al jaro, kaj mi fidas je la intuicioj de la aktuale aktivaj homoj en chiu momento -- sur tiuj intuicioj oni devas bazi la decidojn, ne sur aprioraj receptoj.
Tio similas al la fakto, ke kiam iu surloke reprezentas nian Asocion ie, mi provas doni al tiu homo informojn pri la fono, sed ne instrukciojn de la prezidanto au de la estraro; mi diras, 'Ni fidas al vi; en tiu loko kaj tempo,
memoru, ke vi _estas_ UEA, kaj ke via vojo estos tiu vojo, pri kiu UEA devos poste diri, ke ghia reprezentanto en tiu loko kaj tempo elektis por la Asocio ghuste tiun vojon.'
Amike
Probal
dennis
dennis diras:
2010-05-01 04:07
(Parenteza rimarko: sube trovighas mia dua ghenerala demando al kandidatoj; la unua pritraktis budgheton, malkreskantan kaj kreskantan)

De tempo al tempo starighas la demando pri ghuste kiu loko plej taughas por esti sidloko de asocio au de firmao. Kiu lando, kiu urbo, kia kvartalo? Kvankam historiaj prikonsideroj certe gravas por la elekto de organiza sidloko, la plejparto de fakuloj pri strategio dirus, ke la chefa prikonsidero estus, “Kie ni povas lokigi nian sidejon en la nuna tempo por, ke ghi pli bone, pli efike kaj pli malmultekoste funkciu en la VENONTA tempo.”

Mia demando al vi estas: Se la sidejo de UEA translokighus al alia mondoparto, kie, vi pensas, ni povus lokigi ghin? Se en Europo, chu en Bialistoko? Se en Sudameriko, chu Brazilo? Se en Azio, chu Barato? Kompreneble, per tiu demando, mi ne volas tuj rekomendi, ke nia sidejo translokighu. Tamen, ni eble devas almenau prikonsideri, sen kompleksoj, chiujn vojojn kiuj povos helpi al la Movado venontece.

Danke,

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
www.linguafest.info
www.bekkurso.info
javergara
javergara diras:
2010-05-01 18:07
Kara Dennis,

Unue mi diru ke mi certas ke el la nuna sidejo de UEA oni tre kompetente, profesinivele kaj efike laboras por UEA kaj la Esperanto-movado. Mi tamen plene komprenas la sencon de via interesa hipotezo pensi pri alternativaj lokoj por eventuala movigo.

Danke al la komunikteknologia revolucio kaj senprecedenca plivastigo de la trafiko en nia tutmondighanta mondo, mi kredas ke nuntempe ne tiom gravas kie sed jes por kio ekzistu/funkciu sidejo de UEA. Konsiderante ke la CO plenumas servojn por la membroj, sed ankau devus esti la bazo por kunordigi kampanjojn, iniciatojn, kunlaborajn retojn, ktp, kiel kriterioj evidente gravas kiom altaj estas la kostoj, chu estas taugaj servoj (ekz. poshto, interreta kaj telefona aliro, ktp), chu la loko estas facile atingebla, ktp.

Mi ne estas aparte favora al desuprismo, do mi ne kredas ke ekz. translokigi UEA-n al iu Brusela oficejo helpus konvinki la politikistojn de Europa Unio pri la valoro de Esperanto, sed ghi estus eble ech pli kosta ol nia bela Roterdama domo.

Do, nur hipoteze, jen miaj preferoj :
- en Sudameriko: SanPaulo, Brazilo (tiu lando jam estas ege influa kaj farighos ech pli, kaj en ghi ankorau estas pasio por socia justo malsimile al la richaj evoluintaj landoj; la E-movado estas sufiche forta tie, ktp)
- en Centra Europo: Berlino (ekonomie potenca lando, post-malvamamilita reunuigho inter Orienta kaj Okcidenta Europoj, grava lingvo tamen pli kaj pli perdanta sian iaman prestighon ekster la lando, ktp).
- en Orienta Europo : Bjalistoko, kompreneble (Internacia Zamenhof-centro, subteno de la lokaj autoritatoj, ktp)
- en Azio : Pekino au Shanhajo (en Chinujo estas lau mi la plej grava potencialo por Esperanto)
- en Afriko : Porto-Novo, Bebino (Okcidenta Afriko havas interesan ech se dividitan E-movadon, kaj ghia ero pli proksima al UEA povas kunflui al Benino)

Amike,

José Antonio Vergara
probaldasgupta
probaldasgupta diras:
2010-05-02 17:11
Kara Dennis,
Dum tuta mangho en Roterdamo mi jam klarigis al vi la kialojn, pro kiuj mi pensas, ke ne estas ideale provi loki Centran Oficejon en Barato en la nuna momento, kvankam kondichoj foje ja draste plibonighas pli rapide ol ni anticipas. Mi ne volas ripeti tiun konversacion antau la publiko chefe char temas pri tro da detaloj, kaj homoj ne vizitintaj nian landon ne facile komprenos, kiuj estas la pli gravaj faktoroj.
Do, se veni al la demando mem: se en Europo, mi elektus urbon en lando kun forta movado, kaj preferus urbon, en kiu estas sufiche da esperantistoj enurbe; ne estas al mi klare, chu en Bjalistoko chi-momente kreskas la nombro de lokaj esperantistoj. Oni prefere ne devigu laborantojn interveturi longajn distancojn. Mi esplorus la landojn lau la stato de la movado kaj venus al decido bazita sur la rezultoj de tiu esploro.
Se en Sudameriko, chu Brazilo? Mi nenion detale scias pri tiu mondparto, kaj lau nebulaj impresoj dirus, ke jes, sed sen ia certeco.
Se en Azio, ja ne en Barato. Mi mem pensus pri Koreio, kaj lasus al la koreoj la elekton de la urbo. Sed denove, mi nesufiche scias pri la situacio en Japanio kaj Chinio, malgrau personaj ekkonoj kaj vizitoj, kaj eble ne esprimas sufiche fundamentitan jughon esprimante preferon al Koreio.
Amike
Probal
dennis
dennis diras:
2010-05-01 15:42
(Parenteza rimarko: sube trovighas la tria ghenerala demando al kandidatoj; la unua pritraktis budgheton, la dua strategiajn konsiderojn pri sidejo de asocio).

La plej grava, celstreba dokumento en iom granda asocio au firmao kutime estas la Strategia Laborplano. El tiu dokumento devenas aliaj planoj kaj subplanoj kiuj devas kongrui kun ghi. La budgeto kaj subbudghetoj inspirighas de ghi. La estraro respektas ghin; la prezidanto utiligas ghin; chiuj estroj kaj subestroj de la organizo komprenas ghin kaj laboras tage, semajne kaj monate sekvante ghiajn principojn, laukonscie kaj laucirkonstance. Ghi estas ofta temo de diskutoj de tiuj kiuj gvidas la organizon. Ghi trafiltras la tutan organizon kaj motivigas laboristojn kaj volontulojn je chiu nivelo.

Tiu Strategia Laborplano estas la rezulto de multe da laboro, multe da opinioj, multe da diskutoj kaj foje akraj disputoj, multe da interna kaj ankau ekstera konsultado kun fakuloj. Iel simile ankau okazas en Esperantujo, kaj nun ghuste la nova Strategia Laborplano, tiu de 2011 – 2020, estas profunde diskutata kaj verkata.

Malmulte da kandidatoj prikomentis la nuntempan Strategian Laborplanon por la jaroj 2001 – 2010. Kaj eble neniu, almenau rekte, prikomentis la novan Strategian Laborplanon de 2011 – 2020. (Se vi volas konsulti ghin, tiu nova Strategia Laborplano, Revizio 2.3, trovighas sub la rubriko “files” en la Diskutlisto por membroj de UEA.) Eble nun, antau ol la Laborplano estos “fiksita en shtono,” estus bona momento fari kelkajn komentojn se la kandidatoj pensas, ke tio oportunas. Chiaokaze, komentoj pri Strategiaj Laborplanoj chiam bonvenas, char tiuj dokumentoj estas la koncepta kerno de iu organizo.

Mia demando al la kandidatoj estas, kion vi pensas pri la nova Strategia Laborplano de 2011 – 2020, kompare kun tiu de 2001 - 2010?

Danke,

Dennis Keefe
esperanto
esperanto diras:
2010-05-01 16:27
La strategio de Dennis Keefe fari demandojn al la kandidatoj por la B-komitataneco estas interesa, utila, celtrafa kaj bona.

Se mi ne preteratenis - kaj mi jhus trarigardis la liston ekde kiam Dennis komencis starigi siajn demandojn - ghis nun nur Vergara respondis, nome sufiche senprokraste.

Mi esperas, ke ankau la aliaj kandidatoj respondos la demandojn de Dennis.

Eble ili jam faris tion private au tra alia kanalo, au ankorau intencas tion fari.

Pro tio estus utile, se Dennis farus, ekzemple fine de majo, raporton pri la stato de tiu demando-respondo-ludo.

Kaze ke neniu kandidato respondos, tio estus konsiderebla ne nur kiel malakceptebla, sed kiel nova skandalo, kiu ne devus resti sen konsekvencoj por la koncernaj komitatanoj.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-05-01 16:47
Kara Andreo,

komence mi petis anonci la kandidatojn, ke interesuloj havi eblecon ekkoni ilin kaj povi pridemandi.
Bedauxrinde mi ne povas diri, ke mi estas kontenta.Mi estas nur kontenta de Denis Keefe, kiu vere kaj sincere skuis la kapon por efektivigi la elekton.
Li faris multajn demandojn, al kiuj ricevis preskaux neniajn respondojn.
Tio signifas, ke la demanditaj ignoras lin aux mankas al ili bezonata respondo - "tabula raza"? Versxajne neniu el la kandidatoj havas propran vizion, koncepton por venonta agado? Eble oni estas tro timema ne sciante kiel disvolvigxos? Cxu mi opiniu, ke estas nur hordo de sxafoj? Cxiuj atendas kiu ilin gvidos? Por bleki je komando? Estas malgxoje sed vere!
esperanto
esperanto diras:
2010-05-01 17:24
Mi vidas la situacion simile kiel Stani Rynduch.

Mi kredas, ke temas pri la "ofico"-sindromo, sed finfine iuj ja devas okupi tiajn oficojn, kaj ne estas amaso da homoj, kiuj postchasas tiajn funkciojn. Sed, leginte ilian sinprezenton, finfine mi kredas ankau je la sincereco de tiuj B-komitatanoj, ke ili volus fari ion utilan. Sed ne chio dependos de ili mem kaj ilin nur kondamni kiel hordon de shafoj, estus tro facile. Principe tiuj homoj povas agi nur individue, kiel preskau ni chiuj, char vera kunlaboro okazas en Esperantujo malofte kaj nur en limigita maniero. Char neniu Eo-organizo disdonas taskojn, la individuoj mem elektas siajn taskojn.

Mi havas aliajn postulojn al gvidaj funkciuloj de nia movado, kaj tion mi senhezite kaj plurfoje klarigis sur la paghoj de Libera Folio kaj de la membrolisto de UEA. Sed plej ofte mi rikoltis nur mokon kaj kontraustaradon.

Do, kiel esperantisto oni restas pli malpli sola. Certe, okazas iuj Eo-renontighoj kaj ekzistas Eo-asocioj, kie chiuj blekas la samajn propagandajhojn en hxoro kaj konsentas kadre de la fama sankta harmonio, ech rivaloj. Kiam ili disighas, chiu restas pli malpli soleca kaj la individua batalo rekomencighas. Sed mi devas diri, ke mi preferas la solecan agadon al la kunlaboro kun fushuloj kaj stranguloj.

javergara
javergara diras:
2010-05-01 19:26
Kara Dennis,

1. mi opinias la Strategian Laborplanon 2001-2010 de UEA ege trafa, klariga kaj utila char mensordiga dokumento. Fakte lau mia propra kompreno pri kaj sinteno al nia afero, tiu dokumento plu restos inspira fonto char kerna resumo kaj ghenerala gvidilo por la agado.

Ghiaj verkintoj brile kaptis kaj ghuste interplektis la tutan akumulighintan sperton de nia movado, per pluraksa modelo lau la chiam validaj 3 agad-kampoj (informado, instruado, utiligado) kaj 3 nuntempe necesaj agad-direktoj (profesiigho, plijunigho, tutmondigho). Fakte la chiamajn agad-kampojn oni jam plufoje antaue formulis en la historio de Esperantujo, ekz. en la Principaro de Frostavallen (1956).

Mi tamen havas la impreson ke malgrau ghia potenciala utilo, malmultaj eroj el nia ekstreme individuisma fenomeno fakte referencis sin al ghi, eble pro tio ke la sinteno che la esperantuloj shajnas al mi ighi pli kaj pli apenau hobieca, dum malpli kaj malpli movadeca, t.e. sen la iama deziro strbi al plivastigo de la rolo kaj uzantaro de Esperanto). Kompreneble la logika strukturo de tiu dokumento estas uzebla ekz. por la strukturi la chiujaran raporton de la UEA-estraro.

2. Pri la nun prilaborata strategia laborplano 2011-2010, mi unue diru ke mi opinias gravega nian kolektivan taskon pripensi nian Asocion, ghiajn celojn, irindajn vojojn kaj konkretaj farojn. Do la formulado de nova strategia laborplano por la sekvonta 10-jara periodo devus esti vere intensa periodo de diskutado, kio bedaurinde ne okazis ghis nun. Iuj el ni klopodis diskuti en la retlisto de la Komitato (sed la komitatanoj plejparte silentas), kaj iniciati diskutfadenojn en Libera Folio kaj aliloke (mi mem lanchis alvokon tian en la retlisto "uea-membroj"), char gravas chies opinioj, chiu estus bonvena proponi ideojn, spertojn, vidojn pri la farindaj/fareblaj streboj de nia komuna hejmo UEA. Tamen nenio vere inda okazis.
 
Tio estas stranga, char sufiche oftas en Esperantujo kaj UEA aplombaj deklaroj el la tipo "oni devus fari tion sed ne chi tion", "oni informu pli trafe", "oni modernigu la Asocion", ktp. Tamen malfacilas scii precize kiu diable estas tiu chiopova "oni". Strategia laborplano devus helpi respondi tion.

Chu ni devas havi novajn prioritatojn ? Se jes, kion do ni prioritatigu ? Per kiuj rimedoj ni imagu planojn kaj lanchu diversnivelajn projektojn por realigi ilin ? Kiel identigi la celpublikon de ideo tia, kia Esperanto ?. Jen kelkaj el la multaj demandoj kiujn strategia laborplano devus helpi enkadrigi.

La projekto por la strategia laborplano 2011-2020, inspirita de la ghisnuna, ankau klopodas difini pluraksan modelon, trafe lau mi. Por tio ghi identigas 2 ebenojn (la "centra" UEA kaj la "pli largha" UEA, do chiuj ceteraj agantoj kiuj sin identigas kun UEA) kaj 3 laborkampojn, nome pri-Esperantan klerigadon (=informadon), en-Esperantan klerigadon (=kulturon kaj edukadon) kaj organizan flekseblighon.

Por kontribui al la diskuto pri tiu skemo, mi verkis artikolon ghuste pri la temo "ebenoj" (revuo Esperanto, januaro 2010, p. 6), en kiu mi insistas pri la ideo ke UEA estu komprenata kiel plurnivela kompleksa reto, kaj ne nur kiel la CO, estraro, ktp.

Mi tute ne shatas la sloganon kaj plurfoje proponis alternativan formulon en la retlisto de la Komitato sed vane, pro la ghenerala inerto. Tiu slogano "Protekti la lingvan medion" estas lau mi tro ghenerala, malpreciza, misgvida. Mi alternative proponis la sloganon "Al lingve dauripova mondo", per kio mi celas astrebindan mondon kiu estu samtempe kaj multlingva (do, kun indaj kondichoj por lingva diverseco kiel io bona, ne kiel foriginda "problemo") kaj samtempe interlingva (do kun kreskantaj atento al kaj influo de Esperanto kiel racia kaj justa ilo por tutmonda komunikado inter la homoj).

Amike,

José Antonio Vergara
esperanto
esperanto diras:
2010-05-02 17:12
Mi legetis la komencon de la plej aktuala versio de la Strategia Laborplano, kaj post kelkaj linioj da legado jam perdis la paciencon, tioma sensenca kaj pseudobombasta palavrado estas tiu teksto.

Mi konstatas, ke intertempe oni klopodis plibonigi tiun tekston, sed plene fiaskis.

Lau mi tiu laborplano estas fushnaskajho jam ekde la komenco.

Strangaj vortoj kiel "fleksebligxo" au sensencaj frazajhoj kiel
"Ni proponas emfazi la laborojn mem kaj duavicigi la formalajxojn, kies celo estas ebligi la pluiron de la laboroj."

restas kaj ne estis eleminitaj, kvankam mi rekomendis tion al Corsetti.

Sed tiu ekzerco montras unu fojon pli, ke certaj e-istoj tute ne deziras konsideri la opinion kaj rekomendon de aliaj.

Nu, kaze ke tiu laborplano estos akceptita, ghi ricevos la adekvatan recenzadon.

De mia flanko mi povas nur rekomendi, ke oni komplete forgesu tiun laborplanon kaj verku ion tute novan; en tio la ghisnunaj verkantoj reritighu de tiu tasko. char ili montrighis nekapablaj.
probaldasgupta
probaldasgupta diras:
2010-05-02 17:13
Kara Dennis,

Mi estas chi-momente finredaktanta novan version de la laborplan-malneto, kaj petas la komentontojn sekvi la evoluon en la dosierujo de la retejo komitato-de-uea. Oni espereble scias, ke eblas al iu ajn alighi al ghi kiel leganto (kvankam nur oficialaj anoj de la listo rajtas _afishi_ mesaghojn tie).

Evidente ne decas, ke mi komentu propran verkatajhon.

Amike

Probal
dennis
dennis diras:
2010-05-02 05:15

(Parenteza resumo de antauaj demandoj por niaj kandidatoj: Estis demandoj pri 1) budgheto, 2) pri optimuma loko por UEA-sidejo, kaj 3) pri nia Strategia Laborplano)

En majo 2009 viglis speco de debato en la retdiskutejo de UEA-membroj pri novspeca membro-kotizo por la Universala Esperanto-Asocio. La kerno de tiu vigla diskutado estis pri chu ni kreu specialan 1-euran membro-kotizon por altiri novajn membrojn, speciale freshbakitajn, esperantajn retumantojn. Tiu temo, ni eklernis chi semajne, bedaurinde aktualas, char kiel multe el vi eble jam scias, “subite” ekaperis problemo: la kvanto da UEA-membroj ne kreskas, kaj ne plu stabilas; ghi falas kaj je zorgige kreskanta ritmo.

Tiu antaua retdiskuto iom profunde pritraktis la eblon ekstarigi sistemon de unu-eura membro-kotizo kaj vekis la intereson de elstaraj Esperantistoj. La origino de la vasta diskutado devenas de artikolo de Peter Weide en la revuo Esperanto, de komento el Italujo al Peter pri la eblo starigi unu-euran membrosistemon, de Hokan Lundberg pro sia mencio pri ebla ekprovo de tia sistemo kun interretanoj, de substreko de Andreas Kuenzli, ke UEA bezonas minimume 100,000 membrojn por havi internacian efikon, kaj de multjara proponado de Humphrey Tonkin pri kreado de membro-kategorio kiu pli bone kongruas kun la bezonoj de retumantoj.

La opinioj kolektataj en tiu fadeno de la UEA-retdiskutado gravas. Estis chirkau 60 komentoj pri la temo, kaj preskau neniu deflankighis de la kerna diskuto. Kontribuis ideojn multe da gravaj Esperantistoj. Renato Corsetti, Humphrey Tonkin, Jose Antonio Vergara, Andreas Kuenzli, Hokan Lundberg, Carlo Minnaja, Jose Mario Marques, Bert Shumann, Dirk Bindmann, Jens Stengaard Larsen, SN Mozaffari, Jose Antonio del Barrio, Brian D. Kaneen, Didier Janot, Renato Petrovic kaj aliaj.

Mia demando por niaj kandidatoj estas: Kion vi pensas pri la starigo de membro-kategorio kiu kostas nur 1-euron? Chu tio estas ebla solvo por helpi altiri multnombrajn, novajn Esperantistojn? Chu tiu ideo, tre revolucia fakte, enhavas grandan riskon, char ghi kapablas bankrotigi nian Asocion se tradiciaj Esperantistoj shanghas sian membro-kategorion? Kio pli gravas por la venonta sukceso de Esperanto: malmulte da membroj kiuj pagas relative multe, sed tamen “garantias” la pluekziston de la tre valora Universala Esperanto-Asocio, au multege da membroj kiuj ne pagas multe, tamen kiuj kontribuas (iel kiel la modeloj de la retejoj www.change.org au de Vikipedio) al kreskanta plivastigho de Esperanto tra la mondo?

Amike,

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
www.linguafest.info
www.bekkurso.info
javergara
javergara diras:
2010-05-02 06:26
Kara Dennis,

mi estas treege favora al chio celanta plifortigi che kiel eble plej multaj homoj la sentojn de identeco kun kaj aneco al la E-movado. Mi do forte subtenas la starigon de bone pripensitaj alternativoj por rete membrighi al UEA per malalta (do, ne barstariga) sumo, char mi kredas ke UEA restas simbole kaj diversaspekte grava kiel mondskala organiza brancho de la movado.

Mi do preferus Asocion kun multege da konsciaj membroj kiuj povus eventuale pagi nemulte se necese, tamen aliflanke ne postulos egoisme troajn servojn por si mem sed male
- pretos voluntuli en kunordigitaj kampanjoj por informi pri Esperanto kaj produkti novajn esperantulojn, au
- kreeme utiligos la lingvon kaj tiel richigas ghian kulturon, ktp.

Amike,

José Antonio Vergara
georgiano
georgiano diras:
2010-05-02 10:21
Lastatempe Dennis starigis kelkajn demandojn al B-kandidatoj, kaj mi preferus respondi kune al ĉiuj liaj demandoj:

1) KESKO / MALKRESKO DE ENSPEZOJ
Principe, ĉiu serioza entrepreno (kaj tia devus esti ankaŭ UEA), kalkulas pri merkataj ŝanĝoj kaj neplanitaj perdoj aŭ gajnoj. En normalaj cirkonstancoj certe ekzistas financaj rezevoj kiuj sukcese sanigas la neplantajn perdojn. Sed, se temas pri enormaj perdoj, kiel Dennis demandas (50%), ili verŝajne ne povas esti kovritaj per rezervoj, kaj sekve ili kaŭzus perturbojn. Tial necesus, krom Strategia plano, havi ankaŭ periodajn planojn, kiuj konforme al la planitaj programoj, provizore planus ankaŭ eblajn (pozitivajn aŭ negativajn) financajn rezultojn. En ĉiu periodo kiu postsekvas la periodon de perdoj, necesus reekzameni la elspezojn kaj kalkuli eventualajn ŝparojn, por forigi malekvilibron de la buĝeto. Se perdoj okazas kelkajn jarojn sinsekve, tiam estas necesaj drastaj ŝanĝoj. Kutime tio signifas, ke el kapitalaj havaĵoj io devos esti uzata po ekvilibrigi la buĝeton. Sed, se mi ne eraras, UEA jam delonge havas bonan tiucelan strategion, kiu praktike funkcias, ekzemple rilate la UK-ojn, ĉar jam anticipe oni planas kongreslandojn kun potenciala kongresa gajno aŭ perdo. Tial ja okazas nepopularaj decidoj pri kongreslandoj, ĉar dum tri sinsekvaj jaroj la kongresoj ne rajtas esti senprofitaj aŭ kaŭzi perdojn, ĉar tiam la longtempaj celoj estus endanĝerigitaj. Mi ne estas financa spertulo, kaj do, ĉiukaze mi konsiliĝus kun spertuloj el financa kampo, se necese ankaŭ ekster UEA. Eventulaj neplanitaj gajnoj kaj superprofito ne estas problemo. El tiu sumo necesus konservi iom da mono en la financaj rezervoj kaj la ceteron racie uzi por dezirataj projektoj, kiuj ne realiĝis pro manko de financaj rimedoj, egale ĉu temas pri investoj en akciojn, obligaciojn, nemoveblaĵojn aŭ rekte en la funkciadon de iu afero planita en Strategia plano aŭ en periodaj planoj. Tiajn decidojn mi mem farus en la momento kiam okazus ia konkreta situacio, ĉar ankaŭ la merkataj kondiĉoj estas grava elemento kian decidon mi proponus (ekzemple, en tempo de tutmonda krizo, estas malracie riske investi; prefere malpli gajni ol iomete perdi, ĉar en tia tempo perdo estas pli reala ol gajno).

2) SIDEJO DE UEA
Aĉetante la domon en Roterdamo, Lapenna konsideris, ke por internaciskale funkcianta asocio, pli konvenas sidejo en granda urbo ol en brita vilaĝo. Kompreneble, se oni konstruas eksteran bildon pri sia organizaĵo, gravas ankaŭ kie troviĝas ghia sidejo. La merkato tamen pruvas, ke nuntempe tre sukcesaj kompanioj havas sidejojn en malgrandaj urbetoj, kie iliaj elspezoj estas kosiderinde malpli grandaj ol en urbegoj. Modernaj teknologioj permesas rapidan kaj efikan komunikadon el kiu ajn loko en la mondo. Sed, mia opinio estas, ke UEA, almenaŭ en la nuna momento, ne devus ŝanĝi sian sidejon. Ĉiu ŝanĝo signifus la ĝis nun neplanitajn elspezojn pro translokiĝo, eĉ se vendo de domo en Roterdamo kaj aĉeto de malpli kosta en iu alia mondoparto estus favora, eĉ se ŝparoj pro funkciado dum estontaj jaroj redonus la momentan perdon en la buĝeton. Ŝanĝo de sidejo ne signifas nur ŝanĝon de domo, sed ankaŭ de juraj kondiĉoj, eventualan ŝanĝon de oficistoj, kio nepre kaŭzus problemojn en funkciado de la Centra Oficejo en iu periodo. Mi preferus vidi tiun ŝanĝon en etapoj: eble unue instali filiojn en aliaj mondopartoj, kaj iom post iom organizi planitan translokiĝon, se ĝi entute estos akceptita kiel necesa.

3) STRATEGIA PLANO
Tiun temon mi jam komentis, kaj mi aldonu nur, ke laŭeble estas necesa kompleta konkordo pri la enhavo de Startegia plano. Kiel Dennis diris, el la Strategia plano disbranĉiĝas subplanoj, kiuj, enkadre de la akceptita strategio difinas periodojn, temojn, labortaskojn, en- kaj elspezojn ktp. La nove proponita Strategia plano estas kongrua kun la antaŭa, kaj tio laŭ mi estas ĝia plej grava trajto. Strategiajn celojn oni ne ŝanĝu ofte, sed eventuale modifu laŭ konkretaj realaĵoj de difinita periodo.
La rimarko de José Antonio pri perdo de movadeca karaktero de Esperanto, laŭ mi konfirmiĝas. Miaj spertoj, jam pli frue pritraktitaj, konfirmas, ke UEA kaj la Esperanto-movado ĝenerale, estonte devus havi pli fortajn profesiajn strukturojn, ĉar la Movado en la ĝisnuna senco malaperas. Ankaŭ estonte ekzistos grupoj aŭ individuoj, potencialaj servokonsumantoj. La movadeca strukturo ne malaperos komplete, sed la societoj estos malpli grandaj, sekve mapli fortaj, sekve do nur hobiaj.

4) KOTIZOJ
Mi apartenas al tiuj kiuj nepre dezirus vidi malmultekostan kotizkategorion por tiu neglektita parto de monda esperantistaro, kiu ne povas pagi altajn kotizojn. Tiu kotizkategorio unuamomento signifus eble aldonan laboron por UEA, sed ankaŭ UEA devus kompreni ke sen investo ne venas rezulto. Investo de UEA por tiu membrokategorio ne devus esti financaj elspezoj por diversaj servoj, sed eble administra laboro. Mi komprenas, ke ankaŭ administra laboro kostas, ĉar iu devas ricevi salajron por tiu laboro, sed necesas planti al homoj senton de aparteno al UEA kiel organizaĵo. Povas ŝajni ke mi estas idealisto sen reala bazo, sed mi tamen pretus riski pri tia membrokotizo. Cetere, ĉu estas malpli granda risko investi al akcioj kaj perdi pro borsa spekulado? Novaj homoj, novaj membroj, povas signife pligrandigi reton de niaj aktivuloj, kaj per bone kunordigita gvidado, tiu reto povus konstrui infrastrukturon nepre necesan por funkciado de la tuta movado, inkluzive de UEA. Mi estas forte konvinkita, ke ĉiu membro gravas. UEA ne bankrotos pro investo de nova adminsitra laboro, ĉar enkonduko de nova kotizkategorio ne estus riska nur pro unu kaŭzo: ĝi ne proponus avantaĝojn kiajn donas MA. En mia rezonado, la sola kialo por enkonduki ĝin estas malfermado de UEA al tiuj homoj kiuj volas identiĝi kun la Asocio. Ne forgesu, ke identiĝo ofte signifas engaĝon de laborpotencialo favore al propra asocio.
probaldasgupta
probaldasgupta diras:
2010-05-02 17:20
Kara Dennis,

Lige kun la ideo de unu-eura membreco vi mencias la formaton de simbola donaco, sed tiu formato per si mem ne estas ideo. Veraj ideoj kun tiu formato povas esti enhave sufiche diversaj. Dependas, kiun tiu unu-eura donaco signifas, kiel la pagantoj komprenas la celon de la pago, k.s.

Tial mi ne povas, surbaze de la formato, esprimi opinion. Mi devas kompreni la ideon, kiun mi recenzas. Ech ne sufichas scii, kiaj estos la rajtoj de la membroj pagontaj unu euron -- imagu ke la rajto estos senlima aliro al iu retpagharo sur kiu aperos la jarlibraj kaj revuaj datenoj, ekzemple, ankau tia specifo ne respondas mian veran demandon.

Mia vera demando estas -- se ni havas subite grandan nombron da membroj, ekzemple ducentmil, kian komunikadon / interagadon ni aranghos inter tiuj subite abundegaj konversacipartneroj? Ni evoluis shtupe, kaj ni havas praktikojn kaj ideojn funkciantajn che iuj nombroniveloj. Mankas ideoj pri efika mastrumado de serioze pli grandaj nombroj. Sen tiaj ideoj, ne helpas kovi ideojn pri drasta altigo de membronombro.

Lau mi, la unu-eura formato povas esti nur lanchilo por debato pri tio, kion ni faru en grandnombra kunteksto; sen tia debato, ni ne povos _uzi_ pli grandajn nombrojn, se ni subite havos ilin, Dennis.

Ni KAJ provu gajni tiujn nombrojn, KAJ pensu kion fari laushtupe por socie _funkciigi_ pli grandajn nombrojn, lau mi.

Amike

Probal
esperanto
esperanto diras:
2010-05-03 16:37
Anstatau diversaj stultajhoj oni eble oni diskutu tiun chi temon en Lib. Folio:
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/5542

Shajnas, ke UEA pli kaj pli havas (identigan) problemon kun sia membrostrukturo kaj ke oni preferus koncentrighi pri la individua membraro malfavore al la aligita.

Persone mi tute apogus tiun evoluon. Aligitaj membroj, Landaj kaj Fakaj Asocioj estas nura administra balasto por UEA, blufa elemento, kiu havas neniun efikon. Cxepinte de tiuj Landaj Asocioj ofte regas sufiche multe da bizaraj stranguloj, kiuj parolas en la nomo de UEA au reprezentas ghin - do UEA eble pli kaj pli liberighu de ili por savi sian reputacion. Tiu liberigho povas okazi nur pere de reformo de la membrokategorioj.
Hodler, Privat kaj vershajne ankau Lapenna turnus sin en sia tombro, se ili vidus kiaa nivelo nuntempe regas en UEA.
Oni vere diskutu pri serioza reformo de tiuj membrokategorioj anstatau stulte palavri pri unueuraj membrokotizoj, kio estas fantazio kaj iluzio kaj kion neniu konsideras serioze.

Cetere seriozaj organizoj posedas sufiche altajn membrokotizojn de plurcent euroj. Sed bedaurinde la esperantistoj estas malrichaj.
dennis
dennis diras:
2010-05-03 16:41

(Parenteza resumo de antauaj demandoj por niaj kandidatoj: Estis demandoj pri 1) budgheto, 2) UEA-sidejo, kaj 3) Strategia Laborplano, kaj 4) shancoj kaj riskoj de 1-eura membro-kotizo)

Desubismo koncepte emfazas la valoron de la agado de individuoj au de loka asocio, chefe che la baznivelo de Esperanta laboro. Kadre de desubismo, Esperantistoj aranghas kursojn, starigas ekpoziciojn, parolas che loka radio, prelegas en diversaj lokoj, partoprenas prelegvojaghon, muntas budon en lingva foiro, starigas Lingvajn Festivalojn, invitas al semajnfina stagho, provas konvinki kolegojn pri Esperanto, kaj ech membrigas ilin en la Universala Esperanto-Asocio. La kadro de tiaj aranghoj estas la urbo kaj ech la kvartalo, depende de la lokaj cirkonstancoj. Kaj la mezuro de la sukceso estas la nombro da homoj kiuj sukcese lernas Esperanton, kaj poste utiligas ghin.

Desubismo jam portis siajn fruktojn, kiel bone montris la ekzemploj de Madrido, Berlino kaj Budapeshto en la okdekaj jaroj, kaj en pli nuntempaj ekzemploj, la grandaj Lingvaj Festivaloj en Francio, Rusio kaj Chinio. Chirkau la ideo de desubismo kushas la nocio ke ni faras kaj faras, kaj tiu farado efektive kaj nature altiras homojn al la Esperanto-Movado. Per desubismo, iasence ni montras, ke Esperanto estas pli ol nura ideo sur papero. Tiu montro poste povas esti utiligata desuprisme, char sukcesoj che la bazo estas pruvetoj ke la projekto Esperanto funkcias. La du filozofioj pri agado interrilatas kaj interhelpas.

Sed por sukcese profiti de desubismo kaj por porti fruktojn al la desuprisma nivelo, ni finfine bezonas bone organizitajn, lokajn movadojn. Ni bezonas sukcesajn esperantantajn URBOJN. Ne nur en Budapeshto, Berlino kaj Herzberg, sed en centoj kaj miloj da urboj tra la kvin kontinentoj. La rapidmanghejoj kiel McDonalds bone konas la principojn: Unue, science, arte kaj praktike dezajni kaj munti unu modelan restoracion kiu bone funkcias, kaj poste lerni reprodukti tiun modelon, kun la necesaj kulturaj shanghoj, en alia urbo, en aliaj urboj, en alia lando kaj en aliaj landoj. Chu nia ideo ne estas pli valora ol rapidrestoracio, kaj ne meritas plene funkcii en chiaj urboj?

La kandidato kiu bone scias organizi sukcesan lokan movadon estas kandidato kiu estos tre valora en komitato au en estraro. Mi ne diras per tio, ke chiuj komitatanoj devas scii kiel esperante sukcesigi kvartalon au urbon, tamen almenau unu el la venontaj komitatanoj, lau mi, devas koni tiun temon ghisfunde, au almenau esti preta komenci lerni kiel fari sukcesan, lokan movadon, kaj poste lerni kiel transdoni tiun sukcesan modelon al aliaj urboj.

Mia demando estas: kiel ni povas krei sukcesajn esperantajn urbojn tra la kvin kontinentoj, utiligante la fruktodonajn modelojn jam ekzistantajn en aliaj urboj? (Por bone respondi al tiu demando, vi rajtas mesaghi al Lu au Ian au Augusto au Szofia au Martin, au paroli kun Budapeshtano au iu kiu konis la Liceon de Esperanto en Madrido en la 80aj jaroj).

Danke,

Dennis Keefe
www.linguafest.info
www.bekkurso.info
javergara
javergara diras:
2010-05-03 20:56
Kara Dennis,

1. unue, mi klarigu ke mia kompreno pri la nocia paro desubismo/desuprismo estas iom malsimila al tiu via, almenau koncerne iujn nuancojn kaj emfazojn.

Lau tio kion mi kredas, la kerna diferenco inter ambau strategioj kushas je la adresatoj al kiuj la agado respektive sin orientas. Dum desubismo estas esence socio-centra, desuprismo chefe interesighas pri tiuj decidopovaj homoj disponantaj je politika potenco, kun la espero influi sur ilin por la eventuala alpreno de decidoj favoraj al Esperanto (ekz. ordono el la supro devige au fakultative instrui Esperanton en la publikaj lernejoj).

Do lau tiu kompreno, desubismo ne limigas sin al lokaj grupoj, sed fakte aludas al chiu ajn poresperanta iniciato memstare (kaj sindoneme) lanchita de niaj homoj che diversaj sociaj grupoj. Fakte la mirinda pluvivigo de Esperanto estas efiko ghuste de tiu multforma agado de miloj kaj miloj da homoj tra la generacioj, plejparte desube, krom kelkaj gravaj sed maloftaj desupraj shancoj (ekz. Privat che la Ligo de Nacioj, en la 1920-aj jaroj).

Kiel sciate, Zamenhof mem konstatis tion, en sia parolado en Washington (1910) : "La celo, por kiu ni laboras, povas esti atingita per du vojoj : aŭ per laborado de homoj privataj, t. e. de la popolaj amasoj, aŭ per dekreto de la registaroj. Plej kredeble nia afero estos atingita per la vojo unua, ĉar al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta."

Kompreneble ne temas pri inter si ekskludaj, komplete malaj aliroj, sed estas felichaj spertoj de virtaj apogocirkloj inter ambau: ekz. la vigleco kaj grandeco de la movado en Brazilo kreis kondichojn favorajn al Parlamenta leghoprojekto pri Esperanto-instruado, kaj siaflanke ghi alportos novan stimulon al la movado, ktp.

2. Por eduka kaj kultura movado tia, kia nia, kiu historie disvolvighis tiel (do, desube, nesimetrie kaj ofte malsamperiode tra la diversaj socioj), la nuntempa realo starigas tre seriozajn problemojn neniam alfrontitajn de antauaj generacioj de aktivuloj: unuflanke estas la manko de klareco pri la celo en la nunaj kondichoj ("kial la homoj lernu Esperanton en la hodiaua mondo?") kaj la amasa perdo de engagha altireco de la utopioj, ja gravaj temoj kiujn mi chi-foje preterpasos, sed aliflanke kroma problemo estas tio ke ni nun travivas tempon de serioza falo de la asociighemo che la homoj kaj ech de ilia interesigho pri kaj partoprenemo en la publikaj aferoj. Ekz. ne plu estas tiu amasa laborista movado de la intermilita epoko, plena je modestaj sed inteligentaj homoj kun forta, persista emo sin kultivi por partopreni la kulturan kaj demokratian vivojn. Nuntempe pli oftas trajtoj kiel individuismo kaj emo al privata konsumado, ankau de kulturaj varoj.

Kaj tamen, estas pluraj iniciatoj kiuj ech en tiuj cirkonstancoj montrighas sukcesaj, kiel EsperantoLand kaj la bunta cheest(ig)o de Esperanto en la reto, kun naskigho de impresa amaso da interretaj uzantoj de Esperanto sen iu ajn ligo al niaj tradiciaj movadaj strukturoj. En la nuna mondo multas izoluloj kiuj ne konas nek alparolas siajn najbarojn sed havas centojn da virtualaj geamikoj ekz. en Facebook. Kaj Esperanto ankau havu lokon en tiu nova maniero ensociighi de la homoj.

3. Mi kredas ke iniciatoj kiel Herzberg la Esperanto-urbo estas gravegaj, char ili povas pruvi ke Esperanto estas vera, normala lingvo (kaj ke ghiaj subtenantoj ankau estas normalaj homoj, kio gravegas !), ke per ghi oni facile povas kontakti homojn ech tre forajn en la mondo, ktp.

Mi esperus ke ili povus servi kiel kontaktejo inter la diversaj dimensioj de la Esperanto-fenomeno, do la tradiciaj movadanoj kun iliaj malnovaj organizajhoj, la ghuantoj de jarfinaj/paskaj/Z-tagaj renkontighoj, la retumantoj, ktp.

Indus diskonigi tiajn spertojn cele al la konkero de novaj urboj kaj al kreado de reto de E-urboj, do urboj en kiuj Esperanto estas ilo de desuba diplomatio, inter la komunaj civitanoj de la diversaj landoj kaj regionoj.

Amike,

José Antonio

javergara
javergara diras:
2010-05-04 16:41
Kara Dennis,

Pro hasto, mi forgesis pritrakti interesan eron el via demando. Vi skribis: "La rapidmanghejoj kiel McDonalds bone konas la principojn: Unue, science, arte kaj praktike dezajni kaj munti unu modelan restoracion (...) reprodukti tiun modelon, kun la necesaj kulturaj shanghoj, en alia urbo, en aliaj urboj, en alia lando kaj en aliaj landoj. Chu nia ideo ne estas pli valora ol rapidrestoracio, kaj ne meritas plene funkcii en chiaj urboj?"

Nu, lau tio kion mi pensas/sentas, nia ideo ne nur estas multe pli valora sed radikale malsimila al la esenca karaktero de tiu giganta entrepreno.

Vershajne ghia sukcesega procezo farighi chiea igis tiun restoraciaron fakta bildsimbolo ("ikono") de la dominanta formo de tutmondigo, kiu i.a. iel kondukas al ioma kultura unuformigo, lau la amasaj konsumprofiloj de apartaj socioj, kiel Usono.

Se entute la McDonalds-restoracioj inkludis lauokaze iujn kulturajn nuancojn, mi supozas ke temas pri io apenau suprajha, shajniga, char la fremdiga esenco de ghia vendovaro restas netushita. Kvankam mi persone estas kritika al la nuna tutmonda submetigo de chio homa al la merkato, mi tuj diru ke mi forte kondamnas la frenezulojn kiuj foje perforte detruas tiujn restoraciojn en diversaj lokoj de la mondo.

Mi kredas ke nia Esperanto ne estas disvendebla varo, ech se ja indas studi kaj trafe apliki iujn surmerkatigajn teknikojn por disvastigi ghin, kion feliche iuj scias tre bone kaj efike fari (mi pensas ekz. pri Lu). Ghi estas libere adoptebla rimedo, kies uzo ne implicas nek postulas ies submetighon al aliies prestigho, potenco, mono, kulturo.

Male, nia pli ol 120-jara kolektiva sperto pruvas ke eblas dialogi interkulture kaj tiel plifirmigi che chiu el ni la konscion pri la komuneco de la homaro, sed ankau pri ghia aprezinda diverseco. Mi fakte kredas ke nia modesta entrepreno Esperanto estas esprimo de malaltruda tutmondigho, do radikale malsimila al la kultura MakDonaldigo.

Amike,

José Antonio Vergara
esperanto
esperanto diras:
2010-05-04 19:39
En McDonalds interkrucighas homoj vershajne de kelkfoje pli da nacioj ol dum Universala Kongreso de Esperanto. Kio distingas UKn de McDonalds-restoracio estas, ke la homoj en McDonalds ne interkomunikighas interkulture, sed ili simple konsumas la varon, kiun ili mendis (nu iuj malgrandaj grupoj ja interkomunikighas). Do, tiu publiko estas normala konsum-komerca klientaro kaj havas nenion komunan kun (inter)kulturo. Sed la esperantistaro kondamnas tiun McDonalds, char ghi devenas el Usono.

Surmerkatigo de Esperanto utilos nur, se Esperanto havas realajn produktojn en la merkato. Sed ghi ne havas ghin, sekve ghi ne estas surmerkatigebla. Ankau Lu ne povas helpi, nek Silfer, nek Dasgupta, nek UEA, nek iu ajn.

McDonalds ankau ne kondukas al uniformigo de la kulturo. McDonals estas nur unu plia faceto kontribuanta al la internacia kulinaria kutimaro. La samon eblus diri pri Pizza kaj Döner Kebap, kiuj kulturhistorie estas kompareblaj kun McDonalds. Sendube tiuj diversaj fast-food-ujoj kopiis unu la aliajn, kaj tre sukcese, diference de Esperanto, kiu ne sukcesis kompare kun la propraj ambicioj. Antau ol tiuj produktoofertoj ekzistas, la kulinaria oferto en Europo estis multe pli malricha. Dank al tiuj ofertoj (Pizza, McDonalds, Döner Kebap ktp.) la kulinaria oferto kulture farighis pli richa.

Alia demando estas la interilatoj inter tiuj fast-food-kutimoj kaj la shanghighintaj vivkutimoj, ilian influon (bonan au malbonan) al la sano, ktp.

Do, Esperanto kaj McDonalds povas esti komparata nur lau la kriterio de la propra sukceseco. Kaj la respondo estas klara: McDonalds venkis, Esperanto malvenkis. Tiel simple. Certe, en McDonalds oni investis komence grandegajn monsumojn (vershajne ghis nun), dum tio mankas che Esperanto.

Do char la temaro estas pli komplika, la analizo de Vergara estas tro suprajha kaj unuflanka ka pro tio neutiligebla.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-05-04 21:08
Kara Andy,
ankaux via kato estas komparebla kun Esperanto, se oni nur volas. Ni tamen devojigxas de gxuste komencita diskuto kaj fakte ni devus esti kontenta, cxar cxe cxiu diskuto ecx pli aux malpli banala oni povas trovi ion kio nin almenaux incitas ion plu diri.
Mi ne nepre volas diri, ke Mc Donalds estas malsxatata, cxar venas de Usono.
Mi pli bone esprimus, cxar gxi estas nekultura mangxarto.(Vidu kiel averebla usonano aspektas?).
Ke gxi venkis mi ne estus certa. Venkis mono kaj reklamo. Bedauxre Esperanto ne povas vetkuri, cxar gxi ne posedas sxtelitan kapitalon de aliaj landoj.
Vi certe scias pro kio oni insceniigis militon en Irako.Ecx vi devas tion agnoski.
Povas esti, ke venos tempo, kiam la mondo ne plu merkantebla kaj tiam Esperanto estos interesa por savi gxin. Gxis tiam bedauxre, sed estas vero ankoraux regas mono en la mondo. La mondo tamen jam multe sxangxigxis kaj rapide evoluas, precipe scio kaj koncio de popoloj. En historio estis jam ofte evolucioj kaj revolucioj.
Nun ni almenaux dauxre klopodu evolucii nian UEA.
Lu
Lu diras:
2010-05-09 13:30
Laŭ Stanislaw "Esperanto ne povas vetkuri, cxar gxi ne posedas sxtelitan kapitalon de aliaj landoj".

Ofte en Esperanto-diskutoj aperas tiu ideo, ke ni ne havas sufiĉe da mono por financi la disvastigon de Esperanto. Mi neniel kredas tion, mi elspezis ĝis nun tre malmultan monon por la disvastigo de Esperanto, sed faris relative multon. Indas informiĝi pri la temoj "Gerila merkatiko" (ekz. el la interesaj libroj de Jay Conrad Levinson), malaltbuĝeta merkatiko kaj senbuĝeta merkatiko. Mi konsilas almenaŭ tralegi la koncernajn artikolojn en vikipedio. Jen mi donas kelkajn eblecojn (preskaŭ ĉio jam elprovita):

Vi ne havas monon por pagi anoncon en gazeto, ĉu? Preparu prelegon (pri Esperanto ĝenerale) kaj informu la gazeton pri ĝi.

Krome konsideru la senkostajn anoncojn - ofertu ekzemple senkostan provlecionon (aŭ senkostajn Esperanto-libr(et)ojn); ripetu tion prefere dum semajnoj kaj monatoj.

Vi preferas havi anoncoserion en gazeto, ĉu? Bone, preparu prelegoserion: Esperanto en Ĉinio, Esperanto-literaturo, Esperanto en la interreto, Esperanto-muziko ktp. Kaj sufiĉe frue informu la gazetojn. (En dek minutoj vi trovos dudek titolojn; se do post dudek semajnoj elĉerpiĝos viaj temoj, komencu varii, aldonu aktualaĵojn kiel nun Brazilo, Burundo ktp.) Salonon povas disponigi biblioteko, edukejo, lernejo, kafejo ktp.

Vi deziras havi pli da spaco en la gazeto, ĉu? Nu, unue faru la dudekprelegan serion kaj poste altelefonu la gazeton. Plej verŝajne nun iu ĵurnalisto pretas raporti pri via grupo kaj pri Esperanto.

Vi tamen havas iom da mono, ekz. ĉ. 6 eŭrojn semajne, ĉu? (Ekz. po unu eŭro de ses homoj.) Nu, publikigu serion de (prefere almenaŭ tridek) anoncetoj en via gazeto.

Vi havas malmultan monon por papera informado, ĉu? Nu, konsideru meti la esencan enhavon en la interreton kaj disdonu nur A7- aŭ A8-formatajn informiletojn (nur iom pli grandaj ol vizitkarto). Ekzemple sur ĉiun aŭton ĉirkaŭ lernejo, universitato, gazetejo, radio, televido, diskoteko, koncertejo ktp. (ĝis distanco de kelkcent metroj). Sur ĉiun "nigran tabulon" en la ejoj de via celgrupo (lernejoj, universitatoj, klerigejoj, bibliotekoj, manĝaĵvendejoj ktp.); prefere en okulalteco.

Konsideru produkti gluetikedon kaj afiŝu ĝin apud la spegulo de ĉiu necesejo, kiun vizitas homoj el via celgrupo (do ĉefe lernejo, universitato, taŭgaj kafejoj). Preferu same la altecon de la okuloj. Por eviti jurajn problemojn tie eblu informu nur pri Esperanto sen doni ajnan adreson. (Eble kompatu la posedanton de la necesejo kaj produktu tian version, kiu ne eterne algluiĝas; eblas ekzemple akvogluo kiel ĉe poŝtmarkoj.)

Vi havas iomete da mono por financi afiŝon, ĉu? Sed vi ne povas financi la afiŝlokon. Nu, akiru malnovajn biciklojn, muntu tabulon sur ilin (apud la malantaŭa rado, eble ankaŭ antaŭe; mi prenis "preslignon" de legomskatoloj) kaj afiŝu tie. Iuj havas aŭtojn, ĉu? Nu: Metu unu gluafiŝon sur la lakon malantaŭe, apud la numerŝildon. Duan en la malantaŭan fenestron malsube. Kaj uzu la du malantaŭajn fenestrojn por meti la paperajn afiŝojn pri Esperanto. Ne parku vian aŭton en flankstrato, sed proksime de lernejo, universitato, gazetejo, radio, televido, aĉetstrato, junulara koncerto, diskoteko, grava bushaltejo, stacidomo, flughaveno ktp. Depende de via(j) celgrupo(j).

Ĉu vi jam portas puloverojn kaj ĉemizojn, sur kiuj estas skribite "Esperanto"? Kio pri via sako, via jako kaj via dompordo? Kio pri viaj familianoj, amikoj, konatoj? Se la atentigo pri Esperanto estas sufiĉe diskreta, ili eble pretas helpeti.

Pripensu la tutan tagon de la homoj el via celgrupo, de matena gazeto kaj radio tra irado al laborejo/edukejo ĝis reiro hejmen kaj reeliro por libertempumi. Kie kaj kiel eblas atentigi pri Esperanto?

(La celgrupon indas bone difini. Eblecoj estas: Lernejanoj, ĉefe gimnazianoj ekde ĉ. 14 jaroj. Studentoj. Junaj edukitaj laborantoj, ĉefe senpartneraj. Pensiuloj relative baldaŭ post pensiiĝo. Prefere homoj kun intereso pri eksterlando, aliaj kulturoj kaj lingvoj, vojaĝemaj.)

Se oni uzas ĉion ĉi, oni elspezas verŝajne eĉ ne kvincent eŭrojn en duonjaro. Se oni faras ĝin sufiĉe intense, oni havas grandan probablon, ke konsiderinda parto de la celgrupo nun konscias, ke okazas io pri Esperanto en tiu urbo. Tre bona bazo por la daŭrigo, ekzemple por oferti plian informprelegon pri Esperanto kun sekva semajnfina kurso. (Sed oni ne atendu miraklon, mi kredas, ke ne eblas atingi pli ol ĉ. unu homon inter eble 100, kiuj lernis la anglan. Kaj multaj Esperanto-lernantoj ne daŭrigos, same kiel ili ne daŭrigas aliajn aferojn.)

Estas esenca punkto, ke ĉio ĉi okazas intense kaj ripete, en la sama tempoperiodo. En iom troigita formo validas: Vi sukcesos atingi nur tiujn homojn, kiuj povis vidi/aŭdi vian informon almenaŭ tridekfoje en la daŭro de duona jaro. Ne ĉesu post duona jaro - nun ekzistas amaso da homoj, kiujn vi informis jam dudekfoje; restas nur malmulte por fari kaj vi sukcesos plenatingi ankaŭ ilin.

Post elmontro de malmultkostaj eblecoj efektive porti la mesaĝon al la celgrupo(j) indus nun paroli pri la esencaj enhavoj (Esperanto = internacia kaj amikeca etoso, rapide lernebla lingvo (du ĝis tri semajnfinoj), tutmonda aplikado, interreto, muziko, libroj ktp.). Kaj pri la fakta oferto (kurso, libro, vojaĝo, ideo: Esperanto unuigas homojn ktp.); prezenti nur lingvon ne sufiĉas, devas esti io pli konkreta. Sed eble mi ne verku lernolibron ĉi tie :-)

Fine mi eble petu pardonon. Mi skribis daŭre "vi faru", dum mi ja konscias, ke la disvastigo de Esperanto ne estas ĉies entuziasmo kaj kapablo. En la tuta socio nur malgranda proporcio okupiĝas pri merkatiko - ni ne atendu, ke en Esperantujo troviĝas ĉefe homoj, kiuj ŝatas ĝuste merkatumi. (Eble eĉ sen havi propran avantaĝon el tio.) Indas do trovi organizan formon, kiu ne ŝarĝas ĉiun unuopan Esperanto-parolanton aŭ grupgvidanton per tiu tuta laboro. Indus havi gvidantojn pri surmerkatigo rilate al Esperanto, kiuj organizas la lokan laboron tiel, ke troveblas lokaj homoj, kiuj efektive pretas fari ĝin. Eventuale eĉ uzante monan rekompenson, kiu estu pagebla el la kursokotizoj. Sed tion kutime la idealismema frakcio ne ŝatas...
javergara
javergara diras:
2010-05-11 06:04
kara Lu,

se vi ne estus tiom skeptika (fakte prifajfema) pri UEA, mi volus vin ghia plej grava fakulo pri informado kaj Esperanta merkatiko!

Via detala mesagho ja devus utili kiel realisma gvidilo al tauga agado.

Sincere,

José Antonio Vergara
Lu
Lu diras:
2010-05-11 19:23
Kara José Antonio,

certe mi pretas doni konsilojn al interesitoj kaj ankaŭ konkrete helpi pri informado kaj pri merkatiko (tie, kie mi jam scias ion). En tiu senco mi ekzemple verkis gazetaran komunikon pri la UK en Varsovio (kaj interkonsente kun LKK sukcese proponis); kaj dum kvar jaroj mi okupiĝis pri la amaskomunikilaj rilatoj de Printempa Semajno Internacia (PSI) de GEA (ĝis kiam la GEA-estraro decidis mem tion fari...)

Pri UEA mi estas ĝenerale nek "skeptika" nek "prifajfema". Mi kredas, ke ĝi kaj ĝiaj suborganizoj relative bone plenumas plurajn el la celoj menciitaj en la statuto: "Faciligi la internacian komunikadon" (mi aldonas: kadre de la organizoj). "Plifaciligi la (...) rilatojn inter homoj" (...) (kaj mi denove aldonas: el la organizoj). "Kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj." Oni povus, kiel ĉiam en la vivo, ankoraŭ ie kaj tie plibonigi, sed laŭ mi ne indas multe kritiki. Mi kredas, ke la nivelo de la servoj kaj produktoj povus eble iomete kreski, kiam al la servoj de UEA kaj suborganizaĵoj oni ankoraŭ pli apudmetas ofertojn de aliaj organizaĵoj; estas ĝenerala sperto el la vivo, ke la konscio pri kvalito kreskas, se estas konkurenco. Mi supozas, ke ne estas ene de tio, kion racie oni povas atendi de homoj, ke la oficistoj aŭ la aliaj funkciuloj streĉos sin pli multe ol nun, dum ne estas tiu ekstera premo pro konkurenco. Laŭ mi do tiurilate la sola vojo por plibonigi ion el tiuj kampoj, kie preskaŭ monopolece ofertas UEA kaj pri kio eble ne plene kontentas iuj homoj, ne kuŝas ene de la eblecoj de la UEA-uloj. Necesas, ke homoj agu ekster UEA por kontribui al tio; mi provas iri tiudirekten. Mi ĉiam ĝojas, kiam homoj el UEA komprenas, ke mia "konkurenca" agado, "agado ekster UEA", neniel estas direktita kontraŭ UEA kaj tute certe estas plenforta kontribuo al la disvastigo de Esperanto. Cetere mi konsideras, ke UEA havas grandajn meritojn en la estigo de diversaj servoj kaj produktoj; sed ĝenerale mi kredas je _iom_ libera merkata ekonomio kaj preferas, ke asocioj asociu kaj ke estas komercaj entreprenoj, kiuj komercu kaj entreprenu.

Mi certe estas iom skeptika rilate al la unua statuta celo de UEA, nome "disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto". Laŭ mia impreso dum la pasintaj sesdek jaroj vera disvastigo apenaŭ sukcesis al UEA, nur vivtenado. Se vi nun kredas, ke ĝuste tio estus mia kritiko pri UEA: Ne! Mi ne kritikas tion, mi nur konstatas! Laŭ mi estas natura afero, ke en membro-organizo kiel UEA la plej granda intereso de la membroj ne estas la disvastigo de la temo de la asocio, sed la liverado de servoj (kaj eble kelkaj produktoj). (Por kompreni la mekanismojn mi varmege rekomendas legi la verkon de Mancur Olson pri grupoj.) Rigardu al sporta asocio: Ĉu ili ĉefe disvastigas la sporton aŭ praktikas ĝin? Ĉu ŝaka klubo ĉefe disvastigas aŭ ludas? Do laŭ mi UEA povus eble konstati, ke pri tiu unua celo dum la pasintaj sesdek jaroj oni apenaŭ sukcesis. Kaj ke sekve oni serioze esploru, kial ne kaj ekagu - aŭ simple realisme oni forstreku.

Sed kiu tiam disvastigos, vi demandos? Nu, kial ne havi apartan organizaĵon, kiu koncentriĝas pri disvastigo? Tiel _pli malpli_ ja estis ĝis 1933/1947, kiam kunfandiĝis UEA kaj la Landaj Asocioj. La Landaj Asocioj iam fondiĝis principe por disvastigi Esperanton, dum UEA estis fondita por liveri servojn por la aplikado de Esperanto. Mi do preferas havi apartan organizaĵon, kiu ne havas kvar statutajn celojn kaj sekve provas samtempe ekiri en kvar direktojn (eble provu tion per viaj propraj kruroj por kompreni mian problemon kun tio :-) Tiu organizaĵo (aŭ libera laborrondo) havu nur unu solan celon: Disvastigi Esperanton (aŭ en mia formulado: Kreskigi Esperantujon, do kreskigi la jaran nombron de Esperanto-uzohoroj).

Alia ebleco estas simple atendi, ke pli kaj pli kreskos la sendependaj Esperanto-iniciatoj kaj -entreprenetoj. Kaj ke ili iutage komprenos, ke por ili estas saĝa ideo mem komune zorgi pri la disvastigo de Esperanto (kaj ne atendi, ke la asocioj tion faros), ĉar nur tio permesos al ili plian kreskon.

Mi povus diri, ke mi provas agi en la intereso de Esperantujo kiel tuto, ne en la intereso de unuopa organizaĵo kiel UEA. Kaj ke per EsperantoLand mi deziras agi ĝuste en tiun direkton de la intereso de la tuta Esperantujo, ĉefe rilate al kreskigo. Mi cetere ankaŭ rilate al EsperantoLand klare decidis, ke mi jes volas gardi la interesojn de la asocio, sed ke mi certe ne volas entrepreni agadon, kiu eventuale servus al EsperantoLand, sed ne al la ĝeneralaj interesoj de Esperantujo. Feliĉe estas amasego da agadoj, kie neniel aperas tia konflikto - pli ol sufiĉe por la resto de mia vivo :-)

Sincere

Lu Wunsch-Rolshoven
http://www.esperantoland.org
javergara
javergara diras:
2010-05-11 22:09
Kara Lu,

per tiu chi nova ondeto de nia publika dialogo (ni jam spertis 3 au 4 mallongajn periodojn de idea intershangho dum la pasintaj 2 jaroj, danke al Libera Folio), mi pli kaj pli komprenas vian tre interesan starpunkton.

Vershajne via diagnozo pri la dezirindeco disigi la tro grandan, tro gheneralan mikspoton "Esperanto-agado", cele al pli fokusa distingo inter unuopaj, specifaj agadlinioj, kun apartaj iniciatoj, laborgrupoj, kunlaboraj retoj, ktp., estas tute ghusta. Fakte mi kredas ke vi pravas je tio ke ju pli chiuj senorde faros la samon, au tiros la shnurojn sed lau malsamaj direktoj, des pli la rezulto de la klopodoj restos neefika.

Fakte la disdivido de taskoj estas unu el la plej kernaj trajtoj en la evoluo de la homa socio, kaj en Esperantujo tio esprimighis jam ekde la starto mem de la tuta afero (Zamenhof estas mirinda, char li komence faris chion mem, de varbado al revuoredaktado, kaj plurfoje tra la historio de nia afero aperis homoj mirinde laborkapablaj kaj plurtalentaj). Mi tamen havas la impreson ke reciproke interkompletiga taskodivido neniam funkciis vere glate en Esperantujo, do la evoluo de nia afero chiam suferis je malsimetriaj kaj tempe nekoincidaj disvolvighoj, kio kompreneble damaghis la tuton (ekz. se freshbakitoj ne trovos ion vere interesan, chiam estos risko de rapida kabeo). Kiam mi konstatas nian dinamikan stagnadon (kaj vi tuj sentas la bezonon klarigi al mi ke ne estas tiel, char Vikipedio, la statistikoj de jarfinaj renkontighoj, Vinilkosmo, ktp), mi simple aludas al la problemo ke la ghenerala sumo, malgrau multaj valoregaj iniciatoj kaj pozitivaj atingoj, restas pli malpli je la rezulto nulo.

Sed kiel nekuracebla optimismulo kaj profunde kredas je la valoro de Esperanto, mi pledas por pli movadeca UEA ene kaj serve al Esperantujo, do por bunta, kiel eble plej kompleksa retaro de homoj kiuj lau siaj preferataj strategioj kaj agadkampoj kontribuas (ghuante) al dauraj kreskado, plividebligo, pligravigo kaj altireco de la tuta afero Esperanto, kaj samtempe trovas ke indas kunfluigi la produktojn de la diversaj agadlinioj en ion komunan, kion ni eventuale nomu UEA. Sed mi neniel atribuas al UEA ian imanentan monopolan au ekskludan rajton en Esperantujo, kaj mi bone komprenas vian saghan argumenton pri la stimula efiko de konkurencado.

Do sciu ke mi ankau ja esperas je (kaj kontribuas tie kie mi povas) la svarmado de apartaj, ech sendependaj iniciatoj lau unuopaj strategiaj linioj, se en la fino, per diversaj vojoj, tio kontribuos al la ghenerala bono de Esperantujo. Mi ne kredas je tiu karikaturo de UEA kiel burokrateca aparato kiu simile al la totalismaj socioj mortigas la iniciatemon de la civitanoj. Male, mi defendas desubisman sintenon. Tion mi nomas meminiciatemo de nia fenomeno che civitanoj de la mondo; ghi estu kiel eble plej bunta, kreema kaj efika.

José Antonio
Lu
Lu diras:
2010-05-12 12:51
Kara José Antonio,

kun granda plezuro mi legis, ke vi serioze konsideris plurajn el miaj ideoj kaj eĉ plurloke konsentas.

Same kiel vi mi vidas la decidan kontribuon de labordivido al la evoluo de la homaro. Aldone indas konstati, ke la homa socio praktikas ankaŭ labordividon inter organizaĵoj - kaj historie malsukcesas la socioj, kiuj metas ĉiun taskon al la respondeco de unu aŭ malmultaj organizaĵoj. La slogano "Unueco Estas Asocio" por UEA kaj la klopodado de Ivo Lapenna meti prefere ĉiun (neŭtralan) Esperanto-organizaĵon kaj agadon sub la gvidon de UEA tial verŝajne signifis la vojon al la stagno kaj malsukceso, kiujn vi bedaŭras. Ja forfalis la konkurenca stimulo. (Kaj ne estas miraklo laŭ mi, ke ĝuste kreskas la agadoj ekster UEA, dum tiu ne agas aŭ nur postkuras en la pli novaj terenoj kiel muziko, renkontiĝoj, denaskuloj aŭ interreto.)

Eble legu en historiaj libroj aŭ jam interrete, kiel Lapenna traktis kontraŭulojn kaj kiel li agis kontraŭ Esperanto-iniciatoj ekster UEA. Tiu spirito ne simple tuj forvaporiĝis per la foriro de Lapenna, kvankam sendube la Esperanto-komunumo multe pli liberas kaj multfacetas ekde 1974. Unu struktura heredaĵo de la Lapenna-tempo restas la forta monopoleco de Esperantujo, la "koncentriĝo de ekonomia kaj politika potenco", kiel mi skribis pasintjare en vikipedio, http://eo.wikipedia.org/w/i[…]to-Asocio&oldid=2466179 . Mi notis interalie:

"Pro la forta koncentriĝo de ekonomia kaj politika potenco en la UEA-strukturo verŝajne Esperantujo estas unu el la lingvo-komunumoj de la mondo, kie ekonomio kaj asocia vivo estas plej koncentrita en unu organizaĵo - almenaŭ kompare kun la landoj, kie loĝas la plej multaj Esperanto-parolantoj."

Tio evidente ne plaĉis al Ziko, eksa UEA-kunlaboranto kaj historiisto pri UEA, kiu en la 25-a de aŭgusto 2009 ŝanĝis la titolon de la alineo al "Ekonomia signifo por la lingva komunumo" kaj forĵetis la plimulton de mia priskribo de la aktuala situacio. Mi ne faris eldonan militon - sufiĉas al mi provizore la publika konstato, ke li preferis forcenzuri la faktojn pri la "koncentriĝo de ekonomia kaj politika potenco" (mi havas la impreson, ke ĝuste tio estas la faka esprimo de ekonomikistoj, iom pli preciza ol "monopoleco"). Mem konstatu liajn ŝanĝojn en la historio de vikipedio ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Universala_Esperanto-Asocio kaj juĝu propraokule. Jes, unu hirundo ne faras someron - sed la spaco kaj mia tempo ne sufiĉas por montri ĉiujn al vi.

Mi certe neniel diras, ke UEA ankoraŭ hodiaŭ plenforte emas meti ĉiun iniciaton sub la propran gvidon - sed la tendenco postrestas. Kiam mi fondis la grupon "EsperantoLand", internacie konata Esperanto-aktivulo parolis pri minaco al la tradiciaj strukturoj. Prezidinto de UEA ŝatis nomi sin prezidanton de ĉiuj Esperanto-parolantoj. Ofte mi aŭdas bedaŭron, ke mi ne membras kaj aktivas kadre de UEA-organizaĵo. Ktp.

Vi plenrajte povas priskribi la nunan situacion kiel "dinamikan stagnadon" kaj vi pravas, ke "la ghenerala sumo, (...) restas pli malpli je la rezulto nulo." Tio estas matematika efiko de la nuna monopoleca situacio: Stagnas aŭ eĉ malkreskas la 90 % el la UEA-strukturo. Dinamike kreskas la 10 % ekster UEA. Do sume restas pli malpli la rezulto nulo. Ŝanĝo eblos verŝajne nur, kiam la parto ekster UEA atingos pli grandan procentaĵon. Tiu konsiderado igas min forte pripensi, ĉu engaĝiĝo por UEA estas engaĝiĝo por la kresko de Esperantujo... Interesas min via opinio.

Lu Wunsch-Rolshoven
http://www.esperantoland.org
javergara
javergara diras:
2010-05-12 21:09
Kara Lu,

mi opinias vian hipotezon pri la trajtoj kaj nuna rezulto de la organiza evoluo de la movado ekstreme interesa kaj kohera, kaj sekve mi kredas ke viaj pritaksoj por eblaj solvoj (ekz. sendependaj entreprenoj por konkurenci la monopolon, ktp) ja povus instigi fruktodonan debaton. Kutime oni trovas ripetantojn de la samaj tedaj litanioj, kaj do indas auskulti serioze kritikajn vochojn.

Tamen mi timas ke ne faciligas la komprenon pri via hipotezo la fakto ke oni nur trovas fragmentojn el viaj argumentoj dispecigitajn en aro da lauokazaj LF-respondoj ekz. al Jens au mi. Oni bezonus kompletan prezenton de via pensiga diagnozo, do mi proponas al vi kunigi tiujn pecojn en unuigitan analizan tekston, ech se longan, por iu sendependa movada (ekz. LOdE) au primovada (ekz. Spegulo) periodajho, au ech por eldonota broshuro en la nobla formo de presita teksto. Vi povus utiligi kelkajn el viaj tekstoj por Vikipedio (kies risko bedaruinde estas la arbitra forigu flanke de iu ajn), kolekti viajn fojajn intervenojn, kaj kunligi la tuton en koheran tekston.

Amike,

José Antonio

Lu
Lu diras:
2010-05-13 10:13
Principe vi pravas, ke mi devus verki koheran tekston pri la koncentriĝo de potenco ĉe UEA. Aliflanke mi demandas min, kion tia publikigo ŝanĝos. Mi faris prelegon pri la temo antaŭ du jaroj en Parizo - kaj la publiko poste demandis min pli malpli: "Kaj nun, kion fari, kion _ni_ nun faru?" La UEA-strukturo kaj ĝiaj anoj ne povas multon fari - se ili ne volas eliri el UEA kaj ekagi sendepende. La tasko estas konstrui strukturon ekster UEA kaj ĝuste tie mi ŝatas agi. (Se mi ne diskutas kun vi kaj aliaj por pli bone kompreni, kion mi pensas - kaj kion vi pensas.)
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2010-05-13 03:40
En Vikipedio estu faktoj kun fontoj, ne personaj opinioj, kaj eĉ ne la rezultoj de siaj propraj esploroj.

Se ekzistas artikolo, libro, aŭ alia fonto kiu subtenas la aserton ke "Esperantujo estas unu el la lingvo-komunumoj de la mondo, kie ekonomio kaj asocia vivo estas plej koncentrita en unu organizaĵo", tiam kuraĝe remetu tiun aserton, kaj indiku la fonton. Aliokaze, oni prave forigis tiun frazon.

Yves Bellefeuille


Yves Bellefeuille
Lu
Lu diras:
2010-05-13 10:38
Rigardu la ŝanĝojn de Ziko en la vikipedia UEA-artikolo ĉe http://eo.wikipedia.org/w/i[…]f=2466382&oldid=2466179 . Estis ĝuste mia rimarko "Kune kun la aliĝintaj landaj kaj fakaj asocioj UEA eldonas pli ol 90 procentojn de la Esperanto-gazetaro (laŭ la eldonkvanto)", por kiu mi metis fontindikon, kiun Ziko elprenis. Sekvis de mi: "Tio signifas multe pli altan koncentriĝon de la gazeta merkato ol en aliaj lingvaj komunumoj." Ankaŭ tion li elĵetis. Anstataŭe li povus liveri fontan indikon pri la "koncentriĝo de amaskomunikiloj" en diversaj landoj, ekzemple la superrigardon ĉe http://en.wikipedia.org/[…]/Concentration_of_media_ownership .

Kaj vidu liajn postajn eltranĉojn, ekzemple mian detalan "En la kampo de pogranda librokomerco UEA estas pli malpli la sola ofertanto; rilate al podetala librosendado la UEA-asocioj regas la merkaton - ekzistas tre malmultaj sendependaj Esperanto-librovendejoj." Laŭ mia impreso la celo de la ŝanĝoj ne estis forigi senfontajn asertojn, sed turni la atenton de la legantoj for de la potencokoncentriĝo kaj al la grandioza servo, kiun la UEA-strukturo liveras.

Jes, vi pravas, mi povas facile verki artikolon, en kiun mi metas la prifaktajn konstatojn, kiujn mi ŝatas vidi en vikipedio - kaj poste meti kun fontindiko en vikipedion. Por mi aspektas iom ĉirkaŭvoje... Sed eble mi iam vere faros.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-05-11 21:23
Kara Lu,
mi jam respondis kaj rimarkis, ke mia respondo malaperis.Eble al iu ne placxis?
Do, mi provas denove iom respondi.
En principo(kiel radio Jerevano) vi pravas. Viaj metodoj por diskonigi, reklami Esperanton estas malmultekostaj.Cxu efektivaj jam estas alia afero.Vi povas sin peni kiel laborcxevalo kaj la rezultoj estas mizeraj, suficxaj eble por travivi.Ni ne agu kiel mirakluloj, strangulo, se ni volas esti respektataj kaj priatentitaj.Mi ne volas diri, ke vi malmulte agas.Se cxiu nur parton tion akiris kion vi, ni estus jam ankaux pli proksime al la celo.

Mi ne konsentas, ke ni agu kiel "Jehova atestantoj", ne agu kiel almozuloj. Ni havas tre valoran produkton por la homaro kaj povas esti serioze akceptita kaj traktata.

Ni elektas politikistojn, kiuj devus nin reprezenti, vivas de niaj impostoj(tute ne malbone) kaj ni rajtas postuli, ke ili agu por la popola intereso
Lu
Lu diras:
2010-05-11 23:45
Kara Stanislaw,

mi ne prezentis nuran teorion en mia kontribuo. La plimulton de la aferoj mi jam mem elprovis kaj per tio ni sukcesis starigi Esperanto-grupon ene de kelkaj jaroj. Kaj Esperanto estis ĝenerale konata en Berlino ĉirkaŭ 1985-1995. Ni havis ĝis 80 menciojn en gazetoj (du gazetoj de po 40) en unu sola jaro. Aldone en tiuj jaroj estis dekoj da artikoloj, certe deko da radiaj kontribuoj, kelkaj televidaj elsendoj ktp. Kaj ni havis lernemulojn por okazigi eble dekon da semajnfinaj kursoj en kvin jaroj. Do la rezultoj certe ne estis "mizeraj". Ni ne nur "travivis", sed instruis centon da homoj, el kiuj eble deko restis pli longe. Ni ankaŭ ne estis konsiderataj kiel "stranguloj" - mi ja parolis kun multaj ĵurnalistoj.

Mi plene konsentas, ke ni neniel agu kiel la "atestantoj de Jehovo"! Ĝuste ne! Ni simple informu amaskomunikile pri Esperanto, trankvile prezentu la hodiaŭan realecon de Esperanto kaj Esperantujo. Se la alia flanko akceptas kaj interesiĝas, bone. Se ne, ankaŭ bone! Ni realisme konsciu, ke nia oferto estas io nur por ĉ. unu procento de la loĝantaro aŭ malpli. Nia produkto jes estas tre valora - sed ne por ĉiuj homoj!

Ĉiu rajtas unu plian fojon provi ĉe politikistoj - sed prefere oni unue legu kaj digestu la eldiron de Zamenhof pri registaroj el 1910, kongreso en Vaŝingtono, "plej kredeble nia afero estos atingita per la vojo unua [popolaj amasoj], ĉar al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta". http://esperanto.pl/page.ph[…]d=&int=bezowy&kod=x

Kaj cetere dankon pro via ĝenerala rekono!

Lu Wunsch-Rolshoven
http://www.esperantoland.org
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-05-11 21:23
Kara Lu,
mi jam respondis kaj rimarkis, ke mia respondo malaperis.Eble al iu ne placxis?
Do, mi provas denove iom respondi.
En principo(kiel radio Jerevano) vi pravas. Viaj metodoj por diskonigi, reklami Esperanton estas malmultekostaj.Cxu efektivaj jam estas alia afero.Vi povas sin peni kiel laborcxevalo kaj la rezultoj estas mizeraj, suficxaj eble por travivi.Ni ne agu kiel mirakluloj, strangulo, se ni volas esti respektataj kaj priatentitaj.Mi ne volas diri, ke vi malmulte agas.Se cxiu nur parton tion akiris kion vi, ni estus jam ankaux pli proksime al la celo.

Mi ne konsentas, ke ni agu kiel "Jehova atestantoj", ne agu kiel almozuloj. Ni havas tre valoran produkton por la homaro kaj povas esti serioze akceptita kaj traktata.

Ni elektas politikistojn, kiuj devus nin reprezenti, vivas de niaj impostoj(tute ne malbone) kaj ni rajtas postuli, ke ili agu por la popola intereso
Lu
Lu diras:
2010-05-09 13:48
Ĵus mi konstatas, ke ofte oni skribas pri 'gerila merkatiko', ke ĝi uzas "neatenditajn kaj nekutimajn" rimedojn. Por mi tio ne estas la parto de ĝi, kiun mi plej ŝatas. Mi ne flugigas mil balonojn en la mezo de la urbo, vestas dek homojn verde aŭ manifestacias kuŝante antaŭ lernejo... Por mi la gerileco estas ĉefe, ke ni ne povas apliki la multekostajn rimedojn, do ni apliku la malmultekostajn. Ni elektu relative multajn diversajn por atingi multfacetan, multkanalan kaj multlokan "komunikadan miksaĵon". Kaj tion ni faru intense kaj kun inventemo. Laŭ mi provizore ne necesas fari la strangaĵojn kaj originalaĵojn - restas ankoraŭ multegaj nestrangaj rimedoj por eluzi. Cetere multaj varbistoj atentigis, ke en la merkato kaj ĉe la klientonombro kutme ne gajnas tiu, kiu ricevis premion pro belega kaj originala anonco. Sed tiu, kiu preskaŭ tede kaj zorge informas.
javergara
javergara diras:
2010-05-04 22:22
La komentinto opinias mian analizon suprajha kaj unuflanka, tiel neutiligebla. Nu bone, ne gravas, sed multe pli seriozas tio ke en sia energia refuto (kiun oni supozu do profunda, plurflanka kaj utiligebla) li false akuzas "la esperantistaron" de kontrauusonismo kaj distordas mian penson ekz. per la jena brilajho : "McDonalds ankau ne kondukas al uniformigo de la kulturo. McDonals estas nur unu plia faceto kontribuanta al la internacia kulinaria kutimaro".

Mi fakte aludis al unu el la efikoj de la nun reganta procezo de tutmondigo, do tiu vasta procezo "kiu i.a. iel kondukas al ioma kultura unuformigo, lau la amasaj konsumprofiloj de apartaj socioj, kiel Usono" (tiel mi skribis). Mi kompreneble ne atribuis tiom kompleksan fenomenon al la aparta restoraciaro McDonald's, sed nur diris ke ties cheesto chie (en 119 landoj!) igis ghin fakta bildsimbolo (ikono) de tiu procezo. Ke estas pliaj rapidmanghaj kompanioj lau simila varmerkata modelo estas memvidentajho ne prikomentinda.

La profunda kaj plurflanka analizo de la komentinto konkludas per la jena aserto: "Esperanto kaj McDonalds povas esti komparata[j] nur lau la kriterio de la propra sukceseco. Kaj la respondo estas klara: McDonalds venkis, Esperanto malvenkis. Tiel simple"...

Mi suspektas ke aplombaj trosimpligoj tiaj (tiomaj!) ne multe utilas, sincere dirite. Mi ekz. kredas ke tiu komparado lau chusukceso inter la famaj hamburgeroj kaj Esperanto estas maljusta, char temas pri tute malsimilaj specoj de homa entrepreno: ekz. dum unu el ili estas strikte privatprofita industrio stimulanta konsumadon de varo, la alia sin bazas sur voluntula agado celanta disvastigon de ideo kaj vivantigon de lingvo. Kaj tiel plu.

Sed eble mi malghustas. Thomas Friedman iam diris ke neniam ekestighis militoj inter landoj kiuj havas McDonald's. Eble nia strategio estu ke en chiu el ghiaj 31000 restoracioj tra la mondo oni uzu Esperanton, pardonon, MakEsperantegon, char chio devas esti "big".

José Antonio Vergara
esperanto
esperanto diras:
2010-05-05 23:25
Eble Istvan Ertl povas helpi kun respondo - mi estas che la fino de mia latino, dum ankorau ne matura por la frenezulejo...
javergara
javergara diras:
2010-05-06 01:24
Nu, via ravita admirado, fakte glorado al la sukcesega kompanio McDonald's inspiris min al milda ironio, kara Andy. Mi supozas ke vi povas rimarki ke la lasta alineo de mia chi-supra mesagho ne estas pli ol tio, chu ne?

Mi nur menciu ke la terminoj MakDonaldigo (au MakMondo), Kokakoloniigo, kaj aliaj ghuste estas uzataj en la senco kiun mi uzis la unuan, do por kritike priskribi la kulturan aspekton de la nuna dominanta tutmondigo (ech se la lanchinto de la unua termino celis per ghi la etendigon de la racia organizado de tiuj rapidmanghejoj al la tuta socia funkciado).

Hamburgere,

José Antonio

 

javergara
javergara diras:
2010-05-06 15:26
Mi nun rimarkas ke enshtelighis (gramatika) fusho en mia lasta klarigo, kvankam mi konscias ke lau Andy chio estas fusho ;o)

Mi celis diri la jenon (la ghustigo en majuskloj) : "la terminoj MakDonaldigo (au MakMondo), Kokakoloniigo, kaj aliaj ghuste estas uzataj en la senco LAU KIU mi uzis la unuan, do por kritike priskribi la kulturan aspekton de la nuna dominanta tutmondigo"

José Antonio
Lu
Lu diras:
2010-05-09 14:16
Laŭ mi la rimarko de Dennis pri Makdonaldo tiris en eble ne tro utilan diskuton. Li celis eble la jenon: Multegaj entreprenoj unue elprovas ion - se ĝi funkcias, ili ripetas vaste. Tion faras same rapidmanĝejoj kiel vestovendejoj kiel aŭtoriparejoj... Same ni Esperanto-parolantoj provu eltrovi, kial Esperanto en kelkaj urboj bone surmerkatiĝis kaj kiel eblas tion transporti al aliaj urboj.

Laŭ mia konstato unu esenca trajto de ĉiuj tiuj sukcesaj Esperanto-agadoj estas, ke ekzistis/as unu entuziasma homo, kiu gvidas la agadon dum pluraj jaroj. (Kutime iam tiu laciĝas aŭ havas aliajn taskojn - tiam la afero finiĝas.) Tia modelo ne estas transportebla al aliaj urboj, se tie ne troveblas same entuziasma homo, kiu pretas investi same grandan parton de sia libera tempo je la Esperanto-disvastigo, sen mona rekompenso kaj ofte sen aparta laŭdo aŭ subteno flanke de la landa asocio. Tiaj homoj estas tre maloftaj kaj ilia nombro ne sufiĉas por signife disvastigi Esperanton. Per tiu vojo estas neniu espero pri grandskala disvastigo laŭ mi, maksimume oni povas esperi pri vivtenado de la nuna stato.

Mi kredas je tio, ke eblas disvastigi Esperanton, se oni aplikas la malnovegan "mi donas, por ke vi donu" (do ut des). Kaj sekve interalie permesas al la instruantoj _kaj_ varbantoj por Esperanto, ke ili same kiel ĉiuj aliaj en la socio ricevu honorari(et)on por sia laboro, el la kursokotizoj kaj membrokotizoj. Tre ofte tio en grupoj kaj asocioj ne funkcias, ĉar la enviemo estas tro granda. Iuj funkciuloj enspezas signife pli ol mil eŭrojn monate per sia normala laboro kaj povas permesi al si senkoste labori por Esperanto dum vesperoj kaj semajnfinoj. Se nun ekzemple malmultenspeza studento varbas kaj instruas kontraŭ honorario, oni oblikve rigardas tiun. La konsekvenco estas, ke la studento (ekzemple) ne laboras dudek horojn monate por Esperanto kontraŭ modesta honorario, sed dek horojn en kafejo kontraŭ normala honorario kaj dek horojn por Esperanto sen honorario (kun sume samaj enspezoj). Jen leciono el la serio "Kiel eviti la progreson de Esperanto" :-)

Jes, mi kompreneble konscias, ke mona rekompenso ne sufiĉas por solvi problemojn. Per mono oni ne faras el nemotivitaj homoj motivitajn. Sed sen mono aŭ alia kompenso kiel laŭdo oni sukcesas fari el motivitaj homoj nemotivitajn.
dennis
dennis diras:
2010-05-09 16:12
Lu,

Jes, vi pravas. Vi esprimas klare tion kion mi volis diri. Mia demando 5 al la kandidatoj pritraktas la uzadon de sukcesaj modeloj de loka agado. Tio estas, ni trovu sukcesajn manierojn varbi, instrui, kaj aktivigi Esperantistojn en UNU kvartalo au urbo. Poste, ni klopodu apliki tiujn sukcesajn metodojn al aliaj kvartaloj au urboj.

Do, kiel vi diras: unue, sukcesa elprovo de sistemo, kaj due, la transportado de tiu sukcesa sistemo en alian lokon.

Vi ankau pravas, mi pensas, kiam vi avertas nin iomete pri la entuziasma Esperantisto, kiu sukcesas pro multege da laboro, sindedicho, ktp. Malfacile tia modelo transporteblas. Do, ni devas trovi tiujn partojn de sukcesaj lokaj movadoj, kiuj vere kaj facile povas esti uzataj aliloke.

En alia komento, vi mencias "Gerilsisteman Merkatikon," do ruza sed honesta, malmultekosta metodo por varbi, reklami kaj organizi esperantajn eventojn. Vi ankau, aliloke, donas ekzemplon de prelegserio kaj maniero senpage aperigi artikolojn pri Esperanto en lokan jhurnalon. Mi esperas, ke chiuj Esperantistoj kiuj gvidas lokan movadon atente legos viajn pravajn vortojn.

Por havi bonan, fruktodonan landan laboron, la forta LOKA, URBA, KVARTALA agado gravas. Por havi fortan, efikan universalan agadon, same gravas la loka laboro. Ni lernu kiel utiligi modernajn metodojn por antauenigi la mesaghon de Esperanto je tutmonda nivelo, sed ni nepre ne forgesu kiel kreskigi lokan movadon, la bazon de chio.

Amike,

Dennis
javergara
javergara diras:
2010-05-11 06:15
Mi tute bone komprenis la nepre sanan intencon de Dennis, kaj fakte en mia respondo al lia demando n-ro 5 (pri desubismo, lokaj grupoj, Esperanto-urboj) mi tute ne menciis tiun eron.

Mi poste, per aparta mesagho tamen aludis al ghi, ne por kritiki lin sed simple por klarigi aspekton kiun mi opinias grava, nome ke mi kredas ke NE chiu ajn modelo taugas por Esperanto, ech se ghi estas komerce sukcesa.

Lau mi, Esperanto neeviteble portas kun si iun ideon pri alternativa tutmondigho, kiu estas sufiche malkoincida al la senkompata varigo de chio homa, trajto kiu fakte karakterizas la alian, hegemonian tutmondigon.

Amike,

José Antonio
Lu
Lu diras:
2010-05-09 14:42
Multan dankon pro la laŭdo, José Antonio. Tamen mi konfesas, ke lastatempe mi iom legas librojn pri merkatiko kaj surmerkatigo - kaj konstatas, kiom multe mi ankoraŭ ne sciis, neglektis, ne aplikis...

Vi skribis, ke "Esperanto ne estas disvendebla varo", kio certe ĝustas. Necesas en merkatiko klare difini, kion oni volas surmerkatigi aŭ antaŭenigi. Eblas ekzemple en nia kazo: Varoj (lernolibro, DVD), servoj (kurso, kurso kun tranokto, renkontiĝo), ideoj ("Esperanto estas utila lingvo nun", "enkonduki Esperanton estus utile por la homaro", "Esperanto estas egalrajteca lingvo"), kombino (membreco: ideo, komuneco, gazeto ktp.). Por ĉiu el tiuj objektoj de merkatiko ekzistas unuopaj celgrupoj, taŭgaj rimedoj, nuna kaj celata stato ktp. Kaj ĉiu el la rilataj merkatikaj agadoj havas sian lokon kadre de pli ĝenerala strategio pri Esperanto (desuprismo, desubismo, kreskigo ktp.) (Aldoniĝas la merkatiko en Esperantujo, inter Esperanto-parolantoj...)

Ne ekzistas unu merkatika agado por Esperanto, ekzistas pluraj tiaj agadoj laŭ la unuopaj celoj. Mia kerna konvinko, kiu estas je la bazo de multaj konfliktoj, estas, ke necesas unue zorge distingi ĉiujn tiujn agadojn. Mi ne insistas, ĉu tio okazas ene de unu granda asocio aŭ en diversaj asocioj. Mi povus do bone imagi, ke en UEA estiĝus unu laborgrupo de homoj, kiuj deziras zorgi pri loka agado kaj kreado de novaj Esperanto-parolantoj (kursoj + "Eo utila nun"). Alia, kiu volas disvastigi la ideon, ke "Esperanton enkonduki estus utile por la mondo". Ktp. Sed oni klare "interkonsentu, ke oni malinterkonsentas" kaj pri kio.

La problemo estas la granda mikspoto, "ni ĉiuj laboras por Esperanto". Problemas ankaŭ la klopodo de multaj homoj, konvinki la aliajn, ke la propra vojo estas la pli bona, kaj ke oni mem deziras havi la rimedojn por la propraj ideoj. Ĉiuj tiras je la sama ŝnuro - sed en sufiĉe malsamajn direktojn... Mi preferas du aŭ tri ŝnurojn, kiujn oni tiras en nur po unu direkton.
esperanto
esperanto diras:
2010-05-06 19:29
En la mesaghoj de Claude Nourmont-Moon sine de la retlisto de komitatanoj oni konstante legas similajn frazojn kiel

"mi sekvas la debatojn, kaj ne havas multan tempon interveni, pro tro da aliaj urgxaj aferoj."

Antau nelonge shi estis en Kvinpetalo, de kie shi komunikis, ke shi ne povas reagi al mesaghoj de la listo, char la elektronika konekto mankis, ktp. ktp. ktp. ktp.

Mi ne scias, chu tiaj frazoj estas la kutima ritualo en la leteroj de Claude Nourmont-Moon, au shu shi vere estas tiom okupata (shi ja estas pensiulino).

Kiel ajn, oni ne komprenas, kial Nourmont-Moon daure rekandidatighas kiel estrarano de UEA, se shi ne havas tempon.

Vershajne eblas profiti de tiu posteno, iom vojaghadi al "gravaj" kunsidoj kaj rericevi vojaghkostojn kaj simile, krom fanfanroni, ke oni estas estrarano pri tio kaj jeno kaj ludi la gravulon (ne rimarkante, ke la homoj mokas prie). Ho mia dio, kion tiu persono faras por la Esperanto-kulturo? Cetere shia klereco ja mem ne atingas la necesan nivelon por kontribui al la Esperanto-kulturo. Mi konas elstarajn reprezentantojn de la Esperanto-kulturo, kiuj ghis nun NENIAM estis kontaktikaj de Claude Nourmont-Moon, estrarano pri kulturo...

Cetere mi pledas por ke UEA sendu siajn estraranojn-pensiulojn definitive en la pension. Per sia senutila palavrado en retlistoj (kiujn oni devas legi kiel komitatano - feliche mi ne estas komitatano), tiuj homoj vane strechas kaj sharghas la paciencon de la legantoj.

Nu, baldau aperos la Estrara Raporto, kiun oni prenos tre ekzakte sup la lupeon.
esperanto
esperanto diras:
2010-05-06 19:51
La 6an de majo, 05.07 horo, Probal Dasgupta skribis en la retlisto de la komitato inter alie jenajn frazojn kadre de la diskuto pri revizio 4 de la laborplano.


karaj

mi absolute konsentas kun Renato, ke mi ne havas
sufiche konkretan ideon por atingi realigon de mia
intenco.

mi deziras ke aperu _diskuta_ grupo, ene de kiu
iuj _decidemaj_ grupanoj povos stiri la diskutojn
al specifaj iniciatoj. por tiuj iniciatoj ili poste
_lobios_ -- en la Komitato de UEA kaj al la
proponata Komisiono pri Informado, pri iuj
aferoj ankau eksteren. mi deziras _flekseblan_
grupon, kiu funkcios duonformale por atingi tion.

http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/5599


Tiu konfeso montras, ke la ideoj de Dasgupta rilate la estrarajn kaj laborplanajn aferojn elcherpighis.
Mi pensas, ke venis la momento por Dasgupta kompreni, ke li farighis superflua, kaj ke por la komitato venis la momento serchi kaj trovi alian prezidanton (kiu espereble rakontos malpli da stultajhoj).
 
dennis
dennis diras:
2010-05-07 18:19
(Resumo de antauaj demandoj por niaj kandidatoj: Estis demandoj pri 1) budgheto, 2) UEA-sidejo, kaj 3) Strategia Laborplano 4) shancoj kaj riskoj de 1-eura membro-kotizo) kaj 5) sukcesa kreado de Esperantaj urboj)

Nuntempe ni ofte audas, ke estas pli kaj pli da homoj kiuj lernas Esperanton per la interreto, sed kiuj poste ne alighas al iu ajn asocio de Esperanto. Chu vi kredas, ke indas altiri tiujn personojn al nia tradicia Esperanto-Movado, kaj se jes, kiamaniere fari tion efike?

Danke,

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
www.linguafest.info
www.bekkurso.info
javergara
javergara diras:
2010-05-07 22:44
Kara Dennis,

vi estas nelacigebla, chu ne? Bone! Ni bezonas persistajn homojn ;o)

Kiel multaj movadanoj, mi havas grandajn esperojn al la kreskanta cheesto de Esperanto en interreto kaj admiras tiujn kiuj frue komprenis tion, lanchis au financis eksterordinare valorajn iniciatojn i.a. por instrui la lingvon pere de ghi (ekz. lernu.net), kaj chiel utiligas tiun novan teknologion por plu vivantigi nian aferon, plej diverse.

Ankorau mankas multego, kompreneble. Nia movado ankorau tre nesufiche kaj malsimetrie (ekz. lau ghiaj generacioj) kaptas la shancojn kiujn tiu chi komunikteknologia revolucio potenciale alportas al ni.

Do la problemo kiun vi rekte aludas, nome la aparteco inter ambau "mondoj", estas ja serioza. Mi kredas ke la tradicia E-movado fakte devas profunde (kaj rapide) evolui por ighi pli altira al la virtualaj esperantuloj. Tiu procezo de ghisdatigo preskau ne ekzistas, bedaurinde.

Chiu nivelo de la movado devus proponi al si la taskon esplori tion kiuj estus la plej entrepreneblaj kaj taugaj manieroj malfermi sin al tiu aperanta realo, per allogaj retejoj, retaj alighoj, retaj bultenoj, ktp. Char tiu tasko estas enorma, indus havi kunlaboron por alpreni fareblajn, ech se modestajn pashojn lau tiu direkto.

Au la movado modernigas sin, au ghi velkos. Tamen, mi estas kontrau iu fetishigo de interreto: ghi estas tre utila teknologio, sed tamen nur tio. Kiel chiam, por movado tia kia nia, plej valoraj estas la homoj kiuj sentas motivigon okupighi pri Esperanto.

Amike,

José Antonio Vergara

dennis
dennis diras:
2010-05-08 05:47
(Komento de Dennis: Nuntempe, pro teknikaj,interretaj kialoj, Probal ne povas sendi komentojn rekte al LiberFolio. Pro tio, mi kopiis lian respondon de mia leterkesto, kaj metis ghin chi tien sube.

Mi taksas lian respondon kaj tiun de Jose Antonio Vergara elstare bonaj kaj celtrafaj, kaj esperas, ke aliaj kandidatoj plusendos siajn opiniojn por, ke ni pli bone komprenu tiun gravan temon: kiel kunligi la novan virtualan mondon de Esperanto kun la tradicia mondo de UEA).

Nun, la komento de Probal:

Mi kredas, ke indas altiri tiujn personojn unuavice al la libroservoj kiel klientoj, kaj duavice al la
tradicia Esperanto-Movado kiel membroj de UEA kaj aliaj organizajhoj.

Mi kredas, ke la funkciuloj de UEA kaj de lernu.net povas per iomete da inghenio krei la kategorion de 'kliembroj' -- mikso inter klientoj kaj membroj -- kaj igi tiun kategorion alloga al la lernantoj kaj kursfinintoj en la sistemo lernu.net. Se membreco
donos rabaton por varoj kaj servoj, kaj se oni sukcesos altiri la homojn al la varoj kaj servoj, tiam la kliembreco estos alloga.

Mia propra aliro al la demando de libroj kaj la reto estas, ke oni unuavice disponigu rete la vere grandajn
librojn, do pli ol 300-paghajn. Neniu uzanto povas oportune konservi printitajn paperajhojn de tia grando.
Vidante ion tian rete, uzanto emos acheti libran version bele produktitan kaj konvene binditan de vera
eldonisto. La reta disponeblo de la teksto funkcios do kiel reklamilo, ne kiel malinstigilo al la acheto, tute male.

Mi pensas, ke disponigi rete relative malgrandajn librojn, papere ghis 100-paghajn, eble malinstigos la achetadon
de la fizikaj libroj kaj ne devus esti kuraghigata.

Mallongan aludon al tiuj chi ideoj oni trovos en la revizio 4 de la asocia laborplano.


Amike

Probal
unuel
unuel diras:
2010-05-08 09:44
Estas rimarkinde, ke "teknikaj, interretaj kialoj" ekmalhelpas al Probal Dasgupta komenti en Libera Folio tuj kiam li ricevas konkretajn demandojn pri la homaj rajtoj en Ĉinio kaj Kubo.
dennis
dennis diras:
2010-05-08 12:56
(Resumo de antauaj demandoj por niaj kandidatoj: Estis demandoj pri 1) Budgheto, 2) Sidejo, 3) Strategio, 4) 1-Eura membro-kotizo, 5) Esperantaj urboj, kaj 6) Enigado de novaj, retaj Esperantistoj en nian tradician Asocion)

Strukturado de firmaoj kaj asocioj ofte helpas al tiaj organizoj pli bone kaj pli efike atingi siajn multnobrajn celojn. Strukturado helpas interne kaj ekstere komuniki; strukturado permesas la kreadon de raciaj budghetoj; strukturado kontribuas al reagkapablo; strukturado kreas kadron por planado; kaj strukurado kune kun profesia mezurzistemo vidigas la rezultojn de enspezoj kaj elzpezoj, kaj apliko kaj malapliko de homforto.

Mi konfesas, ke estas malfacile al mi kompreni, reale palpi kaj praktike utiligi la nuntempan strukturon de la Universala Esperanto-Asocio. Mi scias, ke ekzistas Landa Agado; mi legas pri Kontinentaj Komisionoj; mi tre bone scias, kompreneble, ke ni havas Estraron kaj Prezidanton. Mi nun lernas pri la graveco de Komitatano B; mi ankau ofte legas la nuran vorton KOMITATO en la deklaroj de la kandidatoj, sed verdire, mi ne scias, chu tiu Komitato estas la A, la B au la C. Mi supozas, ke preskau chiuj tiuj partoj de nia Asocio rekte au nerekte influas la Centran Oficejon, sed mi ne scias kiagrade. Kiam unu el tiuj asocieroj decidas, chu la Centra Oficejo priatentas, auskultas, komprenas, faras? Nu, iom komplika al mi. Kaj kian rolon havas en nia moderna epoko la Delegita Reto, kaj kian rolon havas chefdelegito? Kaj kio pri la manko de lokaj agadoj en la strukturo? Kotopoigeblas

Mia demando al niaj kandidatoj estas: chu vi pensas, ke eblas al ni simpligi au raciigi la strukturon de la Universala Esperanto-Asocio por, ke ghi estu pli simpla kaj pli rekta kaj pli efika? Bonvolu, en via respondo, uzi la elementojn de la strukturo de nia organizo, kiujn mi menciis en la antaua alineo: la Komitatoj A, B kaj C, la Kontinenta Komisiono, la Prezidanto, la Estraro, Chefdelegitoj, Landa Agado kaj Centra Oficejo. Laueble, skizu koheran SISTEMON kompreneblan de la membroj de UEA, malnovaj sed ankau novaj.

Danke,

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
www.linguafest.info
www.bekkurso.info
javergara
javergara diras:
2010-05-11 05:31
Kara Dennis,

mi ja opinias necesa la ekestighon de vasta diskutado i.a. pri la strukturo de UEA, do via demando estas tre grava lau mia vidpunkto.

1. Mi estas konvinkita ke movado kies esenca trajto estas iaspeca identeco tutmonda (tergloba), ja devus disponi je organiza brancho ankau mondskala, kiu utilu kiel kuraghiga referenco kaj kunordiga tegmento por parto el ghiaj eroj. Sed por efike plenumi tiujn rolojn, do por vere utili kiel iaspeca refencopunkto por tiuj el la movadanoj kiuj agnoskas ghin kiel ion bezonatan kaj utilan (do ne chiuj !), ties strukturo devus trafe speguli la plurnivelajn vivon kaj agadon de la movado.

Mi tuj klarigu ke mi NE postulas monopolecan, ekskludan rolon por UEA kvazau ghi estus "la shtato" de Esperantujo, male al la pensiga kritiko kiun ofte levas Lu. Kiel mi iam antaue skribis responde al li ankau en Libera Folio, mi volus ke ekfloru mil skoloj de E-agado (au ech de simpla vivghuado per Esperanto), do ankau multaj neniel ligitaj al UEA. Samkiel Esperanto, UEA estu por tiuj, kiuj respondece volas ghin char opinias ghin necesa.

2. Ne estis facila la historia procezo alveni al la struktura modelo bazita sur individuaj membroj unuflanke, kaj landaj kaj fakaj asocioj aliflanke, kiun la nuna UEA heredis de tute alia epoko (kun komitatanoj respektive B kaj A, dum ili siaflanke elektas la komitatanojn C). Mia sperto estas ke la Komitato kiel tuto nek viglas nek svarmas en ghi ideoj, projektoj, iniciatoj, malgrau tio ke al ghi apartenas kelkaj tre valoraj kaj kreemaj aktivuloj. La dum-UK-aj kunsidoj de la Komitato estas iom rigide shablonaj, sen instigaj debatoj. Siaflanke, la estraro shajnas al mi kompatinda grupo de ghenerale bonintencaj homoj, tamen sufiche senpovaj pro soleco kaj manko de homfortoj.

Estas landaj kaj fakaj asocioj kiuj vershajne ne atribuas grandan valoron al sia aparteno al UEA nek subtenas ghin, ekz. per varbado de individuaj membroj. Dum la lastaj tagoj oni diskutas pri tio en la Komitata retlisto.

3. Kvankam mi mem estas kuracisto, mi ne kuraghus preskribi pretan recepton por "resanigi" UEA-n, i.a. char mi kredas ke tio devus emerghi el vasta diskutado de la membroj. Mi nur povas mencii kelkajn ideojn :
- la CO estas nemalhavebla historia atingo, sed oni devus eviti ke la homoj identigu UEA-n nur al la servoj kiujn tiu profesia teamo diligente provizas. Ideale, la CO devus aldone funkcii kiel kunordiga bazo por instruaj kaj informaj iniciatoj, kaj por lanchi/kunordigi kampanjojn.
- la Komitato devas esti renovigita por ke ghi vere funkciu kiel vigla ideujo mondskala de la movado, kun anoj kiuj vere reprezentu la diversecon de la movado kaj siajn respektivajn asociojn/grupojn/tendecojn, kaj kun formala taskigo por ghiaj membroj en laborgrupoj kun la koncernaj estraranoj.
- oni devus pripensi chu internacia NRO kun tute aparta celo kiel nia devus tamen havi shtate bazitan strukturon, kvazau iu NU.
- kiel mi plurfoje ripetis, ni serioze studu la organizomodelojn de aliaj internaciaj NRO-j kiuj ankau agas kiel la organiza brancho de siaj respektivaj sociaj movadoj. Mi certas ke ni povus lerni multon de ili.

Amike,

José Antonio
dennis
dennis diras:
2010-05-09 05:22

(Resumo de antauaj demandoj por niaj kandidatoj: Estis demandoj pri 1) Budgheto, 2) Sidejo, 3) Strategio, 4) 1-Eura membro-kotizo, 5) Esperantaj urboj 6) retaj Esperantistoj, kaj 7) Moderna strukturado de UEA.

Ekzistas tutmonde miloj kaj dekmiloj da volontulaj organizoj. Kelkaj el ili estas grandaj, kun centmiloj au ech milionoj da membroj; kelkaj estas ege etaj, kun nur chirkau deko da pagantaj membroj. Inter tiuj du ekstremoj trovighas nia Universala Esperanto-Asocio, kun proksimume 6000 membroj.

Chiuj el tiuj membro-organizoj havas similan financan problemon: kiamaniere trovi monon por funkciigi la asocion. Ofte plej grava fonto de tiu financado estas la membo-kotizo, do multnombraj organizoj devas krei unu au plurajn membro-kategoriojn, fiksi prezojn de tiuj membro-kategorioj, kaj espereble sukcese varbi homojn al pago de membokotizo kaj al membrigho. Esperantujo ne solas en tiaj klopodoj kaj agoj.

Kotizo-strukturo de asocio povas esti simpla kun nur unu membro-kategorio au kompleksa, kun multaj subkategorioj. Por ighi membro de UEA, unue, oni devas legi kaj kompreni la multajn kategoriojn de membreco. Estas la MG kategorio, la MJ kategorio, la MA kategorio, la DMJ kategorio kaj la DM kategorio. Krom tio, la nova membro devas ekscii, por informplene membrighi, kia estas la diferenco inter la Gvidlibro kaj la Jarlibro por nur mencii du aliajn partojn de la membrigho-proceso.

Aliflanke, la pli ol 7-miliona, membro-organizo AARP (Usona Asocio por Pensiuloj) havas nur UNU membro-kategorion, tamen kun subkategorioj kiuj dependas de nur la longeco de la membrigho, ekzemple, unujara, trijara kaj kvinjara. Ju pli da jaroj oni membras, des malpli da membro-kotizo jare oni pagas.

Mia demando al la kandidatoj estas: chu vi pensas, ke eblas simpligi la membrighan sistemon de UEA iomete? Kaj due, se vi emas rigardi la prezstrukturon de la membro-kategorioj, chu vi opinias, ke ekzistas grava risko, ke membroj povas shanghi sian membrokategorion de MA al MG, kaj rapide faligi la enspezojn de nia Asocio, kaj krome riskigi la pluvivadon de la revuo Esperanto?

Danke,

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
www.linguafest.info
www.bekkurso.info
javergara
javergara diras:
2010-05-11 05:42
Kara Dennis,

unue, mi diru ke mi fieras ke siatempe UEA kapablis adapti siajn membrokategoriojn al la fakto ke la enspezonivelo en la diversaj mondoregionoj estas tute malegala. Nuntempe ghi ankau klopodas enkonduki retan membrecon. Tio lau mi estas bona respondo al facilanima stereotipo pri UEA kiel tro rigida.

Kompreneble, la diversaj membrokategorioj ne estis kreitaj por malfaciligi la alighon sed male, provizis kiel eble plej varian gamon da alternativoj. Ekzemple ne estis tro komplike al mi kompreni ke farighante Dumviva Membro mi povus konkrete, materie esprimi mian subtenon al UEA, kaj mi faris tion siatempe, ech se mia financa situacio neniam estis vere brila.

Denove, mi kredas ke ni devus serioze esplori che aliaj, similaj organizajhoj, serche al interesaj, utilaj novigoj. Mi kompreneble zorgas pri tio ke ni evitu neintencitajn stimulojn al malaligho.

La plej grava demando tamen estas la kialo alighi al UEA kaj resti fidela al ghi. Ni devas labori pri tio.

Amike,

José Antonio
dennis
dennis diras:
2010-05-10 04:10

(Resumo de antauaj demandoj por niaj kandidatoj: Estis demandoj pri 1) Budgheto, 2) Sidejo, 3) Strategio, 4) 1-Eura membro-kotizo, 5) Esperantaj urboj 6) Retaj Esperantistoj 7) Strukturo de UEA, kaj 8) Membro-kategorioj

Demando 9:

Vikipedio, E@I, Lernu.net, Edukado.net estas kvar projektoj kaj asocioj kiuj ghuis, kaj espereble ghuos, mirinde rapidan kreskon tra jaroj. Multe da Esperantistoj admiras ilin, kunlaboras kun ili kaj ech subtenas ilin finance. Trovighas en tiuj projektoj kelkaj el la plej elstaraj, laboremaj, ideo-produktantaj Esperantistoj de la nuntempa Movado. Unufraze: tiuj projektoj havas grandan, strategian valoron por la Esperanto-Movado.

En la originalaj deklaroj de niaj kandidatoj, estas multe da komentoj pri la valoro de la interreto kaj de la bezono utiligi tiun rimedon pli kaj pli por niaj celoj. Tamen, la kandidatoj malofte parolis pri tiuj konkretaj projektoj kaj asocioj. Nur Probal Dasgupta menciis Vikipedion kaj havis konkretan projekton por ghi. Nur Mark Fettes menciis lernu.net kaj E@I.

Mia demando por niaj kandidatoj estas, chu vi povas diri kiajn rolojn vi vidas por Vikipedio, E@I, Lernu.net kaj Edukado.net por la venonta sukceso de la Esperanto-Movado? Kiamaniere ni povos helpi al ili, konkrete? Kiamaniere ili povas helpi al ni, konkrete? Ne hezitu doni aliajn ekzemplojn de aliaj sukcesaj projektoj se vi kredas tion oportuna.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
www.linguafest.info
www.bekkurso.info
javergara
javergara diras:
2010-05-11 06:00
Kara Dennis,

mi PLURFOJE esprimis mian profundan admiradon kaj subtenon al E@I, la Esperanta Vikipedio, edukado.net, ktp. Eble mi ne detale aludis ilin chi-foje en la devige malmultvorta prezento de miaj movadaj celoj nek en la LF-intervjuo kiel kandidato, sed ekz. la teamo de E@I ech uzis en kelkaj sinprezentoj citajhon el unu el miaj publikaj esprimoj de subteno al la projekto; kiel estrarano pri faka agado mi ne nur plurfoje emfazis la kernan gravecon de la Esperanta Vikipedio sed sukcesis ke la Komitato de UEA petu al la fakaj asocioj aktive kontribui al ghi; kaj subtene al edukado.net kaj la nova ekzamensistemo lau la Komuna Europa Referenckadro (KER), mi alighis por esti mem ekzamenata che ALTE, dum la sesio okazonta kadre de la Havana UK.

Mi do opinias tiujn kaj aliajn similspecajn iniciatojn absolute kernaj por la estonteco de la E-movado. Mi bedaurinde estis tro okupita por verki artikolon en Vikipedio dum la jhusa dumaprila konkursoperiodo organizita de E@I, sed helpis disvastigi la informon pri ghi. Kiam E@I eldonis sian lastan gvidilon pri ghi, mi tuj achetis 10 au 20 ekzemplerojn por disdonado (mi ne plu memoras la nombron). UEA devus havi estraron pli pretan kun labori kun tiuj iniciatoj.

Amike,

José Antonio
dennis
dennis diras:
2010-05-12 03:21
(Resumo de antauaj demandoj por niaj kandidatoj: Estis demandoj pri 1) Budgheto, 2) Sidejo, 3) Strategio, 4) 1-Eura membro-kotizo, 5) Esperantaj urboj 6) Retaj Esperantistoj 7) Strukturo de UEA 8) Membro-kategorioj, kaj 9) Kunlaboro kun sukcesaj, ekster-UEA projektoj).

Demando 10:

Unu trajto de sukcesa, kunlaboranta teamo estas, ke ili aktive priparolas kaj debatas temojn kaj projektojn por bone kompreni, antau ol decidi. kiajn decidojn fari. Chiu membro de sukcesa teamo pacience auskultas kaj pripensas la vidpunktojn kaj proponojn de la aliaj. Chiu membro pretas starigi demandojn al tiuj kiuj sam- au malopinias, por vidi chu la ideo estas vere bona komprenata, aprobinda kaj eble modifienda.

Iasence la Komitato-B ankau estas teamo. Ghi havas membrojn. Ghi havas ideojn. Ghi rekomendas kaj proponas kiel grupo. Tamen, mi ankorau ne vidas en la komentoj kaj respondoj de la kandidatoj tiun bazan trajton de sukcesa teamo. Nome, mi ne scias, chu ili auskultas unu la alian. Ili eble pripensas la ideojn de la aliaj, sed ni ne vidas tion en la nuntempa diskutado en LiberaFolio. Chu tia diskutado okazas private inter ili per retposhto? Unuvorte: chu ekzistas sufiche profesia kaj fruktodona debato? Inter la 11 kandidatoj kiuj respondis al la originalaj demandoj de LiberaFolio, nur Josip Pleadin, Mark Fettes kaj Jose Antonio Vergara komentis pri la ideoj de la ALIAJ kandidatoj.

Mia demando por la kandidatoj estas: Mi pensas, ke estus multe pli bone se chiuj kandidatoj prikomentas la ideojn, vidpunktojn, planojn kaj projektojn de la aliaj por sukcesigi la debaton nun, kaj por poste sukcesigi la kunlaboradon de la venonta Komitato-B. Chu vi konsentas kun mi pri tio? Kaj due, se vi opinias, ke pli da interdiskuto kaj interparolo estas bona por la sukcesa vivo de teamoj kaj komitatoj, kiamaniere instigi nuntempajn kandidatojn kaj venontajn komitatanojn al vigla, fruktodona kaj respektoplena debato?

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
www.linguafest.info
www.bekkurso.info
javergara
javergara diras:
2010-05-12 15:33
Kara Dennis,

mi cent-el-cente konsentas kun vi! Viglaj dialogo, intershangho de ideoj kaj ech pasia debato estas esenca, absolute nemalhavebla kondicho por komuna entrepreno tiel profunde hom(ig)a, tiel revolucia kaj noviga (kaj pro tio, malfacila) kiel nia. Nia afero temas ghuste pri ideo kiu penas ighi materia, vasta socia praktiko.

Mi tamen havas la impreson ke sinteno al dialogo ne abundas en Esperantujo. Kiel malgranda, iomete marghena fenomeno, ghi foje altiras iujn homojn kun apartaj, neaveraghaj trajtoj. Ekz. che ni relative abundas la misiistoj, kiuj estas firme konvinkitaj pri ilia propra vero kaj ne kapablas serioze auskulti tiujn de aliaj. Do ech se io okazas, ne temas pri vere utila interparolado, char malgrau komuna lingvo, mankas la preteco atente auskulti kaj kompreni aliies vidpunktojn.

Mi supozas ke ni chiuj kundividas la senton pri la nepra urghecego disvastigi Esperanton, produkti esperantistojn, varbi novajn membrojn por la asocioj au inciatoj (ekz. UEA, miakaze), sed foje tio estas preteksto por iuj lanchi suprajhajn kaj malestimajn pritaksojn kontrau la "tempoperdado" (=debatado de ideoj). Kompreneble la debatoj devas konduki al konkretaj iniciatoj, decidoj, faroj : tio estas komunprudenta, universala scio, sed iuj aplombe remachas tion kvazau temus pri brila eltrovajho.

Bonvolu rimarki ke mi estis la dua en la vico de respondintoj al la demandoj de Libera Folio, do mi ne povis tiam scii la ideojn de la poste respondontaj kandidatoj...

Mi sincere kredas je la utilo de la dialogo, se ghi estas bonintenca, respektoplena kaj utila por pripensi realajn iniciatojn.

Amike,

José Antonio
dennis
dennis diras:
2010-05-15 06:18
(Resumo de antauaj demandoj por niaj kandidatoj: Estis demandoj pri 1) Budgheto, 2) Sidejo, 3) Strategio, 4) 1-Eura membro-kotizo, 5) Esperantaj urboj 6) Retaj Esperantistoj 7) Strukturo de UEA 8) Membro-kategorioj 9) Kunlaboro kun sukcesaj, ekster-UEA projektoj kaj, 10) kunlaboro kaj debato por sukcesa teamo kaj Komitato

Demando 11:

Dum la lastaj kvar Universalaj Kongresoj mi cheestis kiom eble plej da kunvenoj por fakaj asocioj. Se estus unu parto de la Esperanto-Movado kiu fascinas min, eble estas tiu de la fakuloj: la fervojistoj, jhurnalistoj, juristoj, vegetaranoj, komercistoj, budhanoj, mondcivitanoj, kristanoj, kaj multaj, multaj aliaj. Mi cheestis preskau chiujn kunvenojn de tiuj asocietoj, prinotis multe, pripensis ilian aferon, kaj de tempo al tempo starigis dumkunvenan demandon por lerni ion pli pri ili.

Kvankam ke mi chiam ghojas ke malsamlandanoj povas priparoli siajn profesiojn kaj shatokupojn dum tiaj kunvenoj, mi bedauras, kaj mi pardonpetas pro mia eble tro negativa komento, ke niaj fakasocioj ne pensas, lau mi, sufiche pri kiamaniere sukcesigi sian propran asocieton kaj samtempe kontribui al la diskonigo de Esperanto por samshatokupantoj en diversaj landoj. Kaj pardonu la sekvan komenton: mi havas la impreson, ke ili chefe shatas resti tiaj kiaj ili nun estas: malgrandaj, seninfluaj, kaj senshanghaj.

Ne chiuj fakasocioj estas tiaj! Ni lernu de la Vegetaranoj de TEVA por preni unu el la bonaj, kuraghigaj ekzemploj. Dum iliaj kunvenoj, ili parolas pri kiamaniere sukcesigi sian asocieton, kiamaniere kunrilati kun la EKSTERA mondo, kiajn konkretajn projektojn fari. Ankau estas aliaj asocioj tiaj, sed ili tro malmultnombras, lau mi, se ni volas, ke la Esperanto-Movado prosperu. La plejparto de la asocioj imitas la nunan sintenon de UEA: ne strebu al sukceso, ne prenu riskojn por pligandigi la organizon, ne tro aktive iri EKSTEREN, kaj konservu je iomajna kosto la nuntempajn strukturojn de UEA por eviti eventualan, venontan organizo-morton.

Mia demando por la kandidatoj estas: 1) kiamaniere fortigi la nuntempajn fakajn asociojn de Esperanto? Kaj, 2) kiel altiri au krei novajn fakgrupojn por Esperantujo?

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
www.linguafest.info
www.bekkurso.info
javergara
javergara diras:
2010-05-15 18:31
Kara Dennis,

1. Mi plene konsentas al via starpunkto pri la fakaj asocioj kaj ghojas ke la temo tiom profunde interesas vin, char mi havas la impreson ke ghi estas speco de neglektata "malricha parenco" en la Esperanto-movado, pri kiu preskau neniu interesighas krom la koncernatoj mem. Ghi tamen povus esti tre grava kampo por la agado favore al Esperanto, kaj tial mi kalkulos je vi por kreota chi-kampa laborgrupo ;o)

2. Simile, mi kundividas vian entuziasmon pri la trafa strategio de TEVA. Fakte mi plurfoje esprimis, publike kaj private al ili mem, mian admiron pro tiu laboro kaj ech subtene alighis al TEVA per modesta sumo, kvankam mi mem unufoje semajne manghas viandon... Ekz. en Libera Folio mem mi aperigis komenton sub la titolo "Fakte TEVA donas gravegan lecionon al la tuta E-movado!!" reage al la novajho pri ilia sukceso en la tutmonda vegetarana kongreso (Dresdeno, julio 2008: http://www.liberafolio.org/[…]on-pri-esperanto#1219005704)
I.a. mi skribis ke "per sia brila kaj vigla agado ekster la limoj de Esperantujo, TEVA montras sekvendan vojon kiu devus esti atente esplorata de aliaj fakaj E-asocioj kiuj, enfermitaj kaj neemaj ghisdatigi sian diskurson
nek paroli al la mondo, rapide forvelkas kaj riskas baldau malaperi, kio estus bedaurinda perdo por la tuta E-komunumo" kaj ke "Modele, TEVA estas plena membro de IVU -la Internacia Vegetarana Unuigho, kio i.a. permesas al ghi havi propran retejon kiel eron en tiu de IVU (esploru mem : www.ivu.org/teva), uzas kiel simbolon varianton de la sama signo kiu identigas aliajn samcelajn asociojn, kaj partoprenas la vivon de la ghenerala tiuidea komunumo. Do la Esperanta brancho estas plena, normala parto de tiu movado. Jen interesa, lau mi nepra sinteno."

3. Pri la gravega temo celita de via demando, mi detale esprimis mian vizion plurajn fojojn, ekz. gvidante la diskuton en la Faka Forumo de la Bjalistoka UK, per artikoloj en la numeroj maja 2008 ("Serĉi vojojn por Esperanto al fakaj medioj", p. 99 kaj 107-108), kaj novembra 2009 ("Mallonga demandaro pri faka agado por inteligentuloj (kun eblaj respondoj), p. 225-226) de la revuo de UEA.

Kerne, mi opinias ke:

a.- anstatau viveti kiel enfermitaj cirkletoj de E-turismumado, ili povus sin orienti al realisme atingeblaj celoj por diversmaniere diskonigi, videbligi kaj levi la prestighon de Esperanto en la koncernaj fakaj medioj EKSTER ESPERANTUJO. Jes ja, kiel mi skribis en unu el tiuj artikoloj "Preskaŭ ĉiu faka asocio rite deklaras sian celon „disvastigi Esperanton en la A-,B- aŭ Z-medio, kaj komuniki la atingojn de A, B aŭ Z inter la esperantistaro”. [sed] Indus esplori kion oni vere faras por plenumi tiujn pravajn punktojn" (...)

b.- ili devus ghisdatigi siajn argumentojn por Esperanto lau la novaj, tute shanghighintaj kondichoj de la monda lingva ordo, en kiu chie troveblas enorma hegemonio de la angla lingvo. Temas do pri mondo en kiu oni ne plu povas aplombe kaj trosimplige paroli pri ununura lingva problemo, nome la manko de komuna lingvo, sed pri mondo en kiu svarmas pluraj lingvaj problemoj (do tre diverstipaj lingvaj problemoj), kiuj eventuale havas diversajn konkretajn esprimojn en la unuopaj fakoj. Niaj fakaj aktivuloj devus serioze studi pri tiuj aferoj por trafe argumenti favore al Esperanto.

c.- la fakaj asocioj povus do agadi kiel socie engaĝiĝintaj grupoj por lingva demokratio en siaj respektivaj medioj. Mi kredas ke ili povus serchi subtenon au aliancanojn por Esperanto che samfakaj kolegoj emaj al socia engaghigho, eventuale komprenemaj al la strebado por lingvaj egaleco kaj ekologio.

d.- ili daure kontribuu al la kulturo kaj korpusa planado de nia lingvo, ekz. kontribuante al la Esperanta Vikipedio koncerne la proprajn fakojn. Nia Esperanto ankorau estas serioze subevoluinta por tauge funkcii kiel normala lingvo en multaj kampoj.

e.- oni esploru novajn formojn de organizigho kaj agado, ekz. per retaj komunumoj. Ni estas tro malmultaj, kio pliakrighas lau chiu unuopa fako.

Do, kunlaborado lau realismaj planoj, ghisdatigho, enretigho, eliro el la fermita Esperantujo. Jen miaj revoj.

Amike,


José Antonio
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-05-15 23:34
Laŭ mi oni ne povas diri ke Esperanto en iuj kampoj "ne funkcias taŭge kiel normala lingvo". Ĉiuj lingvoj bezonas evoluigadon de la terminaroj, kaj tio okazas sammaniere en Esperanto kaj alilingve. Se oni parolas grandegan mondlingvon kiel la Hispanan, oni eble povas havi la impreson ke ĉiuj necesaj vortoj jam ekzistas (se oni nur povas trovi la ĝustan vortaron), sed tiel absolute ne estas en ekzemple la Gronlanda. Finfine, eĉ la Dana Vikipedio ne estas pli granda ol la Esperanta. Tio ne nepre signifas ke la Esperantaj fakaj terminologioj estas same evoluintaj kiel tiuj de la Dana lingvo, sed la diferenco ne povas esti tiel enorma.
dennis
dennis diras:
2010-05-23 05:39

(Resumo de antauaj demandoj por niaj kandidatoj: Estis demandoj pri 1) Budgheto, 2) Sidejo, 3) Strategio, 4) 1-Eura membro-kotizo, 5) Esperantaj urboj 6) Retaj Esperantistoj 7) Strukturo de UEA 8) Membro-kategorioj 9) Kunlaboro kun sukcesaj, ekster-UEA projektoj 10) Kunlaboro kaj debato por sukcesa teamo kaj Komitato, kaj 11) Plifortigo de niaj fakaj asocioj

Demando 12

Dum la lastaj kvar jaroj mi konscie provadas kompreni la strukturon, la decidoproceson kaj la strategion de la Universala Esperanto-Asocio, Tio estas parto de mia emo, kaj ankau de mia profesia laboro kiel antaua instruisto pri Merkatiko kaj Strategio che la komerca lernejo HEC de Francio, kaj nun kiel instruisto de Entrepreniko por MBA-anoj che la Universitato de Nankino en Chinio. Mi tute ne estas granda fakulo pri la afero, sed mi havas almenau kelkajn bazajn sciojn kaj spertojn por iel kompreni kaj analizi organizojn, komercajn kaj nekomercajn.

Tamen, mi konfesas kun bedauro, ke mi ankorau ne komprenas multajn partojn de la Unversala Esperanto-Asocio. Mi ne bone scias kio estas Komitato B, kio estas Komitato C kaj kio estas Komitato A. Mi ech malpli bone komprenas kia estas la interrilato inter ili, kaj ech malpli scias pri la vera agmaniero de ili kun la Estraro kaj Centra Oficejo. Eble mi povas priskribi tiujn instancojn iomete. Eble mi povas diri ion pri la historiaj kialoj de ilia ekzisto, sed mi ne povas klarigi kiamaniere ili kontribuas al la progreso de nia lingvo. Mi ne povas diri kiel ili rekte estigas mezureblajn rezultojn.

Mia manko de kompreno ghenas min, sed post kvarjara neformala esplorado, mi komencas pensi, ke nur parte estas mia kompren-problemo. Mi ekpensas, ke nia organizado en tiaj komitatoj ne havas plenan sencon en nia moderna mondo, kaj ke tia kompleksa, labirinta arangho povas iel endangherigi nian venontan pluekzistadon. Mi pensas, ankau ke mi ne estas sola, kaj ke eble la plejparto de BONAJ Esperantistoj ne scias kia estas la ghusta interrilato de tiuj komitatoj kun la Estraro kaj Centra Oficejo, kaj kiamaniere ili konkrete kaj mezureble kontribuas al la antauenirado de la Esperanto-Movado.

Aliflanke, kaj post multe malpli da esploro kaj laboro, mi pensas, ke mi bone komprenas la strukturon kaj decidoproceson de la “Esperantic Studies Foundation.” Mi komprenas iliajn projektojn, iliajn rezultojn, iliajn kialojn. Mi komprenas pro kio www.lernu.net starighis. Mi komprenas kiel oni mezuras la sukceson de tiu retejo kaj de aliaj ESF-projektoj kiel www.edukado.net , www.aktuale.info, kaj la nuntempa kunlaboro kun la pri-esperanta filmo de Sam Green. Chio che ESF facile kompreneblas, kaj la sukcesoj kaj la malsukcesoj. Se mi au aliaj Esperantistoj volas kunlabori kun ili, ni scias kiamaniere. Se ni volas kontribui monon, ni komprenas ghenerale lau kiu maniero tiu mono estos utiligata.

Mia demando por la kandidatoj (kaj se vi legas chi tion post la elektado, la nuntempaj B-Komitatanoj) estas: Chu vi pensas, ke valoros la penon simpligi la strukturon de UEA por, ke la plejparto de longtempaj kaj novaj membroj de UEA povas pli facile kompreni ghin, kaj pro tiu kompreno multe pli facile povas kunlabori kun UEA kaj kontribui al ties kresko kaj sukceso?

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
www.linguafest.info
www.bekkurso.info
javergara
javergara diras:
2010-05-24 00:25
Kara Dennis,

jes, jen mi denove responde al plia demando via! Vershajne vi kaj mi neantauvidite kreis malgrandan tradicion... sed ja estus interese scii chu krom vi kaj mi iu alia legis la tutan demandoserion estigitan de viaj salutindaj persistemo kaj kontribuemo al diskutado ;o)

Unue, mi klarigu bazan konfuzon: tute ne estas apartaj Komitatoj A, B au C, sed unu sola Komitato de UEA, kiun jes anas Komitatanoj el 3 tipoj lau ilia respektiva enirvojo: A (nomumitaj de landaj kaj fakaj asocioj alighintaj al UEA), B (elektitaj de la individuaj membroj) kaj C (speciale elektitaj de la komitatanoj A kaj B lau propono de la Elekta Komisiono, por havi en la Komitato "personojn kun aparte bezonataj spertoj"). Vershajne oni kutime C-komitatanigas homojn kiam necese, lige al proponoj pri ili kiel kandidatoj al la estraro, denove lau la pritakso de la Elekta Komisiono.

Koncerne vian konkretan demandon: mi kredas ke ni funde devas repripensi la rolon, strukturon kaj procedurojn de UEA. Lau mi la problemo ne tiom temas pri nura simpligo de ghia strukturo, kiel la rezonado de via demando sugestas, sed precipe pri la urgha bezono trovi manierojn pliefikigi kaj plivigligi nian komunan hejmon UEA, tiel ke ghi plifirmigu siajn prestighon, influon kaj altirpovon kaj en Esperantujo kaj ekster ghi, ghuste serve al la celoj de la Esperanto-movado.

Mi konscias ke la jhus dirita estas tro ghenerala deklaro, sen iu ajn konkreta propono. Ja la problemaro estas tre kompleksa, kun multaj temoj, jen konceptaj (ekz. chu kunigi la landajn asociojn permesas al UEA speguli la nuntempan, realan plurnivelan ekziston de la E-movado?), jen praktikaj (ekz. kial ni ankorau ne povas rete vochdoni por B-komitatanoj?), jen proceduraj (ekz. kiel plibonigi la elektajn procedurojn en UEA por leghitimigi ghiajn gvidorganojn antau la membraro?).

Mi kredas ke ni bezonas veran, mense malferman kaj larghaniman engaghighon en tiajn problemojn.

Amike,

José Antonio

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-05-24 14:31
Nu, evidente la konversacio inter vi ambaŭ havas almenaŭ unu regulan leganton....

> Ja la problemaro estas tre kompleksa, kun multaj temoj,
> jen konceptaj (ekz. chu kunigi la landajn asociojn
> permesas al UEA speguli la nuntempan, realan
> plurnivelan ekziston de la E-movado?),

Mi ne bone komprenas la problemon. La landaj asocioj reflektas la realan dividon de la mondo en ŝtatojn. Ĉu vi celas ion pri kontinentaj komisionoj aŭ kion?

> jen praktikaj (ekz. kial ni ankorau ne povas rete
> vochdoni por B-komitatanoj?),

UEA evidente devas transiri al unuavice reta funkciado, sed ĝia nuna retejo estas terure malfacile navigebla, por ne paroli pri la aferoj kiuj devus esti rete fareblaj, sed ankoraŭ ne estas. La retejo de UEA enhavas neniun tekstoserĉilon, do ekzemple se oni volas legi la lastan jaran agadraporton, oni devas esti membro, havi konton kaj scii en kiu numero de revuo Esperanto oni povos trovi ĝin! Tio donas la impreson kvazaŭ UEA timas sian propran membraron.

> jen proceduraj (ekz. kiel plibonigi la elektajn
> procedurojn en UEA por leghitimigi ghiajn
> gvidorganojn antau la membraro?).

La plej grava legitimiga problemo estas la pasiveco de la komitatanoj, ne la balot-proceduro. Mi opinias ke la estraro devus meti antaŭ si pli konkretajn celojn kaj limdatojn por atingi ilin, tiel ke la komitato pli bone povus juĝi kiom bone iras la laboro, kaj tiel ke la estraranoj estos pli instigitaj impliki aliajn komitatanojn en la laboron.
javergara
javergara diras:
2010-05-24 18:46
> la konversacio inter vi ambaŭ havas almenaŭ unu regulan leganton....

dankon, tio estas kuraghiga ;o)

1. Pri la strukturo: mi fakte pli kaj pli dubas chu la modelo membrigi organizajhojn lau la unuopaj regnoj (shtatoj) taugas por mondskala organiza brancho de tiom kompleksa socia kaj eduka movado kiel Esperanto. Mi ekz. rimarkis ke iuj landaj asocioj neniel emfazas la apartenon al UEA kiel kernan identecan trajton au respondecon.

Mi estas plene konscia ke tiu modelo fakte aspektas normala, oftas kaj vershajne utilas, ne nur en la kazo de plene intershtataj organizajhoj (kun ghiaj tiklaj politikaj decidoj agnoski iun membron malfavore al iu alia, pro diplomatiaj kialoj), sed ankau de gravaj instancoj kiel la t.n. Olimpika Movado kaj ghia Internacia Olimpika Komitato, kun landaj olimpikaj komitatoj, internaciaj sportaj federacioj, organiza komitato de la olimpikaj ludoj, landaj asocioj, ktp.

Mi tamen havas la impreson ke tiu modelo lau unuopaj nacioj-shtatoj, eble pravigebla lau iu iama shtatocentra strategio, ne tiom utilas nuntempe por ligi UEA-n al la reala vivo kiu disvolvighas sur la diversaj tavoloj de Esperantujo. La manieroj de grupigho de la esperantuloj en nia tutmondighanta mondo estas pli "malordaj", por tiel diri, kaj ekz. en iuj lokoj la regionaj organizajhoj povus esti pli agemaj, efikaj kaj translimaj ol la shtatnivela, por ne mencii la novan virtualan mondon de reta agado.

Mi celas ke indus pli "sociocentra" kompreno pri UEA. En artikolo por la revuo Esperanto (januaro 2010, p. 6), mi klopodis klarigi ke "oni povas pensi pri UEA kaj ĝiaj aliĝintaj asocioj kiel reto de individuoj kaj diversnivelaj grupoj el la civila socio kiuj libere, memvole kunlaboras por daŭre vivantigi kaj diskonigi nian kolektivan, praktikan eksperimenton de pli justa, pli efika interlingva komunikado". Subtene al la ideoj de Mark Fettes, mi kredas ke UEA devus koncepti sin unuavice kiel edukan organizajhon, al kio mi aldonu ke ties strukturo spegulu kiel eble plej fidele nian buntan movadon kaj ghian realan ekzistado.

2. Pri nia postrestinteco en la reta mondo : ho ve !!

3. Pri la manko de legitimeco : ho ve !!

Amike,

José Antonio
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-05-24 21:43
"Edukado" estas vasta koncepto, preskaŭ same tia kiel "aplikado". Precize kian edukadon UEA povas aŭ povus oferti? Kio ne estas pli oportune studebla en nacilingvaj instruejoj aŭ revuoj? Ĉu estas io facile studebla en iuj landoj, sed perenda al aliaj helpe de neŭtrala lingvo? Nu, edukado evidente estas inda agad-tereno por UEA, sed necesas esti pli preciza.

Koncerne strukturon, la individua membraro ĉiuokaze estas same aŭ eĉ pli grava ol la aliĝintaj landaj asocioj. Ni havas la LA-ojn simple ĉar la landlimoj estas kie ili estas, kaj UEA eĉ pli malkapablus kunordigi ilian agadon se ili ne estus estus elemento en la strukturo de UEA. Sed tio ja ne malhelpas la individuajn Esperantistojn aliĝi al iu ajn asocio sendepende de sia loĝloko. Mi mem estas sufiĉe kontenta pri mia landa asocio, sed alie mi povus ekzemple aliĝi al GEA pere de la klubo en Herzberg, por montri aprezon al la tieaj penoj kaj sukcesoj -- aŭ al BEL, ĉar la Brazilanoj ŝajne estas inter tiuj kiuj efektive "emfazas la apartenon al UEA kiel kernan identecan trajton au respondecon", kiel vi diras.
javergara
javergara diras:
2010-05-24 23:28
En sia brila artikolo, Mark Fettes listigas 4 eblajn celojn se ni konceptas nin kaj nian UEA-n kiel edukan movadon :

EDUKI LA HOMOJN
- por harmonia kunvivado sur limhava planedo, aparte por interkultura kompreno
- pri la historio kaj kulturo de Esperanto
- al altnivela esprim- kaj komunik-kapablo en Esperanto
- por efika agado disvastigi kaj uzigi Esperanton

Mi plene kundividas tiujn celojn por UEA kaj la Esperanto-movado.

La unua el tiuj celoj estas aparte grava se oni (kiel mi mem) konceptas Esperanton kiel socie engaghighintan movadon. Mi devis roli kiel reghisoro de la kongresa temo dum la Florenca UK 2006 ("“Lingvoj, Kulturoj kaj Edukado por Daŭropova Evoluigo”), kiu intencis esti kontribuo al la la UN-Jardeko de Edukado por Daŭropova Evoluigo 2005 – 2014.

Prepare al ghi, mi publikigis 2 artikolojn en la revuo de UEA. En la unua el ili, mi skribis la jenon (majo 2006, p. 103-104), kion mi nun reemfazas : "nia civilsocia E-tradicio ĉiam estis kaj plu estas esence eduka, kleriga movado, kun eksterordinare vasta kaj bunta amplekso de spertoj ĉi-rilate, (...) Se oni trafoliumus la kolektojn de ĉiu ajn movada revu(et)o, oni certe trovus nenombreblajn informojn kaj fotojn pri homgrupoj lernantaj (-intaj, -ontaj, -untaj) la lingvon, preskaŭ ĉiam sub la gvido de iu sindona voluntulo, ktp. La iama laborista E-movado siatempe sukcesis amase stimuli milojn da socie subpremitoj, eĉ analfabetoj, tamen digne lerni la lingvon kaj pliampleksigi la propran kulturan horizonton"

Tial, la Kongresa Rezolucio kiun mi redaktis kiel respondeculo i.a. konstatis "ke la strebado de la Esperanto-movado al lingva demokratio kongruas kun la valoroj de transnacia edukado celanta informitajn, aktivajn civitanojn, kiuj estu kapablaj kritike kompreni sin mem kaj la ĉirkaŭan mondon por partopreni la evoluprocedon respondece kaj solidare".

Mi restas tute konvinkita pri tio.

Amike,

José Antonio Vergara
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-05-25 10:23
Vi restas tute konvinkita... sed al mi estas iom neklare kion alian oni povus opinii. Kiu asertus ke lingva demokratio (aŭ lingva diktaturo, sed kie oni povas renkonti tiun esprimon?) pli kongruus kun edukado (aŭ ĉu maledukado?) celanta neinformitajn, senkritikajn, pasivajn, nerespondecajn kaj malsolidarajn civitanojn? Tio estas nenio krom varma aero. Vi povas per tio flugigi balonon, sed direktos ĝin la vento.

Do, se ni kune en UEA (_krom_ kuraĝigi la edukantojn kiuj hazarde ekaperas jen kaj jen) iniciatu ion edukan, ni devas eduki nin mem pri la signifo de du vortoj, nome internacia kaj lingvo, ĉar nia tuta laboro baziĝas sur la konvinko ke Esperanto = _la_ internacia lingvo. Ni jam scias iom pri internacieco, kvankam necesas multe pli; la ekkono ke ni vivas sur limhava planedo estas parteto de tio. Sed Esperantistoj, same kiel ĉiuj aliaj, scias praktike nenion pri lingvistiko. Unu grava fakteto pri la homa lingvo estas ke ĝi estas senlima. Sed pri tio ial neniu atentas.

Kaj tio estas nur la unuaj paŝoj direkte al la necesa konkretigo. Estas ankoraŭ longa vojo al konsideroj pri la membronombroj necesaj por atingi difinitajn rezultojn.
javergara
javergara diras:
2010-05-25 16:13
1. Mi ghuste timas ke en multaj socioj regas fortoj kiuj iom post iom kreas pasivajn, nekritikajn, nerespondecajn subcivitanojn, katenitajn al fremdiga konsumado kaj monadorado. La politiko, anstatau esti etike prestigha komuna tereno por la civila dialogo/konfronto de ideoj kaj projektoj pri tio kio koncernas chiujn, farighis pli kaj suspektinda okupigho de ne chiam fidindaj "specialistoj" kaj multaj homoj ne plu interesighas pri la publikaj aferoj nek pri la ceteraj homoj.

Do edukado al demokratio kaj kunvivado estas pli necesa ol iam ajn, kaj nia profunde homa strebado Esperanto povas ludi sian rolon kiel transnacia, kolektiva, desuba entrepreno.

2. Jens, pri via chiama atentigo pri tio ke oni ne scias kio estas lingvo, ktp., mi nur kapablas atesti ke mi ghojas char vi certe ghuos la baldau aperontan duan volumon de la Serio Scienca Penso, auspiciata de UEA. Temas pri bonega E-traduko de la verko Lingvo kaj Menso, de Noam Chomsky. Mi antauvidas ke vi ankau ghuos la intelekte stimulajn antauparolon kaj enkondukan eseon, ambau trafe verkitajn de E-lingvaj fakuloj.

Amike,

José Antonio





jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-05-26 10:39
1. Mialande tiu diskuto furoris antaŭ 30-40 jaroj, kaj nun ĉe ni la problemo ne tiom estas ke politiko fariĝas specialaĵo por elito, sed pli ke la politikistoj tro ofte miksiĝas en detalojn kiujn ili efektive pli bone lasus al la koncernaj specialistoj. Ni ekhavis la unuan konstitucion en 1849 kaj nek tiam nek iam poste spertis perfortan reĝimŝanĝon. Se Danio estas mezurata kiel unu el la plej feliĉaj landoj, tio ne tiom estas ĉar la popolo vigle interesiĝas pri publikaj aferoj, sed pli ĉar estas tiel memkompreneble ke iu ajn povas havi opinion kaj engaĝiĝon pri ili.

Do, el ĉi tiu angulo la problemo aperas ne tia ke la demokratio emas malfortiĝi, sed male ke la demokratoj mem emas disvastigi siajn konvinkojn perforte -- en Afganion, aktuale (kaj ni antaŭe havis trupojn en Irako) -- kaj tiamaniere segi la branĉon sur kiu ili mem sidas. En la alia ekstremo estas la demokratoj kiuj ne volas dividi sian demokration kun aliaj popoloj -- kaj kies opinioj pri internacia kunlaboro, precipe EU, do transpaŝas la limojn de sana skeptikemo. Eĉ estas unu partio kiu kapablas glate reprezenti ambaŭ ekstremojn samtempe.

2. Jes, kompreneble mi ege antaŭĝojas enmanigi al mi tiun libron. Sed ĉu la nomo(j?) de la tradukinto kaj antaŭparolanto(j) devas esti sekreto ĝis tiam?
javergara
javergara diras:
2010-05-26 15:32
1. Jes ja, Danujo (kaj aliaj samregionaj, alte evoluintaj landoj) estas tute aparta escepto el tutmonda vidpunkto, lau la tiea altnivela kvalito de la vivo ghenerale, sociaj rajtoj, demokratiaj institucioj, edukado, ktp. Mi esperas ke tiu atingaro chiam estos aktive defendata de ties civitanoj, char shancoj por rapidaj procezoj de malplibonigho povus danghere abundi en la nuna kunteksto.

Sed fakte la kolektiva suferado en la cetero de la mondo estas amasa kaj vasta, pro perfortemo kontrau la plej esencaj homaj rajtoj, pro profunda malegaleco, pro detruado de la naturmedio kaj tiel de la rimedoj por la vivo de la homoj, ktp. Kaj jes, multaj el tiuj misagoj kaj krimoj estas farataj je la nomo de "demokratio", kiel vi atentigas.

Chu do oni devus chesi la strebadon al pli justa vivo por chiuj, al pledado por la homaj rajtoj kaj dauropova evoluigo, al la plivastigo kaj profundigo de la demokratio lau ties vera enhavo, char iuj potencaj fortoj perfidas tiujn valorojn ghuste je ilia nomo? Mi ne povas forlasi la idealojn kiuj donas sencon al mia vivo.

2. Estu pacienca. Vi siatempe havos la shancon ghui la libron, fieri pri Esperanto kaj plifirmigi vian admiron al Chomsky.

Amike,

José Antonio
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-05-27 15:36
Danio povas fieri pri alta nivelo en multaj kampoj, sed interese estas ke ĝuste en lingvistiko ne. Chomsky ne estas populara ĉi tie inter la lingvistoj. Unu sola lingvisto laboras laŭ liaj linioj, kaj karakterize estas ke li ne estas ĉe la lingvistika instituto en Kopenhago, sed ĉe la Angla en Århus (la due plej granda urbo). Estas iom pli bone en la najbaraj landoj, precipe Norvegio, sed eĉ tie la CASTL (Centre for Advanced Studies in Theoretical Lingustics) ne estas parto de la universitato en Oslo, sed de tiu en Tromsø -- la plej norde situanta universitato de la mondo, cetere.

Homoj ion komprenantaj pri Chomsky-a lingvistiko ankaŭ ne abundas en Esperantio; fakte mi konas nur min mem kaj Probal Dasgupta. Do la tradukinto preskaŭ devas esti unu el tiuj du, kaj mi povas riveli ke ne estas mi.
esperanto
esperanto diras:
2010-05-27 19:02
Ho, Danlando, lando de Jespersen, Skutnabb-Kangas kaj Phillipson...

Mi proponas shanghi la vorton linguistics al langustics. Tiam eble Jens Larsen ricevos finfine sian pacon.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-05-27 19:07
Pacon? Ne dankon, mi preferas vivon.
pistike65
pistike65 diras:
2010-05-27 22:20
Andy, Via propono estas lan-gusta.

amoke
I. Ertl
jukkap
jukkap diras:
2010-05-29 20:11
Jen miaj respondoj. Nu, ili certe ne plu influas voĉdonadon, sed mi opinias demandojn interesaj kaj tial volis ilin respondi.

1) se enspezoj falus: Necesus analizi kial ili falis, ĉu tio estas portempa, ĉu konstanta kaj en kiuj partoj de enspezoj ĝi okazis. Se ekzemple buĝeto duoniĝus, sed se libroservo vendus same multe kiel antaŭe, ne indus maldungi libroserviston, kaj se kongreso allogus same multe da partoprenantoj ol antaŭe, ne indus maldungi KKS:n! Mi duonigus kostojn por revuo kaj jarlibro: revuo nur 5-6 numeroj jare, jarlibro nur ĉiun duan jaron. Eventuale eblus enretigi multon kaj limigi tiel preso- kaj poŝtkostoj. Certe necesus ankaŭ malaltigi kvanton de oficistoj kvankam tion mi farus tre malvolonte.

2) se enspezoj duobliĝus: necesus uzi pli da mono por retaj projektoj kaj por disvastigi Esperanton en landoj kie mankas loka movado. Se estus rimedoj, necesus fortigi reprezentiĝon en UN kaj Unesko kaj produkti altkvalitajn informilojn en gravaj naciaj lingvoj.

3) mi forte subtenas ekziston de oficejo en Roterdamo. Se necesus translokiĝo necesus zorge pensi lokon, ĉar oportuna urbo (kiel ekzemple Bruselo pro EU, Parizo pro Unesko, Ĝenevo pro internaciaj organizoj ktp) ne estus malmultekosta. Eventuale Varsovio, Budapeŝto aŭ Herzberg-am-Harz estus bonaj, sed ĉu pli bonaj ol Roterdamo? Sed en alia mondoparto estus malfacile trovi taaŭgan kandidaton: Japanio estus bona, sed multekosta; Barato kaj Brazilo estus eventuale interesaj, sed eble infrastrukture ne taŭgaj. Honkongo povus esti bona el multaj vidpunktoj, sed mankas loka movado tie.

4) Strategia plano: ĝenerale ĝi estas pli bona kaj konkreta ol la antaŭa. Tamen estas elementoj kiuj estas ne necesaj kaj eĉ maloportunaj, kile utiligo de esperanto en olimpikaj ludoj. Kial ne meti celon ke esperanto devus aperi en eŭroviziokanto-konkurso (mi ne subtenas tion, sed ĝi eble multe pli utilus ol olimpikaj ludoj).

5) Unueŭra membrokotizo: Mi subtenas la ideon. Mi ne kredas ke multe malaperus nunaj membroj, ĉar membroj ja membras ankaŭ pro servoj kaj per unu eŭro apenaŭ eblus ricevi servojn kiujn nunaj membroj ricevas.

6) sukcesa kreado de Esperantaj urbo: Necesas bonaj lokaj kontaktoj kaj subteno de gravuloj de ekstere. Multon oni povas fari per relative simplaj kontaktoj, se ĝustaj homoj troviĝas en ĝustaj lokoj. Eĉ unu aktiva lokano povus fari multon.

7) Enigado de novaj, retaj Esperantistoj en nian tradician Asocion? Mi fakte ne kredas ke io ŝanĝiĝis: kiam mi partoprenis la unuan kurson, tie estis 10-15 partoprenantoj kaj ŝajne nur mi fariĝis membro (estis alia kiu ankaŭ restis, sed por li tiu estis jam la dua kurso). Certe necesas pli aktive aligi komencantojn kaj progresantojn, instursitoj eble tro silentas pri tio, kion interesan eblas fari per esperanto.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2013-02-09 03:15
Resumo, 66 vortoj; Komentado, 434 vortoj.

Resumo:

Kiel kelkaj aliaj Esperantistoj, mi kredas, ke eblas plibonigi la efikecon de la tiel nomata Komitato-B. En mia komentado, mi sugestas, ke ni trarigardu tri partojn de la B-procezo: Unue, la elekto-kampanjon; due, la balotadon; kaj, trie, la postan laboron de tiuj komitatanoj. Kiel deirpunkto, mi rekomendas, ke ni revidu la lastan elektadon en la jaro 2010, detale kaj enkadrigite videbla en Libera Folio che www.liberafolio.org/2010/dauras-la-vocdonado-en-la-elektoj-de-uea#1356859628826420


Komentado:

Antau tri jaroj, en 2010, okazis la elekto por la B-komitatanoj de UEA. Oni eble povus diri, ke la B-Komitata procezo konsistas el tri partoj: unue, el ia dumonata elekto-kampanjo; due, el papera vochdonado; kaj trie, el ia tri-jara laborperiodo de la komitanoj.

Dum la elekto-kampanjo de la jaro 2010, mi mem aktive partoprenis, ne kiel kandidato, sed kiel UEA-membro, starigante en la forumo de Libera Folio, 12 gheneralajn demandojn al la kandidataro. Mi esperas, ke chi jare alvenos aliaj UEA-anoj, kiuj partoprenos tian demandadon. Iasence, Komitato-B estas la tereno de demokratio en UEA; ni diligente kultivu ghin, char ni bezonas chies ideojn por antauengi la Movadojn.

La debato de la elekto-kampanjo de la jaro 2010 povas detale kaj kuntekste relegighi che la retadreso http://www.liberafolio.org/[…]toj-de-uea#1356859628826420 Ni povas multe plibonigi tiun debaton chi jare, sed, mi substrekas, bezonatas la helpo de aliaj, pli bone informitaj ol mi, membroj de UEA por aldoni la necesajn, plurvidpunktajn demandojn. Miaj demandoj en 2010 estas tro limigitaj al miaj propraj interesoj; ni plivastigu la debaton.

Pri papera vochdonado, mi demandas al mi, chu tio estas la plej bona maniero fari elekton en la tria jarmilo. Mi lasas la respondon de tiu demando al Johan Derks kaj al homoj kiaj Petro Balaz, Tonjo del Barrio kaj aliaj interete kompetentaj homoj, kiuj, se oportunas, povas prezenti siajn ideojn tiurilate.

Pri la laborperido, ni, unue, trarigardu la laborperiodon de la lastaj tri jaroj. Mi povas diri, ke mi mem relative aktive sekvis la laboron kaj la komentadon de la B-Komitanoj POST ilia elekto en 2010. Mi konkludis, ke nur unu au du el la elektitaj B-Komitatanoj sufiche bone konscias pri sia rolo EN la komitato. Pri la antauaj laborperiodoj, eble niaj historiistoj povas informi nin pri pasintaj sukcesoj de Komitato B.

Mi havas unu peton por chiuj en la Komitato-B: se vi estas B-ano, vi eble devas roli ghuste kiel B-ano, kaj NE samtempe kiel ano de alia parto de la UEA-strukturo. Mi ne kredas, ke estas bone por UEA, havi homojn kun pluraj titoloj, pluraj postenoj. Videblas, lau mi, ke en la lastaj jaroj de UEA, duoblaj postenoj ne donas duoblajn rezultojn.

Aliaj Esperantistoj povas pli bone difini la ghustan rolon de B-komitatano ol mi, kaj mi petas, ke novaj homoj, ene au ekstere de UEA, komentu pri sukcesaj kontribuoj de B-anoj, pasintece, nun, kaj en la venontaj tri-jaraj periodoj.

Mi ne dirus, ke la lasta B-komitato estis malsukcesa, sed la Komitato estas, lau mi, tre tre malproksima de la pinto de la monto.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinujo
Nun sur Esperanto-Insulo, instruante Esperanton 8-horojn chiutage krom dimanche dum tuta monato (208-hora kurso!).
Krizipo
Krizipo diras:
2013-02-09 10:50
Espereble aliaj UEA-membroj elektas pli taŭgan lokon por demandado ol la kaosaj komentosekvoj de Libera Folio, ekzemple la retliston por UEA-membroj. Kaj espereble aliaj UEA-membroj scias ke UEA ne havas "B-komitaton", sed nur unu "Komitaton de UEA", kie ĉiuj komitatanoj kunlaboras (aŭ nur interŝanĝas gratulmesaĝojn).
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-09 16:24
la retlisto UEA-membroj estas nenio interesa. Mi memoras, ke tie mi estis forcenzurita (shajne de iu stranga kaj stulta usonano, kiu sidas en Roterdamo), char mi kuraghis esprimi mian opinion.
Krizipo
Krizipo diras:
2013-02-09 23:16
Vi miksas memoron kun fantazio. Neniu forcenzuris vin el la retlisto "uea-membroj". Vi mem, en la 7-a de Oktobro 2009, anoncis vian eksiĝon el la retlisto kaj samfraze konfirmis "definitivan eksiĝon el UEA". Via lasta mesaĝo en "uea-membroj" estas facile trovebla en la retlista arkivo.