Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Medvedev diras ”ne” al Esperanto

Medvedev diras ”ne” al Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2009-10-05 20:52
Se Rusio oficiale ekuzus Esperanton en internaciaj rilatoj, tio signifus libervolan fordonon de unu el la atributoj de nacia suvereneco, la propra lingvo. Tiel argumentas kontraŭ Esperanto la oficejo de la rusia prezidento Dmitrij Medvedev, responde al letero de Rusia Esperanto-Unio. En sia letero la esperantistoj esprimis sian zorgon pri la kreskanta potenco de la angla lingvo kaj pri la malhelpoj, kiujn renkontas instruado de Esperanto en rusiaj altlernejoj. La prezidenta letero respondas al komplete aliaj demandoj ol tiuj starigitaj de REU, ŝajnigante ke esperantistoj volas ĉesigi la uzon de la rusa lingvo en internaciaj rilatoj.

La letero de Rusia Esperanto-Unio estis sendita al prezidento Dmitrij Medvedev la 4-an de majo. En ĝi la du subskribintoj, vic-prezidanto de REU Nikolaj Gudskov kaj estrarano Valentin Seguru-Zajcev, atentigis la prezidenton de Rusio, ke la nova oficiala strategio de nacia sekureco devus inkluzivi ankaŭ lingvajn demandojn, precipe rilate internacian komunikadon.

"La uzo de la 'tutmonda angla lingvo' atingis tian teruran nivelon, ke estas minacata mem la ekzisto de naciaj kulturoj kaj lingvoj - hodiaŭ tiuj de malgrandaj, morgaŭ ankaŭ de grandaj popoloj", asertas la reprezentantoj de REU. En la letero ili krome atentigas la prezidenton de Rusio pri tio, ke la Ĝenerala Asembleo de Unesko dufoje rezoluciis favore al Esperanto, sed eĉ ne unufoje favore al la angla aŭ ajna alia nacia lingvo.

REU krome mencias la spertojn de Hungario, kie Esperanto laŭ ili estas la tria studata lingvo laŭ populareco, post la angla kaj la germana. Tiun situacion ili kontrastigas kun la altlernejoj de Rusio, kie laŭ ili "fremda lingvo" praktike egalas al "angla lingvo". Parte pri tiu situacio laŭ ili kulpas konkretaj personoj en la ministerio de edukado, forte lobiantaj la anglan lingvon.

Por korekti la situacion REU proponas, ke la demandoj de lingvo kaj internacia komunikado estu konsiderataj en la nova oficiala strategio de nacia sekureco. Aldone la studentoj en Rusio laŭ REU estu devigitaj studi ne unu, sed du fremdajn lingvojn, kaj inter tiuj lingvoj estu elektebla ankaŭ Esperanto.

Plej konkrete REU proponas, ke estu organizita komuna seminario kun reprezentantoj de la Konsilantaro pri Sekureco de Rusia Federacio kaj de Rusia Esperanto-Unio por ellaborado de rekomendoj kaj praktikaj solvoj de la koncernaj demandoj.

La respondo al la letero de REU estas datita la 15-an de septembro, kaj ĝin subskribis ne prezidento Dmitrij Medvedev, sed funkciulo de la prezidenta oficejo I. Beljajev. La respondo ne estas same ampleksa kiel la letero de REU, sed tute ne rutina. Ĝi montras, ke la oficejo de la prezidento dediĉis iom da laboro por refuti la asertojn kaj proponojn de REU.

"Via zorgo pri tio, ke la granda disvastiĝo de la angla lingvo igas ĝin 'minaco al la kultura identeco kaj sekve ankaŭ de la nacia sekureco de neanglalingvaj landoj, inkluzive Rusion', estas komprenebla, sed sendube troigita", skribas I. Beljajev. Kiel argumenton por tiu vidpunkto li atentigas, ke eĉ en la anglalingva Usono oni lastatempe permesis la uzon de la rusa lingvo en ĉiunivelaj elektoj en la ŝtato Nov-Jorkio.

La nova strategio pri nacia sekureco estis konfirmita de la prezidento jam la 12-an de majo, kaj ĝi ja antaŭvidas ke Rusio kontraŭlaboru minacojn al la nacia sekureco ankaŭ en la sfero de kulturo, atentigas I. Beljajev.

La proponojn favore al Esperanto la letero rifuzas preskaŭ komplete, ŝajnigante, ke REU proponis ion tute ne menciitan en la origina letero - ĉesigon de la uzo de la rusa lingvo en internacia komunikado, kaj devigan instruadon de Esperanto:

Rilate al Esperanto, laŭ konkludo de scienca ekspertizo, ellaborita de fakuloj de la Rusia Akademio de Sciencoj laŭ peto de la oficejo de la Konsilantaro pri Sekureco de Rusia Federacio, ĉesigo de la uzo de la nacia lingvo en internaciaj rilatoj favore al ĉi tiu artefarita lingvo povas esti interpretita kiel libervola rifuzo pri unu el la atributoj de nacia suvereneco.
Aldone, laŭ la spertuloj de la Rusia Akademio de Sciencoj, devigan instruadon de Esperanto oni ne povas opinii celkonforma, ĉar:
- la grado de ĝia disvastiĝo estas relative malalta;
- ĝia rolo kiel rimedo de interkultura komunikado estas nesignifa (samtempe en la lasta tempo en la solvado de naciaj-lingvaj demandoj ĝuste tiu aspekto, kaj same la neceso propagandi la rusan lingvon kiel ilon de internacia komunikado ekhavas por la Rusa Federacio unuagradan signifon),
- la enkonduko de unu plia studobjekto en la jam superŝargitaj programoj de altlernejoj povus konduki al negativa reago flanke de la instruistoj kaj studentoj.
Lige kun tio, la diritaĵoj ne ekskluzivas la eblecon de libervola instruado de Esperanto en mezlernejoj kaj altlernejoj. Meritas pozitivan atenton ankaŭ la movado de esperantistoj, kiu bezonas sciencan studon kiel siaspeca socikultura fenomeno.

Laŭ Nikolaj Gudskov, vicprezidanto de REU, la oficejo de Dmitrij Medvedev tre kaj eble tro libere interpretis la ekspertizon kiun ili mendis.

-  La "ekspertoj de la Akademio de la Sciencoj" estis profesoro Magomed Isajev, al kiu helpis skribi la leteron Vladimir Samodaj. Laŭ ilia aserto, la "eksperta letero" al la prezidenta administrejo havis tute alian enhavon ol ŝajnigas la oficialulo, skribas Gudskov en la diskutlisto de REU.

La alia subskribinto de la letero, Valentin Seguru, samloke atentigis, ke Magomed Isajev eble ne sola respondecis pri la ekspertizo, mendita de la prezidenta oficejo:

- Krom Isajev povis esti ankaŭ aliaj ekspertoj kun tute malaj opinioj, kiuj kvante superas unu Isajev. (...) Ĉar oni tamen respondis, malgraŭ ke pasis jam kvin monatoj de nia letero, tio signifas, ke oni jam ne povas, kiel jarojn kaj jardekojn, forĵeti nin de siaj okuloj. Tio signifas minimume, ke la potenca burokrata mekanismo enorde funkcias.

Boris Kolker konstatas, ke la enhavo de la letero almenaŭ ne estas komplete negativa:

- Tamen oni provu uzi almenaŭ la panrestaĵon, kiu falis de sur la moŝta tablo. Proponante fakultativan instruadon de Esperanto en iu loko (ja neniu insistos pri deviga instruado), oni povas citi el letero de la Administrejo de Prezidento de Rusio...

Laŭ informoj en la diskutlisto REU-agado. Tradukoj el la ruslingvaj leteroj: Libera Folio.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-09-30 10:48
La respondo tute ne miras min.Oni ne povas postuli de unu persono, cxu lia oficejo havi pozitivan respondon.Proksimume gxustan respondon povus doni nur komisio de fakuloj (lindvistoj, politologoj, futuristoj kaj antaux cxio lingvistoj).

Se oni volus doni pozitivan, neutralan respondon ili tiel agus.Tamen, se ili respondis ecx post tiom da tempo, montras, ke ili ne povis tute ignori, sed samtempe montris veran lingvan imperialismon.Ili cxiam ankoraux revas pri hegemonio.Al ili versxajne estas klare, ke estonte la Esperanto povus esti por ilia apetito pli dangxera ol nuna la angla.(Se esperanto akceptigxus, ne havus preskaux naciajn malamikojn sed nacia lingvo cxiam havos kaj estas pli facile fari kontrauxstaran politikon).

Ili ankaux ne povas subteni oficiale Esperanton, cxar multaj popoloj,gxis nun lingve sklavitaj volus dejxeti la jugon.

Tamen mi gratulas al la samideanoj de REU pro gxusta agado, kiu povus esti la modelo por aliaj naciaj esperantistaj asocioj.Malrapide, sed ankaux en tiu regiono kreskas humaneco!Jam hodiaux ne eblas sendi en Siberion!
ztisljar
ztisljar diras:
2009-09-30 15:10
Evidente ankau la rusoj jam estas okupitaj de la usonanoj. La strategio de Usono ekde la fino de la 2-a mnodmilito estis konceptita tiel ke Usono venkigu sian lingvon iom post iom en la tuta mondo. Tiun celon shajne ili nun atingis ech en Rusio (Cxinion ili gajnis jam de longe) kaj la nuraj malkontentuloj pri tiu ideala stato ke chiuj sklavoj tre ghojas havi fremdulan lingvon estas etaj esperantistetoj. Granda Usona Frato certe ne timas nin kaj frotas kontente la manojn. Ech rusojn ni jam tiom envolvis en nin fajnan arneajhon ke ili kontraubatalas Esperanton je la utilo de la angla. Brave rusoj.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-09-30 15:52
Du detaloj en la respondo meritas apartan atenton, laŭ mi.

1) "La uzo de la nacia lingvo en internaciaj rilatoj ... povas esti interpretita kiel ... unu el la atributoj de nacia suvereneco" (citaĵo modifita por malkovri subkuŝantan premison). Nu, persone mi interpretus tion kiel atributon de _imperia_ suvereneco. Nur kulturaj imperioj povas atendi ke ili povos alparoli la mondon en sia propra lingvo, kaj en la hodiaŭa mondo nur la plej sukcesinta kulturimperio povas atendi ke aliaj nacioj _inter si_ vaste aplikos ĝian lingvon.

2) "La neceso propagandi la rusan lingvon kiel ilon de internacia komunikado ekhavas por la Rusa Federacio unuagradan signifon" (citaĵo ne modifita). Iu devus informi al la koncernatoj, ke se necesas propagandi, tiam oni anticipe perdis la batalon. La Angla lingvo ne disvastiĝas kiel imperia lingvo pere de propagando por la lingvo mem. Ŝajnas ke en Francio oni devis atendi ĝis Sarkozy antaŭ ol fine ekkompreni tion en la plej alta regnivelo. En Rusio oni ŝajne ankoraŭ flegas iluziojn pri interimperia egalrajteco (por ne paroli pri la rajteco de imperioj entute).
(La graveco de tiu detalo tamen reduktiĝas, se "propagandi" ne estas traduko de "пропагандировать" en la originalo).

Krome, ŝajnas al mi iom kurioze interligi lingvopolitikon kaj sekurecpolitikon tiel kiel evidente faras egale la sendintoj kaj la adresito de la letero, sed en Rusio supozeble ĉio ajn povas enklasiĝi kiel sekureca politiko.
redakcio
redakcio diras:
2009-09-30 21:23
”Propagandi” estas traduko de ”пропагандировать”.

Jen por referenco la kompleta teksto de la prezidenta oficejo en la rusa.

АДМИНИСТРАЦИЯ ПРЕЗИДЕНТА РОССИЙСКОЙ ФЕДЕРАЦИИ
АППАРАТ
СОВЕТА БЕЗОПАСНОСТИ РОССИЙСКОЙ ФЕДЕРАЦИИ
Н.Л.ГУДСКОВУ, В.И.СЕГУРУ-ЗАЙЦЕВУ
а/я 57, Москва, Российский союз эсперантистов, 105318
Москва
15 сентября 2009 г.
№ А21-3178

Уважаемые Николай Львович и Валентин Ионович!
Ваше обращение в адрес Президента Российской Федерации в аппарате Совета Безопасности Российской Федерации по поручению рассмотрено.
Высказанная Вами озабоченность тем, что широкое распространение английского языка делает его «угрозой культурной идентичности, а, следовательно, и национальной безопасности неанглоязычных стран, включая Россию», понятна, хотя, несомненно, преувеличена. Если обратиться к зарубежному опыту, то в июле 2008 г. мэр Нью-Йорка М.Блумберг придал русскому языку, наряду с несколькими другими, статус языка для делового общения в этом городе, а в сентябре 2009 г. губернатор штата Нью-Йорк Д.Патерсон подписал закон об использовании русского языка при проведении выборов любого уровня. Как представляется, необходимо параллельное развитие национальных культур, включая национальные языки.
Именно на сохранение и развитие самобытных культур многонационального российского народа ориентирует Стратегия национальной безопасности Российской Федерации до 2020 года, утвержденная Указом Президента Российской Федерации от 12 мая 2009 г. № 537, которая предусматривает необходимость противодействия угрозам национальной безопасности в сфере культуры (пп.82-83). Более того, культура признана одним из приоритетов устойчивого развития нашей страны.
Что касается эсперанто, то, согласно заключению научной экспертизы, проведенной по запросу аппарата Совета Безопасности Российской Федерации специалистами Российской академии наук, отказ от использования национального языка в международных отношениях в пользу этого искусственного языка может быть интерпретирован как добровольный отказ от одного из признаков национального суверенитета.

Кроме того, по мнению экспертов Российской академии наук, обязательное обучение языку эсперанто нельзя считать целесообразным, поскольку:
степень его распространения довольно низка;
его роль как средства межкультурного общения незначительна (между тем в последнее время в решении национально-языковых вопросов именно этот аспект, а также необходимость пропагандировать русский язык как средство международного общения приобретает для Российской Федерации первостепенное значение);
введение еще одного учебного предмета в вузовские и без того перегруженные программы может вызвать негативную реакцию со стороны преподавателей и обучаемых.
Вместе с тем, отмеченное не исключает возможность факультативного изучения эсперанто в средней и в высшей школе. Заслуживает позитивного отношения и движение эсперантистов, которое требует научного исследования как своеобразный социокультурный феномен.
С уважением,
Референт аппарата И.Беляев
hermes
hermes diras:
2009-10-01 15:33
Bonan tageron

La respondo de I. Beljajev montras timon pri la esperanto. Tiel oni povas pensi ke oni ne bone informas pri tiu lingvo. Sed li ankaŭ montras ke oni povas lernigi tiun lingvon en lernejo. Do ni montru al la instruistoj kial lerni la lingvo, devu krei ni intruistojn por tiu lingvo. Eble, lernejoj de malsamaj landoj devus korespondi per esperanto.

Kore
slavik
slavik diras:
2009-10-08 18:00
» persone mi interpretus tion kiel atributon de _imperia_ suvereneco

Mi dubas, ke estas via persona opinio, sed pli verŝajne la opinio trudita al vi de populara multjara propagando pri imperiecaj streboj de Rusio ;) „Rusio - imperio“ estas la unua asocio en multaj landoj samkiel „bovino — lakto“, bedaŭrinde.

Pri kio vere temas: la rusa estas unu el la plej parolataj lingvoj en la mondo, la lingvo kun formala statuso en kelkaj internaciaj organizoj (plej rimarkinde UN). Rememoru, pri kia letero temas: estas respondo de prezidenta administracio al demando de nekonataj personoj — en similaj tekstoj oni respondas kaj al la demando, kaj al la verŝajnaj provokoj en ĝi. Kiel jam okazis en 2002, kiam esperantisto gratulis prezidenton Putin pri NovJaro kaj menciis Esperanton — en la respondo estis skribite, ke „prezidento bonvenigas kaj subtenas“, sed ke „samtempe ĉiutaga zorgo de la prezidento estas subteno kaj evoluigo de lokaj lingvoj kaj kulturoj“ — tiu parto estis respondo al la eventuala provoko de etnistoj en la stilo „prezidento subtenas Esperanton, sed ne la tataran/ĉuvaŝan ks.“

Oni ne simpligu komplikajn aferojn.

» oni ŝajne ankoraŭ flegas iluziojn

Vi eble havas nebulan imagon pri la loko de la rusa en la moderna mondo. La frazo „propagandi la rusan lingvon kiel ilon de internacia komunikado“ ne estas pri tutmonda uzo de la rusa. La rusa ja restas aktivege uzata internacia lingvo en la vivo de kelkaj *vere grandaj* „post-sovetiaj“ ŝtatoj, ĝi restas la plej granda lingvo de Eŭropo (en la geografia senco almenaŭ). Post iom severaj atakoj al ruslingveco en Baltio, kaj ĉefe post la atento pri tio en rusiaj amaskomunikiloj, la lingva demando iom tre reliefiĝis. Ekzemple, kelkajn tagojn antaŭe taĝikia parlamento akceptis leĝon pri lingvo, laŭ kiu la rusa lingvo ne plu havas ŝtata statuson tie — tiu nesignifa formala afero okupas ege multe da spaco en novaĵ-paĝaroj. Kaj la postenulo en la prezidenta administracio devis tiusence esti akurata.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-10-09 15:29
Vole-nevole Rusio same kiel Usono estas imperio, kaj tion mi riproĉas al neniu. Imperiismo, precipe kultura, havas apud siaj nekontesteblaj malavataĝoj same nekontesteblajn avantaĝojn, nelaste kiel kontraŭpezo al naciismo.

Tamen, ĝuste tial mi vidas la uzon de nacia lingvo en internaciaj rilatoj _ne_ kiel unu el la atributoj de _nacia_ suvereneco, ĉar la ideo de naciismo estas rekta regado de la nacia teritorio. Se la regado fluas trans la naciajn limojn, temas ĝuste pri imperieco. La problemo nur estas ke I. Beljajev ne povas nomi, aŭ eĉ pensi, ion pozitivan lige kun imperiismo, kvankam li okupas altan postenon ĝuste en imperio. Tute same iu ajn funkciulo en la Usona federacia administracio ne povas aŭdi ion krom akuzon en la vorto imperiismo. Sed ni Esperantistoj povus, se ni nur kuraĝus.

Vi pravas ke la Rusa restas grava lingvo en la eksSovetia spaco, kaj vi scias pli precize ol mi kiel aktuale statas pri tio. Tio al kio la Rusia administracio, kaj ne nur ili, fermas la okulojn, estas la fakto ke legitimigo de la Rusa kiel superreganta interlingvo en la eksSovetia spaco ne povas ne funkcii kiel legitimigo de la Angla kiel superreganta interlingvo en la _tuta_ mondo. Kaj ĉu oni povas riproĉi tiujn kiuj preferas la tutan mondon al la eksSovetia spaco?

Bone, kredeble tio estas tro altflugaj ideoj por la Rusia administracio aktuale. Sed tiam ni Esperantistoj ja devas mem prizorgi tiujn ideojn kaj evoluigi ilin, ne atendante ke iu desupre venos kaj diktos al ni kion pensi pri la temo.
tsalomon
tsalomon diras:
2009-10-01 19:59

Eble okazis kiel tro ofte: povas esti ke kelkaj frazoj en la letero de la "esperantistoj" estis simple miskompreneblaj
Vidu
http://www.angelfire.com/ny2/ts/ripetighantajfushoj.html
por ekzemploj de tiaj aferoj.

Ghis la "esperantistoj" ne prenos la kutimon provlegigi (al ne eo-parolantoj) siajn argumentarojn/varbotekstojn tiaj aferoj chiam riskas okazis.

Lasta sed iom alitipa ekzemplo de tia fusho: pagita anonco en la franca gazeto "Le Monde" kun mistajpoj ("esperNATO"!") kaj eraroj en la franca lingvo.

brilanto
brilanto diras:
2009-10-01 20:38
Ĉu korektleganto eble estis Renato Corsetti? Li uzas tiun misskribon preskaŭ sisteme, kvankam ja devus scii pli bone.

Jen plia ekzemplo, kiel el intencoj iĝas intensoj..
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-10-02 16:41
Nu, espernato pli bone rimas kun Renato, cxu ne?

Do ni renomu lin Reanto...

Kaj li skribos espreanto.
pistike65
pistike65 diras:
2009-10-03 11:38
"ni renomu lin Reanto": jam farite.

Corsetti: Ree kaj senripoze
Kara Reanto, dankon pro viaj personaj opinioj…
(Barbara Pietrzak, 22 marto, http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/4303)

amike
Isvtan Etrl
remushBE
remushBE diras:
2009-10-03 19:25
La antaŭa anonco ne entenas tiun tajperaron.
Ŝajnas ke "Le Monde" devis rekonstrui la paĝon.
Tamen, ili zorge represis la aliajn eraretojn.
Remuŝ
esperanto
esperanto diras:
2009-10-03 00:39
Komento pri:

http://www.liberafolio.org/2009/medvedev-diras-201dne201d-al-esperanto/talkback/1254300484/discussion_reply_form

La letero de Gudskov/Seguru al Medvedev estas nova ELSTAREGA ekzemplo de (intertempe konata kaj imagebla) KRUDA DILETANTECO KAJ FUSHA AGADO fare de nekompetentaj esperantistoj.
Kompreneble la respondo de la oficejo de Medvedev povas esti nur negativa, se esperantistoj skribas tiajn stultajhojn kiel:
"La uzo de la 'tutmonda angla lingvo' atingis tian minacantan nivelon, ke estas minacata mem la ekzisto de naciaj kulturoj kaj lingvoj - hodiaŭ tiuj de malgrandaj, morgaŭ ankaŭ de grandaj popoloj". (Libera Folio tradukis per: terura nivelo).

Intertempe mi havis la okazon legi la plenan version de ambau leteroj en la ruslingva originalo, kaj mi konstatas plurajn strategiajn erarojn en la letero de Gudskov/Seguru, ekzemple:
- ghenerale neobjektiva pritakso de la rolo de la angla lingvo (en komparo kun aliaj lingvaj imperiismoj, kiujn la subskribrintoj prisilentas, inkluzive de la rusa mem);
- argumento, ke ni subskribintoj ne komprenas, kial la rusaj shtataj autoritatoj silentas koncerne la apogon de Esperanto en la 21a jarcento (tio estas superflua riprocho al shtata instanco);
- mencio de Johano Paulo II (superflua flato pri chefa malamiko de la rusortodoksuloj);
- superfluaj akuzoj kontrau la Ministerio pri edukado kaj scienco pro "bedaurinda ekzemplo de autoritatismo", kaj kiun G/S akuzas char lau ili ghi farighis la "plej efika agento de la influo de la angla lingvo" kaj char ghi "malpermesis la instruadon de Esperanto en la superaj lernejoj / (vuzy) - (mankas ekzemploj kie oni malpermesis ghin).
- Neadekvata uzo de vortoj kiel крючкотворство kaj "таран" lige kun la kritiko kontrau I.I. Haleeva, kiu estas signifa ruslanda lingvisto kaj kiu ghuas grandan estimon flanke de la Kremlo: http://archive.kremlin.ru/text/greets/2006/02/101051.shtml
- supertaksado de la rolo, kiun Eo povus ludi rolon en la Strategio pri nacia sekureco (komplete ridinda argumento).
- la ekzemplo de Hungario ne estas sufiche konvinka, des pli ke en la universitato Eötvös Lorand la interlingvistika fako estis fermita (oni povintus ankau mencii la Eo-elsendojn de Pola Radio, kiuj funkcias ankoprau kiel podkasto).

Krome:
- Oni ankau ne komprenas, kial ghuste rusoj proponas al sia prezidanto, ke oni devus imiti la lingvopolitikon de Europa Unio, kiun la e-istoj mem kritikas.
- La argumento en la letero de G/S, ke ankau Ruslando suferas pro la lingva malegaleco en la mondo, estas la plej granda idiotajho, kiun mi entute legis ghis nun.
- la propono pri seminario estus en si mem tauga, se tiu propono estus pli racie formulita.

La letero de G/S, kiu postlasas la impreson, ke ghiaj celoj estas
- ghenerale kondamni la anglan lingvon;
- gajni la prezidenton en la polemiko kontrau la angla lingvo;
- lanchi intrigon inter la prezidenta oficejo unuflanke kaj la Ministerio pri eduka kaj konkretaj personoj (kiel I.I. Haleeva) aliflanke,
estas granda mikspoto de dubindaj argumentoj, pri kiuj inteligentaj burokratoj (ankau tiaj ekzistas en Ruslando) povas, post unua mirado, nur moki kaj ridi.
Do, la letero de G/S estas KOMPLETE FUSHA DOKUMENTO, char ghi enhavas a) diversajn strangajn, neobjektivajn asertojn, b) superfluajn akuzojn, neadekvatan kritikon kaj suspektindajn flatojn, c) estas verkita en aroga kaj truda maniero.

Bedaurinde, la Esperanto-fundamentalistoj ankorau ne komprenis, ke per ilia pseuda argumentado ili pli damaghas la Esperanto-projekton ol helpas al ghi. Unu plian fojon en sia blinda naiva entuziasmo ili lernis nenion el pli fruaj spertoj kaj ripetas chiam denove la samajn erarojn, kiujn jam multaj aliaj faris antau ili, kun la sekvo, ke ili poste chiam ricevas la samtipajn respondojn kaj ke ili estas frustritaj. Mi konsilas al vi sendi tiajn leterojn unue al iu vilaghestro, tiam vi povos malpli damaghi antau ol vi sendas ilin al la shtata prezidento.

2.
La respondo de Beljaev estas racia kaj entenas trafajn, ghustajn kaj verajn argumentojn. Estas efektive vere, ke Esperanto ne estas sufiche disvastigita kaj kiel rimedo de interkultura lingvo estas sensignifa. En la respondo trovighas la ghusta reago, ke estas sendube troigite aserti, ke la vasta disvastigho de la angla lingvo signifas minacon por la kultura identeco kaj por la nacia sekureco de la neanglalingvaj landoj inkluzive de Ruslando.
Interesa argumento, kiun mi ghis nun en tiu formo neniam audis, estas ke shtato timas perdi sian suverenecon, se oni uzus Esperanton en internaciaj rilatoj.

SURPRIZE en la letero de Beljaev estas, ke la ruslandaj autoritatoj ne tute fermis la pordon al Esperanto, per la averto, ke la fakultativa instruado de Esperanto en mezaj kaj superaj lernejoj oni konsideras tute pensebla, kaj ke la esperantismo meritas sciencan pritrakton. Tiun chi laste menciitan elementon en la respondo de Beljaev NECESUS EKSPLUATI, sed prefere lau inteligenta maniero.

Anstatau agi per pseudaj argumentoj che politikistoj estus pli utile, se oni atentigus pri la interlingvistika laboro farita en la pasinteco en Ruslando (Sovetunio). Do, anstatau skribi plej diversajn stultajhojn estus pli saghe mencii la meritojn kaj atingojn de Bokarev, Achmanova, Isaev, Grigorjev, Kuznecov, Dulichenko, la chefaj figuroj de la sovetia kaj ruslanda interlingvistiko kaj esperantologio. (Intertempe, en Ruslando bedaurinde interlingvistiko preskau elcherpighis.) Au anoncu, ke vi tradukis/publikigis la konstitucion de la Ruslanda Federacio, au la libron 'Gulaga arkipelago' de A. Soljhenicyn (kiun la Ministerio pri edukado proklamis kiel devigan legajhon), se vi ankorau ne faris tion, au rakontu, ke en la SEJM-tendaroj vi siatempe kantis patriotajn kantojn en la lingvo Esperanto, au esperantigu la artikolon de Medvedev, kiun li antaunelonge publikigis pri la situacio de Ruslando kaj kontribuu per adekvata inteligenta respondo - Kremlo ghojhos, au helpu kiel esperantistoj savu la lingvojn de minacataj nacimalplimultoj kiel cxecxenoj, mareoj, cxuvashoj, cxukcxoj, kalmukoj kma. (kiuj ighis viktimoj de la rusa kaj sovetia imperiismo) - tiel vi faros al via lando multe pli gravan servon, ol se vi STULTE polemikas kontrau la angla lingvo (tasko kiu vin kiel rusojn ne koncernas - vas ne kasajetsja), au ol se vi STULTE atakas Ministeriojn kaj eminentulojn, kio estas komplete sensenca kaj senutila klopodo, kiu direktos sin nur kontrau vin mem kaj Esperanton.

Lau komento de N. Gudskov en la REU-listo la "ekspertoj de la Akademio de la sciencoj", kiuj estas menciitaj en la respondo de Beljaev, estis prof. M. Isaev, al kiu helpis skribi la leteron V. Samodaj. Lau ilia aserto, la "eksperta letero" al la prezidenta administrejo havis tute alian enhavon, ol shajnigas la oficialulo....
Stranga afero - el tiu konfuza rimarko oni ne komprenas la rolon de Isaev kaj Samodaj kaj kion ili vere diris kiel ekspertoj. Do, demandu ilin pri la enhavo de ilia letero kaj publikigiu tiun leteron. Sed ech se Isaev kaj Samodaj apartenas al la eksaj sovetiaj propagandistoj, shajnas, ke la shtataj instancoj daure konsideras ghuste ilin kiel kompetentulojn por kontroligi la dubindajn asertojn de iuj "oficialaj reprezentantoj" el la Esperantskaja ASSR.

Konklude: Similaj leteroj kiel ilin verkis G/S al la prezidento de la shtato, estas mistrafaj kaj superfluaj.

Lau mia opinio, en Europo, kaj vershajne ankau en aliaj kontinentoj, ech unu malgranda au granda popolo ne estas minacata pro la uzado de la angla lingvo. Tie kie tiu lingvo ne estas oficiale uzata kiel shtata lingvo, sed utiligata kaj agnoskata, precipe kiel LINGUA FRANCA ekzemple en diplomatio, scienco, ekonomio, politiko (en limigita maniero), la neanglaj popoloj sukcese rezistas la anglan lingvon. Sed la angla lingvo neniel tushas la normalan chiutagan vivon de la neanglaj popoloj. Eble nur en Skandindavio la angla lingvo estas uzata en iom pli vasta grado, kaj en Svislando ekzemple en la kontakto inter homoj de internaciaj firmaoj, ekzemple inter la franclingva kaj germanlingva partoj (vd. mian kontribuon en Interlinguistica Tartuensis VIII). Kvankam ekzemple en la svisalemana lingvo enpenetris multaj anglismoj, tio neniel signifas, ke tiu lingvo estus minacata de la angla. Ech kontraue, shajnas ke la anglismoj ech subtenas tian lingvon (kaj inverse), kiu siaflanke pruvas ke ghi kapablas ensorbi neologismojn. Mi ne estas profesia fakulo pri tiu temo, sed al mi estas konata neniu ekzemplo de lingvo, kiu estas rekte minacata de la angla lingvo en sia funkcio KIEL INTERNACIA LINGVO (t.e. lingua franca) kaj kiu baldau pereos pro tio. Lingvoj pereas pro plej diversaj kialoj - la angla ja povas ludi rolon au akcelon por morto de iuj indighenaj lingvoj (kiel en la keltaj regionoj kie okazis vasta angligo), sed ne ghenerale. En tiu kazo oni devas fari diferencon inter la angla, kiu ludis angligan rolon en la koncernaj landoj mem, kaj la angla lingvo en ties rolo kiel internacia lingua franca. Indighenojn en Ameriko oni mortigis, char ili estis ghenaj indighenoj kiuj kontraustaris la planojn de koloniistoj, sed ne char oni volis ilin angligi au hispanigi. En Usono la angla ludis pozitivan rolon en la libervola unuigo sine de tute kaj unike nova nacio de enmigrintoj de plej diversaj landoj kaj kulturoj, kiuj kultivas en la diasporo siajn originan lingvon kaj kulturon. Do, la problemo estas treege multfaceta kaj pli komplika ol G/S imagas. Koncerne RUSLANDON, tie ne la angla lingvo kauzis/as/os la minacon por kulturaj identecoj kaj pereon de minoritataj lingvoj, sed LA RUSA LINGVO kiel instrumento de la rusa shovinismo kaj imperiismo mem (kelkaj ekzemploj de minacataj popoloj estas menciitaj supre, kaj ekzistas ankorau multe pli).

Do, la angla lingvo videble servas al la Esperanto-fundamentalistoj sole kiel ideologia propagando por pravigi Esperanton, same kiel al la komunistoj servis en sia ideologia propagando la "lukto" kontrau la burgha ideologio, la kapitalismo kaj imperiismo. (Oni ne devas aparte emfazi, ke la komunistoj perdis tiun lukton).
En la libro "Chu nur-angla Europo?" R. Phillipson diferencite traktas la demandon chu la nuntempa disvastigho de la angla lingvo grave minacas ceterajn lingvojn de Europo. Antau ol havigi al shtata prezidento plumpajn propagandajn asertojn el la vidpunkto de la Esperanto-fundamentalismo, estus pli saghe referenci al la argumentoj prezentitaj en tiu studo.


3.
Cetere la chi-koncernaj respondoj en Ruslando kaj Brazilo, kiuj tre similas unu la aliajn, montras ankau, sur kiu nivelo de la shtata burokratia hierarkio oni traktas la temon Esperanto. Ne la ricevinto de la letero de REU mem respondas, sed iu ajn subalterna funkciulo, kiu eble rajtas perdi sian tempon kun tiaj groteskaj leteroj senditaj el la publikoj. Ke oni entute ricevis respondon, eble montras ankau pozitivan shanghon en la administracio de Ruslando, kompare kun la tempo de Putin, kiu konsideris nenecese respondi koncernan leteron de e-istoj. Tiu letero de Beljajev estas do afabla gesto kaj montras ankau shanghon ekde la tempoj de SSOD/ASE, kiam flanke de la shtato oni sufiche skeptike rilatis al la malfacile kontrolebla 'popola' Esperanto-movado en Sovetunio kaj entreprenis chion, por ke ghi ne prosperu (ekster la sino de la shtate kontrolitaj strukturoj).

Iom malfelicha estas ankau la tempa koincido: la REU-letero estis sendita en majo, kaj la letero de Dasgupta en junio. Do, eble la sama sekcio en la prezidenta aparato devos dufoje okupighi pri tiu temo. Principe baldau devus sekvi ilia respondo. Do, oni atendu ankorau la respondon de Medvedev al la letero de Dasgupta por poste povi meti la embarasan diskuton ad acta, se oni ne kapablas en pozitiva maniero ekspluati malfermitajn pordojn, kiuj estas signalataj en tiuj respondoj flanke de shtataj instancoj (en Brazilo oni ja klopodas).

aK

PS Kun bedauro mi devis konstati, ke ankau Z. Tishljar aligis al tiu stulta kampanjo.


Kaj nun mi konsideras pli utile dedichi min al mia kato, kiu volas manghi kaj trinki, ol perdi pli da tempo por skribi tiajn (vershajne vanajn) komentojn.




pistike65
pistike65 diras:
2009-10-03 11:49
Nur margxene al la diversaj pensoj de Andy, mi menciu por legantoj de la franca lingvo, ke en "Le Monde" de hodiaux tri artikoloj traktas la temaron de m:inacataj lingvoj:

http://www.lemonde.fr/archives/article/2009/10/02/des-pans-d-histoire-qui-disparaissent_1248204_0.html

http://www.lemonde.fr/archives/article/2009/10/02/une-diversite-linguistique-fragile_1248201_0.html

http://www.lemonde.fr/archives/article/2009/10/02/colette-grinevald-la-diversite-linguistique-est-une-richesse-menacee_1248205_0.html

Mi mem ankoraux ne legis ilin, sed certe faros.

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2009-10-03 19:41
Al mia respondo koncerne la leteron de REU al Medvedev, mi shatus aldoni jenon:

1.
Mi iom traesploris la retujon de la Ruslanda Ministerio pri Eduakdo kaj Scienco
http://mon.gov.ru/pro/fgos/
Sub aktiveco (dejatelnost) kaj projektoj (proekty) mi ne trovis ion specialan rilate la anglan lingvon
Koncerne prioritatojn de la Ministerio aperas jena listo:
http://mon.gov.ru/obr/forum/30/38548/59902/#m59902
Tie aperas diversaj komentoj pri la elektendaj fremdlingvoj ktp. ktp.
Do, la e-istoj povus pripensi, en kiuj projektoj ili partoprenu, antau ol plendi che la prezidento pri la angla kaj proponi anstataue Esperanton.

Serchante en la mashino lau "anglijskij jazyk" aperas longa listo de kontribuoj el la publiko
http://mon.gov.ru/obr/forum/30/38548/59902/#m59902
Do, eble estus utile trastudi tiujn komentojn kaj referenci, kiel esperantistoj, al ili. E-istoj tie povas ankau postlasi sian komenton. Tio estus pli utile ol skribi dubindajn leterojn al la shtata prezidento.

Tiuj paghoj estas atingeblaj ankau en la angla lingvo (JES EN LA ANGLA LINGVO).


Alia interesa informo mi trovis en la retujo de la Ministerio pri eksterlandaj aferoj.
Tie estas notite, ke en 2001 oni instruis entute 60 fremdlingvojn, do ne nur la anglan.
http://www.mid.ru/nsite-sv.nsf/mnsdoc/03.15.03.01
1998 г. преподавание 57 иностранных языков: 28 европейских, 29 восточных и африканских
2001 г.преподавание 60 иностранных языков

Se en la reto vi serchas ekzemple lau Изучение иностранных языков в России, vi ricevas amason da ligoj al plej diversaj materialoj.

Do, anstatau ol skribi stultajn leterojn al al prezidento de la shtato, estus pli saghe unue ekspluati tiujn materialojn kaj sekvi la diversajn diskutojn kaj poste formuli vidpunkton pri konkreta temo.

2.
Artikoloj en LE MONDE, pri kuj Istvan atentigis (dankon).

Se mi bone komprenis, en la artikolo "Des pans d'historie qui disparaissent" oni legas i.a.
- ke en Afriko precipe lingvoj kiel Swahili, Haussa, Wolof, Amhara forpushas au anstatauas malgrandajn lokajn lingvojn
kaj oni legas, ke "l'anglais ou le francais des ex-puissances coloniales n'ont pas fait disparaitre les langues locales", char aliaj dinamikoj ludas rolon, ekzemple "ke la malapero de certaj lingvoj estas kauzataj pro la vivomodoj, la transformoj en chirkauajahoj kaj pro sociaj kauzoj". Kaj oni mencias la ekzemplon de la lingvo de la Aasax-oj, kiuj vivis en la chirkauajoj de la Masai, kies lingvo estinghighis en 1976 pro tiuj transformoj.
Kaj Nicolas Quint, fakulo, diras, ke la lernejiga procezo de la amasoj kontribuas al la akcelado de la malapero de lingvoj, kaj li mencias la ekzemplon de la Nouba-monatro en Sudano, kiu suferis pro la arabigo. Sed tie la araba lingvo estis anstatauita de la angla kaj la indighenaj lingvoj. Sekve la nub-anoj revivighis.
Alia grava kialo de minacado de lingvoj estas, ke Afriko estas kontinento, kie ekzistas chefe PAROLAJ kulturoj.

En la artikolo "Une diversite linguistique fragile" estas notite, ke inter la multnombaj minacataj lingvoj estas chefe tiaj en Sudameriko, Subshara Afriko, Sudazio kaj Sudorientazio, Papuo-Novgvineo. La plej minacataj estas tiuj, kiuj havas malmultajn parolantojn. Ne nur en anglalingvaj regionoj tiaj lingvoj malaperis, sed ekzemple la ubihxa en Turkio (supozeble ne pro la angla lingvo).

En la artikolo "la diversite linguistique est une richesse menacee" oni igas lingvan diversecon al la BIODIVERSECO en flauro kaj fauno.
Alia argumento alparolita estas la DULINGVECO. Kaj Francion oni ech kritikas pro ties ideologio de la monolingveco, monokultureco plede al diverseco. Kaj en Hindio kaj Afriko la multlingveco havas tradicion.

KONKLUDE: EN TIUJ TRI ARTIKOLOJ NENIU KULPIGAS LA ANGLAN PRO LA MALAPERO DE LINGVA DIVERSECO AU KULTURA/IDENTA DIVERSECO, sed ekzistas aliaj kauzoj, kiuj rapidigas la malaperon de MALGRANDAJ lingvoj.

3.
Antau nelonge mi legis en Neue Zürcher Zeitung, ke la plej efikan fremdlingvan instruadon en Usono ofertas la Ministerio pri Defendo.

aK


Sed bedaurinde mi denove vane perdis la tempon, char tion kio estas skribita en la tri artikoloj de LE MONDE; mi principe jam sciis. Kaj mia kato denove volas manghi kaj trinki kaj la e-istoj malhelpas, ke ghi senprokraste ricevu la plenumon de sia deziro :-).
Jorge
Jorge diras:
2009-10-03 20:58
mono mondon regas!
slavik
slavik diras:
2009-10-08 18:27
Andreas K. skribas pri instruado de fremdaj lingvoj:

«Alia interesa informo mi trovis en la retujo de la Ministerio pri eksterlandaj aferoj.
Tie estas notite, ke en 2001 oni instruis entute 60 fremdlingvojn, do ne nur la anglan.
...
Se en la reto vi serchas ekzemple lau Изучение иностранных языков в России, vi ricevas amason da ligoj al plej diversaj materialoj».

Estas strangege uzi tian rezonadon por refuti la aserton, ke la angla lingvo iĝis sinonimo de oficiala lingvaĵo „fremda lingvo“ en Rusio.
Ja en Rusio ekzistas forta lingvistika tradicio; en la du plej grandaj urboj ekzistas eĉ mezlernejoj kun profunda instruado de lingvoj kiel la ĉina, la itala, la pola, la hispana, la hindia kaj aliaj (tiuj menciitaj ekzistas en Peterburgo, mi konas bone).

Tamen nur 10-15% de la loĝantaro loĝas en tiuj urboj; plejparto loĝas en mezgrandaj kaj malpli grandaj urboj, kie (mi juĝu laŭ mia denaska urbo) lernejoj kun profunda studo de fremdaj lingvoj ekzistas po 2-3 je duoncento en la urbo, kaj en ĉiuj tiuj la studata lingvo estas ĝuste la angla. Feliĉe nun en tiaj lernejoj oni starigas fakultativan instruadon de la franca/germana/hispana, sed ja kiel dua lingvo ĝi ricevas malpli da atento.

En la universitata nivelo, krom la lingvaj fakultatoj, oni simple antaŭsupozas ke „ĉiuj lernas la anglan“ kaj ne proponas elekton (estis tiel en mia matematika fakultato).

Do la problemo pri misuzo de al termino „fremda lingvo“ rilate nur la anglan ja ekzistas. Kaj verŝajne — ne nur en Rusio. Do ĉu ne tio estas la afero, pri kiu esperantistoj zorgu kaj atentigu?
molnar
molnar diras:
2009-10-05 20:49
Traleginte la longan artikolon,ecx eseon de s-ro Andreas Kuenzli,mi povas diri:liaj laboro,klopodo por trovi la veron,estas sekvinda ekzemplo,kiamaniere analizi iu ajn tekston,sercxante la originalajn fontojn,montrante la erarojn post la komparo kaj fine dirante proponojn por plibonigi la similajn aferojn.

Sen detala analizo mi sxatus nur aldoni kelkajn rimarkojn al tiuj partoj de la komento,kiuj lau mi indas je pliaj pritraktoj.

Pri la angla:estas sendube,ke gxi havas grandan rolon en la internacia komunikado.Cxu la angla estas mondlingvo,au unu el la grandaj lingvoj ?
Estas argumentoj por kaj pro.Lau mi la lasta estas pli preciza.Kiel Vi pensas?

Koncerne la aserton-"..en Europo kaj...ecx unu malgranda au granda popolo ne estas minacata pro la uzado de la angla lingvo "-mi estas de malsama opinio.Jen kelkaj rimarkoj:

.Lau la statistikoj c.90 %-oj de logxantaro de Europo estas ne anglalingvanoj.Kial la angla havas prioritaton?La kompetentuloj ofte kaj tre volonte apelacias al praktikaj celoj.Cxi tio sxajnas racia,sed malgrau tio la lingva diskriminacio plu vivas,ecx fortigxas.Kiel Vi opinias pri tio?

.Mi sxatus altiri vian atenton al la Programo de Nova Scio de la hungara registaro,en kiu legeblas:

"Kadre de la Programo en cxiuj lernejoj certigendos la ebleco
por lerni la anglan ekde 2010 lau la SUBJEKTA JURO."

Kial nur kaj ekskluzive por la angla? Cxu la aliaj lingvoj estas dua-
triarangaj? Kio estas via opinio pri tio?

.Vi menciis la fermon de la E-fako en la universitato ELTE.Pri la veraj kialoj ankau mi provis informigxi,sed ekkonis malmulte.Mi skribis,ke per si mem nenio okazas,precipe ne per bonege funkcianta fako.Klacxojn mi cxiam klopodas eviti,sed malantau la kulisoj io malesperiga povis okazi supozeble...

Esperante,ke mi ne forrabis de Vi multe da tempo per miaj komento kaj rimarkoj,por mi estus grandaj gxojo kaj honoro via reago.

Kun respektplenaj salutoj kaj bondeziroj,via
Molnár László
Yakunin
Yakunin diras:
2009-10-05 13:23
La letero de estroj de REU certe estis ne tre bone pripensita-Angla lingvo ne estas malamiko de Esperanto, simple de vidpunkto de Esperantisto Angla lingvo ne estas la plej bona ilo de internacia komuniko. Laŭ mi la estroj de REU devis skribi ion tiamanieran: "Instruado de Esperanto povas ŝpari por la ŝtato tempon, monon, laboron ktp..."
Sed mi ne aprobas la respondon ke, laŭ la oficejo de prezidento, uzado de Esperanto signifas refuzon de sia propra nacia lingvo! Ne, tute kontraŭe! Mi povas diri laŭ mia propra ekzemplo-kiam mi scipovis nur anglan mi ege favoris tiujn landojn en kiuj angla lingvo estas nacia lingvo. Sed kiam mi eklernis Esperanton mi subite komprenis ke mi fariĝis patrioto de mia propra ŝtato, kulturo kaj lingvo!
Kial Esperanto malrapide disvastiĝas en la mondo? Laŭ mi por tio estas unu ekspliko-manko de ŝtataj kaj registaraj subtenoj por ĉi tiu disvastigo. Mi konsentas ke registaroj estas ete interesita por ke popoloj de la mondo facile komprenu unu la alian ĉar tiu interkompreno malhelpos farigi "bildon de malamiko" kiu estas necesa por politiko.
Ankaŭ kiu estas en registaroj kaj kiu estas tiuj de kiuj dependas disvastigo kaj prospero de Esperanto? Tiuj estas kiel kutime ege maljunaj personoj. Laŭ unu esprimo kiun mi tralegis en lernolibro de Kolker-"Niaj la plej malbonaj malamikoj dum maljuneco estas pigreco kaj timo de iuj novaĵoj!" Esperanto estas nova ideo por tiuj maljunuloj kaj ĝi timigas tiujn maljunulojn kiuj jam antaŭ delonge alkutimiĝis al tion ke angla lingvo estas ege disvastigita en la mondo kaj ili opinias, nenion sciante pri Esperanto-"Kiel oni devas ŝanĝi ion por plisimpligi internacian komunikon se Angla lingvo jam bone funkcias?"
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-10-05 16:46
S-ro Yakunin tute pravas. La angla lingvo estas senkulpa.Ankaux la germana dum la dua mondmilito estis senkulpa,kiam mia patro devigita estis gxin uzi, mia avo la francan, mi mem la rusan kaj nun miaj infanoj la anglan.Kaj mi estas certa, ke ankaux tiu lingvo ne dauxre restos.Eble baldaux ni devigitaj estos lerni cxinan, cxu rusan denove?

Kulpas nur kiu gxin trudas al alia.Certe esperantistoj estus la lastaj kiuj havus kontraux iu nacia lingvo.Tute kontrauxe,multaj esperantistoj pro siaj interpopolaj kontaktoj lernas volonte aliajn lingvojn.

Nur regximoj kun imperialistaj politikaj tendencoj timas, ke simpla popolo povus facile interkomprenigxi kaj tio povus malhelpi por iliaj "idealaj" celoj.

Ankaux iame por religia hegemonio estis pli facile, se simpla homo kredu kion oni al ili predikis kaj ne komprenu kio staras fakte en la Biblio (kiu ankaux estis lauxcele post multaj jaroj "verkita"). Pro tio ecx lasis geniulojn forbruligi por ne subfosi iliajn auxtoritecojn.

La popolo estas cxiam pli kaj konscia kaj ne volas kredi kion oni al ili politikas cxu pregxas, komencas mem pensi.Pro tio precipe june kreigxanta Europa Unio estus bone konsilita ne fari malnovajn erarojn.Se ili volos vere havi sukcesan estontecon, devas nepre pensi kaj agi racie kaj lingva problemo estas certe laux multaj fakuloj unu el la plej gravaj.

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-10-05 18:42
La vojo al la Fina Venko de Esperanto estas dividebla en tri etapojn:

(1) La Esperantistoj mem. Tiu etapo jam estas plenvenke atingita, ĉar neniu serioze proponas alian planlingvon kiel internacian.

(2) La politikaj reprezentantoj de la homaro. Tiukampe restas giganta laboro, sed kelkaj sukcesoj estas atingitaj. Precipe gravas la Unesko-rezolucio de 1954, kiu multe plifaciligas la postan klopodadon.

(3) La specialistoj pri lingvo. Jen kie grave blokiĝas la afero. Ne ĉar lingvistoj estus pli malamikaj ol aliaj al Esperanto -- sed ĉar ili estas tre malamikaj inter si mem. Ne ekzistas unueca teorio pri lingvo, subtenata de granda plimulto de lingvistoj. Rezulte, oni ne povas preni Esperanton serioze -- ne ĉar io mankas aŭ troas en ĝi, sed ĉar _la temo lingvo mem_ ne estas traktebla kiel serioza afero. Kaj se la plej studintaj specialistoj de la mondo ne povas diri al la politikistoj kiel trakti lingvon serioze, kiu do diru al ili?

Do, Esperantistoj kompreneble rajtas uzi sian lingvon praktike, kaj gravas ke ili daŭre premu la politikistojn okupiĝi pri internaci-skalaj lingvoproblemoj. Sed tio kio vere, vere urĝas laŭ finvenkista perspektivo, estas orientiĝi pri la situacio en teoria lingvistiko. Ni devas rilati al la fakto ke ĝi estas ridinde... ne, _plorinde bedaŭrindege_ disskola. 99% de planlingvanoj estas Esperantistoj, sed en lingvistiko estas kvazaŭ 25% aliĝas al Volapuko, 25% al Esperanto, 25% al Interlingvao, 20% al Ido kaj la lastaj 5% al diversaj Ididoj. Imagu kiel la ekstera mondo traktus nin se estus tiel ĉe ni! Atingi science korektan teorion pri la homa lingvo kompreneble estas pli malfacile ol lerni Esperanton, sed krom tio la lingvista komunumo meritas nur ĉ. kvaronon de la estimo kiun meritas la Esperanto-movado.
esperanto
esperanto diras:
2009-10-05 19:47
Chi tiu respondo estas sufiche racia, kompare kun la skribajhoj de la Eo-fundamentalistoj. Gratulon.

La problemo estas, ke publike dominas la Eo-fundamentalistoj nuntempe. Sendube en la Eo-movado ekzistas ankau multaj raciaj mensoj, sed ili ne tro publike sin montras.
Sed la argumento, ke shtataj kaj registaraj subtenoj por la disvastigo de Eo kulpas, estas tro malprofunda.
En unu el la venontaj numeroj de la revuo Esperanto aperos teksto de F. Grin, kiu emfazas la kompleksecon de la temo.
Chu la registaroj vere estas interesataj ke la popoloj facile komprenu unu la aliajn, estas aserto, kiun unue oni devas pruvi. Certe estas tiaj kaj aliaj registaroj.
esperanto
esperanto diras:
2009-10-05 19:49
Mi referencis al la komento de Yakunin.
Lantiano2
Lantiano2 diras:
2009-10-15 08:09
Mi komprenas ambaux, la "Rusa Esperanto socio" kaj la Registaranoj de Rusio. Cxar la angla lingvo versxajne ludas plej gravan gravan lokon (momente) en internaciaj aferoj, pli multaj homoj lernas la anglan en universitatoj ol la rusan. Kun fremdnaciaj lingvoj diskonigxas ankaux iliaj literaturo, kulturo. Pro tio ili petis la auxtoritatulojn subteni la Esperanto Movadon ene de la Rusa Federacio. Kiel ekzemplo oni povas vidi Hungarion. Hungario estas unu el la malpotencaj landoj en Euxropo, kies lingvon neniu volas lerni sed pro la prestigxaj, grandegaj Esperanto-verkistoj, kiuj tradukis siajn plej bonajn, hungariajn verkojn esperanten kaj multe estimatajn verkojn rekte en Esperanto ili trovis lokon sur la mondmapo.

La registaroj pensas pri kosto de la instruo versxajne. Mi dubas ke ili timas la uzon de Esperanto de la simplaj homoj. Homoj estas cerblavataj de siaj altklasaj tavoloj, subacxetataj per sxajnauxtoritataj postenoj en civilaj, militismaj, kaj ecx laborismaj rondoj. Se vi legis la historion de la umua mondmilito, kiam preskaux tuteuxropo estis jam socialisttendenca, sin salutis kamradojn kiel fratojn, iliaj gvidantoj en cxiu lando instigis ilin bucxi kamaradojn el aliaj nacioj cxar nur la alilandanoj estas la agresantoj. La pastroj benis la naciajn standardojn kaj predikis por la sanga venko de siaj sxafaroj.
D-ro L.L. Zamenhof dedicxis sian tutvivan laborotempon kroman kaj sendubo lia familio suferis pro patro kaj edzo kiu forrabis la familiajn distro-devojn. Kiel amiko mia jxus diris al mi kaj ankaux miaj spertoj, ke ne estas suficxa tempo sin dedicxi al la propra familio. D-ro Zamenhof kaj siaj adeptoj unuaj, ofertis siajn tempojn kaj monojn provi la disvastigon de nia idealo ne atendante materian kompencon, nur cxar ili esperis ke komuna lingvo povas espereble kunigi cxiujn homojn surtere kaj forigi malamon kaj militojn inter nacioj.
Mi eklernis Esperanton cxar mi simile pensis kaj surprize kolektis amikojn el multaj landoj, klastavoloj kaj kredsistemoj. Mi preferus ke Esperanto estas instruita private, en pregxejoj, en laboristaj sindikatoj, pacmovadoj, socialisttendencaj movadoj kaj Esperantistoj de la mondo starigu etikajn regulojn de cxiuj akcepteblajn, simile kiel la konstitucio de Usono.