Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Eŭropa Komisiono: ”Neniu lingvo estas pli egala ol aliaj”

Eŭropa Komisiono: ”Neniu lingvo estas pli egala ol aliaj”

de Redakcio Laste modifita: 2009-09-11 10:12
Laŭ la Eŭropa Komisiono, ĝi ne estas leĝe devigita publikigi siajn informojn en la reto en la ĉiuj oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio. "La disponigo de devigaj tradukoj estis rezoluciita, kiam oni ankoraŭ ne publikigadis informojn en la reto, do la leĝodonanto tiam ne povis pensi pri la reto", asertas respondeculo de la oficejo de Leonard Orban, komisionano pri multlingveco. Tian respondon ricevis Paweł Fischer-Kotowski, kiam li atentigis, ke nur malmultaj civitanoj de la Unio povas uzi ekzemple la retajn servojn de la Eŭropa Komisiono en sia propra lingvo. Por ricevi klarigon pri la mankohava reta servo li turnis sin al komisionano Leonard Orban, kiu respondecas pri la multlingveco de la Unio. Al sia pollingva letero li ricevis respondon, en kiu vicĉefo de la oficejo de Orban, Jochen Richter, asertas, ke la komisiono ja plenumas siajn leĝajn devojn.
Eŭropa Komisiono: ”Neniu lingvo estas pli egala ol aliaj”

Klaku por grandigi

Unu el la plej fundamentaj principoj de la Eŭropa Unio estas la egaleco. Ĝi tuŝas ĉiujn eŭropuniajn civitanojn, sendepende de iliaj sekso, raso, deveno, religio aŭ eĉ lingvo. Kaj EU havas 23 oficialajn lingvojn, kiujn elektis la registaroj de la membroŝtatoj de EU.

La Eŭropa Unio – bedaŭrinde nur teorie – devas respekti tiun principon kaj doni al ĉiuj siaj civitanoj, do en ĉiuj oficialaj lingvoj, saman nombron da samaj informoj.

Tamen oni povas konstati en la reto, ke eĉ la Eŭropa Komisiono – unu el la plej gravaj instancoj en EU – ne respektas plurlingvecon, kaj eĉ la retpaĝoj de la komisionanoj estas diversaj laŭ siaj lingvaj versioj. Ekzistas tiuj, kiuj tradukas ĉiujn aktualajn informojn al la oficialaj lingvoj (eĉ tiam la angla estas la subkomprenata lingvo, kaj multaj retpaĝoj malfermiĝas unue en la angla), tamen plimulto havas nur kelkajn lingvajn versiojn. Ekzemple la prezidanto de la Komisiono havas nur kvar lingvoversiojn – la anglan, la francan, la germanan kaj – probable pro sia nacieco – la portugalan.

Cetere, la komisionano Orban – kiu respondecas en la Komisiono pri la multlingveco (tiele!) – havas versiojn en ĉiuj oficialaj eŭrop-uniaj lingvoj, tradukitaj tamen estas nur la kadroj; aktualaĵoj estas alireblaj ĉefe en la angla, franca, germana kaj rumana (denove probable pro la nacieco de la komisionano). Ekzemple, dum la verkado de tiu ĉi artikolo, neniun novaĵon el la ĉefpaĝo mi povas legi en mia gepatra lingvo – la pola.

Do, se eĉ la informoj pri multlingveco ne estas publikigitaj multlingve, la civitanoj de EU ne povos postuli la publikigadon de aliaj gravaj por ili informoj en la kompreneblaj por ili lingvoj!

Pro tiu situacio, mi decidis skribi leteron al la komisionano Orban, kie mie plendis pri tio. Respondo el Bruselo alvenis kelkajn semajnojn poste. Jochen Richter, kiu estas vicĉefo de la oficejo de komisionano Leonard Orban, dankis pri mia letero kaj skribis, ke mia rimarkigo "estas kerne prava" kaj tial li ŝatus "substreki, ke la Komisiono tute respektas siajn leĝajn sindevigojn".

Kaj plu: "La Komisiono tutcerte ne uzas iun ajn kriterion en la atribuado de prioritato al iu ajn el la lingvoj. Tiukontekste ne gravas eĉ la nombro de la uzantoj de la koncerna lingvo al kiuj ĝi estas gepatra, ĉar tio kontraŭus la bazan principon pri egala traktado".

Jochen Richter skribas ankaŭ: "Laŭ la Reglamento 1/1958, ĉiuj leĝoj devus esti alireblaj en ĉiuj oficialaj lingvoj. Tiutempe oni ne disvastigis la informojn en la reto, ĉar ĝi ne estis tiam konata, tial la retajn enhavojn ne koncernas la difinoj de tiu reglamento. Malgraŭ tio, la Komisiono strebas alirebligi pli kaj pli grandan nombron da informoj en kiel eble plej granda nombro da lingvaj versioj. Tamen, ni havas la devon utiligi la financojn je nia dispono por plenumi tiujn devigojn, por kiuj ekzistas leĝa devigo. Tial la decido traduki tekstojn por publikigo en la reto devas dependi de la ekzisto de tiaj devigoj, kaj konsideri la financojn, kiujn ni disponas."

La leteron finas promeso: "Mi ŝatus vin certigi ke – laŭ niaj ebloj – ni ĉiutempe strebas certigi pli plurlingvajn enhavojn."  Mi tamen ne certas kiel ili povas garantii sufiĉe bonan servon en ĉiuj lingvoj, se eĉ la letero al mi estis datita "Bruselo, 12-a de la dato 2009".

Paweł Fischer-Kotowski

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-09-08 08:40
Kiel mi jam kelfoje atentigis en miaj pluraj komentoj, nun komencigxas realigxi.

Per akcepto de la plurlingvecoj en la administrado de EU ili faris samtempe galgon, kiu povos facile mortigi bone komencitajn ideojn de la unuigxinta Europo.

Estas tute normale, ke nun cxiuj postulos pli grandskale uzadon de la propra lingvo.
Nek finance nek laux tradukeblecoj kaj tute ne estos ebla realigebla pro la tempo kaj manko de perfektaj tradukistoj. Tiu kaze ankoraux foje mi vokas vin por plej rapida revizio de la farita legxo por ne komplikigi la aferon por estonto.

Ne estas honto rapide konstati la eraron kaj reveni.Honto estos iri pluen eraran vojon sen elirejo.

Netrala lingvi, simile kiel neutrala mono kontentigus cxiujn landojn kaj cxiu havus la saman sxancojn! Neniu havus sentoj esti de du cxu tria klaso.

Mi opinias, ke nun Esperanto -organizoj scipovos reagi kaj ne kasxi sin post la "neutraleca kurteno.

Sincere via Europano -Stanislaw
Jorge
Jorge diras:
2009-09-08 18:44
Kion signifas "galgo"?

Cetere, en la artikolo mem, troas la artikolo en jenaj frazoj: "en *la ĉiuj oficialaj lingvoj".
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-09-08 20:00
Pardonu karaj legantoj, mi faris germanismon. Galgo devus esti pendigilo, kvankam tiu neologismo placxas al mi.Kion vi opinias? Certe por poetoj bonvena mallonga vorto.

Salute Stanislvo
Jorge
Jorge diras:
2009-09-08 20:25
Lau NPIV "galgo" estas nomo de herbo.

Cetere, kredeble vi celas "pendumilo" (au "pendingo"). Por mi "pendumilo" (la vorto!) plene sufichas ;-)
Elektito
Elektito diras:
2009-09-08 10:57
Kiel Polo mi estas absolute ne interesita pri iuj lamaj sinpardonigoj kaj ekskuzoj de egale lama eurunia totalismo. Koleras min la fakto ke mia lingvo estas konsiderata ne esti egala, inter la aliaj, laux ili mem iel pli "egalaj". Tio cxi tuj igas min rememori la tri fojaj disprenojn (kaj neniigo de mia gepatra Pollando, inter tri malamikaj imperioj: Prusa, Austra kaj Rusa.
For, kun la sekvanta nun denove subigo de la rajtoj de mia nacio, lando kaj kulturo! For kun la nunsekvanta nova europa imperiismo, tiun cxi fojon la eurisma kontinuo de la Hitlerista Germanio. Tiuu cxi monstrajxo havas preskaux identan programon kaj klarvideble videblajn identajn celojn, nur iom pli kasxite, sed ne malpli monstraj!

Sekve de cxio cxi tio ankaucx ne interesigxas pri enkonduko de Esperanto, tiel longe kiel longe la egaleco de cxiuj membroj de tiu cxi politika kungluajxo per faktoj montros ke tio cix estas vero... kaj jam nun, ne post iu nebulece nekonata tempo... Mi ial ne povas vidi longan futuron por Esperanto, se gxi estus tuta sub la kontrolo de, UEA, Eurunio, kaj ties "Didonita Gvidanto", UNO, sub la kontrolo de la Usona imperiismo provanta engluti la mondon samee kiel Hitler volis tion fari antaux gxi, kune kun la Sovetio, gxis la sxangxo de planoj... Neniam ekzistos paco, sen justeco, simple pro tio cxi ke cxiu maljusteco estas per si mem la plej fekunda grajno de la malpacoj, malamo kaj milito... Mi do esperas ke la Euxrunio mem ne longe ekzistos. Ju pli mallongteme tiu mostrajxo ekzistos, des pli bone por cxiuj, cxie en la mondo... For kun Eurunio kaj UEA, ties sklavo kaj servanto! Foren kun la europismo kaj la euxroimperiismo (legu: la Novimmperiismo)!
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-09-08 13:57
Kara granda Polo!
Ankaux mi estas fiera Polo, tre patriote edukita kaj antaux cxio scipovas pensi.

Vi estas probable ankoraux juna ne tro konas historion, ne tro klaran havas politikan vidpunkton.

Kara "Elektito", tiu "monstrajxo" ebligis, ke Euxropo, deiro de la du mondmilitoj, vivi en paco, en kiu vi naskigxis kaj povas libere vivi.

Kompreneble, ke la kapitalismo ekzistas,ke dauxre oni devas esti atentema pri imerialismaj, monopolaj agoj kaj provoj.Ilin oni devas nepre sxangi sed pro tio ni volas fari militon. Nur demokratie, kun granda pacienco,"paxso post pasxo, post longa laboro, ni atingos celon en gloro"... -Zamenhof).

Ni ne estu songxemaj, ke oni akceptos la polan , sed ni havas bonan sxancon, ke ili akceptu neutralan Esperanton, kio permesos al cxiu lingvo kaj kulturo dauxre sen malhelpe evolui.Esperanto ne portas iun nacian kulturon kaj ne trudas gxin al la aliaj.Mi estas certa, ke pli aux malpli frue ili devos akcepti.Ni kiel Poloj, povus esti kontentaj pri tiu solvo kaj devus cxion fari por efektivigi.

Min doloras nur fakto, ke Poloj tiel "sxafide" konsentas kun enkonduko de la angla lingvo.Cxi tie ni devus esti tre gardema, cxar post lingva imperialismo kusxas tre granda dangxero.Iame mia avo devis lerni la franca, mia patro la germanan, mi rusan kaj nun miaj infanoj la anglan....cxu ne cxesi la diablan ringon?
Elektito
Elektito diras:
2009-09-09 03:15
"Vi estas probable ankoraux juna ne tro konas historion, ne tro klaran havas politikan vidpunkton."

Kiam mi jam instruis esperanton, vi versxajne ankoraux ne naskigxis, Kara Sampatrujano:)
Jen do se temas pri mia agxo, aux la politika orientigxo...
Mi scias grandan parton de la esperantista movado el mia propra sperto, ne iuj historioj auxdataj aux legataj de aliaj.
La somo temas pri mia politika sio kaj orientigxo. La eurunia monstrajxo certe tiel pereos kiel gxi tion diservas, kaj sxajnas al mi ke tre baldaux jam.
Mi neniam estis kontraux la Europa Federacio de Suverenaj Sxtatoj de Europo... Tamen, la "Union" de iu ajn speco ni la sma bezonas kiel ni bezonis la kvaran, Sovetan, dispremon de nia lando, sub kiu mi havis malfelicxon naskigxi.
Mi do konsilas al vi, Kara Amiko, iom pli bone lerni la veran, ne "politike produktitan" historion d nia lando kaj pensi por si mem - ne per sencerbigitaj kapoj de noivimperiismaj propagandistoj de la Nova Eurofasxismo. Kaj mi scias la historion de mia lando de la plej bonaj fontoj kiel tio cxi nur eblas, miaj geavoj, kaj gepatroj. La historion veran kaj ne politike manipulitan. Kion manipulistoj penas aux volas neniam interesis min, nek interesas.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-09-09 07:52
Estimata "Elektito" (de kiu?)
Mi ne volas cxi tie kun vi polemiki, cxar kune ni ne trovos rapide gxustan vojon.
Por pli multo nia disputo eble ne estas interesa, ecx eble gxena.

Pri mia profilo vi povas informigxi trarigante miajn cxiujn komentoj en Libera folio, en civita euxropa diskutado, en impernity.Mi ne estas tiel konforma kaj entusiasma ankaux pri EU, sed ne tiel radikala kiel vi.

Nia lando ne povas ekzisti por si mem en la mondo.Ni batalis, batalis por libereco de aliaj sed kun propra ne sciis kion fari.Ne estas arto kunvivi kun iu post la maro, sed vivi kaj kunlabori kun la najbaroj estas pli pli grava.

Se ni volas havi pacan kunekziston, kaj certe vi tion ankaux dezirus, gxuste en Euxropo ni devas provi kunvivi kun cxiuj pace kaj komune mastrumadi, kio ne estas facila afero kun tiom da popoloj, tiom da lingvoj.Mi komprenas vin , ke ne cxio estas en ordo, sed nun estas la infano naskita kaj ni devas cxiuj zorgi gxin eduki, formi. Radikale vi nenion akiros nur kontrauxstaron.
Lernu uzi starigitajn regulojn kaj vi vidos, ke estas multaj eblecoj por akiri la celon.

Jam multaj radikulon alportis al la mondo nur malfelicxon.Uzu vian cerbon ne forton!Tiu vojo estas pli longa sed pli gxusta kaj gvidas al celo.Al mi ankaux ne cxio placxas kaj provas klarigi, sxangxi.

Ni ne povas elekti nian vivon sur luno, ni jam estas cxi tie, do ni devas provi kune kun niaj najbaroj en paco kaj kompreno arangxi nian vivon.

Se vi havas honestajn intencojn ne uzu kasxnomon.Staru al tio kion vi diras kun via vera nomo kaj vizagxo.

Por ne pli longe enui niajn legantojn mi proponas nia pluan diskutadon dauxrigi private rete; "s.rynduch@gmx.de"

Nur por via informo mi estas 50 jara esperantisto, naskita en 1940j.Esperanton instrui mi komencis en 1962!Do, vi nun vidas kiu estas pli juna.
esperanto
esperanto diras:
2009-09-08 15:41
Chi tiu tuta burokratia multlingvismo kiel praktikata en EU havas vershajne neniun sencon, ekzemple pro du kialoj: a) kiu legos tiujn tradukojn - la temoj ne interesas la unuopajn popolojn, b) kvalito de la tradukoj.
La unuopaj membroshtatoj estas mem respondecaj zorgi pri la flegado de siaj lingvoj, kaj EU helpu ke tiuj lingvoj ne mortu, kiel la estona (kiu estas oficiala lingvo) au soraba (kiu estas minoritata lignvo) ekzemple, sed ne tra tradukado de burokratiaj dokumentoj, kiuj interesas neniun krom la tirshrankojn. Kia perdo de energio, tempo kaj mono.
Ech la utiligo de Esperanto estus tro domagha por tiaj traduk-ekzercoj.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2009-09-09 14:52
Mi nur memorigas, ke EU ne decidis havi tiom da lingvoj: tion decidas la Membroj-Shtatoj (la jam Uniaj k la novaj) che la intertraktado por aligho. Neniu politikisto, nacia au alispeca, pripensas ech dum momento la (praktikajn) konsekvecojn de sia deziro nepre enpushi la propran lingvon enen de EU. Ili ech poste ne konscias pri la problemoj, char che vizito al Bruselo staras je ilia dispono tuta armeo da lingvistoj, tiel ke ili povas komforte k senzorge paroli en sia propra lingvo. Foje dum intervjuo diris politikisto: "Mi fakte ne konsciis, ke ekzistas lingva problemo. Kiam mi vojaghas al Bruselo, mi chiam parolas en mia lingvo".

La rezulto estas, ke kompatindaj EU-oficistoj, kies opinion certe neniu petis, trovas sin en embarasaj situacioj ricevante leterojn k retmesaghojn en la plej ekzotikaj lingvoj, char europaj civitanoj (logike) kredas, ke ili povas turnighi al la europaj institucioj en ajna oficiala lingvo, k ne gravas en kiu. La realo estas: en plej bona kazo letero en neofta lingvo (=preskau chiuj) kauzos nur problemojn al EU-oficistoj k prokraston che la respondo.

Mi ne celas, ke tiu tuta situacio estas dezirinda. Mi priskribas nur, kia ghi estas.
luisgui
luisgui diras:
2009-09-11 02:39
Estas ege erara la titolo: "Neniu lingvo estas pli egala ol aliaj". Vere mi ne komprenas kio ĝi signifas: UNU lingvo ne povas esti "egala" (egala al kio?). Aŭ ĉu temas pri GRUPO de lingvoJ pli egalaj inter si ol alia grupo de lingvoj? (ekzemple latinidaj inter si).
Ankaŭ la senco "Neniu lingvo estas pli egala AL aliaj" estus mensogo.
Aŭ ĉu temas pri ke "Neniu lingvo estas pli GRAVA ol aliaj": ĉi tio havus komprenebla senco, sed "egala" tute ne sencas en tiu frazo.
Aŭ, bonvole ke iu klarigu al mi kion oni volis (neatinge) signifi per tiu titolo?
KenMiner
KenMiner diras:
2009-09-11 03:54
...oni povus nomi tiun titolon. George Orwell uzis en sia fabelo pri stalinismo _Animal Farm_ (Besto-Bieno) la ironiaĵon "ĉiuj bestoj estas egalaj, sed iuj bestaj estas pli egalaj ol aliaj".* De tiam ĝi ofte en anglalingvaj kulturoj aplikiĝas al diversaj situacioj. La signifo estas ke eĉ en egalisma socio, iuj finfine iĝas "pli egalaj" (t.e., super la aliaj).

* (1945), ĉ. 10
luisgui
luisgui diras:
2009-09-11 19:41
Dankon kara Ken pro la klarigo pri la origino de la esprimo.
Mi iam aŭdis aŭ legis la frazon en la hispana, mi kredas ke aplikita ne al bestoj sed al homoj. Sencas kiel "ironio", por ke oni komprenu "Neniu lingvo estas pli GRAVA (supera, ... k.s.) ol aliaj"
luisgui
luisgui diras:
2009-09-11 22:38
Parto el la kialo por ke la titolo sonu tre strange al miaj oreloj/menso estas la uzo de singulara subjekto "neniu lingvo" kun verbo "egala" kiu postulas pluralo de "agalaj aĵoj" (io egala al io alia, aŭ egalaj inter ili). Tiel estas en la esprimo: "ĉiuJ bestoJ estas egalaJ, sed iuJ bestaJ estas pli egalaJ ol aliaJ".
Io/iu (aŭ nenio/neniu) sola, "egala" sonas strange al mi.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-09-12 17:20
Orwell eble unue uzis la ideon ironie, sed ĝi ekzistis longe antaŭ li. Latine, ĝi estas esprimita per la frazo "primus inter pares" - "(la) plej alta" (laŭlitere "(la) unua" - singulare) - "el (la) egaluloj". Jam la unua romia imperiestro, Aŭgusto, nomis sin tia, por ŝajnigi fidelecon al la idealoj de la romia respubliko (kiun li praktike frakasis); kaj la de Orwell draŝita Stalin ja du mil jarojn poste volis ŝajnigi fidelecon al la socialismaj idealoj.
molnar
molnar diras:
2009-09-14 14:17
La juna esperantisto malgrau sia agxo felicxe estas bone informita,kiu- per siaj klarvido tuj rimarkas la diferencojn,malkorektajxojn inter la realaj kaj falsaj aferoj,paroloj kaj agoj de la kompetentuloj.

Li subskribis leteron aldonante "europano".Lige al tio,ecx cele informi la interesigxantojn pri tio, ,kio estas la diferenco inter la vortoj europano kaj européer-an-o,mi prenis la eldonajxon -Larousse Enciklopédia 1-Akadémia Kiado,Bp,1971,p.780- kaj tradukis la artikolon/en vortaro,enciklopedio,leksikono/,jene:
La européeerano estas "persono de/kun europa
klarigeco,kulturiteco,kvalifikiteco,pensmaniero kaj vasta
vidhorizonto."

Sen troigo mi pensas,ke s-ro Pawel Fischer-Kotowski lau la akramenseco
staras proksime farigxi vera europeerano.Estus dezirinde ,ke ankau la ofte
menciitaj kompetentuloj,estroj estus ne nur europanoj en geografia
senco,sed farigxus europeeranoj lau sia pensmaniero .

Sukcesplenan laboron deziras al Vi,
Molnár László



klarigeco,kulturiteco,kvalifikiteco,pesado kaj v
ztisljar
ztisljar diras:
2009-10-03 19:18
Ofte la europ-burokratoj respondas al nia argumentado ke per Esperanto oni povus sxpari multan monon, ke ja la tradukado en la institucioj de EU ne multe kostas, nur 1% de la budgheto.
Chi tie ili argumentas alimaniere: ne eblas aperigi tekstojn en chiuj lingvoj, char ne estas tiom da mono je dispono. Ha! Tio signifas, se oni efektive aperigus chiun oficialan tekston de instancoj Europuniaj en chiuj EU-aj lingvoj, la afero kostus dudekoblon da tio, kiom ghi kostas nun kiam la egalrajteco tute ne estas konsiderata. En tiu kazo la kostoj estus vershajne pli ol 20% de la budgheto. Pli malmultekosta estas havi ministerion pri multlingveco kiu klopodu respondi al nekontentuloj pravigante la staton kia ghi estas ol efektive klopodi havi informadon en chiuj lingvoj.
Plej multaj el ni vivis kiam ni ne estis en EU kaj kiam efektive chiuj politikaj decidoj estis atingeblaj por ni chiuj en lingvo kiun ni komprenis. Nun tio neniel plu estas vero. Iam tio certe kauzos seriozan katastrofon, malgrau la aserto de Andy ke ja la popolo ne legas tion. Sed tiu parto de la popolo kiu volas sekvi la okazadojn, ech se ne tro multnombra, tiu estos chiam pli malkontenta.
Jorge
Jorge diras:
2009-10-03 22:28
angle: http://www.youtube.com/watch?v=IU14xMofMGY

france: http://www.youtube.com/watch?v=YrgdukWVaGE&feature=related