La teorio de Zamenhof kontraŭdiras sin mem
La Zamenhofa teorio povus esti resumata ĉi tiel: La mondo bezonas komunan lingvon por komunikado kiu ne detruos la ekzistantajn lingvojn. Sekve ĝi devus esti neŭtrala dua lingvo por ĉiuj. Krom al komunikado tia lingvo kontribuus ankaŭ al pli paca mondo.
Mi entuziasmiĝis pri ĉi tiu teorio kaj iĝis fanatika esperantisto.
Sed iom post iom mi sentis kontraŭdiron en tiu ĉi teorio. Agante por la ideo de esperantigo de la mondo mi daŭre renkontis malamikan lingvon sur tiu ĉi vojo, kiun mi laŭteorie devus trakti amika: la anglan.
Ni ja estas kontraŭ neniu lingvo, per Esperanto ni helpas al ĉiuj lingvoj inkluzive de la angla kaj ni amas ĉiujn same. Mi tamen ne povis kontraŭstari al mia malŝato rilate la agresemon de la angla. Mi ĉiam pli sentis kontraŭdiron en la teorio. Mi ŝatas ĉiujn lingvojn krom la angla, do tiu kiu agas por malebligi la celojn de Esperanto, kiu aktive malebligas la ŝancojn de la esperantista teorio.
Ĉu eblas konstrui teorion kiu ne estus kontraŭdira?
Kaj jen ĝi: La lingvo ne estas nur komunikilo, sed ĝiaj ĉefaj samgravaj du funkcioj estas la komunika kaj la grupidenteca. Por esti kompleta lingvo, ĉiu lingvo devas posedi sian grupon kies identecon ĝi markas. Nur pro tio ke Zamenhof sentis tion intuicie kaj kreis krom lingvo ankaŭ ideologion (interna ideo) al kiu ligiĝis homoj, do kreis grupon kiu akceptis tiun lingvon kiel sian identecsimbolon, Esperanto ekvivis kaj fariĝis plena lingvo diference de ĉiuj aliaj internacilingvaj neŭtralaj provoj en kiuj la aŭtoroj kaj iniciatintoj volis krei nur lingvon por komunikado.
Ĉar lingvo estas kompleta nur se ĝi plenumas anbaŭ funkciojn, rezultas ke tutmonda lingvo NE EBLAS. Ĝi ne povus plenumi la identecan funkcion kiel dua lingvo, kaj kiel eventuala unua lingvo ĝi ankaŭ ne povas efektivigi la identecan funkcion, ĉar ĝi havas sencon nur se la koncerna grupo (tutmonda homaro) diferenciĝas de iu alia grupo. En tiu kazo alia ne ekzistas.
Sekve mi forĵetis la ideologion pri tutmonda internacia lingvo sed akceptis la teorion pri pluraj internaciaj lingvoj kiuj inter si konkurencas kaj inter kiuj ĉiu havas ankaŭ iun grupon kies identecon ĝi signas, al kiu ĝi apartenas.
Nun Esperanto apartenas al esperantistoj; negrave ke ili ne havas teritorion - ili simple estas unu el senpatrujaj popoloj dissemitaj ĉie, kiel siatempe la judoj, nun romaoj, kurdoj ktp. Sed se Esperanto fariĝus eŭropunia lingvo, komence helpa sed iom post iom la ĉefa (unua) lingvo - kio logike sekvus el tio ke oni ĝin uzus ĉie en administracio, informado, supera eduko ktp - ĝi iĝus eŭropunia identeclingvo kaj unu el la plej fortaj konkurencantoj inter la internaciaj lingvoj de la mondo apud la angla kaj kelkaj iom pli regionaj kiel la hispana, ĉina, rusa, franca...
Tiu teorio ne estas kontraŭdira. Ĝi plene konsekvence sekvas la faktojn ke novaj lingvoj daŭre aperas dum aliaj mortas, ke sekve apero de Esperanto ne estas escepto, ĝi konsekvence montras ke lingvo estas nur tiu kiu havas sian grupon kaj simbolas identecon, kaj ke multeco de lingvoj estas fakto en kiu inter si distingiĝas kulturoj kaj konkurencas sur la merkato. Foje iu estas pli forta alia malpli ktp.
Ĝi ankaŭ estas nur simpla plia ekzemplo ke superan identecon komunan de iu nova grupo ekestinta el homoj apartenantaj al diversaj aliaj grupoj povas kunkrei nur lingvo neŭtrala por tiuj homoj. Alikaze (se la komunan identecon oni volas krei per ne-neŭtrala lingvo kiel siatempe en Sovetunio) temas pri perforta premo krei novan identecon, kiu ne havas ŝancon longe ekzisti.
Sekve, mi agas konscie por tio ke iam Esperanto fariĝu eŭropunia lingvo, lingvo de eŭropunia identeco, kio signifas ke ĝi detruus la klasikan Esperanto-movadon kun sia interidea teorio kaj idealismoj. Tiun ĉi duan konsekvencon mi kompreneble ne ŝatas, ĉar ankaŭ mi ĝuas ties varman komforton kaj solidaron, sed mi scias ke ne estas alia vojo por la efektiva celo de Zamenhof transformi la lingvon al granda monda lingvo kun forta internacia rolo.
Ŝovante la kapon en la sablon, preferante la nelogikan teorion, Esperanto ne malaperos. Ĉiam ekzistos kelkdek mil idealistoj kiuj volos kredi al la tutmondisma dualingva teorio kaj ĝui en malgranda popoleto de Esperantistoj.
Zlatko Tišljar
Eble Esperanto povas esti grupidentigilo por ĉiuj internaciemaj homoj, aŭ por ĉiuj homoj, kiuj rigardas landlimojn kiel superfluajn kaj abolindajn. Kial ne?