Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Internacia Seminario ne plu okazos

Internacia Seminario ne plu okazos

de Redakcio Laste modifita: 2009-01-11 21:24
La legenda junulara aranĝo IS (Internacia Seminario), de pli ol kvindek jaroj ĉiusilvestre organizita en malsama urbo de Germanio, ne plu okazos. La sama sorto trafas ankaŭ la pli freŝdate elpensitan junularan novjaran aranĝon kun la nomo AS (Ago-Semajno), okazintan ekde decembro 2002 fine de ĉiu jaro en Pollando aŭ Slovakio. Ekde la venonta jarŝanĝo la du aranĝoj IS kaj AS kuniĝos en unu, kies nomo tamen ne iĝos simile verbofinaĵa "OS", sed "Junulara E-Semajno". La litero E en la nomo laŭ la aranĝantoj ne nepre signifas "Esperanto".

La Internacia Seminario dum duona jarcento estis unu el la plej gravaj junularaj Esperanto-aranĝoj en la mondo. Komence IS efektive estis seminarieca, kaj antaŭ kvardek jaroj eĉ la tiama prezidanto de UEA, Ivo Lapenna, vizitis la aranĝon por prelegi pri "La intelektularo en orienta Eŭropo, en Francio kaj en Britio".

Kun la paso de la tempo IS iom ŝanĝis sian karakteron, aldoniĝis koncertoj kaj aliaj distraj programeroj. Kulmino de la aranĝo ĉiam estis la Silvestra balo kun dancokonkurso. IS estis aranĝata de Germana Esperanto-Junularo ĉiam en malsama urbo, sed ĉiam en Germanio. La unua IS okazis en Mainz jarŝanĝe 1957-58, kaj la lasta en 2008-09 en Biedenkopf.

Kiel orienteŭropa rivalo de IS en la jaro 2002 aperis la aranĝo AS (Ago-Semajno), organizita de la klubo Varsovia Vento kaj de Pola Esperanto-Junularo. Dum la unuaj kvar jaroj AS okazis en Zakopane en suda Pollando, kie jam de la 1990-aj jaroj ekzistis tradicio de junularaj jarfinaj aranĝoj.

La kvanto de partoprenantoj draste kreskis al pli ol 180 jarŝanĝe 2006-07, kiam AS estis aranĝita en Nowy Sącz en suda Pollando - antaŭe ĉiam temis pri malgranda renkontiĝo kun 50-80 partoprenantoj. La kresko daŭris ankaŭ dum la sekvaj du jaroj, kiam AS okazis unue en Malbork kaj laste en Liptovský Mikuláš (Slovakio).

Iom post la apero de Ago-Semajno la tradicia Internacia Seminario spertis drastan falon en la kvanto de partoprenantoj. Jarŝanĝe 2005-06 la aranĝon ĉeestis proksimume 150 personoj, anstataŭ la kutimaj 250. Lige kun la 50-a jubileo la kvanto de partoprenantoj denove kreskis en la sekva jaro, sed ekde tiam la du aranĝoj jam estis proksimume same grandaj.

La okazigo de du jarfinaj junularaj aranĝoj signifis, ke la suma kvanto de la partoprenantoj klare kreskis, sed samtempe iuj aktivuloj spertis malfacilaĵojn elekti, kiun el la aranĝoj partopreni. Antaŭ kelkaj monatoj Libera Folio ricevis anoniman alvokon kun propono kunigi la du aranĝojn:

Ĉu ne estas jam tempo ke la polaj kaj germanaj organizantoj formetu sian rivalecon kaj solvu tiun problemon? Dum ĉiu somera renkontiĝo ni aŭdas 'venu al IS' aŭ 'venu al AS'. Oni daŭre memorigas nin ke Esperantio estas dividita, kaj kvazaŭ revivigas la feran kurtenon kiam okcidenteŭropanoj povis iri al la IS, kaj orienteŭropanoj devis resti je sia flanko de tiu divido tra centra Eŭropo.

La aŭtoroj de la anonima alvoko argumentis, ke anstataŭ du mezgrandaj, mezbonaj aranĝoj, kiuj batalas inter si, pli indus organizi unu "grandan imponan vintran eventon kie ĉeestas ĉiuj amikaroj". Por kunigo de la du aranĝoj oni argumentis ankaŭ ene de TEJO, kie la disiĝo malhelpis atingi kvorumon dum la jarŝanĝa komitat-kunsido, tradicie okazinta dum IS.

Ne ĉiuj konsentis ke konkurado de du eventoj nepre estas malbona afero. Lu Wunsch-Rolshoven, unu el la iniciatintoj de la "plenkreskula" jarŝanĝa aranĝo NR (Novjara Renkontiĝo) male opiniis, ke monopoleco kondukas al letargio, dum iom da konkurenco stimulas plibonigon de la servoj.

Krome Lu Wunsch-Rolshoven atentigis, ke la grandeco de la renkontiĝo ne nepre estas nur bona afero.

- Domoj por 400 homoj estas malmultaj kaj ofte pli multekostaj. Ne ĉiuj homoj ŝatas renkontiĝon por 400 homoj - kien iru tiuj, al kiuj 200 sufiĉas? Kaj, cetere, kien iru tiuj, kiuj preferas 50-homan renkontiĝon?

La ideo pri la kunigo de la du konkurantaj aranĝoj tamen ricevis subtenon inter la polaj kaj germanaj organizantoj. En septembro en Berlino okazis konfidenca kunveno, dum kiu reprezentantoj de Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj faris sekretan decidon pri la kunigo de la du aranĝoj.

Ekde la venonta jarŝanĝo anstataŭ IS kaj AS okazos komuna aranĝo de GEJ kaj PEJ, kun la nomo Junulara E-Semajno (JES). Estis konsiderita ankaŭ la nompropono OS, kiu kvazaŭ kompletigus serion de verbofinaĵoj, sed fine venkis JES. Laŭ la organizontoj la litero E aludas ĉefe al Esperanto, sed kaze de bezono ĝi povas simboli ankaŭ aliajn vortojn, kiel Eŭropo aŭ Edukado, por faciligi ricevadon de ekstermovadaj subvencioj.

La decido pri la nuligo de IS kaj AS favore al JES estis sekreta ĝis la novjara nokto. Duonhoron post la jarŝanĝo, samtempe en IS  en Germanio kaj AS en Slovakio, oni anoncis la decidon kaj prezentis filmetojn, en kiuj la ĉeforganizantoj de JES rakontis pri la decido.

La unua Junulara E-Semajno kredeble okazos en Zakopane en suda Pollando, en la sama ejo, kie okazis la unuaj kvar Ago-Semajnoj. Samloke estis ankaŭ la amasloĝejo de la 61-a Internacia Junulara Kongreso en 2005.

Artikolo pri la temo aperis ankaŭ en Vikipedio.

Foto: Vikipedio

arkivita en:
Kirilo
Kirilo diras:
2009-01-05 22:01
Legante la unuan duonon de la raporto mi ekpensis pri malbonaj flankoj de la kunigo - kaj Lu fakte en la dua duono vortigis miajn dubojn.

Mi opinias, ke elekto inter du mezgrandaj aranĝoj estas pli bona ol nur unu grandega. Mi unufoje partoprenis 250-homan IS-on, kaj jam tio ŝajnis al mi troa grando; mi timas, ke post kelkaj jaroj la partoprenantaro de JES estos malpli granda ol la sumo de IS kaj AS nun, ĝuste ĉar ne revenos tiuj, por kiuj 400 homoj estas tro multaj.

Kaj mi ankaŭ certe ne estas la ununura persono, por kiu la vojaĝenda vojo al aranĝo kundecidas pri la aliĝo (100 aŭ 1000 kilometroj), ankaŭ pro tio pli konvenus diversaj lokoj en diversaj landoj.
blahma
blahma diras:
2009-01-05 22:38
Ĉar la ligilo ne aperis ĉi tie, mi volas inviti scivolemajn legantojn rigardi ankaŭ la artikolon JES en la Vikipedio en Esperanto (http://eo.wikipedia.org/wiki/JES), kiu klare estas fonto de plejmultaj vortumoj de faktoj en tiu ĉi artikolo, ĉefverkita tie de mi kaj publikigita tie laŭ la GFDL-permesilo. Same la bildo uzata ĉi tie devenas de la Vikipedio, kie ĝi transpreneblas laŭ la permesilo CC-BY-SA.
Elektito
Elektito diras:
2009-01-06 10:23
Jen plej bona ekzemplo de la funkciado de ĝermoj de la TOTKONTROLISMO en tuta sia preznetebleco. Sekretaj renkontoj, seketaj decidoj, ktp, ktp, ks. Ha, ha ha ha. Vere amuza... Ĉu propagandistoj de la Eŭrunia Faŝismo kredas nin ĉiuj esti la IDIOTOJ?! Tio ĉi estas eble esperantismo en la nomo sed neniel per faktoj. Tutkontrola Eŭrunismo? Jes... Tre certe jes... Tio ĉi estas simple politiko de iu formo de reinkarniĝinta rapide Nova Sovetio, nur sub alia nomo. Ĝi ja okazas esti ĝuste tio ĉi kaj nenio alia tre certe kaj tutklare. Esperantismo en ajna aspekto, krom sole iom da uzado de tiu ĉi lingvo, ĝi tre certe tute ne estas... Ha ha ha ha. Oni povas nur priridegi tian laman propagandon! Nun jam tutklare videblas kien iras - kaj eĉ jam tue malferme - tiu ĉi tiel nomata "esperantismo" sub la gvido de UEA, kun ties amegata Eŭrunia Faŝismo, kaj la Eŭrunio mem, la mastro de UEA kun ĉiuj ties aliaj totkontrolistaj mastroj...
bertilow
bertilow diras:
2009-01-06 10:24
Kiel partopreninto de multaj IS-oj mi eventuale povus senti bedaŭron pri la malapero de IS, kaj mi eble povus eknostalgii pri perdita pasinteco. Sed mi tion ne faras. Ĉiuokaze la spirito de IS evidente pluvivos en JES, kaj JES do estos heredanto de IS. Se mi iam sentos denove emon IS-umi, mi evidente iros al JES - sed aliflanke mi jam de pluraj jaroj forte sentas, ke mia IS-tempo pasis (iam oni finfine devas plenkreskiĝi, ĉu ne?).

Ĉu oni bedaŭru, ke JES (kredeble) ne estos 200-homa, sed verŝajne 400-homa renkontiĝo? Eble, sed pri tio decidu evidente tiuj, kiuj aranĝos JES-on. Se tiuj homoj deziras aranĝi ion, kio celas fariĝi ĉirkaŭ 400-homa, tiam ili faru tion, kaj tiel evidente pensas GEJ kaj PEJ, ĉar ili faris la decidon kunigi IS-on kaj AS-on en JES-on. Klopodu pri organizado de malpli grandaj renkontiĝoj tiuj, kiuj deziras tiajn. Ĉiu fosu sian preferatan sulkon.

Por iuj la Novajara Renkontiĝo povas esti alternativo, ĉar ĝin nuntempe partprenas ĉirkaŭ 150 homoj. Kredeble tien mi estonte iros, kiam mi deziros Esperantumi jarfine.
Rudolf_Fischer
Rudolf_Fischer diras:
2009-01-06 10:49
Mi devas unue diri, ke la sekvaj linioj esprimas mian privatan opinion, ne tiun de la prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, kies estraro ankoraŭ ne diskutis inter si tiun malbonan novaĵon de la malapero de la Internacia Seminario.

Kiam la prezidanto de Germana Esperanto-Junularo lastan aŭtunon demandis min telefone, ĉu mi kontraŭus, ke la Internacia Seminario venontan fojon okazos en Pollando, sed la postan jaron denove en Germanujo, mi atentigis, ke ankaŭ la Germana Esperanto-Kongreso foje okazis (kaj okazos) kadre de alia aranĝo en najbara eksterlando kaj ke tio estas bona trajto de internacia kunlaboro.

Mi ne komprenis la intencon, ke la tradicia Internacia Seminario fakte ne plu okazu. Tion mi kompreneble forte kontraŭas.

La argumentojn por tia evoluo mi apenaŭ komprenas. Mi samopinias kun la argumentoj de Cyril Brosch. Mi samopinias ankaŭ kun Lu Wunsch-Rolshoven, ke tro grandaj aranĝoj ne tiom allogas kiel pluraj malpli grandaj, eĉ se konkurencaj pro samtempeco.

Kiel tiu subita entombigo de la Internacia Seminario povis okazi?

Dum la pasado de la lastaj jaroj la Internacia Seminario kiel konate transformiĝis de distra semajno kun seminario al nur distra semajno. Kun la postuloj al ĉiam pli amuza programo kreskis ankaŭ la ŝarĝo de la organizantoj de Germana Esperanto-Junularo, ĝis kiam ilia forto ne plu sufiĉis. Tio videblis, kiam Rolf Fantom el Britujo devis transpreni la gvidan funkcion, en si ja ne malbona afero. De tio ne estis granda paŝo, savi sin en la kuniĝon kun la samtempo AS.

Nu, Germana Esperanto-Junularo, kvankam parto de Germana Esperanto-Asocio, estas memstara kaj povas decidi ion ajn, sendepende de la opinio de la GEA-estraro. Sed kiel kutime, kiam iu agado ne plu estas farata, la GEA-estraro nun demandu sin, ĉu ne zorgi por tio, ke la Internacia Seminario plu okazu? Kompreneble ĝi devus havi alian karakteron ol tutsemajna diskoteko por la junularo, eble ĝi revenu al siaj fontoj, ankaŭ rilate la kvanton de la partoprenantoj. Germanaj kaj ne-Germanaj organizemuloj certe trovos varman akcepton ĉe Germana Esperanto-Asocio.
piter
piter diras:
2009-01-06 11:35
mi mem ankoraŭ ne decidis ĉu la decdido kunigi as kaj is malbonas aŭ ne - por ambaŭ decidoj ekzistas bonaj kialoj. sed mi ne konsentas kun la komento de rudolf fischer kie li menciis ke la is iĝis tiom ampleksa ke ne plu estas taŭgaj junuloj en germanio kiu volis transpreni la respondecon organizi ĝin kaj do necesis preni junulon el britio por fari tiun taskon. mi ne kredas ke la amplekso estis la problemo (la is tamen havas sufiĉe grandan konstantan teamon de organizantoj kaj helpantoj) sed la ĝenerala manko da aktivuloj en la junulara e-movado en germanio kaj eŭropo. tio invitas al kunigado da fortoj (kiu ja iel ankaŭ estas la celo de esperanto - por mi kiel aktivulo en gej estis ne tro interesa fari aranĝojn por germanoj, mi ja ne lernis esperanton por paroli kun germanoj, sed kun homoj kiuj ne parolas komunan lingvon kun mi. la is-organizteamo dum mia tempo ĉiam estis internacia kaj pro tio estis pli interesa) kaj mi suspektas ke tio ankaŭ esti unu el la kialoj por la pej/gej-kunlaboro.

mi ankaŭ volas substreki ke la junularo mem decidu kion ili volas fari, eĉ se kelkaj emerituloj havas siajn proprajn ideojn (nek lu, nek bertilo nek rudolf nun aŭ dum almenaŭ la lastaj 10 jaroj apartenis al la celgrupo de la is - esperantistoj sub 27). mi tro ofte vidis junulojn kiuj simple ne emis plu aktivi en la movado pro tio ke pli "saĝaj" maljunuloj decidis imposi sian opinion pri kio la movado estas kaj kiel oni faru ĝin - grava kialo por manko da (kaj malapero de) aktivuloj.

laste, kiel iama longtempa is-organizanto (eĉ kiel gvidanto) mi volas diri ke la is ĝis almenaŭ miaj lastaj partoprenoj (wetzlar 2004/05) retenis la seminarian karakteron (eĉ kun tejo-trejnadoj) kaj ne estis pura distra (aŭ diboĉa) aranĝo kun 7 taga diskoteko...

Kirilo
Kirilo diras:
2009-01-06 12:29
Mi bone povas kompreni la kialojn kunigi IS kaj AS el la organizantula vidpunkto. Kaj ja ne indas diskuti: Se ne troviĝas sufiĉe da volontuloj por organizi plurajn aranĝojn, estos nur unu- Punkto, fino.

Sed: Unu el la liberoj bazaj estas tiu de elekto. Mi estas forte konvinkita, ke eĉ kvin 100-homaj aragoj estas pli bonaj kaj allogaj ol unu 500-homa. Junuloj, kiuj ŝatas grandajn aranĝojn kaj vojaĝadon eksterlanden jam nun havas ĉiujn eblojn, sed post ekiĝo de JES tiuj aliaj, kiuj volas junulecan (do ne NR aŭ IF), superrigardeblan kaj proksiman (pensu pri 13/14/15-jaruloj, ĉu ekz. kolonjaj gepatroj lasus ilin vojaĝi al Zakopane?) renkontiĝon NE PLU havos elekton.
Ĉi-kuntekste la t.n. konkurenco de IS kaj AS miaimprese similas la la senutila militeto inter la KDE-anoj kaj GNOME-anoj en Linukso.

Ankoraŭ unu: Kvankam mi plene malkonsentas kun la pamfletaĵo de "Elektito", iritacias min, ke oni faris la decidon sen publika diskuto. Tio ne estas decideo de "la junularo mem", sed de du grupoj da organizantoj.
piter
piter diras:
2009-01-06 12:48
nu, se vi tiom malkontentas kaj volas malgrandan aranĝon novjaran, tiam faru mem. mia fratino dum kk jaroj faris sian propran malgrandan novjaran e-aranĝon en ia sveda kabano (pro la kialoj, demandu ŝin). nenie estas skribita ke gej kaj pej devas organizi sian propran novjaran aranĝon kaj neniu malpermesas al ekz. jefo, fleja, nel, nje, dejo, seju, iej, jeb ktp. fari sian propran novjaran aranĝon se ili volas.

rilate al la labormaniero de gej kaj pej, nu tio la membroj de gej kaj pej decidos kiam ili elektas novan estraron aŭ en la decido ĉu ili veturos al jes aŭ decidas boikoti ĝin (kaj se vi malŝatas la decidon, membriĝu en gej aŭ pej kaj plendu - vi ne devas esti germana civitano/loĝi en germanio por membri en gej, nur devas esti sub 27 jaroj kaj pagi la kotizon).
uzs980
uzs980 diras:
2009-01-06 15:53
La aserto, ke la decido pri JES estis farita sen publika diskuto, estas malĝusta, almenaŭ flanke de Germana Esperanto-Junularo. La estraro de GEJ prezentis sian proponon al la jarĉefkunveno la 31-an de decembro 2008, kiam oni diskutis la laborplanon de GEJ por 2009. Partoprenis en la jarĉefkunveno pli da membroj ol en la pasintaj jaroj, kaj ankaŭ kelkaj nemembroj el diversaj landoj. (La jarĉefkunvenoj de GEJ laŭstatute kutime estas publikaj.) Dum tiu kunsido tute ne estis akra kritiko pri la plano organizi komunan novjaran aranĝon, male oni jesis la proponon. Nur post tiu kunsido estis publike anoncita, ke IS en 2009/2010 (kaj se JES sukcesos, ankaŭ en postaj jaroj) ne okazos.

Kompreneble daŭre estos "superrigardeblaj" junularaj Esperanto-aranĝoj. Ekzemple GEJ kune kun sia franca partnero JEFO en aŭgusto 2009 okazigos unusemajnan someran kunvenon "Festo" en sudokcidenta Germanio, kun espereble proksimume 50 ĝis 70 partoprenantoj. Cetere GEJ okazigos du "Kekso"-aranĝojn (en printempo 2009 en Baden-Virtembergo, en aŭtono 2009 en Brandenburgio), precipe por junaj Esperanto-novuloj. Junulo el Kolonjo eble ankaŭ interesiĝos pri PSKK en Flandrio aŭ pri la Printempa Semajno Internacia, depende de aĝo kaj emo.
Kirilo
Kirilo diras:
2009-01-06 16:10
El la artikolo mi konkludis, ke la estraroj prezentis deciditajn faktojn.
Bone, ke mi eraris, kaj se la plimulto de la efektivaj partoprenantoj aprobis la planon, mi akceptas tion detenonte min de plia grumblado kaj deziras al JES la sukceson, je kiu esperas ĝiaj organizontoj.
Lu
Lu diras:
2009-01-06 18:27
Dankon pro la informo pri la prezento en la jarĉefkunveno de GEJ; mi ĵus enmetis tion en la vikipedian paĝon pri JES, por ke eraraj informoj ne plu diskuru; eble iu plu redaktu tie. Ĉu mi bone komprenas, ke la temo "JES" _ne_ estis antaŭe anoncita en la tagordo, sed aperis nur kadre de la anoncita tagordero "laborplano 2009"?

Se estus tiel, tia agado iom kontraŭus al demokratiaj kutimoj - gravajn proponojn oni plej ofte anoncas frue antaŭ formala kunveno, por ke jam povu okazi vasta diskuto en diversaj rondoj. Dum formala kunsido la partoprenantoj nur tre malfacile povas rapide elformi sian starpunkton; mankas tempo kaj diskutoj en malgrandaj rondoj.
uzs980
uzs980 diras:
2009-01-06 22:05
Plej bone oni disvastigas novaĵon per tio, ke oni diras, ke ĝi estas sekreto ... Do, en la oficiala invito al la jarĉefkunveno oni nur informis, ke kadre de la laborplano okazos "surpriza propono" de la estraro. Tamen tre multaj el la IS-partoprenantoj el diversaj landoj jam antaŭ la kunsido sciis, ke oni planas kunigi IS-on kaj AS-on.
Lu
Lu diras:
2009-01-12 19:17
Certe estas tre amuza maniero disvastigi informon deklarante ĝin sekreto - la statuto kaj la leĝo tamen havas aliajn ideojn.

La statuto de GEJ difinas (§ 6 (3)), ke la jarĉefkunveno estas decidrajta, se oni konatigis ĝin al la ordinaraj membroj informante pri loko, tempo kaj tagordo plej laste kvar semajnojn antaŭ la dato per publikigo en la membrogazeto. Mi esperas, ke tio okazis - kio certe ne estis facila pro la iom, nu, neregula aperritmo de "Kune". Laŭ la civitana leĝaro de Germanio (§ 32 (1) frazo 2) por la valideco de decido de membrokunveno necesas, ke la afero estas menciita en la kunvokado. Por tio supozeble "surpriza propono" estas nesufiĉa formulo - mi esperas, ke tio ne tro surprizas la surprizemulojn.

La temo cetere supozeble apartenas al la taskoj de la jarĉefkunveno laŭ § 6 (4) de la GEJ-statuto, ĉar ĝi koncernas la buĝeton (4.) kaj la gvidliniojn de la laborprogramo (6.).

Laŭ cirkulantaj informoj la estraro de GEJ ricevis jam longe antaŭ la jarĉefkunveno la opini-esprimon, ke temas pri afero, kiun prefere decidu ne nur la estraro. Ŝajne oni decidis neglekti tiun ideon...
uzs980
uzs980 diras:
2009-01-13 10:09
La membraro estis informita per letero ĝustatempe sendita, kiu estis deklarita "speciala eldono de kune". Kompreneble la invito, subskribita de la prezidantino de GEJ, enhavis ankaŭ la tagordon. La laborprogramo estis unu el la tagorderoj, kaj al tiu punkto estis aldonita la informo, ke estos surpriza propono. Vi povas kritiki, ke tiu vortumo estas iom malklara, sed laŭ mia opinio ne necesis aldoni al la invito la laborprogramajn proponojn de la estraro.

Vi pravas skribante ke iu konsilis al la estraro, ne findecidi la aferon antaŭ la membrokunveno. Fakte estis mi -eble krom aliaj - kiu konsilis tion, kaj la estraro ja sekvis tiun konsilon.

Mi ne tute komprenas, kion vi nun celas per viaj juraj argumentoj. Inter la decidrajtaj membroj de GEJ simple ne estis kaj ne estas plimulto, kiu kontraŭas la JES-proponon kaj nepre volas daŭrigi IS-on.
Lu
Lu diras:
2009-01-13 22:01
Kara Robert,

dankon pro la aldonaj informoj. Vi ne traktis la temon de konformeco kun § 32 (1) frazo 2 de la germana civitana leĝaro (BGB). Restas do la demando, ĉu "surpriza propono" sufiĉis por plenumi la postulon de la leĝa artikolo, ke "la afero estu difinita en la kunvokado" (kiel mi tradukus la germanan originalon). Laŭ mia impreso la temo "laborprogramo" estis menciita, la afero (JES) estis aludita, sed ne difinita. Se tiel estus, supozeble la decido pri JES estus bela - sed ne valida.

La juro ofte priskribas iun proceduron; ĉi-kaze por havi sendube validan decidon necesus klare publikigi la proponon sufiĉe frue. Tiel eblus vasta diskuto pri temo, kiu estas fakte centra por Germana Esperanto-Junularo - la IS ĉiam estis la kerna kunvenejo de GEJ. Estas eble interese, kion opinias plimulto de GEJ nun; sed tio estas la opinio sen laŭorda diskutperiodo. Ke oni forprenis tiun diskutadon (kun la konscio, ke poste okazos voĉdonado), signifas, ke oni forprenis de la nuna malplimulto la eblecon dece kaj dum iom da tempo prezenti siajn argumentojn - kaj de la nuna plimulto la eblecon ekscii tiujn argumentojn. Demokratio estas pli ol nur voĉdoni, la konsiliĝo estas grava parto. Ĉu vi vere deziras defendi la proceduron, kiun elektis la estraro?
uzs980
uzs980 diras:
2009-01-13 23:31
Ŝajnas, ke vi celas iel jure kontraŭbatali la decidon okazigi en la sekva jarŝanĝo ne IS-on (kaj AS-on), sed JES-on. Tia procedo helpus al neniu, sed certe malhelpus al Germana Esperanto-Junularo kaj ties agado. Mi urĝe petas vin pripensi tion. Cetere mi ne daŭrigos la diskuton kun vi sub tiu kondiĉo. Bonvolu turni vin rekte al la estraro de Germana Esperanto-Junularo.
Lu
Lu diras:
2009-01-15 09:29
Kiel ofte la ŝajno erarigas. Mi deziras unue analizi la nunan situacion kaj klarigi la okazintaĵojn. Mi nun ne vidas neceson pri iu jura paŝo; la jura situacio estas sufiĉe klara jam sen tio.

Pli kaj pli verŝajnas, ke GEJ ne faris validan decidon pri JES. Intertempe mi parolis kun pluraj homoj, kiuj konsentis kun mia opinio: Pro la nepublikigo de la propono la jarĉefkunveno ne povis fari validan decidon. Tio estas rekta konsekvenco de la menciita paragrafo de la civitana leĝaro, kiu celas zorgi pri sufiĉe longa prepar- kaj diskutotempo. Se iu malkonsentas, tiu povas peti juran ekspertizeton de fakulo.

La ebla nevalideco de la GEJ-decido supozeble signifas, ke ankaŭ la kontrakto, kiun la GEJ-estraro faris kun la PEJ-estraro, ne atingis validecon. Kiel plu procedi, tio estas tasko de la homoj interesitaj pri JES.
piter
piter diras:
2009-01-15 14:27
lu, kio estas la celo de viaj agoj? surface jes, vi defendas la germanan leĝon - almenaŭ laŭ via interpretado kunparole kun kk aliaj homoj (ĉu hazarde iu el ili estas juristoj)?
rilate al la junulara e-movado mi estas iomete mirigita pri via ardeco diskutadi la ĝeneralan decidon (nun ne ĉu ĝi estas leĝa aŭ ne) - vi estas unu el la plej aktivaj diskutantoj en tiu-ĉi diskuto kvamkam vi jam dum pluraj jaroj ne apartenas al la celgrupo de gej. mi iel havas la impreson ke por vi ie estas persona afronto ke gej kaj pej volas kunlabori por a. provi ion novan kaj b. solvi ŝajne realan problemon ĉe junuloj kiuj partoprenos is kaj as...
ĉiukaze, por mi, tiu-ĉi diskuto denove montras ke "pli saĝaj maljunuloj" havas sian fortan opinion kaj ne volas ke junuloj provu kion ili volas!
Sebastiano
Sebastiano diras:
2009-01-15 21:06
Mi havas iom alian impreson ol vi kaj Roberto. Chefe mi pensas, ke ne helpas aludi pri eblaj kashitaj personaj celoj au personaj orgojloj, sed estus interese, se oni revenus al priafera argumentado.

Mi dividas kun Lu la kritikon pri la stranga procedo de la estraro de GEJ, kiu kontrauas bazajn demokratiajn principojn. Mi samopinias kun Roberto, ke tiu parto de la membraro, kiu vizitas IS-on, aktuale plejparte poras la decidon.

Mi scias, ke interne de GEJ kaj interne de la estraro de GEJ tamen ekzistas kritikantoj de la procedo kaj de la decido, mi komunikis kun kelkaj, kiuj tamen ne volas (t. e. kuraghas) publike elpashi. Do ne temas pri ia imagita konflikto "maljunuloj kontrau junuloj".
Lu
Lu diras:
2009-01-25 23:16
Kara David-Emil,

unu el miaj celoj estas pli bone kompreni la por mi surprizan decidon. Kaj, jes, ĉar ni troviĝas sur "Libera" Folio, mi aŭdacas enmeti ankaŭ kritikajn pensojn. Kiu ne ŝatas tiun liberecon, tiu eble diskutu nur inter junuloj (aŭ junaj eksjunuloj) aŭ en Mallibera Folio.

Mi ne defendas la germanan leĝon, mi simple legas ĝin kaj provas ĝin apliki. Mi ja kredas, ke ĝi entenas multajn saĝajn regulojn, kiujn oni prefere respektu - kaj se oni ne respektas ilin, oni eble ne atingis sian celon, nome validan decidon. Mi ne parolis kun juristo; tio havus sencon nur, se oni transdonus la precizajn vortumojn de invitilo kaj protokolo; tion do faru GEJ-ano.

Pri la demokrateco de la decido vi povis legi du komentojn de homoj laŭaĝe pli proksimaj al la junularo ol mi; via tezo, ke temus pri konflikto inter junuloj kaj maljunuloj, do forfandiĝis kiel butero en la suno. Temas pri strategio por Esperantujo.

Mi aktivis en GEJ ekde 1980 kaj kun aliaj zorgis pri la germanlingvaj publikaj rilatoj de GEJ pri IS kaj Esperanto ĝis 1990; en tiu jardeko IS pli ol duobliĝis al pli ol 300 partoprenantoj. Eble vi povas kompreni, ke dolorigis min jam de jaroj, ke IS daŭre malkreskis - laŭ mi pro nesufiĉaj publikaj rilatoj en la germana medio. Kiel mi eble jam skribis, ne estas surprizo, ke Esperanto-asocio ne zorgas pri tio, kaj mi do deziras kulpigi neniun. (Kvankam mi kelkfoje ne sukcesas silenti pri tio, ke laŭ mi la asocioj fosadas sian propran tombon.)

Mi mem laboras por celo, kiun mi nomas "kreskigo de Esperantujo"; kiel gvidanto de la asocio "EsperantoLand" mi nun respondecas pri tio. Por tio necesas amaskomunikilaj rilatoj kaj renkontiĝoj je konvenaj periodo kaj distanco. Se la estraroj de GEJ kaj PEJ decidas ĉi-jarfine ne okazigi IS-on en Germanio (certe en kongruo kun multaj junaj plenkreskuloj), mi serĉas novan vojon - prefere en diskuta dialogo kun la ĝisnunaj organizantoj. Mi certe jam de jardekoj estas super la IS-aĝo - mia rilato al junularaj aranĝoj nun fariĝas denove organiza; en EsperantoLand ĝis nun ne ekzistas divido inter junularo kaj nejunularo. EsperantoLand kaj Novjara Renkontiĝo (NR) iom dependas de taŭga varbado kaj lingva spertiĝo de junuloj; verŝajne pli ol 90 procentoj de la NR-partoprenantoj eklernis la lingvon kiel junulo. Zorgi pri junuloj do supozeble zorgas pri la partoprenantoj post kvin aŭ dek jaroj. Kaj aliflanke junulara renkontiĝo akceptu la eksinfanojn de NR.
Lu
Lu diras:
2009-01-06 19:11
Se oni volas pli grandan renkontiĝon, JES estas pli bona solvo. Se oni preferas pli malgrandajn, AS kaj IS. Se oni pretas pli longe veturi (kun la vivmediaj konsekvencoj), JES. Se oni deziras proksimecon por multaj, AS kaj IS. Se oni deziras sume pli multajn partoprenantojn, AS kaj IS. Se oni volas havi pli da eblecoj por amaskomunikilaj rilatoj, AS kaj IS. Se oni pri tio ĉiukaze ne okupiĝas, sufiĉas JES. Ktp.

Por pli facile decidi, kion fari, estus bone, se GEJ (kaj PEJ) havus klarajn celojn kaj gvidliniojn por la agado. Ilja De Coster verkis interesan artikolon pri tio en la gazeto Kune. Sed tio supozeble ne plu helpos en la nuna decido, kiun oni ja plej certe ne ŝanĝos.

Mi tre bedaŭras, se junuloj pro la komentoj de maljunuloj ne plu emis aktivi. Laŭ mia kompreno estas normale, ke junuloj iras sian propran vojon - kaj estas neeviteble, ke la maljunuloj kredas scii pli bone. IS eble ne ekzistus kaj certe ne kreskus, se la junularo sekvus la konsilojn de maljunuloj aŭ permesus al ili influi la laboron. Mi cetere ĝis hodiaŭ ricevas kritikon de Esperantuloj pli aĝaj ol mi, kiuj kredas scii pli bone... Necesas elteni tion.

Kalle demandis al mi antaŭ kelkaj monatoj pri mia opinio pri tiu anonima letero kaj mi respondis el mia vidpunkto. La celo de EsperantoLand estas "Kreskigi Esperantujon" kaj tiucele laŭ mia opinio du renkontiĝoj estas pli bonaj ol nur unu. Sed ŝajne por la celoj de la decidintoj unu renkontiĝo estas pli bona - do, ili faru tiel; tion mi ne deziras kritiki.

Se temas pri la manko de partoprenantoj kaj (sekve) aktivuloj, mi aŭdacas supozi, ke la apero en la amaskomunikiloj estas esenca punkto. Kaj la traktado de informpetoj.
edmundo
edmundo diras:
2009-01-06 12:36
Mi supozas, ke granda avantaĝo de 400-opa kunveno estas la pli granda buĝeto, kiu ebligas venigi muzikbandojn el aliaj landoj.

Iusence, la kuniĝo de AS kaj IS donas pli da diverseco: tiuj, kiuj volas grandan kunvenon, havos tian elekton. Ankoraŭ ekzistas IF kaj NR, kvankam tiuj ne estas nur junularaj aranĝoj.

Mia lasta IS estis Wetzlar 1995/1996, jam antaŭ tiom da jaroj ...
limako
limako diras:
2009-01-06 15:14
Multaj el la respondoj parolas pri "entombiĝo" kaj simile, kvazaŭ la decido, kion oni faris pri la venonta jaro devas daŭri por ĉiam. Almenaŭ oni povas kontroli kia estas kuna renkontiĝo venontajare kaj tiam decidu resti same aŭ reiri al la alia sistmo -- aŭ apartigi ilin foje kaj kunigi lin foje. Restas multaj eblecoj en la estonteco. Ŝajnas al mi ne nenio estas gravurita en ŝtono por ĉiam kaj ĉiam kaj ĉiam.
LukiZ
LukiZ diras:
2009-01-06 23:17
Estas iom strange al mi legi ĉiujn ĉi komentojn. Se mi bone rimarkis, ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj, venas de homoj, kiuj dum lastaj jaroj partoprenis nek IS-on, nek AS-on. Mi jes povas kompreni nostalgion de iamaj IS-partoprenantoj. Tamen ĉiuj ĉi tie ankaŭ devas kompreni tute alian situacion, kiu ekzistas nun. Vi konas tiujn nuntempajn aranĝojn de ekstero, do kvazaŭ malplenajn nomojn "Is" kaj "AS". Sed sub tiuj nomoj estas ĉ. 400-persona partoprenantaro, kiu ĝuste tian decidon atendis. AS kaj IS ne estas iuj apartaj mondoj kiuj agas tute sendepende. IS kaj AS estas partoprenantaro, kiu somere renkontiĝas en IJK kaj vintre havas grandegan problemon, kien iri, kun kiuj amikoj renkontiĝi, aŭ eble partopreni parte ambaŭ renkontiĝojn? Mi eĉ konas koramikojn, kiuj ĉi-jare festis silvestron aparte, ĉar unu "devis" organizi IS-on kaj alia AS-on.
Ŝajnas al mi, ke viaj opinioj estus tute aliaj se vi estus ene de tiu medio, kiu nuntempe partoprenas AS-on, IS-on aŭ IJK-n. Sufiĉus, ke vi vidus etusiasmon kaj aplaŭdegon, kiun vekis infomfilmo publikigita duonhoron post noktomezo en Slovakio kaj Germanio. Kredu nin - homoj nuntempe partoprenantaj IS-on kaj AS-on ĝuste tion atendis kaj postulis delonge.
Lu trafe rimarkis: "Mi cetere ĝis hodiaŭ ricevas kritikon de Esperantuloj pli aĝaj ol mi, kiuj kredas scii pli bone... Necesas elteni tion." Ŝajanas ke pli malpli ĝuste tio videblas ĝis nun sub la artikolo. Do mi petas - permesu al ni (nuntempa IJK-AS-IS-medio) fari tion, kion ni opinias plej bona, ĉar ja temas pri aranĝoj dum kiuj ĝuste ni renkontiĝas.
Lu
Lu diras:
2009-01-07 00:18
En ordo, Łukasz, vi faru, kion vi opinias plej bona, kaj mi, kion mi opinias plej bona. Mi esperas, ke la kvanto de kritiko estos deca.

Vi vidas la temon laŭ la personaj decidoj, kien iri jarfine. Mi vidas ĝin laŭ la demando, kio estas plej bona por la plua kreskigo de Esperantujo. Kompreneble, ke ni venas al aliaj respondoj. (Kaj interkonsentite, ke ne ekzistas "ĝusta" kriterio, sed nur malsamaj gustoj.)
Sebastiano
Sebastiano diras:
2009-01-07 11:06
Bele, ke oni decidis ne fiksi la signifon de "E" en Junulara E-Semajno. Tiel ghi farighas tre Elasta Semajno kaj chiaspece sen-Enhava Semajno. Kaj kvankam la organizantoj shajne celas Elefantan Semajnon, lau la ghisnunaj spertoj tiaj senenhavaj grandegulajhoj estas por mi nur Enuigaj Semajnoj kaj do Evitindaj Semajnoj.
Kunar
Kunar diras:
2009-01-07 15:08
Kun bedauro mi konstatas, ke Libera Folio uzis misgvidan titolon, chu intence au neintence. Dum la jarchefkunveno de GEJ oni anoncis, ke oni _unufoje_ elprovas komunan aranghon. Se la rezulto ne montrighas kontentiga, oni denove iros apartajn vojojn. Tial tute ne estas klare, ke la IS nen plu okazos. Mi bedauras des pli, ke multaj homoj shajne kredis tiun anoncon. Atingis min jam tre emociaj reagoj al tiu malghusta novajho. (Por la harfendemuloj: Kio se la JES samtempe portas la subtitolon "53 IS - 8a AS"? Ke tio ne okazos, ankau ne certas.)

Por la estonteco mi forte rekomendas al Libera Folio, unue pli bone informighi. Ja ne mankus fontoj, ekzemple tiuj homoj, kiuj revenis de la IS kaj la AS, la cheforganizantoj ktp.
LukiZ
LukiZ diras:
2009-01-07 16:16
Mi kompreneble konsentas kun Gunnar. Ja mia retadreso estas publike konata kaj trovebla en multaj lokoj de interreto. Same estas pri retpoŝtadreso de Rolf. Do vere sufiĉus demandi por ricevi plej ĝustajn kaj klarigajn informojn. Kaj ja kiom alimaniere aspektus la tuta artikolo, se ĝi ricevus titolon "JES! - AS kaj IS finfine kune" aŭ "JES, do AS kun IS samloke".
Lu
Lu diras:
2009-01-07 16:31
Laŭ vikipedio "Internacia Seminario (IS) estis la plej grava junulara Esperanto-renkontiĝo organizata de la Germana Esperanto-Junularo (GEJ) ĉiujarfine en malsama germana urbo, de 27-a de decembro ĝis la 3-a de januaro. La lasta, 52-a IS 2008/2009, okazis en Biedenkopf." Se tiu informo estas malĝusta, bv. korekti. Same ankaŭ la informojn pri AS kaj JES en vikipedio. Eble Libera Folio fakte devus mencii la ĉefan fonton de sia informo, "laŭ artikolo aperinta en Vikipedio...".

Multe helpus, se iam venus iu oficiala publika komuniko flanke de GEJ kaj PEJ, ekzemple en esper-inform. Ĉu eble iu el la ĉeestantoj de la jarĉefkunveno de GEJ povus tion survojigi?
Jorge
Jorge diras:
2009-01-07 18:00
Mi aktive partoprenis plurajn ISojn antaŭ sufiĉe multaj jaroj. Krom DDDi (danci, drinki, diboĉi), io daŭre alloga ne nur por junuloj sed ankaŭ por homoj pli aĝaj kaj saĝaj, en la IS mi trovis ankaŭ aŭtentan esperantan kulturon, same muzikan (ha, la bonegaj rokmuzikaj koncertoj!) kiel prelegan aŭ kursan (i.a. pri la E-literaturo, poezio ktp). Kaj, plej grave, mi povis dum pluraj tagoj interrilati senpere kun homoj plej interesaj, kiuj ĝis hodiaŭ restas miaj geamikoj.

Sed mi konfesu, ke mi pli ŝatas la dimensiojn kaj karakteron de KEF!

PS: la silvestra aŭ novjarsaluta IS-kisado estis perfekta disvastigilo de plej diversaj, transnaciaj kaj vojaĝemaj bakterioj kaj virusoj longe antaŭ la pliampleksiĝo de EU.
RolfFantom
RolfFantom diras:
2009-01-07 19:12
Homoj!

Ŝajne du gravaj punktoj stariĝis:
1) Kiel oni alvenis al tiu decido
2) Kial oni alvenis al tiu decido

Do, unue, kiel?

Mi kaj Lukiz iniciatis la JES-projekton dum MIRO. (Mi supozas ke ĉiuj kiuj estas envolvita en IS aŭ AS jam konas la diversajn eventnomojn...) Tiu projekto celis eksperimente kunigi la IS kaj AS dum UNU JARO, kun la celo ke se tio bone funkcios GEJ kaj PEJ kaj Varsovia Vento povos proponi al siaj membroj daŭrigi la projekton. Tiam, ni alvokis diversajn personojn kiuj influas gravajn decidojn. Interalie miaflanke mi konsultis kun la Strategia Teamo de la IS organiza teamo, kaj la GEJ Estraro. Septembre estis voĉdono de la GEJ Estraro kie 4 poris la JES-projekton, kaj 1 kontraŭis la JES-projekton. Tiu unu estrarano demisiis, citante diversajn kialojn inklusive (sed ne nur) ŝian kontraŭon al la JES-projekto. En oktobro estis (kun plena subteno kaj scio de PEJ kaj GEJ estraroj) kunsido en Berlino kie la JES-projekto iĝis konkreta propono. Tie oni subskribis kontrakton por klarigi la proponon. Fine de decembro, la GEJ Jarkunsido traktis la JES-projekto-proponon, kaj ĝin akceptis.

Se oni kontraŭus ĝin, finfine oni elĵetu min kiel estrarano respondeca por la JES-projekto, kaj enmetu iun alian kiu pretus aranĝi ISon. Tamen, tio ne okazis, kaj ne okazus.

Tio estas demokratio - Gvindantoj gvitas, kaj faras plene informitajn proponojn kaj decidojn, kaj la membroj rajtas malelekti aŭ elekti nin laŭvole. Se vi ne ŝatas la JES-decidon, tio estas via rajto. Ankaŭ estas via rajto mem fari la taskon sen pago, sen eĉ granda rabato al la kotizo, kaj kun grandega temporabo de via profesia kaj persona vivo.

Due, kial?

- IS malgrandiĝas. Se vi volas havi ISon kiu malpligrandas ol PSKK, ne plu povas okazigi koncertojn, tiam daŭrigu la ISon.
- Dividiĝas la homoj, kaj daŭre estas sento de manko de duono de la mojosuloj en ĉiu evento
- Jam multaj vojaĝas al ambaŭ, duonsemajno ĉe unu, duonsemajno ĉe alia
- La malcerteco kaŭzas grandegan streĉon al organizantoj kiuj faras tiun laboregon EN SIA PROPRA TEMPO (Dum unua tago de IS, ĝis 20:00 estis 39 akceptintoj, kaj mi serioze konsideris eblecon de fuŝa semajno kaj finkalkulo de minus 15,000 Eŭroj)
- PLEJ GRAVE: Tion volas nia merkato!!! Ni estas organizantoj, ni ne estas diktatoroj! Ni ne povas devigi al nia merkato sekvi iun vojon kiun ĝi ne volas sekvi. Ni aŭdas la vokojn de *nuntempaj* partoprenantoj. Ni aŭdas la dezirojn de la merkato, kaj ni vidas la direkton en kiu vintraj junularaj eventoj devas iri. Ni estus idiotoj lasi aĵojn kiel ili estas kiam tiuj kiuj pagas kotizojn kaj donas la etoson volas ion alian.

Ni vidis la okazon bonigi esperantion, kaj bonigi la sorton de niaj partoprenantoj. Ni ebligos al amikaj grupoj tute dishakitaj reveni kune. Ni forprenos tiun fuŝan demandon "ĉu AS aŭ IS" kiu tiras je la koroj de Esperanto-amikoj tutmonde. Ni reiras al tiuj bonaj tagoj kiam eblis havi sufiĉe grandan vintran eventon en centra eŭropo - ĉu gravas ke ne plu nomiĝas IS? Se tion ni volintus ni devintus akcepti la proponon antaŭ 5 jaroj okazigi IS en Pollando - pro tiu rifuzo staras nun tiu divido, kaj tro malfruas nomi ĝin simple "IS", ĉar la AS organizantoj sukcesis konstrui ion simile admireblan.

Ni kunigu niajn fortojn kaj talentojn, kaj prenu la plej bonajn flankojn de IS, plej bonajn flankojn de AS, kaj kreu vere elstaran, popularan kaj sukcesan vintran eventon kiu montros ke Esperantio povas viglegi, ampleksi kaj bunti ene de evento, ne nur inter eventoj.

Ĉu organizantoj 'sekretis' pri la afero - ja, kompreneble. Neniam mi pensus fari proponon sen unue prepari la proponon ke oni bone komprenu ĝin, kaj certu ke eblos funkcii. Se somere mi tuj anoncus ke mi volas tion okazigi, sen konsulti kun GEJ estraro, kun PEJ kaj Varsovia Vento, ĉu vi vere pensas ke estus pli demokratia afero? Se tuj je preparo de konkreta plano ni informus niajn membrojn per eta titolo, aŭ eĉ kompleksa teksto pri niaj planoj sen esti tie por plene klarigi ĝin al interesitoj, ĉu tio estas vera demokratio?

La membroj en la jarĉefkunveno demandadis kaj esploris la projekton kun mi, kaj eĉ aldonis kelkajn punktojn al ĝi - ili influis la aferon, kaj aprobis ĝin post plene informita kaj libera dialogo.

Demokratio estas principo - tiu principo estas ke gvidantoj estas kontrolataj, kaj membroj havas maksimuman influon en la decidoj. Tiu principo ne estas ke kiam ajn oni malkonsentas kun decido, oni krias ke 'ne estas demokratie ĉar mi estas membro kaj mi malkonsentas'.

Se iu volas transpreni mian rolon, kaj gvidi tiun parton de GEJ en strategie alian direkton, venu al la jarkunsido, kaj proponu vin mem kiel Estrarano por KKRen. Alie, "elektu per viaj piedoj", kaj aŭ aliĝu, aŭ ne aliĝu al JES.

Mi scias ke multegaj AS kaj IS partoprenantoj ja intencas aliĝi...
Elizabet_Lajka
Elizabet_Lajka diras:
2009-01-07 20:28
Post la multaj komentoj kiuj celis strategion kaj politikon, mi volas doni sufiĉe emocian respondon:

Por mi kiel ano de la organiza teamo de la IS dum la lastaj tri jaroj la situacio estis sufiĉe "amarigita". Ĉiujare oni treme atendas ĉu venos tiu aŭ tiu amiko, ĉu venos francoj, katalunoj ktp. Oni duonigas la esperantistajn en "bonan" (nome tiuj kiuj venos) kaj "malbonan" parton, tio okazas ĉu oni volas aŭ ne.

Se oni daŭrigus tiel certe post kelkaj jaroj mankus la organizemaj junuloj ĉar malfacilas klarigi al novuloj ke Esperanto estas kunliga lingvo, sed jes ja ekzistas tiu alia renkontiĝo en la oriento/okcidento kun plejparte sama celgrupo. Ne plu gravas kiel ekis la situacio.

La JES estas eksperimento kaj ja ekzistas danĝeroj (ekzemple por la aktivula vivo de GEJ). Tial kiel eble plej diversaj homoj donu opinion kaj konsilojn al la organizantoj lasante al ili la lastan decidon kien paŝi.
Apro
Apro diras:
2009-01-08 13:41
Kion ajn oni faru, chiam estos kritikoj, ghenerale de personoj, kiuj facilege vipas, sed kiuj tre malofte pretas AKTIVE kunlabori por plibonigi aferon. Persone mi admiras (mal)junulojn, kun juna menso, kiuj kuraghas eliri la rutinan vojon por eksperimenti kaj laùeble agadi alimaniere. Ili ne priatentu la chiamajn grumblemulojn. Se estus nur rutinemuloj, ni estus ankoraù en la unuaj sekundoj de la paleolitiko, kiam la "homoj" similis al la simioj!

Laù mi, estas bonega ideo anstataùigi "Esperanto" per "Eùropa" che JES. Estus ja pli bona ebleco por atentigi eùropajn mediojn kaj amasinformilaron pri tiaj renkontighoj kaj, eventuale, ricevi eùropajn subvenciojn. Sukcesegon al la kuraghaj organizantoj de JES !!!

Lu
Lu diras:
2009-01-08 14:53
Kara Germain,

vi parolas pri kritiko, "ĝenerale" de personoj, kiuj "tre malofte pretas AKTIVE kunlabori por plibonigi aferon". Kiun el la ĉi-paĝaj "kritikantoj" (aŭ komentantoj) vi fakte celas? Ĉu vi celas eble Cyril Brosch, Bertilo Wennergren, D-ro Rudolf Fischer, min aŭ Sebastian Hartwig? Pri la unuaj kvar eble legu en vikipedio, ĉu ili pretis aktive kunlabori por plibonigi aferon... Pri Sebastian mi povas diri, ke li multege laboris en la GEJ-oficejo kaj por EsperantoLand.

Sincere

Lu Wunsch-Rolshoven
Kirilo
Kirilo diras:
2009-01-08 16:34
Nu, por mi ne estas problemo konfesi, ke mi ne aktivas en la movado ekster la esperantologio (tamen vi instigis min aktualigi mian vikipedian paĝon ;-)).

Mia kritiko venis el vidpunkto de partopreninto sub la aspektoj grando de la aranĝo kaj distanco vojaĝenda. Mi samtempe diris, ke se la ĝisnunaj pluraj aranĝoj ne (plu) estas organizeblaj, la tuta debato hipoteziĝas ĉiuokaze.

Mi skribus nenion aŭ ion tute alian, se mi scius 1) ke temas ŝajne pri deziro de multaj partoprenantoj kaj de ĉiuj oragnizantoj kaj 2) ke tio estas nur provo por vidi, ĉu funkcios kvazaŭ vintra IJK.
RolfFantom
RolfFantom diras:
2009-01-08 18:43
Sal,

Mi konsentas ke tiuj kiuj ĝis nun kritikadis estas ja homoj kiuj havas la rajton kritiki pro ilia granda laboro ene de Esperantio. Ili estas homoj kiujn mi respektas, nur kun kiu en tiu ĉi kazo hazarde mi malkonsentas ;-)

Pri grandeco de eventoj, mi pensas ke la ĉefa problemo estas ekkono de homoj. Laŭ mi, tio pli facile organizeblas ĉe malgranda evento, kaj ofte estas fuŝfarita ĉe grandaj. Ekzistas du solvoj.
1) Organizu nur malgrandajn eventojn
2) Multe pli bone organizu la traktadon de novuloj ĉe eventoj

Martin Sawitzki kaj mi gvidis Aktivulan Trejnadon en la IJK, kaj tie unu sesio fokusis je novuloj kaj kiel bone trakti ilin.

Unu el la gravaj fokusoj de la JES programo klare estu bonege trakti novulojn - io kion jam IS kaj AS kapablas, kaj JES evoluigos plue.

Estas pli ol unu maniero solvi problemon, kaj mi kredas ke doni la respondecon kaj buĝeton por novuloj al kapablega organizanto estas pli taŭga ol daŭrigi la dividon inter IS kaj AS. Tiel oni eble eĉ solvos la problemon en IJK pri kiel reteni kaj envolvigi novulojn.

Amike
Rolf
(Ĉeforganizanto de la IS)
juhulija
juhulija diras:
2009-01-08 18:46
Karaj homoj,
post la diversaj komentoj restas malmulte da dirajxoj por diri.
Unue mi dankas al la tujaj reagoj de cxiuj , specife de la homoj kiuj envolvigxatas en la projekto kaj liveris korektajn informojn. Iomete malgxojigis min la malbone elektita titolo de la artikolo kaj mi miras kial la "redakcio" ne enmetis komentojn de la organizantoj sed nur de eksterulo.
Estas interesa legi la pozitivajn kaj negativajn reagojn, ili cxiuj (plej ofte) estas valoroj. Tamen la decido post konsiderinda pripensado estas farita kaj mi proponas kritiki la projekton post kiam gxi estos okazinta.
Mi nur laste diras denove: PEJ kaj GEJ interkonsentis pri la kuna okazigado de nova arangxo kiu ansxtatau~os la du grandajn arangxojn AS kaj IS. Ambau~ flankoj havas la eblecon repreni siajn proprajn arangxojn, sed kompreneble GEJ kaj PEJ esperas kaj kredas je la sukceso kaj dau~rigado de la JES-projekto.

blahma
blahma diras:
2009-01-10 01:05
Por ilustri kiel entuziasma estis la akcepto de la anonco de JES dum la 52-a IS en Biedenkopf, mi alŝutis al YouTube amatoran videoregistraĵon, kiun mi mem faris ĉe tiu okazo per mia poŝtelefono. Krom la celo kontribui al la diskuto ĉu homoj deziris la kuniĝon aŭ ne, ĝi certe povas interesi ankaŭ al la AS-partoprenintoj, ĉar tio ĉi estas (la lasta) afero kiun ili pro sia ĉeesto en la AS devis maltrafi. Jen la adreso:

http://www.youtube.com/watch?v=dytHJc7E8Ec
Lu
Lu diras:
2009-01-10 09:50
Kara Marek,

jam antaŭ tiu filmeto mi havis neniun dubon, ke kunigo de IS kaj AS en io kiel JES estis delonge dezirata kaj entuziasme akceptata de la plej multaj IS-partoprenantoj. Sekve mi neniel deziris nek deziras kritiki la decidon pri kunigo de IS kaj AS - se la homoj kaj la organizantoj deziras festi kune, ili faru tion! Tute klare. Esperantujo plejparte servu al vivoĝojo!

Tamen same certe estas kelkaj homoj, kiuj ne iros al la venonta JES. Se okazos neniu alia Esperanto-aranĝo por junuloj kaj junaj plenkreskuloj pli okcidente, ili simple festos en nacia kadro (same kiel mi plej ofte dum la dek jaroj inter miaj IS-oj kaj NR).

Min atingis el la _junulara partoprenantaro_ mesaĝoj kiel: "Mi opinias la decidon de GEJ tre bedaŭrinda." Aŭ: "Mi konas tre, tre multajn, kiuj ne pretos veturi al Pollando, ĉar la vojaĝo prenas simple tre multan tempon." (Kaj kiam JES okazos en Germanio, el Pollando ks. kelkaj homoj ne alveturos...)

Mia persona celo pri Esperanto estas "kreskigi Esperantujon". Mi iom pli detale formulis, ke por mi la grandeco de Esperantujo estas la suma jara kvanto de ĉiuj uzohoroj de Esperanto. Tiun indas levi.

Vi mem skribis en vikipedio ĉe JES ke "la ekzisto de du paralelaj novjaraj renkontiĝoj en Eŭropo [...] havis pozitivan efikon en la pli alta nombro de partoprenantoj de ambaŭ aranĝoj samtempe, ol kiom havadis la IS antaŭe". Estas plej verŝajne, ke redukto al unu renkontiĝo havus la malan efikon, nome redukton de la suma partoprenantaro. Tio signifus malkreskigon de Esperantujo - kaj tion mi neniel deziras.

Krome mi opinias, ke por kontribui al la kreskigo de Esperantujo plej gravas amase informadi la ĝeneralan publikon pri la nuntempa praktika aplikado de Esperanto. Esence grava celgrupo estas la junularo - kaj tiun oni plej bone varbas, se oni montras al ili, kiom bele amuziĝas aliaj junuloj el tuta Eŭropo uzante Esperanton. Tio bele funkcias dum la okdekaj jaroj kaj dum tiu tempo IS ankaŭ bele kreskis, vidu http://tinyurl.com/StatRenk . Por povi fari tiun gazetaran laboron en Germanio simple necesas havi junularan renkontiĝon en Germanio, ankaŭ dum novjaro. Novjaro ja estas aparte favora tempo por gazetaraj rilatoj - la novaĵproduktanta konkurenco festas aŭ ripozas sen komuniki!

(Laŭ mi la taŭga respondo de GEJ al la ekesto de AS estus intensa informado al germanaj gazetoj, radio kaj televido pri IS. Por alfluigi sufiĉe da novaj homoj kaj tiel povi elteni la foriradon al AS. Sed ial asocioj ofte ne vidas la gravecon de gazetarumado kaj nur malofte troviĝas iu aktivemulo tiukampe.)

Sur http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr7.php#statistiko vi vidas la ĵusan aĝostrukturon de NR. Pluraj el la homoj ĉ. 15-jaraj jam komencis organizi diversajn ofertojn. Por subteni tion kaj por ebligi, ke ili kreu sian propran sendependan mondon, ni preskaŭ daŭre disponigis du salonojn al ili, kie ili interalie okupiĝis pri filmkreado kaj diskoteko. Apartaj junularaj dormĉambroj ĉiukaze ekzistis nun jam la kvinan fojon. Klare, ke por la venonta NR ni pretos akcepti pliajn junulojn kaj junajn plenkreskulojn; kaj tute certe ili povos mem organizi sian mondon tiel, kiel ili deziras. Se estos sufiĉe da kaj se troviĝos pliaj organizantoj, supozeble ni serĉos apartan ejon.

Mi esperas, ke vi povas kompreni nian starpunkton.
Jorge
Jorge diras:
2009-01-10 11:16
NE = Novjara Esperantumado ;-)
blahma
blahma diras:
2009-01-11 11:45
Por tiu mallongigo oni kompreneble ankaŭ tuj kreis signifon, eble eĉ pli formalan ol tiu via: NE = Novjara Evento. Ĉu iu scias kial esperantistoj tiom emas al mallongigoj? :-)
RolfFantom
RolfFantom diras:
2009-01-11 14:07
Oni ŝerce proponis NE ĉe la IS, kun diversaj mallongigoj.

Unu kiu plej amuztiklis min estis 'Nebezonata Evento' ;-)

Pri longa vojaĝo, mi dubas se multaj germanaj junuloj plendus ke la subvencio kiu ĝis nun subtenis la IS programon, nun liberas por subvencii la vojaĝon al la JES...

Aldone, la diferenco inter IS kaj JES kotizo en si mem pagus la vojaĝon...

Ĉu indas pasigi kelkajn pliajn horojn entrajne por ricevi samkvalitan eventon kun ĉiuj E-amikoj kune, kontraŭ duono de la suma kosto?

Ni vidu...

JES - Internacia Seminario kaj Ago Semajno kune :-)
Lu
Lu diras:
2009-01-11 19:27
La ĝisnuna aritmetiko de renkontiĝoj (kaj aliaj grupoj) iom varias de la kutima. Pri renkontiĝoj ekzemple 200 dividite per 2 egalis 150. Kaj 300/2 = 200. Kaj verŝajne 120 + 220 egalos 280. La progreso de Esperantujo estis en la ĝinuna historio ĉefe la aldono de novaj kampoj de aplikado, novaj grupoj kaj renkontiĝoj, ne la redukto de ilia nombro. - Sed, eble, ĉi-foje estos la granda escepto...

La daŭre ripetata argumento pri "ĉiuj amikoj" estas eble grava por homoj longtempe en Esperantujo - sed por la novuloj neglektebla. La decido do respektas tiurilate pli la dezirojn de la multjaraj partoprenantoj.

Mi plurfoje komparis la prezojn de renkontiĝoj en okcidento kaj oriento - kaj evidentiĝis, ke diferenco por la _sama_ oferto jes ekzistis, sed estis ofte mirinde malgranda, ne 50 % malpli, sed kutime 20 aŭ 30 % malpli en oriento. Tio ne rimarkeblas unuavide. Ŝajne subvencioj ludas pli grandan rolon ol la lando.

La kaŭzo por la aritmetiko de homaj grupoj kuŝas en aferoj neligitaj al mono. Se persono A kaj B ne ŝatas unu la alian, ili kutime evitas kunlabori. Kaj se A organizas, B supozeble ne ŝatos la stilon kaj eble ne venos. Tial kunigi du grupojn kutime perdigas kelkajn partoprenantojn. Kaj mi ne vidas por la ĝenerala publiko la grandan aldonan allogon de renkontiĝo de tricent homoj kompare kun iu de ducent homoj.

Se oni volas havi junularan renkontiĝon de 300 homoj, plej bone oni ĉiujare varbu 60 novajn partoprenantojn. Dum la pasintaj jaroj ŝajne tio ne bone funkciis pri IS - mi ne jam vidas, kiel tio funkciu estonte, se oni nur ĉiun duan jaron estas en Germanio por surloke prezenti sian oferton. Sed eble la organizantoj jam havas sian miraklan planon pri tio. (Someraj renkontiĝoj en Germanio cetere ne kutimas furori, kiel montras pluraj spertoj... La suna vetero estas pli fidinda en aliaj landoj.)
blahma
blahma diras:
2009-01-11 11:42
Kara Lu,

mia celo ne estis eniri profundan diskuton, des pli ĉar pri la JES-afero mi mem ne estas multe pli profunde engaĝigita ol aliaj IS/AS-partoprenintoj - nur kun la diferenco ke kelkajn tagojn antaŭe oni disponigis al mi informojn kaj petis min (antaŭ)verki la koncernan vikipedian artikolon. Persone mi pro la menciita ĝeno de amikara divido bonvenigas la kuniĝon, sed ties ĝeneralan influon al la esperanto-movado mi verŝajne ankoraŭ mem ne sufiĉe pripensis.

Kun spertoj de prezidanto de ĈEJ mi povas komenti, ke por nia lando esence bonas, ke ekde nun okazos ĉiujare novjara aranĝo en alia lando, kaj samtempe en regiono en kies mezo ni troviĝas, do neniam vere tro for por niaj membroj. Mi povas imagi, ke por alie geografie situitaj landoj tio ja povas esti problemo. Tamen, el alia vidpunkto, estis iom strange ĉiam diri al homoj "la granda novjara festo okazas ĉiujare en Germanio". Tial festi novjaron en esperantista etoso signifis ĉiam veni en la saman landon (kvankam unu el la plej grandaj de Eŭropo, mi konscias), kaj por la germanoj ĉiam resti preskaŭ hejme. Tio post kelke da fojoj povas ja iĝi iom teda kaj certe ne kontribuas al la ĝenerala esperanto-etoso al kiu apartenas ekkonado de novaj lokoj, landoj kaj kulturoj. Tial mi la landoŝanĝiĝadon de JES bonvenigas.

Kompreneble ke por landaj movadoj la ĉeesto de ĉiujara granda renkontiĝo, des pli se en gazetare taŭga tempo, estas tre utila. Tamen en nuna situacio efektive ne eblas ke ĉiu lando havu sian grandan novjaran renkontiĝon. Kaj kiam krom Germanio kreiĝis similaj kondiĉoj en Pollando, oni baldaŭ rimarkis la ĝenon, kiun tio alportas al la anoj de la internacia komunumo (nepovo kunfesti kun ĉiuj siaj geamikoj). En tia situacio oni decidis prefere la aranĝojn kunigi. Ĉu tio estis bona decido kaj por kiuj jes kaj kiuj ne, tion ni povos multe pli bone diri post la okazo de tiu prova JES post unu jaro.

Eble bona fina modelo estus havi unu grandan moviĝantan internacian renkontiĝon por la plej aktivaj esperantistoj, kaj aron da malpli grandaj pli regionaj renkontiĝetoj en kelkaj pli viglaj landoj. Kaj se via NR povas kontribui al tio en Germanio, des pli bone.
Lu
Lu diras:
2009-01-11 20:02
Kara Marek,

vian komenton el ĉeĥa rigardo mi ne sukcesas kompreni. En la pasintaj jaroj ja eblis diri al la homoj: "Okazas du grandaj novjaraj festoj, unu en Pollando, unu en Germanio. Vi havas do elekton!" La enkonduko de JES nun forigas tiun eblecon de elekto - kie la avantaĝo por ĉeĥoj?

La amikara divido estus afero nur de iom da tempo. Ĉu la homoj vere ne sukcesis organizi tion memstare? Sen devigo flanke de organizantoj?

Se la pli aktivaj Esperanto-parolantoj tamen preferas, ke oni diru al ili, kien iri dum novjaro, do bone. La problemo por mi neniel estas la kreado de unu granda renkontiĝo (JES), sed la forfaligo de la dua - en unu jaro en Germanio, en la posta en Pollando. Dankon, ke vi bonvenigas, ke per NR (aŭ Nova IS) ni provos iom kontribui ŝtopi tiun breĉon.

La baza problemo laŭ mi, kiel tiom ofte, estas la komunikado pri Esperanto kaj Esperanto-renkontiĝoj al la ĝenerala publiko. Nur tio povas zorgi, ke homoj venos al Esperantujo. Ofertoj kiel lernu.net kaj aliaj lerneblecoj restas la dua ŝtupo, unue la homoj devas ekscii pri la hodiaŭa Esperantujo. Tio ankaŭ ne eblas per niaj propraj retpaĝoj, ĉar tien iras kompare nur tre malmultaj homoj antaŭinformitaj.

Tiom longe, kiom oni malofte zorgos pri sukcesaj amaskomunikilaj rilatoj kaj pri amasa publikigo pri ni, alfluos nur malmultaj homoj al Esperantujo kaj al niaj renkontiĝoj. Sekve organizantoj sentos sin malbone, ĉar la kvanto de partoprenantoj (kaj kunorganizantoj) malkreskas - kaj ne estas sekvo de organizmaniero, sed de neglekto de komunikado.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2009-01-11 22:19
Jam antaŭ multaj jaroj mi partoprenis Zakopanan renkontiĝon de Varsovia Vento, kiun tiam Irek tre bone kaj sindediĉe organizis. Mi ĝojis, ke ĝi maturiĝis kaj fariĝis vera alternativo apud IS, ankaŭ ĉar kelkaj aferoj ĉe IS ne vere plaĉis al mi. (Ili ne estis nepre malbonaj, sed ne laŭ mia gusto.)

Mi memoras, ke strange kaj malagrable tuŝis min la reagoj de GEJ-estroj, kiuj senteble kaj aŭdeble ĉagreniĝis pri tiu kreskanta 'konkuranta renkontiĝo'. Mi ne vere komprenas, kial ili ne ĝojis pri nova sukcesa Esperanto-evento, sed flaviĝis pro envio.

La nombrajn argumentojn de Lu mi konas jam de jaroj kaj trovas ilin konvinkaj. Nova JES estas, se mi bone komprenis, forfalo de jen IS jen AS. Tio supozeble ensume ne kreskigas la kvanton de Esperanto-uzado, sed supozeble malkreskigas la suman uzadon de Esperanto.

Lu menciis "Novan IS". Mi tre dubas, ke io tia eblas. IS estis ĉiam unu el la ĉefaj aktivaĵoj de GEJ. IS povis tiel konstante okazi, ĉar GEJ certigis konstantan strukturon: kaj regulan alfluon de novaj aktivuloj kaj regulan forfluon de aĝiĝintaj aktivuloj kaj monan subtenadon de la ministerio (kaj tiu enmiksado de la ministerio siavice helpis konstantigi la organizadon).

"Nova IS" sen GEJ ne havus tian daŭripovan junularan bazon. Se junula grupo kuniĝus por organizi "Novan IS", estus verŝajne multe pli malfacile anstataŭigi aĝiĝantajn organizantojn per novaj junulaj, kaj tiu "Nova IS" verŝajne aĝiĝus kune kun siaj organizantoj.

Io simila ja fakte jam okazis: Tiel IF kreskis el IS, kaj iasence ankaŭ PSI kaj NR kreskis el IS.

Interese estos ankaŭ observi la sekvojn por GEJ mem. GEJ estas relative forta junulara Esperanto-organizo. Ĉar GEJ estis forta, ĝuste ĝi organizis IS. Sed eble ankaŭ validas la inverso: GEJ estis forta, ĝuste ĉar ĝi organizis IS.

En pasinteco organizado de IS estis unu el la rimedoj por aktivigi novajn, junajn membrojn, kiuj eble poste povas transpreni gravajn funkciojn en GEJ. IS-organizado estis iasence (ne striktasence) "kadroforĝejo" de GEJ. Nun la organizo de granda renkontiĝo okazos jam nur ĉiun duan jaron. Sed dujara paŭzo estas tre longa por junulara organizo. Tiel dum mezlonga daŭro eble mankos al GEJ tiuj regulaj ĉiujaraj impulsoj.
blahma
blahma diras:
2009-01-11 22:32
Interesaj pensoj, Sebastiano. Nur bonvolu atenti, ke oni nek ie ajn eksplicite deklaris ke JES alterniĝos ĉiam unu jaron en Pollando kaj unu jaron en Germanio (oni nur ĝenerale deklaris ke ĝi ĉiam okazos "ie en Meza Eŭropo"), nek - kaj tio pli gravas - temas pri tio ke dum unu jaro la aranĝon organizu la poloj (kiam ĝi okazas en Pollando) kaj la germanoj tiam estu pasivaj, kaj en alia jaro tiuj roloj interŝanĝiĝu. Male, laŭ mia kompreno, la celo estas krei tre fortan teamon de ambaŭ landoj kaj per kunlaboro, kundividante siajn spertojn, fari eĉ pli bonan komunan renkontiĝon. Do la oportuno por kaj germanaj kaj polaj esperantistoj aktivi ĉiujare preparante novjaran renkontiĝon ne ĉesos, sed pliriĉiĝos per sperto de transnacia kunlaboro.
Kunar
Kunar diras:
2009-01-11 23:27
Pri la unua punkto mi havas ghuste la malan impreson: GEJ-aktivuloj reagis kun indiferenteco al la AS kaj ne volis nomi ghin konkurenco. En la membrogazeto oni prezentis la aranghojn kiel same valorajn renkontighojn, kvazau ne gravus por la jarchefkunveno de GEJ, ke homoj veturu al la IS. IS-organizantoj portis AS-t-chemizojn dum la IS mem kaj ne lacighis deklari, ke la AS estas "amika" arangho.

Pri la rilato inter GEJ kaj la IS mi konsentas: Unu dependas de la alia. La luksa situacio de GEJ montrighis en la fakto, ke estraro kaj organiza teamo de la IS, KKRen, dum multaj jaroj estis du diversaj grupoj, kvankam kompreneble kelkaj personoj estis anoj de ambau. KKRen chiam estis fonto por novaj estraranoj. Lau mia impreso tiu grava mekanismo forgesighis dum la pasintaj jaroj. Oni tro neglektis alparoli novajn junulojn. La sekvoj estis percepteblaj dum la pasinta jarchefkunveno. Kompareble al pasintaj jaroj, GEJ ighis tre malforta. Detalojn mi shparu chi tie en komento, kvankam ili estas publikaj (legi la estrarraporton jam sufichas).

Lau ghisnunaj informoj, donitaj dum la sama jarchefkunveno, oni volas havi komunan organizan teamon de GEJ kaj PEJ. Mi mem avertis pri tio, atenti pri samkvanta divido de la fortoj kaj pri la grava enplekto de novaj aktivuloj. Chu tio efektive okazos au ne, chu la unua JES almenau portos ankorau la subtitolojn "IS" kaj "AS", tion mi mem ne povas influi.
Lu
Lu diras:
2009-01-12 13:07
"Nova IS" certe ne estos facila entrepreno. Sed necesas konstati, ke ne nur NR kreskis el IS, sed en NR ankaŭ kresketas (N)IS-partoprenantoj; ĝis nun ĉ. deko da sufiĉe aktivaj kaj lingve tre kapablaj junuloj. Aldoniĝos pro 15-jariĝo ĉiujare ĉ. tri simile spertaj junuloj; mi aktuale do ne vidas problemon pro troaĝiĝo de tiu junulara rondo, kiu kreiĝis kadre de la aktivecoj de EsperantoLand. (Ni retraktu tion post dek jaroj...)

Se GEJ nun ne ofertas ĉi-jarfine renkontiĝon por junuloj en Germanio, verŝajne nur malmultaj el tiuj junuloj transiros al JES en fora Pollando. Do EsperantoLand ofertos pli grandan junularan programon en Nova IS, ĉu en la sama domo kiel NR, ĉu en alia domo, se estos sufiĉe da interesitoj kaj organizantoj.

Laŭ mi estas bona evoluo, se al la junularaj aktivecoj de GEJ aldoniĝos junularaj aktivecoj de EsperantoLand. Ja ĝis nun en Esperantujo grandparte regas preskaŭ monopoleco de organizoj kaj ofertoj - en la plej multaj kampoj ĉ. 90 procentoj de la ofertoj estas kreataj de UEA kaj de ties suborganizoj. Tio iom similas al la iamaj orienteŭropaj landoj, kie ekzistis ĉiam nur unu junulara organizo. Kontraste ekzemple en Germanio ekzistas pluraj skoltaj junularaj organizoj, junularoj de eklezioj ktp.

Mi kredas, ke la merkata koncentriĝo en Esperantujo estas unu el la ĉefaj malfortecoj de nia lingva komunumo. Kaj la ĉefa kaŭzo de stagnado, tie, kie ĝi okazas. Sekve mi bonvenigas ĉiun eblecon krei pli da plureco (kaj do trankvile akceptas la decidon de PEJ kaj GEJ pri JES).
blahma
blahma diras:
2009-01-11 22:25
Dankon Lu, pro la respondo.

Pri ĉeĥoj estas tiel, ke ni ĉiujare sukcesas organizi grupeton de kelkaj (kutime du ĝis kvin) membroj kiuj pretas vojaĝi al novjara aranĝo. Tiam kompreneble pli oportunas vojaĝi komune, kaj ĉar tiam eblas havi pli amuzan kunvojaĝon kaj profiti rabatojn de grupa vojaĝo, kaj ĉar en la aranĝo mem ni formas iun grupon kiu povas subteni unu la alian, kaj ankaŭ la organizado estas pli facila kaj varbado pli klara. Male, se du homoj venu al unu aranĝo kaj du aliaj decidu por alia, ekestas pli da laboro, la alloganta grupa sento ("amikoj iras, ankaŭ mi iru kun ili") forfalas kaj ĝenerale estas malpli facile varbi al komencantoj ofertante elekton (laŭ miaj spertoj, kiam niaj membroj ricevas elekton, ili ne emas decidi kaj rezulte ofte tute ne reagas al la alvoko, dum se aperas konkreta alvoko, la reagoj venas pli amase - tio
estas sperto ekzemple pri aranĝado de dato de tutlanda kunveno).

Kaj pri amaskomunikilaj rilatoj vi per via atentigado ĵus sukcesis igi min strebi aparte bone atenti tiun flankon dum la IJK kiun ni kun germanoj kaj poloj ĉi-somere organizos. Ni ja jam havas respondeculojn speciale pri eskstermovadaj rilatoj, eĉ por ĉiu el la tri landoj apartan personon. Laŭ mia sento, mankoj en komunikado eksteren estas ofte kaŭzataj de la fakto ke la organiza teamo estas tiom okupita pri organizado de la aranĝo mem, ke jam ne plu sukcesas trovi la fortojn (aŭ emon) ankoraŭ peni por diskonigado de la aranĝo al la ekstera publiko. Ja la plej alta prioritato de tipa organizanto ĉiam estas organizi bonan aranĝon por la partoprenantoj, kaj nur sekve venas la amaskomunikila laboro. Rezulte, se estas tro malgranda teamo, ofte oni neglektas tiun kampon.
Lu
Lu diras:
2009-01-12 12:29
Kara Marek,

se por ĉeĥoj estis necese, ke reduktiĝu la oferto por povi pli facile elekti kaj kunmeti vojaĝgrupon - nu bone.

Pri varbado en la germana oni diras: "Wer nicht wirbt, der stirbt!" (Kiu ne varbas, tiu mortas.) Organizoj kutime ne mortas tuj, tio povas daŭri multajn jarojn. Gunnar atentigis pri la malfortiĝo de GEJ (mi ne trovis estraran raporton, sed la malaktualeco de la retpaĝoj, la stato de la gazeto "Kune", la (mal-)rapideco de prilaboro de informpetoj, la nombro de nur tri germanaj estraranoj ks. atestas pri lia praveco). Laŭ li necesis ĉefe alparoli novulojn - certe grava punkto.

Laŭ mi aldone necesas _amase_ alparoli la germanan publikon pri Esperanto, se oni volas havi iujn, kiujn oni povos poste plu alparoli pri kunlaboro. Amase nek signifas kelkajn centojn aŭ milojn da homoj ĉe informstando nek dekojn da miloj per varbfolio. Amase signifas centojn da miloj kaj prefere milionojn per artikoloj kaj kontribuoj en gazetoj, retgazetoj, radiaj kaj televidaj elsendoj. Ripete kaj ripete. Ĉar ni ne havas la rimedojn por pagi sufiĉe da anoncoj (aŭ eble tamen, sed ni neniam serioze provis), ni devas eluzi tiun preskaŭ senkostan manieron de informado pri ni kaj niaj aktivecoj. Se ni ne faras, ni neniel miru, ke niaj organizoj malfortiĝas direkte al longdaŭra morto.

Vi tute pravas pri la problemoj trovi tempon por komunikado. Kiam mi komencis amaskomunikilajn rilatojn, mi havis neniun alian taskon ol ĝuste tion. Bone funkciis; estas fako, pri kiu oni devas lerni iom. Mi kredas, ke "respondeculo pri ekstermovadaj rilatoj" havas multe tro vastan kampon. Oni tre facile perdiĝas en tia senlima kampo (kaj, ĉefe komence de agado, oni ne vere estas majstro pri bona divido de labortempo). Prefere oni reduktu al ĝuste amaskomunikiloj; neniun alian kampon aldone havu la koncernulo.

Necesas homo, kiu prefere entuziasmiĝas pri ĝuste tio, kiu ŝatas kalkuli ĉiun unuopan artikolon kiel personan venketon. Kaj estus bone, ke la aliaj (estraranoj aŭ prezidanto) iom rekonu lian aŭ ŝian kontribuon. (Ĉu per senkosta drinkado, unu virino aŭ ĉokoladopeceto por ĉiu artikolo, simple persona laŭdeto... - ne vere tre gravas. Mi mem ekzemple malfermis ŝaŭmvinon en amika rondo, kiam en la 29-a decembro mi konstatis, ke pri NR oni raportis en Meksiko kaj Argentino; sed kiel junulo mi ne jam kapablis premii min mem.) Finfine la homo metas la bazon por kresko kaj pluvivo de la organizo (kaj de Esperantujo).

Mi konscias, ke por la membroj kaj partoprenantoj la etoso de la renkontiĝo estas la esenca punkto (jen grava problemo, se oni kredas devi sekvi nur iliajn dezirojn). Sed iel oni devas rekoni ankaŭ tiun laboron, kies graveco ne estas tuj evidenta.
Jorge
Jorge diras:
2009-01-12 09:23
La Ĉefpontifiko de la E-Civito jam enciklikis pri IS kaj JES, apartigante la lumon de la mallumo kaj Bonon de Mavo:

http://esperantio.net/index.php?id=766
piter
piter diras:
2009-01-12 21:03
hmm, amuze - estas preskaŭ senjuĝa artikolo. kaj vi iĝis kef-frustritulo :-D
Sebastiano
Sebastiano diras:
2009-01-12 21:11
La HeKo-artikolo estas ech ne tiel malpozitiva. Ghi esprimas ech jenan simpation bondeziron:

>Ĉiukaze, multajn amikajn bondezirojn al la nova
>"vintra kongreso" ene de TEJO, kun la espero ke ĝi
>kapablos akiri propran, interesan fizionomion
Jorge
Jorge diras:
2009-01-12 23:32
Ke la delira Papo de la Civito enciklikas pri ĉio ajn, de IS ĝis Tibeto (tamen ne pri Gazao!), ne surprizas min. La anonima HeKo-artikolo nek pozitivas nek negativas, ĝi nur arogas al si la rajton paroli elkatedre miskomprenante i.a. miajn komentojn en Libera Folio (mi tutsimple indiferentas pri la decido koncerne ISon kaj JESon, des pli ke jam de jaregoj mi ne esperantumas jarfine).

Ankaŭ la sisteme lakea defendo de Silfer fare de Hartwig ne surprizas min. Hartwig pli kaj pli similas al interretaj troloj, tiuj solecaj stranguloj ne sukcesintaj altiri la atenton al si pro propraj meritoj. Kaj li nomas mian komenton "acida"! Sebastiano, kara, provu "civitaniĝi", eble iam ili nomos vin vickonsulo pri rilatoj kun Volapukio.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2009-01-13 18:04
Ho, tiam mi apartenus ech al du felandoj samtempe. Chu vi permesos, ke mi, trie, formu konsultajn rilatojn ankau al via lando Psikozio? ^^
RolfFantom
RolfFantom diras:
2009-01-12 21:25
Sal,

Dum pasintaj du ISoj, ni metis multajn homfortojn en varbadon. Ni ampleksigis kaj evoluis retpaĝon, kaj produktis diversajn varbilojn. La problemo estis ke ni ne havis homfortojn 'batali je du frontoj' - varbi al publiko KAJ varbi al niaj kutimaj partoprenantoj kiuj ŝoviĝis al la AS. La konkurenco mem malŝparis niajn homfortojn.

JES donos al tiuj talentoj la okazon ekvarbi al novuloj, anstataŭ devi batali pri ekzistuloj.

Se okazus 'Nova IS', mi timas ke la avantaĝoj de klareco pri junularo en Esperantio malaperus. Aldone, tiu nomo IS estas ankoraŭ forte rekonebla nomo kiu apartenas al GEJ. Kaŭzus gravan konfuzon inter ĝuste tiuj junaj Esperantistoj kiujn ni celas envolvigi se oni senrespondece ekuzus la nomon por tute alispeca evento kiu ne rilatas al la IS.

JES estas daŭrigo de la IS (kaj de la AS) simple sub alia nomo. La junaj germanoj havas sub_18, kaj aliajn similajn projektojn por ĉe-esti kiuj estas strategie planitaj por subteni partoprenon al la JES.

Ni ne celas monopolon, nur celas kunlaboron por ne malŝpari nian tempon, kaj ne forpeli novajn aktivulojn pro senespero pri utilo de sia tempo. Ni ricevis demokratian subtenon de nia membraro, kaj klaran subtenon de nia merkato.

Se vere oni volas starigi iun konkurencan eventon, post la sperto de IS AS konkurenco kiu forpelis multajn de vintraj renkontiĝoj, mi timas ke oni faras gravegan eraron. Ĉu la celo estas pligrandigi la profiton de la NR, aŭ pligrandigi esperantion, mi kredas ke ambaŭ malsukcesus. Tamen, oni estas libera elprovi kion ajn oni volas...
jxano
jxano diras:
2009-01-15 17:00
Saluton,

Io ĉagrenas min : nenie krom en la ĉi-tieaj komentoj, mi legis ke la onta JES estas nura unujara provo (kun eblo reveni al la antaǔa situacio de samtempaj IS kaj AS) sed -- almenaǔ en la Vikipedio -- la ŝanĝo al JES ŝajnas gravurita en marmoro.

Mi volis legi la artikolon kun traduko en radio al parizregiona aǔskultantaro. Mi ne povos fari tion : ŝajne Libera Folio plene misprezentis la aferon. Sed ĉu LF plene kulpas leginte nur la vikipedian paĝon ?
karulin
karulin diras:
2009-01-16 22:31
Nu jes, GEJ-estraro ricevis "demokratian subtenon" de la membraro, ĉar oni ne komunikis kaj lasis komuniki antaŭe. Mi forte esperas ke tiu renkontiĝo estu sukcesa kaj pravigu la nunajn promesojn, kaj mi plejverŝajne partoprenos, ĉar ne plu estos IS, sed mi forte dubegas pri la maniero ĝin komuniki al la membroj, kaj ankaŭ pri la rapidega decidemo mortigi pli ol 50jaraĝan tradician renkontiĝon. Tial mi voĉdonis kontraŭ ĝi kaj poste forlasis la estraron, ĉar tian fuŝon maldemokratian mi ne volis subteni. Kaj la nuna diskuto montras ke mi ne estis la sola kun iom pli da sento pri justeco ol estraranoj.
slavik
slavik diras:
2009-01-13 02:09
Mi bedaŭras pri la malaperinta intrigo de konkurado inter IS kaj AS. Kvankam mi neniam feliĉis partopreni iun el la du, mi ĉiam kun intereso sekvis prepariĝojn kaj planetis por mi vojaĝon: estis ĉiam tre tikle kaj emociige elekti inter du same tre interesaj eventoj. Eble parto de la allogeco perdiĝos tiel post la unuiĝo.

Eble, malantaŭ la kuniga decido estas io nefindirita: ekzemple, laciĝo aŭ ne plua preteco de la organizantoj en Germanio aŭ io tia.
Emmanuel
Emmanuel diras:
2009-01-13 14:16
Dum la ĉijara ISo oni starigis videokonferencon inter AS, IS kaj iu renkontiĝo novjara en Japanio, kies nomon mi ne memoras.
Per la ekrano mi vidis ulojn kiuj estis en AS, kaj kiujn mi konis de la antaŭa IS! Tio estis ege malagrabla sento ĉar sentiĝis divido forta.
Nun, kiel muzikisto ankaŭ gravas havi renkontiĝon kun multaj homoj, ĉar en la ĉijara IS estis malfacile trovi eĉ nur gitaron! La perdo de homoj de unu jaro ĝis la alia sentiĝis tre klare. Nu, mi ĝuegis la IS alie, la kara Rolf ne zorgu.
Do, jen la interesoj de mi kiel simpla partoprenanto: renkontiĝi kun plej multaj amikoj kiel eble por povi muzikumi plej ĝue.
Pro tio la anoncon de la kuniĝo de IS kaj AS mi spektis kun ege granda ĝojo.
LukiZ
LukiZ diras:
2009-01-14 02:04
Estraroj de Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj ĵus publikigis oficialan komunikon pri Junulara E-Semajno:
http://www.liberafolio.org/Members/LukiZ/jeskomuniko
Lu
Lu diras:
2009-07-11 10:46
Kiel videblis en la diskuto, kelkaj homoj bedaŭras, ke ĉi-jarfine ne okazos IS en Germanio. Sekve EsperantoLand decidis memstarigi la junularan programon de la Novjara Renkontiĝo: Ĉi-jarfine okazos la unua Novjara Internacia Semajno (NIS) en Saarbrücken, apud la franca landlimo. La informilo kaj aliĝilo por la 1-a NIS pretas en la reto ĉe http://esperantoland.org/nis ; kelkaj unuaj aliĝoj jam venis, vidu ĉe http://esperantoland.org/nis/partoprenantoj_nis1.php .

Se vi estas junulo inter 14 kaj 30 jaroj kaj ŝatos festi novjare en Germanio - ni sincere invitas vin! (Kaj se vi estas pli aĝa aŭ pli juna, eble konsideru partoprenon en la 8-a Novjara Renkontiĝo (NR), al kiu aliĝis jam 67 homoj.)