Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Simpatianto de Esperanto iĝis ministro

Simpatianto de Esperanto iĝis ministro

de Redakcio Laste modifita: 2006-06-04 23:37
La konata simpatianto de Esperanto kaj iama EU-komisionano Emma Bonino estis elektita ministro en la nova registaro de Italio, gvidata de Romano Prodi. En la nova registaro ŝi respondecas pri eŭropa politiko kaj internacia komerco. Pasintjare Emma Bonino kaj Marco Pannella direktis al la Eŭropa Komisiono tri skribajn demandojn pri lingva politiko kaj multlingveco en Eŭropo, plendis pri la kreskanta rolo de la angla kaj pledis por Esperanto. La lokon de Emma Bonino en la EU-parlamento transprenis alia konata subtenanto de Esperanto, Marco Cappato.

Ĝis sia elektiĝo kiel ministro Emma Bonino lastatempe aktivis kiel parlamentano kaj samtempe intense okupiĝis pri studoj de la arabaj lingvo kaj kulturo en Kairo. Ŝi estis unuafoje elektita al la itala parlamento en 1976 kaj al la Eŭropa parlamento en 1979. De 1994 ĝis 1999 ŝi estis Eŭropa komisionano kun respondeco pri konsumant-politiko kaj fiŝkaptado.

Komence de la 1990-aj jaroj ŝi estis unue prezidanto kaj poste sekretario de la Transnacia Radikala Partio. Kune kun sia parti-kamarado Marco Pannella ŝi multe laboris por civitanaj rajtoj ĉefe lige al la reguligo de divorco, abortigo,  la permesigo de drogoj kaj por seksaj kaj religiaj rajtoj. Ŝi ankaŭ multe laboris kontraŭ mortpuno kaj por la forigo de malsato en la mondo.

En intervjuo donita al la revuo Esperanto antaŭ dek jaroj ŝi donis klaran subtenon al Esperanto:

"…internacia uzo de etna lingvo implicas signifajn problemojn de lernado kaj, precipe, de kultura koloniado kaj politika malegaleco. /.../ Proponi Esperanton kiel lingvon internacian – aŭ prefere transnacian – estas malpli facila entrepreno ol oni povus imagi, sed la Radikala Partio – kies sekretario mi estis – kaj 'Esperanto' Radikala Asocio (ERA) agadas sur ĉi tiu kampo. Ni provas tion kio eblas, kontraŭ tio kio probablas. /.../ Mi konsideras min amiko de Esperanto ĉar mi estas – ne nur pro miaj ideoj – mondcivitano, kaj mi kredas ke mia tuta vivo pruvas tion."

En la fino de la intervjuo ŝi pli-malpli riproĉis al UEA ke ĝi ne sufiĉe kunlaboris kun la Radikala Partio:

"Kun kelkaj aliaj mi kundecidis ke ni invitu kaj gastigu praktike la tutan tiaman estraron de UEA, kiel referantojn al la kongreso de la Radikala Partio en 1992. /.../ Tiu estintus brila okazo por konstrui ponton inter esperantistoj kaj parlamentanoj /…/ UEA tamen ne decidis daŭrigi sur tiu vojo."

Grava malhelpo en la kunlaboro de UEA kun la partio de Bonino estis la neserioza agado de la "Esperanto Radikala Asocio" (ERA), gvidata de Giorgio Pagano.

- Mi kredas ke ERA ne estas taŭga partnero por io serioza. Bonino kaj Pannella jes, komentis Renato Corsetti en la retejo de la Nitobe-centro.

La lokon de de Emma Bonino en la EU-parlamento ricevis alia subtenanto de Esperanto, Marco Cappato.

Li anis en la EU-parlamento dum la antaŭa mandat-periodo, kaj en februaro 2004 li faris interpelacion interalie por demandi, "Ĉu Eu-komisiono intencas instigi la Membro-ŝtatojn - aŭ agi mem - por plenumi la alvokon de Ĝenerala Konferenco de Unesko  '.. enkonduki studprogramon pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siajn lernejojn kaj altlernejajn instituciojn'?

Ankaŭ pli frue li plurfoje klare esprimis sian subtenon al Esperanto.

arkivita en:
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2013-04-29 07:19
Gratuloj kaj mi deziras ke shi povas memori la okazon en 1921 kiu la komercistoj de francujo volis uzi esperanton por la komerco.

La New York Time raportis pri tiu.

http://mesg2012.blogspot.co[…]ould-use-esperanto-but.html
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-04-29 09:48
"Kune kun sia parti-kamarado Marco Pannella ŝi multe laboris por civitanaj rajtoj ĉefe lige al la reguligo de divorco, abortigo, la permesigo de drogoj kaj por seksaj kaj religiaj rajtoj."
Temoj, kiuj por klarvidaj homoj estas pli gravaj ol Esperanto kaj urĝe bezonata en Italo.
Redakcio
Redakcio diras:
2013-04-29 09:52
Atentu, ke tiu artikolo estas de la jaro 2006, kiam Emma Bonino pasintfoje iĝis ministro. Nun, en la nova registaro de Italio, ŝi estas ministro pri eksterlandaj aferoj.
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2013-04-29 10:18
Oni memoru, ke Harold Wilson estis Esperantisto, sed dum sia cxefministra periodo silentis pri Esperanto, ecx kvankam en iu periodo pli ol duono de la malsupra cxambro de la brita parlamento deklaris sin por Esperanto. Wilson estis devigita demisii en 1976 per fi-trukoj de la sekretaj servoj, versxajne pro malsubteno de la brit-usona imperiismo subtenata de grandaj financaj interesoj de la Civito. Oni estu komprenema kaj ne tro atendu grandiozajn aferojn de Emma Bonino; se sxi sukcesos de tempo al tempo enmeti kelkajn bonajn vortojn por Esperanto ni estu kontentaj.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-04-29 10:29
Ofta fenomeno cxe politikistoj.
Sed la minimuma deca ago estus sendi gratul-leteron al la nova ministrino, ekz. de UEA, EEU kaj aliaj, kiuj kunlaboris kun ŝi iutempe. Sed sen postuloj rilate Esperanto, mi petas.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-04-29 11:07
Bonvolu rimarki, ke UEA rifuzis favoran por Esperanto proponon faritan de EU-komisaro pri bugheto Janusz Lewandowski (legu en E-Vikipedio pri "Janusz Lewandowski"). Same UEA rifuzis la proponojn de du aliaj MEP: Jan Kozłowski kaj Joanna Skrzydlewska (ankau legu pri tio en iliaj paghoj en E-Vikipedio). La 17-an de oktobro 2012 en Pola Senato okazis E-konferenco, E-ekspozicio kaj tiutage ekfunkciis en Pola Parlamento (Senato + Sejmo) la Parlamenta Grupo Subtenanta Esperanton (chirkau 20 parlamentanoj). Prezidanto de PGSE estas senatano, prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt - pri iliaj iniciatoj favoraj por Esperanto legu en E-Vikipedio serchante: Edmund Wittbrodt. La nuna UEA-Estraro ankau pri tiuj iniciatoj ne interesighas - do devas esti grandaj shanghoj en la Estraro de UEA kaj en la CO !!! NI ESPERU ke tiaj okazos.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-04-30 12:06
Pli urghe por UEA devus esti sendi telegramon al la nova regho de Nederlando! Sed shajnas, ke ili preferas fari tion precipe kiam iu komunisto ie akiris la povon, kiel che Unesko kaj simile.
Osmo Buller
Osmo Buller diras:
2013-04-30 17:47
UEA kompreneble gratulos la novan reĝon de Nederlando, same kiel UEA ĉiam gratulas novan urbestron de Roterdamo (laste en 2009 s-ron Ahmed Aboutaleb). Krome, UEA jam bondeziris al la nova reĝa paro en sia Facebook-paĝo, kie ĉiu kun konto en Facebook povas aliĝi al la bondeziroj per sia ŝato. UEA gratulos ankaŭ s-inon Bonino pro ŝia antaŭe montrita simpatio al Esperanto. Tion decidis fari ankaŭ TEJO.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-04-30 17:57
Do, eble gratulu al la itala ministrino antau ol shia registaro demisios.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-05-01 09:19
Feliĉe reĝoj estas pli longdaŭraj. Mi ne sciis, ke Künzli estas monarkisto. Mi ne vidas la neceson leki la botojn de nobeluloj, kiuj indus esti en la rubujo de la historio, sed vidas min ja la flanko de Emma Bonino!
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-01 13:50
Temas pri nura formala rutina diplomatia ghentileco, eble iom pli, kiu ne devas manki en la lando de la sidejo de UEA kaj kiu eble povus havi pozitivan rezulton, se oni faras tion ghuste. Sed mi ankau povas kompreni la malshaton de komunistoj al monarkioj kaj ke UEA preferas akcepti medalon de la komunisma registaro de Vjetnamio ol sendi gratulan leteron al la nova regho de NL.

Estas vere, ke mi admiras la monarkiojn, pro pluraj kauzoj!
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-05-01 15:49
Ĉu ankaŭ la Nepalan princon Dipendra?
Osmo Buller
Osmo Buller diras:
2013-05-01 14:08
Andy, kiel vi povas skribi: "UEA preferas akcepti medalon de la komunisma registaro de Vjetnamio ol sendi gratulan leteron al la nova regho de NL." Ĉu tiel rapide vi forgesis mian respondon?
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-01 16:22
Nu, ghis nun mi ne povas vidi tian leteron sur la chefa pagho de UEA en formo de Oficiala Komuniko. La nova regho surtronighis hierau. Hodiau estas la unua de majo kaj morgau jam neniu plu parolos pri tio (krom la gazetoj kiuj hodiau ne aperis). Se en diplomatio oni malfruas en la protokolo, tio estas konsiderata kiel malafablajho, chu ne.

Por propagandi Esperanton, Dano Larsen poste eble povos skribi al la reghino de Danlando, ke UEA gratulis al la nova regho de Nederlando.

PS Che la nepala regho mi admiras chefe lian edzinon, kiu estas belega virino.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-05-02 23:14
Andreas Kuenzli pravas skribante al Osmo Buller: <<Se en diplomatio oni malfruas en la protokolo, tio estas konsiderata kiel malafablajho, chu ne.>> Pola Asocio Europo-Demokratio-Esperanto (EDE-PL) anstatau en Libera Folio disputi jam sendis tian gratul-leteron al Emma Bonino la Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de Italio:
" Al Ministro Emma Bonino - La notizia della Sua nomina a Ministro degli Esteri del Governo Italiano è per noi grande gioia - Ci congratuliamo con Lei di tutto cuore per il prestigioso incarico - Ci auguriamo che la Sua autorità sarà di aiuto al bellissimo ideale della fratellanza internazionale a che Lei costantemente
sosterrà l'Esperanto - In nome del Direttivo della Associazione Polacca di Europa-Democrazia-Esperanto - Jerzy Antoni Walaszek " (ni sendis la gratulojn en la itala kaj aldone ankau en Esperanto).
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-03 07:39
Nu, intertempe la koncerna letero, en kiu oni trovis ne maltaugajn vortojn por la gereghoj, estas publikigita. La elektita momento sendube ankau nun taugas. Tamen, la teksto estas iom komentinda (sekvos).

Okazis do, ke pere de reghino Maxima kaj papo Francisko, Argentino, precipe Bonaero, de kie ambau devenas, subite ricevis pli da atento en la mondo kaj ludas pli grandan rolon en la konscio de UEA, kiu venontjare okazigos sian kongreson en tiu lando, kiu ghis nun estis iom neglektita de la Eo-movado. Se UEA kapablas tauge eluzi tiun specialan situacion (pri kio mi tamen dubas), oni eble ech povus atingi iun interesan, nekutiman kaj utilan rezulton.