Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Komentario / Nur unu penson for

Nur unu penson for

de Redakcio Laste modifita: 2005-03-23 11:17
Multaj homoj kolektas magiajn momentojn kaj ofte donas al ili specialan signifon. Multaj ankaŭ serĉadas tiujn perfektajn bildojn aŭ scenojn kiuj ŝajnas kapti ion esencan en la propra historio aŭ kompreno pri la mondo, skribas Maria Sandelin, kiu ankaŭ rakontas kiel ŝi, dum preparlaboro por radia programero pri la geedzoj Tolstoj, en la sudsvedia vilaĝeto Sireköpinge renkontis – Lev Tolstoj.
La vivo ja estas laboro, diras mia kolego, kiam ni jam la milan fojon atendas la trajnon kune. Kaj mi unue ekpensas, kiel oni facile faras en tia kazo, pri Luther. La katekismo de Martin Luther nuntempe ne estas inter la plej popularaj libroj  ĉe ni, sed ĉiuj konas la kliŝojn pri lia instruo, kaj oni volonte klarigas specifajn trajtojn en nia kulturo kiel esprimojn de luteranismo, ekzemple troigitan laboremon. Estu kiel ajn, sed mi ŝatas la metaforon kiun mi foje aŭdis en enterigo : ”Lia longa labortago finiĝis”. Mi ŝatas la ideon ke la plej grava en la vivo estas tio kion oni faras por aliaj, ne sole en la signifo monlaboro, sed kiel tiu strebado kies direkto estas eksteren – for de la propra umbiliko.

Sed kiel cetere do – kiel pri tiuj momentoj de magio, kiuj devas de tempo al tempo aperi en la vivo eĉ de la plej profunde luteranisma – eĉ se ne religia – homo? Kiel en la unua printempa tago, kiam oni rimarkas ke la suno fakte varmigas la vizaĝon, kaj oni ekmemoras ke  la vivo  konsistas ne sole el tiuj vintraj matenoj en neĝoŝtormo aŭ atendado de trajno en pluvo kiam oni forgesis la pluvombrelon.

Kelkaj momentoj estas speciale magiaj. Multaj kolektas tiajn  momentojn kaj ofte donas al ili specialan signifon: ”Ĉu ne estis la celo ke mi maltrafu tiun trajnon kaj tial renkontu vin?” Alternative oni trafas la trajnon, kaj tial la vivo ekiras en alia direkto. Al multaj la ideo ke ĉio estus simple hazardo aŭ cinika ludo de la naturo aŭ Dio estas tro malfacila, kaj ni zorge elektas la momentojn kiujn ni igas  esencaj partoj de la rakontoj pri niaj propraj vivoj.

Multaj el ni ankaŭ serĉadas tiujn perfektajn bildojn aŭ  scenojn kiuj kaptas ion tre esencan en la propra historio aŭ kompreno pri la mondo: ”Lia granda talento por muziko montriĝis jam frue – li sciis kanti antaŭ ol paroli kaj dancis antaŭ ol li marŝis.” Aŭ kiel la mondfama aŭtorino de infanlibroj, kiu priskribis sian infanaĝon helpe de sofo. La patrino venis el burĝa medio kaj kunportis en la hejmon belan kaj kostan sofon, tute ne konvenan al la pli bohema patro. La patro tamen povis akcepti la sofon post kiam li rajtis iom detrui ĝin per cigaredo: ”Tia do, kiel tiu sofo kun truoj de cigaredo, estis la medio en kiu mi formiĝis, tiel la kvazaŭ malaj fonoj de la gepatroj rompiĝis unu kontraŭ la alia kaj miksiĝis.”

Amikino rakontas ke ŝia lasta amhistorio finiĝis sur parkbenko. ”Post tiu filmo, kiu tiel kaptis min, ni sidis sur parkbenko kaj ne povis komuniki, ĉar li simple ne estis tuŝita, li komprenis nenion”,  ŝi diras. Kaj rigardante en la imago la scenon kiun ŝi prezentas al mi – tiuj du sur la benko kun abismo inter si - mi liveras la konfirmon kiun ŝi deziras: ”Jes, tiel devis kompreneble finiĝi, ĉar vi estis simple tro malsimilaj”.

Antaŭ kelkaj jaroj
mi faris radian babilaĵon. Kiel unu eron mi elektis rakonti pri la geedzeco inter la rusa aŭtoro Lev Tolstoj kaj lia edzino Sonja (Sofja), inspirita ĉefe de unu biografio pri Sonja kiun mi estis ĵus leginta. (Edwards, Anne. Sonya: the life of Countess Tolstoy, London, 1981) El la lego restis en mia kapo tre klara unu sceno, kiu ŝajnis kapti ion esencan ne nur pri la rilato inter Sonja kaj Lev, sed ankaŭ pri la historia momento en kiu ĝi frostiĝis:

Estas somera tago en la komenco de la dudeka jarcento, en la ĝardeno de la bieno Jasnaja Poljana en la interno de Rusio. Multaj homoj, inter ili  disciploj de Lev Tolstoj, ĉefe en blankaj vestaĵoj kaj kun seriozaj mienoj, sidas ĉirkaŭ tablo kaj trinkas teon. La malamo inter la geedzoj estas jam same pasia kiel iam la amo, kaj la aŭtoro atingis la fazon kiam li pentis la verkon Anna Karenina kaj verkis la moralisman Kreutzersonato-n. Kiel spektanto unu jarcenton poste oni scias ke baldaŭ eksplodos ne nur la geedzeco, sed ankaŭ la historio. Post kelkaj jaroj ĉio estos detruita, disigita, morta.

Cent jarojn post la tetrinkado en la ĝardeno de Jasnaja Poljana mi do estas preparanta programeron pri la geedzoj Tolstoj kaj mi kvazaŭ vivas kun ili – konas ĉiun paŝon en ilia vivo kaj naskiĝ- kaj mortjarojn de la familianoj. Dum ĉi tiu periodo mi hazarde trovas min en grupo kun kiu mi iras spekti vidindaĵojn en la okcidenta parto de nia provinco, la plej suda de Svedio. En la malgranda, dormanta vilaĝo Sireköpinge estas interesa mezepoka preĝejo en kiu oni nun komencis malkovri la pentraĵojn de la katolika tempo, iam kaŝitajn laŭ luteranisma kutimo. Krome estas io interesa en la tombejo, jes vidu, kaj subite mi staras antaŭ tombo kun ortodoksa kruco, la tombo de Lev Tolstoj, filo de Sonja kaj Lev, naskita en Jasnaja Poljana en 1869, mortis en 1945 en ĉi tiu malgranda, de Dio kaj la homoj forgesita sudsveda vilaĝo kun hazarde tre interesa mezepoka preĝejo.

Neniu en la grupo sciis pri mia radiprogramo, sed mi sciis, ke ĉi tiun momenton mi poste nomos magia. La historio povas esti mirinde proksime – nur unu paŝo po jarcento, nur unu penso de Jasnaja Poljana al Sireköpinge.

Maria Sandelin

arkivita en:
isopekka
isopekka diras:
2005-03-24 12:56
Dankon, Maria! Bonega artikolo. Hazarde mi nun estas leganta la libron de Victor Lebrun:Lev Tolstoj, kaj samtempe mi trovis vian artikolon pri la sama temo...Eble aktiva persono renkontas pli la hazardajxojn ol la aliaj personoj...