Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Komentario / Ĉu serioze aŭ anekdote?

Ĉu serioze aŭ anekdote?

de Redakcio Laste modifita: 2005-03-10 13:02
Lige al la internacia tago de la virinoj la okan de marto, nia aŭtoro Maria Sandelin rakontas kiel ŝi timigis ne-esperantistan amikinon per rakontoj pri la sinteno al virinoj en Esperantujo. Ŝi ankaŭ prezentas kelkajn siatempe seriozajn svedajn gazet-eltondaĵojn, kiuj kun la paso de la tempo transformiĝis al ŝercoj. "Ĉu en Esperantujo entute ekzistas komunaj anekdotoj – iuj subkomprenataj valoroj kiuj ŝanĝiĝas kun la tempo?" ŝi demandas.
Mi aŭdis pri viro kiu ne sciis uzi polvosuĉilon. Ne temis pri tio ke li ne posedus polvosuĉilon, sed li simple opiniis ke estus sub lia digno uzi tian aparaton. Kaj li ja havis edzinon - malpli dignan. Mi ankaŭ aŭdis - kaj tio estas pli malbona – pri viro kiu neniam ŝanĝis vindaĵon al infano, kvankam li havis plurajn infanojn. Krome mi aŭdis pri virino, kiu ne lasis sian edzon ŝanĝi vindaĵojn al la infanoj, ĉar tio laŭ ŝi igus lin malpli vireca. Mi ja ne konas ĉi tiujn homojn, nur aŭdis pri ili, sed mi certas ke la rakontoj estas veraj.

Veraj estas ankaŭ kelkaj rakontoj kiujn unu mia ĵurnalista amiko transsendis al mi por amuzi min. Temas pri svedaj gazeteltondaĵoj  - siatempe ne amuzaj, sed seriozaj – kiuj kun la paso de la tempo transformiĝis al anekdotoj. La historia konteksto de la du unuaj indikas ke temas pri la 70-aj jaroj, la lasta estas eble jardekon pli frua.

Ĵurnalisto demandas al mezaĝa viro sen ĉapo:
-Robotoj ekzistas jam de longe, ĉu vi povus imagi havi tian hejme?
Respondo:  -Mi havas edzinon hejme kiu purigas kaj kuiras.

Ĵurnalisto demandas al pli aĝa viro kun ĉapo rilate la ĉilian diktaturon:
- Ĉu vi evitas aĉeti fruktojn el Ĉilio?
Respondo: Mi estas edzo de multaj jaroj (subkomprenite: li ne aĉetumas fruktojn).

La tria eltondaĵo estas letero de leganto. La vira aŭtoro vizitis restoracion, kie li vidis multajn solajn virinojn (alivorte: ili estis tie kun aliaj virinoj, ne kun viroj), kiuj tie manĝis, drinkis, fumis kaj krome surhavis mallongajn jupojn. La demando de la verkinto estas: ”Ĉu tiuj virinoj ne havas familiojn kaj hejmojn por prizorgi? Kaj kien la socio vere estas survoje kiam la virinoj kondutas tiel?”

Kion la viro mem faris en la restoracio kaj kian vestaĵon li surhavis la historio ne rakontas.

Nu jen. Iun vesperon
mi sidas kun neesperantista amikino en restoracio kaj ni ne fumas. Mi rakontas al ŝi pri mia sperto de la pasinta jaro de reta Esperantujo kaj dum la rakonto mi tute fajfas pri la fina venko. Tamen mi diras al ŝi nenion pri cetere reakciaj ideoj – nenion pri gejofoboj, defendantoj de pederastio aŭ amindumoj kun nedemokratiaj reĝimoj. Mi parolas  nur pri la rigardo al virinoj kaj sinteno al feminismaj ideoj. Mi substrekas ke kompreneble ekzistas multaj brilaj esceptoj -  viroj, foje en la alia flanko de la terglobo - kiuj enmetas Esperanton en tian kontekston en kiu ankaŭ strebo al egaleco inter viroj kaj virinoj estas memklaraĵo, sed mi ja ne povas ne diri…

ke iuj  opinias memklare ke tiu kiu protestas kontraŭ objektigo de virinoj vere mem revas esti tia objekto.  Aŭ kio pri tio ke en Esperantujo estas pli provoke mencii ke ĉiuj novelektitoj en iu komitato aŭ akademio estas viroj, ol estas la fakto mem. ”Seksisma” diris iu pri la titolo(!) Sep viroj el kvar kontinentoj. Ĉu ne mirinde?

Kaj mi ja ne povas kaŝi al mia amikino la miskalkulon de Komitatano Z, laŭ kiu tri viroj el sep en estraro signifis ke preskaŭ mankas viroj. ”Kiel eblas esti tiel blinda?” ŝi demandas. Komitatano Z en la Ondo de Esperanto  ja cetere opiniis ke lastatempe la esperantan diskuton trafis feminisma ondo. Nu – tiukaze la feminisma debato en mia lando – Svedio – verŝajne estas cunamo.

Mi ankaŭ  klopodas traduki al mia amikino tiun perlon de esperanta formularto kiu atingis min lastatempe – tion pri ”feministoj kaj ties pervertitaj sekssklavoj”, por kiuj, laŭ la skribinto, ne estas loko en Esperantujo. ”Nekredeble”, diras mia amikino, ”ĉu tiaj estas la esperantistoj? ”Jes”, mi diras, ”ĝuste tiaj ili estas”.

Mi preskaŭ neniam opinias
ke mi havas kialon fieri pro la nura fakto ke mi estas svedo, sed pro unu afero mi tute senmakule kaj grande fieras, kaj se necesus nur unu aferon eksporti al la cetera mondo, do estu tio: la junaj patroj kiuj per lerta manturno ŝanĝas bebvindaĵojn en la parkoj somere tiel ke (iuj) eksterlandaj turistoj miras kaj gapas. Tamen - ankaŭ viroj de pli fruaj generacioj ŝanĝadis vindaĵojn. La nova afero ĉe ni estas ke la koncepto ”feminismo” perdis grandan parton de sia ŝargiteco – multegaj, precipe en gvidaj pozicioj, nun nomas sin feministoj – inkluzive de partiestroj kaj episkopoj, same kiel ili nomas sin demokratoj aŭ antirasistoj kaj en varia grado ankaŭ agas kiel tiaj.

Nu jen, radikaleco estas fenomeno tre relativa kaj mi volonte konfesas ke la sveda debato foje igas min laca, pro tute aliaj kialoj ol la esperanta. Min lacigas la tendenco ke virinoj devas transpreni ĉiujn malbonajn flankojn de la maskla kulturo, same kiel mi iĝas  laca kiam iuj (virinoj) en ĉiu kazo ekbatas la plej grandan tamburon, kvazaŭ tio ĉiam necesus.  

De tempo al tempo aperas en la esperanta gazetaro ŝercoj kiuj tute ne amuzas min. Ili similas al la ŝercoj kiujn mi prezentis komence de ĉi tiu komentario, sed la diferenco estas ke ili ne celas ŝerci pri si mem. Humuro eliras de tio ke ekzistas komunaj, neelparolitaj veroj kaj valoroj, kaj kiam tiuj veroj estas ekzemple ke blondaj virinoj estas stultaj, edzinoj tedaj, kaj se viro entute havu edzinon do prefere du, do mi ne ridas. En miaj okuloj tiaj ŝercoj tuj transformiĝas al rakontoj pri tiu kiu tiel senreflekte publikigis la ŝercojn.

Sed kion pri ĉi tiuj ŝercoj
kiujn mi plukis  el neesperantaj fontoj:

Kial viroj ŝatas ŝercojn pri blondulinoj?
-Ĉar ili komprenas ilin.

Kion diras viro kiu sidas en akvo ĝis la talio?
-Ĉi tio superas mian komprenon.

Se eblas sendi unu viron al la luno, do kial ne sendi ĉiujn?

Ĉu plumpe? Jes, sed la funkcio de ĉi tiuj ŝercoj estas – male ol similaj ŝercoj pri virinoj –  protesto.  

Ĉu en Esperantujo entute ekzistas  komunaj anekdotoj – iuj subkomprenataj valoroj kiuj ŝanĝiĝas kun la tempo? Mi ne vere kredas tion, sed por ĉiu okazo mi ŝparos kelkajn humuraĵojn por la estonteco, kaj intertempe mi rakontas ilin al tiuj kiuj komprenas.

Maria Sandelin
arkivita en:
sudastelaro
sudastelaro diras:
2005-03-08 13:34
Mi kutime sxatas la stilon de la auxtorino, sed denove sxi falas en legxeraniman gxeneraligon - "Cxu tiaj estas la esperantistoj?" oni pridemandis sxin, kaj en tiu (naiva) demando mi ne vidas pli gravan problemon. Vere kulpas la respondo: ”gxuste tiaj ili estas”. LA esperantistoj?! Ecx ne la estraro plus la komitato plus la membraro de UEA plus la tuta Akademio estas "LA esperantistoj".

Mia lando Brazilo ne estas modelo pri konduto rilate al virinaj rajtoj, sed oni multe evoluis. Patroj promenantaj kun bebosakoj kaj sxangxantaj vindajxojn estas tute ordinara afero ankau en niaj urboj. Mia 85-jara avino tute ne skandaligxas, ke mi sxangxas vindajxojn de mia filo. Kompreneble en ies mensoj (viraj KAJ virinaj), cxe pli agxaj homoj kaj pli kamparaj lokoj, la mala inklino plu regas. Sed mi ne diros al vi, ke LA brazilanoj estas tiaj aux jenaj.
msandelin
msandelin diras:
2005-03-08 18:41
Kara vi, jen konkreta ekzemplo pri mia tezo pri la malfacileco ŝerci internacie:

sudastelaro skribis:
Vere kulpas la respondo: ”ĝuste tiaj ili estas”. LA esperantistoj?!

mi:
Tio estis dirita ŝerce - do kaj la demando kaj la respondo.

Maria Sandelin
manolo
manolo diras:
2005-03-09 19:54
Nu, la plej facila fonto de anekdota komuna kulturo estas vortludoj. Mi emas rakonti jenan, rilatan al sensanga seksbatalo, pri kiu Maria provizis abundajn nacilingvajn ekzemplojn:

"Kial virinoj estas malpli inteligentaj ol viroj. Ĉar ili havas mens-truon!"

Do, eble amiko de Maria kontentos pri e-kulturo per tiu ŝercanekdoto ;-)

(Parenteze: Maria Sandelin, vi vipadas uzon de seksaj allogiloj kiel propagandiloj de gazetoj. Ĉu vi ne pensas vian foton tia? Ĝi montras iom tro da nuda haŭto! )
msandelin
msandelin diras:
2005-03-09 23:47
Manolo skribis:
Parenteze: Maria Sandelin, vi vipadas uzon de seksaj allogiloj kiel propagandiloj de gazetoj. Ĉu vi ne pensas vian foton tia?

Mi:
Kiel mi klopodis jam kelkfoje en diversaj lokoj klarigi: ne gravas la kvanto de ŝtofo, sed la diferenco inter subjekto kaj objekto. Mi estas en la konteksto, kaj cetere ĉiam en miaj propraj okuloj, subjekto.

Maria Sandelin