Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Komentario / Sebastian Hartwig: "Frank perfidas Esperanton"

Sebastian Hartwig: "Frank perfidas Esperanton"

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2005-01-04 01:30
Nia aŭtoro Sebastian Hartwig ekemis kabei leginte pri tio, kiel la Esperantisto de la Jaro interrilatis kun kelnerino en Pollando. "La provoj intime kunligi Esperanton kaj Eŭropon kontraŭ la resto de la mondo estas perfido je Esperanto. La esperantistoj atentu, ke ili ne deflankiĝu pro moda iluzio de sia universala, tutmonda vojo", opinias nia aŭtoro. Ĉe la Esperantisto de la Jaro 2004, Helmar Frank, li krome trovas "sloganojn, kiuj preskaŭ laŭvorte similas al tiuj de ekstremdekstraj partioj kaj organizoj en Germanio".

La lobiado por Esperanto ĉe EU-instancoj estas pure praktika agado. Ĝi havas la intencon disvastigi nian tutmondan lingvon Esperanto. Atentinda estas tial, se el tiuj konsideroj elformiĝas ia ideologio, kiu provas iel identigi, identecigi Eŭropan Union aŭ Eŭropon kaj Esperanton. Tio montriĝas ekz-e ĉe Zlatko Tišljar, kiu publikigis verkon "Eŭropa ideologio". Ĝi aperis broŝurforme kaj ankaŭ grandparte en Sennacieca Revuo(!).

En tiu eseo Tišljar elformas koncepton de Esperanto kiel "identeclingvo" por Eŭropo:

Kaj kompreneble tiu fiero esti eŭropano, tiu amo al Eŭropo, devas esti signita per komuna eŭropa lingvo, neŭtrala rilate la eŭropajn naciojn kaj alia ol la usona, kiel ĉefa simbolo de eŭropismo. Lingve Eŭropa Unio en sia integriga proceso ne rajtas sekvi iujn perfortajn vojojn. Ĝi bezonas interkonsentitan neŭtralan lingvan solvon, identecan lingvon, kiu metas ĉiujn naciajn lingvojn en egalan pozicion: kaj la anglan kaj la slovenan, kaj la baskan kaj la irlandan, kaj la bretonan kaj la frisan senkonsidere pri la grandeco. Eŭropa neŭtrala normlingvo devus fariĝi ligilo inter ĉiuj eŭropaj normaj naciaj lingvoj. Kompreneble, eŭropa normlingvo ne estus nur identigilo, sed ankaŭ la ĉefa eŭropa komunikilo. (p. 38-39)

Plie li diras: "Eŭropa Unio bezonas movadon, kiu batalos por eŭropa konscio, por eŭropa identeco kiel primara identeco, ŝtata civitana identeco, identeco de tiu nova eŭropa ideologio pri civitaneco kun homa vizaĝo!" (p. 54) Estas klare, ke, se Esperanto fariĝos signo de Eŭropa identeco, ĝi fariĝos neakceptebla por ne-eŭropanoj, kiuj ne volas akcepti por si eŭropan identecon pro la samaj kialoj, pro kiuj Tiŝljar rifuzas "la usonan". Krome la ideo, atingi samrajtecon inter tiel diversgrandaj lingvoj kiel la angla kaj la frisa per tio, ke oni submetas ilin al eĉ pli potenca super-lingvo, Esperanto, estas groteska.

Ĉe Tiŝljar la koncepto de tiu EU-Eŭropo estas tamen sufiĉe vastlima. En la imago de Tiŝljar tiu "Eŭropo" estas ankaŭ komunumo de demokratismaj, liberecaj valoroj, kaj li ja povas imagi, ke ĉiam pli kaj pli da landoj aliĝas al tiu komunumo, kiu tiel etendiĝas trans la geografiajn limojn de Eŭropo: "EU ne malebligu aliĝon al iu ajn najbara lando, kiu volas aliĝi, eĉ ne al tiuj, kiuj ne plu estas formale en Eŭropo! Kiam la landlimoj de EU transiros Ukrainion, ĝi ne konstruu "berlinan" muron, sed same malferme iom post iom akceptu Kazaĥstanon, Rusion, Turkion... Kaj kiam venos la tempo al pure aziaj landoj, ĝi ŝanĝu sian nomon al Eŭrop-azia Unio. Mi ege dezirus, ke EU estu ĝermo de unuiĝo de la tuta homaro kaj mi ĝoje kontribuas al tiu celo."

Mi ĉi tie ne volas diskuti pri tio, kiel verŝajne estas, ke iam Vjetnamio aŭ Hindio aliĝos al tia "Eŭropa" komunumo. Sed ĉiuokaze mi ne kredas, ke por ligi Esperanton al valoroj kiel demokratismo libereco, ni bezonas ligi Esperanton al EU aŭ al "Eŭropo". La homaj rajtoj estas deklaritaj universalaj (kiel ajn problemeca tio eble estas en specifaj okazoj).

La ideo de Esperanto kiel identeclingvo por Eŭropo tamen ekzistas ankaŭ ĉe kelkaj aliaj pensuloj en la Esperanto-movado. Ĉe ili la ideo iom, sed en signifaj partoj, ŝanĝiĝis. Bona ekzemplo pri la elformiĝo de eŭropŝovinisma ideologio (kiu en sia kerno estas eĉ germanoŝovinisma) estas dupaĝa artikoleto de prof. d-ro Helmar Frank, unu el la aktivuloj malantaŭ AIS, kaj ĵus elektita "Esperantisto de la jaro". En kajero 4 2004 de sia gazeto Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft ("Bazaj studoj el kibernetiko kaj humansciencoj", grkg), kiu estas disvastigata de la "Akademia Libroservo", li publikigis tiun artikoleton sub la titolo "Die Sprachverführung des europischen Denkens durch den Begriff Englisch".

La traduko estus "La lingva delogo de la eŭrop(i?)a pensado per la nocio angla". Sed tiu traduko ne estas tute fidela. Frank uzas la vorton "europisch", kiu estas neologismo de li anstataŭ "europäisch". Kial li evitas "europäisch" (= eŭropa) aŭ "EU-europäisch" (= EU-eŭropa) kaj preferas neologismon "europisch"? En sia artikolo "Die Utopie Europa" (en "La senlingveco de Eŭropo - Pro la blinda makulo de la "European Studies" kaj ĝia eŭrologia korekto", Munkeno 2002) Frank enkondukas modelon de estonta unuigita Eŭropo, kiun li nomas "Eŭropio", kiu laŭ li estas egala nek al la nura geografia kontinento Eŭropo, nek al la Eŭropa Unio.

Lia artikolo laŭ li traktas "politike danĝeran ekzemplon de tiu delogo de la pensado per la lingvo". "Temas pri la demando: Kiun nocion signifas la vorto angla?"

En la sekvo Frank distras nin per rakonto, kiel li - germano el urbeto en la pleja okcidento de Germanio - feriis en Pollando. Frank ne parolas la polan. Anstataŭe ĉe la recepcio de lia hotelo oni demandis lin "Do you speak English?". Reage nia heroo respondis en la germana. Ĉar tion oni ne komprenis, li respondis en Esperanto. Ankaŭ tion oni ne komprenis, kio tre agacis nian profesoron, ĉar ĉe Esperanto temas ja pri "lingvo devenanta el Varsovio!" Kaj tamen tiuj poloj ne komprenas ĝin! Ne estas tiel, ke prof. d-ro Helmar Frank ne scipovus paroli la anglan, sed li kiel bona germana turisto ŝatas nepre kvereli kun la stultaj poloj, kiuj ne regas la germanan kaj eĉ ne Esperanton.

Poste prof. d-ro Helmar Frank rakontas al ni scenon, kiel li sidas en la hotela restoracio kaj mendas manĝon. La kelnerino petis lin: "Could you speak English, please?" Strange, nia profesoro d-ro ĉi-foje estis pli cedema (eble la rideto de la kelnerino iom moligis al li la koron), ĉiuokaze li nun reagis (ja respondo tio ne estis) en la angla: "You mean US-American?" Ĝentile la kelnerino jesis, kio donis al nia profesoro doktoro bonan pretekston por protesti: "But I am European!" Estas rimarkeble, ke la kelnerino tamen restis ĝentila, eĉ provis trankviligi nian profesoron doktoron per la rimarkigo, ke la anglan oni parolas ne nur en Usono, sed ankaŭ en Britujo, ke ĝi do estas ankaŭ eŭropa lingvo. (Estas plie rimarkeble, ke polaj kelnerinoj tiel bone parolas la anglan, ke ŝi eĉ argumentas lingvopolitike kun nia profesoro doktoro.)

Ĉiuokaze la kelnerino, kiu ĝentile atendis la mendon, devis anstataŭ mendo nun aŭdi riproĉon el la buŝo de nia profesoro doktoro: Kial ŝi ne atendas mendon en la franca aŭ la itala, ambaŭ ja estas ne malpli disvastigitaj en Eŭropo. Aŭ pli bone en la "najbara" al la pola lingvo kaj la eŭropa "centra kaj plejmulta lingvo germana, kiu superas ĉiujn tiujn tri je po 50 procentoj."

La sekvan tagon la hotela restoracio ŝajne volis eviti denovan disputon kaj sendis kelneron, kiu "sufiĉe" scipovis la "centran lingvon kaj tiun de la relativa plimulto en Eŭropo" (la germanan) kaj tiel "restarigis la aprezon al la domo" ĉe nia profesoro doktoro.

Ja, domaĝe por tiu pola kelnerineto, ke ŝi parolas ja la anglan kaj la polan, sed ne la germanan, la "centran kaj plejmultan lingvon", kiu superas la francan, italan kaj polan, kaj kiu - kia hazardo - estas la denaska lingvo de nia profesoro doktoro.

Nu, ni povus mire skueti la kapon pri germanaj profesoroj, kiuj ŝatas vojaĝi al Pollando por ĉikani malbone pagatajn hotelajn dungitinojn, kaj plu okupi nin pri pli gravaj aferoj, se ne - ja, se ne tiu profesoro doktoro ligus strangajn ideologiajn konsiderojn al tiu afero kaj estus influhava persono en Esperantujo.

Dum Tišljar ankoraŭ diris, ke li deziras tutmondiĝon de Eŭropo, ĉe Frank mankas ĉiuj spuroj de tia ambiciemo, li klare restas en la limoj de Eŭropo. En "Die Utopie Eŭropa" li diras: "Se la (ankoraŭ) ne ekzistanta Eŭropio estu kreata laŭ plejparte libere difinita ideala bildo tiel, ke la ĝisnuna Eŭropa Unio estu entenata en ĝi, tiam oni devas pripensi la plej ekstreman, ankoraŭ dezirindan kaj ankoraŭ ne utopian amplekson. /.../ Ŝajnas en longa daŭro realisma federacio de la Atlantiko ĝis la limo de Rusio kaj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, de Islando ĝis Israelo kaj de la Norda maro ĝis al la araba mondo (al kiu ne apartenas la laikisma Turkio)." (La senlingveco ..., p. 247)

Kaj Frank ankaŭ rekonis klare la kontraŭulon de Eŭropo: Usono, kiu per sia kulturo kaj speciale per sia lingvo sklavigas Eŭropon. En la antaŭparolo al esearo "La senlingveco de Eŭropo", la du eldonintoj, Frank kaj Piotrowski, skribas: "Eŭropo bezonas la studon de Eŭropo - kaj Eŭropo estas pli ol la nura efiksistemo de la Eŭropa Unio. Sur la unua plano temas pri tio, konservi, plivastigi kaj pluevoluigi la Eŭropan Union. Por tio necesas konceptado, pli ekzakte: kriterio por tio, kio estas inda je konservo, akcepto kaj ŝanĝo. Tio inkluzivas la konsciigon pri la dezirata distancigo kontraŭ aliaj regionoj de la tero, kontraŭ kiuj cetere decas nek orgojlo nek servileco (nek la internaciigo de usona gvidkulturo per la posteulo de la American way of life)." (p. 8) Nia profesoro d-ro jam nun kontraŭbatalas tiun malamikon sur ĉiuj niveloj, ekzemple disputante kun pola servistino, kiu ne jam sciis, ke la usonano estas ŝia malamiko, sed ankaŭ sur lingva nivelo, kiam li en la germana ekzemple rifuzas uzi vortojn al ĉiuj konatajn kiel "team". Anstataŭe li skribas "Tihm" kaj devas klarigi tiun vorton en aparta piednoto.

Mi ne scias, ĉu prof. d-ro Frank konscias pri tio, sed lia argumentado strange similas al tiu de certaj aliaj germanoj. Certe ne estas hazardo, ke en lia artikolo "Identecoj nacia kaj eŭropia kiel lingvopolitika celo" (La senlingveco ..., p. 252-281) oni trovas sloganojn, kiuj preskaŭ laŭvorte similas al tiuj de ekstremdekstraj partioj kaj organizoj en Germanio.

Se Frank sloganas "Kulturprotektado rangas antaŭ naturprotektado" (p. 257), se Frank nomas pedagogojn, kiuj instruas la anglan, en nazieska dikcio "Kulturschädlinge" ("kulturdamaĝuloj") (p. 259), se Frank diras "Kripliĝo kaj ruiniĝo de la nacia lingvo kaŭzas malfortiĝon kaj ruiniĝon de la nacio", se Frank lamentas, ke "Sekvoj de ĉi tiu aprezo (de la uson-angla) estas (1) la enlande kaj eksterlande malkreskanta uzado eĉ de la en Eŭropo pleje disvastiĝinta lingvo, t. e. la germana, en la kampoj de scienco, ekonomio, defendo, turismo kaj amaskomunikado, (2) la kreskanta degenerado ankaŭ de la germana pro ne asimilitaj anglismoj, (3) la ekster ĉi ties lingvoregiono eĉ en Eŭropo falinta preteco, lerni krom la angla ankaŭ almenaŭ la germanan, sed kaj precipe (4) la (ne nur:) en Germanio disvastiĝinta kaj kreskanta preteco, akiri kaj plibonigadi anglajn lingvokonojn." (p. 258) mi ja scias, inter kiuj aliancanoj li troviĝas, kaj s-ro Frank malkaŝis sian ŝovinisman vizaĝon.

La regreso de la germana lingvo favore al la angla (kiun li nomas usona) estas la motivo, kiu pelas lin trovi solvon, lia ofendita nacia sento kiel germano kaj ano de la germana lingvo kaj kulturo (en Eŭropo pleje disvastiĝinta!). Sed li ne volas klare diri tion, kaj kaŝas ĝin malantaŭ vortvualo kaj malantaŭ sia vizio de "Eŭropio" kiel kontraŭulo de la hida Usono, de tiu hida Usono, kiu etendas siajn venenajn tentaklojn ĝis jam en la koron de Eŭropo - ĝis en Germanion.

Frank sentas la akuzon kaj provas defendi sin. Argumentinte, ke laŭ Hitler la nacieco ne sidas en la lingvo, sed en la raso, li asertas, ke por la nazioj "la lingva edukado estis malgrava kompare al la korpa edukado." (La senlingveco ..., p. 253) Tial li konkludas: "Kiu ekkonas kaj agnoskas germanan lingvopolitikon kiel la unuarangan intereson de la germana nacio, tiu tiel foras de rasismo." (La senlingveco ..., p. 253) - Iom miriga aserto.

Mi donu la parolon al Bernhard Schaub, kiu estas volonte kaj ofte invitata parolanto ĉe aranĝoj de la germana ekstremdekstra partio NPD kaj aliaj organizaĵoj:

La germanaj popoloj havas en sia lingvo trezoron, kiun ili devas denove malkovri. Por la estonta lernejo estos grava tasko veki jam en la infanoj la ĝojon pri la propra lingvo kaj krei en ili la konscion, ke la homo dankas sian pensadon, sian animan formadon, sian manieron sperti la mondon antaŭ ĉio al la patrina lingvo. (Reich Europa, 2-a eldono, Dresdeno 1999, p. 15)

En la mezo de la lerneja instruado sendube staras la patrina lingvo. Celo estas sperti forton kaj belon de la lingvo ĝis al la majstroverkoj de la literaturo kaj samtempe akiri lerton kaj kapablon en parola kaj skriba esprimo. /.../ La instruo de fremdaj lingvoj servas al la ekkono de la lingva spirito de najbaraj kulturoj kaj tiel subtenas la Eŭropian ideon" (Reich Europa, p. 28).

Nu, fakte, li ne diris "Eŭropia ideo", sed "Regna ideo". Sed ĉu tiu regno diferencas de la Eŭropio de Frank? Li difinas ĝin tiel:

La regno estas pli ol unu ŝtato aŭ adicio de ŝtatoj. Ĝi estas la realigo de la ideo de Eŭropo, la spirite superformanta principo, kiu samtempe vivigas sin en perceptebla organiza strukturo. Realigi la Regnan spiriton signifas politike: gvidi la eŭropajn naciojn al la frateco, sen intermiksi ilin, signifas kulture: relevi sin el la dekadenco al la nivelo de eŭropa stila volo. Politiko kaj ekonomio, religio, arto kaj klerigo denove estos animitaj de pli alta nivelo, ĉar la sama spirito nutras ilin. La kulturnacioj kunigos sin por nobla konkurado, kaj ĉiu sentos sian plej bonan kiel pinton de sia propra kaj samtempe kiel pinton de la eŭropa kulturo. (Reich Europa, p. 38)

Ankaŭ por Schaub la konstruo de la Regno Eŭropio servas ĉefe por kontraŭi Usonon:

La regno, post kiam Eŭropo liberigos sin el la atlantika (legu: usona) kuratoreco, havos la jenan geografian formon:

Ĝi enhavas ĉiujn naciojn, de Islando ĝis Grekio, de Iberio ĝis Finnlando. Apartan signifon ricevos la orienteŭropaj landoj. Ja la tuta zono de la baltaj ŝtatoj trans la okcidentajn slavojn kaj Hungario ĝis al Rumanio kaj Bulgario apartenos al la Eŭropa Regno, sed samtempe tiuj spacoj formas la sojlon kaj la ponton al la Rusa Regno. Geopolitike devas ekesti alianco, kiu etendiĝas de Groenlando ĝis Vladivostoko. Nur per la akso Parizo-Berlino-Moskvo Eŭropo ricevos la pezon, kiu denove faros el ĝi subjekton anstataŭ pilko de la monda historio.

Mezeŭropo kun siaj malnovaj regnaj ĉefurboj Berlino, Prago, Vieno denove fariĝos la memkompreneble centro de Eŭropo, kiu komprenos kiel sian plej gravan devon alinterne protekti siajn homojn kaj popolojn en ilia propreco. Tiam ĝi estos Eŭropa Konfederacio, Eŭropa Regno."
(Reich Europa, p. 41)

En sia broŝuro "Adler und Rose" Schaub skribas:

Sed ne nur Germanio perdis. Ĉiu vidanta eŭropano hodiaŭ rekonas, ke la pereo de la regno sekvigis la katastrofon de Eŭropo. Senpotence en ekstera politiko, la eŭropaj ŝtatoj trafis ankaŭ en internan dekadencon, por kiu ne ekzistas vortoj. Ĉiu defendoreflekso, ĉiu sinkonservemo ŝajne perdiĝis. /.../ La familio disfalas. La lingvoj estas kripligataj kaj usonigataj. (p. 88)

Estante centra kaj plejmulta lingvo de Eŭropio la germana lingvo estus - spite sian, eĉ kompare kun aliaj eŭropiaj nacilingvoj malfacilan lerneblecon - momente malpli endanĝerigita ol ĉi tiuj, se ne estus aparte malforta la konservemo de ĝia parolantaro, kaj se ne estus aparte granda la "ĉiuflanke diligente efektivigita kripligado de la germana lingvo" (Schopenhauer) per ne asimilitaj superfluaj anglismoj. Atentigendas, ke ĉi tiu
intensiva kadukigo de la germana lingvo plifortigas ĝian jam detale prezentitan ekstensivan endanĝerigon. Ĉar ju pli "germangle" li jam parolas, des pli facile la germano lernas la anglan, kaj des malpli alloge efikas al li kaj al alilingvanoj lia kripligita propra nacilingvo. La neasimiliga uzado de malhaveblaj anglismoj ĝin kvazaŭ bombardas ĝis sturmeblo, kaj la germana nacio dronas en kulturhoĉpoĉo.

La lasta citaĵo estis denove de Frank (La senlingveco ..., p. 277)

Ni konstatas kaj ĉe Frank kaj ĉe Schaub diversajn esencajn komunajn punktojn:

  •  Eŭropo estu io kiel konfederacio de la eŭropaj nacioj, kun propra alekstera kaj alinterna politiko.
  • Tamen la alinterna politiko zorge gardu la proprecojn de la diversaj nacioj, ankaŭ de la minoritatoj.
  • Eŭropo estu samranga kun aliaj grandaj ŝtataj unuoj (ĉefe Usono).
  • La influo el tiuj aliaj unuoj (ĉefe Usono) en Eŭropon estas danĝera, kripliga, malsana, agresa.
  • Oni devas sin fermi, ŝirmi kaj defendi kontraŭ tiu (usona) influo.
  • La estonta Eŭropo estu kontraŭprojekto kontraŭ Usono.
  • La germana lingvo havas apartan rangon en tiu Eŭropo (ĝi ja estas laŭ Frank la centra lingvo kaj tiu de la plimulto).


Estas videble, kiel el la naciismo de Frank kaj de Schaub kreskis la sistemo de eŭropa ŝovinismo, kiu unuigas ilin ambaŭ. Kaj estas grave kompreni, ke ĉe la eŭropa ekstrema dekstro tiu eŭropa ŝovinismo estas unu el la ideologiaj bazoj, ke estas memtrompo kredi, ke - ĉar oni ja ne estas rekte naciisma sed eŭropisma (kvankam en tiu koncepto pri Eŭropo ja nur malbone vualiĝas la naciismo) - oni ne devus timi akuzon pri ekstremismo kaj naciismo. Ne hazarde la gvida revuo de la germana ekstremdekstrularo komencis sub la nomo "Nation Europa" (Nacio Eŭropo), kaj hodiaŭ aperas sub la nur malmulte ŝanĝita titolo "Nation und Europa" (Nacio kaj Eŭropo).

La lingvonaciismo, kiun elmontras en la pasintaj jaroj ĉiam pli kaj pli da esperantistoj, ĉefe ankaŭ da novesperantistoj, estas ideala ponto por la ekstremaj naciismaj ideologioj en Eŭropo.

Laŭ mia konvinko oni ne rajtas fari el Esperanto ilon por krei "Eŭropan Identecon", kontraŭmetitan al aliaj mondopartoj. Provoj fari el Esperanto ŝovinisman ilon por nur unu parto de la tero, por kreskigi ian "eŭropan naciismon" karikaturas la ideon de Zamenhof kaj estas forte kaj klare rifuzindaj.

Ankaŭ la ideo, ke Esperanto, se ĝi havus tiun pozicion, ne same influus al la diversaj naciaj lingvoj, kiel tion faras nun la angla, estas nenio krom memtrompo. Se Esperanto havus la prestiĝon, kiun nun havas la angla, ĝi same influus la aliajn lingvojn, kiel nun tion faras la angla. Se Esperanto estus la lingvo, per kiu oni povus komuniki kaj enlande kaj eksterlande, la aliaj lingvoj perdus sian taskon, sian sencon, sian neceson kaj ja malaperus pli-malpli. Ĝuste tiel evoluas la afero, kiel oni povas bone vidi ĉe la minoritataj lingvoj, ekzemple ĉe la soraba. Post la fazo de kompleta dulingveco sekvas la fazo de forfalo de la minoritata lingvo ĉe la nepoj, ĉar ĝi donas plu neniun komunikan avantaĝon.

La moda parolo pri lingvoprotekto estas nenio alia ol lingvonaciismo. La provoj intime kunligi Esperanton kaj Eŭropon kontraŭ la resto de la mondo estas perfido je Esperanto. La esperantistoj atentu, ke ili ne deflankiĝu pro moda iluzio de sia universala, tutmonda vojo.

Ni fosu nian sulkon.

Sebastian Hartwig


Interesaj retaj ligoj:


Pri Bernhard Schaub:
http://lexikon.idgr.de/s/s_c/schaub-bernhard/schaub-bernhard.php

Pri la eldonejo:
http://www.verlag-zeitenwende.de

Pri Nation & Europa:
http://lexikon.idgr.de/n/n_a/nation-europa/nation-europa.php
http://www.nation-europa.de

Pri kontraŭnaciismo kaj Esperanto:
http://home.arcor.de/gmickle/skk/

arkivita en:
Sten
Sten diras:
2005-01-05 09:23
Dum la historio de Esperanto ĉiam kelkaj E-istoj volis akiri prestiĝon al la lingvo pere de diversaj regantaj potencoj. Hodiaŭ oni parolas pri Eŭropa identeco, en aliaj epokoj temis pri aliaj identecoj kaj celoj. Jen ekzemplo.

El Enciklopedio de Esperanto, 1933 (la artikolo pri E-o en Germanio estas verkita de Arnold Behrendt):

"30 jan. 1933 ekregis la _nacisocialista partio_. Ŝanĝiĝis la tuta publika vivo elfunde; malaperis marksismo kaj ĉio simila, malaperis ankaŭ ĉiu unuiĝo de E-istoj, kiu iel kontraŭstaris al la nun reganta partio. GEA restis, sed submetiĝis al la principoj, kiuj ekregis kaj postulis novan ordigon en la organizacio. GEA akceptis en Köln aŭg. 1933, okaze de la 25-a UK, la novan ordon; provizora gvidanto de GEA fariĝis Behrendt; membroj estas la unuopaj E-istoj, ne plu grupoj; ili devas adaptiĝi al la gvidreguloj de la germana registaro. Celo de GEA fariĝis "diskonigo kaj utiligo" de E. Sekve germanaj E-istoj tuj ekklopodis ankaŭ per E diskonigi informojn pri la situacio en G., ktp. En 1933 la germana nacio ree konsciiĝis pri si mem: unue la necesoj de la propra nacio, poste la int. bezonoj! Jen principo, defendita de la GEA-gvidanto jam antaŭ dudeko da jaroj, en la jenaj frazoj: "E kapablas multon atribui por plifortigi la german-nacian konscion, por pliintensigi konon kaj komprenon de la germana lingvo, por plifortigi la germanecon en la eksterlando, por peri komprenon kaj estimon pri germana maniero." ("Ĉirkaŭ la Mondo", 1913, n-ro 2.).

GEA partoprenas laŭ povo en informa laboro. La gazeto Germana E-isto estas utiligata por tiu ĉi celo. GEA mem klopodas anigi al si ĉiujn germanajn E-istojn, ĝis nun organizitajn en fakaj unuiĝoj k.s., sed ĝi malakceptas ĉiun, kiu ne senrezerve submetiĝas al la nuna ŝtata reĝimo. La nuna membraro de GEA sumiĝas je 2200. La nombro estas despli konsiderinda, ju pli multaj judoj ne ree aniĝis."

Citis Sten Johansson
kallekn
kallekn diras:
2005-01-07 10:54
La aŭtoro evidente estas bone informita, tamen malica. Amuzis min legi, kiel zorgeme li - post lingve bona traduko - eliminis el mia teksto, kiun li jam estis trovinta en la plej freŝa numero de nia kvaronjara, kvinlingva revuo GrKG/Humankybernetik, eĉ la plej etan eron, el kiu evidentiĝus, ke mi en Varsovio (kie mi, parenteze, tute ne feriumis sed partoprenis kune kun ekonomiknobelpremiito Reinhard Selten en la simpozio "lingva egaleco en internaciaj rilatoj" menciita en mia teksto de S.Hartwig atakita!) al la personaro de la franca(!) hotelo kaj restoracio nek volis altrudi la Germanan nek ILon (Esperanton), sed, kiel decas, volonte pretis kaj provis interkompreniĝi en la lingvo de la gastiga domo, do en la Franca. Ĉi tiu lingvo estas ja bonorde uzita ankaŭ sur la menukarto. Ial Sebastian Hartwig decidis kredigi, ke mi estas gerrmana naciisto se ne ŝovinisto, kaj li tial devis forigi ĉion, el kio la leganto rimarkus la absurdaĵon de tia supozo.

La neseriozeco de la tuta pamfleto jam sen tiu ĉi malicaĵo evidentiĝas el ĝia mallogikeco. Sebastian Hartwig sukcesis trovi kelkajn klaŭzojn en teksto de iu al mi ne konata, sed eble vere ekstrema dekstrulo, kiuj enhave pli-malpli kongruas kun klaŭzoj de mia teksto. Pli diligente ol inteligente Sebastian Hartwig el tiu koincido konkludas, ke ankaŭ mi estas ekstrema dekstrulo. Laŭ precize la sama "logika" skemo li povus el la nedubinda fakto, ke mi havas du piedojn, kaj ankaŭ la anseroj havas po du, konkludi, ke mi estas ansero. Mi neniam eksciis, ke Adolf Hitler iam ajn estus dubinta, ke duoble du estas kvar. Ĉu vere ni ĉiuj nun devas proklami alian kalkulrezulton, por ke Sebastian Hartwig ne proklamu nin anoj de Hitler?

Rilate Tišljar: multon de liaj eldiroj mi aprobas, kvankam ne ĉion. Laŭ mi Rusio certe ne povas aparteni al la Eŭropa Unio, sed jes ja Turkio - kaj eble eĉ iam Ukrainio (ĉu tute, ĉu parte). Miajn argumentojn por tia nocio de "Eŭropio" mi jam sciigis en mia respondo al demandoj de "Libera Folio".

Helmar G. FRANK.
kallekn
kallekn diras:
2005-01-07 13:59
1. La hotelo ne estis "franca" hotelo, sed temis pri hotelo, kiu laŭ la informo de la estimata profesoro doktoro apartenas al "franca hotela entrepreno". Ankaŭ ekzistas en diversaj landoj hoteloj, kiuj apartenas al skandinava hotela entrepreno, kaj tamen oni tie ne parolas la svedan. Kontraste, mi iam laboris en hotelo, kiu apartenis al usona hotela entrepreno, sed tamen la ĉefkelnero parolis la svedan -- li ja estis svedo.

Pli ĝuste estas, ke la hotela entrepreno agas internacie kaj tial uzas ankaŭ tiun lingvon, kiu estas kutima en internaciaj rilatoj: la anglan.

Ankaŭ ne ĉiu vendisto de Volkswagen-aŭtomobiloj parolas la germanan.

2. La estimata profesoro doktoro asertas, ke li "nek volis altrudi la Germanan nek ILon (Esperanton)". Nu, li mem skribis en sia artikolo "Kial ŝi ne atendas mendon en la franca aŭ­ la itala, ambaŭ­ ja estas ne malpli disvastigitaj en Eŭropo. AU PLI BONE EN LA "najbara" al la pola lingvo kaj la eŭropa "centra kaj plejmulta LINGVO GERMANA, kiu superas ĉiujn tiujn tri je po 50 procentoj."

Pli klare Frank formulis sian tezon de la supera germana lingvo pli poste en sia artikolo. Tie li postulas, "almenaŭ ĝis la plena akcepto de tiu ĉi neŭtrala _Eŭropia_ kiel interkomunikada lingvo, identecigilo kaj ŝirmilo de Eŭropio kontraŭ la degenero al la vermoforma apendico de Usono ne uzi tiun planlingvon _sola_, sed -- pragmatike kaj demokratie - _kune_ kun la centra lingvo de la relativa plimulto _la germana_."

Tute aparte de la parte nazieska vortuzado de profesoro doktoro Frank ("Kulturschädlinge"), kiun ja ankaŭ aliaj esperantistoj rimarkis, s-ro Schaub ne estas 'iu dekstrulo', sed li estas unu el la gvidaj teoriistoj de la "Nova Dekstro", ekstremdekstra pensofluo, kiu ekzistas en pluraj eŭropaj landoj ekde la malfruaj 60aj jaroj. Kaj s-ro Schaub ne estas la sola. Pli konata eble kaj pli kompleksa pensanto estas la franco Alain de Benoist kaj apud li Pierre Vial, Guillaume Faye aŭ la germanoj Pierre Krebs, Karlheinz Weissmann kaj Götz Kubitschek por nomi nur kelkajn.

Interese, ke la estimata profesoro doktoro Frank pensas, ke mi akuzis lin esti "ekstrema dekstrulo". Tion mi ne faris (li bv. relegi la artikolon), kaj mi pensas, ke estus ne tute trafe nomi lin tia. Mi faris ion alian: Mi provis montri, ke la konceptoj pri Eŭropo estas centraj valoroj ĉe kaj Frank kaj Schaub, kaj ke tiuj konceptoj en esencaj punktoj, kiujn mi listigis, estas tre similaj. Mi plie asertis, ke tiu ideologia proksimeco estas danĝera por la Esperanto-movado, ĉar ĝi faciligas penetradon de ekstremdekstruloj kaj de ekstremdekstraj ideologieroj en la Esperanto-movadon. (Tio parte jam okazas. Ĉu estas mirinde, trovi tiel konatan nomon kiel tiun de Pierre Janton sur kandidatlisto de la franca ekstremdekstra partio Front National?)

Sed mi ja jam estas feliĉa, ke la estimata profesoro doktoro rekonas, ke ekzistas enhava simileco.

Kun amikaj salutoj

Sebastian Hartwig
kallekn
kallekn diras:
2005-01-09 23:11
Legante la pamfleton de S-ro Hartwig, unue mi havis la impreson, kiel li rakontis, ke li kune sidis ĉe tablo kun Prof. Frank en la hotelo en Warsovio. Mi iomete miriĝis pri tiu sinteno, sed ni Esperantistoj jam ofte povis sperti ĉe samideanoj, ke ni en kelkajn situaciojn, precipe se temas pli la varbado por Esperanto, iomete troigas. Sed tio nun estas ĝenerale la metodo de la varbado.

Baldaŭ mi eksciis, ke Prof. Frank eĉ ne konas la S-ron Hartwig. Mi legis denove la artikolon en la “grkg” komparis kun la skribaĵo en la “libera folio” kaj devis konstati amase de submetaĵojn kaj misinterpretojn. La perfidecon de tiu atako pliakrigas ke, tio okazis en la tempo kiam Prof. Frank ĝuste por la “Esperantisto de la jaro” estis elektita. Anŝtataŭ gratuli, S-ro Hartwig startis intrigeman diskuton.

Profesoron Frank meti eĉ nur en la proksimeco de naziuloj estas absurda kaj se li al tiu sensenca komparo serioze reagus, li devus esti profunde ofendata. La tuta verko kaj vivo de tiu profesoro estas tute kontraŭa al la pensmaniero kaj sinteno de naziuloj. Prof. Frank ĉiam denove emfazas la gravecon de la internacie scienca komunikado kaj la interŝanĝon de ekkonoj kaj malkovroj de sciencistoj por ke tiu alvenu kiel helpilo al la tuta homaro. La Akademio Internacia de la Sciencoj kiun li kune kun profesoroj el la tuta mondo en San Marino fondis, kaj la laboro de tiu instituto estas atestiloj por tiu intenco.

Kvankam eĉ domaĝa por la tempo okupiĝi kun tiu temo, mi memorigas al kelkaj tipaj penseroj kaj sciencrilatoj de naziuloj. La plej grava intenco de “naziscienco” estas elŝiri erojn el la tuteco de la scienco kaj proklami al propra havaĵo. La esploro pri ili devas koncentriĝi al la malkovro de iu substanco kion ili supozas en la propran esencon kaj tiu devus tiam esti proklamata universala, kiu fondiĝu ĉion. Ili estas tiel la plej gravaj en la universo kaj ili portas en si mem kiel propraĵon la plej grandan veron. Se tio tute ne sukcesas oni iomete helpas per ideologiaj “klerigoj”. Tiel ekestas iu duonscienco, kiu estiĝis jam eĉ danĝera, ĉar ĝi tamen portas la ŝajnvestaĵon de la scienco.

Eĉ tiu pensmaniero ne estas origine nazia, sed ŝtelita el nia europa penstradicio. Jam je la komenco de la filozofio volis la grekoj ĉion regvidi al iu sama substanco; akvo, aero, fajro ktp., poste niaj klasikistoj havis jam pli kompleksan taskon por tiu substanco, ili jam nomis, spiriton… Nuntempe “ne malfacilas” ĉion regvidi al iu socia, politika, psika, …fekaĵa,.. aŭ kion ni volas,... substanco.

Evidente radikas la pensmaniero de S-ro Hartwig ankaŭ en tiu tradicio, el kiu liberiĝi vere ne estas facile. Ĉar pura kontraŭeco restas ankoraŭ ĉiam en la sama pensmaniero, en la sama linio, nur dialektike turniĝinta. Liaj miskomprenoj ĉe li venas verŝajne de lia simpla, linie dialektika logiko, kiu havas nur du direktoj, dekstre kaj maldekstre. Ke, la mondo estas multflanka kaj eblas multe da solvoj, kiun ni ĝuste per Esperanto bone spertas, ne povas tuŝi tiun pensmanieron.

En tiu nia penstradicio kelkaj proponas denove grandajn idealojn kaj ideologiojn; europa identeco, patriotizmo, komuna konscio, ktp. Tiuj malnetoj, se ni pli precize observas, ne havas realan aliron al la nuna mondo, en kiu nun ankaŭ nia Europo troviĝas. Ili estas ĝenataj percepti la realecon en sia tiel-esto, pro diversaj kialoj, eble pro, ekonomiaj, sociaj, psikaj, politikaj, ktp.. La dialektika ekviliĝo bezonas idealojn kaj ideologiojn por kontraŭstaro. La problemoj akriĝas, ĉe tro multe da idealoj kaj ĉiu volas persvadi pri la propra vero, anŝtataŭ malfermi la okulojn en la ĉirkauaĵo.

La anti-uson-ismo estas sekvo de tiu dialektiko kiu ne plu povas ekzisti sen iu kontraŭaĵo.

Naciaj konscioj el siaj propraj karakteroj ne povas tute akcepti la europan (t.e. internacian) demokration, pro tio ili bezonas la densojn elgvidi ekstereurope. Plej disvastigita je la dekstra kal maldekstra flanko de la politika scenario, ne mankas ankaŭ en la Esperanto movado. Eĉ kelkaj funciuloj, esperante trovi apogantoj por la movado, ne klare rifuzas la kunlaboron kun similaj politikaj sintenoj.

Dank` al dio, la realeco ĉiam decidas la ĝustan vojon, ni devas nur lerni kiel ekkoni. Kaj Europo mem estas en la realeco jam je la pli bona vojo, ol iu ajn idealisto iam povis konstrui. Ĝi evoluas paŝo al paŝo al plibonigo. Kion ni povas fari estas ekkoni la direkton de la positiva evoluo kaj tie kunhelpi. Esperanto estas unu el tiuj ekkonhelpiloj. Tiu lingvo kapablas eĉ ŝanĝi nian pensmanieron (ankaŭ se iam tio male ŝajnas). Ĝi origine ekestis precipe el la reala neceseco. Samtempe ekestis jam grandiozaj ideoj kiuj havis grandan influon en la modo kaj poste malaperis. Esperanto vivas. Kaj ĝia vivtenanto estas la realeco. Ankaŭ hodiaŭ, eble pli ol iam antaŭe, ĝi estas bezonata en eksterordinare reala situacio de Europo.

La Scienco jam ĉiam en la homa historio estis averto al realeco. Prof. Frank agas unuavice science. Liaj postuloj estas ĉiam akurate per faktoj dokumentitaj. Li ne proklamas nur grandiozajn ideojn, sed plilaboras konkretajn sciencajn paŝojn kiuj utilas al la tuta Esperanto movado, akaŭ se li mem neniam partopreni senpere en la agado. Liaj verkoj estas citataj en sciencaj laboroj de multaj aliaj esploroj, ne nur de kibernetikistoj, sed ankaŭ de la lingvistoj.

Jes liaj politikaj postuloj por Esperanto povas esti facile miskomprenataj kaj misinterpretataj, sed kiel mi tion komprenis, fine devus strategie eĉ tiuj al disvastiĝo de la Internacia Lingvo Esperanto helpi.

Sincere

Eugen Macko, Jogoinstruisto, Dr. Phil., Dipl. Ing.